Okcidenta Eŭropo

Okcidenta EŭropoOkcident-Eŭropo signifas diversajn landojn en okcidenta Eŭropo, laŭ diversaj kriterioj.

Laŭ geografia senco "okcidenta Eŭropo" signifas la ŝtatojn Britio, Irlando, Francio, Belgio, Nederlando, kaj Luksemburgo.

Dum la tempo de la Malvarma Milito inter la jaroj 1947 kaj 1989 (respektive 1991), oni nomis ĉiujn ekonomie kapitalismajn parlamentajn demokratiojn de okcidenta, norda, suda kaj parto de meza Eŭropo "okcidenteŭropaj" kaj konsideris ilin parto de la "Okcidenta Bloko"), kontraŭe al la komunisme-aŭtoritate gviditaj landoj de la oriento de meza, orienta kaj granda parto de sudorienta Eŭropo, kiujn oni nomis resume kiel "Orienta Bloko".

Western-Europe-map
Okcidenta Eŭropo
Europe-western-countries
"Okcidenta Eŭropo" laŭ la lingvouzo dum la Malvarma Milito inter la jaroj 1947 kaj 1989

Vidu ankaŭ

Ahrenshoop

Ahrenshoop estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Antaŭpomerio-Rügen de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Administre ĝi apartenas la la komunumaro Amt Darß/Fischland de pluraj proksime kunlaborantaj najbaraj komunumoj. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 638 loĝantojn. La pitoreska fiŝista vilaĝo en impresa marborda natura ĉirkaŭaĵo ekde la fino de la 19-a jarcento altiris multajn pentristojn kaj skulptistojn, kaj kolektiĝis artista kolonio, kiu iugrada daŭris ankaŭ en la epoko de la socialisma ŝtato GDR inter 1949 kaj 1990. Ekde la jaroj 1978 kaj 1900 la Esperanto-Asocio de GDR organizis plurajn internaciajn interlingvistikajn seminariojn en Ahrenshoop, kiujn viziti malfacilis el okcidenta Eŭropo, sed kiuj havis altan renomon inter la esperantistoj de la socialisma bloko, kaj konatis ankaŭ en la okcidento.

Benediktanoj

Benediktanoj estas anoj de romkatolika monaĥa ordeno, kiun fondis Benedikto de Nursia. La monaĥoj de tiu ĉi religia komunumo dediĉis sin ĉefe al erudiciaj laboroj laŭ regularo, kiun starigis Benedikto en 529.

Dezertpluvio

La Dezertpluvio, Charadrius leschenaultii, estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Charadrius kiu enhavas multajn aliajn speciojn.

Ĝi reproduktiĝas en mezdezertoj kaj akvobordoj -ĉu sablaj ĉu ŝtonetaj- de lagoj kaj riveroj de Turkio kaj pli orienten tra centra Azio ĝis Mongolio, Irano, Saŭdarabio kaj la Ruĝa Maro. Ili faras neston en nuda planka truo. Tiu specio estas tute migranta kaj vintras en sablaj strandoj de orienta Afriko, suda Azio kaj Aŭstralazio. Ĝi estas rara vaganta specio en okcidenta Eŭropo, kie aperas eĉ ĝis Britio kaj Francio.

Tiu fortika pluvio estas longkrura kaj fajnbeka. Ĉiuj havas grizajn dorson, kronon, okulmaskon kaj kolflankojn kaj blankajn subajn partojn. Bredantaj maskloj havas avelkolorajn bruston, fronton kaj nukon; kaj nigran grandan okulmaskon, ĉefe suben kaj malantaŭen. La ino estas pli senkolora kaj vintruloj kaj junuloj malhavas avelkoloron. Kruroj estas flavverdaj kaj la beko nigra.

Ĉiukaze ili estas tre similaj al Malgranda dezertpluvio aŭ Mongola pluvio, Charadrius mongolus. Apartigi ambaŭ speciojn povus ebli en miksitaj aroj de strandoj en Barato, kie diferenco laŭ grando aŭ strukturo estas facile rimarkebla. Pli malfacile estus diferencigi ilin en okcidenta Eŭropo, kie ambaŭ specioj estas tre raraj kaj ne koincidas. Ankaŭ problema estus diferencigi la subspecion de Dezertpluvio propra de Mezoriento kiu estas tre simila al la specio Malgranda dezertpluvio aŭ Mongola pluvio, Charadrius mongolus.

