Normala ŝpuro

Normala ŝpuroNorma ŝpuro estas reldistanco de 1 435 mm (4 futoj 8,5 coloj) ĉe fervoja trako. Ĝi estas tre multe uzata en Eŭropo kaj Norda Ameriko.

La normalan ŝpuron uzis George Stephenson por konstrui siajn fervojojn ekde 1825; laŭdire la britaj aŭtoritatoj postulis tiun mezuron, kiu estis kutima ĉe ĉevalaj veturiloj. Ĉar la fervojoj de Stephenson estis tre sukcesaj, la normala ŝpuro disvastiĝis.

La normala ŝpuro estas kompromiso inter la deziroj havi stabilecon (per granda reldistanco) kaj povi konstrui mallarĝajn kurbiĝojn (kio postulas malgrandan reldistancon).

Kelkaj landoj en Eŭropo uzas aliajn ŝpurojn: Finnlando, Hispanio, Portugalio, la KSŜ-landoj. Ĉe transiro de kaj al tiuj landoj pasaĝeroj kaj varoj devas ŝanĝi la vagonojn. Por pasaĝeraj trajnoj ekzistas vagonoj, kies ŝpuron eblas ŝanĝi.

Rail gauge world
Mondmapo montranta, kia ŝpuro estas plej ofta en ĉiu lando

Vidu ankaŭ

BHÉV

BHÉV (hungare Budapesti Helyiérdekű Vasút, Interurba fervojo de Budapeŝto) estas normŝpura reto de publika transporto priservanta Budapeŝton kaj ties aglomeraĵon. Ĝi estas ekspluatata de la publika societo "Budapesti Közlekedési Zrt.". La hungara esprimo helyiérdekű vasút (mallongigita al: HÉV, esperante interurba fervojo) ankaŭ rilatas al aliaj lokaj linioj en Hungario.

CDG Express

CDG Express estas planita fervojlinio inter Parizo kaj Flughaveno Parizo-Charles-de-Gaulle por malpliigi la ŝtopiĝon de la linio RER B. Ĝia malfermo estas planita en 2024.

Fervojlinio Szczecin Dąbie – Sobieradz

Fervojlinio Szczecin Dąbie – Sobieradz estas pola neelektrizita fervojlinio, lokita entute sur teritorio de la Okcidentpomeria Provinco. Ĝi kunigas stacion Szczecin Dąbie kun Sobieradz. Nuntempe la linio estas aktiva nur por vara transporto.

Ekde la jaro 2010 la fervoja trako de tiu linio estas uzata nur el Szczecin Dąbie ĝis Kijewo; aliaj partoj estis nuligataj.

Fervojlinio Szczecin Dąbie – Szczecin Podjuchy

Fervojlinio Szczecin Dąbie – Szczecin Podjuchy estas pola elektrizita fervojlinio, lokita entute sur teritorio de la pola urbo Szczecin, ĉefurbo de la Okcidentpomeria Provinco. Ĝi kunigas stacion Szczecin Dąbie kun Szczecin Podjuchy. Nuntempe la linio estas aktiva por vara kaj pasaĝera transporto.

Fervojlinio Szczecin Główny – Szczecin Gumieńce

Fervojlinio Szczecin Główny – Szczecin Gumieńce estas pola elektrizita fervojlinio, lokita entute sur teritorio de la pola urbo Szczecin, ĉefurbo de la Okcidentpomeria Provinco. Ĝi kunigas stacion Szczecin Główny kun Szczecin Gumieńce. Nuntempe la linio estas aktiva por vara kaj pasaĝera transporto.

Fervojlinio Szczecin Wstowo – Szczecin Turzyn

Fervojlinio Szczecin Wstowo – Szczecin Turzyn estas pola elektrizita fervojlinio, lokita entute sur teritorio de la pola urbo Szczecin, ĉefurbo de la Okcidentpomeria Provinco. Ĝi kunigas stacion Szczecin Wstowo kun Szczecin Turzyn. Nuntempe la linio estas aktiva nur por vara transporto.

Linio Ginza (Tokyo Metro)

Linio Ginza (japane: 銀座線 [Ginza-sen], angle: Ginza line) estas metroa linio en Tokio, Japanio. Ĝi estas unu el 9 linioj de metroa sistemo Tokjo Metro en la metroo de Tokio. La simbola koloro de linio estas oranĝa koloro. La emblemo de linio estas latina litero "G" en oranga ringo.

