Kulturo

Kulturo (de la latina cultura, prilaboro, zorgo, agrokulturo,[1] kiu devenas de colere, loĝi, prizorgi, kultivi) estas vastasence ĉio, kion la homo mem kreis, kontraŭe al la naturo, ne kreata de li.

Parthenon from west
Antikva templo, la Partenono en Ateno (Grekujo), klasika eŭropa simbolo por kulturo.

En filozofio, la vorto kulturo indikas tion kio estas malsama al la naturo, tio estas, kio estas de la ordo de la akirita kaj ne  denaske. Kulturo estis longe konsiderata kiel karakteriza trajto de homaro, kiu distingas ĝin de bestoj.

En sociologio, kulturo estas difinita kiel "tio kio estas komuna al grupo de individuoj kaj kio ĝin interligas".

La kampo de kultursciencoj la koncepto kulturo povas esti konsiderata kiel aro de distingaj trajtoj, spiritaj kaj materiaj, intelektaj kaj emociaj, kiuj karakterizas iun socion aŭ socian grupon. Krom artoj kaj literaturo, ĝi ampleksas vivstilojn, bazajn homajn rajtojn, valorojn, tradiciojn kaj kredojn. Ĝi konstituiĝas en malsamaj manieroj de esti, pensi, agi kaj komuniki[2].

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kulturo (televidkanalo).

Historio

La signifo de kulturo ŝanĝiĝis en la daŭro de historio ree.[3]

Kulturo estas koncepto baze sur termino unuafoje uzite en grek-romia antikveco fare de la romia oratoro Cicerono: "cultura animi" (kultivado de la animo). Tiu ne-agrikultura uzo de la esprimo "kulturo" reaperis en moderna Eŭropo en la 17-a jarcento rilatanta al la plibonigo aŭ rafinado de individuoj, precipe tra eduko. Dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj ĝi rilatis pli ofte al la komunaj referencpunktoj de ĉiuj homoj, kaj diskuto de la esprimo ofte estis ligita al naciaj aspiroj aŭ idealoj. Kelkaj sciencistoj kiel ekzemple Edward Tylor uzis la esprimon "kulturo" por rilati al universala homa kapablo.

En la 20-a jarcento, "kulturo" aperis kiel centra koncepto en antropologio, ampleksante la vicon da homaj fenomenoj kiuj ne povas esti rekte atribuitaj al genetika heredo. Specife, la esprimo "kulturo" en usona antropologio havis du signifojn:

  • la evoluinta homa kapablo klasifiki kaj reprezenti travivaĵojn per simboloj, kaj agi imagive kaj kreive; kaj
    CiceroBust
    Cicerono parolis pri kulturo.
  • la apartaj manieroj laŭ kiuj homoj, kiuj vivas alimaniere, klasifikis kaj reprezentis siajn travivaĵojn, kaj agis kreive.[4]
CiceroBust
Cicerono parolis pri kulturo.

Hoebel priskribas kulturon kiel integran sistemon de erudiciaj kondutpadronoj kiuj estas karakterizaĵo de la membroj de socio kaj kiuj ne estas rezulto de biologia heredo.[5]

Distingoj estas nuntempe faritaj inter la fizikaj artefaktoj kreitaj fare de socio, ĝia tielnomita materiala kulturo, kaj ĉio alia, [6] nome la netuŝeblaĵoj kiaj ekzemple lingvo, kutimaro, ktp, tio estas la ĉefa referencito de la esprimo "kulturo".

Aferoj tiuj, kiuj vere reprezentas la kulturon de la pasinteco estas bondataj aferoj. Ĉi tiuj aferoj estas aŭtentikaj kaj donas sencon al personoj pri kiel la vivo/stilo estis dum la periodo.

Etimologio

La vorto kulturo devenas de la latina termino cultura, kiu mem devenas de la latina colere, prizorgi, kulturebligi, eduki. Ankaŭ la vortoj kolonio kaj kulto havas la saman devenon. Kulturo signifas en Esperanto, kiel ankaŭ en la germana ekzemple, kaj la prilaboron de la tero kaj la prizorgon de spiritaj aĵoj. La rilato al la tero troviĝas ĉefe en agrikulturo kaj agrokulturo.