Ili manĝas ĉefe insektojn, krustulojn kaj anelidajn vermojn, kiuj estas kaptataj per tekniko de kurado kaj halto, pli ol la tekniko de bekoplukado propra de aliaj vadbirdoj.

La dumfluga alvoko estas milda fajfo.

La scienca nomo rememorigas la francan botanikiston Jean Baptiste Leschenault de la Tour.

La Dezertpluvio estas unu el la specioj protektataj de internaciaj traktatoj.

Duko

Duko estas titolo de nobeleco uzata en la nobelaro de okcidenta Eŭropo.

La lando kiun duko regas estas duklando.

En la mezepoka feŭdismo, duko estis vasalo de reĝo. Tamen kelkaj duklandoj atingis partan aŭ plenan sendependecon, kiel Luksemburgo.

Duonreta pluvio

La Duonreta pluvio (Charadrius semipalmatus) estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Charadrius kiu enhavas multajn aliajn speciojn.

Plenkreskuloj havas grisbrunajn dorson kaj flugilojn, blankajn ventron kaj bruston kun nigra kolstrio. Ili havas brunan kapon, blankan fronton kaj nigran okulmaskon kiu ĉirkaŭas tiun. Ankaŭ la gorĝo estas blanka kaj sekvas per ringostrio super la nigra. La beko estas dika, mallonga, oranĝa ĉebaze kaj nigra ĉepinte. La kruroj estas ruĝoranĝaj.

Ties reprodukta medio estas malfermaj ebenaĵoj kaj strandoj en norda Kanado kaj Alasko. Ili faras neston surplanke en malferma senplanta areo.

Ili estas migrantaj birdoj kiuj vintras en marbordo el suda Usono ĝis la Patagonio. Ili estas tre raraj vagantoj ĝis okcidenta Eŭropo, sed tiu aspekto estas malfacile klarigebla ĉar estas malfacile diferencigi ilin disde la tre simila Granda pluvio de Eŭrazio. Tiu ĉi birdo similas ankaŭ kun la Kripluvio sed ĝi estas multe pli malgranda (17 cm longaj) kaj havas nur unu strion. La vorto "duonreta" kiu estas ankaŭ en la scienca nomo rilatas ties parte retecajn piedojn.

Tiuj birdoj manĝas en strandoj, tajdaj ebenaĵoj, kotejoj kaj kamparo, kutime per rigardo kaj tekniko de kurado plus halto. Ili manĝas insektojn, krustulojn kaj vermojn. Dum altaj tajdoj ariĝas samspecie kaj kun aliaj vadbirdoj.

Eŭrazia linko

La Eŭrazia linko (Lynx lynx) estas mezgranda specio de felisedoj indiĝena de arbaroj de Eŭropo kaj Siberio, Suda Azio kaj Orienta Azio. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Eŭropa linko, komuna linko, norda linko, kaj Siberia aŭ Rusia linko. Kvankam ties konserva statuso estis klasita kiel "Malplej Zorgiga", la populacioj de Eŭrazia linko malpliiĝis aŭ eĉ estis malaperigintaj el okcidenta Eŭropo, kie ĝi estas nune reenmetita en kelkaj lokoj.

Gotiko

Gotiko povas signifi:

Gotika arto, nome arto kiu disvolviĝis en Okcidenta Eŭropo fine de la Mezepoko.Gotika arĥitekturo, tipo de eŭropa arkitekturo en malfrua mezepoko (tiel nomita spite al renesanco) kaj ties modernaj reaperoj (la novgotiko).Gotika romano, ĝenro de literaturo brite naskita kies ora epoko tempas inter 1764 kaj 1830 sed iel daŭras ĝis hodiaŭ.Gotika movado, subkultura nuntempa movado, ligita kun la ĉi supra gotika literaturo kiu povas esti vesta, muzika kaj ĉiaarta.Parence, vidu la antikvan kaj fru-mezepokan germanan tribon Gotoj kaj la gota alfabeto.

