Minjo

Minjo estas rivero en Galegio kaj norda Portugalio[1].

La nomo en la galegaportugala estas Miño/Minho, el la latina Minius.

La rivero trairas Galegion, kaj en la lasta etapo formas ties landlimon kun Portugalio. Ĝia tuta longeco estas 340 km. Ĝi naskiĝas en la ŝtonejo de Irimia, en la montaro Meira, kaj ĝin kunformas rojoj kiel Porto da Pena kaj Xirómeno (en la provinco Lugo). Poste ĝiaj akvoj kreskas danke al la lago Fonmiñá, en la municipo A Pastoriza, je proksimume 50 km norde de la provinca ĉefurbo. Ĝi trairas la urbojn Lugo kaj Oŭrenso, kaj eniras Atlantikon en A Guarda (Pontevedro). Ĉe sia enmariĝo la rivero apartigas la historiajn urbojn de Tui (Galegio) kaj Valença do Minho (Portugalio).

Post kiam ĝi ricevas la riveron Sil, ĝian ĉefan enfluanton, ĝi iras sudokcidenten kaj, de la akvobarejo Frieira ĝis sia enmariĝo, la rivero Minjo formas la landlimon inter Galegio kaj Portugalio. Ĉe ĝiaj bordoj, apud Ribadavia, oni kultivas la vitojn donantajn la ruĝan vinon ribeiro de Avia, kaj ĝia lasta parto akvumas teron, kie oni kulturas vitojn de la blanka vino albariño.

Naturmedio

Laŭlonge de la tuta rivero troveblas fiŝoj kiel truto (Salmo trutta) kaj angilo (Anguilla anguilla) kaj mamuloj kiel akvotalpo (Galemys pyrenaicus) kaj lutro (Lutra lutra).

Ĉe la supra parto de la rivero kreskas vegetaĵaro formita de aluvi-arbaroj el alnoj (Alnus glutinosa) kaj fraksenoj (Fraxinus excelsior), kverkoj (Quercus robur kaj Quercus pyrenaica) kaj atlantikaj humidaj erikejoj (Erica cillaris kaj Erica tetralix). En la faŭno enkalkuleblas anasenoj (platbeka anaso, Anas platyrhynchos, kaj kuleranaso, Anas clypeata), kaj eta grupo demalgrandaj otidoj (Tetrax tetrax). Inter la ekzistantaj fiŝoj viciĝas leŭcisko (Lenciscus carditerti), rutelo (Rutilus arcani), kondrostomo (Choridostona polylepis duriensis) kaj gasterosteo aŭ dornofiŝo (Gasterosteus aculeatus).

Pluraj birdoj travintras ĉe la malsupra rivero de Minjo, kiel tufanaso (Aythya fuligula), orpluvio (Pluvialis apricaria), arĝenta pluvio (Pluvialis squatarola) kaj vanelo (Vanellus vanellus). Tie vivas granda nombro da fiŝoj, el kiuj estas menciindaj salmo (en sia plej suda distribua limo en Eŭropo), aloz j(Alosa alosa kaj Alosa fallax), orfiŝo (Carassius auratus), la perkedo Micropterus salmoides el Norda Ameriko kaj fleso (Platichthys flesus). Petromizoj (Petromyzon marinus) estas tradicie kaptitaj per specialaj digoj nomataj pesqueiras.

Minho River map
Sarria 0018

Referencoj

  1. (April 1985) “”, Revista Natura 25. Alirita 3 May 2012..
Braga

Braga, foje esperantigita Brago, estas unu de la plej malnovaj portugalaj urboj kaj unu el la plej malnovaj kristanaj urboj de la mondo; fondita en romia tempo kiel Bracara Augusta, estis urbo jam dum pli ol 2000 jaroj. Situa en la nordo de Portugalio, kaj pli precize en la valo de Cávado (Kavado), Brago enhavas 171 mil loĝantojn kaj estas centro de la Granda Areo Metropola de la rivero Minjo, kun ĉirkaŭ 800 mil loĝantoj.

Estas urbo plena de kulturo kaj tradicioj, kie la historio kaj la religio vivas kune kun la teknologia industrio kaj la bohemia universitata vivo.

