Londono

Londono (angle: London, pron. /ˈlʌndən/) estas ĉefurbo kaj plej loĝata de Anglio, Britio kaj de la Unuiĝinta Reĝlando.[1][2] Ĝi situantas en la sudoriento de Anglio kaj de la insulo Granda Britio apud la marenfluejo de rivero Tamizo. Ĝi estis grava urbo dum du jarmiloj. Ĝit estis fondita de la romanoj, kiu nomigis ĝin Londinium.[3] La antikva kerno de Londono, nome City of London, ampleksas 2.9 km² ene de mezepokaj limoj kak ekde tiam ĝis almenaŭ la 19an jarcenton, la termino Londono aludis ankaŭ al la metropolo disvolvigita ĉirkaŭ tiu kerno.[4] La kerno de tiu kunurbaĵo formas Grandan Londonon,[5][6] nome regiono de Anglio regata de la Urbestro de Londono kaj de la Asembleo de Londono.[7][8] Tiu kunurbaĵo kovras ankaŭ du anglajn graflandojn: la malgrandan distrikton de la Urbo Londono kaj la graflandon Granda Londono. Tiu lasta konstituas la plej majoritaton de Londono,[9] kvankam historie ĝi estis disigita inter Middlesex (nune nuligita graflando), Essex, Surrey, Kent, kaj Hertfordshire. Tamen multaj loĝantoj de distriktoj kiuj estis historie parto de unu el tiuj graflandoj plukonsideras tiujn distriktojn kiel ne parto de Londono.[10][11][12]

Londono produktas 17 % de la MEP de la Unuiĝinta Reĝlando kaj estas unu el la tutmonde plej grandaj komercaj centroj.

Londono estas hejmo al multaj institucioj kun internacia agado, same kiel al supernaciaj kompanioj kaj organizaĵoj. Situas en ĝi multe da gravaj konstruaĵoj, inkluzive de konataj teatrejoj, muzeoj, koncertejoj, palacoj kaj aliaj.

La moderna Londono konsistas el la du malnovepokaj urboj Londono kaj Westminster, kiuj kuniĝis al la nuntempa metropolo, en kiu loĝigis (en 2006) oficiale 7.512.400 da homoj en la "Granda Londono" areo (areo pli granda ol 480 km²). Oni taksas, ke la tuta metropola areo havas inter 12 kaj 14 milionojn da enloĝantoj.

Londono
angle: London
urbo
London collage
Oficiala nomo: London
Lando Flago-de-Britio.svg Britio
Konstitucia lando Anglio
Regiono Granda Londono
Metroo Metroo de Londono
Parto(j) Interna Londono, Ekstera Londono
Konataj lokoj
Pontoj Ponto de Londono, Tower Bridge
Rivero Tamizo
Situo Londono
 - alteco 24 m s. m.
 - koordinatoj 51°30′25″N 00°07′37″U  /  51.50694°N, 0.12694°U
Areo 1 577,00 km² (157 700 ha)
Loĝantaro 7 556 900 (junio de 2007)
Parkoj
Unua skribmencio 1267
Urbestro Sadiq Khan
Horzono GMT (UTC+0)
 - somera tempo BST (UTC+1)
Poŝtkodo E
Situo enkadre de Unuiĝinta Reĝlando
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Unuiĝinta Reĝlando
Situo enkadre de Anglio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Anglio
Situo enkadre de Eŭropo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Eŭropo
Retpaĝo: www.london.gov.uk

Limigo de Londono

La hodiaŭa Londono estas identa kun la Granda Londono kaj administracie ĝi entenas 32 urbajn kvartalojn kaj la Londonan urbon. Sed la originala Londono ensumigis nur kelkajn kvadratajn mejlojn de la Londona urbo-centro, de kiu la urbo evoluis ĉiuflanken. Inter la jaroj 1889 kaj 1965 Londono ricevis la teritorion de la tiama Londona graflando, kovranta la regionon nuntempe konatan kiel la interna Londono.

Oni konsideras la centro de Londono monumenton starantan sur Charing Cross, situanta ĉe la samnoma stacidomo. La malnovaj romianoj markis la centron de Londonia per ŝtono en la urbocentro.

Geografio

En la graflando Middlesex situas Londono, kiu tamen jam ekde la 13-a jarcento estis administrata sendepende de la graflando. La nordokcidentaj antaŭurboj de Londono same estas parto de la historia graflando.

Ĉerivera situo

La granda Londono havas areon de 1,579 km². Ĝi entenas havenon sur la rivero Tamizo, kiu utilegas por ŝipa transporto. Londono estis fondita ĉe la norda bordo de la Tamizo kaj dum multaj jarcentoj ekzistis nur unu ponto por transiri la riveron, la tiel nomata London Bridge. Pro tio Londono evoluis plejparte norde de la Tamizo.