Irlando

Ĉi tiu artikolo temas pri la lando. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Irlando (apartigilo).Irlando aŭ Ejro (Éire en la irlanda lingvo, Ireland en la angla) estas lando en okcidenta Eŭropo. Ĝi kovras proksimume 5/6 de la insulo Irlando, la alia sesono nomiĝas Nord-Irlando kaj apartenas al Britio. Oni foje uzas la terminon Respubliko de Irlando (Poblacht na hÉireann/Republic of Ireland), sed tio estas "leĝa priskribo" de la ŝtato, ne ties nomo. La oficiala nomo ekde 1937, kiam akceptiĝis la nuna konstitucio, restas simple Irlando aŭ Ejro.

Irlando sendependiĝis en 1922 post la Irlanda Milito de Sendependeco (1919-1921) kontraŭ Britio kaj estis membro de la Komunumo de nacioj ĝis 1949 kiam ĝi oficale iĝis respubliko. La ŝtato estas demokratia, parlamenta respubliko. Irlando estas membro de la Eŭropa Unio ekde la jaro 1973, sed ne estas membro de NATO.

Kelta lingvaro

La kelta lingvaro estas eŭropa parto de la hindeŭropa lingvaro, kies lingvoj nuntempe estas parolataj ĉefe en okcidenta Eŭropo, nome en Irlando, Kimrio kaj Bretonio.

Insula kelta lingvaro

Gaela lingvaro (Q-kelta)

Irlanda lingvo

Skotgaela lingvo

Manksa lingvo (kvazaŭmortinta)

Britona lingvaro (P-kelta)

Bretona lingvo

Kimra lingvo

Kornvala lingvo (kvazaŭmortinta)

Kumbria lingvo (formortinta)

Kontinenta kelta lingvaro

Gaŭla lingvo (mortinta)

Iberokelta lingvo (mortinta)

Keltoj

Keltoj (el greka κελτοι (keltoj) unuafoje uzita de Hekateo el Mileto pr. 500 a.K., lat. celtae [keltaj] - la sama vorto per aliaj prononcoj donis ankaŭ galloj (= gaŭloj) kaj galatoj, du grandaj triboj keltaj) estas grupo de hindeŭropaj triboj. Ili vivis jam dum la 2-a jarmilo a.K. en la okcidenta Eŭropo.

Luksemburgo (lando)

Luksemburgo aŭ Luksemburgio estas lando en okcidenta Eŭropo, kiu situas inter Francio, Belgio kaj Germanio. Ĝi estas la sola sendependa grandduklando en la mondo.

Marmelado (Jam)

Marmelado estas ŝmiraĵo el fruktoj kuiritaj kun sukero, kutime manĝata sur pano.

Oni uzas por la marmelado la freŝajn, maturajn, sukerriĉajn fruktojn (ekzemple frago, frambo, rubuso, acida kaj dolĉa ĉerizo, vakcinio, abrikoto, persiko, piro, rozbero, pruno, pomo, ktp..)

La aldonita sukerkvanto dependas de la fruktotipo, propra gusto, varias inter nenio kaj 1–1,2 kg da sukeroj je kilogramo da fruktoj. (En orienta Hungario gravis la marmelado el pruno, sen sukero. Tion oni kuiris dum 12-24 horoj en kaldronoj.)

La marmelado densiĝas depende de la sukerkvanto, ĵeleigaj materialoj de la frukto mem (pekteno), kuira tempo. Oni ofte aldonas iom da acida likvaĵo (citrona acido, natura citronsuko, tartrata acido) por certigi viglan koloron kaj intensan guston.

La originaj marmeladoj de Orienta Eŭropo estas densaj, la fruktopecetoj ne estas aparte videblaj. La marmeladoj de Okcidenta Eŭropo - ĉefe en la anglosaksaj landoj - (fruktopeca marmelado) enhavas videblajn fruktopecojn kaj la tuta marmelado estas ĵele-simila.