En la popola esprimmaniero, Brago estas konata kiel:

La Urbo de la Arkiepiskopoj: dum jarcentoj ĝia Arkiepiskopo estis la plej grava de la Iberia Duoninsulo; ankoraŭ li posedas la antikvan titolon Primaz das Espanhas (Unua Arkiepiskopo de la Hispanioj).

La Portugalia Romo: en la 16-a jarcento la Arkiepiskopo Diogo de Sousa, episkopo de Porto kaj arkiepiskopo de Brago, influita pro sia vizito al la urbo Romo, projektas novan urbon, kie la placoj kaj la preĝejoj abundu tiom kiom en Romo. Ankaŭ estas kialo la fakto, ke estas multegaj preĝejoj sur km² en Brago. Krome la urbo estas konsiderata kiel la plej grava centro de religiaj studoj en Portugalio.

La Urbo de la Baroko: dum la 18-a jarcento la arkitekto André Soares ŝanĝas la urbon Brago en modelon de la Baroko en Portugalio.

La Romiana Urbo: en tiu tempo Brago estis la plej grava urbo de la teritorio, kie poste estos Portugalio]. Ausonjo, elstara klerulo de Bordozo kaj prefekto de Akvitanio, inkludis Bracara Augusta inter la plej grandaj urboj de la Romia Imperio.

La Ĉefurbo de la provinco Minjo aŭ "Koro de la provinco Minjo", pro esti lokita en la centro de tiu provinco. Brago havas iom de la tuta provinco kaj inverse.

La Urbo de la Tri Sakraj Montoj: kiuj estas sanktejoj situantaj en la sudoriente de la urbo en montaro, kaj estas, de oriente al sudo: la Bom Jesus (Bona Jezuo), Sanktuaro de Sameiro kaj la Falperra (Preĝejo de Sankta Maria Madalena kaj Sankta Marta de Korticas).

La urbo limas norde kun la Alta Minjo, oriente kun la Nacia Parko de Peneda-Gerês, sude kun la bienaro de Basto kaj la industria Ave kaj okcidente kun la marbordo Minjano.

Esperantigo de vortoj el hispana fonto

Por esperantigo el aliaj lingvoj, vidu ĉe: Esperantigo de vortoj

Por la sonoj de la hispana lingvo, vidu ĉe: Hispana literumado

Hispanaj riveroj

La ĉefaj hispanaj riveroj estas:

Fluantaj al la Kantabra Maro:Navia (??)

Nalón (??)

Fluantaj al Atlantiko:Minjo (310 km) (*)

Doŭro (895 km) (*)

Taĵo (1.007 km) (*)

Gvadiano (778 km) (*)

Gvadalkiviro (657 km)

Fluantaj al Mediteraneo:Ebro (910 km)

Júcar (498 km) (??)

Segura (325 km) (??)

Turia (280 km) (??)

(*) = fluanta ankaŭ tra Portugalujo

(??) = (esperantigo ankoraŭ ne establiĝinta)

Iberio

w1Por la antikva lando en Kaŭkazio, vidu Iberio (Kaŭkazio).Iberio (ankaŭ nomata Iberujo aŭ Ibera duoninsulo) estas granda duoninsulo en Eŭropo sude de la Pireneoj, norde de Afriko, inter Atlantiko kaj Mediteraneo, enhavanta la reĝlandon Hispanio kaj respublikon Portugalio, kaj la Britan kolonion Ĝibraltaro.

Ne certas, ĉu la nomo venas el rivero Ebro (latine Iberus) aŭ la praloĝantoj iberoj.

Iberia duoninsulo estas en sudokcidenta Eŭropo, disigita de la kontinento per natura landlimo, nome montoj Pireneoj. Aktuale en ĝi estas du ĉefaj ŝtatoj, nome Hispanio kaj Portugalio, krom eta ŝtato, nome Andoro kaj brita mezkolonio Ĝibraltaro. Tamen tiu disigo ne estis ĉiama historie.

Kantabra Montaro

La Kantabra Montaro aŭ Kantabra Montoĉeno estas montara sistemo en Hispanio etendiĝanta paralele al la bordo de la Kantabra Maro, laŭlonge de 480 kilometroj, de la okcidentaj Pireneoj ĝis la limoj de orienta Galegio, ĉe la rivero Minjo. Ĝi konsistigas la geografian regionon Kantabra Kornico.