Etimologie la latina vorto colere devenas de la hindeŭropa radiko kuel-, tio estas turn(iĝ)i, tiel ke la devena signifo rilatis eble al lerte okupiĝi.[7]

Kulturŝanĝo

Indig2
Bildo de la 19a jarcento montrante aŭstraliajn "indiĝenojn" frontantaj la alvenon de la kapitano James Cook en 1770

Kultura renovigo signifis ajnan ŝanĝon kiu estas nova kaj utila al grupo de homoj kaj esprimita en ilia konduto sed kiu ne ekzistas kiel fizika objekto. La homaro estas en tutmonda "akcela kultura ŝanĝperiodo", movata de la vastiĝo de internacia komerco, la amaskomunikiloj, kaj ĉefe, la eksplodo de la homa loĝantaro, inter aliaj faktoroj.

Kulturoj estas interne trafitaj kaj de fortoj instigantaj ŝanĝojn kaj de fortoj rezistantaj ŝanĝon. Tiuj fortoj estas parencaj al kaj sociaj strukturoj kaj naturaj okazaĵoj, kaj estas engaĝitaj en la kontinuigo de kulturkonceptoj kaj praktikoj ene de nunaj strukturoj, kiuj mem estas submetataj al ŝanĝiĝo.[8]

Sociaj konfliktoj kaj la evoluo de teknologioj povas produkti ŝanĝojn ene de socio ŝanĝante socian dinamikon kaj reklamante novajn kulturajn modelojn, kaj spronante aŭ ebligante generan agon. Tiuj sociaj ŝanĝoj povas akompani ideologiajn ŝanĝojn kaj aliajn specojn de kultura ŝanĝo. Ekzemple, la usona feminisma movado implikis novajn praktikojn kiuj produktis ŝanĝon en seksaj rilatoj, ŝanĝante kaj sekson kaj ekonomiajn strukturojn. Ankaŭ mediaj cirkonstancoj povas eniri kiel faktoroj. Ekzemple, post kiam tropikaj arbaroj reduktiĝis ĉe la fino de la lasta glaciepoko, plantoj taŭgaj por malsovaĝigo estis haveblaj, kondukante al la invento de agrikulturo, kiu siavice kaŭzis multajn kulturajn inventojn kaj ŝanĝojn en socia dinamiko.[9]

Gorskii 04412u
Portreto de Turkmana virino, stara sur tapiŝo ĉe la enirejo de jurto, vestita per tradicia vestaro kaj juvelaro. La senco pri tempo ege dependas el la kulturo. Tiu foto estis farita en 1913 sed povas esti malfacile datebla por okcidenta vidanto, pro malesto de kulturaj ŝlosiloj.

Kulturoj estas ekstere trafitaj tra kontakto inter socioj, kiuj ankaŭ povas produkti - aŭ inhibicii - sociajn ŝanĝojn kaj ŝanĝojn en kulturaj praktikoj. Milito aŭ konkurado super resursoj povas kunpremi teknologian evoluon aŭ socian dinamikon. Plie, kulturkonceptoj povas transdoniĝi de unu socio al alia, tra disvastigo aŭ kulturigo. En disvastigo, la formo de io (kvankam ne nepre ties signifo) moviĝas de unu kulturo al alia. Ekzemple, hamburgeroj, rapidmanĝejo en Usono, ŝajnis ekzotaj kiam estis enkondukitaj en Ĉinion. "Stimuldisvastigo" (la dividado de ideoj) rilatas al elemento de unu kulturo kaŭzanta renovigon aŭ disvastigon en alia. "Rekta Prunto" aliflanke tendencas rilati al teknologia aŭ perceptebla disvastigo de unu kulturo la alia. Disvastigo de renovigaj teorioj prezentas science bazitan modelon de kial kaj kie individuoj kaj kulturoj enkondukas novajn ideojn, praktikojn, kaj produktojn.

Senkulturigo havas malsamajn signifojn, sed en tiu kunteksto rilatas al anstataŭigo de la trajtoj de unu kulturo per tiuj de alia, kiel ekzemple kio okazis al certaj indianaj triboj kaj al multaj indiĝenaj popoloj ĉie sur la terglobo dum la procezo de koloniigo. Rilataj procezoj sur individua nivelo inkludas asimiladon (adopto de malsama kulturo de individua) kaj transkulturigo.