Mezepoko

Mezepoko (ĉirkaŭ 500-1500, vidu malsupre) estis la meza periodo en skemisma divido de eŭropa historio en tri "epokojn": nome klasikan civilizon, mezepokon, kaj modernan civilizon. Oni ofte konsideras, ke ĝi daŭris de la fino de la Okcidenta Romia imperio (476) ĝis la estiĝo de naciaj monarkioj kaj la komenco de demografia kaj ekonomia revigliĝo post la Nigra Pesto, eŭropa transmara esplorado kaj la kultura revigliĝo konata kiel la Renesanco ĉirkaŭ la 15-a jarcento kaj ankaŭ la Reformacio, kiu komencis en 1517.

Dum la Romia imperio ŝanĝis sian formon kaj disfalis, pluraj ĝermanaj kaj poste slavaj popoloj kaj la ankoraŭ potencaj regionaj nobelaj familioj de Romio konkuris por potenco en diversaj partoj de Eŭropo inter si kaj kun la postvivanta orienta parto de la Romia imperio (kutime nomata la Bizanca imperio de modernaj eŭropanoj).

La frua parto de la epoko estis karakterizata en okcidenta Eŭropo de multe malpliiĝinta potenco de centralizita administrado kaj la sekva forigo de registara aŭtoritato kaj respondeco por milita organizado, impostado, juro kaj ordo je sinsekvaj niveloj al regionaj kaj lokaj estroj subtenataj rekte de la enspezo de parto de la teritorio super kiu ili havis militan, politikan kaj juran potencon. Dum la malfrua Mezepoko rekreskis centralizita potenco dum landoj ekkonsciis sian nacian identecon kaj fortaj regantoj celis pligrandigi la teritorion organizitan de ili sub centra registaro. Unu bone konata versio de tia unuigo estas konata kiel la Albigensa Krucmilito.

Ĉi tiu eskalo de reciprokaj devoj, konata kiel feŭdismo aŭ la feŭda sistemo, devigantaj ĉiun homon servi sian superulon kontraŭ ties protekto, faris konfuzon de teritoria suvereneco (ĉar aliancoj emis ŝanĝiĝi tra la tempo, kaj iafoje estis reciproke kontraŭdiraj), sed la rezulta kapablo de la lokaj aranĝoj funkcii en la manko de forta reĝa potenco provizis iom da elasteco en politika ordo karakterizata de sia manko de unueco.

La disvastiĝo de Kristanismo de la mediteranea regiono kaj de Irlando kaj Skotlando tra Eŭropo, kaj la manko de ĉia forta alternativa ideologia bazo por potenco signifis, ke ekleziuloj profunde implikiĝis en registaron, kaj provizis la bazon de unua eŭropa "identeco" en la formo de religio komuna al la plejparto de la kontinento ekde almenaŭ la 9-a jarcento ĝis la disigo de la katolika kaj ortodoksa eklezioj (1054).

Funkcianta ekzemplo de ĉi tiu identeco estas la periodo malstrikte konata kiel la Krucmilitoj, dum kiuj papoj, reĝoj, kaj imperiestroj provis utiligi kristanan identecon por militi kontraŭ Islamon, kiu disvastiĝadis laŭ la sudaj kaj orientaj limoj de Eŭropo. Politika unuanimeco en Eŭropo estis plejparte iluzia, kaj la milita subteno por la plejparto de la krucmilitoj venis el malvastaj regionoj en Eŭropo. Grandaj partoj de norda Eŭropo ankaŭ restis ekster la kristanaro ĝis la 12-a jarcento aŭ poste.

Mezeŭropo

Mezeŭropo (respektive Mez-Eŭropo) aŭ Centra Eŭropo signifas regionon en Eŭropo inter Okcidenta Eŭropo, Orienta Eŭropo, Sudorienta Eŭropo, Suda Eŭropo kaj Norda Eŭropo. Ĝi estas geografie ne precize difinebla, sed ĝiaj landoj - kvankam dum la dua duono de la 20-a jarcento dividitaj inter la politikaj blokoj de Usono kaj Sovetunio - dum multaj jarcentoj havas interplektitan historion kaj multajn komunajn kulturajn trajtojn.

