Lingvo

Lingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzata por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jura lingvaĵo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj.

Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvoskriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo.

Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komenciĝas.

La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemplojn por la ĝenerala teorio pri lingvo.

Pieter Bruegel the Elder - The Tower of Babel (Vienna) - Google Art Project - edited
La Babela turo (1563), de Pieter Bruegel la Maljuna, estas biblia simbolo, inter alia, de la lingvodiverseco.
Girls learning sign language
Infaninoj lernantaj la uzadon de la Usona signolingvo.

Parola lingvo kaj skriba lingvo

A Specimen by William Caslon
Ekzemplo de tipografia komponado kaj skriba lingvo, de William Caslon; el 1728 Cyclopaedia.

Parolata lingvo aŭ simple parola lingvo estas lingvo produktita pere de artiklitaj sonoj, male al la praktiko de la skriba lingvo. Multaj lingvoj ne havas aŭ havis verkitan formon kaj tiele ili estas nur parolataj lingvo, kio certe okazis ofte en historio kaj en apartaj nekleraj civilizacioj. Parola lingvo aŭ voĉa lingvo estas lingvo produktita pere de voĉa sistemo, male al signolingvo, kiu estas produktata pere de manoj kaj vizaĝo. La termino "parola lingvo" estas foje uzata por aludi nur al voĉaj lingvoj, speciale fare de lingvistikistoj, kio faras la tri terminojn sinonimoj kiuj ekskludas signolingvojn. Aliaj referencas al signolingvo kiel "parolata", speciale kontraste al verkitaj transkriboj de signoj.[1][2][3]

En parola lingvo, multo de la signifo estas determinata de la kunteksto. Tio kontrastas kun la koncepto de skriba lingvo en kiu plej el la signifo estas havigata rekte de la teksto. En parola lingvo, la vero de propozicio estas determinata per komun-senca referenco al la sperto, sed en skriba lingvo, oni metas pli grandan emfazon al logika kaj kohera argumentaro. Simile, parola lingvo tendencas esprimi subjektivan informon, inklude la rilaton inter la parolanto kaj la aŭskultantaro, dum la skriba lingvo tendencas esprimi pli objektivan informaron.[4]

La rilato inter parola lingvo kaj skriba lingvo estas komplekso. Ene de la kampo de lingvistiko la nuna interkonsento estas ke parolo estas denaska homa kapablo, kaj skriba lingvo estas kultura inventaĵo.[5] Tamen kelkaj lingvistikistoj, kiaj tiuj de la Praga skolo, argumentas ke skriba kaj parola lingvo havas distingajn kvalitojn kiuj iras kontraŭ la fakto ke la skriba lingvo estas dependa el la parola lingvo por ties ekzistado.[6]

La partikulareco de la artefaritaj lingvoj okazigas la fakton kaj diferencon rilate al la naturaj lingvoj, ke tiuj plej ofte estas unue skribaj lingvoj kaj poste parolaj lingvoj. Pri Esperanto oni povas diri en kiuj epokoj estis jam la diversaj stadioj de tiu kiel skriba lingvo kaj en kiu tago precize okazis la unua konversacio en tiu lingvo kaj en kiu tago okazis la unua socia evento kie Esperanto definitive iĝis parolata lingvo (Unua Universala Kongreso).

La skribita lingvo estas la unueca, oficiala skribita formo de lingvo. Plejofte ĝi estas superregiona normigo de la regionaj idiomoj kaj dialektoj. La skribita lingvo esprimiĝas per tekstoj kiuj estas je dispono fizike por la legantoj.

Neniu natura lingvo estas nur skribita, la skribita formo estas plejofte komplemento de aro da parolitaj idiomoj. Tiuj evoluas kaj sekve ankaŭ la skribita lingvo evoluas, sed pli malrapide.

La skribita lingvo estas invento kaj pro tio ĝi devas esti instruita, kontraŭe al la lingvo parolita aŭ al la signolingvo, kiuj estas lernataj spontanee per eksponado, precipe en la infanaĝo.

Lingvo Denaskuloj
(milionoj) [7]
mandarena 848
hispana 329 [8]
angla 328
portugala 250
araba 221
hindia 182
bengala 181
rusa 144
japana 122
java 84,3

Lingva diverseco

SIL Ethnologue difinas "vivantan lingvon" kiel "lingvo kiu havas almenaŭ unu parolanton por kiu ĝi estas sia unua lingvo." La preciza nombro da konataj vivantaj lingvoj varias de 6000 du 7000, depende de la precizeco de onia difino de "lingvo", kaj aparte, pri kiel oni difinas la distingon inter lingvoj kaj dialektoj. En 2016, Ethnologue katalogigis 7.097 vivantajn homajn lingvojn.[9] La fakuloj de Ethnologue establas lingvajn grupojn surbaze de studoj pri reciproka komprenebleco, kaj tio ofte rezultigas pli da kategorioj ol pli konservativaj klasifikoj. Ekzemple, la dana lingvo kiun plej kleruloj konsideras sola lingvo kun pluraj dialektoj estas klasifikita kiel du malsamaj lingvoj (dana kaj jutlanda) de Ethnologue.[7]

Laŭ Ethnologue, 389 lingvoj (preskaŭ 6%) havas pli ol milionon da parolantoj. Ĉi tiuj lingvoj kune parolatas per 94% de la monda loĝantaro, dum 94% de la mondaj lingvoj parolatas per la ceteraj 6% de la tutmonda loĝantaro. Dekstre estas tabelo de la mondaj 10 plej parolata lingvoj kun taksoj pri parolantoj de la Ethnologue (nombroj de 2009).[7]

