Kodekso de Aleppo

Kodekso de Aleppo estis ĝis ĝia damaĝiĝo (1947) la plej malnova plena manuskripto de la masora hebrea biblio. Ĝi nun enhavas ankoraŭ 295 el la originaj 487 (aliaj fontoj: 480) folioj kaj troviĝas en Jerusalemo en la Israela Muzeo en Relikvokesto de libroj.

Aleppo Codex Joshua 1 1
Kodekso de Aleppo: 10a-jarcenta Hebrea Biblio kun Masoreta interpunkcio (Joŝua 1:1).

Estiĝo

La konsonantoj de la kodekso estis skribitaj en ĉ. 920 p.K. ĉe Tiberias (Israelo) fare de skribisto Ŝ'lomo ben Buja'a. La tekston poste kontrolis Aaron ben Moŝe ben Aŝer, vokaligita kaj provizita per masoretaj rimarkoj. Ben Aŝer estis la lasta kaj plej fama membro de la gramatikista familio Ben Aŝer el Tiberias, kiu formis la plej precizan enkadrigon de Masorah kaj tiel la hebrean biblion.

La manuskripto estis rigardata ekde la komenco kiel ekzemplo-dona kodekso.

Historio

En mezo de la 11-a jarcento, la kodekson aĉetis la Karea komunumo de Jerusalemo. Iom poste, ĝi iĝis rabaĵo kaj kunportita fare de selĝukoj (1071) aŭ dum la unua krucmilito (1099). La kodekso poste aperis en rabinata sinagogo de Kairo, kie uzis ĝin Moses Maimonides. Posteuloj de Maimonides kunportis ĝin en fino de la 14-a jarcento al Aleppo (Sirio). La komunumo en Aleppo protektis ĝin dum ses jarcentoj, la komunumo malpermesis eĉ ties kompletan filmadon, esploradon. Poste evidentiĝis, ke do ekzistas fotaĵoj pri unuopaj paĝoj, tiel el jaro 1887 kaj 1910.

Dum la progromoj kontraŭ la judoj kaj judaj posedaĵoj en decembro de 1947 en Aleppo, la malnova sinagogo estis brulneniigita kaj la kodekso damaĝiĝis. La precizaj cirkonstancoj de la damaĝiĝo estas ĝis hodiaŭ neklaraj. Judoj de Aleppo asertas, ke la mankantaj paĝoj neniiĝis; aliflanke la restantaj paĝoj ne montras fajran damaĝiĝon (la malhelaj makuloj ĉe la randoj estas fungaj damaĝoj).

Oni kunportis la kodekson en januaro 1958 al Jerusalemo, kie ĝi hodiaŭ troviĝas. Mankintaj paĝoj aperis en 1981, 2007; tiel oni supozas, ke ekzistas pliaj paĝoj, kiujn la membroj de la juda komunumo eltiris kaj kunportis.

Hebrea lingvo

La hebrea lingvo (hebree: עברית, ivrit [ivRIT]) estas okcidenta semida lingvo el la Afrikazia lingvaro, nome la antikva lingvo de la hebreoj aŭ izraelidoj en la Biblio, kvankam la lingvo mem ne estas aludita per la nomo Hebrea en la Tanaĥo, La plej fruaj ekzemploj de verkita pra-hebrea datas el la 10a jarcento a.K. Ĝi estas la komuna lingvo de la judoj, kaj nuntempe oficiala lingvo en Israelo. Entute kaj nuntempe, la hebrea estas parolata de totalo de 9 milionoj da personoj tutmonde.Oni kredas ke iam inter la jaroj 200 kaj 400 de nia erao en la sekvoj de la Bar-Koĥba-ribelo, ĝi iom post iom ĉesis esti lingvo parolata, dum en la regiono la aramea kaj je malpli etendo la greka estis jam en uzado kiel internaciaj lingvoj, ĉefe inter elitoj kaj enmigrantoj.. La hebrea tamen restadis, dum la tuta historio, la ĉefa skriblingvo de la judoj, ne sole por religio kaj studado, sed ankaŭ por ĉiutagaj dokumentoj, interjuda komerco, literaturo, filozofio, medicino kaj scienco. La Jud-Germana kaj poste la orienteŭropa movado de la "Haskala" ĝin modernigis kaj preparis por laika uzo. La moderna nacia movado (cionismo) ĝin revigligis kiel verkitan kaj parolatan lingvon en Otomana Palestino en la du lastaj jardekoj de la 19-a jarcento. La Brita Mandato de Palestino rekonis la hebrean kiel unu el la tri oficialaj lingvoj de la nova ŝtato (nome la angla, la araba kaj la hebrea). La hebre-parolanta komunumo en Palestino rapide kreskis kaj jam post la unua mondmilito, ekde la jaroj 1920-aj, la hebrea fariĝis la ĉefa lingvo, skribe kaj parole, de la juda komunumo. Ĝi nature fariĝis la ĉefa lingvo de la nova ŝtato Israelo en 1948. Hodiaŭ ĝi estas la ĉefa lingvo de ĉirkaŭ 5 milionoj da israelaj judoj kaj almenaŭ la dua lingvo de unu miliono da israelaj araboj. Laŭ Etnologiisto, ĉirkaŭ 1998, la hebrea estis iĝanta la lingvo de 5 milionoj da personoj tutmonde. Usono estis la dua plej granda hebreparolanta loĝantaro, kun 220,000 fluaj parolantoj, ĉefe el Israelo.

