Juĝistoj

Juĝistoj estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas parto de la Readmona Historia Verkaro.

Nomo

La libro nomiĝas

  • en la hebrea: שפטים
  • en la greka Septuaginto (LXX): ΚΡΙΤΑΙ
  • en la latina Nova Vulgato: Liber Iudicum

Ĝi nomiĝas Juĝistoj, ĉar ĝi raportas pri ties tempo kaj rakontas pri ties agadoj.

Aŭtoro

Detalojn vidu ĉe Readmona Historia Verkaro!

Enhavo kaj strukturo

La libro ĉefe rakontas pri la unuopaj juĝistoj.

Jen ebla strukturo: [1]

  • Situacio (Juĝ 1,1 - 3,3)
  • La unuopaj juĝistoj (Juĝ 3,7 - 16,31)
    • Otniel
    • Ehud
    • Ŝamgar
    • Debora kaj Barak
    • Gideon
    • Tola
    • Jair
    • Jiftaĥ
    • Ibcan
    • Elon
    • Abdon
    • Ŝimŝono
  • Aldonaĵoj

Famaj perikopoj estas

  • la kanto de Debora (Juĝ 5)
  • la fabelo de Jotam pri la reĝo de la arboj (Juĝ 9,7-15)
  • la ofero de la propra filino fare de Jiftaĥ (Juĝ 11,29-40)
  • la rakontociklo pri Ŝimŝono (Juĝ 13 - 16)

Notoj

  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.

Vidu ankaŭ

Bánk (banuso)

Bánk estis hungara banuso por Slavonio de 1208, reĝa juĝisto, palatino, departementestro de 1203.

Eŭrovido-Kantokonkurso 1974

La 19-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 6-an de aprilo 1974 en Brajtono (Britio). Denove (por la 5-an fojon) Britio aranĝis la konkurson malgraŭ la venko de Luksemburgio. Denove (por la 4-an fojon = rekordo) la prezentistino nomiĝas Katie Boyle.

Oni rekondukis la sistemon de juĝo kiu jam validis inter 1957 kaj 1961, kaj inter 1967 kaj 1970: Ĉiu lando havis juĝistaron de dek juĝistoj kies ĉiu donis unu punkton al amatan kanton. La malnova sistemo alportis konitan fenomenon, la punktajn egalecojn: tri 4-aj vicoj, du 7-aj vicoj, du 9-aj vicoj kaj kvar 14-aj vicoj.

De la unua atribuado la tabelo estis dominata per grupo kies la anoj nomiĝas Agnetha, Björn, Benny kaj Annifrid. Kun Waterloo, la plej sukcesa kanto de la Eŭrovido-historio, ABBA atingis la ponton al monda sukceso. Estis la unua venko por Svedio.

Fablo

Fablo estas rakonto, plejofte versa, en kiu agas kaj parolas bestoj aŭ objektoj, kaj per kiu oni prezentas moralinstruon, ordinare formulitan komence aŭ fine. La fabloj estas unu el la plej malnovaj literaturaj ĝenroj. Iliajn ŝpurojn ni trovas jam en la Gilgameŝa epopeo aŭ ekzemple en la Biblio (Juĝistoj 9,7 - 16).

Konataj fablistoj estas: Ezopo, Fedro (fablisto), Johano de La Fonteno kaj Ivan Krilov

En Esperanto aperis inter alie jenaj kolektoj de fabloj:

111 fabloj/ 1979. I.A. Krilov. Trad.: S. Rublov.

Fabloj/ 1985. Gotthold Ephraim Lessing. Trad. Reinhard Haupenthal.

Cent ĉinaj fabloj / 1999. Komp. GAO Jingmin. Trad. YU Tao ; WANG LihuaJen ekzemplo de Kálmán Kalocsay el Ezopa saĝo :

La vulpo kaj la vinbero

Allogis la vinbero, sed estis iom alte.

La vulp' klopodis longe, por ĝin atingi salte,

sed ne sukcesis, lacis, rigardis ĝin, avida

finfine ŝultrotiris, dirante: "Eh, acida!"

François Hollande

François Gérard Georges Nicolas HOLLANDE (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1954 en Rueno, Seine-Maritime), estas franca politikisto, elektita kiel Prezidanto de la Franca Respubliko en 2012. De 1997 al 2008, li estis unua sekretario de la Socialista Partio. Li estas ankaŭ deputito de la franca departemento de Corrèze kaj urbestro de Tulle.