Post kiam en la 18-a jarcento estis konstruitaj aliaj pontoj, la urbo komencis ekspandi ĉiudirekten sen grandaj problemoj, ĉar ebena aŭ milde ondiĝinta pejzaĝo ĉirkaŭ la rivero prezentis nenian naturan obstaklon. Kvankam en la urbo estas kelkaj montetoj, kiel ekzemple Parliament Hill (la monteto de la parlamento) aŭ Primrose Hill, ili estas ne tre ampleksaj kaj prezentis nenian malhelpon al la evoluo de la urbo. Danke al tiuj ĉi faktoj Londono havas preskaŭ rondan bazplanon.

Thames Barrier London
Barieroj sur la Tamizo, la plej grandaj reguligeblaj bariloj kontraŭ inundoj en la mondo.

La Tamizo estis foje multe pli larĝa kaj malpli profunda ol ĝi estas nuntempe. La rivero, kiu trafluas tra la urbo nuntempe, estis kunpremita inter artefaritajn bordojn. Multaj alfluoj ĝis la Tamizo trafluas tra la londona subterejo. La Tamizo estas alflusa rivero kaj Londono tial estis kaj senĉese estas endanĝerigita pro inundoj. Tiu ĉi minaco en la paso de tempo fariĝis senĉese pli reala pro malrapida ascendo de la nivelo de la rivero kaj ankaŭ pro malrapida kliniĝo de la tuta insulo Granda Britio (norde okazas altiĝo kaj sude malaltiĝo), kaŭzita pro post-glaĉera izostaza leviĝo. Kiel ŝirmilo kontraŭ eblaj inundoj estis konstruitaj barieroj sur la Tamizo ĉe Woolwich (vidu la foton maldekstre), sed komence de la jaro 2005 aperis spekulacioj, ke tiuj ĉi barieroj ne povus esti sufiĉaj kaj estis rekomendite konstrui pluajn, 16-kilometrojn longajn barierojn laŭlonge de la riverfluo.

Klimato

Londono havas mildan klimaton. Someroj estas varmaj, sed nur malofte varmegaj, vintroj malvarmaj, sed malofte frostas kaj pluvoj estas regulaj, sed ne tro densaj. Someraj temperaturoj nur de tempo al tempo superas 33 °C, kvankam tiuj ĉi altaj someraj temperaturoj lastatempe fariĝis pli kutimaj.

La plej alta temperaturo iam notita en Londono estas 37,9 °C. Ĝi estis mezurita sur la flughaveno Heathrow dum la varmega somero de la jaro 2003.

Densaj neĝadoj estas preskaŭ nekonata fakto en Londono. Dum la lastaj jaroj neĝo aperis proksimume dufoje jare kaj ĝi falis ĝis alteco de proksimume 25 mm.

Mezproksimaj pojaraj pluvoj en Londono (sub 600 mm) estas pli malaltaj ol en Romo aŭ en Sidnejo. La londona konstruita areo, kun varmaj hejtitaj konstruaĵoj, kreas mikroklimaton, kiu de tempo al tempo plialtigas la temperaturon interne de Londono je 5 °C kontraŭe al la ĉirkaŭaĵo.

Historio

Malnovepoko

Map Londinium 400 AD-de
Mapo de la antikva Londinium
Greater london outline map bw
Granda Londono

Ne pruveblis ekzisto de antaŭ-romia setlejo de keltoj en la loko de la urbocentro de Londono. Verŝajne do la romianoj fondis la urbon Londinium en la jaro 47. En la jaro 6061 la icenoj gvidataj de la reĝino Budiko detruis la setlejon. Londinium estis rekonstruita kaj iĝis komence de la 2-a jarcento ĉefurbo de Britannia anstataŭ Camulodunum (la nuna Colchester). Ekde 197 Londinium estis la ĉefurbo de la provinco Britannia Superior, ekde ĉirkaŭ 300 de la provinco Maxima Caesariensis. Ĉirkaŭ la urbon oni starigis fortikaĵojn.

En la jaro 410 la romianoj retiris siajn trupojn kaj la loĝantoj senprotektaj suferis la rabadojn de ĝermanaj triboj. Post la konkero de Anglujo fare de la engloj kaj la saksoj Londinium iĝis ĝis la fino de la 5-a jarcento neloĝata ruinaro.

Mezepoko

La anglosaksoj unue evitis la tujan ĉirkaŭon de la ruinigita urbo. Fine de la 7-a jarcento ili fondis okcidente de ĝi la setlejon Lundenwic, kiu apartenis unue al la reĝlando Mercia, poste al tiu de Essex. Sub la gvidado de Alfredo la Granda, reĝo de Wessex, la anglosaksoj rekonkeris de la danoj la regionon ĉe la marenfluejo de la Tamizo en la jaro 878. En la sekvaj jaroj la regiono ene de la romia urbomurego estis denove setlita. La novestiĝinta urbo nomiĝis Lundenburgh.