Kapitano Katarino

Kapitano Katarino (angle Captain Katie) estas fikcia rolulo inventita de la usona verkisto Alex Vaughn Miller. Katarino aperas en tri el la infanlibroj de Miller: Kapitano Katarino: La Pirato Alergia je Gluteno (2017), Kapitano Katarino kaj la Malto de Veneno (2017), kaj Kapitano Katarino kaj la Aĉa Arakido (2017). Ĉiu libro uzas anglan titolon sur la kovrilo sed enhavas kaj anglan kaj Esperantan versiojn de la teksto kaj estas havebla per Amazon.

Katarino estas pirata kapitano, kiu deklaras militegon kontraŭ la gluteno post malkovro, ke ŝi havas la malsanon celiakio. Dum la militego, ŝi renkontas la mariston Druo, kiu kuraĝe kontraŭstaras ŝin. Agnoskante ke ŝi malpravis, ŝi nuligas la militegon kaj edziniĝas kun Druo ĉe la fino de la unua libro.

En la dua libro, pirata rivalo Berto klopodas mortigi Katarinon per glutenplena deserto post malgajno kontraŭ ŝi en ŝipkonkurso. Kelnerino Minjo informas al Katarino kaj Druo pri la komploto kaj ili defendas sin en granda skermo sur la ŝipo. Berto enfalas en la maron, lia ŝipo estas donata al Minjo, kaj Katarino naskas bebon.

La tria libro temas pri la edzo Druo, kiu ekscias, ke li havas alergion kontraŭ la ternukso arakido. Li senatente perdas sian medikamentan injektilon kaj hazarde manĝas ternuksbuteran kekson. Katarino urĝe serĉas la mankantan aparaton kiam li suferas anafilaksian reagon. Ŝi elaĉetas ĝin el la eta fripono, kiu ŝtelis ĝin, kaj per ĝi savas la vivon de Druo.

Lugo (Hispanio)

Lugo, estas urbo en la aŭtonoma regiono de Galegio, Hispanio.

Loĝantaro: ĉirkaŭ 90.000 homoj. Ĝi situas en plataĵo, kun alteco de ĉirkaŭ 600 m., proksime al kiu troviĝas la rivero Minjo.

La urbo estis fondita en la jaro -12 de romiana legato Paulo Fabio Máximo, kun la nomo Lucus Augusti.

Ankoraŭ restas pecoj de tiu periodo, el kiu la plej grava estas la Murego, kiu ĉirkaŭas la centron de la urbo, kaj kiu estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Luzitanio

Luzitanio aŭ Luzitanujo (latine Lusitania), aŭ origine Hispania Lusitania, estis provinco de la Romia Imperio.

Temis pri unu el tri provinco de la Romia Imperio sur la teritorio de la Iberia duoninsulo, do la parto de sudokcidenta Eŭropo sude de la montaro Pireneoj.

Luzitanio inkluzivis la plejparton de la hodiaŭa Portugalio, kaj la modernajn aŭtonomajn regionojn Ekstremaduro kaj Kastilio kaj Leono de Hispanio. La plej suda parto de Hispanio, la hodiaŭa regiono Andaluzio, estis la romia provinco Hispania Baetica, kaj la granda resto de Iberio, inkluzive de la plej norda parto de hodiaŭa Portugalio (la teritorio inter la riveroj Doŭro kaj Minjo), la provinco Hispania Tarraconensis.

La kelte iberia popolo de luzitanoj unue menciiĝas dum la jaro 218 antaŭ Kristo, tiam temas pri komercado kun la urbo Kartago. Dum la jaro 194 menciiĝas milito de la lusitanoj kontraŭ la Romia Imperio, kaj dum 179 antaŭ Kristo la romia armeo en milito triumfe venkas la popolon. Tamen la lusitanoj dudek jarojn pli poste, dum 155 antaŭ Kristo, armee atingas Ĝibraltaron, sed tie denove estas venkitaj de la romia armeo. La romia armeo ofertas falsan pac-kontrakton, masakrante la festantojn de pac-festo, pagas murdistojn inter la luzitanoj, kiuj mortigu iujn el siaj gvidantoj, kaj samtempe la kaŝa milito kontraŭ la romianoj iĝas pli kaj pli forta, tial ke ekde la jaro 152 antaŭ Kristo apenaŭ plu troveblas romiaj volontuloj por armea servado en la legioj militantaj en Luzitanio. Nur dum la 3-a jardeko antaŭ Kristo la romia armeo finis la konkeron de Luzitanio, kaj sub la imperiestro Aŭgusto Cezaro inter la jaroj 25 kaj 20 antaŭ Kristo povis esti kreitaj la tri romiaj provincoj de Iberio, inkluzive de Luzitanio. Origine Luzitanio inkluzivis la teritoriojn de Galegio kaj Asturio en la pleja nordokcidento de Iberio, sed ili pli poste estis transdonitaj al la provinco Tarraconensis: La norda limo de Luzitanio ekde tiam estis la rivero Doŭro, dum oriente la limo pasis la loĝlokojn Salmantica kaj Caesarobriga ĝis la rivero Anas (Guadiana).