Homa lingvo kaj besta lingvo

Lingvon ofte oni uzas kiel argumenton por aŭ kontraŭ la kvalita malsamo inter bestoj kaj homoj pri penskapablo. Laŭ iuj subtenantoj de bestoprotektado, inter homo kaj besto interstaras neniu malsameco kvalita, sed nur kvanta, eĉ ŝuldita al pli progresa evolua stadio de la homo. Tia bestoprotektismo asertas ke inteligento ne estas ekskluziva prerogativo de la homo, sed ĝi estas karakterizo ankaŭ de la superaj bestoj. Tiuj uloj diras: "estas iuj bestoj kiuj oferas pro amo sian vivon, tial ili ne estas trude memreferenciataj, ili kapablas ami aliulon volante ties bonon kaj provante ĝin realigi."

Laŭ aliaj, tamen, inter homo kaj besto alestiĝas multaj diferencoj-malsamecoj kvalitaj. Jen unu: Simpatiantoj pri prerogativoj de homoj – jam kun Aristotelo[10] – subtenas, ke la scikapablo de la superaj bestoj estas kvalite malsama. Laŭ tiuj, besto: unue, ekrimarkiĝas nur pri iuj aspektoj, nome tuŝiĝas nur per/pri la aspektoj utilaj aŭ malutilaj, plaĉaj aŭ malplaĉaj, danĝeraj aŭ avantaĝaj dum aliajn aspektojn eĉ ne perceptas (ĉi-rilate vidu aliajn pensulojn kiel Plessner, Max Scheler, Adolph Ferdinand Gehlen, Ernst Cassirer); due, se la atento kaj intereso de la besto konverĝas nur sur tiujn perceptitajn aspektojn signifas ke la besta scipovo estas nur pragmata, util-altira.

Male, homo: unue, konsciiĝas pri ĉiuj aspektoj de ĉiu ajn aĵo-afero, kaj ne nur pri tiuj utilaj kaj malutilaj; due, sin demandas ne nur pri utileco aŭ malutileco ktp de la aĵaro, sed ankaŭ pri ĝia naturo, nome tiu sin demandas: “kio estas tio?” ĉar tiu volas ĝin koni eksklude de ĝia eventuala utilo aŭ malutilo, tiu volas scii ankaŭ pri la vero pri la aĵaro, la bono kaj malbono, justo kaj maljusto, tiu volas distingi la belon kaj malbelon.

Tial, laŭ tiuj pensistoj, la homa inteligento estas ne nur pragmata/util-altirita, sed ankaŭ teoriumanta (porteoria). Jen la rilato pri lingvo: tiu malsameco (laŭ Aristotelo kaj la aliaj) riveliĝas en la komunikado: dum la besta komunikado sin esprimas pere de gestoj aŭ krioj kaj pragmate signalas danĝeron aŭ petas nutraĵon ktp, la homo sin esprimas pere de la vorto, kiu ne estas nur pragmata, sed ankaŭ porteoria (abstraktema), nome kapabla komuniki la veron, la belon la bonon ktp.[11]

Historio de lingvo

Oni povas diri, ke lingvo naskiĝas kiam en sia evoluo ĝi iĝas tro diferenca el la devena trunko, tiom ke parolantoj de la trunko aŭ de aliaj derivitaj novaj lingvoj ne interkompreniĝas kun la parolantaro de tiu nova lingvo. Tio kondukas la lingvistojn pli kaj pli reen al pli antikvaj pra-lingvoj, kie eblas moviĝi nur per hipotezoj, rilate al migrado de popoloj ktp. Tiel pri la latina oni povas diri, ke ĝi mortis kiam estis produktitaj la latinidaj lingvoj, kvankam la latina mem havis kaj havas ian "post-mortan" vivon kiel kultura, ceremonia, revitaligebla lingvo ktp. Same oni povas diri, ke ĝi naskiĝĝis iam per evoluo de komuna trunko hindeŭropa. La studo de pli praaj lingvoj estas des pli malfacila ju pli oni eniras en pli antikvaj epokoj.

Lingva revitaligo estas la procezo flanke de registaroj, politikaj aŭtoritatoj, komunumoj, akademiuloj por rekuperi la uzon de lingvo, kiu ne plu estas parolata kaj uzata hejme. Lingva revitaligo celas reuzi lingvon estingitan aŭ endanĝerigitan.

Lingvomortiĝo estas la procezo per kiu lingvo ĉesas esti uzata de la homoj, kiuj ĝin parolis.

