Neŭrologio

Neŭrologio[1] (el greke νεῦρον (neûron), "fadeno, nervo" kaj la sufikso -logia), aŭ neŭromedicino estas la scienca studo de la nerva sistemo (vidu la artikolon nervoscienco), aplikata al la medicino. Laŭ tiu ĉi limigita senco, neŭrologio estas subfako de medicino, kiu pristudas la strukturon kaj funkciadon de la cerbo kaj de la nerva sistemo. Kuracistoj specialigitaj en la nerva sistemo nomiĝas neŭrologojnervmedicinistoj.

Laŭ pli larĝa senco, la termino neŭrologio estas tamen uzita kiel sinonimo de nervoscienco. Laŭ tiu ĉi fazo, neŭrologio estis tradicie vidita kiel branĉo de vivoscienco (biologio). Tamen, nervoscienco estas nuntempe interfaka scienco, kiu kunlaboras kun aliaj kampoj kiel ekzemple kemio, komputilscienco, inĝenierarto, matematiko, medicino, filozofio, fiziko, kaj psikologio. Laŭ tiu ĉi senco, la esprimo neŭrobiologio estas kutime uzita interŝanĝeble kun la esprimo neŭrologio, kvankam la unua specife aludas al la biologio de la nerva sistemo, dum la lasta aludas al la tuta scienco (inkluzive de siaj medicinaj aplikadoj) de la nerva sistemo.

La amplekso de neŭrologio plilarĝigis kaj nun inkludas malsamajn alirojn por studi la molekulajn, ĉelajn, evoluajn, strukturajn, funkciajn, komputilajn, kaj medicinajn aspektojn de la nerva sistemo. La teknikoj uzitaj per neŭrologoj ankaŭ disetendiĝis grandege, de molekulaj kaj ĉelaj studoj de individuaj nervĉeloj ĝis figurado de sensaj kaj movaj taskoj en la cerbo. Lastatempaj teoriaj progresoj en neŭrologio ankaŭ estis helpitaj per la studo de neŭralaj retoj.

Konsiderante la kreskantan nombron de sciencistoj kiuj studas la nervan sistemon, pluraj eminentaj neŭrologiaj organizaĵoj estas formitaj por disponigi forumon por ĉiuj neŭrologoj kaj edukistoj. Ekzemple, la International Brain Research Organization (Internacia cerbo Esploradorganizaĵo) estis fondita en 1960, la International Society for Neurochemistry (Internacia societo por Neŭrokemio) en 1963, la Eŭropa Cerbo kaj Konduta Societo en 1968, kaj la Society for Neuroscience (Societo por Neŭroscienco) en 1969.

Studkampoj

Temas pri plurdisciplina studado, kiu iras de la molekula nivelo al ĝeneralaj psikologiaj konsideroj. Inter la plej studataj temoj troviĝas:

Especifa vortprovizo

Termino Teoria fako Aplikata fako
Ĉefa termino asimilinta neŭrologio, neŭrobiologio neŭrologio (medicino)
esperantigita neŭroscienco neŭromedicino
pura esperanta nervoscienco nervmedicino
Profesiulo

(formala)

asimilinta neŭrologo (sciencisto) neŭrologo (medicinisto)
esperantiginta neŭrosciencisto neŭromedicinisto
pura esperanta nervosciencisto nervmedicinisto
Profesiulo (neformala)

Famaj neŭrologoj

Referencoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 782

Vidu ankaŭ

Atentomanka-hiperaktiva perturbo

Atentomanka-hiperaktiva perturbo (AHP) (angle: ADHD, Attention Deficit Hyperactivity Disorder) estas cerba perturbo. Ĝi influas la pensmanieron kaj konduton de persono. Ofte, AHP-uloj malfacile koncentriĝas.

