Muzeo de Israelo

Fondita en 1965, la Muzeo de Israelo, Jerusalemo situanta proksime de Kneset en Jerusalemo (Israelo), atingis mondan statuson en mallonga vivdaŭro, kun kolektoj ekde prahistoria arkeologio ĝis nuna arto kaj kun dinamika kalendaro pri portempaj ekspozicioj, publikaĵoj kaj edukaj aranĝoj. Ĝi estas ĉefgvida institucio de Israelo en la kultura kampo kaj unu el la plej grandaj enciklopediaj muzeoj en la mondo.

En la konstruaĵo de la Sanktejo de la Libro de ĉi tiu muzeo troviĝas granda parto de la manuskriptoj de la Morta Maro.

Israela muzeo, Jerusalemo
hebree: מוזיאון ישראל, ירושלים Muze'on Jisra'el, Jeruŝalajim
muzeo
Israel museum
Vido al komplekso de la muzeo
Oficiala nomo: מוזיאון ישראל, ירושלים
Lando Israelo Israelo
Kvartalo Giv'at Ram
Municipo Jerusalemo
Historiaj regionoj
Parto de Jerusalemo
Najbaras kun Kneset, Hebrea Universitato
Kolektaĵoj Manuskriptoj de la Morta Maro, Bibliaj artefaktoj, Manuskriptoj
Konstruaĵo Sanktejo de la Libro
Situo Muzeo de Israelo
 - alteco 630 m s. m.
 - koordinatoj 31°46′20″N 35°12′16″E  /  31.77222°N, 35.20444°O
Areo 0,05 km² (5 ha)
Eksponatoj 718 000 (2010)
Fondo 11-a de majo 1965
Direktoro James Snyder
Por publiko alirebla
Vizito 800 000 (pojare)
Horzono IST (UTC+2)
 - somera tempo ISST (UTC+3)
Situo enkadre de Israelo
RedHut.svg
Situo enkadre de Israelo
Retpaĝo: http://www.imj.org.il/en/

Eksteraj ligiloj

Biblilanda Muzeo

31.7749°N, 35.2025°O / 31.7749; 35.2025 (Biblilanda Muzeo)

La Biblilanda Muzeo (מוזיאון ארצות המקרא ירושלים - Muzeon Artzot HaMikra, angle: Bible Lands Museum) estas muzeo dediĉita al la antikvaj landoj kaj kulturoj aperintaj en la juda Biblio. La muzeo situas en Jerusalemo, Israelo, apud la Muzeo de Israelo.

Hamat Tiberiado

Hamat Tiberiado estas antikva arkeologia kuŝejo kaj israela nacia parko Hamat Tverja Nacia Parko kiu troviĝas sur la Tiberiado-Zemach vojo kiu kondukas laŭlonge de la marbordo de la Maro Kineret al Tiberiado.

Holyland Maketo de Jerusalemo

Holyland Maketo de Jerusalemo estas maketo de la Malnova Urbo de Jerusalemo en la malfrua periodo de la Dua Templo. Ĝi unue estis tenita en la Holyland Hotelo en Jerusalemo. Ĝi estis malfermita en 1966, kune kun aliaj maketoj de antikvaj strukturoj de Izrael. En 2006 la maketo estis proponita al nova loko en la Muzeo de Israelo.

Jerusalemo

Jerusalemo (hebree ירושלים Jeruŝalajim, arabe القـُدْس Al-Quds, oficiale en Israelo أُورشَلِم القـُدْس Urŝalim al-Quds) estas urbo, kiun Israelo pretendas kiel nedividitan ĉefurbon, kaj kies orientan flankon Palestino pretendas, malgraŭ ke la plimulto de la ŝtatoj ne agnoskas unu nek la alian pretendon kaj lasas la aferon al ambaŭflankaj interkonsentoj. Neniu ŝtato rekonas la tutan Jerusalemon kiel israelan krom Israelo, sed kelkaj rekonas pretendojn de Israelo al Okcidenta Jerusalemo kaj/aŭ de Palestino al Orienta Jerusalemo. Ĉiuj tri grandaj monoteismaj religioj (judismo, kristanismo, islamo) konsideras ĝin kiel "Sanktan urbon", sed tio estas ankaŭ motivo de bataloj super tiu ĉi urbo.

Jerusalemo etendiĝas en Juda montaro sur limo de ĉemarejo de Mediteraneo kaj Morta Maro, sur rando de Judea dezerto. La somero en Jerusalemo estas varma kaj seka, la vintro malvarma kaj pluva, kaj de tempo al tempo ankaŭ neĝas.

