Okcidento

Okcidento estas unu el la kvar kompasdirektoj. Ĝi estas la direkto kontraŭa al la turniĝo de la tero, do la direkto en kiu okazas la sunsubiro. Ĝi estas la direkto kontraŭa al oriento.

La esprimo "okcidento" foje estas uzata en kulturapolitika kunteksto rilate al la "Okcidenta civilizo".

Apud la Fundamenta vorto "okcidento" kelkaj esperantistoj uzas ankaŭ la esprimon "uesto" (kaj simile uzas "eosto" anstataŭ "oriento"). Tiuj du novradikaj vortoj ebligas mallongigi la kvar kompasdirektojn per kvar malsamaj literoj (E-S-U-N). Laŭ kelkaj tiuj du vortoj ankaŭ havas la avantaĝon, ke ili ne portas la aldonan kulturan signifon, kiun la vortoj "okcidento" kaj "oriento" havas (en la angla krom la ĉefaj "West" kaj "East" oni fojfoje uzas "Occident" kaj "Orient", do kelkaj erare pensas, ke "okcidento" kaj "oriento" estas tradukoj pli ĝuste de tiuj vortoj, ol de la ordinaraj).

Tamen tiuj du vortoj estas konsiderataj superfluaj de multaj esperantistoj. La fakto, ke oni en multaj lingvoj mallongigas la kompasdirektojn per unu litero, ja devenas de tio, ke tiuj lingvoj havas malsamajn komencliterojn por tiuj direktoj. Ne ekzistas efektiva kontraŭargumento al la uzado de dulitera mallongigo en Esperanto: Or-Su-Ok-No. La vortoj "nordo" kaj "sudo" nun ankaŭ havas politikan kromsignifon, sed tio ne estu kialo por enkonduki novajn vortojn sen tiu kromsignifo.

Kompasdirektoj

Vidu ankaŭ

Kompass de W
Nozw
CompassRose16 W
Bulgario

Bulgario (aŭ Bulgarujo, bulgare България [balGArija]; oficiale Република България [rɛˈpublikɐ bɤ̞lˈɡarijɐ]) estas lando en la Balkana duoninsulo. En la nordo ĝia limo estas Danubo (norde de la rivero situas Rumanio), en la oriento — la Nigra maro, en la sudo — surtera limo kun Grekio kaj Turkio, en la okcidento — la eksaj jugoslaviaj respublikoj Serbio kaj Makedonio.

Distrikto Donnersberg

La distrikto Donnersberg (germane: Donnersbergkreis) situas en la okcidento de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia administra sidejo estas la urbo Kirchheimbolanden.

Najbaras la distriktoj Bad Kreuznach, Alzey-Worms, Bad Dürkheim, Kaiserslautern kaj Kusel.

Sian nomon la distrikto havas de la monto Donnersberg, kiu altas 687 metrojn, pli ol iu alia punkto de la regiono Palatinato. Komence de la 19-a jarcento, kiam Napoleono konkeris grandan parton de Germanio, li en la pleja okcidento de la lando instalis departementon, kiun li nomis Donnersberg aŭ france Mont-Tonnerre.

Distrikto Prago-okcidento

Distrikto Prago-okcidento estas distrikto situanta en Mezbohemia regiono. La distrikto estas unu el dek du distriktoj de tiu ĉi Regiono. En la distrikto troviĝas 79 urboj kaj vilaĝoj. La urboj estas markitaj per dikaj literoj.

Ejnua lingvo

La ejnua lingvo (ejnue ئەينۇ) estas tjurka sekreta lingvo parolata en la okcidento de Ĉinujo.

Intercités

Intercités (Inter civitoj), antaŭe Corail Intercités, estas varmarko kreita de SNCF en januaro 2006, por valorigi mez-distancajn trajnojn en Francio, uzante veturilojn de tipo "Corail" renovigitajn de SNCF aŭ de regionoj, laŭ la fervojaj linioj. Ekde la 2-a de januaro 2012, post la kunfandiĝo de "Corail", "Téoz", "Lunéa" kaj Intercités, la marko entenas ĉiujn « klasikajn trajnojn » de SNCF veturantajn dumtage kaj dumnokte. Ekde la 13-a de decembro 2010, la ŝtato estas la organiza aŭtoritato de tiuj trajnoj nomitaj « trajnoj de ekvilibro de la teritorio ».

Kantono Vaŭdo

46°31′N 6°38′O

La Kantono Vaŭdo estas unu el la 26 administraj unuoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj, kaj situas en la okcidento de la lando, en Romandujo, grandparte norde de la lago Lemano. Ĝia administra centro estas la urbo Laŭzano (Lausanne). La 8-an de marto 2010 la loĝantaro atingis la nombron de 700000.

Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas france Vaud [vo], germane Waadt [vāt] kaj romanĉe Vad [vad]. En la itala oni uzas la francan nomon Vaud.

Latina lingvo

"Latina" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Latina (apartigilo).

Latino aŭ la latina lingvo estas italika lingvo, kiu estis orginale parolata en la areo de antikva Romo. Ĝi ankaŭ estis la ĉefa

lingvo de la romia imperio kaj de la katolika eklezio, kaj

interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj Latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara Latino, kiu siavice pluevoluis post la disfalo de la imperio, kreante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika Latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj dum la renesanco, Latino fariĝis pli ĝuste kaj klasike parolata laŭ la modelo de Cicerono.

Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj. Ĝi estas la lingvo de Julio Cezaro, Vergilio, Ovidio, Aŭgusteno, Abelardo, Tomaso de Akvino, Dante, Koperniko, Erasmo, More, Kalvino, Galileo, Bakono, Kartezio, Spinozo,

Neŭtono kaj Linnaeus. Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon.

Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, Latino restis ordinara parto de klerigado en okcidento kaj de la katolika trenta meso. Pro la graviĝo de presarto kaj naciaj aspiradoj ekde la deksesa jarcento la latina en longa procezo perdis iom post iom la funkcion de interlingvo. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton aŭ por la nomado de ĵus malkovritaj bestoj. Nur Vatikano kaj la katolika eklezio ankoraŭ uzas Latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, Latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la dua Vatikana koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en Latino. Uzadon de la latina kiel viva lingvo liturgie kaj ĉiutage ankaŭ en niaj tagoj proponas la usona Familia Sancti Hieronymi.

En la mezepoka kaj renesanca okcidento, regado de Latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla havas similan rolon hodiaŭ).

Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la angla lingvo.

Malgrandazio

Malgrandazio (paŭso de la greka Μικρά Ασία kaj la latina Asia Minor) estas duoninsulo en la okcidento de Azio, kiu okupas grandan parton de la nuna teritorio de Turkio. La teritorio estas ĉirkaŭita de la maroj:

Nigra Maro (en la nordo)

Marmara Maro (en la nordokcidento)

Egea Maro (en la okcidento)

Mediteraneo (en la sudo).Ĉirkaŭ 400 mil km² estas duondezerta malgrandazia plataĵo, ĉe la bordoj ekzistas mallarĝaj ebenaĵoj kun mediteranea plantaro.

El tiu regiono devenas kultivo de sekalo (kaj eble ankaŭ de tritiko), ĉerizarbo, juglandarbo kaj vino).

Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 (Germanio)

Poŝtkodoj en Germanio, Postleitzahl (pluralo Postleitzahlen, mallongigo PLZ), konsistas nuntempe el kvin ciferoj kiuj indikas la larĝan zonon (unuaj du ciferoj) kaj la poŝtdistrikton (lastaj tri ciferoj). La aktuala sistemo estis enkondukita je la 1-a de julio 1993. Por serĉi nunan germanan poŝtkodon: Deutsche Post.

Antaŭ la reunuiĝo de Germanio, kaj Federacia Respubliko Germanio (ekde 1962) kaj Germana Demokratia Respubliko (ekde 1965) uzis kvarciferajn poŝtkodojn. Okcidenta Germanio en sia numeraro antaŭvidis ciferojn por orienta Germanio (1001-1999, 2500-2999, 3600-3999 kaj 9000-9999), la numeraro de orienta Germanio uzis ĉiujn ciferojn kaj ne antaŭvidis eblan integrigon de la okcidenta landoparto. Dum la unuaj monatoj post la ŝtata reunuiĝo, provizore pluuziĝis la du antaŭaj sistemoj, nur ke forfalis la du naciaj kodoj, kaj anstataŭe uziĝis komenca litero "W" (okcidento) kaj "O" (oriento): do D-2000 Hamburg iĝis D-W-2000 Hamburg, DDR-2000 Neubrandenburg iĝis D-O-2000 Neubrandenburg. En julio 1993 oficialiĝis unueca nova poŝtkodaro: Tamen oni ne uzis la antaŭpreparitan okcidentan sistemon, sed anstataŭe instalis novan kodaron, unuflanke por pli libere adapti la numeraron al la ŝanĝiĝintaj strukturaj bezonoj de la nacia poŝto, kaj aliflanke por ne doni la impreson ke "la oriento plian fojon devas adaptiĝi al la okcidento", ke "oriente ŝangiĝu ĉio, okcidente nenio".