Per "antentomanko" oni ne celas ke persono ricevas ne sufiĉe multe da atento. AHP-uloj ja povas nesufiĉe doni atenton al sia ĉirkaŭaĵo. Tial ne facilas doni atenton al unu afero samtempe (manko de koncentriĝo). AHP-uloj facile estas distritaj. Hiperaktiveco povas montriĝi per korpa netrankvilo, sed ankaŭ tra interna maltrankvilo kaj impulsiveco. Hiperaktiveco povas ankaŭ esti akompanata de troa moviĝemo. Tiun ĉi moviĝemon AHP-uloj povas malfacile subpremi. Kelkaj AHP-uloj ŝajnas esti (iom) malkonsciaj de sia moviĝemo ĝis kiam oni ilin pri tio atentigas. La ofteco kaj maniero de moviĝemo por ĉiu AHP-ulo malsamas. Kelkaj ĉefe movas gambojn aŭ brakojn, dum aliaj fuŝpalpas (fingrumas) per fingroj kaj manoj. La moviĝemo povas varii laŭ la situacio. Ĝenerale temas pri situacioj kun streso aŭ multe da homoj.

Impulsiveco ekestas ĉar tro da impresoj estas sekvataj de akompana agado. La agadoj devas tuj okazi kaj ne povas esti prokrastitaj. Agadoj kiuj estas ekigitaj ne povas esti ĉesigitaj kaj devas unue esti finitaj. Ofte AHP-uloj ne povas bone distingi inter gravaj kaj malpli gravaj aferoj. Dum taskoj malĝustaj prioritatoj estas elektitaj. La konstanta reagado al la ĉirkaŭaĵo kaj la sekvado de impulsoj kaŭzas la rekonan maltrankvilan agadon de AHP-uloj.

Nutrado havus laŭ certaj kuracistoj kaj terapiistoj gravan influon je la simptomoj de Atentomanka-hiperaktiva perturbo (AHP, angle ADHD). Interalie senglutena, senlaktaĵa kaj sensukera dieto estas de ili konsilitaj.

Plej multaj pacientoj, kiuj ricevas la diagnozon, estas infanoj kaj adoleskuloj. Pri ili principe zorgu kuracistoj pri infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio. Ĉar tamen en plej multaj regionoj de la mondo da ili estas malsufiĉa kvanto, ofte kuracistoj pri pediatrio, foje ankaŭ kuracistoj pri ĝenerala aŭ familia medicino transprenas la prizorgon. Dum la lastaj jaroj tamen pli kaj pli multiĝas ankaŭ diagnozado de la perturbo ĉe plenkreskuloj; tiam konsultindas kuracistoj pri psikiatrio.

Centra nerva sistemo

La centra nerva sistemo (mallonge CNS, kompare angle central nervous system) estas parto de la nerva sistemo. La diferencigo inter centra kaj periferia nerva sistemo fakte estas arbitra - laŭ funkciado ambaŭ partoj de la nervo sistemo intense interplektiĝas.

La centra nerva sistemo en kompleksa vivaĵo havas diversajn taskojn:

integrigo de ĉiuj sentaj signaloj, kiuj estas alkondukataj al ĝi de en aŭ ekster la organismo,

kunordigo de ĉiuj movoj de la organismo, kaj

reguligo de ĉiuj enorganismaj nervaj komunikadoj inter la organismaj subsistemoj aŭ organoj, inkluzive de la glandoj kaj do la reguligo de hormonoj.Ĉiuj kompleksaj, kiel tuto moviĝantaj vivaĵoj bezonas nervan sistemon kun tiuj funkcioj. Facilas konsideri ĝin reguliga sistemo, sed tio fakte ne ĝustas: la centra nerva sistemo mem ne reguligas, sed pro sia centra pozicio nur kontribuas - krom la enorgana memregulado - al reguliga vivteno de la organisma funkcio rilate al gravaj kondiĉoj de la organisma ĉirkaŭaĵo.