En 1066 la normandoj konkeris Anglujon. La nova reganto, Vilhelmo la 1-a konfirmis la apartajn rajtojn de Londono. Rikardo Leonkora nomumis en 1189 la unuan lordurbestron, kiuj ekde 1215 estis elektitaj de la pli kaj pli potencaj komercistaj gildoj.

En 1209 estis finkonstruita la unua ŝtona ponto de Londono, kiu ĝis 1750 estis la nura ponto al la nuna urbocentro. Plurfoje la londonanoj suferis rabadojn de ribelemaj kamparanaj soldataroj. Tiel okazis en 1381 dum la revolucio de la kamparanoj kaj en 1450 dum la ribelo de Jack Cade.

Dum la militoj de rozoj, kiuj finiĝis en 1485 per la kronado de Henri Tudor al Henriko la 7-a, la urbo subtenis la partion de la Jorkoj. La reformacio rompis la potencon de la eklezio, kiu ĝis tiam posedis ĉirkaŭ duonon de la tuta grundo. La disdivido de ekleziaj bienoj ekde 1535 estigis epokon de ekonomia kresko kaj Londono iĝis granda komercurbo.

Moderna epoko

Vidindaĵoj

La Brita Muzeo (British Museum) estas unu el la plej grandaj kaj bonkonataj muzeoj en la mondo, etnografia kolektaĵejo de la Unuiĝinta Reĝlando, en la distrikto Bloomsbury. La historio de la muzeo (kaj la libraro) reiras ĝis 1753, kiam la registaro aĉetis artotrezoron kaj libraron de Siro Hans Sloane (1660–1753). Ĝi malfermis la pordon en 1759 por la publiko en la tiama konstruaĵo Montagu Hous. La nuna muzea konstruaĵo estis konstruita inter 1823-1852 sur loko de la Montagu House, planita de Siro Robert Smirke, en klasikisma stilo. En posedo de muzeo troviĝas gravaj antikvaj kaj mezepokaj artotrezoraĵoj kaj artobjektoj. Oni ekspozicias la ortografiajn kolektaĵojn en la Museum of Mankind, en alia parto de Londono. La libraro de British Museum kuniĝis en 1973 kun aliaj gravaj kolektaĵoj kaj estiĝis la British Library.

Palaco Buckingham estas la oficiala Londona sidejo de la brita monarko. Origine konstruita por la Duko de Buckingham en 1703. La Reĝo Georgo la 3-a aĉetis la palacon en 1772 por la reĝa familio. Ekster la ĉefpordejo staras statuo de la Reĝino Viktoria (1819 – 1901), reĝino inter 1837 kaj 1901. La nomo de la strato kiu kondukas al la palaco estas The Mall [de mol]. Aŭtoj estas tie malpermesataj dimanĉe. La palaco estas grava loko por ŝtatceremonioj kaj tie oni povas vidi la mondfaman ceremonion “ŝanĝado de la gvardioj”.

Trafalgar Square (Placo Trafalgar, en esperanto) estas placo de la centro de Londono (Britio), konstruita por rememorigi la Batalon de Trafalgar en kiu la brita ŝiparmeo venkis super la ŝiparmeoj franca kaj hispana ĉe la marbordoj de Kadizo, Hispanio. La origina nomo estis placo de Vilhelmo la 4-a, sed George Ledwell Taylor sugestis la nomŝanĝon. En la norda zono de la placo situis la realaj staloj de la epoko de Eduardo la 1-a, dum sude troviĝis la Charing Cross origina. Oni nuntempe konsideras la Charing Cross kiel la kerno de Londono kaj de ĝi oni mezuras ĉiujn distancojn. La placo estas kutima loko por manifestacioj politikaj kaj estas loko kie staras la kolono de Horatio Nelson.

Servoj

Administra divido

Londono estas dividita en distriktoj kaj kvartaloj.

LondonCity
City.

Kvartaloj, distriktoj aŭ ĉefurboj de Londono estas:

Politiko

Ekde 2016 la urbestro de Londono estis Sadiq Khan, de la Laborista Partio, pakistandevena, nome unua islama urbestro de Londono. El 2008 al majo 2016 urbestro estis Boris Johnson, konservisma. Ken Livingstone, de la Laborista Partio, estis la urbestro inter la jaroj 2000 kaj 2008.

Loĝantaro

London Landsat
Okcidenta Londono sur satelita foto de Sputniko Landsat 7. La verda loko en la centro estas Hyde Park.

La nombro de loĝantoj en Londono en la jaro 1801 estis proksimume 860.000 homoj, kontraŭ proksimume 670.000 loĝantoj en Parizo en la jaro 1802. Londono estis la tutmonde plej dense loĝata urbo ekde la jaro 1825 kaj restis tia ĝis 1925, kiam ĝi estis superita de Novjorko.

Por la loĝantoj de Londono oni iam uzas la vorton Cockney.