Listoj

Vidu ankaŭ

Bibliografio

Beowulf.firstpage.jpeg
La unua paĝo de Beowulf, manuskripto de la poemo en anglosaksa lingvo.
  • Paolo Pagani, Appunti sulla specificità dell'essere umano, en Luca Grion (a cura di) La differenza umana. Riduzionismo e antiuamanesimo, La Scuola, 2009, pp. 447-161
  • AGHA, Agha. (2006) Language and Social Relations. Cambridge University Press.
  • AIKHENVALD, Alexandra. (2001) “Introduction”, Alexandra Y. Aikhenvald: Areal diffusion and genetic inheritance: problems in comparative linguistics. Oxford: Oxford University Press, p. 1–26.
  • AITCHISON, Jean. (2001) Language Change: Progress or Decay?, 311981‑a eldono, Cambridge, New York, Melbourne: Cambridge University Press.
  • ALLERTON, D. J.. (1989) “Language as Form and Pattern: Grammar and its Categories”, An Encyclopedia of Language. London:NewYork: Routledge.
  • ARONOFF, Mark. (2011) What is Morphology. John Wiley & Sons.
  • AUSTIN, Peter K. (2011) “Introduction”, Cambridge Handbook of Endangered Languages. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-88215-6.
  • BAKER, Mark C.. (2001) “Syntax”, Mark Aronoff: The Handbook of Linguistics. Blackwell, p. 265–295.
  • BAUER, Laurie. (2003) Introducing linguistic morphology, 2‑a eldono, Washington, D.C.: Georgetown University Press. ISBN 0-87840-343-4.
  • BLOOMFIELD, Leonard. (1914) An introduction to the study of language. New York: Henry Holt and Company.
  • (2008) Concise Encyclopedia of Languages of the World. Elsevier Science. ISBN 0-08-087774-5.
  • CLACKSON, James. (2007) Indo-European Linguistics: An Introduction. Cambridge University press.
  • CAMPBELL, Lyle. (2002) “Areal linguistics”, Bernard Comrie, Neil J. Smelser and Paul B. Balte: International Encyclopedia of Social and Behavioral Sciences. Oxford: Pergamon, p. 729–733.
  • CAMPBELL, Lyle. (2004) Historical Linguistics: an Introduction, 2‑a eldono, Edinburgh and Cambridge, MA: Edinburgh University Press and MIT Press.
  • CAMPBELL, Lyle. (2001) “The History of Linguistics”, Mark Aronoff: The Handbook of Linguistics. Blackwell, p. 81–105.
  • CANDLAND, Douglas Keith. (1993) Feral Children and Clever Animals: Reflections on Human Nature. Oxford University Press US, p. 293–301. ISBN 0-19-510284-3.
  • CHOMSKY, Noam. (1957) Syntactic Structures. The Hague: Mouton.
  • CHOMSKY, Noam. (2000) The Architecture of Language. Oxford: Oxford University Press.
  • CLARKE, David S.. (1990) Sources of semiotic: readings with commentary from antiquity to the present. Carbondale: Southern Illinois University Press.
  • COMRIE, Bernard. (1989) Language universals and linguistic typology: Syntax and morphology., 2‑a eldono, Oxford: Blackwell. ISBN 0-226-11433-3.
  • (2009) The World's Major Languages. New York: Routledge. ISBN 978-0-415-35339-7.
  • COULMAS, Florian. (2002) Writing Systems: An Introduction to Their Linguistic Analysis. Cambridge University Press.
  • CROFT, William. (2004) Cognitive Linguistics. Cambridge: Cambridge University Press.
  • CROFT, William. (2001) “Typology”, Mark Aronoff: The Handbook of Linguistics. Blackwell, p. 81–105.
  • CRYSTAL, David. (1997) The Cambridge Encyclopedia of Language. Cambridge: Cambridge University Press.
  • DEACON, Terrence. (1997) The Symbolic Species: The Co-evolution of Language and the Brain.. New York: W.W. Norton & Company. ISBN 978-0-393-31754-1.
  • DIXON, Robert M. W.. (1972) The Dyirbal Language of North Queensland. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-08510-1.
  • (2003) “Language as Culture in U.S. Anthropology: Three Paradigms”, Current Anthropology 44 (3), p. 323–348. doi:10.1086/368118.
  • (2009) “The myth of language universals: Language diversity and its importance for cognitive science” 32 (5), p. 429–492.
  • (2003) “Deciphering the Genetic Basis of Speech and Language Disorders”, Annual Review of Neuroscience 26, p. 57–80. doi:10.1146/annurev.neuro.26.041002.131144.
  • FITCH, W. Tecumseh. (2010) The Evolution of Language. Cambridge: Cambridge University Press.
  • FOLEY, William A.. (1997) Anthropological Linguistics: An Introduction. Blackwell.
  • GOLDSMITH, John A. (1995) “Phonological Theory”, John A. Goldsmith: The Handbook of Phonological Theory, Blackwell Handbooks in Linguistics. Blackwell Publishers. ISBN 1-4051-5768-2.
  • GREENBERG, Joseph. (1966) Language Universals: With Special Reference to Feature Hierarchies. The Hague: Mouton & Co.
  • HASPELMATH, Martin. (2002) Understanding morphology. London: Arnold, Oxford University Press. (pbk)
  • (1973) “The Curse of Babel”, Daedalus 102 (3, Language as a Human Problem), p. 47–57.
  • (2002) “The Faculty of Language: What Is It, Who Has It, and How Did It Evolve?”, Science 22 298 (5598), p. 1569–1579. doi:10.1126/science.298.5598.1569.
  • HAUSER, Marc D.. (2003) “What are the uniquely human components of the language faculty?”, M.H. Christiansen and S. Kirby: Language Evolution: The States of the Art. Oxford University Press.
  • HOCKETT, Charles F.. (1960) “Logical considerations in the study of animal communication”, W.E. Lanyon: Animals sounds and animal communication, p. 392–430.
  • INTERNATIONAL PHONETIC ASSOCIATION. (1999) Handbook of the International Phonetic Association: A guide to the use of the International Phonetic Alphabet. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-65236-7.