La ĉefurbo de la romia Luzitanio estis Augusta Emerita (la moderna urbo Mérida en Hispanio). La moderna urbo Coimbra dum la romia epoko nomiĝisAeminium, kaj proksime de la moderna Condeixa-a-Nova troviĝis la romia urbo Conímbriga. Conímbriga ne estis la plej granda urbo de la provinco, sed estas arkeologie la plej bone konservita. Konstruita en loko, kie antaŭ multaj jarmiloj jam vivis homoj, ĝi estis prirabita de la popolo Suevi dum la jaro 468, kadre de la ĝermana invado de Iberio, kaj la romiaj enloĝantoj fuĝis al Aeminium, kiu sekve heredis la nomon Conímbriga kaj poste iĝis la moderna Coimbra. La urbomuroj de la antikva Conimbriga estas grandparte nedifektitaj, kaj la mozaikaj plankoj kaj fundamentoj de multaj domoj kaj publikaj domoj restis. En la banejoj, vizitantoj povas vidi la reton de ŝtonaj hejtado-tuboj sub la nun malaperinta planka marmoro. Fakuloj estimas, ke malgraŭ intensaj elfosaĵoj ekde la jaro 1898 nur 10 procentoj de la urbo jam elfosiĝis.

Sub la romia imperiestro Diokleciano, la provinco dum la jaro 293 tenis siajn limojn, dum la najbara Tarraconensis estis dispartigita al tri pli etaj provincoj: Gallaecia, Carthaginiensis kaj Tarraconensis.

La provinco Luzitanio, samkiel la aliaj du romiaj provincoj en Iberio, ekzistis ĝis la invadoj de ĝermanaj popoloj el la nordo dum la 5-a jarcento.

Manuel María

Manuel María FERNÁNDEZ TEIXEIRO [manuel' maria fernandes tejŝejro] estis poeto en la galega. Li naskiĝis en Outeiro de Rei la 6an de oktobro 1929 kaj forpasis en Koruno la 8an de septembro 2004,.

Li estis poeto, prozisto kaj dramisto en la galega lingvo, elstarinta pro sia batalema karaktero kaj sia politika engaĝiĝo.

Oni dediĉis al li la Tagon de la Galega Beletro de 2016.

Inter la temoj de liaj poemoj elstaras la amo, la arto, la propra politika engaĝiĝo, la etnografio, la fiziko, la historio, la nemateriaĵoj, la mitologio, la bestoj, la poezia vorto, la tempopaso, la religio, la socio, la galega lingvo, la kampara laboro, la urboplanado aŭ la geografio.

Manuel da Nóbrega

Pastro Manuel da Nóbrega (1517-1570) (n. en Sanfins do Douro, inter Doŭro kaj Minjo, en la 18-a de oktobro 1517 - m. en Rio-de-Ĵanejro, en la 18-a de oktobro 1570). En Salamanko, studis Humanismon ĉe la loka universitato kaj en 1541 abiturieĝis pri kanono en Koimbro. Aliĝinte en la Jezuita Kompanio, en 1549, li estis komisiita gvidi la unuan mision en Brazilo kune kun aliaj kvin jezuitoj.