Kultura alpropriĝo estas la transpreno aŭ la uzo de la elementoj de malpli superrega kulturo en nedezirinda kaj ofenda maniero laŭ ties membroj - tiel ke ĝia heredaĵo estas misuzata de homoj en privilegia pozicio. Ĉi tio diferencas de forpuŝita grupo, kiu adoptas ion de superrega kulturo en procezo de kultura asimilado.

En kultura antropologio kaj kultura geografio, kultura disvastigo, kiel konceptigis ĝin Leo Frobenius en sia verko de 1897/98 nome Der westafrikanische Kulturkreis, estas la etendo de kulturaj aferoj — kiaj ideoj, stiloj, religioj, teknologioj, lingvoj ktp.— inter individuoj, ĉu ene de unu kulturo aŭ el unu kulturo al alia. Ĝi estas distinga el la difuzo de novaj aferoj ene de specifa kulturo. Ekzemploj de tia disvastigo estas la etendo de militĉaro kaj de ferfandado en antikveco, kaj la uzado de aŭtoj kaj de okcidentaj negoc-kompletoj en la 20a jarcento.

Modernaj pensaroj

Kulturtipoj

La transkultura socio estas socia koncepto respektive kulturo, en kiu ĉiuj partoprenas sendepende de la nacia kulturo, el kiu ili originas. Tiu socia koncepto estis publikigita en 1997 de la filozofo Wolfgang Welsch en sia samnoma eseo. La metoda aliro de Welsch estis akre kritikita pro metodikaj kialoj. Pri la temaro okupiĝis jam antaŭe la etnologoj Clyde Kluckhohn kaj Frank L. Strodtbeck.

Alternativa kulturo estas tipo de kulturo kiu ekzistas ekster la bordoj de hegemonia aŭ popola kulturo, kutime sub la domaino de unu aŭ pliaj subkulturoj.

Popola kulturo (aŭ eĉ populara kulturo) estas la tutaĵo de ideoj, perspektivoj, sintenoj, memeoj, bildoj kaj aliaj fenomenoj kiuj estas rigardataj kiel preferataj tra neformala interkonsento ene de la ĉeftendenco de iu preciza socio aŭ kulturo, ĉefe ene de la okcidenta kulturo de la komenco al mezo de la 20a jarcento kaj la posta pliiganta tutmondiĝa ĉeftendenco de la dua duono de la 20a kaj komenco de la 21a jarcento.

Subkulturo estas kulturo kiu ekzistas kadre de alia, pli vasta kulturo, kaj kiun karakterizas nombro da apartaj stilaj trajtoj, konvinkoj k.s.

La kontraŭkulturo estis dekomence kaj iel sinonimo de la hipia movado. Ĝi tamen enhavas ankaŭ la ĉemarĝenajn kulturajn movadojn. Kutime la kontraŭkulturo venas de protestemaj junuloj, sed ne nur. La kulturo amplekse enhavas la skulptarton, la muzikon, la veston, la literaturon ktp; pro la ekonomia komforto la junularo povis kanti aŭ produkti verkojn, kiujn ili deziris. En la komenco de 1970, oni vidis eksplodon de la protestemaj artoj.

En politiko

Kultura naciismo estas formo de naciismo, ĉe kiu la nacio estas difinata per kundividata kulturo. Ĝi estas meza pozicio inter etna naciismo kaj civita naciismo.[10] Sekve, ĝi fokusas je nacia identeco muldita de kulturaj tradicioj, sed ne je la konceptoj de komuna praularo aŭ raso.[11] Ĝi allasas la eblecon, ke alidevenaj individuoj povas membri en la nacio per la vojo de kultura asimilado.

Citaĵoj

Juan José Arreola iam diris:

Citaĵo
 Kulturo estas ĉio kion ni faras nia. 

Alia aŭtoro, kiu pripensis la temon estis la franca Vercors en La malnaturitaj bestoj; laŭ li "la homeco estas ribelo kontraŭ naturo."

