Josuo (libro)

Josuo (mallonge Jos) estas libro de la juda Tanaĥo respektive de la kristana Malnova Testamento en la Biblio. Ĝi estas parto de la Readmona Historia Verkaro. Por la judoj ĝi estas (post la Torao) la unua de la profetaj libroj.

Nomo

La libro nomiĝas

  • en la hebrea: יהושע
  • en la greka Septuaginto (LXX): ΙΗΣΟΥΣ
  • en la latina Nova Vulgato: Liber Iosue

La libro nomiĝas tia, ĉar Josuo, filo de Nun, estas ĝia ĉefa rolulo.

Aŭtoro

La libro entenas malnovan materialon, eble el la tempo tuj post la regado de Davido en la 10-a jarcento a. K. Sian hodiaŭan formon ĝi ricevis post la Babilona Ekzilo.

Detalojn vidu ĉe Readmona Historia Verkaro!

Enhavo kaj strukturo

La libro montras la alvenon de la judoj al Palestino post eliro el Egiptio kaj vojaĝo tra la dezerto, kaj la koloniadon de la lando.

La libro havas tri partojn: [1]

  • Konkero de la lando (Jos 1 - 12)
  • Disdivido de la lando (Jos 13 - 22)
  • Sindevigo fare de la popolo (Jos 23 - 24)

La plej konataj perikopoj certe estas

  • la transirado trans Jordanon (Jos 3 - 4)
  • la konkero de Jeriĥo (Jos 6)
  • la popolkunveno en Ŝeĥemo (Jos 24,1-28)

Notoj

  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.

Eksteraj ligiloj

Sikem

Ŝekem /ˈʃɛkəm/ aŭ Sikem (/ˈsɪkəm/; en hebrea: שְׁכֶם / שְׁכָם, standarde Š(ə)ḫem, en tiberia Šəḵem, "ŝultro") estis kanaana urbo menciita en la Amarna-leteroj, kaj menciita en la hebrea Biblio kiel israelida urbo de la tribo de Manaseho kaj unu ĉefurbo de la of the Izraela reĝlando.

Citaĵo. Josuo diris: “23 Nun forpuŝu do la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj turnu vian koron al la Eternulo, Dio de Izrael.24 Kaj la popolo diris al Josuo: “Al la Eternulo, nia Dio, ni servos, kaj Lian voĉon ni obeos”. 25 Kaj Josuo faris interligon kun la popolo en tiu tago, kaj donis al ĝi leĝojn kaj regulojn en Ŝeĥem.”(Josuo 24, 23-25)

Sichem, palestina loko, najbare de Nablus.

La loko estas citita per la nomo de Sekmen, en la surskribaĵoj de Sesostriso la 3-a, raportantaj pri milita ekspedicio ĉirkaŭ 1870 a.K., kiu ĝin atingis cele de limigo de la nomadaj rabekskursoj.

La loko estas menciita en la historio de Abrahamo, en la Genezo 12, 6; 33, 18.

Kiel urbo Sikem estis ĉefurbo de la Izraela reĝlando post la disiĝo el la Regno de Jehuda.

En la Malnova Testamento Sikem estas citita kiel loko de la entombigo de la patriarko Jozef.

Ĝi gravas ankaŭ kiel loko en kiu la izraela popolo, fininte la eliro, renovigis interligon kun sia Dio antaŭ ol eniri la Izraelan Landon (Eretz Israel en Josuo 24).

Ankaŭ en la Nova Testamento restis referencoj al Sikem, citita per ĝia aramea nomo ”Sicar”: la renkonto de Jesuo kun la samarianino Evangelio laŭ Johano 4, 5).

Malnova Testamento

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.