Jozefo Flavio

JOZEFO FLAVIO, Flavius Josephus (latine) aŭ Josef Ben-Matitjahu (hebree) (ĉ. 37 - 100), estis juda historiisto de la 1-a jarcento. Li prezentas al ni la ĉefan kaj plej detalan bildon de tiama Judio, kiu naskis kristanismon kaj ribelis kontraŭ Romio. Li skribis en eleganta helena por ne-judoj. Li estas pli konata laŭ sia latina nomo, kiun li prenis kiel malsklavigito (do, familiano) de la imperiestro Vespasiano.

Jozefo, estinte sacerdoto de aristokrata familio, servis dum la ribelo kontraŭ Romio kiel komandanto de la juda armeo en Galileo. Li estis kaptita de la romianoj, sed poste gajnis sian liberecon kaj revenis al Jerusalemo por konvinki la judojn kapitulaci al Romio, pri kio li ne sukcesis. Romio detruis la ribelon, Jerusalemon kaj la Templon. Jozefo vidis la Templon forbruli je la 9-a de avo (10-a de aŭgusto) en 70 p.K.

Post la milito Jozefo verkis librojn de historio pri la judoj, sub la aŭspicio de la imperiestro. Liaj du ĉefaj verkoj estas:

  • Peri tou Ioudaikou polemou ("Pri la juda milito") – priskribas la militon de la judoj kontraŭ Romio de 6673.
  • Ioudaike arĥaiologia (93, "Judaj antikvaĵoj") – priskribas la historion de la judoj de la kreo de la mondo ĝis la Juda Milito. La unuaj 13 libroj paralelas la Biblion, sed libroj 14–20 priskribas la tempon inter la Makabeoj kaj la Juda Milito kaj estas nia ĉefa historio pri la judoj en tiu tempo. Josephus utilis fontojn judajn kaj helenajn (iuj fontoj nun estas perditaj al ni) kaj skribis por legantoj de helene kleriĝintaj. Ĝi inkluzivas paragrafon, kiu, se vere de Jozefo, estus la unua atesto juda (ne kristana) pri Jesuo.

Li ankaŭ verkis aŭtobiografion en 90 kaj Kata Apionos ("Kontraŭ Apiono") en 100 pri argumentoj kontraŭ judismo. Li ankaŭ planis verki libron por klarigi judismon, sed tia verko estas nekonata al ni.

Eminentan romanan trilogion pri lia vivo verkis Lion Feuchtwanger.

Jozefo Flavio
Josephusbust
Persona informo
Naskonomo יוסף בן מתתיהו
Naskiĝo 30-an de novembro 2036 (2036-11-30)
en Jerusalemo, Judujo
Morto 30-an de novembro 99 (0099-11-30) (-1937-jara)
en Romo
Lingvoj latina lingvoantikva greka lingvo
Ŝtataneco JudujoRoma regno
Familio
Patro Matthias
Frat(in)o Matthias
Infanoj Flavius Hyrcanus • Flavius Simonides Agrippa • Flavius Justus
Profesio
Profesio verkistohistoriisto

Eksteraj ligiloj

6304 Josefo Flavio

6304 Josefo Flavio estas malbone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 2-an de aprilo 1989 de la belga astronomo Eric Walter Elst elde la Observatorio La Silla, en Ĉilio.

Ĝi estis nomita en memoro de la juda historiisto Josef Ben-Matitjahu (ĉ.37 – ĉ.100) konata sub la latina nomo Josephus Flavius, aŭ Jozefo Flavio.

Antipatrido

Antipatrido (hodiaŭ Tel Afek (arabe Kafr Saba, hebree תל אפק; antikvgreke Ἀντιπατρίς) estis urbo de Palestino, pliprecize de Judeo, hodiaŭ arkeologia telo en la centro de Israelo en kiu troviĝas trovaĵoj de la antikva urbo Afek kaj memoraĵoj de eventoj bibliaj kaj kristanaj [2]; ĝi estis restaŭrigita kaj nomŝanĝita en ‘Antipatrido’ iniciate de Herodo la Granda.

Antipatrido situis najbare de rivero Jarkon, kaj nun estas en la koro de la granda nacia parko de Yarkon (הגן הלאומי ירקון).

Grek-romia mondo

La Grek-romia mondo, grek-romia kulturo, aŭ la termino grek-romia, komprenita de nuntempaj fakuloj kaj verkistoj, referencas al tiuj geografiaj regionoj kaj landoj kiuj kulture (kaj tiele historie) estis rekte, longdaŭre, kaj intime influitaj de lingvo, kulturo, registaro kaj religio de antikvaj grekoj kaj romianoj. Tiu koncepto referencas al la "Mediteranea mondo", nome la etendaj terpecoj centritaj en la basenoj de Mediteraneo kaj de Nigra Maro, nome "naĝejo" de Grekoj kaj Romianoj, t.e. kie hegemoniis la kulturaj rigardoj, ideoj kaj sentoj de tiuj popoloj.

