Kretaceo

Kretaceo estas la plej juna epoko en la geologia historio de la Tero. Ĝi komenciĝis antaŭ ĉirkaŭ 145 milionoj da jaroj kaj finiĝis antaŭ proksimume 65 milionoj da jaroj. Ĝin sekvis epoko de paleoceno.

Dum la kretaceo aperas floraj plantoj, evoluas la mamuloj; abundas dinosaŭroj, Globotruncana, Hippurites. Fine de la epoko elmortas la dinosaŭroj, amonitoj, kaj plimulto de rampuloj.

Amonito

Amonito estis kapopiedulo, kiu vivis de malfrua Devonio ĝis malfrua Kretaceo kaj formortis. Ŝtoniĝintaj restoj (fosilioj) de amonitoj konserviĝis. La ŝelo de plenkreskintaj amonitoj plejparte grandis kelkajn centimetrojn, la plej granda konata speco Pachydiscus seppenradensis tamen atingis grandecon de 2 ĝis 3 metroj. Pro sia beleco, diverseco de formoj kaj ofteco amonitaj fosilioj estas objektoj ŝatataj de fosilio-kolektantoj.

Angiospermoj

Florplantoj, angiospermoj aŭ magnoliofitoj (Magnoliophyta) estas divizio de la planta regno. Tiu grupo enhavas ĉiujn plantojn kun floroj kies grajno estas enfermita en la frukto. Angiospermo signifas uja semo (el la grekaj αγγείο, kaŝita, kaj σπέρμα, semo), kompare kun la gimnospermoj (nuda semo), kiuj evolue antaŭvenis. Ambaŭ estas semplantoj.

La florplantaro enhavas la plimulton el la vegetalaj specioj, kun ĉirkaŭ 235 000 specioj. Ili troviĝas en ĉiuj medioj de la mondo.

La florplantoj estas unu el la plej grandaj grupoj de la pli evoluintaj plantoj, kiuj produktas en specialaj reproduktaj organoj (nome floroj) semojn, kiam la karpelo estas fermita. En aliaj grajnoproduktaj plantoj, nome ĉe la gimnospermoj, la ovolo evoluas libere dum polenado. Gravaj trajtoj de la florplantoj estas ĉeesto de ovolujo kaj duobla fekundiĝo.

Aptiano

Aptiano estas la kvina de malsupre ŝtupo de la malsupra kretaceo. Ĝi daŭris de antaŭ 125 ĝis 112 milionoj da jaroj kaj dividiĝas je du subŝtupoj: la bedula (malsupra) kaj la gargaza (la meza aŭ supra). Iuj konsideras ankaŭ la klancean horizonton la tria, plej supra subŝtupo de aptiano. Krome aptiano havas ok zonojn: Hypacanthoplites jacobi, Nolaniceras nolani, Parahoplites melchioris, Epicheloniceras subnodosocostatum, Duffrenoyia furcata, Deshayesites deshayesi, Deshayesites weissi, Deshayesites oglanlensis. Aptianon antaŭas baremiano kaj sekvas albiano.

Unue tiun ĉi ŝtupon apartigis Alcide d'Orbigny en 1840 en Francio. La nomo devenas de la franca urbo Apt.

Cenomaniano

Cenomaniano estas la plej malsupra ŝtupo de la supra kretaceo. Ĝia indekso estas K2s, mallongigo — Cen. Ĝi inkluzivas rokaĵojn, kiuj formiĝis dum la cenomaniana periodo, do de antaŭ 100,5 ĝis 93,9 milionoj da jaroj (entute 6,6 milionoj da jaroj). Ĝin antaŭis albiano kaj sekvis turoniano.

Unue tiun ĉi ŝtupon apartigis Alcide d'Orbigny en 1847 en Centra Francio. La nomo devenas de Cenomanum — latina nomo de la franca urbo Le Mans.

En Okcidenta Siberio (Rusio) cenomaniano enhavas la unikajn gasminejojn, kiuj ĝis nun liveras plejparton de la rusia gaso. La cenomaniana gaso konsistas preskaŭ tute el metano, do preskaŭ ne bezonas pluan pritrakton kaj estas relative malmultekosta. Ĝi kuŝas je la fundo 100 ĝis 1700 m. La cenomaniana akvo, elpumpata en Okcidenta Siberio, estas uzata samloke en naftoelminigado.