  • KATZNER, Kenneth. (1999) The Languages of the World. New York: Routledge.
  • KENNISON, Shelia. (2013) Introduction to Language Development. SAGE.
  • LABOV, William. (1994) 'Principles of Linguistic Change vol.I Internal Factors'. Blackwell.
  • LABOV, William. (2001) 'Principles of Linguistic Change vol.II Social Factors'. Blackwell.
  • (1992) “Another view of endangered languages”, Language 68 (4), p. 809–811. doi:10.1353/lan.1992.0013.
  • LADEFOGED, Ian. (1996) The sounds of the world's languages. Oxford: Blackwell, p. 329–330. ISBN 0-631-19815-6.
  • LESSER, Ruth. (1989) “Language in the Brain: Neurolinguistics”, An Encyclopedia of Language. London:NewYork: Routledge.
  • LEVINSON, Stephen C.. (1983) Pragmatics. Cambridge: Cambridge University Press.
  • . Ethnologue: Languages of the World, Sixteenth edition. SIL International (2009).
  • LYONS, John. (1981) Language and Linguistics. Cambridge University Press. ISBN 0-521-29775-3.
  • MACMAHON, M.K.C.. (1989) “Language as available sound:Phonetics”, An Encyclopedia of Language. London:NewYork: Routledge.
  • (2003) The Mixed Language Debate: Theoretical and Empirical Advances. Berlin: Walter de Gruyter. ISBN 3-11-017776-5.
  • (2010) Atlas of the World's Languages in Danger, 3rd edition.. Paris: UNESCO Publishing.
  • NEWMEYER, Frederick J.. (2005) The History of Linguistics. Linguistic Society of America. ISBN 0-415-11553-1.
  • NEWMEYER, Frederick J.. (1998) Language Form and Language Function. Cambridge, MA: MIT Press.
  • NICHOLS, Johanna. (1992) Linguistic diversity in space and time. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 0-226-58057-1.
  • (1984) “Functional Theories of Grammar”, Annual Review of Anthropology 13, p. 97–117. doi:10.1146/annurev.an.13.100184.000525.
  • (1996) “Language and Literacy: what writing does to Language and Mind”, Annual Review of Applied Linguistics 16, p. 3–13. doi:10.1017/S0267190500001392.
  • PAYNE, Thomas Edward. (1997) Describing morphosyntax: a guide for field linguists. Cambridge University Press, p. 238–241.
  • PINKER, Steven. (1994) 'The Language Instinct: How the Mind Creates Language'. Perennial.
  • ROMAINE, Suzanne. (2001) “Multilingualism”, Mark Aronoff: The Handbook of Linguistics. Blackwell, p. 512–533.
  • DE SAUSSURE, Ferdinand. (1983) Course in General Linguistics, Translated by Roy Harris, La Salle, Illinois: Open Court. ISBN 0-8126-9023-0.
  • SANDLER, Wendy. (2001) “Natural Sign Languages”, Mark Aronoff: The Handbook of Linguistics. Blackwell, p. 533–563.
  • (2008) Senft, Gunter: Systems of Nominal Classification. Cambridge University Press. ISBN 978-0-52-106523-8.
  • (1934) “The phonemic principle”, Language 10 (2), p. 117–129. doi:10.2307/409603.
  • TOMASELLO, Michael. (1996) “The Cultural Roots of Language”, B. Velichkovsky and D. Rumbaugh: Communicating Meaning: The Evolution and Development of Language. Psychology Press, p. 275–308. ISBN 978-0-8058-2118-5.
  • TOMASELLO, Michael. (2008) Origin of Human Communication. MIT Press.
  • THOMASON, Sarah G.. (1988) Language Contact, Creolization and Genetic Linguistics. University of California Press.
  • THOMASON, Sarah G.. (2001) Language Contact - An Introduction. Edinburgh University Press.
  • TRASK, Robert Lawrence. (1999) Language: The Basics, 2‑a eldono, Psychology Press.
  • TRASK, Robert Lawrence. (2007) Language and Linguistics: The Key Concepts, 2‑a eldono, Routledge.
  • ULBAEK, Ib. (1998) “The Origin of Language and Cognition”, J. R. Hurford & C. Knight: Approaches to the evolution of language. Cambridge University Press, p. 30–43.
  • VAN VALIN, jr, Robert D.. (2001) “Functional Linguistics”, Mark Aronoff: The Handbook of Linguistics. Blackwell, p. 319–337.
  • ZENTELLA, Ana Celia. (2002) “Spanish in New York”, The Multilingual Apple: Languages in New York City. Walter de Gruyter.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Nora Groce (1985) Everyone Here Spoke Sign Language: Hereditary Deafness on Martha's Vineyard
  2. Harry Hoemann (1986) Introduction to American sign language
  3. Brooks & Kempe (2012) Language Development
  4. Tannen, Deborah (1982). Spoken and written language: exploring orality and literacy. Norwood, N.J.: ABLEX Pub. Corp.
  5. Pinker, S., & Bloom, P. (1990). Natural language and natural selection. Behavioral and Brain Sciences, 13, 707–784.
  6. Aaron, P. G., & Joshi, R. M. (2006). Written language is as natural as spoken language: A biolinguistic perspective. Reading Psychology, 27(4), 263–311.
  7. 7,0 7,1 7,2
  8. La nombro de Ethnologue pri hispanlingvanoj estas bazita sur nombroj de antaŭ 1995. Pli lastatempa takso estas 420 milionoj; Unua studo de la Instituto Cervantes kaj la Brita Konsilio pri la pezo internacia de la hispaa kaj la angla (hispane), eldonisto: Instituto Cervantes (www.cervantes.es)
  9. statistiko de SIL Ethnologue (angle)
  10. Politiko, I, 1253 a 10-18
  11. Oni notu ke la konekto inter la homa racio kaj homa lingvo estas jam indikata de la du nocioj de la greka (Aristotelo estis greko) vorto “logoso”, kiu signifas kaj racion kaj vorton: nur la posedanto de logoso - porteoria racio - povas komuniki pere de la vorto.
Alma mater