Z. Tišljar klarigas la kulturon tiel ĉi:

Citaĵo
 Samkiel individuo konsistas el du bazaj partoj: materio (korpo) kaj spirito (konscio, agforto, scipensa funkciado, fantazio, kreiveco...) tiel ankaŭ grupo konsistas el du partoj: materio (la homoj kiuj al la grupo apartenas) kaj spirito (la ideoj, kolektivaj stiloj, komunaj pensproduktoj, artdirektoj, kutimoj...). Ĉi tiu spirita parto de grupo estas nomata kulturo. Do la plej mallonga difino de la kulturo estas: "Kulturo estas spirito de grupo". 

Aliaj signifoj de la vorto

Kulturo estas ankaŭ la prilaborado pri tero, por igi ĝin fruktodona. Same oni parolas pri kulturo, okaze de flegado pri vegetaĵo, besto aŭ homoj por favori kaj perfektigi ilian korpan evoluon: kulturo de legomoj, floroj; la fizika kulturo (gimnastiko).[12]

Kulturaj aĵoj estas ĉiuj transformoj de krudmaterialo, kiel en tekniko, arto, kuirado, vestaĵoj, sed ankaŭ juro, moralo, religio, ekonomio kaj sciencoj.

Bibliografio

  • Terrence Deacon. (1997) The Symbolic Species: The Co-evolution of Language and the Brain. New York and London: W. W. Norton.
  • Walter Taylor. (1948) A Study of Archeology. Memoir 69, American Anthropological Association. Carbondale IL: Southern Illinois University Press.
  • Dell Hymes. (1969) Reinventing Anthropology.
  • JAMES, Paul. (2010) Globalization and Culture, Vol. 3: Global-Local Consumption. London: Sage Publications.
  • Ralph L. Holloway Jr. (1969). “Culture: A Human domain”, Current Anthropology 10(4).
  • Michael Tomasello (1999). “The Human Adaptation for Culture”, Annual Review of Anthropology 28.
  • (1941) “The relation of habitual thought and behavior to language”, Language, Culture, and Personality: Essays in Honor of Edward Sapir.
  • "Adolf Bastian". Today in Science History. 27 Jan 2009 Today in Science History
  • "Adolf Bastian", Encyclopædia Britannica Online, 27 January 2009
  • ANKERL, Guy. (2000) Global communication without universal civilization, vol.1: Coexisting contemporary civilizations: Arabo-Muslim, Bharati, Chinese, and Western, INU societal research. Geneva: INU Press. ISBN 2-88155-004-5.
  • Arnold, Matthew. 1869. Culture and Anarchy. New York: Macmillan. Tria eldono, 1882, disponebla rete. Alirita: 2006-06-28.
  • Bakhtin, M. M. (1981) The Dialogic Imagination: Four Essays. Ed. Michael Holquist. Trans. Caryl Press. ISBN 978-0-252-06445-6.
  • Barzilai, Gad. 2003. Communities and Law: Politics and Cultures of Legal Identities University of Michigan Press. ISBN 0-472-11315-1
  • Bourdieu, Pierre. 1977. Outline of a Theory of Practice. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-29164-4
  • Cohen, Anthony P. 1985. The Symbolic Construction of Community. Routledge: New York,
  • Dawkins, R. 1982. The Extended Phenotype: The Long Reach of the Gene. Paperback ed., 1999. Oxford Paperbacks. ISBN 978-0-19-288051-2
  • Findley & Rothney. Twentieth-Century World (Houghton Mifflin, 1986)
  • Geertz, Clifford. 1973. The Interpretation of Cultures: Selected Essays. New York. ISBN 978-0-465-09719-7.
  • 1957. "Ritual and Social Change: A Javanese Example", American Anthropologist, Vol. 59, No. 1. COI:10.1525/aa.1957.59.1.02a00040
  • Goodall, J. 1986. The Chimpanzees of Gombe: Patterns of Behavior. Cambridge, MA: Belknap Press of Harvard University Press. ISBN 978-0-674-11649-8
  • Hoult, T. F., ed. 1969. Dictionary of Modern Sociology. Totowa, New Jersey, United States: Littlefield, Adams & Co.
  • Jary, D. and J. Jary. 1991. The HarperCollins Dictionary of Sociology. New York: HarperCollins. ISBN 0-06-271543-7
  • Keiser, R. Lincoln 1969. The Vice Lords: Warriors of the Streets. Holt, Rinehart, and Winston. ISBN 978-0-03-080361-1.
  • Kroeber, A. L. and C. Kluckhohn, 1952. Culture: A Critical Review of Concepts and Definitions. Cambridge, MA: Peabody Museum
  • Kim, Uichol (2001). "Culture, science and indigenous psychologies: An integrated analysis." In D. Matsumoto (Ed.), Handbook of culture and psychology. Oxford: Oxford University Press
  • McClenon, James. "Tylor, Edward B(urnett)". Encyclopedia of Religion and Society. Ed. William Swatos and Peter Kivisto. Walnut Creek: AltaMira, 1998. 528-29.
  • Middleton, R. 1990. Studying Popular Music. Philadelphia: Open University Press. ISBN 978-0-335-15275-9.
  • O'Neil, D. 2006. Cultural Anthropology Tutorials, Behavioral Sciences Department, Palomar College, San Marco, California. Alirita: 2006-07-10.
  • Reagan, Ronald. "Final Radio Address to the Nation", 14a de Januaro, 1989. Alirita la 3an de Junio, 2006.
  • Reese, W.L. 1980. Dictionary of Philosophy and Religion: Eastern and Western Thought. New Jersey U.S., Sussex, U.K: Humanities Press.
  • Tylor, E.B. 1974. Primitive culture: researches into the development of mythology, philosophy, religion, art, and custom. New York: Gordon Press. First published in 1871. ISBN 978-0-87968-091-6
  • UNESCO. 2002. Universal Declaration on Cultural Diversity, publikigita dum la Internacia Tago de Gepatra Lingvo, nome 21an de Februaro, 2002. Alirita: 2006-06-23.
  • White, L. 1949. The Science of Culture: A study of man and civilization. New York: Farrar, Straus and Giroŭ.
  • Wilson, Edward O. (1998). Consilience: The Unity of Knowledge. Vintage: New York. ISBN 978-0-679-76867-8.
  • Wolfram, Stephen. 2002 A New Kind of Science. Wolfram Media, Inc. ISBN 978-1-57955-008-0

