Libro de la Saĝo

Libro de la Saĝo, aŭ la Saĝo de Salomono aŭ simple Saĝo (greke: Σοφία Σολομώντος = Saĝo de Salamono; latine: Sapientia = Saĝo) estas teksto de la kristana Biblio (Septuaginto kaj Vulgato kaj Nova Vulgato) sed ne akceptita en la Tanaĥo (hebrea biblio) eble pro tio, ke la libro ne estis verkita en la hebrea lingvo. La protestantaj eklezioj sekvas la hebrean kanonon kaj tial por ili tiu libro estas nur apokrifaĵo, kvankam hodiaŭ multaj iliaj presitaj biblioj ĝin entenas.

Tiu libro estis origine skribita en la antikva greka kaj ĝia redakto hipoteze okazis en Aleksandrio ĉirkaŭ la jaro 50 antaŭ Kristo, fare de nekonata aŭtoro. Sinsekva tradicio aldonis la Saĝo «de Salomono», eble cele ĝin nobligi kiel jam okazis por diversaj bibliaj libroj konvencie asignitaj al la fama reĝo.

Ĝi etendiĝas laŭ 19 ĉapitroj kun diversaj eldiroj tipaj de la saĝo, kun aparta ekzaltado de la Teologia Saĝo priskribita kiel personulo ĉe Dio kun Dio en Dio. Tiu penso estas aludata ankaŭ en aliaj bibliaj prisaĝaj libroj kiel en en la Alta Kanto kaj Kohelet.

Hebrea biblio
Judisma portalo
Kristana portalo

Dato kaj aŭtoro

De tiu libro nin atingis neniu kopio en hebrea lingvo, eble pro tio ke ĝi neniam estis tradukita al la hebrea. Multaj studuloj opinias, ke la lingvo uzata kaj la esprimitaj ideoj pensigas al la greka lingvo kaj al aŭtoro hebrea, eble el Aleksandrio. Tiu libro prezentas grekan pli klasikan ol la aliaj libroj de la Septuaginto.

La libro sin prezentas kiel verko de Salomono, eksplicite indikata, escepte pri la nomo en 7,8 ,12; li sin prezentas kiel reĝo (7,5; 8,9-15); kaj sin adresas al reĝoj kiel al kolegoj (1,1; 6,1-11-21). Fakte tamen la teksto monstras, ke temas pri literatura artifiko.

Tiu aŭtoro estas taksata, ĉe erudiciuloj, eksperto pri filozofio, pri religio kaj etiko. Pri filozofio, tamen, pli farunumo ol posedo, sufiĉa ĉiukaze por doni klarecon al la konceptitaj ideoj. Oni aldonas ankaŭ, ke li povus esti la sama aŭtoro de Kohelet ĉar la du libroj teme similas kaj pensigas al unika pensisto; sed multfoje la priskriboj pri la estimo pri la vivo oponas unu al la alia, unu emas pesimismi, dum la alia optimismi. Aparte ŝajnas ke Saĝo 2,1 ke la aŭtoro respondas direkte al problemaro starigita de la Kohelet (vidu : «Nia vivo estas mallonga kaj dolora, kaj la morto ne estas rebonigo, kaj neniu estas liberigita el Hadeso» (2,1: Kohelet, male, diris ke plibonas la morto.

Enhavaj ideoj

Brilas la kredo monoteisma kaj pri Dio sin rivelanta kiu tamen neniam estas nomata Javeo aŭ per la tetragramo.

Kvankam sub grekaj konceptoj (de stoikuloj kaj Pitagoranoj) estas asertata la kredo pri la senmorteco de la animo: en tiu estas reflektata la pensmaniero de la bibliparalela hebrea literaturo, ekzemple en la skriboj de la Qumran ([1]).

Brilas, kiel jam dirite, la personigo de la Saĝo kiun kristanoj legis kiel ekanoncon de la Difilo, egala sed distinkta el Dio.

Por la malbonuloj estas antaŭvidigita la puno aŭ neniigo, dum por la bonuloj estas rezervata la eterna ĝojo. Ĉiuspeca malbono estas imputata al la diablo.