Elba Grejsmontaro

Elba Grejsmontaro estas mezalta montaro en Ĉeĥio kaj Germanio, kiun tratranĉas rivero Elbo. Ĝia ekzisto estas la rezulto de radikalaj geologiaj ŝanĝiĝoj. En kretaceo ĉi tie troviĝis marfundo.

Efloresko kaj Erozio de la apudaj montaroj ( Ercmontaro kaj Luzacia montaro ) liveris materialon, kiu eksedimentis sur la marfundo kaj formis dikajn grejstavolojn. Elbo kaj ties alfluoj dismembrigis tiun terenon en bizara maniero.

Hodiaŭ la imponan pejzaĝon karakterizas la mallarĝa valo de Elbo, profundaj rokaj ravinoj, malgrandaj altebenaĵoj, tablomontoj kaj rokogrupoj. Elba Grejsmontaro nun estas unika turisma regiono, vojaĝcelo de unua rango. Centojn da kilometroj mezuras ĝiaj romantikaj migrovojoj kun multaj panoramaj vidoj.

Grimpantojn allogas pli ol mil rokpintoj de plej diversaj malfacilecoj.La pejzaĝon ĝui eblas ankaŭ veturante per biciklo, ekskursoŝipo aŭ trajno.

Pli da bildoj videblas sub "Bildkolekto".

Greboj

Greboj estas la membroj de la ordo Podicipoformaj birdoj, tre disvastigita tra nesalaj akvoj, sed kiuj vizitasj maron ĉu vintre ĉu migre. La ordo enhavas ununuran familion nome Podicipedoj kiu siafoje enhavas 6 genrojn kaj 22 speciojn.

Hadrosaŭredoj

Hadrosaŭredoj (Hadrosauridae) estas membroj de la dinosaŭra familio inter kies membroj estas inter aliaj edmontosaŭro (Edmontosaurus) kaj parasaŭrolofo (Parasaurolophus). Ili estis multe disvastiĝintaj herbovoroj dum la malfrua kretaceo en tio kio nun estas Azio, Eŭropo, kaj Nordameriko. Ili estas posteuloj de la igvanodontiaj dinosaŭroj de la malfrua ĵurasio/frua kretaceo kaj havis similan morfologion.

Oni dividas la hadrosaŭredojn inter du subfamilioj: la lambeosaŭrenoj (Lambeosaurinae) havis grandajn kraniajn krestojn aŭ tubojn kaj estas malpli grandaj, dum al la hadrosaŭrenoj (Hadrosaurinae) havis la kraniajn krestojn aŭ tubojn kaj ili estas pli grandaj.

Hipokrealoj

Hipokrealoj science Hypocreales estas fungoj el la subklaso de Hypocreomycetidae. Ekzemple Claviceps purpurea.

Hypocreales ampleksas kreskaĵoparazitojn, insektoparazitojn, fungoparazitojn, nematodoparazitojn, simbiozoorganismojn kaj saprofitojn.

Kelkaj specioj estas uzataj pri biologia luktado: Hirsutella rhossiliensis (Ophiocordycipitaceae) estas parazito de nematodoj, Acremonium alternatum (Hypocreomycetidae) estas parazito de erisifacoj, Cordyceps bassiana (Cordycipitaceae) kaj Metacordyceps taii (Clavicipitaceae) estas parazitoj de insectoj.

Paleoophiocordyceps coccophagus estis parazitoj de insektoj (koĉo) en malsupra kretaceo (albien).

Kretacea-terciara evento

La kretacea-terciara evento (mallonge K-T-a evento) estas nomo de tiu evento, kiu okazis dum la amasa formorto antaŭ 65 milionoj da jaroj, dum transiro de la terhistoria epoko kretaceo al la terciaro. Dum tiu biologie relative mallonga periodo malaperis, formortis multaj bestaj kaj plantaj grupoj. La eventon montras maldika strio en la sedimentaj rokaĵoj, tiun linion oni nomumas la K-T-a limo. La evento indikas la finon de la mezozoiko kaj komencon de la kainozoiko. Ĉar la nomon terciaro ne apogas la Internacia Stratigrafia Komisiono (International Commission on Stratigraphy), multaj sciencistoj nomas la eventon kretacea-paleogena (K-Pg)