La moderna hebrea estas unu el la du oficialaj lingvoj de Israelo (dum la alia estas la moderna normiga araba), dum antaŭmoderna hebrea estas uzata por preĝado aŭ studado en Judaj komunumoj ĉirkaŭ la tuta mondo nuntempe. Antikva hebrea estas ankaŭ la liturgia lingvo de Samarianoj, dum la moderna hebrea aŭ la araba estas ties gepatra lingvo. Kiel fremda lingvo, ĝi estas studata ĉefe de Judoj kaj studentoj de Judismo kaj de Israelo, kaj de arkeologoj kaj de lingvistoj specializiĝantaj en Mezoriento kaj ties civilizacioj, same kiel de teologoj en kristanaj seminarioj.

Kodekso de Leningrado

La Kodekso de Leningrado (Codex Leningradensis, L) estas masoreta teksto hebrelingva, aranĝita sur pergameno kaj datita je la 1008. Krom la biblia teksto ĝi prezentas la vokalajn signojn inventitajn da la masoretoj. En apartaj lokoj ĝi estas ornamita per geometriaj dekoracioj (ekzemple, la teksto de la kanto de Miriam en la Eliro, post la transiro de la Ruĝa Maro, estas aranĝita ondoforme.

La redaktanto, Šemû'ēl ben Ya'ăqōb, deklaras ke mem kopiis en Kairo el originala manuskripto de la masoreta skoliniciatinto 'Ahrōn ben Mōšeh ben 'Āšêr.

La sinsekvo de la libroj estas dispoziciita malsame ol tiu kutima en niaj tagoj: en la kodekso 1-2 Kronikoj antaŭas la Psalmaron, Ijobo antaŭas la Sentencojn de Salomono.

Pro ĝia kompleteco, aŭtoritateco kaj facileco de konsultado, la Codex Leningradensis estis fidinda referenco por la kompilado de diversaj hebreaj biblioj, antaŭe manuskriptaj poste presitaj.

La kodekso estas konservita en Nacia Rusia biblioteko en Sankt-Peterburgo (iam Lenigrado, de kie la nomo), katalogita per la siglo "Firkovich B 19 A". La antaŭa posedinto, Abraham Firkovich, akiris la manuskripton en Odesa en 1838, sed ne lasis indikojn pri la pasinto de la kodekso.

En 1935 la manuskripto estis konfidita dum du jaroj al la universitato de Lipsia kie Paŭlo Kahle baziĝis por la tria eldono de la Biblia Hebraica (1937), sur kies modelo poste oni redaktis aliajn hebrejan bibliojn: evidente la Kodekso de Leningrado akceptiĝis kiel Textus Receptus, nome referenca teksto por la sinsekvaj editoraj publikigaĵoj.

Tiu kodekso multege gravas por historio kaj kulturo kaj religio ĉar se la grekaj tekstoj de la Malnova Testamento datas je la tria/kvara/kvina jarcentoj (vidu Codex Sinaiticus, Codex Vaticanus...), tekstoj de hebrelingva biblio datas nur de post la 10-a jarcento.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.