Jakoba Vojo de Portugalio

La Portugala Vojo (portugale: Caminho Português, hispane: Camino Portugués) estas la nomo de la pilgrimaj itineroj komencantaj en Portugalio de la Jakoba vojo kiuj komenciĝas en PortoLisbono. El Porto, laŭ la rivero Doŭro, pilgrimantoj vojaĝas norden transirante la kvin ĉefajn riverojn - Ave, Cávado, Neiva, Lima kaj Minho - antaŭ eniri en Hispanion kaj trapasas Padrón al Santiago-de-Kompostelo.

La Portugala vojo estas la dua plej populara itinero post la Franca Vojo kaj la portugala marborda vojo estas la sepa plej populara itinero en Galegio, kun 19,9% kaj 4,41%, respektive. La portugala vojo estas 227 km longa ekiĝante en Porto aŭ 610 km pli malproksime en Lisbono. La vojo de Porto estis historie uzata de la lokaj loĝantaroj kaj de tiuj, kiuj alvenis en la lokaj havenoj. En la nuntempa periodo, plej multaj pilgrimantoj estas fremduloj, kaj de la totala nombro atinganta Galegion inter januaro 1 kaj 6 oktobro 2017, nur 4,27% estis portugaloj. Proksimume 30.000 pilgrimantoj ĉiujare iras tien. Ĝia populareco multe kreskadas, kaj 81.000 homoj marŝis laŭ la portugala vojo en 2018.

Galerio

Claustro catedral Tui

Klotro de la Katedralo de Sankta Maria de Tuy.

Ría de Vigo Galicia 2

Rio de Vigo.

Pontevedra peregrina

Preĝejo de la Pilgrimulino en Pontevedro.

Castro en santa trega

Kastro de Sankta Tekla en La Guardia.

Oia, Mosteiro, 2012

Preĝejo de Sankta Maria la Reĝa de Oia.

Pinta; Baiona

Haveno de Baiona.

Cruceiro Ourense Galiza

Ĉevoja ŝtonkruco kaj kastelo de Monterrey apud Verín.

Puente romano

Romia ponto de Oŭrenso.

Pontecesures 060905 012

Fontano de la Pilgrimantoj en Puentecesures.

Casa da matanza Galicia

Domo de la Mortigado en Padrón.

Santiago Pazo de Fonseca 1

Bieno de Fonseca, sidejo de la Universitato de Santiago.

Caminos Santiago actuales Portugal
Jakoba Vojo

Jakoba Vojo aŭ Vojo de Sankta Jakobo (galege: Camiño de Santiago, [ka'miɲo de san'tjago], hispane: Camino de Santiago) estas fasko da vojoj kiuj kondukas el Okcident-Eŭropo al la tombo de la apostolo Jakobo en la galega urbo Santiago-de-Kompostelo.

Oni ĉefe konas sub la nomo Jakoba Vojo la parton en la norda Hispanio inter Pireneoj kaj la tombo de Jakobo, laŭ kiu situas la iamaj reĝaj urboj Jaca, Pamplono, Estella, Burgoso kaj Leono (Hispanio). La origino de tiu vojo situas en la unua duono de la 11-a jarcento.Pilgrima gvidlibro el la 12-a jarcento, en la Jakoba libro (latine: Liber Sancti Iacobi), kiu estis la ĉefa fonto de la jakoba kulto en la mezepoko, indikas kvar aliajn vojojn en Francio, kiuj kuniĝas en la Pireneoj. Post la revivigo de la pilgrimado al Santiago-de-Kompostelo en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, la hispana ĉefvojo iĝis parto de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO en 1993.La jakoba estis la lasta el la tri grandaj kristanaj pilgrimadoj kiuj aperis. Kreskanta nombro de homoj faris ĝin dum la Mezepoko, pro fervoraj kialoj, konsiderante, ke la restaĵoj de la apostolo havus kapablon por propeti antaŭ Dio. Ĝia populareco disvastiĝis inter la okcident-eŭropaj reĝlandoj kaj ĝuis la subtenon kaj de ekleziaj kaj de civilaj aŭtoritatoj kaj privataj personoj, kiuj estis implikitaj en la kreado de vasta infrastrukturo kiu ofertis al pilgrimantoj gastigadon kaj asistadon. Ili ankaŭ eldonis laŭleĝajn normojn por protekti ilin dum la vojaĝo. Dum la historio, ĝi spertis du gravajn krizojn: la unua estis en la 16-a jarcento pro la tipologio de tiuj, kiuj trairis la jakobajn itinerojn kaj la aperon de protestanta teologio. La dua estis kaŭzita de la procezo de eŭropa sekularigo kiu komenciĝis post la Franca Revolucio kaj perdo de la infrastrukturo estis la plej grava kaj kaŭzis ĝian malaperon en la mezaj jardekoj de la 20-a jarcento, kvankam dum la dua duono de tiu jarcento ĝi rimarkinde reakiris laŭ populareco kaj infrastrukturo. La nombro de pilgrimantoj alvenantaj en Santiago-de-Kompostelo ne ĉesis pliiĝi ekde la 1990-aj jaroj kaj en 2018 ĝi atingis la plej altan nombron ekde registrado de rekordoj: 327.000 homoj.En 1998 ankaŭ la kvar aliaj en la Liber Sancti Iacobi menciitaj francaj vojoj ricevis tiun titolon. Jam en la jaro 1987 la Konsilio de Eŭropo konfirmis la gravecon de la vojoj en la historio de la konstruo de Eŭropo. Ili estis lokoj de renkontiĝoj por la civitanoj kaj helpis kulturan dialogon dum la historio. La Konsilio de Eŭropo instigis la eŭropajn landojn trovi kaj reuzigi malnovan padojn de la jakobaj pilgrimuloj en la tuta Eŭropo kiel ian koherigan Eŭropan reton de "eŭropaj kulturaj vojiroj" montrantaj la Eŭropajn komunajn heredaĵojn kaj memoraĵojn kaj rekomendis ties identigon.

Pilgrimado

Pilgrimado estas tradicia vojaĝo por viziti difinitajn religiajn pilgrimlokojn. Persono, kiu pilgrimas estas nomita pilgrimanto aŭ pilgrimulo. Ekzistas pluraj formoj de pilgrimado, religiaj kaj nereligiaj. Eĉ antaŭ la grandaj religioj, kiujn ni konas hodiaŭ (la katolika, islama, hindua kaj budhisma) ekzistis jam pilgrimadoj al sanktaj ejoj.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.