Okcidenta civilizo

Okcidenta civilizo (500- ) estas la civilizo, kiu evoluis en Eŭropo post la falo de la romia imperio. Ĝi estas miksaĵo de greka, romia, kelta, ĝermana, afrikaj kaj (per kristanismo) juda kulturoj, sed la fundamenton ĝi heredis de la romia imperio. Dum 1500-2000, ĝi disvastiĝis al Ameriko, Oceanio kaj subsahara Afriko, nun enhavante 33% de homaro. Nuntempe ĝi estas la plej granda kaj avangarda civilizo, sed antaŭ 1750, la ĉina kaj islama civilizo estis egalaj aŭ pli altaj ol la okcidenta civilizo. Kvankam ĝia teknologio kaj ekonomio estas tre alta, ĝi estas civilizo tre sanga kaj malstabila politike (ekzemple, du mondmilitoj kaj la holokaŭsto). Malsimile al aliaj civilizoj, universala imperio mankas al ĝia historio (spite de la penoj de Karolo la Granda, Napoleono la 1-a de Francio kaj Hitlero).

Per Romio, la Okcidento estas ido de helena civilizo. La Okcidento esence estas kristanigita formo de helena civilizo, sed ekde 1900, ĝi evoluis postkristane.

Laŭ ekonomia senco, Okcidento estas la riĉaj kapitalismaj landoj, ĉefe Usono kaj Eŭropa Unio. Japanio estas ankaŭ okcidenteca laŭ tiu senco.

En senco pli ĝenerala, ŝatata de profesoroj de literaturo, la Okcidento estas la kultura tradicio kiu komencis kun Homero.

En la 13-a jarcento la Okcidento nomis sin la "latinoj", dum la grekoj de la bizanca imperio nomis la Okcidenton la "frankoj" aŭ "francoj". En la 20-a jarcento, la Okcidento nomis sin la "moderna mondo" aŭ la Unua Mondo.

La landoj de Turkio, Japanio ktp, estas duon-okcidentaj.

Oriento

Oriento estas unu el la kvar kompasdirektoj. Ĝi estas la direkto kontraŭa al okcidento, do la direkto kiun sekvas la terglobo dum sia turniĝo kaj la direkto, en kiu okazas la sunleviĝo.

Kvankam orienteco estas relativa afero, oni ofte subkomprenas orienta kiel orient-eŭrazia, aŭ pli simple Azio precipe kiam temas pri kulturo.

La esprimojn "Proksima Oriento" kaj "Fora Oriento" multaj esperantistoj konsideras evitindaj en internaciaj kuntekstoj, ĉar ili devenas de la eŭropa perspektivo, do ne estas internaciaj. Anstataŭe eblas uzi "okcidenta Azio" kaj "orienta Azio" (tia internaciigita uzo ankaŭ estas rekomendita en la Esperanta Vikipedio kaj uzata ĉe UN).

Astronomie oni vastigas la nocion "oriento" aŭ "eosto" al aliaj planedoj aŭ lunoj.

En kelkaj landoj, framasonoj nomas siajn landajn grandajn loĝiojn Oriento, kiel, ekzemple la Granda Oriento de Brazilo.

La sciencfikcia aŭtoro Harry Harrison en sia novelo "The stainless steel rat gets drafted" (ŝtalrato rekrutiĝas) priskribas planedon, sur kiu la suno leviĝas ne oriente, sed okcidente. Tio teorie eblas, se la ĉirkaŭsuna rotacio de la planedo estas malpli rapida ol la ĉirkaŭaksa (do se la tago estas pli longa ol la jaro).

Pensilvanio

Pensilvanio (angle Pennsylvania [pensilvejnja] pensilvanigermane, Pennsilfaani) estas usona ŝtato. Ĝi estis brita kolonio de Nordameriko (1682-1776) kaj nun estas unu el la 50 ŝtatoj de Usono, havante 12,3 milionojn homojn kaj 119.290

km2 da areo. Ĝi estas en la nordoriento de la lando, inter

Nov-Jorkio kaj Marilando; kaj Nov-Ĵerzejo kaj Ohio.

Pensilvanio havas du grandajn urbegojn: Filadelfio en la oriento kaj

Picburgo en la okcidento. La ĉefurbo estas malgranda urbo en la

centro: Harrisburg. La ŝtato estas plejparte montara kaj arbara.

Pensilvanio estis fondita de William Penn en 1682 kiel

kolonio de la brita imperio. PENN ricevis la nordamerikan terpecon de La Brita Reĝo kiel donacon, sed li elektis krome pagi al la lokaj indianoj, al kiuj ĝi vere apartenis. "Pensilvanio" en la

latina signifas "la arbaro de Penn". La kolonio toleris religiojn, eĉ judismon kaj katolikismon, kaj

fariĝis loko de rifuĝejo interalie de kvakeroj kaj de parolantoj de la pensilvanigermana lingvo (inkluzive amananoj ("amiŝoj") kaj menonanoj).