Alma mater (latine „nutranta patrino“) estas metafora nomo por universitato, ĉar ĝi "nutras" siajn studentojn per scioj. La Alma mater de iu do estas la universitato kie tiu persono studis. Oni konsideru ke la latina lingvo estis la uzata lingvo en universitatoj de Eŭropo dum multaj jarcentoj, eĉ kiam ĝi jam ne estis uzata en aliaj fakoj.

La esprimo Alma mater estas kutime uzata ĉefe en Germanlingvio kaj en Nordameriko.

Angla lingvo

La angla lingvo (angle English [IN-gliŝ]) estas ĝermana lingvo kun granda influo de latinidaj vortoj, kiu evoluis en Anglio de la anglosaksa lingvo al la meza angla lingvo por finfine formi la modernan anglan lingvon. Ĝi estas la gepatra lingvo de 309 ĝis 380 milionoj da parolantoj, precipe loĝantaj en Britio (Brita angla) kaj ties eksaj kolonioj kiel Usono (Usona angla), Irlando, Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj multaj landoj en Karibio. Ĝi estas oficiala lingvo de 71 landoj tutmonde, kiel Barato, Pakistano aŭ Sud-Afriko, kie la angla estas uzata kiel unua aŭ dua lingvo.

La angla ankaŭ estas la plej uzata "lingvafrankao" kaj la plej lernita kaj lernata fremdlingvo tutmonde. Tiun fenomenon kaŭzis ĉefe la disvastiĝo de la brita imperio, kaj poste la kreskinta ekonomia kaj kultura influo de Usono depost la Dua Mondmilito. En 2000, oni taksis, ke la angla estas lernita kaj parolata de pli ol unu miliardo da homoj. Ĝi estas la ĉefa lingvo de la interreto.

La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UN kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: kvankam multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj.

Esperanto

Esperanto, origine la Lingvo Internacia, estas la plej disvastigita internacia planlingvo. En 1887 Esperanton parolis nur manpleno da homoj; Esperanto havis unu el la plej malgrandaj lingvo-komunumoj de la mondo. Ĝi funkciis dekomence kiel lingvo de alternativa komunikado kaj de arta kreivo. En 2012, la lingvo fariĝis la 64-a tradukebla per Google TranslateEn 2016, la lingvo fariĝis tradukebla per Yandex Translate; laŭ 2016, Esperanto aperis en listoj de lingvoj plej lernataj kaj konataj en Hungarujo. La nomo de la lingvo venas de la kaŝnomo “D-ro Esperanto„ sub kiu la juda kuracisto Ludoviko Lazaro Zamenhofo en la jaro 1887 publikigis la bazon de la lingvo. La unua versio, la rusa, ricevis la cenzuran permeson disvastiĝi en la 26-a de julio; ĉi tiun daton oni konsideras la naskiĝtago de Esperanto. Li celis kaj sukcesis krei facile lerneblan neŭtralan lingvon, taŭgan por uzo en la internacia komunikado; la celo tamen ne estas anstataŭigi aliajn, naciajn lingvojn.

Prelego de Zamenhof en la 1-a monda kongreso de Esperanto en Bulonjo (1905)

Kvankam neniu ŝtato akceptis Esperanton kiel oficialan lingvon, Esperanto tamen eniris en la oficialan instruadon en pluraj landoj kiel Hungario kaj Ĉinio. Esperanto troviĝas en la listo de la 30 lingvoj, kies instruado akiris ie en la mondo la prestiĝan Eaquals-kvaliton.

La lingvo estas uzata de internacia komunumo, nombranta laŭ diversaj taksoj cent mil ĝis du milionojn da parolantoj (depende de la lingvonivelo); estas laŭ diversaj taksoj inter proksimume unu kaj pluraj miloj da denaskaj parolantoj.

Esperanto akiris kelkajn internaciajn distingojn, ekzemple du rezoluciojn de UNESCO aŭ subtenon de konataj personoj de la publika vivo. Nuntempe ĝi estas uzata por vojaĝado, korespondado, interkompreniĝo dum internaciaj renkontiĝoj kaj kulturaj interŝanĝoj, kongresoj, sciencaj diskutoj, origina kaj tradukita literaturo, muziko, teatro, kino, presita kaj interreta raportadoj, radia kaj televida elsendadoj.

La vortprovizo de Esperanto devenas plejparte el la okcidenteŭropaj lingvoj, dum ĝia sintakso kaj morfologio montras ankaŭ slavlingvan influon. La morfemoj ne ŝanĝiĝas kaj oni povas ilin preskaŭ senlime kombini, kreante diverssignifajn vortojn, Esperanto do havas multajn kunaĵojn kun la analizaj lingvoj, al kiuj apartenas ekzemple la ĉina; kontraŭe la interna strukturo de Esperanto certagrade respegulas la aglutinajn lingvojn, kiel la japanan, svahilan aŭ turkan.

Franca lingvo

La franca lingvo (france langue française /lɑ̃g fʁɑ̃sɛz/ [lang fran-sez] français /fʁɑ̃sɛ/ [fran-se]) estas latinida lingvo parolata de 274 milionoj (ĉ. duono kiel dua lingvo), precipe en Francio, Kanado, Alĝerio, Haitio, Belgio, Svislando, multaj landoj de Nord- kaj Okcident-Afriko kaj ankaŭ en Usono. Ĝi estas unu el la oficialaj lingvoj de UN, de Eŭropa Unio kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Ĝi estas ankaŭ la oficiala lingvo de Universala Poŝta Unio, kreita en 1874.