Kiel jam menciita, la termino Grek-Romia mondo priskribas tiujn regionojn kiuj estis dum multaj generacioj submetitaj al la regado de Grekoj kaj poste de Romianoj kaj tiele akceptis aŭ estis devigitaj adopti ilin kiel mastroj kaj instruistoj. Tiu procezo estis helpita de ŝajne universala adoptado de la greka kiel la lingvo de intelekta kulturo kaj almenŭ orienta komerco, kaj de la latina kiel lingvo por publika administracio kaj jura medicino, speciale en Okcidento (el la perspektivo de la Mediteranea Maro).

Kvankam tiuj lingvoj neniam iĝis la indiĝenaj lingvoj de la kamparanoj (nome plej granda majoritato de la loĝantaro), ili estis la lingvoj de urbanoj kaj de kosmopolitaj elitoj, kaj iel ili devenis en multnombraj dialektoj de tiuj kiuj loĝis ene de ampleksegaj teritorioj. Certe, ĉiuj elstaruloj, sendepende de siaj etnaj devenoj, parolis kaj verkis en greka kaj/aŭ latina. Tiele, la romia juristo kaj imperia kanceliero Ulpiano estis fenico, la grek-egipta matematikisto kaj geografo Ptolemeo estis romia civitano kaj la fama post-konstantenaj pensuloj Johano Krizostomo kaj Aŭgusteno de Hipono estis parte siria kaj parte berbera, respektive. La historiisto Jozefo Flavio estis judo sed li verkis kaj parolis en greka kaj estis romia civitano.

Herodo Agripo la 1-a

Herodo Agripa la 1-a, dirita ankaŭ “la Granda” (latine: Marcus Iulius Agrippa), 10 a.K. – 44) estis reĝo de romia provinco de Judujo ekde 39. Li estis nepo de Herodo la Granda kaj filo de Aristobulo kaj Berenika (siavive filino de Saloma, fratino de Herodo), estis reĝo de la romia provinco de Judujo ekde 39 ĝis 44.

En la Agoj de la Apostoloj (12, 1) tiu Herodo estas citita kiel Reĝo Herodo.

Herodo Antipa

Herodo Antipa (Latine: (Herodes Antipatros; 20 a.K. – post 39) estis filo de Herodo la Granda , reĝo de Judujo, kaj de lia kvara edzino, la samaria Maltaĉa.

Laŭ la Evangelioj, Tiu Herodo arestigis Johanon la Baptiston kaj renkontis Jesuon dum ties pasiono en Jerusalemo.

Historiisto

Historiisto estas homo kiu okupiĝas faknivele pri historio.

Idumeo

Idumeo, greke Ἰδουμαία (Idoumaía) kaj latine Idumæa respektive Idumea, estas antikva regiono en okcidenta Azio sude de Judio, kaj la idumeanoj antikva popolo, kiu dum la lastaj jarcentoj antaŭ la naskiĝo de Kristo loĝis en tiu regiono. Iuj judaj tekstofontoj egaligis la popolon kun la enloĝantoj de la (laŭ iuj fontoj proksima, laŭ aliaj fontoj identa) regiono Edomo, kies kulturo ŝajnas pli malnova - ĉu tiu kultura identigo de idumeanoj kaj edomanoj estas kulture ĝusta, restas neklare kaj pridisputate.

La idumeanoj unuafoje pruveblas dum la 6-a jarcento okcidente de la regiono Edomo, en kiu samtempe ekloĝas la nabateanoj. Ĉu la nabateanoj forpuŝis la tie loĝintajn edomanojn, aŭ ĉu la nabateanoj estas la posteuloj de la pli frua popolo de edomanoj, kaj la idumeanoj estas branĉo de la edomanoj, kiu translokiĝis okcidenten, ĝis nun ne klarigeblis.

La teritorio de Idumeo etendiĝis de Betlehemo norde ĝis Berŝeba sude, kaj de la Morta Maro oriente ĝis la marborda ebenaĵo okcidente, tamen ne ĝis la bordo de la Mediteranea Maro. La ĉefurbo nomiĝis Marisa.