La urbo kaj ties 32 antaŭurboj (1.579 km²) havas oficiale 7.421.228 loĝantojn, kio envicigas ĝin kune kun Moskvo al plej dense loĝataj urboj de Eŭropo. Sekvantaj kontroloj precizigis tiun nombron je 7,29 milionoj. La oficiala nombro de loĝantoj de Londono en la jaro 2003 estis laŭ la ofico por naciaj statistikoj (angle Office for National Statistics) 7.387.900.

Etnoj

Dum popolnombrado en la jaro 2001 la loĝantoj de Londono klasifikis siajn etnajn grupojn jene:

  • 76 % da blankuloj („brita blankulo“, „irlanda blankulo“ aŭ „alia blankulo“),
  • 10 % da hindoj, bangladeŝanojpakistananoj,
  • 5 % da afrikanoj,
  • 5 % da karibeanoj,
  • 3 % da hibridoj,
  • 1 % da ĉinoj.

Proksimume 21,8 % de la loĝantaro indikis naskiĝejon ekster la Eŭropa Unio. Irlandanoj estis pro nombro de proksimume 200.000 la plej grandnombra grupo de homoj naskiĝintaj ekster Granda Britio.

Religio

Apartenas laŭ la popolnombrado de 2001 58,25 % al iu eklezio kristana, 15,8 % estas senkonfesiaj.

Transporto

Londono ludas kernan rolon en la trasportosistemo de Britio. La urbo estas nabo por hejma transporto, tiel kiel esti la pordego al Eŭropo kaj pretere.

Flughaveno

Londono estas grava internacia aviada transporto nabo. Ĝia primara flughaveno, Londona Heathrow, estas la plej aktiva flughaveno en Eŭropo per persona trafiko. Krom Heathrow, la urbo estas servita fare de pluraj aliaj malpli flughavenoj.

Fervojo

Eurostar at St Pancras Jan 2008
Eurostar trajnoj en stacio St Pancras

La Tubo, Supertera, kaj DLR

La Londona Subtero, komune simple nomita la Tubo, estas la plej malnova subtera urba fervojo en la mondo, malfermiĝis en 1863. Ĝi havas dek unu itinerojn, kiuj servas ducent sepdek stacidomojn, kaj portas proksimume kvin milionojn pasaĝerojn ĉiutage. Krom la Tubo, TfL ankaŭ havas la Londonan Superteran fervojon, kiu malkiel la Tubo iras sur la naciajn fervojojn, kaj la DLR (Doklandoj Malpeza Fervojo), tute aŭtomatigita urba fervojo, kiu servas orientan Londonon.

Antaŭurbaj Fervojoj

Densa reto de navedantaj fervojoj servas Londono, precipe sude de la Tamizo, kie la Tubo ne alvenas. Preskaŭ ĉiuj de la fervojaj itineroj finiĝi ĉe finstacio ĉirkaŭ la urbocentro, krom trajnoj iras el nordo al sudo kaj inverse, per la Thameslink. Post 2018 trajnoj ankaŭ povos iri el oriento al okcidento kaj inverse, per la Crossrail tunelo.

Interurbaj kaj Internaciaj Fervojoj

Trajnoj el Londono al la aliaj urboj de Britio forveturas de pluraj stacidomoj, laŭ sia direkto. Ekzemple, al okcidenta parto de Anglio kaj Suda Kimrio trajnoj forveturas de stacio Paddington; al sudorienta kaj sudokcidenta parto de Anglio de Waterloo; de Victoria al suda bordregiono kaj Brajtono; de Euston al okcidenta parto de Anglio, Norda Kimrio kaj al Glasgovo; de King's Cross al nordorienta parto kaj al Leeds kaj Edinburgo; de Liverpool Street al orienta Anglio. Eurostar-trajnoj foriri de la stacidomo de St Pancras al Parizo (Gare du Nord) aŭ Bruselo (Midi/Zuid) tra la Manika Tunelo.

Amaskomunikiloj

London Evening Standard estas loka anglalingva tag-gazeto, aperanta en Londono, ĉiutage de lundo ĝis vendredo. Ĝi estas la plej grava loka respektive regiona vespera gazeto por Londono kaj la ĉirkaŭa areo; kovras novaĵojn pri naciaj kaj internaciaj temoj, kaj ankaŭ pri la financa distrikto de Londono.

Ekde 2014, .london estas aparta domajno de plej alta nivelo por asocioj kaj individuoj de la urbo.

Famuloj

Dickens Gurney head
Charles Dickens priskribis en siaj romanoj la vivo de la londona areo de sia tempo.
Queen Victoria 1887
Reĝino Viktoria en 1887.
Keira Knightley 2005
Keira Knightley en 2005, nuntempa fama londonanino.

Partneraj urboj

Krome inter alie la urbopartoj Lewisham kaj Sutton (ekde 1968) aparte havas partnerajn rilatojn kun

Londono kaj Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵojn el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Londonon kun tri grandaj vidindaĵoj nome la Londona Fortreso, la Ponto de la Ĉefturo kaj la Vestminstera Abatejo:

Super la Atlantiko nun al urbego vojaĝas
Uttu kaj Fidiaso: -Jen la Londona Fortreso,
la Ponto de l'Ĉefturo super rivero Tamiza.
Jen Vestminstere brilas subvide nun l'Abatejo,
kiu de l'tuta lando reĝhistorion ilustras.[13]

Esperanto en Londono

Mary L. Blake gvidis unuan Esperanto-kurson en Londono komence de la 20-a jarcento.