Prahistorio

Prahistorio estas nomata la periodo daŭranta de la apero de prahomo ĝis la komenco de la historio. Tiu ĉi lasta ĝenerale estas difinita kiel periodo komenciĝanta kun la unuaj skribitaj tekstoj aŭ kun la apero de la unuaj historiaj fontoj. Prahistorio finiĝas kiam historiaj fontoj eĉ postaj disponeblas rilate al la koncerna civilizacio.

La daŭro de registrita historio estas plimalpli inter 5.000 kaj 5.500 jaroj. Kojnoskribo eble estas la plej malnova formo de skribo. Tamen, ĉar ekzistis multaj popoloj similstadiaj je tiuj "historiaj", kaj ne havantaj skribon, kaj estus strange ordigi ilin kun prahistorio, oni kreis ankaŭ la nomon "protohistorio" rilate al tiuj periodoj. Temas pri periodoj, dum kiuj la historiaj fontoj ekzistas, sed ili estas ĉu postaj ĉu eksteraj.

La termino prahistorio montras ankaŭ la gravecon de skribaĵoj en la okcidenta civilizacio. Sekve, en Egiptio prahistorio finiĝas ĉirkaŭ -3500, dum en Nov-Gvineo ĝi finiĝas ĉirkaŭ 1900. Antaŭ ol rigardi historion alimaniere, temas ja pri ĝisnuna kutimo por apartigi la diversajn partojn de Historio ĉu homa ĉu universala.

Qumran

Qumran aŭ Kumrano, estas loko sur la okcidenta bordo de la Morta Maro, en la cisjordana de Israelo okupita zono de Palestino, najbare de la ruinaĵoj de Jeriĥo. Oni setlis en tiu loko loĝige ekde 150 a.K. al 130 a.K. kaj malaperis el la memoro per la kontraŭhebrea romia milito: fakte, post diversaj invadoj, en la somero de la jaro postkrista 68, romia imperiestro Tito, tiam ĉefkomandanto de la legio 10a Fretensis, ĝin detruis definitive.

Qumran niaepoke famas pro la malkovro, jam meze de la pasinta 20-a jarcento, de la tieldiritaj Manuskriptoj de la Morta Maro kaj de restaĵoj de monaĥejo kie loĝis, laŭ komuna opinio, komunumo de Esenoj.

Ĉe la enfluejo de Uedo (torento) Qumran videblas iuj ruinaĵoj kiuj estis taksataj restaĵoj de romia fortikaĵo kaj ne konsideritaj de arkeologoj. Post la malkovro, en la grotoj de la najbaraj krutejoj, de la mortamara rulaĵo entenanta la tekston de la libro de la profeto Jesaja, okazinta en 1947, tiu dezerta landeto estis rekonsiderita kaj fariĝis unu el la plej gravaj arkeologiaj lokoj de la mediteraneaj setlejoj. Tuj baldaŭ, fakte, fakaj esploristoj agnoskis ke restaĵaj establaĵoj apartenis, almenaŭ lasttempe, al hebrea religia komunumo, kaj tuj oni pensis ke ĝuste membroj de tiu komunumo kaŝis en tiuj grotoj siajn religiajn trezorojn por ilin protekti kontraŭ la invandantaj romianoj.

Sinsekvaj malkovroj, tamen, orientiĝis taksi la restaĵojn asmonea fortikaĵo, aliaj arkeologoj-historiistoj atribuis la manuskriptojn al simpla komuna privata biblioteko de judaismaj rabenoj, aliaj imagis ke la sacerdotoj de la jerusalema templo zorgis kaŝi la sanktajn manuskriptojn por ilin savi en la antaŭviditaj danĝeroj de la romia sieĝo. Sed hodiaŭ elstaras la teorio laŭ kiu la loko estis kreita kaj loĝita de Esenoj, profitintaj de restaĵoj de antikva fortikaĵo.

En la proksimaj grotoj, kiel oni scias, du palestinaj paŝtistoj, Muhammad Althib kaj Jum'a Ĥalil, hazarde trafis 1947 antikvajn amforojn entenantajn ostrakojn kaj papirusajn rulaĵojn. Al tiu unua hazarda malkovro sinsekvis aliaj multaj, entute ĉirkaŭ 30.000 inter kompletaj libroj kaj fragmentoj. Inter la libroj elstaras tekstoj de la Malnova Testamento kiel la libro de Jesaja, kaj de apokrifaj tradicioj, ekzemple Libro de Ĥanoĥ kaj la rulaĵo de la milito. Oni opinias ke tiuj dokumentoj havis originon antaŭ la epoko de la forlaso de la loko 68 p.K., okaze de la komenco de la romia konkero (Pompeo okupis Jerusalemon en 63.aK).