Jakobo la Justulo

Jakobo la Justulo, nekonfuzebla kun Jakobo la pli aĝa, estas varie epitetata en la antikvaj fontoj. Paŭlo lin nomas “Jakobo frato de la Sinjoro (Galatoj, 1,19), laŭ Hegesipo kaj aliaj “Jakobo la Justulo”, “Jakobo el Jerusalemo”, laŭ aliaj “Jakobo

Adelphotheos (frato de la Sinjoro) ktp.

Informoj pri lia vivo maloftas kaj malprecizas; manpleno de evangeliaj referencoj

(Mk 6,3-4; Mt13,55-56) lin klare mencias kiel filo de Alfeo, sed pliprecizas Agoj de la Apostoloj 2,17;15,13;21,18, kaj Galatoj 19;2,9, Judaj antikvaĵoj kaj Sankta Hieronimo (kiu citas informon de Hegesipo [1]).

La Epistolo de Jakobo de la Nova Testamento estas tradicie atribuata al Jakobo la Justulo. En tiu letero, adresita al la hebrearo, kiel jam en la Koncilio de Jerusalemo, Jakobo asertas kun la aliaj apostoloj ke la paganoj ne estas devigataj praktiki la cirkuncidon (Ag 15,13). Sed en tiu kazo, eble por montri ke la eklezio daŭrigas la mision de Izraelo, proponis ke kelkaj religiaj hebreaj moroj signu la religian konduton de la paganoj kristaniĝintaj,

Jiŝbak

Jiŝbak, Iŝbak (en hebrea וְיִשְׁבָּ֣ק băk: "foriros, foriro", literumita ankaŭ kiel Jisbak kaj Josabak. estis laŭ la Hebrea Biblio filo de Abraham, nome patriarko de Izraelidoj, kaj Keturah, kun kiu li estis edziĝinta post la morto de Sarah. Midjan havis kvin fratojn, nome Zimran, Medan, Jokŝan, Midjan, kaj Ŝuaĥ.Abraham, plej probable, klopodis teni ilin aparte el Isaak por eviti konflikton pri la dia ordono etendi kaj loĝigi la tutan mondon.Krome li havis du duonfratojn: nome Iŝmael kaj Isaak. Li estis la kvina filo de Keturah kaj la sepa de Abraham.

Li estas ĝenerale konsiderata praulo de la Jasbukuanoj.

Jokŝan

Jokŝan (en hebrea יָקשָׁן yoqšān "ofendo; sensenta; frapo;"; arabe يقشان yaqshaan), konata ankaŭ kiel Jazar. estis laŭ la Hebrea Biblio filo de Abraham, nome patriarko de Izraelidoj, kaj Keturah, kun kiu li estis edziĝinta post la morto de Sarah. Zimran havis kvin fratojn, nome Zimran, Medan, Midjan, Iŝbak, kaj Ŝuaĥ.Abraham, plej probable, klopodis teni ilin aparte el Isaak por eviti konflikton pri la dia ordono etendi kaj loĝigi la tutan mondon.Krome li havis du duonfratojn: nome Iŝmael kaj Isaak. Li estis la dua filo de Keturah kaj la kvara de Abraham.

Jokŝan iĝis la patro de Ŝeba kaj Dedan. Dedan havis tri filojn, nome Asŝurim, Letuŝim kaj Leummim.

Jozefo

Jozef (ofte esperantigata kiel "Jozefo") estas grava persona nomo en la Biblio kaj en multaj postbibliaj socioj.

Judeo (romia provinco)

Judeo aŭ Judujo (hebree: יהודה, standarde Yehuda, tiberistile Yehûḏāh; greke: Ιουδαία; latine: Iudaea) estis prefektujo, kun ĉefurbo Jerusalemo, de la romia provinco Syria kiu inkluzivis Judeo, Galileon, Samarion – proksimume do la nunan geografian Israelon – kaj Idumeon. Ĝi estis adminitrata de prokuroro, laŭleĝe elektita de la imperiestro, kun la kunlaborado de lokaj vasalaj reĝoj kaj de iuj religiaj kunlaboraj aŭtoritatoj.

Medan (filo de Abraham)

Medan (en hebrea מְדָן Məḏān "disputo; sensenta; frapo;". estis laŭ la Hebrea Biblio filo de Abraham, nome patriarko de Izraelidoj, kaj Keturah, kun kiu li estis edziĝinta post la morto de Sarah. Zimran havis kvin fratojn, nome Zimran, Jokŝan, Midjan, Iŝbak, kaj Ŝuaĥ.Abraham, plej probable, klopodis teni ilin aparte el Isaak por eviti konflikton pri la dia ordono etendi kaj loĝigi la tutan mondon.Krome li havis du duonfratojn: nome Iŝmael kaj Isaak. Li estis la tria filo de Keturah kaj la kvina de Abraham.