Vidu ankaŭ

Landaj aŭ regionaj kulturoj

Eksteraj ligiloj

Cultura: International Journal of Philosophy of Culture and Axiology

Referencoj

  1. Harper, Douglas (2001). Online Etymology Dictionary
  2. (fr) Domaines de la culture (kulturkampoj), Wikiversity
  3. Alfred L. Kroeber und Clyde Kluckhohn trugen 1960 160 Definitionen von Kultur zusammen. Komparu Prof. Dr. Frank Heidemann: prelego 1, bazoj 1: Ethnologie als Wissenschaft vom kulturell Fremden, Ludwig-Maximilian-Universität München.
  4. What is culture?. Bodylanguagecards.com. Alirita 2013-03-29.
  5. Hoebel, Adamson. Anthropology: Study of Man.
  6. MACIONIS, GERBER, John, Linda. (2010) Sociology 7th Canadian Ed. Toronto, Ontario: Pearson Canada Inc..
  7. Der Große Duden. Etymologie. Dudenverlag, Mannheim 1963, artikolo pri Кolonie.
  8. O'Neil, D. 2006. "Processes of Change".
  9. Pringle, H. 1998. The Slow Birth of Agriculture. Science 282: 1446.
  10. Nielsen, Kai. (1999). Cultural nationalism, neither ethnic nor civic. En R. Beiner (Ed.), Theorizing nationalism (p. 119-130). Albany: State University of New York Press.
  11. History of Europe: Cultural nationalism. Encyclopædia Britannica. Alirita 2008-02-16.
  12. ReVo:kultur
Barata nacia kalendaro

La Barata nacia kalendaro - angle Indian national calendar, hindie भारतीय राष्ट्रीय कैलेंडर - estas la oficiale uzata kalendaro en Barato. Ĝi uziĝas, kune kun la gregoria kalendaro, ekzemple fare de la registara komunikilo The Gazette of India, fare de novaĵelsendoj de la ŝtata radiofonia stacio All India Radio, kaj fare de kalendaroj kaj komunikaĵoj eldonataj de la Barato-registaro.

