Karbonato

Karbonato estas jona salo de karbonata acido (H2CO3), aŭ solvaĵo de karbona dioksido (CO2) en akvo (H2O). Ĝia empiria formulo estas CO32−.

En la klaso de karbonatoj estas kelkaj mineraloj kiel Aragonito, Dolomito, Kalcito, Magnezito, Malakito...

Carbonate-3D-balls
Jono de karbonato: CO32−
Amonia bikarbonato

Amonia bikarbonato, amonia hidrogena karbonato aŭ NH4HCO3 estas kemia salo rezultanta el reakcio inter la amonia hidroksido kaj koncentrita bikarbonata acido. Ĝi estas senkolora solido kiu facile malkomponiĝas al karbona duoksido, akvo kaj amoniako, kvankam ĝi estas stabila en normalaj kondiĉoj. Amonia bikarbonato uzatas en refreŝigaj banoj pro tio ke 1 kg da amonia bikarbonato en 5 litroj da akvo malpliigas la temperaturon el 17 °C al 7 °C. Ĝi ankaŭ uzatas en fajrestingiloj, manufakturado de porecaj plastaĵoj, ceramikaĵoj, tinkturoj kaj pigmentoj, sterkoj, kiel sengrasigilo en tekstila industrio, en kromia tanado de ledo, ktp.

Amonia bromato

Amonia bromato, bromato de amonio aŭ NH4BrO3 estas neorganika broma oksosalo rezultanta el reakcio inter la bromata acido kaj amonia hidroksido. Ĝi same estiĝas per reakcio inter la baria bromato kaj amonia karbonato en kiu ĝi precipitiĝas kiel senkoloraj nadloj.

Ĉi-salo estas tre malstabila kaj malkomponiĝas kun eksplodo ĉe media temperaturo pere de kelka energio, kun temperaturo inter 35 °C-50 °C. Pro tio, amoniaj bromatoj, akvosolvaĵoj da amoniaj bromatoj, kaj miksaĵoj da bromatoj kun amoniaj saloj estas malpermesataj por transportado. Amonia bromato tre rapide oksidigas kupron.

Amonia karbonato

Diamonia trioksokarbonato aŭ (NH4)2CO3 estas kemia substanco rezultanta el la reakcio inter la amonia hidroksido kaj la karbonata acido. Kiam varmigita, ĝi facile malkomponiĝas kiel amoniako kaj karbona duoksido, kaj uzatas kiel fermentigagento kaj ankaŭ kiel flarsalo okaze de konsciencoperdo. Ĝi estas konata kiel bakista amoniako kaj estas antaŭanto de la plej modernaj fermentigaj agentoj samkiel natria karbonato kaj natria bikarbonato.

Amonia uranila karbonato

Amonia uranila karbonato, karbonato de uranilo kaj amonio aŭ(UO2CO3 2 (NH4)2CO3) estas neorganika substanco, konata en la urania industria procezo kiel AUC, grava kombinaĵo kiel komponanto en la konverto-procezo de la urania heksafluorido (UF6) al urania duoksido (UO2).

UF6 + 5 H2O + 10 NH3 + 4 CO2 → UO2CO3.2(NH4)2CO3 + 6 NH4F

UO2CO3.2(NH4)2CO3 + H2 → UO2 + 3 CO2 + 4 NH3 + 3 H2O

Dukalia hidrogena arsenato

Dukalia hidrogena arsenato estas neorganika salo de kalio, arseno kaj oksigeno, rezultanta el nekompleta reakcio inter arsenata acido kaj kalia hidroksido aŭ kalia karbonato. Ĝi estas blanka toksa solidaĵo komponata je kaliaj kaj hidrogenaj katjonoj kaj arsenaj anjonoj, kie la arseno posedas oksida nombro egalvalora al +5. Ĉiuj saloj de arseno estas venenaj kaj uzataj en farmaciaĵoj, industrioj kaj laboratorioj kiel herbicidoj kaj kemiaj reakciantoj.

Estero

Estero estas kemia kombinaĵo derivita de acido (organika aŭ neorgaika), en kiu minimume unu hidroksila –OH grupo estas anstataŭigita de alkila –O– grupo. Kutime esteroj estas derivitaj de karboksilata acido kaj alkoholo. La plej gravaj organikaj esteroj estas la grandmolekulaj grasoj kaj oleoj (ili estas ĉefe la estero de glicerino kaj stearinacido, palmitata acido aŭ oleoacido) .