Citaĵo
 Grava biblioteko kaj arkivo de E: 36 Penrhyn Rd. Kingston. Parolado de Z en 1907 en Guildhall (Urbodomo). - 10-a kongreso de SAT 3-7 aŭg. 1930, ĉ. 340 partoprenantoj el 16 landoj. SEU bojkotas la kongreson per intenca neĉeesto de sovetianoj. Diskuta batalo inter komunistaj partianoj unuflanke kaj la SAT-gvidantoj kun ĝiaj aprobantoj aliflanke. - Postkongreso 9-11 aŭg 1930 kun plimulto de la partoprenantoj de la UK en Oxford
— Enciklopedio de Esperanto (1934).

Londonaj esperantistoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. "London". Collins Dictionary. n.d. Alirita la 23an de Septembro 2014.
  2. "The World Factbook". Central Intelligence Agency. 1a de Februaro 2014. [1] Alirita la 4an de Junio 2016.
  3. "Roman London". Muzeo de Londono. n.d. [2] Arkivita el la originalo la 22an de Junio 2008. Alirita la 4an de Majo 2016.
  4. Mills, David (2001). Dictionary of London Place Names. Oxford Paperbacks. ISBN 978-0-19-280106-7. OCLC 45406491. p. 140.
  5. "Government Offices for the English Regions, Fact Files: London". Office for National Statistics. Arkivita el la originalo la 24an de Januaro 2008. Alirita la 4an de Majo 2008.
  6. Elcock, Howard (1994). Local Government: Policy and Management in Local Authorities. London: Routledge. p. 368. ISBN 978-0-415-10167-7.
  7. Jones, Bill; Kavanagh, Dennis; Moran, Michael; Norton, Philip (2007). Politics UK. Harlow: Pearson Education. p. 868. ISBN 978-1-4058-2411-8.
  8. Oni ne konfuzu la figurojn de la Urbestro de Londono kun tiu de la Lordo-Urbestro de Londono kiu regas la Londonurban Korporacion, kiu administras la Urbon Londonon.
  9. Lieutenancies Act 1997
  10. Joshua Fowler (5a de Julio 2013). "London Government Act: Essex, Kent, Surrey and Middlesex 50 years on". BBC News.
  11. Laurence Cawley (1a de aŭgusto 2013). "The big debate: Is Bromley in London or Kent?". Bromley Times.
  12. Joanna Till (14a de Februaro 2012). "Croydon, London or Croydon, Surrey?". Croydon Advertiser.
  13. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 119.

Bibliografio

  • Ackroyd, Peter (2001). London: The Biography. London: Vintage. p. 880. ISBN 978-0-09-942258-7.
  • Mills, David (2001). Dictionary of London Place Names. Oxford Paperbacks. ISBN 978-0-19-280106-7. OCLC 45406491.
  • Francis Sheppard, London: A History, Oxford, Oxford University Press,‎ 2000 (ISBN 978-0-19-285369-1, lire en ligne)
  • John Stow, Philip Temple: Survey of London. 47 Bde. London 1894–2008. ISBN 0-404-51670-X, ISBN 0-300-13937-3
  • Stephen Inwood: A History Of London. Papermac, London 2000. ISBN 0-333-67154-6
  • Norbert Kohl (Eld.): London. Eine europäische Metropole in Texten und Bildern. 2. Aufl. Insel, Frankfurt am Main 1980. ISBN 3-458-32022-9
  • Ingrid Nowel: London. Biographie einer Weltstadt. Architektur und Kunst, Geschichte und Literatur. DuMont-Reiseverlag, Ostfildern 2005. ISBN 3-7701-4382-5
  • Andreas Zimmer: Und wohin jetzt? London. 2. Auflage, Verlag Books on Demand, Norderstedt 2012. ISBN 978-3-8482-0445-8
  • Ben Weinreb, Christopher Hibbert (Eld.): The London Encyclopaedia. Macmillian, London 1995 ISBN 0-333-57688-8.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo London en la angla Vikipedio.
Abatejo Westminster

Westminster Abbey (esperante: Abatejo Westminster; fakte The Collegiate Church of St Peter, Westminster) estas preĝejo en Londono. Tradicie britaj reĝoj estas kronitaj kaj entombigitaj ĉi tie. La preĝejo de la abatejo St. Peter, Westminster apartenas al la eklezio de Anglio, sed pro sia funkcio ĝi dependas de neniu diocezo, sed estas memstara preĝejo ("royal peculiar") de la brita monarkio.