La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el la vulgara latino parolata en Gaŭlio. Oni konsideras ke la malnovfranca lingvo ekzistis de la 842 ĝis ĉ. 1400 (la kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 estas fro). De ĉ. 1400 ĝis 1600, la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639: frm).

Germana lingvo

La germana lingvo (germane: deutsche Sprache [DOJĉe ŜPRAĥe], Deutsch [dojĉ]) estas ĝermana lingvo, parolata ĉefe en Germanio, Aŭstrio, Liĥtenŝtejno kaj Svisio.

Hodiaŭ proksimume 100 milionoj da homoj parolas la germanan kiel unuan lingvon, kaj eble pliaj 28 milionoj kiel duan lingvon (World Almanac 2000). Ĝi estas la oficiala lingvo de Germanio, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, kaj unu el la oficialaj lingvoj de Svislando, Luksemburgio kaj Belgio sume oni nomas tiun teritorion Germanlingvio. En la plej norda provinco de Italio, Sudtirolo, ĝi estas oficiala lingvo samranga kun la itala kaj unua lingvo de la plejparto de la loĝantaro, kaj ankaŭ en suda Danio ĝi estas oficiala. Historie, ankaŭ estis multaj germanlingvanoj en grandaj partoj de la hodiaŭaj ŝtatoj Pollando, Litovio, Latvio kaj Estonio, Ĉeĥio kaj Slovakio, Hungario, Rumanio (aparte en Transsilvanio), Ukrainio, Belarusio kaj Rusio (krom en Orienta Prusio aparte laŭlonge de la rivero Volgo) – kaj post perfortaj translokiĝoj ene de Sovetunio dum la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj ankaŭ en Kazaĥio – sed post 1945 kaj post 1990 la plej multaj germanlingvanoj, parte devigite, parte propravole, forloĝiĝis de tie. En Brazilo la germana estas gepatra lingvo de ĉirkaŭ 20 mil homoj, pranepoj de germanoj, kiuj alvenis al tiu lando dum la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj, kaj ankaŭ en Argentino, Paragvajo kaj Venezuelo, Usono kaj Kanado signifa procentaĵo de la enmigrintoj el Eŭropo kaj iliaj posteuloj estas germanlingvaj – en Usono la lingvo inter alie flegiĝas en iuj tradiciaj religiaj komunumoj, kiuj dum 17-a kaj 18-a jarcentoj estis subpremataj en Eŭropo. Krome ankaŭ en Sud-Afriko kaj Namibio estas signifa nombro de germanlingvanoj.

Ekzistas multaj germanaj dialektoj, sed la altgermana de Martin Lutero en ties Biblio (1534) iĝis la normo, kaj hodiaŭ preskaŭ ĉiu germanparolanto aŭ parolas aŭ povas paroli ĝin.

La germana estas grava lingvo de la scienco, de la filozofio, de la literaturo, de la muziko, de la teknologio, de la industrio kaj de la monda komerco. Ĝi gravas en la monda kulturo.

Sintakse, la germana havas vortordon V2.

Greka lingvo

La greka lingvo (moderngreke: ελληνικά [eliniKA]) kaj greke ελληνική γλώσσα [helleniKE GLOSsa], aŭ helena lingvo, estas memstara lingvo, nome sendependa branĉo, el la hindeŭropa lingvaro. Ĝi estas indiĝena de la sudaj Balkanoj, la Egeaj Insuloj, okcidenta Malgranda Azio, partoj de norda kaj orienta Anatolio kaj la Suda Kaŭkazo, suda Italio, Albanio kaj Kipro. Ĝi havas la plej longe dokumentita historio de ajna hind-eŭropa lingvo, kies daŭro etendas tra 34 jarcentoj de verkitaj registroj. Ties skribsistemo estis la Greka alfabeto dum la majoritato de ties historio; aliaj sistemoj, kiaj Linia B kaj la Kipra silabaro, estis uzataj antaŭe. Ties alfabeto evoluiĝis el la Fenica skribsistemo kaj siavice ĝi iĝis la bazo de la Latina, Cirila, Armena, Kopta, Gota kaj multaj aliaj skribsistemoj.

Ĝi havas la jenajn lingvajn kodojn: ISO-kodo: gre/ell, el por la moderna Greka (post 1453), grc por la malnova (klasika).

Hispana lingvo

La hispana lingvo aŭ kastilia lingvo (hispane: Español, Castellano) estas latinida lingvo origininta en la hispana historia regiono de Kastilio, kaj nuntempe parolata ĉefe en Hispan-Ameriko kaj Hispanio.

La hispana lingvo estas oficiala en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, Ĝibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. Laŭ la oficiala usona censo de 2000, 28,1 milionoj da usonanoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 procentoj de la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estis iam vaste parolata en Filipinoj, sed nun de nur 0,01% de la loĝantaro. La hispana estas

unu el la ses oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, araba

kaj la franca), kaj ankaŭ oficiala lingvo de la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio. Ĝi estas unu el la fontoj de Interlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influis Esperanton rekte. Laŭ nombro de denaskaj parolantoj, ĝi estas la plej vaste parolata latinida lingvo, sed laŭ internacieco kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte.

La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Madrido.

Akademio nomata Real Academia Española (Reĝa Akademio Hispana) registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde.