La esteroj kombinitaj kun karbonacidoj havas tri grupojn:

fruktoesteroj. Ili estas malgrandpezaj molekuloj, likvaĵoj bonodoraj, aromaĵoj de la frukto.

vaksoj (kiel abelvakso, lanolino, spermaceto) estas la esteroj de la grandmolekula (entenas multajn karbonatomojn) grasacido kaj grandmolekula unuvalora (ĝi havas nur unu hidroksilgrupon) alkoholo. Ili estas senodoraj, solidaj materialoj.

gliceridojLa plej grava neorganika estero estas la estero de la nitrata acido de la glicerino, la t.n. nitroglicerino.

Ekzemploj:

etil-metanoato

metil-cikloheksankarboksilato C6H11-COO-CH3

Kalcia karbonato

Kalcia karbonato aŭ Kalcikarbonato estas kemia kunmetaĵo kun la formulo CaCO3. Ĝi estas ofta substanco troviĝanta en ŝtonoj en ĉiuj mondopartoj, kaj estas ĉefkomponento de ŝeloj de maraj organismoj, helikoj, perloj, kaj ovoŝeloj. Kalcikarbonato estas la ĉefa ingredienco en agrikultura kalko, kaj estas kutime la ĉefkialo de akvohardeco. Ĝi estas ofte utiligita medikamente kiel aldono de kalcio aŭ kiel kontraŭacidaĵo, sed troa konsumo povas esti danĝera.

Kalcio

Atompezo: 40,078

Bolpunkto: 1484 o C

Fandpunkto: 839 o C

Kemia Serio: teralkala metaloKalcio estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Ca kaj atomnumero 20.

Kalcio estas malmola, arĝenta, teralkala metalo. Tri elcentoj de la terkrusto estas de kalcio, en la stato de kretoŝtono (CaCO3), kalko (CaO) aŭ (Ca(OH)2), gipso kaj fluorito. Mara koralo, kaj la stalagmitoj kaj stalaktitoj en la grotoj aŭ kavernoj estas el kalcia karbonato.

Komerce, kalcio produktiĝas per elektrolizo el kalcia klorido. Kalcio estas tre utila en la kemia industrio. Ĝi estas nepra por la homa korpo. Multe da kalcio troviĝas en lakto, fromaĝo, kremo kaj butero.

Sir Humphrey Davis malkovris la elementon en Anglio en 1808. La nomo "kalcio" venas de la latina vorto "calx", kiu signifas "kalkon."

Kalia bikarbonato

Kalia bikarbonato aŭ hidrogeno-kalia karbonato estas senkoloraj aŭ blankaj, senodoraj kaj iomete bazaj kristaloj, nature trovataj en nutraĵoj kaj bezona por la normalaj funkcioj de la homa korpo. Kalia bikarbonato uzatas en la preventado aŭ traktado de kalia nesufiĉo aŭ hipokalemio. Ĝi plenumas gravan rolon en la homa metabolo kaj estas esenca por la adekvataj muskolaj funkcioj kaj kiel elektrolito. Kalia bikarbonato ankaŭ trovatan en la naturo en la erco konata kiel kalicinito.

Kalia heksakloro-fosfato

Kalia heksakloro-fosfato estas neorganika kemia kombinaĵo de natrio kaj heksakloro-fosfato, rezultanta el interagado de la heksakloro-fosfata acido kaj kalia karbonato aŭ kalia hidroksido. Ĝi estas uzata en industrio por apliko de la heksakloro-fosfataj anjonoj kaj en neorganikaj reakcioj.

Kalia karbonato

Kalia karbonato estas blanka salo, solvebla en akvo, rezultanta el interagado de la kalia hidroksido kaj karbonata acido. Ĝi estas nature trovata kiel erco sed en la pasinteco ĝi estis produktita per cindrigo de lignoj kaj organikaj materialoj.

Ekde la mezo de la 19-a jarcento, la salrestaĵoj de la ŝton-sala industrio kaj saldeponaĵoj estas la krudmaterialoj por produktado de kalia karbonato. Nuntempe, la plej grava industria procezo estas la karbonigo de la kalia hidroksido elektrolite produktita.

Duono de la kalia hidroksido estas saturita per karbona duoksido. La fina solvaĵo parte vaporiĝas kaj la hidrato de kalia karbonato precipitiĝas permesante la separadon. Post sekigo, la produkto povas komerciĝi kiel hidratigita materialo aŭ kalcinita en rotacia forno kun temperaturo inter 250°C kaj 350°C.

Kalia karbonato uzatas en la fabrikado de sapoj, vitraĵoj, kiel sekigagento, moliganto de akvo kaj bufrigagento en la produktado de vino kaj medo

Kalia perkarbonato

Kalia perkarbonato estas neorganika kemia adukto de kalia karbonato kaj hidrogena peroksido kies formulaĵo estas 2 K2CO3•3 H2O2, senkolora aŭ blanka substanco, higroskopa kaj tre solvebla en akvo. Kalia perkarbonato malkomponiĝas sub agado de la akvo kaj ĝi uzatas kiel malinfektilo, blankigagento kun altigo de la pH.

