Koto

Koto estas mikso el grundo kaj akvo. Normale en la socio la homaro konsideras ke ĝi estas malpura, sed kelkaj specoj de bestoj uzas ĝin pozitive por baniĝi. Ne estas preciza difino pri kio estas koto, ĝi povas varii kun dependo de la kvanto de akvo: nur iom da akvo kaj estas kvazaŭ kiel malmola grundo, aŭ kun pli da akvo estas ŝlimo, aŭ kun eĉ pli da akvo estas fango.

Koto estis historie kaj ankoraŭ estas utila por multaj homaj aktivecoj, kiaj potfarado, domokonstruo ktp. Lastatempe por kuracado.

Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: koto (apartigilo)
Mud closeup
Koto.
Aluvio

Aluvio estas tavolo da grundo alportita kaj delasita de la akvoj el rivero aŭ glaĉero. Aluvio tipe konsistas de vario da materialoj: koto, sablo, gruzo kaj aliaj aĵoj. Ĝi malofte eble enhavas iometon da raraj ercoj kiel oro kaj plateno, kaj malgrandaj gemoj. Aluvion oni en fizika geografio konsideras kiel formon de reliefo.

Borox

Borox [borOks] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Flamengo

La flamengoj aŭ fenikopteroj (el greka φοινικόπτερος signife "purpuraj flugiloj") estas la solaj birdoj (nome sola genro) en la ordo Fenikopteroformaj, kiuj vivas laŭ grandaj grupoj en akvaj zonoj. Ili estas vaduloj (vadbirdoj), kutime 1-2 metroj altaj. Kvar specioj loĝas en Ameriko, unu en suda Afriko, kaj unu en Afriko kaj suda Eŭropo kaj Azio, do po nur du specioj en la Malnova Mondo, tamen tie flamengoj estas plej multnombraj.

En Esperanto ili havas du nomojn, flamengoj kaj fenikoptero. La vorto fenikoptero devenas el grekaj vortoj "fenikso" kaj "pteron", flugilo. Antikvuloj uzis tiun nomon ĉar vere kiam flamengaro ekflugas super lago ŝajnas, kvazaŭ iu granda incendio ekas.

Fosilio

Fosilio estas objekto el antaŭa geologia epoko elfosita de homo(j) aŭ nudigita de erozio aŭ abrazio. Fosilioj donas gravajn informojn pri la tempo de sia ekesto, ekzemple pri tiamaj bestoj kaj plantoj. Ili ankaŭ ebligas eltrovi la proksimuman aĝon de la stonaĵo, en kiu ili konserviĝis.

Ili estas restaĵoj (ekz. ostoj, dentoj, ŝeloj, konkoj, karapacoj, ungoj, ktp.) aŭ postsignoj (ekz. spuroj, muldaĵoj, piedsignoj) de vivantaj estaĵoj. Ili estas normale trovataj en sedimentaj roktavoloj.

La unuan verkon pri fosilioj verkis la greko Ksenofano en 500 a.K., sed nur en la 18-a jarcento ekis la sciencaj studoj pri ili.

Himantopa kalidro

La Himantopa kalidro, Micropalama himantopus aŭ Calidris himantopus, estas eta vadbirdo; ĝi estas iom simila al pli malgrandaj kalidroj. Informaro pri DNA ne kapablas solvi ĉu ĝi devus esti lokata en Calidris aŭ plutenata en la monotipa genro Micropalama (Thomas et al., 2004). Ĝi ŝajnas pli proksima de la Rustokalidro, kiu estas alia nekutima specio nur eventuale lokata en Calidris kaj povus esti apartigita kun tiu en Erolia.

La himantopa kalidro reproduktiĝas en malferma arkta tundro de Norda Ameriko. Ĝi estas tre longdistanca migranto kiu vintras ĉefe en Suda Ameriko. Ĝi ĉeestas kiel rara vagulo okcidentan Eŭropon.

Tiu specio konstruas neston surplanke, kie la ino demetas tri aŭ kvar ovojn. La masklo flugas ceremonie. For de reprodukta sezono tiu birdo troviĝas kutime en internaj akvejoj plie ol en malfermaj marbordoj.

La himantopa kalidro similaspektas kun la Rustokalidro pro ties kurvita beko, longa kolo, hela supraokula strio kaj blanka pugo. Ĝi diferenciĝas el tiu specio pro ĝiaj multe pli longaj kaj helaj kruroj kiuj nomigas la specion kaj en kelkaj naciaj lingvoj kaj laŭ scienca nomo. Ĝi ankaŭ malhavas rimarkeblan flugilstrion dumfluge.