Li elŝipiĝis en Salvador (Brazilo), Bahia, en 1549 kaj fondis preĝejon, kie li estis paroĥestro kaj misiisto. Li tuj kreis pedagogian kaj didatikan metondon por instruado elementa kaj duagrada al indiĝenoj. Kolonianoj komencis fortan opozicion kontraŭ lia laboro pro la indiĝenoj, kio devigis interveni la reĝon Johano la 3-a (Portugalio), kiu starigis episkopecon por ke la katekizo ricevu pli altan aŭtoritaton kaj forton. Pastro Manuel ĉiam resperktis la kutimojn kaj morojn de la indiĝenoj; li konsiladis sed ne altrudis. Poligamio kaj antropofagio estis komunaj praktikoj ĉe la indiĝenoj, sed la pastro komprenis, ke ili bezonas toleremon. Li helpis ilin, por ke ili mem komprenu, ke tiaj kutimoj estis forlasendaj. Sed neniam permesis la uzon de forto kaj trudo, kiel deziradis aliaj eŭropanoj. Tio kaŭzis malamikecon de li kun episkopo Pero Fernandes, la unua episkopo de Brazilo. En la lastaj monatoj de la jaro 1552, pastro Nóbrega estis devigata foriri Salvadoron kaj iri al San-Vicento (nuna San-Paŭlio), kie en 1553 li fondis la vilaĝon San-Paŭlo de Piratininga. En la sekvaj jaroj, li fondis kelkajn orfejojn, kiuj ricevis indiĝenojn, blankulojn kaj nigrulojn en egaleco, kaŭzante grandan malĝojon ĉe la registaro kaj ekleziaj superuloj.

En 1559, li estis senoficiga el la posteno de provincestro pro lia kondukto, ĉar li firme batalis kontraŭ sklavecon. En aprilo 1563 okazis ribelon de Tamojoj kontraŭ la portugalanoj, Pastro Nóbrega iĝis ambasadoro de koloniistoj por repacigo. Post la pacigo en 1565, reĝino Katarino komisiis Estácio de Sá kiel koloniestron de Brazilo. La nova koloniestro, decidis fondi vilaĝon Rio-de-Ĵanejron kaj petis helpon al Pastro Manuel da Nóbrega. Tie mortis la pastro post kelkaj jaroj, en 1570.

Oŭrenso

Oŭrenso, galege kaj oficiale Ourense [owˈɾens̪e], estas urbo en la aŭtonoma komunumo Galegio, Hispanio, kaj ĉefurbo de la samnoma provinco. Temas pri la tria pli loĝata urbo en Galegio, post Vigo kaj Koruno. Laŭ la Galega Statistik-Instituto, en 2014 ĝi havis 106.905 loĝantojn (107.597 en 2012).

Oŭrenso situas en valo ĉe la rivero Minjo. La urbo estis fondita en la romia epoko. Ĝia kromnomo estas A cidade das Burgas (La urbo de As Burgas) pro ties famaj varmofontoj, kie akvo ŝprucas je 60-68 °C.

El inter ĝiaj monumentoj elstaras la Katedralo de Oŭrenso kun sia Portiko de la Paradizo kaj la Sankta Kristo, la Romia Ponto (aŭ Ĉefponto), la Klostro de Sankta Francisko, la preĝejo de la Triunuo kaj tiu de Sankta Dominiko, kaj ties malnova kvartalo, nun restaŭrata.

Ĝi estas grava varmofontejo kie, krom la menciitajn As Burgas, eblas ĝui la termoakvojn de la banlokoj A Chavasqueira (japanstila), O Tinteiro, Muíño da Veiga kaj Outariz.

Portomarín

Puertomarín en hispana (oficiale kaj en galega Portomarín) estas urbeto kaj municipo hispana situanta en la provinco Lugo, en la Aŭtonoma Komunumo Galegio.

La vilaĝo Portomarín naskiĝis kaj kreskis ĉe romia ponto super la rivero Minjo (rekonstruita en la Mezepoko) kaj ĉe la Jakoba Vojo. La 18an de majo de 1212, la Ordeno de Sankta Johano havigis foruon por ties regado kaj administracio.Kiam en 1962 oni konstruis la baraĵon de Belesar, la vilaĝo translokiĝis al apuda monto Monte do Cristo. Tie oni rekonstruis kelkajn de la plej gravaj konstruaĵoj, kaj civilaj kaj religiaj; ĉefe la Preĝejo de Sankta Nikolao, de stilo romanika starigita iam de la Ordeno de Sankta Johano, kies ŝtonoj estis numeritaj kaj rekunigitaj ordigite en ties aktuala loko. Kiam malaltiĝas la nivelo de la baraĵlago ankoraŭ videblas la restoj de la antikvaj konstruaĵoj, la maleo kaj la primitiva ponto.