Kalia seskvikarbonato

Kalia seskvikarbonato estas duobla salo de kalia karbonato kaj kalia bikarbonato, blanka substanco kun bazaj proprecoj kaj alkala odoro. Ĝi kondensiĝas kiel nadlosimilaj kristaloj kaj posedas fortajn hidratigajn proprecojn. Kalia seskvikarbonato uzatas en bansaloj, naĝujoj, ŝampuoj, dentopastoj, sapofabrikado, kaj kiel alkala fonto por akvotraktado, kaj kiel anstataŭilo por fosfatosena kalia fosfato por produktoj uzataj en pezapurigado. Kalia seskvikarbonato estas tre malpli stabila ol natria seskvikarbonato.

Kiam akva solvaĵo de kalia bikarbonato vaporiĝas per bolado, duono de ĝia karbonata acido laŭgrade eliĝas kaj normala kalia karbonato rezultas. Kiam vaporiĝo atingas punkton kie nur unu kvarono de ĝia karbonata acido formalaperas, la solvaĵo enhavas kalian seskvikarbonaton, kiu kristaliĝas per restado. Kelkaj studemuloj asertas ke seskvikarbonato de kalio estas delikva substanco kun difinita proporcio, dum aliaj kredas ke ĝi nur estas miksaĵo-produkto de kaliaj karbonato kaj bikarbonato. Ĉi-substanco estas solvebla en akvo sed nesolvebla en alkoholo. Pro tio ke karbonato de kalio estas delikva substanco kaj la solvaĵo enhavas ĉi-substancon, la ujo ĝin entenanta devas esti firme fermita.

Kalkoŝtono

Kalkoŝtono estas blanka sedimenta ŝtonaĵo, kiu konsistas plejparte el kalcia karbonato en ties ambaŭ mineralformoj kalkospato kaj aragonito (ambaŭ ) kaj el dolomito ().

Ĝi estas en pura stato blanka, sed la fremdaj materialoj kolorigas ĝin flava, bruna aŭ ruĝa.

Plimulto de la kalkoŝtonoj havas grajneran strukturon. La grajneroj grandas de 0,001 mm ĝis okulvideblaj grajnoj, estas ofte etetaj restaĵoj de fosiliaj ŝeloj de kalkoskeletaj bestoj.

La kalkoŝtono estiĝas plej ofte en maroj per kemia sekreciado en la akvo.

La kalkoŝtono riĉas je fosiliaj restaĵoj kaj tiel gravas por la geohistoriistoj. Ĝi ankaŭ gravas por la industrio por produkti sterkon (tipo kiu riĉas je fosforo).

Se oni varmigas je temperaturo de 900–1000 °C la kalkoŝtonon, la kalcia karbonato disiĝas je karbona dioksido kaj kalko.

Kalkoŝtono povas esti detruata per acida pluvo.

Konko

Konko estas malmola, rigida tegaĵo, kiu estas kreskigata de moluskoj. Konkoj estas formataj el perlamoto interne kaj el kompleksa proteino konkiolino ekstere, kun tavoloj de kalcita aragonito kaj kalcia karbonato (CaCO3).

Natria karbonato

Natria karbonato (ankaŭ konata kiel natro) estas salo de la karbonata acido. Kiel nutraĵa aldonaĵo gi havas la E-numeron E500.

Natria perkarbonato

Natria perkarbonato aŭ perkarbonato de natrio estas kemia adukto de natria karbonato kaj hidrogena peroksido kun formulo 2 Na2CO3•3 H2O2, blanka aŭ senkolora kristala substanco, higroskopa kaj tre solvebla en akvo. Ĝi uzatas kiel eko-akordigebla puriga substanco kaj kiel fonto en laboratorio por preparado de hidrogena peroksido anhidra.

Natria seskvikarbonato

Natria seskvikarbonato, seskvikarbonato de natrio aŭ Na2(CO3).Na2H(CO3) estas duobla salo de natria karbonato kaj natria bikarbonato, kiu havas nadlosimilan kristalan strukturon. Tamen, la vorto estas ankaŭ aplikita al sammola miksaĵo de tiuj du saloj, kune kun ajna hidratigakvo. La duhidrata formo de la natria seskvikarbonato okazas nature kiel la erco "trono".

Natria titanato

Natria meta-titanato, meta-titanato de natrio aŭ Na2Ti3O7 estas neorganika kombinaĵo de natrio kaj titano, blanka substanco, nesolvebla en akvo kaj uzata en veldo-sistemoj. Ĝi estas sintezita ekde reakcio inter titana duoksido kaj natria karbonato en altaj fornoj.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.