Reproduktantaj plenkreskuloj estas facile diferenceblaj kaj tre striitaj sube kaj havas ruĝecajn makulojn supre kaj sub la superokula strio. La dorso estas bruna kun malhelaj plumocentroj. Vintra plumaro estas ĉefe griza supre kaj blanka sube.

Junuloj de himantopa kalidro similaspektas kun la plenkreskuloj pro ties forta kapobildo kaj bruneca dorso, sed ili ne estas striitaj sube, kaj montras blankajn bordojn en la dorsoplumaro.

La himantopa kalidro manĝas en koto per bekoplukado kaj rigardo foje sammaniere kiel la Galinaga tringo kun kiu ĝi kuniĝas. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj aliajn senvertebrulojn.

Ibisoj

Ibisoj estas grupo de longkruraj vadbirdoj de la familio Treskiornitedoj. Ili ĉiuj havas subenkurvajn bekojn kaj tre ofte manĝas pogrupe, traserĉante en koto manĝaĵon ĉefe krustacojn. Ili nestas surarbe, kutime kun plataleoj aŭ ardeoj.

Laŭ popolaj rakontoj, ibisoj estas la lasta viva estaĵo kiu kaŝiĝas antaŭ uragano kaj la unua kiu reaperas post la ŝtormo. La ibisoj estis ankaŭ adorata besto en antikva Egiptio ĉefe kiel aliaspekto de dio Tot.

La ibisa subfamilio estas de familio Treskiornitedoj kaj ordo Cikonioformaj.

József Kötő

KÖTŐ József [koetoe;] hungara teatrohistoriisto, politikisto, ano de E-MIL. Li estas naskita la 8-an de aŭgusto 1939 en Kluĵo kaj mortinta la 20-an de januaro 2015[1]. Li estas la patro de kameristo Zsolt Kötő kaj de pupaktoro Áron Kötő.

Kastoro

La kastoro el la ordo de ronĝuloj kaj familio de kastoredoj troveblas en la norda parto de Eŭrazio kaj Nordameriko. Ĝi havas dikan korpon, kun mallongaj kruroj kaj plata vosto remilforma 22-30 centimetrojn longa kaj 10-13 centimetrojn larĝa. Kun korpolongo de 74-130 centimetroj kaj meznombra korpopezo de 10 kilogramoj ĝi apartenas al grandaj ronĝuloj. La plej granda korpopezo de kastoro atingas 22 kilogramojn.

La kastoroj povas konstrui en rivero aŭ lago digon kaj loĝejon; pro tio ili estas rigardataj kiel inĝenieroj en la animala mondo. Ili ŝatas loĝi ĉe akvorando kaj konstruas la elirejon de sia loĝejo sub akvo malfacile troveblan. Se la medio ne estas ideala, ili konstruas digon por bari akvon. La digoj estas konstruataj per koto, ŝtonetoj, lignostumpoj kaj branĉoj, kaj longas meznombre pli ol 20 metrojn, iuj eĉ pli ol 600 metrojn. Kastoroj ofte riparas la digojn. Same kiel digoj, iliaj loĝejoj en arkoformo estas konstruitaj per branĉoj kaj koto. La dormejo estas ordinare super la akvonivelo kaj havas unu aŭ plurajn elirejojn kondukantajn sub akvon. Kastoroj loĝas grupe, kun familio kiel unuo. Ili vivas harmonie kaj laboras kune en konstruado de digoj.

Tiuj holarktisaj ronĝuloj pariĝas en januaro kaj februaro kaj naskas en aprilo kaj majo, ĉiufoje 2-4 idojn. La kastoroj estas lertaj en naĝado. Ambaŭflanke de ilia anuso estas po unu glando, kiu povas sekrecii aromaĵon. Ili, per siaj grandaj kaj akraj dentoj, povas mordofaligi arbon. Ili manĝas ĉefe arboŝelojn, ŝosojn, arbajn foliojn kaj radikojn kaj diversajn akvajn plantojn. Por konservi nutraĵojn por vintro ili morde faligas junajn arbojn, pecigas ilin en kelkajn partojn kaj kolektas ilin ĉe la akvorando. Tial oni povas trovi abundajn tiajn manĝaĵojn eĉ en iliaj loĝejoj. La kastoroj bredataj povas vivi 15-20 jarojn.

Kotoo

La kotoo (japane: 筝 koto/sō aŭ 琴 koto en la klasika japana) estas pinĉata kordinstrumento uzata en tradicia japana muziko, ĉefe en Kabuko kaj Bunraku. Ĉin-devenanta (gŭzhēng), ĝi estis instruata en Japanio inter la 7-a kaj la 8-a jarcentoj, kaj estis ludata precipe ĉe la imperia palaco; la uzo nun demokratiĝis.