La centra nerva sistemo en tio ĉiam "peras" en du direktojn: kiel centra integriga, kunordiga kaj reguliga organo ĝi ne nur prilaboras signalojn de ekster la organismo, sed ankaŭ tiujn de en la organismo. Bestoj tial ne nur pro kondiĉoj el la ĉirkaŭaĵo instigiĝas al agoj, sed ankaŭ mem ekagas. Tiaj ekagoj ankaŭ povas okazi dum ripozado aŭ dormado, nome tiam kiam internaj nervaj signaloj signife plifortiĝas - ĉe homoj tio okazas ekzemple dum forta sonĝado. La korpaj rezultoj kiel plifortiĝo de la muskola tensio, ŝvito aŭ plirapidiĝo de la korbatoj povas siaflanke kaŭzi vekiĝon.

Organismoj kiel homoj, kiuj scipovas lerni, do ekzerci produktadon de tiaj nervaj signaloj per imagoj en maldorma stadio, povas utiligi tion por instigi organismajn reagojn ne konscie kontroleblajn.

Elektroencefalografio

Elektroencefalografio estas neŭrofiziologia metodo, dum kiu estas registrata bioelektra aktiveco de cerbo de paciento per supraĵaj elektrodoj. La rezulta registraĵo estas markata kiel elektroencefalogramo (EEG).

Epilepsio

Epilepsio estas neŭra malsano. Ne ekzistas unusola epilepsio. Ĝin karakterizas ekstrema cerba funkcio abrupta, kriza. Eblaj aspektoj tre multas: konvulsioj, perdo de konscio, ktp. Diverseco de la aspektoj dependas de cerbaj partoj trafitaj.

Dum krizoj la kondutoj de malsanuloj povas kelkfoje instigi al penso ke temas pri psika malsano, kio ĝi ne estas.

Inspiro

Inspiro (de la latina vorto: inspiratio = animigo, enspiro, ricevo de spirito) laŭ la ĝenerala lingvouzo estas la pensa forto, kiu kreas novajn ideojn. Foje inspiro estas travivaĵo, percepto de speciala atmosfero, rakonto kun aparta homo aŭsituacio, kiu vivigas la novan ideon. Homon, kiuj inspiras artistojn aŭ sciencistojn, oni nomas "muzoj", laŭ la naŭ helenaj diinoj kiuj jam en la klasika greka mitologio tiel faris.

La koncepto de inspiro komprenigas, ke kreeco aŭ originaleco devas esti ekigataj per certa starta signalo de ekstere. Tamen ankoraŭ ne estas esplorate, ĉu tia ekstera signalo vere estas la neŭrologia kaŭzo por granda kreaj fazoj de artistoj, aŭ ĉu internaj biologiaj procesoj estas la kialo.

Komato

Komato estas korpa senkonscia stato de trafita homo, dum kiu la trafito ne reagas je eksteraj stimuloj. Dum la komato pupiloj estas dilataj kaj ili ne reagas al lumo. Tio estas malsaneca peza dormo kun malesto de sentokapablo kaj de memvola movkapablo.

Konvulsio

La Konvulsio estas, en homa medicino kaj veterinara, transira simptomo karaktera de neŭrona aktivaĵo en la cerbo kio kondukas al fizikaj pekuliaraj konstatoj kiaj kontrahiĝoj kaj malstreĉiĝoj tremaj kaj ripetaj de unu aŭ kelkaj muskoloj abrupte kaj ĝenerale violente, tiel kiel alteraĵoj de la mensa stato de la ulo kaj psikaj ŝanĝoj kaj frnomenoj kiaj déjà vu aŭ jamais vu. Konstanta konvulsio dum kelkaj minutoj estas konata kiel status epilepticus, dum epilepsio estas regula ripeto de konvulsiaj krizoj malsanmaniere. Kutime ĝi tuŝas diversajn partojn de la korpo, kaj tiam ĝi ricevas la nomon de konvulsia atako.