La termino „Mezeŭropo“ inkluzivas nuntempe la landojn Aŭstrio, Ĉeĥio, Germanio, Hungario, Liĥtenŝtejno, Pollando, Slovenio, Svislando kaj Slovakio, plus kelkajn landopartojn de Kroatio kaj Rumanio (Transilvanio).

Mongola pluvio

La malgranda dezertpluvio aŭ mongola pluvio, Charadrius mongolus, estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Charadrius kiu enhavas multajn aliajn speciojn.

Estas kvin rasoj el kiuj la du plej grandaj aziaj formoj, nome C. m. mongolus kaj C. m. stegmanni, ricevas solaj ofte specifan statuson kiel Mongola pluvio, Charadrius mongolus. Se tiu taksonomia disigo estus akceptita, la aliaj tri rasoj iĝus Charadrius atrifrons, inkludante la tri rasojn atrifrons, pamirensis kaj schaeferi.

Ĝi reproduktiĝas en la Himalajo kaj en etaj regionoj direkte al nordorienta Siberio, ĉeestante la Mongola pluvio en tiu orienta parto de ties teritorio; la specio reproduktiĝas ankaŭ en Alasko. Tiu specio estas tute migranta kaj vintras en sablaj strandoj de orienta Afriko, suda Azio kaj Aŭstralazio, tio estas preskaŭ la tuta marbordo de Hinda Oceano, escepte Madagaskaro. Ĝi estas rara vaganta specio en okcidenta Eŭropo, kie aperas eĉ ĝis Britio kaj Francio.

Tiu fortika pluvio estas longkrura kaj fajnbeka. Ĉiuj havas grizajn dorson, kronon, okulmaskon kaj kolflankojn kaj blankajn gorĝon kaj subajn partojn. Bredantaj maskloj havas avelkolorajn tutan bruston, fronton kaj nukon; kaj nigran grandan okulmaskon, ĉefe suben kaj malantaŭen. La ino estas pli senkolora kaj vintruloj kaj junuloj malhavas avelkoloron kaj havas nur iom da ruĝo ĉekape. Kruroj estas malhelaj kaj la beko nigra.

Ĉiukaze ili estas tre similaj al pli granda Dezertpluvio, Charadrius leschenaultii. Separigi ambaŭ speciojn povus ebli en miksitaj aroj de strandoj en Barato, kie diferenco laŭ grando aŭ strukturo estas facile rimarkebla. Pli malfacile estus diferencigi ilin en okcidenta Eŭropo, kie ambaŭ specioj estas tre raraj kaj ne koincidas. Ankaŭ problema estus diferenci la subspecio de Dezertpluvio, Charadrius leschenaultii, propra de Mezoriento kiu estas tre simila al la specio malgranda dezertpluvio aŭ mongola pluvio, Charadrius mongolus.

La diferenco estas ke tiu ĉi lasta estas pli malgranda kaj fortikeca kaj havas pli malhelajn krurojn, pli blankan fronton kaj pli rimarkindan blankan flugilstrion ol Dezertpluvio, Charadrius leschenaultii. La avelkolorega brusto disiĝas el blanka gorĝo de fajnega nigra strio.

Ili manĝas ĉefe insektojn, krustulojn kaj anelidajn vermojn, kiuj estas kaptataj per tekniko de kurado kaj halto, pli ol la tekniko de bekoplukado propra de aliaj vadbirdoj. Tiu ĉi specio kuras pli mallonge kaj haltas pli mallonge ol Dezertpluvio, Charadrius leschenaultii dum manĝado. Temas pri socia birdo kiu grupiĝas en aroj de ĝis 100 birdoj foje kun aliaj vadbirdoj.

La dumfluga alvoko estas laŭta fajfo.

Ili faras neston en nuda planka truo.

La malgranda dezertpluvio aŭ mongola pluvio, Charadrius mongolus, estas unu el la specioj protektataj de internaciaj traktatoj.