Li estas diplomita de "École des Hautes Études Commerciales" (HEC Paris), "Institut d'Études Politiques de Paris" (Sciences-Po) kaj "École nationale d'administration" (ENA), kaj lia antaŭa profesio estis revizoro ĉe Revizora Kortumo ("Cour des Comptes").

En 2004, li alprenis la pozicion de 'jes' en la franca referendumo pri la Eŭropa Konstitucio, tiel opoziciante al la numero du de la partio, Laurent Fabius. Hollande organizis internan voĉdonon pri la pozicio de la partio la 1-an de decembro, en kiu reprezentantoj voĉdonis je 59% por 'jes', tamen la konstitucio estis fine malaprobita de la franca popolo en majo 2005.

Lia kunulino Ségolène Royal estis la antaŭa kandidato al la prezidanta baloto. Ili kune havas kvar gefilojn - Thomas (1984), Clémence (1985), Julien (1987) kaj Flora (1992). En junio 2007, unu monaton post la Prezidanta baloto de 2007 en Francio, la paro anoncis ke ili disiĝas.Nelonge post la sciigo de lia disiĝo disde Ségolène Royal, la franca retejo lepolitique.com publikigis detalojn pri la rilato inter Hollande kaj la franca ĵurnalistino Valérie Trierweiler. Multaj konsideris tion kiel trarompon de la strikta sinteno al la privata vivo de francaj politikistoj. En novembro 2007, Valérie Trierweiler malkaŝe diskutis pri sia rilato kun Hollande en intervjuo aperinta en la semajna magazino Télé 7 Jours.

Genezo

Genezo (mallonge Gen) estas la unua libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la unua el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.

Guy Canivet

Guy Canivet (naskiĝis la 23-an de septembro 1943, en Lons-le-Saunier) estas franca juĝisto.

Li estas membro de la Konstitucia Konsilio de Francio de 2007 ĝis 2016 laŭ decido de la prezidento de la Nacia Asembleo de Francio, Jean-Louis Debré.

Internacia Kortumo

La Internacia Kortumo de Justico (IK, france: Cour internationale de Justice; angle: International Court of Justice) estas la ĉefa jurisdikcia organo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj havas sian sidejon en la Palaco de Paco ("Vredespaleis") de Hago, Nederlando. Ĝian funkciadon kaj kompetentecon regulas la UN-ĉarto kaj la IK-regularo. Ĝi estas posteulo de la Internacia Konstanta Kortumo starigita kadre de la Ligo de la Nacioj.

Partioj antaŭ la IK povas esti nur ŝtatoj, sed ne internaciaj organizaĵoj aŭ aliaj subjektoj de la internacia juro. Aliron al la IK havas nur kontraktŝtatoj de la IK-statuto. Ili estas unuflanke ĉiuj membroj de UN kaj aliflanke ĉiuj ŝtatoj kiuj estas nemembroj sed akceptis la statuton. Ankaŭ la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj povas direkti sin al la IK.

La 15 juĝistoj de la kortumo estas ĉiam de 15 malsamaj ŝtatanecoj. Ĝis nun la 5 konstantaj membroj de la Konsilio de Sekureco ĉiam havis juĝistojn, escepte Ĉinio inter 1967 kaj 1985. Juĝistoj estas nomumitaj por 9 jaroj; ĉiun trian jaron oni nomas 5 novajn juĝistojn. La Kortumo uzas du oficialajn lingvojn: kaj la anglan kaj la francan. Ĝi havas konstantan interpretistaron. Multaj kunlaborantoj estas denaske angla- aŭ franc-lingvaj.

Jacques Chirac

Jacques René CHIRAC [ʒak ʁəne ʃiʁak] (naskiĝis la 29-an de novembro 1932 en Parizo) estas franca politikisto, la franca prezidento de 1995 ĝis 2007, fondinto de la politika partio RPR. Ekde la fino de sia ŝtata prezidanteco, do ekde la jaro 2007, li krome estas dumviva membro de la Konstitucia Konsilio de Francio. Li estas edziĝinta kaj patro de 2 filinoj (Laurence kaj Claude). Jacques Chirac studis en la Nacia Lernejo pri Administrado (france École Nationale d'Administration), do estas enarko.

Lia patro Abel François Chirac (1893-1968) estis bank-dungito.