La aŭtoro, fine, opcias por la kapablo de la homa racio kompreni iujn atributojn de la Dio kreinta: do, por li la ekzisto de Dio estas pruvebla per la homa racio.

Multaj el tiuj temoj estos reprenitaj kaj precizigitaj de la aŭtoroj de la Nova Testamento (Ekzemple en Rm 1,19-20).

Bibliografio

  • HENRY, Introducción crítica al Antiguo Testamento, 1981, Barcelona: Herder. ISBN 84-254-1085-1

Eksteraj ligiloj

Dio laŭ Judismo

La koncepto pri Dio en Judismo estas rigore monoteisma. Dio estas esto unika nedividebla nekomparebla, kiu estas la unua kaŭzo de la universo kaj fina kaŭzo de la tuta ekzistado. La juda tradicio instruas ke Dio estas nekonebla, eĉ en la 613 preceptoj sur la monto Sinajo aŭ dum profetaj vizioj, kaj ke li estas nur la "ŝajno" rivelita de Dio, kiu kaŭzis la ekziston de la universo kaj interagas kun la homo kaj kun la mondo. En judismo, la unika Dio de Izraelo estas la Dio de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo, ke li estas la gvido de la mondo, kiu liberigis Izraelon el la sklaveco de Egiptio, kiu donis la 613 preceptojn (613 mitzvot) sur la Monto Sinajo, kiel preskribite en la Torao. Li ankaŭ donis la Noajn Sep Leĝojn por la tuta homaro.

En La juda religio kaj en la Torao Dio estas do vidata kiel Supera Esto, kreinto, gvidanto de la mondo kaj de la homoj, supera juĝisto kaj patro, kies justico estas mildigita de la mizerikordo, kies proponoj estas realigitaj de agentoj elektitaj kiuj povas esti kaj anĝeloj kaj individuoj/nacioj. Dio komunikas sian volon pere de judaj profetoj kaj aliaj instrumentoj.

La fido de la juda popolo estis unuamomente kulto precipe henoteisma:nome ĉiu popolo havas sian Dion, sed la Dio de la juda popolo, estas la unika kiun Izraelo servas kaj adoras. Eĥo de tiu henoteisma koncepto povas esti bibliaj pasaĵoj dirantaj: "“La Sinjoro estas nia Dio, la plej granda/super ĉiuj dioj”", kaj aludantaj al la 70 anĝeloj, princoj de la 70 Nacioj. Al Li oni rilatas kiel al "“Dio de niaj patroj”, "”la Dio de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo”".

Okazas en la epoko de la ekzilo babilona (6-a jarcento a.K. ke izraelo pasas el monolatrio al monoteismo: ekzistas unika Dio, ĉiuj aliaj estas ŝajnaĵoj.

La Dio de judoj estas kreinto de ĉiuj aĵoj, kiujn li modlis, kiel ripetas la libroj de la judaj profetoj: vidu la vizion de Ezekielo (caxapitro 1) kie la vizaĝoj de la kvar alestigitoj (tri bestoj + unu homo) ricevas, en la posta ekzegezo, la la kapablon reprezenti diajn aspektojn. La kvar vizaĝoj estas:

vizaĝo de orelstrigo, kiu simbolas la profundan saĝon de Dio (Sentencoj 2,6);

vizaĝo de taŭro, kiu per sia fama potenco prezentas la ĉiopovon de Dio (Ijob 37, 23);

vizaĝo de leono, simbolo de la kuraĝa justeco de Dio (Readmono 32, 4);

vizaĝo de homo, simbolo de la amo de Dio, ĉar la homo estas la unika kreitulo kapabla inteligente manifesti tiun kvaliton.Dio estas patro ankaŭ en eventoj dolorigaj kiel la sklavigo de la popolo, taksataj okazigitaj de Dio mem por denove altiri al si sian popolon. Foje estas aludataj mesiaj tempoj en kiuj malaperos maljustaĵoj ktp.