Baroko

Baroko estas kultura movado inter 16-a kaj 18-a jarcentoj, kiu en historio pri arto sekvas Renesancon.

Pli precize, baroko situas inter manierismo kaj rokoko, kiam Kontraŭreformacio de katolikismo reagis al la novaj kulturaj movadoj, kiuj produktis Reformacion kaj novan sciencon.

La termino baroko, el la itala lingvo, origine signifis "stranga, ekstravaganca", kaj verŝajne devenas de la portugala vorto barroco, kiu signifis "neperfekta perlo".

Biografia Portalo de Nederlando

La Biografia Portalo de Nederlando (nederlande: Biografisch Portaal van Nederland) estas projekto de la Huygens Instituut voor Nederlandse Geschiedenis (aŭ Huygens ING) en Hago, kun la celo farigi pli alireblaj la biografiajn tekstojn pri forpasintaj nederlandanoj, kaj anoj de ĝiaj eksaj kolonioj, ekde la plej fruaj historio. Ĝi funkcias kiel norma datumaro.

Budhisma kalendaro

La budhisma kalendaro estas lunsuna kalendaro uzata en la sudorientaj aziaj landoj de Kamboĝo, Laoso, Birmo kaj Tajlando, kaj, por religia kialoj, en Srilanko.

La malnova budhisma lunsuna kalendaro nenie plu estas oficiala. La budhisma kalendaro de Tajlando, kiu estas reagordita Gregoria kalendaro, estas la oficiala taja kalendaro.

Etiopa kalendaro

La Etiopa kalendaro (Amhare: የኢትዮጵያ ዘመን አቆጣጠር yä'Ityoṗṗya zämän aḳoṭaṭär) estas la ĉefa kalendaro uzata en Etiopio kaj servas ankaŭ kiel la liturgia kalendaro por kristanoj en Eritreo en la Eritrea Ortodoksa Eklezio, la Etiopa Katolika Eklezio, kaj la (luterana) Evangelia Eklezio de Eritreo.

Florido

Florido (angle Florida [FLOR-i-da]) estas usona ŝtato. Ĝi fariĝis la 27-a ŝtato de Usono je la 3-a de marto 1845.

Kennedy Kosmocentro, de kie NASA lanĉas kosmopramojn kaj direktas kosmo-vojaĝojn, troviĝas en Cape Canaveral, apud la orienta bordo de Florido. La ekonomio de Florido baziĝas grandparte sur turismo. Inter la vidindaĵoj estas plaĝoj apud la Atlantiko kaj la Golfo de Meksiko, kaj Dizni-Mondo proksime al Orlando.

Germanoj

Germanoj estas etno de homoj kiu aŭ parolas la germanan lingvon denaske aŭ partoprenas en germana kulturo aŭ estas rektaj idoj de germanaj parencoj. Kvankam la plejparto de germanoj loĝas en Germanio, multaj loĝas ankaŭ en Usono, Brazilo, Aŭstrio, Svislando kaj Kanado.

Instituto pri arta historio de Nederlando

La institucio RKD-Nederlands Instituut voor Kunstgeschiedenis, laŭvorta traduko RKD-Instituto pri arta historio de Nederlando (la mallongigo RKD aludas al la antaŭa nomo Rijksbureau voor Kunsthistorische Documentatie, do nacia oficejo pri arthistoria dokumentado), situas en Hago kaj estas hejme de la plej granda arthistoria centro en la mondo. La centro specialiĝas pri dokumentado, arkivado kaj eldonado de libroj pri la vidaj artoj de Eŭropo ekde la malfrua mezepoko ĝis modernaj tempoj. Ĉio ĉi estas malfermita al la publiko, kaj granda parto de la materialoj estis ciferecigita kaj estas havebla sur la instituta retejo. La ĉefa celo de la instituto estas kolekti, klasifiki kaj disponigi arton por esploro, aparte el la Ora jarcento de Nederlando.

Tra la haveblaj datumbazoj, la vizitanto povas akiri komprenon kaj aliri dokumentajn fontojn pri la vivoj de multaj artistoj de pasintaj jarcentoj. La biblioteko posedas proksimume 450 000 titolojn, el kiuj proksimume 150 000 estas aŭkciaj katalogoj. Ekzistas ĉirkaŭ 3 000 revuoj, de kiuj 600 estas nuntempaj abonoj. La plimulto de la tekstoj estas en la nederlanda, sed internaj ligiloj gvidas ankaŭ al alilingvaj publikaĵoj pri la samaj temoj.