Kvartalo Koto

Kvartalo Koto aŭ Koto-ku (japane: (江東区 [kōtō-ku]) estas speciala kvartalo de Tokio. Ĝi situas inter riveroj Sumida kaj Arakaŭa ĉe la Tokia golfo, oriente de la centro de Tokio. Trans la riveroj troviĝas kvartaloj Ĉuo (okcidente) kaj Edogaŭa (oriente). Norde Koto bordas kun Kvartalo Sumida, alia kvartalo troviĝanta inter tiuj riveroj.

Lago

Lago (okaze de malgrandaj areoj lageto) estas natura akvorezervejo en terkavaĵo, plenigita de akvo.

Depende de sia origino lagoj disspeciĝas je tektonikaj, glaciaj, riveraj, ĉemaraj (lagunoj kaj limanoj), karstaj, vulkanaj kaj artefaritaj lagoj. Laŭ akvobilanco lagoj estas defluaj aŭ maldefluaj, laŭ kemia konsisto de la akvo oni distingas trinkeblajn kaj mineralajn (ankaŭ sal(ohav)ajn) lagojn.

La entuta surfaca areo de ĉiuj lagoj tutmonde estas ĉirkaŭ 2,7 milionoj da km2, kio konsistigas 1,8% de la planeda surfaco.

Liparaj insuloj

La Liparaj Insuloj estas arkipelago de sep vulkanaj insuloj en la Tirena Maro en Mediteraneo norde de Sicilio. Sinonimoj: Liparoj, Eolaj Insuloj Per sia nomo (it. Isole Eolie) ili omaĝas al Eolo, la greka dio de la vento. Ĝi lokas ĉe koordinatoj 38°32′N 14°54′OKoordinatoj: 38°32′N 14°54′O.

La insularo allogas 200.000 vizitantojn ĉiujare, kiuj venas pro la belega naturo aŭ pro sanigo. La plej granda insulo estas Lipari, pro tio la tuta arkipelago estas konata en turismo kiel Liparaj insuloj. La aliaj - laŭ grandeco estas: Salina, Vulcano, Stromboli, Filicudi, Alicudi kaj Panarea. Vulkano estas fama pro siaj fango-banoj (nur rande rimarkita: fango en la itala signifas koto).

En 2000 UNESKO deklaris la vulkanan insularon Monda Naturheredaĵo de Unesko.

Maldikbeka mevo

La Maldikbeka mevo, Larus genei, estas malgranda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Morta maro

La Morta maro, aŭ, pli Zamenhofe, la Malviva maro (hebree ים המלח Jam HaMelaĥ ~ "Sala maro"; arabe بحر الميّت Bahr al-Majit aŭ بحر لوط Bahr Lūt, "Maro de la Morto" aŭ "Maro de Lot") estas lago, kiun nutras la rivero Jordano. Ĝi donas naturan limon inter Israelo kaj (okcidenta Jordanlando) okcidente kaj Jordanio oriente.

La "Maro" formas sendefluan kaj ĉ. 1.020 km² grandan salan lagon, kiu situas en la jordana malaltebenaĵo, jordana kavego, la norda etendiĝo de Granda Rifto. La akvosurfaco situas 396 m sub marnivelo, en kelkaj sekaj jaroj ĝi atingas eĉ −400 metrojn. La bordo tiel formas la plej malprofunde situantan tersurfacon, kiun oni povas atingi libere. La fundo de la lago situas 794 m sub marnivelo.

La regiono de la Morta maro estas fakte plena je vivo. Tio estas la akvo de tiu maro, situanta 400 metrojn sub la marnivelo, kiu estas riĉa je mineraloj. Tiuj estas la termaj fontoj, resanigaj kaj mineralo-havaj. Tio estas la fama nigra koto, bona por resaniga flegado. Tiuj estas la sunradioj. Tio estas la aero, kiun vi spiras.

Krome, apud ĉiuj resanigaj kvalitoj de la regiono, ĝi ofertas eblojn por aventuroj, malkovro, turismado kaj ripozo en kvinstelaj kondiĉoj.

En la regiono la suno brilas pli ol 330 tagojn jare.

Ĉiu ekskurso al Israelo devas inkludi viziton aŭ restadon en la regiono de la Morta maro, la plej malalta loko en la mondo.

Skolopedoj

La Skolopedoj estas grandega familio de vadbirdoj de la ordo de Ĥaradrioformaj, kiuj enhavas multajn genrojn -ĉirkaŭ 20- kaj speciojn.