Malpeza Metroo de Madrido

La Malpeza Metroo de Madrido (hispane Metro Ligero de Madrid) estas tramo uzata por la transportado de pasaĝeroj en urbaj zonoj. La koncepto estas simila al moderna tramo, kaj unu el ĝiaj karakterizaĵoj estas la veturado tra propraj reloj, apartaj vojoj, kaj propra signalado, kvankam minimuma. La vagonoj estas aŭtonomaj puŝataj per elektro, tiamaniere la tramo denove traveturas Madridon post 35 jaroj.

La voja larĝo en la malpeza metroo estas 1 435 milimetroj (internacia larĝo). la linioj de la malpeza metroo, apartenantaj al la Metroo de Madrido, veturas dekstre.

Ĝia konstruado komenciĝis en decembro 2004. Entute 27,8 km longa el kiuj parto traveturas Pozuelon kaj la distrikton Hortaleza. Ĝi havas kvar funkciantajn liniojn:

31 ML-1 Pinar de Chamartín–Las Tablas: 5,4 km kaj 9 stacioj, el kiuj 5 estas subteraj.

32 ML-2 Colonia Jardín–Estación de Aravaca: 8,7 km kaj 13 stacioj, el kiuj 3 estas subteraj.

33 ML-3 Colonia Jardín–Puerta de Boadilla: 13,7 km kaj 16 stacioj, unu el ili estas subtera - kaj estas kundividita kun ML-2.

34 ML-4 Tramo de Parla: 8,3 km kaj 15 stacioj.

Metroo de Amsterdamo

La Metroo de Amsterdamo formas parton de la reto de publikaj transportoj de Amsterdamo kaj ĝia ĉirkaŭurbo en Nederlando. Ĝi estis inaŭgurita la 16-an de oktobro 1977 kaj nuntempe konsistas el kvin linioj. La reto estas 52,2 km longa kaj kalkulas 51 staciojn.

Metroo de Lillo

La Metroo de Lillo (france Métro de Lille Métropole) estas publika metroo de la franca urbo Lillo. Ĝi estis inaŭgurita la 25-an de aprilo 1983 kaj hodiaŭ la metro-reto havas 2 liniojn kaj estas 43,7 km longa. Ĝi estis unu el la unuaj metrooj aŭtomataj (tio signifas, ke ne estas homoj laborante en la trajnoj). Ĝi estas la plej longa aŭtomata metroo en la mondo.

En 2011, 99 milionoj da pasaĝeroj uzis la metroon.

Metroo de Liono

La Metroo de Liono (france Métro de Lyon) estas publika metroo de la franca urbo Liono. Ĝi estis inaŭgurita la 28-an de aprilo 1978 kaj hodiaŭ la metro-reto havas 4 liniojn kaj estas 32,05 km longa.

Vagonaroj veturas sur maldekstra trafikflanko same kiel tiuj de SNCF.

En 2013, 197,9 milionoj da pasaĝeroj uzis la metroon.

Metroo de Marsejlo

La Metroo de Marsejlo (Francio) (france Métro de Marseille) estas metrosistemo funkcianta per pneŭoj derivita de la teknologio disvolvigita de la RATP por la metroo de Parizo. Ĝi malfermiĝis unuafoje al la publiko en la jaro 1977. Ĝi konsistas el du linioj, parte subteraj, kun longeco de entute 21,6 km, situantaj nur en la municipo Marsejlo. Nuntempe konstruiĝas du plilongigaĵoj.

Metroo de Parizo

La Metroo de Parizo (france: Métro de Paris) estas trajna reto plejparte subtera por transporti vojaĝantojn en la urbo Parizo kaj la plej proksima parto de ties antaŭurbo. La unua linio (Porte Maillot - Porte de Vincennes) estis malfermita la 19-an de julio 1900. La reto konsistas el 16 linioj, kies tuta longeco ampleksas 219,9 kilometrojn, kaj 302 stacioj. La RER de Francilio (Reto Ekspresa Regiona de Francilio) havas 5 liniojn, de A ĝis E.

En 2013, estis transportitaj 5,26 milionoj da vojaĝantoj potage.

