Kastilio

Kastilio (hispane: Castilla) estas geografia kaj historia regiono en la Ibera Duoninsulo, centra parto de Hispanio.

Geografio

La teritorio de Kastilio okupas plejparton de la centra ebenaĵo en Hispanio, kaj respondas proksimume al la nunaj aŭtonomaj komunumoj:

Historie oni parolis pri "la du Kastilioj": Malnova Kastilio estas la parto norde de la Centra Sistemo de Hispanio, en la baseno de la rivero Doŭro, dum Nova Kastilio estas la suda parto, kiun trairas la rivero Taĵo.

Historio

La historia Reĝlando de KastilioRegno de Kastilio naskiĝis dum la t.n. Rekonkero, mezepokaj luktoj de la kristanaj trupoj kontraŭ la islamaj okupintoj. Komence graflando dependa de la Reĝlando de Leono, ĝi sendependiĝis dum la 10-a jarcento, sub la elano de la unua reĝo Fernán González.

Ĝi unuiĝis kun la ceteraj reĝlandoj de la nuna Hispanio fine de la 15-a jarcento, kaj fariĝis la hegemona forto en la unuiĝinta reĝlando. Ĝia lingvo iĝis la oficiala hispana lingvo (vidu: kastilia lingvo).

Escudo de Castilla
blazono de Kastilio
Blason Castille Léon
blazono de Kastilio kaj Leono
Camarenilla

Camarenilla [kamarenIja] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

El Provencio

39º22'N 2º34'W

El Provencio estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Esquivias

Esquivias [eskIvias] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Huelves

Huelves estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Kastilio-Manĉo

Kastilio-La Manĉo , aŭ Kastilio-Manĉo, estas aŭtonoma komunumo de Hispanio, okupanta la plej grandan parton de la antikva historia regiono Nov-Kastilio, (79.463 km2), escepte de la Madrida Regiono, kiu formis propran komunumon. Ĝi havas proksimume 1.980.000 loĝantojn. Grandan parton de la regiono konsistigas la geografia unuo Manĉo, pro kio la regiono ricevis sian nunan nomon.

La ĉefurbo estas Toledo, ĉe la rivero Taĵo. La regiono konsistas el la provincoj Albacete, Ciudad Real, Cuenca, Gvadalaĥaro kaj Toledo.

Ĉefaj urboj (kun loĝantaro en 2007):

Albacete, 164.771

Talavera de la Reina, 85.549, en la provinco Toledo

Toledo, 78.618

Gvadalaharo, 77.925,

Reĝurbo (nacilingve Ciudad Real), 71.005,

Cuenca, 52.980

Puertoljano, 50.838, en la provinco Reĝurbo

Tomelloso, 35.637, en la provinco Reĝurbo

Hellin, 30.366

Alcázar de San Juan, 29.693, en la provinco Reĝurbo

Valdepeñas, 25.570

Azuqueca de Henares, 28.155

Villarrobledo, 25.417

Almansa, 25.272Kastilio-Manĉo estas la loko kie disvolviĝas granda parto de la aventuroj de Don-Kiĥoto el Manĉo, de Miguel de Cervantes.

Kastilio kaj Leono

Kastilio kaj Leono estas hispana aŭtonoma komunumo. Ties areo estas 94.193 km2 kaj ĝi havas proksimume 2.600.000 loĝantojn. Ĝi konsistas el la provincoj Avilo (Ávila), Burgoso (Burgos), Leono (León), Palencio (Palencia), Salamanko (Salamanca), Segovio (Segovia), Sorio (Soria), Valadolido (Valladolid), kaj Zamoro (Zamora).

Ĝi estas la hispana aŭtonoma komunumo kun plej granda surfaco. Ĝi konsistas en tre granda ebenaĵo (la Norda Altebenaĵo), ĉirkaŭata de relative altaj montaroj krom en la limo kun Portugalio, kie la landlimon markas ĉefe riveroj. La klimato estas ekstrema, kun someroj tre varmaj kaj sekaj, ĉefe en aŭgusto, dum la cetero de la jaro montras malvarmajn temperaturojn. Dum multaj jaroj la ĉefa enspezo de la regiono estis la agrokulturo, ĉefe tritika, kaj la bestbredado. En la lastaj jaroj la regiono suferas fortan procezon de senpopoligo, kun migrado ĉefe al Madrido kaj aliaj industriaj urboj.

La nuna regiono estas administracia unuiĝo de la plejparto de la historia regiono Malnova Kastilio kaj la Reĝlando Leono, post la nova organizado en Hispanio en 1983. La kastilia lingvo (la hispana de Kastilio) evoluis ĉi tie en la Mezepoko, kaj malrapide disvastiĝis al la aliaj regionoj dum la t.n. Rekonkero. Oni konsideras ĝin la plej pura formo de la hispana lingvo.

La Aŭtonoma Statuto difinas serion de esencaj valoroj kaj simboloj de la loĝantoj de Kastilio kaj Leono, kiel ilia lingva heredaĵo -alude al la kastilia lingvo kaj al la aliaj lingvoj parolataj en la komunumo: la leona kaj la galega aŭ ĝia historia heredaĵo, arta kaj natura. Inter la simboloj estas la blazono, la flago, la standardo, la himno - kvankam ĝi ne ekzistas - dum la 23a de aprilo estas difinita kiel Tago de Kastilio kaj Leono, memorfestante la malvenkon suferita de la armeoj de Komunumoj de Kastilio kaj en Villalar dum la Milito de la Komunumoj, en 1521.