La plej granda parto el specioj manĝas etajn senvertebrulojn plukitajn el koto aŭ grundo. Diferencaj longecoj de bekoj permesas diferencajn speciojn manĝi en la sama medio, ĉefe ĉe marbordo, sen rekte konkurenci pro la sama manĝaĵo.

Tiu grandega familio estas ofte plie subdividita laŭ grupoj de similaj birdoj. Tiuj grupoj ne nepre konsistas el ununura genro, sed kiel indikite sube kuniĝas tiuj kiuj montras similan evoluon (Thomas et al, 2004). La grupoj, kun nombro da specioj inter parentezoj, estas:

Kurloj aŭ Numenioj (8, genro Numenius)

Longvosta tringo (1, genro Bartramia)

Limozoj (4, genro Limosa)

Galinaga tringo (3, genro Limnodromus)

Galinagoj kaj Skolopoj (ĉirkaŭ 25, genroj Coenocorypha, Lymnocryptes, Gallinago kaj Scolopax)

Falaropoj (3, genro Phalaropus)

Tringoj (16, genroj Xenus, Actitis kaj Tringa kiu nun inkludas Catoptrophus kaj Heteroscelus)

Polinezia tringo (1 nuntempa, 3-5 formortintaj, genro Prosobonia)

Kalidroj kaj ŝtonturnuloj (ĉirkaŭ 25, ĉefe ĉe Calidris kiu povas esti disigita en diversaj genroj. Aliaj genroj kutime akceptitaj estas Aphriza, Eurynorhynchus, Limicola, Tryngites kaj Philomachus, krom la 2 Arenaria ŝtonturnuloj).

Sárbogárd

Sárbogárd [ŝArbogard] estas urbo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Sárbogárd, kies centro ĝi estas. En la loknomo sár signifas koto, Bogárd estis familia nomo de peĉenega nobelo.

Sárszentmihály

Sárszentmihály (ŝArsentmihAj) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Székesfehérvár. Dum la pratempoj estis en la regiono marĉa lago, tial en la vilaĝnomo estas sár (=koto), kaj aldoniĝas Sankta Miĥaelo.

Vadbirdo

Vadbirdoj estas membroj de la ordo de ĥaradrioformaj, ne inkludante la pli marajn retopiedajn marbirdoj, tio estas, la grupoj de rabmevoj (Sterkorariedoj), mevoj (Laredoj), ŝternoj (Sternidae), (Rhynchopidae) kaj aŭkedoj (Alcidae). Ankaŭ la glareoloj (Glareolidae) kaj la (Dromadidae), kiuj ŝajnas pli similaj al vadbirdoj estas vere pli rilataj al marbirdoj.

Tio kalkuligas ĉirkaŭ 210 speciojn, plej parte ol kiuj estas rilataj kun humidaj aŭ marbordaj medioj. Multaj specioj de arktaj kaj mezvarmaj regionoj estas ĉefe migrantaj, sed tropikaj birdoj estas ofte loĝantaj aŭ moviĝas nur laŭ ŝanĝo de pluvtempo. Kelkaj de la arktaj specioj, kiel la Malgranda kalidro estas inter la plej longdistancaj migrantoj, ĉar ili vintras en suda hemisfero.

La plej granda parto de tiuj specioj manĝas etajn senvertebrulojn plukitajn el koto aŭ planko. Pro tio en multaj lingvoj ili estas nomitaj kotoloĝantaj. Bekoj de malsimilaj longecoj permesas diversajn speciojn manĝi en sama medio, ĉefe en la marbordo sen ekzistado de konkurenco pro la sama manĝaĵo. Multaj vadbirdoj havas sensitivajn nervofinaĵojn ĉe la fino de siaj bekoj kiuj permesas ilin lokigi siajn kaŝitajn predojn en koto aŭ milda planko kiel sablo. Kelkaj grandaj specioj, ĉefe tiuj adaptitaj al pli sekaj medioj manĝas pli grandajn predojn inkludante insektojn kaj etajn reptiliojn.

Ŝlimo

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun ŝimo.

Ŝlimo estas miksaĵo el solidaj materialoj kaj likvaĵoj. Ĝi plej ofte sedimentiĝas sur grundo de senfluaj lagoj, malpurigejoj ks.

Se ĝi estas miksaĵo de polvo kaj akvo, temas pri koto. Tiu kotŝlimo povas iĝi malofte inundo (ŝlimfluo) - post gravaj pluvoj- kaj povas eĉ pereigi vilaĝojn.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.