Albert Marth

Albert MARTH (naskiĝis la 5-an de majo 1828 en Colberg; mortis la 5-an de aŭgusto 1897 en Heidelberg) estis germana astronomo.

Marth studis teologion, unue en la universitato de Berlino. Pro sia fortiĝanta intereso pri matematiko kaj astronomio li ekstudis astronomion ĉe Christian August Friedrich Peters en Kenigsbergo.

En 1853 li sekvis vokon de George Bishop al Londono. Tie li fariĝis asistanto de John Russell Hind. En 1854 li fariĝis lia posteulo en la Londona observatorio. La 1-an de marto 1854 li malkovris la asteroidon Amfitrito.

De 1855 ĝis 1862 li estis – kiel posteulo de Georg Rümker – asistanto de Tempel Chevallier en la observatorio de Durham. Poste William Lassell lin dungis kiel observanto en privata observatorio en Malto. De 1863 ĝis 1865 Marth malkovris proksimume 600 nebulozojn. Poste Marth loĝis ĝis 1883 ĉefe en Londono. En 1883 li estis dungita en la observatorio de Edward Henry Cooper ĉe Sligo, Irlando.

Siajn lastajn jarojn li pasigis en Germanio. Li mortis pro cancero.

Anglio

Anglio aŭ Anglujo (angle: England) estas la plej granda parto de Britio. La areo de Anglio estas 130.359 km², kaj sia loĝantaro estas 49.807.082, aŭ preskaŭ 50 milionoj, en 2000. La ĉefurbo de Anglio, kaj la plej granda urbo, estas Londono (angle: London).

Brita Muzeo

La Brita Muzeo (British Museum) en Londono estas unu el la plej grandaj kaj bonkonataj muzeoj en la mondo, etnografia kolektaĵejo de la Unuiĝinta Reĝlando, en la londona distrikto Bloomsbury. La historio de la muzeo (kaj la libraro) reiras ĝis 1753, kiam la registaro aĉetis artotrezoron kaj libraron de Siro Hans Sloane (1660–1753). La fondon de la muzeo kaj libraro ebligis parlamenta leĝo. Ĝi malfermis la pordon en 1759 por la publiko en la tiama konstruaĵo Montagu Hous. La nuna muzea konstruaĵo estis konstruita inter 1823-1852 sur loko de la Montagu House, planita de Siro Robert Smirke, en klasicisma stilo.

En posedo de muzeo troviĝas gravaj antikvaj kaj mezepokaj artotrezoraĵoj kaj artobjektoj. Oni ekspozicias la ortografiajn kolektaĵojn en la Museum of Mankind, en alia parto de Londono.

La libraro de British Museum kuniĝis en 1973 kun aliaj gravaj kolektaĵoj kaj estiĝis la British Library.

Elstare interesaj objektoj :-

La Marmoraĵoj Elgin ( Elgin Marbles) – statuoj kaj skulptaĵoj el la Partenono en Ateno.

La Magna Carta – el la jaro 1215 - baza dokumento pri anglaj liberecoj.

La Kolekto de Stein – el Centra Azio.

Adreso - Great Russell Street, Londono. WC1B 3DG, plej apuda subtera fervojo - Holborn

ChemSpider

ChemSpider estas datumbanko de kemiaĵoj, kies proprietaĵo apartenas ekde majo 2009 al la Reĝa Societo pri Kemio de Londono. Antaŭe al tiu akirado, ChemSpider estis kontrolita pere de privata societo, la ChemZoo Inc. La datumbanko de ChemSpider enhavas informojn pri pli ol 30 milionoj da unikaj molekuloj el proksimume 450 datumaj fontoj inkluzive de:

Ĉiu kemiaĵo posedas unikan identigilon, formanta parton je koresponda URL. Ekzemple: acetono estas 175, tiamaniere ke ties URL estas http://www.chemspider.com/Chemical-Structure.175.html

Dialekto

Dialekto estas unu lingva variaĵo rilate al alia variaĵo, ekzemple la maniero en kiu estas parolata la angla en Aŭstralio kaj en Londono.

En socia senco, la ĉefa trajto de la dialektoj estas, ke oni povas rilati ilin al oficiala, norma aŭ ideala formo de lingvo.

Ekzilo

Ekzilo estas oficiala forigo de persono el ties hejmlando, kun malpermeso reveni. La verbo ekzili signifas forsendi en tiu senco.

Ekzilo normale estas ordonita de oficiala instanco, registaro aŭ regnestro. Ĝi foje estas aplikata kontraŭ personoj, kiuj ne kulpis aŭ iukiale ne estas puneblaj, sed tamen ne (plu) dezirataj en sia lando. Ne malofte ili estas eksaj registoj.

Oni povas konsideri ekzilon speco de puno, sed ĝi ne respondas al la principoj de leĝeco.