La Dio de Izraelo havas tetragramon tute sian skribitan YHWH (hebrelingve: יְהֹוָה – hebremoderne: Yehovah – hebretiberiade: Yəhōwāh). La nomo YHWH estas kombinaĵo de futuro, prezenco kaj preterito de la verbo "howa" (hebree: הוה) kiu signifas "esti" kaj laŭlitere tradukita signifas: "La Uno mem ekzistanta". Kroma ekspliko pri la senco de la nomo estis komunikita al Moseo kiam YHWH deklaris: "Eyeh Asher Eyeh" (hebree: אהיה אשר יה) "Mi estas Kiu estas" (Eliro 3, 14) – la nomo referencas al Dio kia li vere estas, nome al la Esenco rivelita, kiu transcendas la universon.

Alia nomo de Dio, laŭ la hebrea tradicio, estas Elohim, kiu rilatas al la interago de Dio kaj Universo, Dio manifestiĝanta en la fizika mondo. Tiuj nomo ŝajnas aludi la justecon kaj grandiozecon de Dio kaj signifas: "Tiu kiu estas la tuteco de la povoj, de la fortoj kaj de la kaŭzoj de la universo: pro tio estas uzata la pluralan formon.

Juan de Vergara

Johano de Vergaro (1492-1557) estis hispana humanisto, erudiciulo, teologo kaj filozofo, kanoniko de Toledo, kiu apartenis al familio de judo-konvertiĝintoj, kaj unu el la erudiciuloj kiuj kunlaboris kun la Plurlingva Biblio, rajtigita en Alcalá de Henares de la kardinalo Francisco Jiménez de Cisneros (1436-1517). Li estis frato de Francisco de Vergara (1484-1545) kaj Izabela de Vergara, filozofino kaj tradukistino de la verkaro de Erasmo de Roterdamo (1467-1536) en la hispanan.

Li estis privata sekretario de la kardinalo Cisneros, samkiel de ties sukcedantoj, Vilhelmo de Krojo (1497-1521), ĉefepiskopo de Toledo kaj Alonso de Fonseca y Ulloa (1475-1534). Kune kun Bartolomeo de Kastro, li estis komisiita pri kontrolado de la grekaj tekstoj, kaj krom tio li tradukis la grekan version de la Malnova Testamento kaj la Libro de la Saĝo de la Biblio, inklude de la Tanaĥo. Cisneros same komisiis al li la taskon pri tradukado de la verkaro de Aristotelo, tamen, ĉi-tradukaĵo ne estis publikigita pro la morto de la kardinalo. Ĝis tiu epoko li estis tradukinta la "Fizikon", "Pri la animo" kaj plejgranda parto de la "Metafiziko".

Kristana logos

Laŭ la kristana teologio la Logos estas la Verbo de Dio kiu sin faris karnon en Jesuo Kristo.

Videpunkte de Kristologio, la koncepto ke la Kristo estas la Logos (la greka λóγος, tradukebla per «verbo», «saĝo» aŭ «racio») gravece rolis en la establiĝo de la doktrino pri la dieco de Jesuo kaj lia pozicio, ĉar Dio de Filo, ene de la kristana triunuo, kiel substrekite en la kredo de Koncilio de Kalcedonio.

Tiu kristana nocio originas en la juda tradicio, kiu pretigis la asimiligon de la biblia saĝo kun la logoos de la greka filozofio. La Evangelio laŭ Johano florigos tiun similigon anoncante Jesuon kiel Difilo. (Vidu: Siraĥ 24, 1-12; Libro de la Saĝo 9, 1-4, 17-18.

La juda teologo kaj filozofo Filo de Aleksandrio multe verkis pri la logos tielmaniere ke ŝajnas legi ke la logos vivanta estas ligo de ĉio, kiu tenas la tuton de la aĵoj unuigita kaj malhelpas ke ili disigu” kaj en tio similas al 1, 17 de la paŭla Epistolo al la Koloseanoj.

