Metonimio

Metonimio (greke μετωνυμία, metonymía – nominterŝanĝo aŭ renomigo , latine metonymia, denominatio, transnominatio) estas stila parolfiguro de retoriko. Ĝi konsistas en tio, ke nomon de unu nocio oni anstataŭigas per nomo de alia objekto aŭ fenomeno, kiu havas klaran kaj konatan rilaton (logikan, spacan, tempan ktp) al la unua nocio. En tia okazo la anstataŭaĵo funkcias kiel tropo, nerekta esprimo, ĉe kiu malsamas la laŭvorta kaj la fakte celata signifoj.

Ekzemple en la frazo

Citaĵo
 la milito estis longedaŭra inter la domo de Saul kaj la domo de David 
— 2Sam 3:1

la vorto «domo» indikas ne konstruaĵon, sed familion, klanon (la domanojn).

Metonimion oni distingu disde metaforo (ofte oni konfuzas tiujn du tropojn). Metaforo baziĝas sur simileco («la muĝo de vento»: vento sonas simile al besta bleko); dum «la domo de David» en la ĉi-supra parolfiguro aludas ne ion arĥitekture similan, sed ion logike rilatan, nocion koneksan.

Unu el la plej oftaj specoj de metonimio estas sinekdoĥo.

Menciindaj formoj de metonimio estas:

  • Kaŭzo esprimiĝas sed efiko celiĝas, ekzemple produktisto staras por produktaĵo, la nomo de verkisto por sia verko ("Necesus legi Zamenhofon"), aŭ inverse efiko esprimiĝas sed kaŭzo celiĝas ("bruo" anstataŭ "kverelo").
  • Krudmaterialo esprimiĝas, sed produktaĵo celiĝas ("la fero" anstataŭ "la glavo").
  • Ujo esprimiĝas, sed enhavo celiĝas ("eltrinki la glason") aŭ la ejo por aĵo troviĝanta tie ("Afriko malsatas": fakte la aŭ multaj afrikanoj, "Bruselo decidas": la institucioj de la Eŭropa Unio, aŭ epoko menciiĝas, sed celiĝas la tiam vivintaj homoj ("la mezepoko kredis je...").
  • Posedanto esprimiĝas sed posedaĵo celiĝas, aŭ komandisto dum armeo aŭ popolo celiĝas ("Hanibalo konkeris Romon").

Krome povas ekzisti kombino inter metonimia kaj metafora anstataŭigo, se ekzemple eco de persono uziĝas metonimie por la homo de tiu eco kaj same uziĝas metafore por funkcioj de tiu homo aŭ por abstraktaĵo reprezentata de ĝi ("krono kaj tiaro" por la institucioj de imperiestro kaj papo). En la lingvistiko la kuna uzado de metonimio kaj metaforo foje nomatas "metaftonio" (Metaphtonie, Jan Goosens).

Literaturo

  • Marc Bonhomme: "Le discours métonymique". Eldonejo Lang, Frankfurto-ĉe-Majno [kaj aliaj] 2006 (= Sciences pour la communication, 79), ISBN 3-03910-840-9
  • Krzysztof Kosecki: "Perspectives on Metonymy: Proceedings of the International Conference “Perspectives on Metonymy”, held in Łódź, Poland, May 6–7, 2005" Eldonejo Lang, Frankfurto-ĉe-Majno [kaj aliaj] 2007 (= Łódź Studies in Language, 14), ISBN 0-8204-8791-0
  • Beatrice Warren: "Referential Metonymy". Eldonejo Almqvist & Wiksell, Stockholm 2006 (= Scripta minora Regiae Societatis Humaniorum Litterarum Lundensis, 2003/04, 1), ISBN 91-22-02148-5
Baseball Hall of Fame

La Baseball Hall of Fame (Basbola Halo de Famuloj) aŭ plej ĝuste National Baseball Hall of Fame and Museum estas usona historia muzeo kaj famulejo, kiu troviĝas en Cooperstown, Novjorkio, kiu funkcias laŭ privataj interesoj. Ĝi utilas kiel la centra punkto por la studo de la historio de basbalo en Usono kaj eĉ ekstere, montras basbal-rilatajn artefaktojn kaj ekspoziciojn, kaj honorigas tiujn kiuj estis elstaraj en la ludado, administrado, kaj servado al la sporto. La moto de la Halo estas "Preserving History, Honoring Excellence, Connecting Generations" (konservi historion, honorigi elstarecon, konekti generaciojn).

La vorto Cooperstown estas ofte uzata kiel mallongigo (aŭ metonimio) por la National Baseball Hall of Fame and Museum.

Eyjafjöll

Eyjafjöll (ey „insulo” kaj fjöll „monto”), estas Islanda vulkano tegita de la glaĉeroEyjafjallajökull. Per metonimio, la nomo Eyjafjallajökull oni uzas por nomi kaj la vulkanon kaj la glaĉeron kiu kovras ĝin. Oni konas nur kvar erupcioj far tiu ĉi vulkano, la lasta okazinta la 20-an de marto 2010.