Orienta Bloko

Orienta Bloko estis la nomo por socialisma-aŭtoritate gvidita grupo da ŝtatoj sub gvido de Sovetunio inter la jaroj 1947 kaj 1989. La Orienta Bloko ampleksis la membroŝtatojn de la armea Varsovia Kontrakto.

La termino kreiĝis en la parlamente demokratiaj ŝtatoj de okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko, kiuj kontraste nomeblas Okcidenta Bloko. Ambaŭ "bloko"-nomoj respegulas la komprenon de la interŝtata konflikto dum la Malvarma Milito. Laŭ tiu kompreno oni vidis la Sovetunion kaj siajn satelitajn ŝtatojn kiel unueca bloko, kiu en ĉiuj decidaj temaroj havis unuecan politikon, kiu baziĝis sur la ideoj de la nacie reganta komunisma partio, respektive baziĝis sur la malsame forta dependeco de la unuopaj naciaj komunismaj registaroj de la gvidado de la komunisma partio de la Sovetunio.

La bloko ampleksis la ŝtatojn Sovetunio, Pollando, GDR, Ĉeĥoslovakio, Hungario kaj Bulgario, dum iom da jaroj aldone ankaŭ Rumanio kaj Albanio. Erare oni en la okcidentaj ŝtatoj ofte al la bloko ankaŭ alkalkulis la komunisman Jugoslavion, kvankam ĝi neniam apartenis al la membroŝtatoj de la Varsovia Pakto; la jugoslavia ŝtata prezidento Josip Broz Tito kontraŭe estis inter la kunfondintoj de la movado de senblokaj ŝtatoj.

Reĝlando de Nederlando

La Reĝlando de Nederlando (nederlande: Koninkrijk der Nederlanden) estas kunmetita suverena ŝtato konsistanta el sep teritorioj, la plej granda el kiuj — Nederlando mem — situas en la Okcidenta Eŭropo, kaj la ceteraj ses en Karibio. Arubo, Kuracao kaj Sint-Maarten havas la statuson de memregata ŝtata formaĵo; Bonero, Sint-Eustatius kaj Saba estas specialaj komunumoj, kune nomataj Kariba Nederlando. Rilatoj inter la membroj de la reĝlando estas reguligataj per la Ĉarto de la Reĝlando de Nederlando akceptita en 1954. Suma areo de la Reĝlando de Nederlando estas 42 519 km², la loĝantaro estas 16 801 000 homoj. Areo de la Reĝlando en Karibio estas 993 km², la loĝantaro estas 301 000 homoj.

Trinkakvo

Trinkakvo estas dolĉakvo kun alta pureco, taŭga por homa konsumado. En ĉiuj landoj leĝoj difinas la nocion, mineralan entenon, proprecojn de la trinkakvo. Kompreneble ĝi ne povas enteni iun ajn danĝerajn por la homa sano.

Homo bezonas ĉiutage 2-3 litrojn da akvo, dum en okcidenta Eŭropo oni konsumas tage 150-200 l por lavado, sinpurigo ktp. Tial oni proponas paralelajn tubojn por trinkakvo kaj uzakvo.

En tradiciaj komunumoj, trinkakvo estas aparta de uzakvo kaj oni metas ĝin en specialaj ujoj.

Ĥalkolitiko

Ĥalkolitiko (el la greka: khalkos, kupro kaj lithos, ŝtono) aŭ eneolitiko aŭ kuproepoko estas la tempoperiodo inter epokoj de ŝtono kaj bronzo.

La epokon karakterizas kutimaj ŝtonaj kaj aldonaj kupraj iloj (de ĉirkaŭ -2300 ĝis -1800 en okcidenta Eŭropo).

Los Millares estas arkeologia loko okupita en Ĥalkolitiko 17 km norde de Almería, en la municipo de Santa Fe de Mondújar, Andaluzio, Hispanio. La komplekso estis uzata el la fino de la kvara jarmilo ĝis la fino de la dua jarmilo a.K. kaj probable eltenita de ĉirkaŭ 1000 personoj.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.