Juro

Juro estas sistemo de reguloj kiuj estas plifortigitaj pere de sociaj institucioj por regadi super ĝeneralan kondutaron. La leĝoj kiuj komponas la juron, povas esti farataj ĉu de kolektiva leĝofara institucio aŭ de unusola leĝofaranto, rezulte en statutoj, de la plenuma povo pere de dekretoj kaj de regularoj, aŭ de juĝistoj pere de kolektado de antecedentoj, normale en jurisdikcioj de anglosaksa juro, nomita ankaŭ komuna juro. Privataj individuoj povas krei laŭleĝe antecedentenhavajn kontraktojn, inkludante arbitraciajn interkonsentojn kiuj povas elekti akcepti alternativan arbitracion en la normalaj juraj procesoj. La formado de leĝoj mem povas esti influita de konstitucio, verkita aŭ neverkita, kaj de la rajtoj enhavitaj en ĝi. La juro formigas per diversaj manieroj politikon, ekonomion, historion kaj socion kaj servas kiel peranto de rilatoj inter personoj, sociaj grupoj, institucioj, organizoj, entreprenoj, ŝtatoj ktp.

Ĝenerala distingo povas esti farita inter (a) jurisdikcioj de civila juro (inklude la katolikan kanonan juron kaj la socialisman juron), en kiuj la leĝofarantoj aŭ aliaj centraj korpoj kodigas kaj konsolidigas ties leĝojn, kaj (b) la sistemoj de komuna juro, kie juĝofaritaj antecedentoj estas akceptataj kiel laŭleĝe kolektita juro. Historie, religiaj juroj ludis gravan rolon eĉ en la decidoj pri nereligiaj aferoj, kio ankoraŭ okazas ĉe kelkaj religiaj komunumoj, partikulare ĉe judoj, kaj ĉe kelkaj landoj aŭ mondoregionoj, partikulare islamaj. La islama Ŝaria juro estas la polej amplekse disvastigata uzata religia juro.La atribuo de juro estas ĝenerale dividata en du precipaj areoj referencataj kiel (i) Krima juro kaj (ii) Civila juro. Krima juro temas pri kondutoj kiuj estas konsiderataj damaĝaj por la socia ordo kaj en kiu la kulpa parto povas esti enprizonigita aŭ monpunita. Civila juro (malkonfuzigenda kun la subaj jurisdikcioj de civila juro) temas pri la solvado de plendoj (konfliktoj) inter individuoj aŭ organizaĵoj. Tiuj rezolucioj serĉas havigi juran solvon (ofte monajn damaĝkompensojn) por la venkinta plendanto. En civila juro, ekzsitas la jenaj specialaĵoj, inter aliaj: Kontrakta juro regulas ĉoin el aĉeto de busbileto al komercado en derivaj merkatoj. Posedjuro regulas la transferadon kaj titolojn de la personaj posedoj kaj de la nemoveblaj posedaĵoj. Fideikomisa juro aplikiĝas al havaĵoj tenitaj por investado kaj financa sekureco. Punjuro permesas ke la plendo alvenu al kompenso se la posedo de persono estas damaĝita. Konstitucia juro havigas kadron por la kreado de juro, la protektadon de homaj rajtoj kaj la elekton de politikaj reprezentantoj. Administracia juro decidas pri kiu plenumbranĉaj agentejoj povas aŭ ne povas agadi, pri proceduroj kiujn oni devas sekvi por fari tion, kaj pri jura revizio kiam membro de la publiko estas damaĝita de agenteja agado. Internacia juro studas la aferojn inter suverenaj ŝtatoj en aktivaĵoj kiuj gamas el komerco al militista agado. Por plibonigi kaj plifortigi la leĝaron kaj havigi servojn al la publiko fare de publikaj servantoj, la registara aŭ ŝtata burokrataro, militistaro, kaj policanaroj estas fundamentaj. Kvankam ĉiuj tiuj organoj de la ŝtato estas kreaĵoj kreitaj kaj funkciigitaj de juro, ankaŭ sedependa juristoj kaj aktiva civila socio informas kaj eltenas ties progresojn.