La RKD ankaŭ administras la nederlandan version de la Tezaŭro pri Arto kaj Arkitekturo, kolekto de normigitaj terminoj pri tiuj temoj. La originala versio estas iniciato de la esplorinstituto Getty, parto de renoma samnoma arta muzeo en Los-Anĝeleso, Kalifornio.

Japanio

Japanio aŭ Japanujo (fojfoje ankaŭ Nipono) estas lando situante oriente de la azia kontinento, ĝi konsistas el insuloj. Ĝia antikva nomo estas Jamato 大和 (Jamato, 大和?) kaj la oficiala nomo estas Nihon-koku aŭ Nippon-koku, kiu laŭvorte signifas "Origino de la Suno".

La landnomo 日本, origino de la suno, estis fiksita en Ĉinio el kies vidpunkto Japanio situas tie, kie originas ĉiutage la suno. En la kvina jarcento Japanio transprenis la ĉinan skribon kaj kun ĝi ankaŭ la skribon de la landnomo. Sed la elparolo de la landnomo estas laŭ japana maniero: 日 niĉi, 本 hon.

La ĉina prononco de 日本 estas ĵi-ban. Eŭropanoj nomis ĝin Ĉipango, angloj diras ĵepen.

La krizantemo estas la simbolo de la imperiestra familio. Ĝi staras sur ĉiuj pasportoj japanaj.

Korea kalendaro

La korea kalendaro estas la tradicia lunsuna kalendaro de Koreujo. Datoj estas kalkulitaj de la meridiano de Koreujo, kaj koreaj kulturaj observoj kaj festivaloj estas bazitaj sur ĝi.

La Gregoria kalendaro estis adoptita en 1896, sed tradiciaj festaj tagoj kaj aĝo-kalkuloj por maljunuloj ofte restas bazita sur la malnova kalendaro. La plej granda festo en Koreujo estas la korea luna novjara tago — 설날 aŭ Seolnal.

Kossuth-premio

Kossuth-premio [KOŝut-PREmio] estas hungara ŝtata distingo pro elstaraj - internacie rekonitaj - rezultoj en la kulturo kaj arto. La premio estis nomita laŭ Lajos Kossuth, grava hungara politikisto.

La premion iniciatis la Hungara Komunista Partio post la 1947-aj elektoj. La propono estis akceptita je la festa, centjara datreveno de la hungara revolucio kaj liberecbatalo, la 15-an de marto 1948 (leĝo XVIII.).

Komence oni distingis eĉ heroojn de la socialisma laboro sed ekde 1963 (kun fondo de la Ŝtata Premio) reduktiĝis al la nunaj branĉoj.

Oni disdonis 107 premiojn en 1953, en 1997 nur 14 unuopajn kaj 1 dividitan. La nomuma komisiono havas 23 membrojn kaj ilin nomumas la registaro por 5 jaroj. Ekde 1990 transdonas ĝin - la 15-an de marto - la hungara prezidento, laŭ propono de la ĉefministro. Komence ĝi havis du gradojn, ekde 1951 tri, ekde 1953 kvar, ekde 1977 denove du gradojn.

La premion akompanas monsumo, 5-oblo de la lastjara averaĝa salajro, rondumante je 50-100.000 unuaj hungaraj forintoj. La sumo ne estas impostdeva aŭ alimaniere pagdeva.

1950-aj jaroj: 20.000 Ft

1992: 750.000 Ft

1998: 2,28 milionoj FtLa la nuna leĝo (XII. leĝo de 1990), la insigno de la premio havas la diametron de 22 mm, florkronosimila, du laŭraj branĉoj, kies tigojn interprenas nacikolora, emajlita rubando. Ĝi havas du gradojn: Grandan premion el oro kaj la arĝentan premion. La granda premio estas donebla nur pro unuopa rezulto kaj akompanas ĝin duobla monsumo.