Oni scias malmulte pri Medan, kaj oni ne konas konekton kun la Madanoj de Irano kaj Irako.

Midjan

Midjan (en hebrea מִדְיָן Miḏyān. estis laŭ la Hebrea Biblio filo de Abraham, nome patriarko de Izraelidoj, kaj Keturah, kun kiu li estis edziĝinta post la morto de Sarah. Midjan havis kvin fratojn, nome Zimran, Medan, Jokŝan, Iŝbak, kaj Ŝuaĥ.Abraham, plej probable, klopodis teni ilin aparte el Isaak por eviti konflikton pri la dia ordono etendi kaj loĝigi la tutan mondon.Krome li havis du duonfratojn: nome Iŝmael kaj Isaak. Li estis la kvara filo de Keturah kaj la sesa de Abraham.

Li estas ĝenerale konsiderata praulo de la Midiananoj trovite en lastaj partoj de la Hebreaj skribaĵoj.

Ner Tamid

La eterna lumo Ner Tamid (hebree נֵר תָּמִיד) estas kutima kulta objekto de judismo: kutime ĝi en sinagogo brulas antaŭ la toraujo, hebree nomata Aron ha-Kodeŝ.

Kutime la eterna lumo situas en ujo pendigita ĉe la tegmento. En pli fruaj tempoj ĝi konsistis el brulanta meĉo malseka je olivoleo, kaj konsideriĝis meritoplena ago (micvo) doni mondonacon por la plua brulo de la lumo. Nuntempe la eterna lumo kutime havas elektran ampolon. La ujo kaj la ĉenoj kiuj ligas ĝin al la tegmentoj kutime estas el valoraj metaloj.

La eteran lumo en sinagogoj estas simbola memorigo pri la sepbraka kandelingo (menora), kies kandeloj konstante brulis en la templo de Jerusalemo (vidu

eliro 27, 20 kaj levidoj 24, 2), ĉar la sinagogo konsideriĝas spirita ekvivalento de la antaŭa templo, kaj "malgranda sanktaĵo". Origine la lumo situis en niĉo ĉe la okcidenta muro de la sinagogo, memore de la situo de la sepbraka kandelingo en la jerusalema templo. Poste ĝi poziciiĝis antaŭ la sankta toraujo. En multaj lignaj sinagogoj de orienta Eŭropo la lumo poziciiĝis en aparta volbita ŝtona niĉo, por malpligrandigi la danĝeron ke la tuta konstruaĵo ekbruliĝus.. La tumo en la Talmudo interpretiĝas simbolo de la daŭra ĉeesto de Dio (ŝeŝina) en la izraela popolo aŭ konsideriĝis la spirita lumo eliranta el la templo.

La juda-romia historiisto Jozefo Flavio (Flavius Josephus) citas priskribon de la helenisma geografo kaj historiisto Hekataios de Abdera (Εκαταίος ο Αβδηρίτης), laŭ kiu interne de la Dua Templo de Jerusalemo nur estis altaro kaj kandelingo, ambaŭ el oro kaj ambaŭ je du "talantoj". Plue li skribas:

„… sur ĝi troveblas tumo, kiu neniam estas estingata, ne dumtage kaj ne dumnokte.“

Sodoma pomo

Sodoma pomo (Calotropis procera) estas planto indiĝena ĉe la Morta Maro kaj Sodomo, Israelo kaj en aliaj dezertaj regionoj de Mezoriento kaj Nordafriko. La nomo venas el la hebrea Tapuah Sdom. Ĝi kreskas ankaŭ en supra Egiptio kaj Jemeno. La frukton de la planto priskribis la romia juda historiisto Jozefo Flavio, kiu vidis ĝin en proksimo de Sodomo.

La planto mem estas arbusto aŭ arbeto, alta je 3-5 m. Ĝi havas helbrunan arboŝelon kaj dense starantajn, grandajn ovalajn, karnecajn foliojn. La floroj havas la diametron de 2 cm kaj formas densan infloreskon. La petaloj estas parte lilaj.

Ĝia frukto aspektas kiel pomo, sed ĝi fakte estas foliklo, kun venenaj fluggrajnoj. La frukto ofte abrupte kreviĝas dum malfermiĝo kaj diŝsutas la grajnojn. La disfluganta grajnoamasao similas al fumo.

La laktosuko de la planto forte iritas la haŭton kaj kaŭzas haŭtan inflamon. Oni uzis la laktosukon kiel sagovenenon.