Juro havigas riĉajn fontojn de studa splorado en historio de juro, filozofio, ekonomika analizo kaj sociologio. Juro ankaŭ vekas gravajn kaj kompleksajn temojn koncerne al egaleco, justeco, kaj justico. Resume oni povas konkludi ke la bazo de juro estas la leĝoj. Estas malnova diraĵo kiu asertas ke 'ĉiuj estas egalaj antaŭ la leĝo', kvankam Jonathan Swift asertis, ke 'Leĝoj estas kiel araneretoj, kiuj povas kapti malgrandajn muŝojn, sed lasas vespojn kaj krabrojn trapasis.' En 1894, la aŭtoro Anatole France diris sarkasme, "en sia majesta egaleco, la leĝo malpermesas egalece al riĉuloj kaj al malriĉuloj dormi subponte, almozi surstrate, kaj ŝteli pantranĉojn." Verkita en la jaro 350 a.K., la greka filozofo Aristotelo deklaris, "La regado de la leĝo estas pli bona ol la regado de ajna individuo." Miĥail Bakunin diris: "Ĉiu leĝo havas por celo konfirmi kaj elstarigi en sistemon la espluatadon de la laboristoj fare de la reganta klaso". Cicerono diris "ju pli da leĝoj, des malpli da justeco". Marksismaj doktrinoj asertas ke la leĝoj ne estos postulataj iam la ŝtato estos nuligita.

Justico

Justico laŭ PIV estas ŝtata organismo, kiu zorgas pri elekto de juĝistoj, kontrolo de ilia agado, plenumo de difinitaj punoj kaj tiel plu. Kutime ekzistas nacia ministerio pri justico, kiu plenumas tiujn oficojn, do inter alie vivtenas juĝejojn, sed ankaŭ malliberejojn. Tian ministerion prezidas nacia ministro pri justico.

Aparte de tio ekzistas internaciaj juĝejoj, kiel la Eŭropa Kortumo en Eŭropa Unio, la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj de la Konsilio de Eŭropo aŭ la Internacia Kortumo de la Unuiĝintaj Nacioj, kies verdiktoj principe superu la naciajn juĝojn kaj kiuj reprezentas la internacian justicon.

Kvankam la juĝistoj estas elektitaj, salajrataj kaj kontrolataj de justica institucio, ili laŭ la difino de libera juĝado obeu nur la leĝojn de la lando kaj la internaciajn leĝojn validajn en tiu lando, kaj krome decidu laŭ sia konscienco, ne laŭ ordono de ŝtata instanco. Ili do laŭ strikta difino ne mem estas parto de la justico, sed la justico estas la kadro, kiu donas la infrastrukturon por funkciopovo de la juĝistoj.

Laŭ la principo de la disigo de povoj, la juĝistaro kaj la ŝtata justica institucio kune nomatas la "justica povo" aŭ laŭ latinismoj judikativo respektive jurisdikcio, unu el la tri sendependaj ŝtataj povoj. Ĝi kontrolu la leĝdonan povon kaj la plenuman povon.

Libro de Rut

Rut estas libro de la Hebrea Biblio. Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Tanaĥo (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la kvin solenaj volvolibroj (ְּמגלותMegilot), malgrandaj libroj, kiujn oni legas okaze de kelkaj festoj:

Rut je la semajn-festo, festo de la tritik-rikolto (kristane: Pentekosto)

Alta Kanto je Pasko

Libro de la Predikanto aŭ Kohelet je la festo de laŭboj

Libro de la Plorkanto je la 9-a de Abo, memore pri la detruo de la templo

Libro de Ester je PurimoPor la kristanoj ĝi apartenas al la historiaj libroj de la Malnova Testamento kaj estas envicigita inter Juĝistoj kaj 1 Samuel.

Minoo

Minoo, laŭ la helena mitologio, estis reĝo de Kreto, filo de Zeŭso kaj Eŭropa, edzo de Pazifaa. Li akiris la potencon super Kreto per helpo de Pozidono, en Knoso aŭ Gortun (laŭ aliaj mitoj, li ricevis de Zeŭso sceptron).

Li disvastigis sian potencon al insuloj de la Egea Maro, sendis setliĝontojn, purigis la maron el la piratoj. Lia edzino estis Pazifaa, filino de la dio Helioso. Ili havis infanojn: Androgeo, Ariadna kaj Fedra. Ŝi naskis ankaŭ Minotaŭron.