La "Metroo de Parizo" havas norman ŝpuron de 1 435 mm kaj utilan larĝon de 2 400 mm, dum tiuj de "RER" havas utilan larĝon de 3 150 mm.

Vagonaroj de "Metroo de Parizo" veturas sur dekstra trafikflanko, dum tiuj de "RER" veturas sur maldekstra trafikflanko same kiel tiuj de SNCF.

Metroo de Pjongjango

Metroo de Pjongjango (koree 평양지하철도) estas metroa sistemo en Pjongjango, ĉefurbo de Norda Koreio.

Konstruo de la metropola reto komencis en 1968, kaj malfermita en Septembro 1973 de siatempa Prezidanto Kim Il-sung. En 1971, okazis akcidento dum la konstruado de tunelo sub la Taedong Rivero por la Ponghwa (koree 봉화) stacio. Iuj fontoj diras ke almenaŭ 100 laboristoj mortis en la akcidento.

Metroo de Pjongjango estas la plej profunda metroo en la mondo - la profundeco estas proksimume 110 metroj subtere. La Metroo de Pjongjango havas muzeon pri ĝia konstruado kaj historio.

Metroo de Varsovio

La Metroo de Varsovio (pole metro w Warszawie) estas la unua metrosistemo konstruita en Pollando. Ĝia konstruado komenciĝis en 1983. Konstruado de unua metrolinio finiĝis en 2008. Nuntempe la sistemo konsistas el du metrolinioj. La unua (norde-sude) kunigas la urbocentron de Varsovio kun ĝiaj periferiaj sudaj (Mokotów, Ursynów) kaj nordaj (Żoliborz, Bielany) kvartaloj dense loĝataj. La dua linio transiras la urbon de oriento al okcidento.

Nuntempe funkcias 28 metrostacioj. La metroo estas uzata ĉiutage de 500 000 uzantoj. La linio longas je 29 km. La tempo de veturo tra la tuta unua linio estas 38 minutoj kaj 20 sekundoj

RER de Francilio

RER de Francilio (france Réseau express régional d'Île-de-France, t.e. Reto Ekspresa Regiona de Francilio) estas reto de fervojoj liganta Parizon kun ĝia ĉirkaŭa regiono Francilio. Ĝi estas ekspluatata de RATP aŭ/kaj SNCF, depende de la linioj.

La fervojoj de "RER" havas norman ŝpuron de 1 435 mm kaj utilan larĝon de 3 150 mm dum tiuj de "metroo de Parizo" havas utilan larĝon de 2 400 mm.

Trajnoj de "RER" veturas sur maldekstra trafikflanko same kiel tiuj de SNCF dum tiuj de "metroo de Parizo" veturas sur dekstra trafikflanko.

Tram-metroo de Rouen

La Tram-metroo de Rouen (france: Tramway de Rouen, loke konata kiel "Métro de Rouen") konsistas el reto de du-linia tramvojo en urbo Rouen (esperante: Rueno), Seine-Maritime, Normandio, Francio.

La tramvojo operacias kiel unu norda vojo kun du sudaj branĉoj al Saint-Étienne-du-Rouvray kaj Le Grand-Quevilly. La kombinita norda vojo de la tramvojo veturas tra 1,7 km (1,1 mi) longa subtera sekcio en la centro de urbo Rouen; la cetero de la tramvojo al la sudo de la subtera porcio veturas surtere sur segregita vojo.

Tramtransporto en Amsterdamo

La Tramtransporto en Amsterdamo formas parton de la reto de publikaj transportoj de Amsterdamo, Nederlando.

Malfermita la 3-an de junio 1875 la tramreto enkalkulas 15 liniojn. Ekde 1943 kompanio Gemeentelijk Vervoerbedrijf (GVB) ekspluatas ĝin.

Tramtransporto en Parizo

Tramtransporto en Parizo estas ekspluatata en Parizo de RATP (krom T4 kaj Eksprestramoj de SNCF), kiu ankaŭ ekspluatas la metroon de Parizo kaj plej multajn aŭtobusojn. La urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo havas dek liniojn kaj planas pliajn en la estonto. Tramoj veturas sur dekstra trafikflanko. Plej multaj tramoj veturas sur trakoj kun normala ŝpuro (1 435 mm) krom tiuj de linioj T5 kaj T6 ekipitaj de pneŭoj.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.