En 1776, Pensilvanio, kun 12 aliaj kolonioj, ribelis kontraŭ la reĝo por

fondi Usonon. Pensilvanio fariĝis la 2-a ŝtato de Usono je la 12-a de decembro 1787. Antaŭ la konstruado de Vaŝingtono, Filadelfio estis la ĉefurbo de la nova nacio. La batalo de Gettysburg okazis je Julio 1,2,3 1863 ĉe Gettysburg. Ĝi estis la plej grava batalo de la Usona Enlanda Milito.

Dum 1850-1950, Pensilvanio produktis multe de la

ŝtalo kaj karbo de Usono. Ĝi estas fama kiel produktanto de la

ĉokolado de Hershey's Chocolate (ĉokolado de Hershey), kompanio fondita de la menonano Milton Hershey.

Petrov (distrikto Prago-okcidento)

Municipo Petrov troviĝas en distrikto Prago-okcidento, Mezbohemia regiono. Al la 31-a de decembro 2007 ĉi tie vivis 446 loĝantoj.

Provinco Cuneo

La provinco Cuneo estas provinco en la regiono Piemonto, en la nord-okcidenta Italio.

Ĝi situas en la pleja okcidento de Italio, tuj ĉe la limo al Francio. La provinca ĉefurbo estas Cuneo.

Romo

Romo (itale Roma) estas la ĉefurbo de Italio kaj antikvece de Romio. Ene de Romo situas la ŝtateto Vatikano, kie loĝas la papo kaj kie lokiĝas la centra administrejo de la Roma Katolika Eklezio. La mitaj fondintoj de la urbo estas la ĝemeloj Romulo kaj Remo. Romo estas la "Eterna Urbo" kaj ankaŭ la "urbo de sep montetoj". Ĝi estas la plej granda urbo en Italio. SPQR = Senatus Populus Que Romanus = Senato Kaj Popolo Roma estas la devizo de la urbo.

De 150 a.K. ĝis 400 p.K., ĉirkaŭ, Romo estis la plej potenca regno de la Mediteraneo, konkerinte grandan, ĉirkaŭmaran imperion, la romia imperio.

De 500 p.K. ĝis 1500, Romo estis la metropolo de la Okcidento: ĝiaj latina lingvo, latina skribo, juro, religio katolikismo, julia kalendaro, romia mezuro, ktp, fariĝis la normo en la Okcidento dum tiu tempo. Post 1500, la Okcidento fariĝis naciisma kaj naciaj normoj emis renversi la antikvajn normojn de Romo.

Svisa aŭtovojo A1

La svisa aŭtovojo A1 transiras tutan Svislandon de oriento al okcidento.

Tajlanda suna kalendaro

Tajlanda suna kalendaro estas uzata en tradicia kaj oficiala kuntekstoj en Tajlando, kvankam Okcidenta kalendaro estas uzata por komerco. Ĝi estis adoptita de la reĝo Chulalongkorn. Ĝi montras la kalendaron de la Budhismo kaj de la Kristanismo, sed inkludas ankaŭ la markojn de la ĉina kalendaro. La monatoj kaj tagoj estas distribuitaj kiel en OKcidento. La nomoj de la monatoj devenas el Hinduismo. La nomoj de la tagoj estas laŭ suno, luno kaj la kvin klasikaj planedoj.

Transilien U

La linio Transilien U, ankaŭ nomita La Défense – La Verrière aŭ plej ofte simple Linio U, estas tangenta ligilo de suburba trajno kiu priservas okcidentan Francilion ekde La Défense. Ĝi ligas la afer-kvartalon de La Défense al la stacidomo de La Verrière, en la pariza sud-okcidento. Ĝi estas la sola linio de suburbaj trajnoj el la reto de Transilien kiu ne eliras el granda pariza stacidomo.

Kreita en 1995, la tangenta ligilo fariĝinta linio U en 2004, estas 31 kilometrojn longa. Ĝi transportas ĉiutage semajne po 50 000 vojaĝantojnĜi trairas la infrastrukturojn de retoj de Saint-Lazare, ekde La Défense al viadukto de Viroflay, kaj de Montparnasse, ekde viadukto de Viroflay al La Verrière.

Tial ke la tuto de la linio situas en Francilio, ĝi dependas nur de Sindikato de transportoj de Francilio (IDF Mobilités).

Zala

Departemento Zala (pron. zala) estas mezgranda administra unuo en la sud-okcidento de Hungario. Ĝi najbaras okcidente al Aŭstrio, sude al Kroatio kaj Slovenio, norde kaj oriente al la departementoj Vas kaj Somogy.

Areo: 3784 km²

Loĝantaro: 300.000Setlejoj: 257

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.