Minoo sukcese militis kontraŭ Ateno kaj Megaro por venĝi murdon de sia filo Androgeo. En la mitoj kaj literaturo, Minoo postulis tirane fraŭlojn kaj fraŭlinojn kiel imposton, por nutri Minotaŭron. Minoon murdis en Sicilio filinojn de Kokalos, sicilia reĝo. Ili verŝis sur lin varmegan akvon dum banado. Postmorte li iĝis juĝanto en la Inferoj.

Kvankam la atena tradicio figuras lin malamike, aliaj rakontoj atestas pri tio, ke li estis grandpotenca, justa reganto. Laŭ multaj sciencistoj, Minoo estis titolo de sakrala reganto de la bronzepoka aŭ minoa Knoso.

Laŭ Palaifato , la Minotaŭro estis duonfilo de Minoo kiu sia edzino Pazifao havis el unu homo ĉirkaŭ la reĝo nomiĝis Taŭro kiam Minoo suferis testikojn. Prokiso (Helene Πρόκρις)kuraciĝis lin kontraŭ la hundeto kaj la ĵetlanco kiu ŝi donis al Kefalo (Κέφαλος). Minoo decidis ne mortigi li ĉar, malgraŭ ĉio, li estis la frato de siaj filoj, sed li sendis en montoj kie

paŝtistoj grandigis lin. Fine, Mino enfermiĝis lin kaj sendis iujn li kondamnigis aŭ siaj malamikoj kiel la atenano Tezeo, sin mortigi.

Olimpika ĵuro

La olimpika ĵuro estas elparolata dum la malferma ceremonio de ĉiuj olimpikoj, de reprezentantoj de la sportistoj kaj de la juĝistoj. La reprezentantoj apartenas al la organizanta lando. Dum la ĵuro ili tenas angulon de la olimpika flago.

Reĝa juĝisto

La reĝa jugisto (latine judex curiae regiae) aŭ landa juĝisto (en Hungario) estis la tria plej grava ofico (post la reĝo kaj la palatino) en la mezepoka Hungara Reĝlando. La reĝa juĝisto sevis la palatinon en la landa asembleo.

La ofico aperas en ĉirkaŭ 1130 kiel kortega palatino (curialis comes), kiu transprenis parton de taskoj de la palatino. Tiam la reĝa juĝisto direktis la reĝajn bienojn kaj anstataŭis la reĝon – formante reĝan ĉeeston – en la juĝa kortumo. Li iĝis landa juĝisto en komenco de la 13-a jarcento, kiam la kortegaj mastrumaj taskoj estis transdonitaj al la kameristo. Lian laboron helpis la elektitaj landa vicjuĝisto kaj juĝmajstroj. La ofico malgraviĝis meze de la 19-a jarcento kaj iĝis simbola, precipe post la aŭstra-hungara interkonsento. La ofico ĉesis post deklaro de la Hungara Respubliko en 1945.

Vidu: nobela juĝisto

Septuaginto

Septuaginto estas greka traduko de la hebrea Biblio, la laboro de 70 aŭ 72 helenigitaj judoj en Aleksandrio sub la Ptolemeoj ĉirkaŭ 280 a.K. Septuaginto estis la ĉefa greka traduko inter helenigitaj judoj ĝis la 1-a jarcento. Ĝi estas la versio de la Biblio citita en la Nova Testamento kaj la Grekaj Patroj. Eĉ hodiaŭ, ĝi estas la preferata versio de ortodoksismo.

La nomo devenas de la latina vorto septuaginta ("sepdek"). La mallongigo estas LXX.

Laŭ Josephus, la 70 tradukistoj laboris sendepende sed mirakle produktis la saman tradukon. La traduko estis por la Biblioteko de Aleksandrio.

La hebrea teksto, de kiu Septuaginto estas traduko, ne estis la Masora Biblio, sed alia, pli antikva hebrea teksto, kiu nun estas perdita.

Sankta Hieronimo, en sia latina traduko (la Vulgato), uzis Septuaginton sed kontrolis ĝin per la Masora teksto.

Tiu Septuaginto, kiun ni havas, estis redaktita de Origeno en la 3-a jarcento.

La plej antikvaj manuskriptoj de la Septuaginto estas la Codex Vaticanus el la 4-a jarcento kaj la Codex Alexandrinus el la 5-a jarcento.