La kumranaj rulaĵoj nun gastas, preskaŭ ĉiuj, en la muzeo de la libro en Jerusalemo.Tiuj dokumentoj revestas grandan gravecon por la origino de kristanismo ĉar samtempaj kaj ĉar Novtestamentaj konceptoj kaj lingvaĵo iujn fojojn similas al tiuj esenaj, kaj eblas ke kelkaj kristanaj protagonistoj travivis ene aŭ proksime de tiu(j) esena(j) komunumo(j).

Remado

Remado estas antaŭenigo de boato per remiloj. En la boatoj sidas ordinare unu ĝis naŭ personoj. La remantoj tenas aŭ po unu remilon aŭ po du remilojn. Laŭ tio oni distingas la du fakojn unuremila kaj duremila remado. La sporto okazas ĉefe sur riveroj, kanaloj aŭ lagoj. Per taŭga boato oni ankaŭ povas remi ĉe la marbordo. Remantoj sidas en la boato turnante sian dorson al la veturdirekto de la boato. Kontraŭe al kanuado, en kiu la kanuisto tenas la pagajon nur per siaj manoj, remboatoj devas havi ingon por la remiloj. Ankaŭ la plej multo da forto devenas el al kruroj. La sportantoj povas partopreni en konkursoj aŭ praktiki la sporton libertempe por malstreĉi sin.

La internacia rega federacio estas la Fédération Internationale des Sociétés d’Aviron (FISA, esperante: Federacio internacia de asocioj de remado).

Sanktejo de la Libro

Sanktejo de la Libro (היכל הספר- Hejĥal HaSefer) estas fama konstruaĵo en la Muzeo de Israelo en Jerusalemo. Ĝi montras la Manuskriptojn de la Morta Maro kiuj estis malkovritaj en 1947 ĉe Uedo Qumran de la arkeologo D-ro Yigael Yadin.

Tri-epoka sistemo

La Tri-epoka sistemo estas la kategoriigo de la prahistorio en tempoperiodoj divideblaj en tri epokoj; por ekzemplo, la Ŝtonepoko, la Bronzepoko, kaj la Ferepoko, kvankam ĝi referencas ankaŭ al aliaj tripartaj dividoj de historiaj tempoperiodoj. En historio, arkeologio kaj fizika antropologio, la Tri-epoka sistemo estas metodologia koncepto adoptita dum la 19a jarcento laŭ kiu artefaktoj kaj okazaĵoj de la fino de la prahistorio kaj komenco de la historio povis esti ordigitaj en rekonebla kronologio. Ĝi estis dekomence disvolvigita de C. J. Thomsen, direktoro de la Reĝa Muzeo de Nordiaj Antikvaĵoj, Kopenhago, kiel rimedo klasigi la muzeajn kolektojn laŭ tio ĉu la artefaktoj estis faritaj el ŝtono, bronzo aŭ fero.

Tiu sistemo unue altiris la Britajn esploristojn kiuj laboris en la scienco de etnologio kiuj adoptis ĝin por establi rasajn sekvencojn por la pasinteco de Britio baze sur kraniaj tipoj. Kvankam la kraniologia etnologio kiu formis sian unuan sciencan kuntekston nuntempe havas nenian sciencan valoron, la relativa kronologio de la Ŝtonepoko, de la Bronzepoko kaj de la Ferepoko estas uzata en ĝenerala publika kunteksto, kaj la tri epokoj restas en la subteno de la prahistoria kronologio por Eŭropo, la Mediteranea mondo kaj Okcidenta Azio.Tiu strukturo respegulas la kulturan kaj historian fonon de la Mediteranea Eŭropo kaj Okcidenta Azio kaj tuj suferis pliajn subdividojn, kiel la partigo en 1865 de la Ŝtonepoko en Paleolitiko, Mezolitiko kaj Neolitiko fare de John Lubbock. Tio estas, tamen, de malmulta aŭ neniu uzado por la establado de kronologiaj kadroj en sub-Sahara Afriko, multo de Azio, Ameriko kaj de aliaj areoj kaj havas malmulte da gravo en nuntempa arkeologia aŭ antropologia studado de tiuj regionoj.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.