Franca ministerio

En Francio, ministerio estas administra strukturo rekte submetita al la aŭtoritateco de la registaro. Ĝia estro estas ministro, ano de tiu registaro.

Godokoro

Godokoro - japane 碁所 - "Ĉefadministristo de Goo", estas titolo donita en Japanio de la komenco de la epoko de Edo ĝis la Mejĝi-reformo. En tiu periodo ĝi estis la plej alta oficiala stando, kiun povis atingi ludanto de Goo. Laŭvorte ĝi estas metonimio, signifanta la "Ĉefoficejon de Goo"".

La titolo estis kreita de Tokugawa Ieyasu kaj estis donita de la Jisha-bugyō (Komisaro pri Temploj kaj Sanktejoj). La Godokoro postulis esti "Mejĝin" (名人, Meijin, "brila homo"), la plej bona Go-ludanto en la lando.

La Godokoro respondecis pri aprobo de rangaj atrubuoj, interkonsili en disputoj inter la kvar tradiciaj plej gravaj Go-lernejoj de Japanio, estante Go-tutoro al la ŝoguno, aprobante terminojn de defiaj matĉoj, kaj tenante la Go-mondon funkcii glate. La pozicio estis dumviva devontigo ĉar la viro kiu okupis la pozicion estis senkulpigita de ludado de iuj Go-matĉoj, kiuj povus igi lin perdi la pozicion de "Godokoro" aŭ "Mejĝin".

Herostrato

Herostrato (greke: Ἡρόστρατος) — Erostratus) estis 4a-jarcento a.K. greka krimbruligisto, kiu serĉis fifamecon detruante unu el la Sep Mirindaĵoj de la Antikva Mondo. Lia ago tiam instigis la kreon de leĝo malpermesanta iun ajn mencii lian nomon. Tamen lia nomo fariĝis metonimio por iu kiu faras kriman agon por famiĝi.

Herostrato estas citita de L.L. Zamenhof en la parolado en la Guildhall de Londono, la 19an de aŭgusto 1907: "Sed ekzistas aliaj personoj, kiuj laboras simple por detrui; ...[kiuj] per ĉiuj fortoj penas senkreditigi nin en la okuloj de la mondo... Bone, daŭrigu do vian Herostratan laboradon, kaj ni iros trankvile nian vojon."

Homoforo

En lingvistiko, homoforo estas signado aŭ aludo al io en la kutura konteksto aŭ mondokompreno, kaj ne alimaniiere ĉeesta en la teksto. Homoforo estas subkategorio de ekzoforo.

Ekzemple, en Ĉu vi vidis la Prezidenton per la televido hieraŭ nokte? oni povas kompreni pri kiu prezidento temas, simple per la situo tempe kaj space de la parolanto aŭ adresato, aŭ per ilia kultura aneco, manke de ia alia klarigo en la teksto.

Hospico

Hospico estis originale parto de monaĥejo, en kiu oni akceptadis gastojn, vojaĝantojn ks. Poste estis kreitaj religiaj fondaĵoj kun la samaj celoj laŭ la jenaj ekzemploj:

Hospico de la granda San-Bernardo

Hospicoj de Bono

Hospicoj de Seurre

Hospicoj de StrasburgoLaŭ Francisko Azorín hospico estas Konstruaĵo por senpage gastigi pilgrimantojn, malriĉulojn, orfojn. Li indikas etimologion el latina hospitium el hospes (gasto).

Ministerio pri enlandaj aferoj (Francio)

La ministerio pri enlandaj aŭ internaj aferoj estas la ministeria servo de la franca registaro tradicie responsa pri enlanda sekureco, teritoria administrado kaj publikaj liberecoj.

De du jarcentoj, la ministerio pri enlandaj aferoj estas en la centro de la franca administracio : li certigas sur la tuta teritorio la tenon kaj koherecon de la enlandaj institucioj. Ĝia organizado, ĝiaj homaj kaj ilaraj rimedoj konsistigas la preferatan ilon de la ŝtato por garantii al la civitanoj la uzeblecon de la rajtoj, devoj kaj liberecoj reasertitaj en la konstitucio de la Respubliko.

Loĝanta en la palaco Beauvau, en la 8-a arondismento de Parizo, je kelkaj paŝoj de la prezidanta palaco Elizeo, ĝi estas kromnomata, pro metonimio, « la Place Beauvau » (IFA: plas bovo).

Ekde la 16-a de majo 2012, la ministro pri enlandaj aferoj estas Manuel Valls, en la dua registaro de Jean-Marc Ayrault.

Ministerio pri justico (Francio)

La ministerio pri justico estas ministeria servo de la franca registaro responsa pri la bona funkciado de la juĝa sistemo.

Loĝanta en la palaco de Bourvallais, je la 13-a de placo Vendôme, en la 1-a arondismento de Parizo, ĝi estas kromnomata pro metonimio « la Placo Vendôme ».