Kristana paradizo

Kristana paradizo estas la kreo je transtera feliciga situacio kiun Dio alestigas por la homoj jam kreitaj laŭbilde de Dio. Ĝi estas la lasta senco de la tuta kreitaĵaro, la fina celo de la eliro el la ekzisto, kiu devus fariĝi de ĉiu homa aktiveco por kristanoj. Se tion diri per la vortoj de la Katekismo de la Katolika Eklezio, en tiu ĉe la n. 1024 (CCC) estas difinite: “La Ĉielo estas la celo fina de la homo, kaj la realiĝo de liaj plej profundaj aspiroj, la stato de feliĉo supera kaj definitiva”.

Tiu kredero apartenas al la kredo de ĉiuj kristanaj eklezioj kaj kuŝas en iliaj memorigiloj (dogmoj).

Ĉiuj homoj, ĉiu el kiuj havas sian individuecon, bezonas, laŭ la kristana teologio. sian komplementon, kiu por la kristanoj estas la paradiza situacio kun la senpera vizion de Dio. La homo havas, pro dia volo, sian individuecon kiu restas tia porĉiam. Tiam neniam eblas absorbo de la homa mi en la dian mion. Kaj, krom signo de la dia malavareco kaj senpaga donaco, la Paradizo, laŭ la pribiblia interpretado de la Eklezioj Katolikaj kaj Ortodoksaj kaj ĝenerale Orientaj, estas ankaŭ gajnaĵo akirebla per la adhero kaj realigo, interna kaj ekstera, de la verkoj de Kristo ordonitaj kiel aperas en la imagita fina juĝo (vidu sube Mateon 25, 31-46)

Se en la homo elstaras la iniciatemo kun la deziro esti ankaŭ mem faktoro de sia destino, tio estas aprobita de Kristo prezentanta specimenon de verkoj utilaj ankaŭ por la paradizo.

La paradizo estas kutime prezentata kune kun la Purgatorio kaj Infero kiel situacioj akiritaj per la tipo de la verkoj libere efektigitaj de la homo.

Libroj de la Biblio

La Libroj de la Biblio estis skribitaj de diversaj personoj de la historio, kaj en la hebrea lingvo en la Malnova Testamento, kaj en la greka lingvo en la Nova Testamento.

La Malnova Testamento estas komponita de la sekvanta maniero:

39 libroj por la Protestantoj, Anglikanoj, Restaŭristoj kaj Judoj.

46 libroj por la Katolikoj (aŭ 49 se oni kalkulas aparte la 6-an Ĉapitron de la Libro de Baruĥ, kaj la Ĉapitrojn 13 kaj 14 de la Libro de Danielo).

52 libroj por la Ortodoksoj (aŭ 55 se oni kalkulas aparte la 6-an Ĉapitron de la Libro de Baruĥ, kaj la Ĉapitrojn 13 kaj 14 de la Libro de Danielo).La Nova Testamento, kiu ne estas trovita en la Judaj Skriboj, estas komponita de 27 libroj por ĉiuj kristanaj grupoj.

Tiel, la tutaĵo de la libroj de la Biblio varias laŭ la kanono:

La Aleksandria kanono, estis uzita por la unuaj kristanoj, ĝi estas traduko de la hebrea al la greka, kiu inkludis grupon de libroj kiuj estis malakceptitaj por la juda kanono de la Tanaĥ, sed estis akceptitaj de la Kristanismo de la unuaj jarcentoj. En la Katolika Eklezio tiaj libroj estas nomitaj «dua-kanonaj». La Protestanta Eklezio nomas ilin «apokrifaj». La Orientaj Kristianaj Eklezioj kaj Ortodoksaj inkludas en siaj Biblioj kvar al ok tekstoj krom al ĉi tiuj kaj ili malakceptas la okcidentan distingon de la prakanonaj.

La Hebrea Kanono estas uzita de la Judismo kaj de la Protestanta Kristanismo, Anglikana kaj Restaŭrismo.

Muratoria kanono

Muratoria Kanono estas probable la plej antikva listo de la libroj de la Nova Testamento.

Ĝi estis malkovrita en manuskripto de la 7-a jarcento, skribita eble en Bobbio (Alta Italio) kaj apartenanta al la Ambrozia biblioteko, de Ludovico Antonio Muratori kaj estis publikigita en 1740. Sinsekve, en 1897, estis trovitaj kvar fragmentoj de la tiu “Kanono” en kvar manuskriptoj de la abatejo de Monto Kasino, dateblaj je la 11-a kaj 12-a Jarcentoj .

