Marso (dio)

Marso estis la romia dio de la milito kaj de la agrikulturo. Li estis filo de Jupitero kaj Junona. Li similas la grekan dion Areson.

Laŭ Francisko Azorín Marso estas Militdio, protektanta dio, filo de Jupitro k. Junona, reprezentita ikonografie kiel fortika militisto armita per ŝildo, lanco k. kasko.[1] Li indikas etimologion el la latina Mars, el etruska Maris.[2]

Mars Balearicus cropped
Bronza statueto de Mars Balearicus (Baleara Marso).

Priskribo

Kiel Mars Quinius, la dio savis la ĝemelojn Romulon kaj Remon, kiuj droniĝis en la rivero Tibero iam antaŭ 753 a.K.. Marso prizorgis la fondintojn de la urbo de Romo kun la helpo de lupino. Pro tio, la romanoj konsideris lin la patro de sia urbo.

Li estis tre grava dio por la romianoj, kiuj festis la Feriae Marti je la 1-a de marto. La romianoj donis lian nomon al planedo Marso, la monato Marto kaj la tago mardo.

Oni kutime imagas Marson portanta batalan kirason. Du ĉevaloj, Timor ("timo") kaj Fuga ("fuĝo") tiris lian ĉaron. Ankaŭ la planedon Marson akompanas duopo; la lunetoj, Fobo (Phobos greke) kaj Dejmo (Deimos greke) .

Bildaro

Ares villa Hadriana

Skulptaĵo de Marso.

Antoninianus Aemilianus-RIC 0015

Marso paco-portanto en ĉi tiu monero.

Mars Poznań fontanna

Marso en fontano Poznań.

Symbol mars

La Marsa simbolo.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 133.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj

Alba Longa

Alba Longa estis antikva urba ŝtato sur Apenina duoninsulo. Ĝia loĝantaro apartenis al latinaj gentoj. La urbo situis proksimume 20 km sudoriente de la Romo sur bordo de Albana Lago, largxtrajte en loko de la moderna urbo Castel Gandolfo.

Livio prezentas, ke Alba Longon fondis en duono de 12-a jarcento a.K. Aienea, filo de Askanio. La urbo kreskis, danke al avantaĝa situo ĝi fariĝis ekonomia kaj kulta centro de Latio kaj fondis proprajn koloniojn. Ĝi estis gvida forto de Latina ligo, konfederacio fondita por komuna defendo kontraŭ Etruskoj.

Laŭ legendo estis en la jaro 794 a.K. la reĝo Numitoro detronigita fare de sia frato Amulio. Tiu devigis Numitoran filinon Rhea Silvian fariĝi votintino en templo de diino Vesto, por senigi potencialajn adeptojn de la trono. Sed Rhea Silvia kun dio Marso (dio) naskigis ĝemelojn Romulon kaj Remon, kiuj post sia plenkresko, fondis la urbon Romon kaj mortigis uzurpulon Amulion.

Romo baldaux fariĝis la ĉefa konkurencanto de Alba Longo kaj inter ambaŭ urboj eksplodis milito, en kiu kontraŭ Romia reĝo Tullus Hostilius estris Alba Longon Gaius Cluilius kaj post lia morto diktatoro Mettius Fufetius. Romianoj fine venkis, loĝantojn de Alba Longo devigis transloĝiĝi sur monteton Caelius kaj faris el ili civitanojn de Romo, dum male en Alba Longon transloĝiĝis Romianoj. Danke al tio Romo fariĝis sekvanto de Alba Longo fronte de Latina Ligo.

El Alba Longo derivis sian originon Julio Cezaro. Dum Romiaj tempoj la loko estis eksterurba somerrestadejo, imperiestro Septimius Severus ĉi tie konstruigis signifoplenan fortikajxon Castra Albanan.

Marso

Marso estas la kvara planedo de la sunsistemo laŭ distanco ekde la Suno. Ĝi estas konata ekde la pratempo, ĉar ĝi estas klare videbla en la nokta ĉielo de Tero, kaj ŝuldas sian nomon al Marso, la romia dio de milito. Ĝia astrologia simbolo (♂) montras la egidon kaj lancon de la dio, kaj identas la simbolon de la vira sekso. Marso estas foje nomata la "Ruĝa Planedo" pro ĝia ruĝa aspekto, pro granda iomo da fera oksido en ĝia ŝelo; ĝi ankaŭ estas konsiderata la frata planedo de Venuso kaj Tero.

Temas pri malvarma, dezerta mondo, simila al Tero kun maldensega atmosfero. Ĝia surfaco pensigas kaj al Luno, pro alfrapaj krateroj, kaj al Tero, pro vulkanoj, valoj, dezertoj kaj polusaj kalotoj. Sur Marso ankaŭ situas Olympus Mons, la plej alta konata monto en la Sunsistemo, kaj la Mariner-valoj, la plej larĝa kanjono.

La marsa tago daŭras 24,6 horojn; la planedo havas sezonojn, polusan glacion kaj eble iam havis riverojn kaj grandan maron. Tamen, Marso estas multe pli malgranda ol Tero, tial ĝi ne povas teni sufiĉan aeron sub sia roza ĉielo, por varmigi sin kaj allasi grandan floradon de vivo: la nuna aero estas tiel maldensa kaj malvarma, ke akvo ne povas esti fluida, kaj eĉ akva glacio ne fandas sed bolas (kiel glacio de karbona dioksido sur Tero). La temperaturo kaj premo sur Marso estas tro malvarma kaj tro malprema por homa vivo sen premovesto, kaj homa sango bolus pro manko de premo.

Vulcano (vulkano)

Vulcano (elparolu: Vulkano) estas nuntempe dormanta stratovulkano, troviĝanta sur insulo de la sama nomo en Tirena Maro. El romia nomo de la insulo devenis ankaŭ la nomo de tia montotipo - vulkano kaj (pli malfrue) la nomo de unu el tipoj de vulkanaj erupcioj - vulkana erupcio. La romianoj kredis, ke la insulo estas fumtubo de forĝista metiejo de dio Vulkano, kiu tie en subterejo forĝas armilojn por Marso - dio de milito.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.