Malsupra Saksio

Malsupra Saksio aŭ Malsupra Saksujo, germane Niedersachsen [NIderzaksn], estas federacia lando en la nordokcidento de Federacia Respubliko Germanio. La ĉefurbo estas Hanovro. Fine de decembro 2017 la lando sume havis 7 962 775 loĝantojn.

Pliaj gravaj urboj estas Braunschweig, Göttingen, Lüneburg, Oldenburg, Osnabrück kaj Wolfenbüttel.

Monumento

Monumento estas:

Verko arkitektura aŭ skulptura, starigita por transdoni al la posteuloj memoron pri granda(j) homo(j) aŭ memorenda ago aŭ evento.

Speciala ŝtona artaĵo, metita sur ies tombo, aŭ en preĝejon, je la memoro de mortinto.

Grava, daŭra verko.Laŭ Francisko Azorín monumento estas Konstruo starigita por rememori homon, faron ideon. Li indikas etimologion el la latina monumentum, el monendo (montrantre).

Nacia Biblioteko de la Ĉeĥa Respubliko

La Nacia Biblioteko de la Ĉeĥa Respubliko - ĉeĥe Národní knihovna České republiky - en Prago estas la centra kaj gvida biblioteko de la Ĉeĥa Respubliko. Ĝi financatas pere de la nacia ministerio pri kulturo. Temas pri la plej granda kaj unu el la plej malnovaj ĉeĥiaj biblioteko. Ĝi havas stokon de proksimume ses milionoj da dokumentoj, al kio ĉiujare aldoniĝas pli-malpli 70 000 titoloj. La bibliotekot situas en la historia konstruaĵo Clementinum, eksa jezuita kolegio, en la praga urbocentro. La Nacia Biblioteko de la Ĉeĥa Respubliko partoprenas en la projekto de Virtuala Internacia Norma Datumaro (VIAF).

Neolitiko

Neolitiko (el la greka: νεο, nova, juna kaj λιθος, ŝtono) ) estas prahistoria epoko (9a jarmilo antaŭ la komuna erao), dum kiu oni uzadis ilojn el poluritaj ŝtonoj.

Ekzistas du malsamaj difinoj:

Laŭ la kvalito de la iloj kaj armiloj, ĝi estas la kulturo de la poluritaj ŝtonoj, karakterizita de altvaloraj iloj, kiuj konsistas el zorge prilaborita ŝtona klingo aŭ pinto kaj ligna aŭ osta tenilo. Laŭ tia difino ne ekzistas mezolitiko.

Laŭ ekonomia formo, ĝi estas produkta ekonomia formo kun ŝtoniloj, kiu pro agrikulturo kaj/aŭ bredado distingiĝas de la mezolitiko de kolektantoj kaj ĉasantoj, kiuj jam havis altvalorajn ilojn.

Unesko

Unesko (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo) estas la eduka, scienca kaj kultura organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj. La Esperanta mallongigo naskiĝis el la mallongigo de la anglalingva nomo United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization kaj plene enradikiĝis en tiu formo.

Unesko estis fondita la 16-an de novembro 1945. Ĝi havas centran oficejon en Parizo, Francio, kaj 73 sub-oficejojn en diversaj partoj de la mondo. Ĝia konstitucio adoptiĝis dum la Londona Konferenco en novembro de 1945 kaj efektiviĝis la 4-an de novembro 1946, kiam 20 ŝtatoj deponis akceptilojn.

En 2017, Unesko havas 195 membro-ŝtatojn kaj 11 observantoj.

La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado por antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de juro, kaj por homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj Kai toleremo, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Unesko ankaŭ kontribuas al daŭripova disvolviĝo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj.

Ĉeĥio

Ĉeĥio aŭ Ĉeĥujo, oficiale la Ĉeĥa Respubliko (ĉeĥe Česká republika, Česko aŭskultu), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km).

La teritorio de Ĉeĥio konsistas el tri historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio. Ekde la jaro 1920 estas partoj de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj regionoj de devena Suba Aŭstrio: České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t. n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t. n. Dyja-Triangulo.

Ĉeĥio estas membra lando de Nordatlantika alianco (NATO), UNO kaj de Eŭropa Unio (EU). Krom tio Ĉeĥio estas membro de Visegrada grupo.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.