La fosilioj de la neflugkapablaj dinosaŭroj troviĝas sub la K-T-a limo, signifante, ke tiuj bestoj formortis rekte antaŭ la evento aŭ dum tio. Kelkaj fosilioj super la limo troviĝas pro grundomoviĝo. Same malaperis reprezentantoj de la mosasauridae, plesiosauria, pterosauria kaj multaj plantoj, senvertebruloj, ekz. ammonites (inkluzive Ancyloceratina). Plimulto de la mamuloj kaj la birdoj travivis la eventon kaj disvastiĝis.

Kvankam la perm-triasa formorto estis pli granda, la publiko pli bone konas la formorton dum la kretacea-terciera evento. La unua kaŭzis nur formorton de etaj, maraj bestoj, senvertebruloj.

Mezozoiko

Mezozoiko estas la dua erao post la Antaŭkambrio, dum kiu formiĝis la triasa, ĵurasia kaj kretacea formacioj. Oni supozas, ke tiam (antaŭ proksimume 225 - 65 milionoj da jaroj), el unu-nura superkontinento nomita Pangeo komencis formiĝi la sep nunaj kontinentoj. La ŝtonaĵformacioj de Mezozoiko ankaŭ atestas la kreskon de rampuloj, interalie la grandaj dinosaŭroj. Tio okazis dum Frua Kretaceo, kiu komenciĝis antaŭ 195 milionoj da jaroj kaj daŭris 60 milionojn da jaroj. Populara nomo: Aĝo de Rampuloj.

1 En milionoj da jaroj.

Neornithes

Neornitoj (Neornithes), aŭ modernaj birdoj, estas natura klado de birdoj.

Paleoceno

Paleoceno estas terhistoria epoko de paleogena periodo, de kenozoika erao kaj de fanerozoika eono. Ĝi daŭris ekde 65,5 milionoj da jaroj (de la kretaceo) ĝis 55,8 milionoj da jaroj, ĝis komenco de eoceno.

Dum la paleocena epoko eksplode evoluis la floraj plantoj, pluevoluis la birdoj, polpoj, sepioj, markolbasoj, kankroj, placentaj mamuloj, insektoj, kameloj, tapiroj, unukornuloj, rostruloj, ĉefmamuloj, karnovoraj.

Aperis la numulitoj.

Paleogeno

Paleogeno estas geologiaj periodo kaj sistemo kiu ekis antaŭ 65.5 ± 0.3 kaj finis antaŭ 23.03 ± 0.05 milionoj da jaroj kaj enhavas la unuan parton de la Kenozoiko. Daxurante 42 milionoj da jaroj, la Paleogeno estas plej elstara kiel la epoko kiam mamuloj evoluis el relative malgrandaj, simplaj formoj al granda grupo de diversaj animaloj sur la tajdo de la Amasformorto de Kretaceo–Paleogeno kiu finis la antaŭan periodon Kretaceo. Ankaŭ birdoj evoluis konsiderinde dum tiu periodo, ŝanĝe al multe pli modernaj formoj.

Tiu periodo konsistas el Paleoceno, Eoceno, kaj Oligoceno.

Saŭriskioj

Saŭriskioj (Saurischia) estas ordo de dinosaŭroj. La nomo "saŭriskio" venas de la malnovgrekaj vortoj σαυρος 'lacerto' kaj ισχιον 'kokso'. La "lacert-koksaj" saŭriskioj distingiĝas disde la "bird-koksaj" ornitiskioj per tio ke ili konservas la pratempan aranĝon de la kokso-ostoj. Ĉiuj karnomanĝantaj dinosaŭroj (la teropodoj) estas saŭriskioj, kiel ankaŭ unu el la du grandaj grupoj de herbovoroj, la saŭropodomorfoj. Fine de la kretaceo ĉiuj ne-birdaj saŭriskioj formortis: oni nomas tion la kretacea-tercia formorta evento.

Svisa Mezlando

La Svisa Mezlando estas svisa grandregiono inter la Alpoj kaj Ĵuraso. Al la Mezlando apartenas la monteta regiono inter la du grandaj montaroj en meza alteco de inter 400 kaj 600 metroj super la marnivelo.