La libroj kaj ordo en Septuaginto:

Genezo

Eliro

Levidoj

Nombroj

Readmono

Joŝuo

Juĝistoj

Rut

Reĝoj (kvar libroj: 1 & 2 Samuel, 1 & 2 Reĝoj)

Kroniko (du libroj) 1-a libro de la Kroniko 2-a libro de la Kroniko

Ezra (du libroj: la dua libro estas la Ezra de la protestanta Biblio)

Neĥemja

Ester

Judit

Tobit

Makabeoj (kvar libroj)

Psalmaro

Manase

Sentencoj

Predikanto

Alta Kanto

Ijob

Saĝeco

Siraĥido

Hoŝea

Joel

Amos

Obadja

Jona

Miĥa

Nahum

Ĥabakuk

Cefanja

Ĥagaj

Zeĥarja

Malaĥi

Jesaja

Baruĥ

Plorkanto

Jeremia

Jeĥezkel

Daniel

Kanto de Tri Junuloj

Susana (= Daniel 13 en la katolika Biblio)

Bel kaj la Drako (= Daniel 14 en la katolika Biblio)

Supera Kortumo de Usono

La Supera Kortumo de Usono aŭ Ĉefkortumo (aŭ Plejalta Tribunalo, Suverena Kortumo, Pinta Juĝejo, Nacia Supera Kortumo ktp) estas la plej alta juĝa kaj jura instanco de koncerna lando aŭ alia politika unuo.

La Ĉefkortumo de Usono aŭ Suverena Kortumo de Usono (angle: Supreme Court of the United States), lokita en Vaŝingtono, estas la kapo de la Usona juĝista branĉo kaj la plej alta tribunalo en la nacio. Ĝi konsistas el ĉefjuĝisto kaj ok asociiĝajn juĝistojn (aŭ subjuĝistojn), kiuj estas nomumitaj de la prezidanto kun la konsento de la plimulto de la Senato. Juĝistoj servas la vivterminon. Ĝi estas ĉefe konstitucia tribunalo, tio estas, ĝi kontrolas, ĉu leĝoj kaj verdiktoj kongruas al la konstitucio de la ŝtato, kaj ĝi havas la lasta juĝista aŭtoritato ene de Usono por interpreti kaj decidi demandojn de federala juro. Krom la juĝista branĉo kiu la Ĉefkortumo kapumas, la aliaj branĉoj de Usona Registaro estas la ekzekutiva branĉo kaj la leĝofara branĉo.

Voĉdono

Por Vikipedia voĉdono, vidu la paĝon Vikipedio:Baloto

Voĉdono (foje nomata baloto) estas maniero kolektive decidi pri io. En demokratio, voĉdonoj uziĝas por elekti la parlamenton, ŝtatestron aŭ alian povohavan institucion aŭ oficon laŭ la volo de la popolo.

Laŭ sia deveno la vorto "baloto" signifas voĉdonon per voĉdonilo ("balotilo"); tamen laŭ kelkaj la signifo plilarĝiĝis al ajna voĉdono. Tiuokaze "baloti" kaj "voĉdoni" estus samsignifaj, do "balot/" estus nenecesa radiko. Ĉiuokaze en la plej multaj lingvoj ne ekzistas apartaj vortoj por "baloti" kaj "voĉdoni".

En demokratio, oni kutime postulas ke voĉdonoj estu ĝeneralaj, liberaj, egalaj kaj sekretaj.

Dum en tiel nomita reprezenta demokratio la voĉdonrajto estas limigita al elekto de parlamentanoj, registaranoj kaj eventuale juĝistoj, en rekta demokratio popolo ne nur rajtas elekti, sed ankaŭ voĉdoni pri konstituciaj paragrafoj, leĝoj kaj eĉ konkretaj materiaj demandoj kiel ŝtatkontraktoj, grandaj ŝtataj investoj ktp.

Ĵurio

Ĵurio estas aro da civitanoj (elektitaj por verdikti en tribunalo pri la kulpeco de akuzito,), kiuj kune juĝas, kvankam ili ne estas fakaj juĝistoj, sed ili apogas sin nur sur la decido de sia konscienco.

La ideo estas pri tio, ke normalaj homoj havas racion kaj pro tio povas decidi, ĉu la kulpigita(j) homo(j) estas vere kulpa(j) aŭ ne. Kvankam grandecon de la puno kutime difinas profesiaj juĝistoj.

La ĵurio verdiktas nur pri la fakto, la juĝistoj decidas pri la leĝa puno.

Malnova Testamento

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.