Meningito

Meningito estas genra nomo de la meningaj inflamoj. Meningo estas komuna nomo de la tri membranoj (duramatro, araknoido, piamatro), kiuj ĉirkaŭtegas la cerbon kaj mjelon.

malsanigantoj: diversaj mikroorganismoj el la flankaj kavoj, sinusoj aŭ tra la sangocirkulo atingas la meningon

simptomoj: alta febro, kapdoloro, nuka rigideco, vomemeo, vomado, deliro aŭ sveniĝo.

kuracado: per antibiotiko; se la malsaniganto estas viruso, ne kuracebla per medikamentojLa meningito plej ofte malaperas sen spuro, postlasaĵo.

Mjelo

La mjelo aŭ spina medolo (Medulla spinalis) estas tiu parto de la centra nerva sistemo (CNS) de la vertebruloj, kiu laŭiras ene de la spinkanalo kaj per la spinonervo provizas la ekstremaĵojn, la trunkon kaj plejparte la kolon. Estante parto de la CNS la spinmedolo estas ĉirkaŭita de la samaj membranoj kiel la cerbo.

Neŭrono

Neŭrono(el greke νεῦρον (neûron), "fadeno, nervo" kaj la sufikso -logia) aŭ nervoĉelo estas ero de la nerva histo.

Ĝi havas tri gravajn rolojn en la viva korpo:

akceptas stimulojn (sonon, lumon, odoron) kaj plukondukas la ekscitaĵojn (receptoro) ekzemple tra sinapsoj

en la cerbo, mjelo, kaj unuaj ganglioj (en la nerva sistemo), kiuj stimulas kontrahiĝon de la muskoloj (tiuj nomiĝas motoneŭronoj) kaj la sekrecion de glandoj (efektoro)

interligas la du antaŭajn tipojn (asocia neŭrono)

Paralizo

Paralizo (de la greka vorto παράλυσις, parálisis) en ĝenerala lingvouzo estas la parta aŭ plena perdo de movoj de unu aŭ pluraj membroj aŭ organaj sistemoj de (homa aŭ besta) korpo. En la lingvaĵo de neŭrologio, paralizo estas la parta aŭ plena perdo de la funkcio de difinita nervo, kun rezultantaj funkcioperdo rilate al sentado aŭ muskola moviĝo. En pli vasta senco ankaŭ povas temi pri la subjektiva percepto de paralizo malgraŭ principe kompleta organa funkcio. Ĝin povas akompani anestesio, sencenteco. Laŭ la esploroj de Christopher & Dana Reeve Foundation la 2% de la homoj suferas je io paralizo.En la medicina terminaro, la vortoradiko -plegio (de la greka vorto πληγή, en la moderna greka lingvo prononcata plijí, dum la antikva epoko plēgḗ) estas sufikse uzata en pliprecizigaj nomoj de konkretaj paralizoj: ekzemploj estus la vortoj

hemiplegio (paralizo trafanta, parte aŭ tute, nur unu duonon de la korpo, ĝenerale pro cerba lezo en la aliflanka hemisfero),

paraplegio (paralizo de la malsupraj membroj) aŭ

oftalmoplegio (paralizo de la oftalma nervo, latine nervus ophthalmicus).

Paraplegio

Paraplegio estas kombinaĵo el simptomoj, kiuj ekestas en la kazo de interrompo de nervoj en la mjelo. Kaŭzoj povas esti vundiĝoj de la mjelo, ekzemple ĉe frakturo de vertebro, sed ankaŭ tumoroj kaj aliaj specifaj malsanoj, ekzemple Multloka sklerozo.

Al la simptomaro de paraplegio apartenas

paralizoj,

malreguliĝoj de la aŭtonoma nerva sistemo, ekzemple perturboj de la sangocirkulo,

ŝanĝiĝoj de la muskola tensio,

ŝanĝiĝoj de la refleksoj.La scienca kaj terapia branĉo de neŭrologio okupiĝanta pri la sekvoj de paraplegio fake nomatas paraplegiologio.