Portugala lingvo

La portugala lingvo (portugale: português) estas lingvo latinida, nun parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj. Ĝi estas la sesa plej parolata mondlingvo, parolata en Eŭropo, Ameriko, Afriko, kaj Azio. Nur la mandarena, la hispana, la angla, la hindia, la bengala havas pli da parolantoj. Ĝi estas en la sama rango kiel la araba lingvo aŭ la rusa laŭ la nombro de parolantoj.

Portugalio

Portugalio, aŭ Portugalujo, estas eŭropa lando troviĝanta en sudokcidenta terlango de la kontinento, en la okcidenta parto de Iberio. Unusola ĝia najbaranta ŝtato estas Hispanio, okcidentajn kaj sudajn bordojn prilavas akvoj de Atlantiko. Al Portugalio plu apartenas kelke da insulaj teritorioj sur apudaj akvoj: Acoroj, Madejro kaj Sovaĝaj insuloj.

Nomo de la lando estiĝis el romia markigo Portus Cale. Cale estis markigo de origina vilaĝo en delto de rivero Doŭro. Tiun ĉi teritorion akiris ĉirkaŭ la jaro 200 antaŭ Kristo romianoj de Kartago en la paso de la dua punika milito. Visigotoj poste en mezepoko korektis nomon de la teritorio je Portucale, kiu pli malfrue donis estiĝon de nomo Portugale, do Portugalio. En la 9-a jarcento nocio Portugalio ensumigis teritorion proksimume inter riveroj Minjo kaj Doŭro. El la nomo Portugalio estis per ties mallongigo derivita ankaŭ hodiaŭa nomo de urbo troviĝanta sur la loko de la origina vilaĝo Cale, do Porto.

Portugalio gvidas longan disputon kontraŭ Hispanio pri teritorio en orienta limo kun Hispanio nomata Olivença, hispane Olivenza. Laŭ Viena kongreso el la jaro 1815 la teritorio estis aljuĝita al Portugalio kaj devigis Hispanion redoni ĝin. Sed tio neniam okazis, pri kio Portugalio regule atentigas. Olivença estas sub hispana administrado ekde la jaro 1801.

Portugaloj

La Portugaloj (portugale Portugueses) estas latinida nacio, kies kreadon influis ankaŭ araboj, ĝermanoj kaj keltoj en direkto al plej frua pasinteco. La interkompreniĝa lingvo estas la portugala lingvo, dominas romkatolika kristanismo.

Quim Barreiros

Quim BARREIROS, realnome Joaquim de MAGALHÃES FENANDES BARREIROS, (naskiĝis en Vila Praia de Âncora, Portugalio, la 19-an de junio 1947(nun 1947-06-19)) estas populara kantisto de la portugala lingvo.

Li ludas akordionon, kaj specialistiĝis pri kantoj kun tekstoj kun duobla senco.

Rivero Bergantes

40°51′46.64″N 0°12′35.28″W

La rivero Bergantes (río Alcherez en la aragona, río Bergantes en la hispana kaj riu Bergantes en la valencia), estas rivero en la Valencio kaj Aragono, Hispanio. La rivero naskiĝas en la regiono de La Havenoj de Morella (Provinco de Castellón), ĉirkaŭ 12,5 km en rekte de la sud-sudoriento de la municipo Morella. Lia baseno inkludas la nuran parton de la Valencia Komunumo kiu apartenas al la baseno de Ebro. Ĝi enfluas en la riveron Guadalope.

La rivero apartenas al la baseno de la rivero Ebro.

Rivero Deva

Deva [DEba] estas rivero en la nordo de Hispanio. Ĝi fluas tra la aŭtonomaj komunumoj Kantabrio kaj Asturio. Ĝi elfluas en la vilaĝo Fuente Dé (Kantabrio) kaj enfluas en la Kantabran Maron (Atlantiko).

Ĝia plej granda alfluanto estas la rivero Cares, kiu elfluas en Asturio kaj alfluas al Deva en la vilaĝo Panes, ĉe Puente Llés. Kaj Deva kaj Cares estas popularaj por fiŝkaptistoj pro tio, ke en ili abundas salmoj.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.