Teropodoj

Teropodoj (Theropoda = 'besto-piedo')) estas grupo de dupiedaj saŭriskiaj dinosaŭroj. Kvankam ili plejparte estis karnomanĝuloj, pluraj teropodaj familioj fariĝis herbovoraj dum la kretaceo. Teropodoj unue aperis dum la karnia epoko de la malfrua triaso, antaŭ 220 milionoj da jaroj, kaj ili estis la sola grupo de grandaj surtere vivantaj karnomanĝuloj de la frua ĵurasio ĝis la fino de la kretaceo, antaŭ 65 milionoj da jaroj. Hodiaŭ ilin reprezentas la 9.300 vivantaj birdo-specioj, kiuj evoluis en la malfrua ĵurasio de malgrandaj specialigitaj kelurosaŭraj dinosaŭroj.

Inter la trajtoj kiuj ligas la teropodojn kun la birdoj estas: la tri-piedfingra piedo, la forkosto, aer-plenaj ostoj kaj (en iuj kazoj) plumoj kaj la ovokovado.

Turoniano

La Turoniano estas, ĉe IKSa Geologia temposkalo, la dua geologia epoko fine de la Kretaceo. Ĝi daŭras la tempon inter 93.5 ± 0.8 mj kaj 89.3 ± 1 Ma (milionoj da jaroj). La Turoniano estis antaŭta de la Cenomaniano kaj estas sekvata de la Koniaciano.La Turoniano (franca: Turonien) estis difinita de la franca paleontologo Alcide d'Orbigny (1802–1857) en 1842. Orbigny nomigis ĝin laŭ la franca urbo Tours en la regiono Tureno (departemento Indre-et-Loire), kiu estas la origina tipa loko.

La bazo de Turoniano estas difinita kiel la loko kie unuafoje aperis la specio de amonito nome Watinoceras devonense en la stratigrafia kolumno.

Valanginiano

Valanginiano estas la stratigrafia unuo de la malsupra kretaceo. Ĝia indekso estas K1v, mallongigo — Vlg. La valanginiana periodo daŭris de antaŭ 139,8 ± 3,0 ĝis 132,9 ± 2,0 milionoj da jaroj. Ĝin antaŭis beriasiano kaj sekvis hauteriviano.

Unue ĝin apartigis Édouard Desor en 1853. Ĝi ricevis la nomon laŭ Valangin, urbeto en la Ĵuraso-montaro (Svisio).

En Okcidenta Siberio (Rusio) valanginiano enhavas plurajn gasminejojn, parto de kiuj jam estas ekspluatataj. Ofte tiuj gaskuŝejoj situas sub la unikaj cenomanianaj gaskuŝejoj je la fundo pli ol 2000 metroj. Ĝia elminigado kostas pli ol tiu de la cenomaniana gaso. La valanginiana gaso konsistas el metano, etano, propano, butano kaj pli pezaj frakcioj nomataj gasokondensato. Ĝi devas esti pritraktata kun eligo de la pezaj frakcioj.

Ĵurasio

Ĵurasio estas la dua (meza) epoko de la geologia erao mezozoiko. Tiel nomiĝas ankaŭ la ŝtonaĵ-tavolo, kiu formiĝis en tiu tempo. Ĵurasio, kiu subdividiĝas je liaso (ankaŭ: suba ĵurasio), dogero (meza ĵurasio) kaj malmo (supra ĵurasio), komenciĝis antaŭ proksimume 199 milionoj kaj ĉesis antaŭ proksimume 145 milionoj da jaroj, kiam komenciĝis la kretaceo.

Dum la ĵurasio aperis vostaj amfibioj, grandkorpaj dinosaŭroj, prabirdoj, flugantaj reptilioj, rampuloj; abundis en la epoko la amonitoj kaj maraj rampuloj. Tiam komenciĝis la regado de la dinosaŭroj.

Dum frua ĵurasio disrompiĝis la praa kontinentego Pangeo je la partoj Nordameriko, Eŭrazio kaj Gondvano. En malfrua ĵurasio ankaŭ Gondvano dispeciĝis.

La ĵurasia klimato estis varma.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.