Paŭla penso

La Paŭla penso aŭ penso de Paŭlo de Tarso, dirita ankaŭ paŭla teologio aŭ ‘’’paŭlismo’’’, reprezentas vidpunkte de kronologio kaj ankaŭ de la sinsekva influo sur la sinsekva tradicio, la unuan formon de kristana teologio. Liaj epistoloj estis kompilitaj en la jardekoj 50 kaj 60, antaŭ ol la kompilado de la sinoptikaj evangelioj kiuj entenas teologiajn nociojn precipe implicitajn, nome ne vaste kaj sisteme disvolvitajn, kaj ne koncernas la teologian valoron de la resurekto kiu estas nur rakontata, antaŭ ol la Evangelio laŭ Johano (la evangeliisto impregnita je teologio kiu emfazas la dian naturon de Jesuo-Logoso, antaŭ ol la Epistolo al la Hebreoj (kies aŭtoro, eble [[Apolo, interpretas la savan valoron de la aktiveco de Jesuo per la kategorioj propraj de la juda tradicio, koncentriĝante, tamen, pli sur lia morto ol sur lia resurekto.

La centra punkto de la teologia penso de Paŭlo, kiu emerĝas el la hebrea farisea tradicio, estas Jesuo Kristo mortinta kaj resurektinta. Ĉirkaŭ tiu pivoto ŝoforas la evangelio de Paŭlo . anoncita dum sia misiaj kampanjoj, kaj al ili estas ligitaj teologiaj intuicioj entenataj en liaj Epistoloj pri teologio, Ekleziologio kaj eskatologio. El liaj epistoloj tiuj intuicioj ne estas organike strukturitaj kiel en kristanaj modernaj kateĥismoj, sed fontas fragmente kaj foje ambigue: la sinsekva tradicio dividiĝis en la interpreto pri iuj paŭlaj konceptoj, aparte rilate la problemon de fido/faroj kiu staras ĉe la bazo de la reformacio.

Personigo de la biblia Saĝo

Tia personigo de la biblia Saĝo elstaras ĝuste en la prisaĝaj libroj kiuj anoncas kaj priskribas la karakterizojn de la Saĝon.

Tiaj libroj estas sep.Hebreaj kaj kristanaj:

Libro de Ijob esploranta pri la homa sufero

Psalmaro didaktika kantaro-kanzonaro laŭdanta Dion

Sentencoj de Salomono kolekto de motoj, didaktikaj reguloj kaj popolaj proverboj

Kohelet (aŭ la Ekleziano aŭ la Predikanto) diskutanta pri bono kaj malbono

Alta Kanto de Salomono kolekto de nuptaj-amaj poeziaj kantoj.Nur kristanaj:

Libro de la Saĝo parolas pri la Dia Saĝo, idolkulto kaj “trompiga saĝo”

Siraĥ simila al la Sentencoj de Salomono, sed socinivelen transportita.

Prisaĝaj libroj

Prisaĝaj libroj en la Malnova Testamento de la Biblio, kaj hebrea kaj kristana, estas didaktikaj libroj pri morala etiko. Ili celas instrui la Saĝon. Ili sin prezentas poemformaj kaj pro tio ili estas ankaŭ diritaj “Poeziaj libroj” pro la bildobrilo kaj frazaranĝo elaganta kaj muzika.

La hebrea Biblio enigas tiujn libojn en kolekton nomatan Ketuvim.

Rikardo de Sankta Viktoro

Rikardo de Sankta Viktoro estis unu el la plej influaj majstroj el la Sankta Viktora Skolo de Parizo kaj estis taksata unu el la plej elstaraj mistikaj teologoj. Li naskiĝis en Skotio ĉirkaŭ la jaro 1110 kaj forpasis la 10an de marto 1173 en Parizo. Li ankaŭ regis la monaĥejon de Sankta Viktoro en Parizo ekde 1162 ĝis 1173, nome ĝis la morto.