Papiamento kaj la ĉabakana estas kreolaj lingvoj kun hispana influo.

En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan variaĵon de la loka hispana, nomatan silbo.

Hungara lingvo

La hungara lingvo (hungare magyar nyelv) estas finn-ugra lingvo parolata en Hungario.

La lingva kodo estas hu resp. hun (laŭ

ISO 639).

Hungara reĝlando

Eble vi serĉas Hungaran reĝlandon, ŝtatan formon ekzistanta en la jaroj 1920–1946.

Hungara reĝlando estis ŝtata formacio en Karpat-baseno ekzistanta ekde la 10-a jarcento ĝis la jaro 1918.

Stefano la 1-a (Hungario) fondis la kristanan reĝlandon en 1000. Fine de 1918 oni proklamis respublikon. Hungara reĝlando estis tre multnacia. Kiel ofica lingvo dekomence estis uzata la latina lingvo, nur en 1836/1844 - 1848 kaj proksimume en 1868 - 1918 la hungara lingvo kaj en 1848 - 1867 la germana lingvo.

Itala lingvo

La itala lingvo ( aŭskultu; itale: Italiano) estas latinida lingvo, el la familio de hindeŭropaj lingvoj. Ĝi estas bazita sur la klerula florenca varianto de la toskana dialekto uzita en la dekkvara jarcento, kiu kiel la aliaj dialektoj de Italio devenas de la neklerula latina lingvo parolata post la disfalo de la romia imperio.

Ĝi estas parolata de 70 milionoj, precipe en Italio kaj Svislando.

La unua teksto en la itala estas de 960. Inter 960–1225 la itala fariĝis literatura lingvo. Dum la 14-a jarcento la florenca dialekto, kiel formigita de Dante Alighieri, Giovanni Boccaccio kaj Francesco Petrarca, fariĝis la normo, spite de la manko de politika unueco en Italio ĝis la 19-a jarcento. Tamen plejmulto de la nekleraj homoj daŭrigis parolante nur siajn regionajn lingvojn ĝis la fino de la dua mondmilito. Ĝis la kvindekaj jaroj, nur bone instruitaj homoj kapablis paroli ĝin, dum la plej multo de la homoj nur parolis sian lokan dialekton. Pro la disvastigo de la televido, kiu ĉiam dissendas en la itala, kaj ĝenerala instruado en publikaj lernejoj, kie oni lernas nur en la itala, la plej multo de italoj nuntempe bone konas la norman italan.

Dum la 16-a kaj la 17-a jarcentoj la itala lingvo ĝuis grandan prestiĝon en Eŭropo. Ĝi fariĝis kaj plejparte daŭre restas la lingvo de la muzikaj terminoj. Ĝis komenco de la 19-a jarcento la operoj estis verkitaj en la itala lingvo, eĉ se la komponanto estis en Anglio, Germanio kiel Georg Friedrich Händel, Aŭstrio kiel Mozart aŭ en Rusio.

Japana lingvo

La japana lingvo (japane 日本語 [Nihongo] aŭskulti) estas la nacia lingvo de Japanio, de nekonata origino. Ĝia karaktero montras simplan fonologion, tre malsimplan esprimaron pri respekto kaj mildeco, kaj vortordon SOV kun postpozicioj.

Latina lingvo

"Latina" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Latina (apartigilo).

Latino aŭ la latina lingvo estas italika lingvo, kiu estis orginale parolata en la areo de antikva Romo. Ĝi ankaŭ estis la ĉefa

lingvo de la romia imperio kaj de la katolika eklezio, kaj

interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj Latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara Latino, kiu siavice pluevoluis post la disfalo de la imperio, kreante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika Latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj dum la renesanco, Latino fariĝis pli ĝuste kaj klasike parolata laŭ la modelo de Cicerono.

Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj. Ĝi estas la lingvo de Julio Cezaro, Vergilio, Ovidio, Aŭgusteno, Abelardo, Tomaso de Akvino, Dante, Koperniko, Erasmo, More, Kalvino, Galileo, Bakono, Kartezio, Spinozo,

Neŭtono kaj Linnaeus. Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon.

Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, Latino restis ordinara parto de klerigado en okcidento kaj de la katolika trenta meso. Pro la graviĝo de presarto kaj naciaj aspiradoj ekde la deksesa jarcento la latina en longa procezo perdis iom post iom la funkcion de interlingvo. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton aŭ por la nomado de ĵus malkovritaj bestoj. Nur Vatikano kaj la katolika eklezio ankoraŭ uzas Latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, Latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la dua Vatikana koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en Latino. Uzadon de la latina kiel viva lingvo liturgie kaj ĉiutage ankaŭ en niaj tagoj proponas la usona Familia Sancti Hieronymi.

En la mezepoka kaj renesanca okcidento, regado de Latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla havas similan rolon hodiaŭ).

Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la angla lingvo.

Nederlanda lingvo

La nederlanda lingvo (Nederlands) estas hindeŭropa kaj ĝermana lingvo.

Ĝi estas la oficiala lingvo de Nederlando, Belgio (en Flandrio kaj Bruselo), Surinamo, Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj, kaj krome estas parolata en Franca Flandrio. Entute ĝi estas parolata de ĉirkaŭ 24 milionoj da homoj. La oficialan lingvon oni nomas Norma Nederlanda, aŭ Ĝenerala Nederlanda. La nederlandan oni ankaŭ indikas (ne ĉiam korekte) per la flandra (en Belgio), la holanda (speciale en ne-okcidentaj partoj de Nederlando) kaj la basgermana (de historiaj lingvistoj).