En modifita senco la vorto estas uzata, se reveno al la hejmlando estus ebla, sed rezultus en gravaj malavantaĝoj, ekzemple enprizonigo aŭ malpermeso profesie agi. Speciala kazo estas la ekzisto de ekzilaj registaroj, kiuj pretendas regi iun lando de ekstere, ĉar la lando mem ne havas sendependecon por havi internan registaron. Ekzemploj estas:

la pola ekzila registaro en Londono dum la Dua mondmilito;

la tibeta ekzila registaro en Dharamsala (Barato).

Eurostar

Eurostar estas grandrapida trajnservo kiu ligas Londonon kun Parizo kaj Bruselo. La trajno uzas por tio la Manikan Tunelon.

Ekde Novembro 2007, kiam kompletiĝis la Channel Tunnel Rail Link en britio, la tuta servo uzas apartajn, grandrapidajn liniojn kiuj permesas rapidecojn ĝis 300 km/h. Antaŭ de tiam la Londona stacidomo estis Londono St. Pancras International; antaŭe estis Londono Waterloo. La vojaĝo de Londono al Parizo daŭras minimume du horojn kaj 15 minutoj (depende laŭ la nombro de aliaj servataj stacioj); de Londono al Bruselo unu horojn kaj 51 minutoj. Malkiel en la plejparto de ordinaraj rapidtrajnoj necesas enlistiĝi je por aliaj vojaĝantoj nealirebla kajo.

GMT

GMT estas la angla mallongigo de Greenwich Mean Time, "Meza Tempo de Grenviĉo", t.e., la tempo ĉe la Reĝa Observatorio de Grenviĉo oriente de Londono, Britio. Tra la observatorio iras la nulmeridiano, la bazo de la horzonoj kaj, kune kun la ekvatoro, de la metodo por mapi lokojn sur la tero.

Horzono, laŭ kutimo, estas specifita kiel horoj post aŭ antaŭ GMT.

La moderna posteulo de GMT estas UTC (Universala Tempo Kunordigita).

Isaac Newton

Sir Isaac NEWTON [AJzak NJUt.n], ofte esperantigita kiel Neŭtono (naskiĝis la 25-an de decembro 1642[jul.]/ 4-an de januaro 1643[greg.] en Woolsthorpe-by-Colsterworth, Anglio, mortis la 20-an de marto[jul.]/ 31-an de marto 1727[greg.] en Londono - la julia kalendaro tiam ankoraŭ estis oficiala en Anglio) estis grava brita matematikisto, fizikisto kaj alĥemiisto, numerologo, la plej elstara sciencisto de sia epoko.

Kembriĝo

Kembriĝo (angle Cambridge, prononco [ˈkeɪmbɹɪʤ]) havas diversajn signifojn:

Kembriĝo (Britio), la sidejo de la Universitato de Kembriĝo, estas urbo en Anglio, 80 kilometrojn norde de Londono

Kembriĝo (Marilando) estas urbo en la ŝtato Marilando de Usono

Kembriĝo (Masaĉuseco), la sidejo de Universitato Harvard, estas urbo en la ŝtato Masaĉuseco de Usono

Kembriĝo (Novzelando) estas urbo en Novzelando.

Kembriĝo (Ontario) estas urbo en la ŝtato Ontario de Kanado.

Kent

Kent estas unu el la graflandoj de Anglio. Ĝi situas en la regiono sudorienta Anglio, sudoriente de Londono. La ĉefurbo estas Maidstone.

Loĝantaro - 1 558 000

Areo - 3730 km²

Kent ankaŭ konatas kiel "la ĝardeno de Anglio" pro la grandaj fruktoĝardenoj kaj la kampoj de lupoloj.

Metroo

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun metro.

Metroo, aŭ longe metropoliteno aû subtrajno estas formo de publika amasa vetursistemo, kie kutime parto de la fervojo estas en tuneloj sub la tereno de la urbo.

Metrooj estas forta ilo en urboplanado. Ĉirkaŭ metrostacioj, la grundprezoj kreskas pro la facilaj ating- kaj vojaĝebloj.

Tradicie, metroaj vagonaroj havas homajn kondukistojn, sed lastatempe estas ankaŭ uzataj aŭtomataj trajnoj, ekzemple en Singapuro kaj Londono.

Konstruado de subteraj tuneloj estas multekostega projekto, ofte plenumata dum multaj jaroj. Ekzistas kelkaj metodoj fari tunelojn. Unu kutima metodo estas meti la fervojon rekte sub la urbaj stratoj, subtenante la stratojn per betonaj aŭ ŝtalaj pilieroj. Tiu metodo nomiĝas "tranĉi kaj kovri", kaj partoj de la metroo en Novjorko estis konstruitaj tiel. Alia malpli kutima metodo estas fosi tunelojn sub jam okupitaj subteraj spacoj, sub fundamentoj, kaj hermetikigi per betono la tunelojn kontraŭ terakvo.

Preskaŭ ĉiuj metrosistemoj funkcias per elektro; plej ofte per kontaktrelo, sed fojfoje ankaŭ per supertraka kontakta lineo. Tamen ofte ekzistas ankaŭ dizelaj veturiloj por specialaj veturoj, ekzemple kiam la elektro ne funkcias.