Satano

Satano (hebrea: שָּׂטָן satano, signifanta "oponanto"; araba: شيطان ŝajtano, signifanta; "vojerarinta", "malproksima" aŭ iam "diablo") estas ĉefulo aperanta en la tekstoj de la Abrahamaj religioj kiu alportas malbonon kaj tenton, kaj estas konata kiel la trompanto kiu gvidas homecon erare. Kelkaj religiaj grupoj instruas ke li devenis kiel anĝelo kiu elfalis for de la favoro de Dio, deloganta homecon en la vojojn de peko, kaj kiu havas potencon en la falinta mondo. En la hebrea Biblio kaj la Nova Testamento, Satano estas unuavice akuzanto kaj oponanto, nepre kruela ento, ankaŭ nomita la diablo, kiu posedas demonajn kvalitojn.

En Teisma Satanismo, Satano estas konsiderita kiel pozitiva forto kaj dio kiu estas aŭ adorita aŭ respektita. En la Satanismo de Anton LaVey, Satano estas metaforo kaj konsideriĝas teni raciajn kvalitojn.

Saĝo

Saĝo estas homa kapablo kiu disvolviĝas per aplikado de inteligento al siaj spertoj. Saĝo donas al la homo pli bonan komprenon, kiu ebligas cerbumi pri kio estas vera aŭ malvera kaj kio estas bona aŭ malbona. en apartaj cirkonstancoj.

Saĝo (teologio)

La saĝo en la teologia medio estas atributo de Dio aŭ karakterizo de la homo iluminita el Alto. Ĝi manifestiĝas en la kreado kaj en la regado de la universo.

Scienculoj inter la katolikaj monaĥoj kaj pastroj

Scienculoj inter la katolikaj monaĥoj kaj pastroj trovas sian ekmarŝon kaj puŝon kaj kaj avvio en la fakto ke la samo ne troviĝas inter la porkultaj ministroj de aliaj religioj. La atento kuras tuj al la aliaj du abrahamaj religioj, nome judismo kaj islamismo kune kun regantoj de aliaj religioj.

Tanaĥo
Leĝo de Moseo
• Libro de Genezo
• Libro de Eliro
• Libro de Levidoj
• Libro de Nombroj
• Libro de readmono
Profetaj libroj
Unuaj profetoj
• Josuo
• Juĝistoj
• 1-a libro de Samuel
• 2-a libro de Samuel
• 1 Reĝoj
• 2 Reĝoj
Postaj profetoj
• Jesaja
• Jeremia
• Jeĥezkel
Malgrandaj profetoj
• Hoŝea
• Joel
• Amos
• Obadja
• Jona
• Miĥa
• Naĥum
• Ĥabakuk
• Cefanja
• Ĥagaj
• Zeĥarja
• Malaĥi
Ketuvim
Poetaj libroj
• Psalmoj
• Proverboj
• Ijob
Kvin solenaj volvolibroj
• Alta kanto de Salomono
• Rut
• Plorkanto
• Predikanto (Kohelet)
• Ester
Historiaj libroj
• Daniel
• Ezra
• Neĥemja
• 1-a Kroniko
• 2-a Kroniko
Malnova Testamento
Pentateŭko
• Libro de Genezo
• Libro de Eliro
• Libro de Levidoj
• Libro de Nombroj
• Libro de Readmono
Historiaj libroj
• Josuo
• Juĝistoj
• Rut
• 1-a de Samuel
• 2-a de Samuel
• 1 Reĝoj
• 2 Reĝoj
• 1-a Kroniko
• 2-a Kroniko
• Ezra
• Neĥemja
• Ester
Saĝeco & Poetaro
• Ijob
• Psalmoj
• Proverboj
• Predikanto
• Alta Kanto de Salomono
Profetaj libroj
Grandaj profetoj
• Jesaja
• Jeremia
• Plorkanto
• Jeĥezkel
• Daniel
Malgrandaj profetoj
• Hoŝea
• Joel
• Amos
• Obadja
• Jona
• Miĥa
• Naĥum
• Ĥabakuk
• Cefanja
• Ĥagaj
• Zeĥarja
• Malaĥi
Malnova Testamento

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.