Testimonium Flavianum

Alidirektita el Testmonium Flavianum)

La sintagmo Testimonium Flavianum (Atestaĵo Flavia) indikas pasaĵon entenatan en la “Judaj Antikvecoj” verkitajn de la hebrea historiisto Jozefo Flavio kaj aparte interesaj por la debato pri la historieco de Jesuo. Kune kun la pasaĵo pli sinteza de la “Judaj Antikvecoj” ĝi konstituus, fakte, unu el la unuaj dokumentoj nekristanaj kiu mencias Jesuon: la verko estis fakte publikigita en la 93.

Tamen pro sia celebra tono, la aŭtentikeco de la “testimonium” estas objekto de diskuto ekde la 16-a jarcento La plejgranda parto de la esploristoj, hodiaŭ, konsideras la “testimonium” neaŭtenta sed objekto de interpoladoj iniciate de mezeopkaj kopiistoj de antaŭ la 11-a jarcento. . Iuj filologoj ĝin, fine, konsideras aŭ tute apokrifa, aŭ integre aŭtenta..

Ĉemara Cezareo

Ĉemara Cezareo (latine Caesarea Maritima, hebree קיסריה [kejsarija]), nomata plejofte Cezareo de Palestino urbo kaj ĉemara havenurbo en la nuna Israelo, estis starigita de Herodo la Granda en la jaroj -25 a.K -13 a.K kaj situas en la israela marbordo inter Tel Avivo kaj Ĥajfo. La urbo, konata per multaj nomoj (inter kiuj: Cezareo, Kolonio Unua Flavia Aŭgusta Cezara, Cezareo de Herodo, Horvat Qesari, Kaisariyeh, Kessaria, Metropolo de la Siria provinco kaj Palestino, Migdal Shorshon, Qaisariya, Qaisariyeh, Qaysariyah, Qesari, Qisri, Qisrin), sin honoras per la sama nomo de multaj aliaj urboj, inter kiuj Cezareo de Filipo sur la altaĵoj de Golan kaj Cezareo Mazaca (nun turke Kayseri) en Kapadokio. La urbo estis komerca bazo jam en la epoko de Fenicoj (4-a jarcento a.K.).

En 13 a. K. Ĝi fariĝis la politika kaj milita ĉefurbo de Judujo kaj tie rezidis la romia prokuroro kaj guberniestro.

La urbo posedis havenon tre grandan kun moleo kiu protektis la albordiĝojn de sudo kaj okcidento. Ĝi estis dotita per du akvoduktoj kiuj fluigis akvon al urbo el fontoj de la Monto Karmel. La restaĵoj de grandioza amfiteatro ankoraŭ estas videblaj. La urbo estis tredetale priskribita de Jozefo Flavio en Judaj Militoj kaj Judaj Antikvecoj.

Laŭ la kristana tradicio, Petro apostolo tie baptis la centestron Kornelion, dum Sankta Paŭlo tie ofte restadis kaj estis enprizoginita laŭlonge de du jaroj antaŭ ol esti translokigita al Romo.

Post la ribelo de Simon Bar Koĥba, Jerusalemo en 135 estis tute detruita kaj Ĉemara Cezareo fariĝis la centro de la kristanaro de Palestino.

Jam frue Cezareo estis sidejo de episkopo, kaj estas nun titulara episkopujo.

En la 3-a jarcento Origeno tie rezidis longan tempon kaj kreis priteologian altan lernejon kaj biblitekon, kies plej grava teksto estis la dekvoluma Eklezia Historio; kaj tie li redaktis sian plej faman verkon, la Heksaplan.

Eŭzebo tie estis tie episkopo en la epoko ekde proksimume 315. Per la financa subteno de Panfilo, presbitero en Ĉemara Cezareo, la biblioteko fariĝis unu el la plej famaj de tiu epoko ĉar gastigis pli ol 30.000 manuskriptoj.

Gregorio de Nazianco, Bazilo la Granda kaj Hieronimo longdaŭre vizitis Cezareon por studi siajn temojn pli profunde.

En la urba teatro estis retrovita en la jaroj sesdekaj la fama skribaĵo de Pilato kiu lin revenigis en la historion el kiu aŭdaculoj lin elirigis por facile igi fantazia la tutan originan historion de kristanismo.

Ŝuaĥ

Ŝuaĥ estas la nomo de unu el kvar minoraj figuroj de la Biblio. Krome ĝi estas foje uzata kiel nomo de kvina. Ties nomoj estas diferencaj en hebrea, sed ili estas ĉiuj transliterumita kiel "Ŝuaĥ" aŭ "Ŝuah" en la Versio de la Reĝo Jakobo.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.