Reĝa Societo de Londono

La Reĝa Societo de Londono pri la Plibonigo de Prinatura Scio (angle Royal Society of London for the Improvement of Natural Knowledge) pretendas esti la plej malnova ankoraŭ ekzistanta klerula societo. Ĝi estis fondita en 1660.

Kvankam ĝi estas neŝtata asocio, ĝi servas kvazaŭ scienca akademio de Britio, Irlando kaj la Brita Regnaro. Pri Irlando zorgas speciala branĉo, la Reĝa Irlanda Societo (1785), pri Skotlando la Reĝa Societo de Edinburgo (1783).

La latina moto de la societo, nullius in verba (= "je nenies vortoj"), indikas, ke bazo de scienca argumentado povas esti nur demonstreblaj faktoj (eksperimentoj), sed ne citado de aŭtoritatuloj.

Richard Cook

Richard Cook (* 7-an de februaro 1957 en Londono; † 25-an de aŭgusto 2007 samloke) estis brita ĵurnalisto kaj verkisto pri ĵazo.

Somera Olimpiko 2012

La 30-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 27-a de julio 2012 ĝis la 12-a de aŭgusto 2012 en Londono, Britio. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de Elizabeto la 2-a, kaj la olimpika flamo estis flamata de Katie Kirk, Desiree Henry, Adelle Tracey, Cameron MacRitchie, Jordan Duckitt, Aidan Reynolds kaj Callum Airlie.

Londono estas tiel la unua urbo, kie okazis jam triafoje someraj olimpiaj ludoj. La pli fruaj ludoj okazis en 1908 kaj 1948.

Someraj Olimpikoj

Someraj Olimpikoj aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj okazas ekde jaro 1896, ĉiukvarjare, krom dum Unua kaj Dua mondmilitoj. Vintraj Olimpikoj okazis samjare kiam someraj de 1924 ĝis 1994, kiam ili ŝoviĝis du jarojn aparte. Atletiko, biciklado, gimnastiko, naĝado kaj skermado estas nuraj sportbranĉoj, kiuj ĉiam ekzistis ekde origino de Someraj Olimpikoj.

Somera Olimpiko 1896: Ateno (Grekio)

Somera Olimpiko 1900: Parizo (Francio)

Somera Olimpiko 1904: Sankta Luiso (Usono)

Somera Olimpiko 1906: Ateno (Grekio)

Somera Olimpiko 1908: Londono (Unuigita Reĝlando)

Somera Olimpiko 1912: Stokholmo (Svedio)Ne okazis Olimpikoj dum unua mondmilito.

Somera Olimpiko 1920: Antverpeno (Belgio)

Somera Olimpiko 1924: Parizo (Francio)

Somera Olimpiko 1928: Amsterdam (Nederlando)

Somera Olimpiko 1932: Los-Anĝeleso (Usono)

Somera Olimpiko 1936: Berlino (Germanio)Ne okazis Olimpikoj dum dua mondmilito.

Somera Olimpiko 1948: Londono (Unuigita Reĝlando)

Somera Olimpiko 1952: Helsinko (Finnlando)

Somera Olimpiko 1956: Melburno (Aŭstralio)

Somera Olimpiko 1960: Romo (Italio)

Somera Olimpiko 1964: Tokio (Japanio)

Somera Olimpiko 1968: Meksikurbo (Meksiko)

Somera Olimpiko 1972: Munkeno (Germanio)

Somera Olimpiko 1976: Montrealo (Kanado)

Somera Olimpiko 1980: Moskvo (Soveta Unio)

Somera Olimpiko 1984: Los-Anĝeleso (Usono)

Somera Olimpiko 1988: Seulo (Sud-Koreio)

Somera Olimpiko 1992: Barcelono (Hispanio)

Somera Olimpiko 1996: Atlanto (Usono)

Somera Olimpiko 2000: Sidnejo (Aŭstralio)

Somera Olimpiko 2004: Ateno (Grekio)

Somera Olimpiko 2008: Pekino (Ĉinio)

Somera Olimpiko 2012: Londono (Unuigita Reĝlando)

Somera Olimpiko 2016: Rio-de-Ĵanejro (Brazilo)

Somera Olimpiko 2020: Tokio (Japanio)

Templo de Londono

La templo de Londono estas unu el la temploj konstruitaj kaj funkciantaj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 12 konstruita de la mormona eklezio kaj la unua templo konstruita en Britio. Ĝi troviĝas en Newchapel, Surrey, Anglio.

William Parsons

William PARSONS, 3-a grafo de Rosse (naskiĝis la 17-an de junio 1800 en Jorko, mortis la 31-an de oktobro 1867 en Birr-Castle), estis irlanda astronomo.

Eŭropaj ĉefurboj
Eŭropo
Plej grandaj urboj laŭ loĝantaro
Tokyo Skyline 2

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.