Malnova Urbo (Jerusalemo)

Jerusalema Malnova Urbo estas antikva parto de Jerusalemo kun areo proksimume 1km², ĉirkaŭita de jerusalemaj remparoj. Ĝi estas dividita en kvar kvartaloj: juda kvartalo, kristana kvartalo, islama kvartalo kaj armena kvartalo. En la Malnova Urbo troviĝas ankaŭ Templa monto kaj parto de Monto Sijono.

Jerusalema Malnova Urbo kaj ties remparoj
Monda heredaĵo

Jerusalem Oesterreichisches Hospiz 2
Lando Flago-de-Israelo.svg Israelo
Tipo kultura
Kriterioj 2,3,6
Fonto 148
Regiono** Azio
Geografia situo 31° 47′ 0″ N, 35° 14′ 0″ O31.78333333333335.233333333333Koordinatoj: 31° 47′ 0″ N, 35° 14′ 0″ O
Registra historio
Registrado 1981  (5-a sesio)
Ruĝa listo registrado en Ruĝa listo

Geografia lokigo sur la mapo : Israelo

Malnova Urbo (Jerusalemo) (Israelo)
Red pog.svg
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
Armenoj

Armenoj (armene Հայեր -hajer) estas antikvadevena popolo, parolanta la armenan lingvon (kiu apartenas al la hindeŭropa lingva grupo). La popolo formiĝis proksimume en la 5-a jarcento a.K. sur la teritorio de la armena altebenaĵo el la triboj, kiuj estas konsiderataj kiel posteuloj de Urarto. Laŭ la tradicio, la fondinto de la armena popolo estis Hajko. Hodiaŭ en la mondo vivas ĉirkaŭ 8-10 milionoj da armenoj. En Armenio loĝas ĉirkaŭ 3 milionoj da armenoj. La plej grandaj diasporaj komunumoj loĝas en Rusio (ĉ. 1,2 milionoj), Usono (ĉ. miliono), Francio (ĉ. 800 mil), Libano, Sirio, Irano, Brazilo, Argentino, Aŭstralio, Ukrainio, Barato.

Kristanismo ekdisvastiĝis en Armenio tuj post la morto de Jesuo Kristo, laŭtradicie pro la klopodoj de du el liaj apostoloj, Judaso Tadeo kaj Bartolomeo. En la frua 4-a jarcento, la Arsakida Armenio iĝis la unua nacio kiu adoptis kristanismon kiel ŝtatan religion. La plimulto de armenoj estas anoj de la Armena Apostola Eklezio, ne-kalcedonia eklezio. Ili parolas du malsamajn, sed reciproke kompreneblajn, dialektojn de ilia propra lingvo: orienta armena (parolata plejparte en Armenio, Irano kaj la eksaj sovetaj respublikoj) kaj okcidenta armena (ĉefe parolata de la diasporo).

Kupolo de la Roko

La Kupolo de la Roko (arabe: مسجد قبة الصخرة, hebree: כיפת הסלע Kefat HaSela, turke: Kubbetüs Sahra) estas islama sanktejo, kies orita kupolo estas konata vidindaĵo en Jerusalemo. Ĝi situas sur monto, kiun islamanoj nomas Nobla rifuĝejo (arabe الحرم القدسي الشريف al-Haram al-Qudsi al-Sharif) kaj kiun judoj kaj kristanoj nomas la Templa Monto (hebree: Har haBajit). Ĝi estis konstruita inter la jaroj 687 kaj 691 fare de Abd al-Malik, la 9-a kalifo. Dum jarcentoj eŭropaj vojaĝistoj nomis ĝin moskeo Umar ibn al-Ĥattab.

Malnova Urbo

Malnova Urbo povas esti en diversaj urboj aŭ kvartaloj:

kvartalo en AzerbajĝanoMalnova Urbo (Bakuo)kvartalo en IsraeloMalnova Urbo (Jerusalemo)kvartalo en ĈeĥioMalnova Urbo (Prago)kvartaloj en SlovakioMalnova Urbo (Bratislavo)

Malnova Urbo (Košice)

Malnova Urbo (Poprad)Malnova Urbo signifas en la ĉeĥa lingvo Staré Město, en la slovaka Staré Mesto.

Placo de la Muro de lamentadoj

La Placo de la Muro de lamentadoj (angle Western Wall Plaza hebree רחבת הכותל המערבי) estas urba placo en la juda kvartalo de la Malnova Urbo de Jerusalemo apud la Muro de lamentadoj lokita en la orienta flanko de la placo. La placo estis establita en 1967 post la unuiĝo de la urbo. En la norda flanko de la placo situas la Tunelo de la Muro de lamentadoj kaj la Centro pri la Ĉeno de Generacioj. En la suda flanko de la placo situas la Jerusalema Arkeologia Parko kaj la Sterka pordego. En la okcidenta flanko de la placo situas la juda kvartalo.

Templa Instituto

La Templa Instituto (מכון המקדש - The Temple Institute) estas muzeo, esplorinstituto kaj eduka centro dediĉita al la du Temploj en Jerusalemo kaj al la estonta Tria Templo, kiu laŭplane estos konstruita en la Templa Monto laŭ juda tradicio, establita en 1987 de Rabeno Jisrael Ariel. La Templa Instituto situas en la juda kvartalo de la Malnova Urbo de Jerusalemo proksime de la Muro de lamentadoj. Ekster la Templa Instituto estas reprezento de la Menoro.

Turo de Davido

Turo de Davido (hebree מגדל דוד, Migdal David) estas antikva citadelo situanta proksime de Jafa pordego, la enirejo en malnovan urbon jerusaleman. La fortikaĵo estis konstruita sur strategie malforta punkto de defendo de la malnova urbo en la 2-a jarcento antaŭ Kristo kaj dum la historio ĝi estis kelkfoje fare de kristanaj, muslimaj, mamelukaj kaj osmanidaj konkerintoj neniigita kaj denove renovigita. La citadelo enhavas gravan arkeologian trovejon, kie estis trovitaj objektoj malnovaj preskaŭ 2700 jaroj. La memorigaĵo estas ankaŭ ŝatata loko por okazigi profitagadojn, montrojn de metioj, koncertojn ks.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.