Ekde la 16-a de majo 2012, la kanceliero de la sigeliloj, ministro pri justico estas Christiane Taubira en la dua registaro de Jean-Marc Ayrault.

Palaco de la Nacio (Bruselo)

La Palaco de la Nacio (nederlande Paleis der Natie, france Palais de la Nation, germane Palast der Nation) en la belga ĉefurbo Bruselo estas la sidejo de la federacia parlamento de la lando. Ambaŭ ĉambroj de la parlamento, la belga federacia Senato de Belgio kaj la federacia Ĉambro de Reprezentantoj kunvenas en la konstruaĵo.

La palaco inter la jaroj 1778 kaj 1783 konceptiĝis kaj konstruiĝis gvide de la arkitektoj Barnabé Guimard kaj Philippe-Jerôme Sandrié.

La nomo de la strato, en kiu troviĝas la Palaco de la Nacio, "Rue de la Loi" respektive "Wetstraat" ("strato de juro"), en la belgaj amaskomunikiloj ofte uziĝas kiel metonimio por la parlamento, la sidejo de la tutlanda registaro aŭ por la belga ŝtato entute.

Piedpilkado

Piedpilkado (aŭ piedpilko) estas ĝenerala nomo por diversaj sportoj, kiuj estas pli malpli parencaj al futbalo, karakterizitaj de la fakto ke la pilko (ĉu ronda, ĉu ovala) estas ludebla per piedo (eĉ se ne nur). La termino piedpilko estas ankaŭ ofte uzata kun la pli malvasta signifo de futbalo.

En Esperanto, oni ofte simple diras piedpilko anstataŭ piedpilkado, malgraŭ ke la vorto piedpilko ankaŭ esprimas la pilkon per kiu oni piedpilkas, sed ĝi streĉas la vortfarajn principojn de Esperanto laŭ la principo de metonimio.

En la grupo de piedpilko-sportoj troviĝas:

futbalo (aŭ asocia piedpilkado, ankaŭ nomata simple piedpilkado)

rugbeo kun siaj variantoj (15, 13, 7)

usona piedpilkado kun sia kanada varianto

aŭstralia piedpilkado (aussie rules football) kun siaj multnombraj variantoj,

gaela piedpilkado

Florenca piedpilkado (Calcio Florentino)

ĉina piedpilkado

Sinekdoĥo

Sinekdoĥo (de la malnovgreka συνεκδοχή) estas parolfiguro, speco de metonimio en kiu:

Parto de io estas uzata por la tuto,

La tuto estas uzata por parto,

Specio estas uzata por la genro,

La genro estas uzata por specio, aŭ

La substanco el kio io fariĝas estas uzata por tiu aĵo.Oni ne konfuzu sinekdoĥon kun metaforo, kiu estas parolfiguro bazita sur komparo.

Sinekdoĥo, estas unu el la plej ordinaraj manieroj karakterizi fikcian karakteron. Ofte, iu estas konsekvence priskribata per unu sola korpa aŭ vesta parto, ekz-e la okuloj aŭ la ruĝa kufo, kiu iĝas reprezentaĵo de la tuta persono.

Sonetoj kaj aliaj formoj de ampoezio ofte uzas sinekdoĥojn por karakterizi la amaton per terminoj de individuaj korpopartoj prefere al la tuta, kohereca memo. Tiu kutimo aparte oftas en la Petrarka soneto, kie la idealigita amato ofte estas priskribata parton post parto, de kapo ĝis piedpinto.

Vortfiguroj

Vortfiguro aŭ tropo estas literatura rimedo -ankaŭ uzata en normala parolado- kio konsistas je diri vorton anstataŭ alian, kiun ĉiukaze la leganto aŭ aŭskultanto povas ne malfacile kompreni. Pro tio ĉe tiuj kazoj ĉiam ekzistas reala termino -pri kio vere oni parolas- kaj nereala termino -pri kio vere ne parolas, sed kio estas menciita celante specialan nuancon esprimivan-. La rilato inter tiuj du terminoj diversigas la tropojn kaj gradigas ilin.

Unu el la plej konataj tipoj estas komparo, kiu konsistas je aldoni al vorto alian kun kiu oni komparas tiun, ekzemple, “Viaj dentoj estas kiel perloj”. Facile oni povas vidi, ke estas speciala rilato kaj simileco inter dentoj -pri kio oni parolas- kaj perloj -uzataj por reliefigi dentojn-. Ankaŭ videblas, ke por tiu tipo de tropo nepras uzon de vortoj kiel “kiel”, “kia”, “kvazaŭ”, “simila al” aŭ simile.

Plej konataj tipoj de vortfiguroj estas:

Antonomazio

Komparo

Metaforo

Metonimio

Epiteto

Paronomazio

Ironio

Perifrazo

Personigo

Sinekdoko

Sinonimo

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.