En Kastilio kaj Leono troviĝas pli ol 60% el ĉiuj arkitekturaj, artaj, kulturaj kaj aliaj heredaĵoj ekzistantaj en Hispanio, kio signifas: 9 Mondaj Heredaĵoj, preskaŭ 1800 naciaj heredaĵoj klasifikitaj kiel kulturajn, 112 historiajn konstruaĵojn, 400 muzeojn, pli ol 500 kastelojn, el kiuj 16 estas konsiderataj el alta historia valoro, 12 katedraloj, 1 kunkatedralo, kaj la plej granda koncentriĝo de romanika arto en la mondo. Kastilio kaj Leono kune kun la itala regiono Lombardio konsistigas la mondan regionon kun la plej distingitaj aktivaĵoj, kun la plej alta protekto donita de Unesko, kun totalo de 11 heredaĵoj.

Ankaŭ la montoj de Valsaín kaj la montoj de Béjar kaj Francio, en la Centra Sistemo, la valoj de Laciana, Omaña kaj Luna kaj la Pintoj de Eŭropo kaj Los Ancares, en la Kantabra montaro, kaj la Iberia Altebenaĵo, en la landlima areo kun Portugalio, oni deklaris biosferan rezervon de Unesko, kiu ankaŭ rekonas la geoparkon de La Lora kun ĉi tiu speco de protekto. Krome, Kastilio kaj Leono forte rilatas al du el la Mondaj Memorprogramoj de Unesko same kiel la Dekretoj de la Kortego de Leono de 1188, curia regia konsiderata kiel lulilo de la monda parlamentismo fare de la institucio mem, kaj la Traktato de Tordesillas.

Laŭ datumoj de la Nacia Instituto de Statistiko de 2016, ĝia MEP-kapacito lokigas Kastilion kaj Leonon en la oka loko en Hispanio. Laŭ datumoj de 2007, ĝia homa disvolviĝa indekso (0.965) estas la 4a. La plej granda en la lando, kaj antaŭas al landoj kiel Francio, Svedio, Nederlando aŭ Japanio. La Indekso de evoluo de sociaj servoj reflektas, ke la komunumo havas unu el la plej bonaj sociaj servoj en la lando. Jen la tria aŭtonomeco, kiu ofertas la plej bonajn avantaĝojn al siaj civitanoj, malantaŭ Eŭskio kaj Navaro. Ilia edukado, laŭ la raporto PISA 2015, gvidas la poentarojn en legado kaj sciencoj kun poentaro komparebla al tiu de la dek plej bonaj landoj pri studado.

Las Mesas

Las Mesas (altebenaĵoj, ne kiel pli populara ebla traduko tabloj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Montalbanejo

Montalbanejo estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Montalbo

Montalbo (Blanka Monto) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Paredes de Escalona

Paredes de Escalona (muroj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Pozoamargo

Pozoamargo (amara puto) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Reĝlando Kastilio

La Reĝlando Kastilio aŭ Corona de Castilla en la hispana, estis historia reĝlando de Hispanio. Kutime oni konsideras ties komencon en la lasta kaj definitiva unuigo de la respektivaj reĝlandoj de Leono kaj Kastilio en la jaro 1230, aŭ dum la unuigo de la respektivaj parlamentoj aŭ kortegoj, post kelkaj jardekoj. En tiu jaro de 1230, Ferdinando la 3-a la Sanktulo, reĝo de Kastilio ekde 1217 (inklude la regnon de Toledo), aneksiigis la Reĝlandon de Leono (en kiu oni inkludis Galegion), regno de lia patro Alfonso la 9-a, post la nuligo de la testamento kiu heredigis liajn ŝtatojn al la infantinoj Sancha kaj Dulce..

Saelices

Saelices estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. Sude de ties municipa teritorio troviĝas ĉe la rivero Cigüela, la konata Arkeologia Loko de Segóbriga.

San Clemente (Kvenko)

San Clemente [sanklemEnte] (Sankta Klemento) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

En ties municipa teritorio estas granda etendo (unu el plej etendaj en Eŭropo) de Pinio.

Torrubia del Castillo

{{Informkesto urbo

| nomo = Torrubia del Castillo

| mapo =

| flago =

| blazono =

| lando = Hispanio

| regiono = Kastilio-Manĉo

| provinco = Kvenko

| komarko = Kvenka Manĉo

| longitudo-gradoj=

| longitudo-minutoj=

| longitudo-sekundoj=

| longitudo-direkto=E

| latitudo-gradoj=

| latitudo-minutoj=

| latitudo-sekundoj=

| latitudo-direkto=N

| areo = 17,47

| loĝ = 42

| jaro = 2013

| dens = 2,4

| pk =

| estro = Julián Benítez Pérez

| TTTejo = [1]

| regiono-ISO = ES-CM

Torrubia del Castillo [torUbja delkastIjo] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Traíd

Traíd [traID'] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Traíd troviĝas ene de la areo de la Natura Parko de Alto Tajo, kaj tiele estas facile aliri el tiu laŭ sennombraj vojoj de Rura Turismo. Ĝi troviĝas en strategia intermeza punkto inter aliaj vilaĝoj de la montaro: Alcoroches, Piqueras, Pinilla de Molina, Chequilla, Checa, Orea, Peralejos de las Truchas...

Tresjuncos

Tresjuncos [Tresjuncos] (Tri Junkoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Tribaldos

Tribaldos estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.