La difino de PIV precizigas ke la vorto paraplegio celas signi la paralizon (kaj pliajn, supre menciitajn simptomojn) de la subaj membroj, do la kruroj.

Parfumo

Parfumo estas bonodora substanco, solvita en alkoholo aŭ en oleo ks, kaj uzata kiel plaĉigilo.

Ingrediencoj uzitaj por la elfaro de parfumoj:

Ambro

Artemizio

Bigarado (oranĝfloro)

Citrono

Jasmeno

Kardamomo

Konvalo

Lavendo

Mosko

Rozo

Siringo

Tabako

Violo

Zingibro

Psikologio

Psikologio, psiĥologio, aŭ psikoscienco aŭ eĉ mensoscienco, estas la scienco kiu studas la homan konduton. Alivorte, ĝi pritraktas menson, konscion, konduton, nekonscion, ktp. Aplike, ĝi studas la funkciojn kaj problemojn de la homa menso, interalie, psikopatologion, kognon, emociojn, sonĝojn, dezirojn ktp.

Psikologio malsamas al sociologio, antropologio, ekonomiko kaj politika scienco en tio ke ĝi studas la mensajn procezojn kaj konduton de unuopuloj (sole aŭ grupe) anstataŭ la konduton de tuta grupo. Psikologio malsamas al biologio kaj neŭroscienco (neŭrologio) en tio ke ĝi ne studas la biologiajn kaj neŭronajn procezojn, sed studas mensajn procezojn kaj kiel ili interrilatas.

Psikologio estas multflanka scienco, kiun oni ne povas tute kategoriigi kiel natursciencon, socian sciencon aŭ homan sciencon. Ĝi havas ecojn de ĉiuj tri grupoj.

Senso

Senso estas la kapablo per kiu homo aŭ animalo perceptas aŭ ricevas informojn pri la ĉirkaŭaĵo aŭ pri la propra korpo.

Oni ordinare atribuas al homo 5 sensojn: vidado, aŭdado, flarado, gustado kaj tuŝado.

Sed ekzistas fakte pli ol tiuj kvin sensoj, ĉar sendepende funkcias ankaŭ la kapablo senti varmon aŭ malvarmon, senti ekvilibron, senti gravitan forton kaj alian akceleradojn. Ankaŭ estas la sento de korpopozici-scio kaj la senco de doloro. Krome, iuj bestoj havas kapablon senti magnetan kampon, elektran kurenton, k.t.p.

La organoj per kiuj oni perceptas:

okulo: vido

orelo: aŭdo

nazo: flaro

lango: gusto

tuŝorganoj: tuŝo

Sono

Sono estas aŭdebla aervibrado eligita de homoj, bestoj, objektoj ktp..

Tetano

Tetanoso estas infekta malsano kaŭzata de la tetanosa bakterio (Clostridium tetani). Ĝi kaŭzas tetanion kun tre doloraj kontrakturoj. La bakterio eniras la korpon tra malfermaj vundoj.

La inkubacio daŭras inter tri kaj 20 tagojn; escepte ĝi povas daŭri eĉ kelkajn monatojn. Eblas protekto per vakcino.

Vidkapablo

La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo —kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj— estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.

Vidaj perceptaĵoj ne simple estas la rektaj rezultoj de impresoj de videbla lumo, kiel okazus en fotilo. Sed nur la plektiĝo kaj komparo de la akceptitaj lumaj impresoj kun la cerbe memorigitaj bildoj kreas la percepton, kiu post pli longa, atenta rigardado povas esti detaligita kaj «fajnigita».

Tiu rilato inter okula registro kaj cerba memoraĵo klarigas, kial oni multe pli rapide vide ekkonas aferojn, kiuj estas tre kutimaj, ol aferojn nekutimajn.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.