Pola lingvo

La pola lingvo (pole język polski, polszczyzna) estas la plej ofte uzata okcidentslava lingvo (ene de tiu grupo estas la lingvoj: ĉeĥa, slovaka, soraba kaj mortinta polaba), subgrupo de slava lingvaro. Oni kalkulas, ke ĝi estas la gepatra lingvo de ĉirkaŭ 44 milionoj da homoj en Pollando kaj en tutmonda diasporo (faka literaturo citas la nombron de 40 ĝis 48 milionoj).

Portugala lingvo

La portugala lingvo (portugale: português) estas lingvo latinida, nun parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj. Ĝi estas la sesa plej parolata mondlingvo, parolata en Eŭropo, Ameriko, Afriko, kaj Azio. Nur la mandarena, la hispana, la angla, la hindia, la bengala havas pli da parolantoj. Ĝi estas en la sama rango kiel la araba lingvo aŭ la rusa laŭ la nombro de parolantoj.

Rusa lingvo

La rusa lingvo (ruse: ру́сский язы́к) estas orientslava lingvo, nacia lingvo de rusoj. Ĝi estas plej vaste parolata slava lingvo, oka denaske plej parolata lingvo en la mondo (ĉ. 160 mln. parolantoj) kaj kvina laŭ tuta parolantaro (ĉ. 260 mln. parolantoj). En 2013 ĝi ekestis la dua laŭ uzado en interreto. Rusa lingvo estas unu el oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj estas vaste uzata kiel helplingvo en internaciaj rilatoj.

La rusa lingvo estas precipe parolata en Rusio kaj en la aliaj landoj de la eks-Sovetunio, kaj estis vaste instruata en la lernejoj de ĉiuj landoj de la Varsovia Pakto. En multaj lokoj, ene de Rusio (ekzemple en multlingva Dagestano) kaj ankaŭ ekster ĝi, rusa lingvo servas kiel interpopola komunikilo. Ĝi plu estas la dua lingvo por kelkdek milionoj da parolantoj, kvankam tiu kvanto malgrandiĝis post disfalo de Sovetunio. En la sovetia periodo post la Dua mondmilito la rusa lingvo estis forte altrudata malfavorigante lokajn naciajn lingvojn. Kvankam la plejmulto el la sendependaj landoj de la eks-Sovetio nun favoras siajn lingvojn, la rusa restas vaste parolata tie kaj estas uzata por komunikado inter tiuj landoj.

Rusa lingvo uzas cirilan alfabeton. En 1918 soveta registaro plisimpligis ĝian alfabeton; oni forigis kelkajn literojn, ŝanĝis la regulojn pri uzado de la "malmola signo" (ъ), antaŭe tre ofta litero, igante ĝin unu el la malplej oftaj. Tiu ortografia reformo estis proponita ankoraŭ antaŭ la revolucio, sed bolŝevikoj rapidigis ĝian akcepton. Laŭ oficiala politiko de rusigo meze de la 20-a jarcento tre multaj lingvoj de Sovetunio ekuzis cirilan alfabeton kaj akceptis multajn vortojn (precipe neologismojn) en la rusa.

Slovaka lingvo

La slovaka lingvo (slovake Slovenčina) estas unu el okcidentslavaj lingvoj, kiu plej similas al la ĉeĥa lingvo. Ĝi estas la nacia lingvo de Slovakio.

Ukraina lingvo

La ukraina lingvo (ukraine українська мова [ukrɑˈjɪnʲsʲkɑ ˈmɔwɑ]) estas orienta slava lingvo proksime parenca al la belorusa kaj la rusa, sed kun multaj rimarkindaj malsamoj kaj kun forta leksika influo de la pola.

Ĉeĥa lingvo

La ĉeĥa lingvo (ĉeĥe: Čeština, Český jazyk) apartenas al la slava branĉo de la hindeŭropa lingvaro, nome al la okcidentslava grupo kune kun la lingvoj: pola, slovaka kaj soraba. La ĉeĥa kaj slovaka estas reciproke kompreneblaj kiel dialektoj (ili disiĝis en la mezo de la 19-a jarcento), kvankam ili diferencas ankaŭ fonetike (en la slovaka mankas "ř", la ĉeĥa ne posedas "ä, ô, ĺ, ľ, ŕ").

La malnova ĉeĥa literaturo floris inter la 14-a kaj 17-a jarcentoj, sed precipe la protestantisma, tial la rekatoliga periodo (post la batalo apud Prago en 1620, en kiu venkis la katolikoj) persekutis la malnovajn verkojn kaj bremsis la lingvan evoluon. Nur post la patento de la imperiestro Jozefo la 2-a pri religia toleremo (1781) eblis reeldoni la klasikaĵojn, kaj la nacia renesanco povis starti. Kiel bazon por la moderna ĉeĥa lingvo oni elektis la klasikan tradukon de Biblio el la 16-a jarcento - tiel estiĝis konsiderinda diferenco inter la normigita lingvo literatura kaj spontana lingvo parola.

La ĉeĥa estas lingvo fleksia, uzanta 7 deklinaciajn kazojn. Por deklinaciado kaj konjugaciado ekzistas multaj modeloj kaj esceptoj, tial la ĉeĥa estas relative tre malfacila. Danke al akuzativo ĝi ne havas firme ligitan vortordon, kies ŝanĝado de la vortordo povas reliefigi aŭ malemfazi frazelementojn laŭ deziro de la parolanto.

Lingvo
Listoj
Diverslingve

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.