Isle of Wight

Isle of Wight [ajl a ŭajt] estas insulo apud la suda marbordo de Anglio. Ĝi ankaŭ estas provinco de Anglio.

La ĉefurbo estas Newport.

  • Loĝantaro: 132 731 (2001) - (126 600 en 1991)
  • Areo: 381 km2

Ĝi estis parto de la provinco Hampshire ĝis 1974.

Aliaj urboj estas:

  • Bembridge
  • Brading
  • Cowes
  • Fishbourne
  • Freshwater
  • Ryde
  • Sandown
  • Shanklin
  • Ventnor
  • Yarmouth

Malgraŭ sia situo en la Manika Markolo la insulo ne estas kalkulata inter la Manikinsulojn.

EnglandIsleWight
Situo sude de Anglio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Aethelwealh (Sussex)

Aethelwealh estis la unua anglosaksa reĝo de Sussex pri kiu restas tute fidindaj informoj. Li regis de ĉ. 660 al 685. Li edziĝis al Eafe, filino de Eanfrith kiu regis la Hwicce.

Li konvertiĝis al kristanismo en Mercia, kie reĝo Wulfhere estis lia baptopatro. En 661 Wulfhere konfidis al li Meonwara kaj la Isle of Wight.

En 681 Sankta Wilfrid alvenis al la kortego de Aethelwealh. Li pasis kvin jarojn, konvertante la paganojn. Aethelwealh donis al li bienon en Selsey, kie li fondis abatejon. Laŭ la historiisto Bede, la misiado de Wilfrid sukcesis pro du kialoj: unue, li instruis la loĝantojn de Sussex kiel fiŝkapti; kaj due, kiam li ekbaptis konvertitojn, senpluveco mirakle ĉesis.

En 685 Caedwalla, reĝo de Wessex, invadis Sussex kaj mortigis Aethelwealh.

Algernon Charles Swinburne

Algernon Charles SWINBURNE, angla poeto (n. la 5-an de aprilo 1837, m. la 10-an de aprilo 1909).

Li naskiĝis en Londono kaj estis la filo de Kapitano (poste Admiralo) Charles Henry Swinburne kaj Damo Jane Henrietta, filino de la 3-a Grafo de Ashburnham. Dum sia infaneco li vivis en la Isle of Wight kaj studis ĉe Eton College de 1849 al 1853, kaj tie li komencis verki poemojn. La somerajn feriojn li pasis ĉe Capheaton Hall, Northumberland, la granda domo de sia avo Kavaliro John Swinburne, kaj li ĉiam konsideris ke li apartenis al tiu graflando. De 1856 al 1860 li studis ĉe Balliol College, Universitato de Oksfordo, kvankam li mallonge ekziliĝis de la universitato en 1859. Poste li loĝis en Londono. Li amikiĝis al la antaŭ-rafaela poeto Dante Gabriel Rossetti.

Liaj poemaroj inkludas:

Atalanta in Calydon (1865)

Poems and Ballads I (1866)

Songs before Sunrise (1871)

Poems and Ballads II (1878)

Tristram of Lyonesse (1882)

Poems and Ballads III (1889)

la romanon Lesbia Brandon (eldonita post lia morto).Li estis alkoholulo kaj masoĥisto. Pluraj el liaj poemoj traktas erotikajn temojn. Malgraŭ tio, liaj verkoj popularis dum lia vivo; tamen poste lia reputacio malkreskis.

En 1879, kiam li havis 42 jarojn, li suferis pro mensa kaj fizika kolapso, la dum siaj restantaj jaroj Theodore Watts-Dunton prizorgis lin en Putney. Lia tombo estas en la Preĝejo de Sankta Bonifaco, Bonchurch, Insulo de Wight.

Aŭtokodoj en Britio

En Britio ekzistas pluraj sistemoj por aŭtokodoj.

Bear Grylls

Edward Michael GRYLLS (naskiĝis en Domhnach Daoi la 7-an de junio 1974), konata kiel Bear Grylls, estas aventuremulo, verkisto kaj televidisto. Nuntempe li estas konata pro la populara televidprogramo Man vs. Wild.

Li estis la plej juna brito, kiu surgrimpis Ĉomolungmon. Li estis ankaŭ la plej juna homo, kiu surprenis la oficon de brita skoltĉefo.

Berthe Morisot

Berthe MORISOT (naskiĝinta la 14-an de januaro 1841 kaj mortinta la 2-an de marto 1895) estis franca pentristino. Prapranevino de la franca pentristo Jean-Honoré Fragonard, ŝi estis ligita kun la impresionista movado, kaj edziniĝis kun Eugène, la frato de Édouard Manet.

Caedwalla

Caedwalla (aŭ Caedwallon, n. ĉirkaŭ 659, m. la 20-an de aprilo 689) estis reĝo de Wessex, Anglio, de ĉirkaŭ 685 al 688, kiam li abdikis.

Cerdic (Wessex)

Cerdic (m. 534) estis reĝo de Wessex, Anglio, de 519 al 534. Oni konsideris lin la praulo de ĉiuj postaj reĝoj de tiu regno.

Li estis anglosakso. Laŭ la Anglosaksa Kroniko li alteriĝis en Hampshire en 495 kune kun sia filo Cynric. En 508 li batalis kontraŭ, kaj mortigis, britan reĝon nomitan Natanleod. En 519 li venkis britojn ĉe Charford (ties nomo signifas "la travadejo de Cerdic"), kaj post tio li iĝis la unua reĝo de Wessex. Li konkeris Isle of Wight kiun li konfidis al parencoj nomitaj Stuf kaj Wihtgar (kiuj alvenis al Anglio en 514).

Ethelred la 2-a (Anglio)

Ethelred la 2-a (n. ĉirkaŭ 968, m. la 23-an de aprilo 1016) estis anglosaksa reĝo de Anglio ekde 978. Li estis kutime nomata en la angla Ethelred the Unready (Ethelred la malpreta, aŭ eble Ethelred la malkonsilata - la anglosaksa Æþelræd Unræd havas ambaŭ signifojn).

Festivalo de la Insulo Wight

La Festivalo de la Insulo Wight, en angla The Isle of Wight Festival, estas Brita muzik-festivalo kiu okazas ĉiujare en la Insulo Wight en Newport, Anglio. Ĝi estis dekomence evento de kontraŭkulturo okazinta el 1968 al 1970.En 1968 la steloj estis Jefferson Airplane. En 1969 Bob Dylan, The Who kaj Joe Cocker, inter aliaj.

La evento de 1970 estis pro multo la plej granda kaj plej fama el tiuj fruaj festivaloj kaj neatendite alvenis enorme granda kvanto da publiko, kio kondukis en 1971, al la Brita Parlamento aldoni sekcion al la loka leĝo Isle of Wight County Council Act 1971 por eviti tutnoktajn subĉielajn arigojn de pli ol 5,000 personoj sur la insulo sen speciala permesilo de la konsilantaro. Oni ĉirkaŭkalkulis inter 600,000 kaj 700,000 ĉeestantojn. Inter la steluloj estis Jimi Hendrix, Miles Davis, Jethro Tull, Ten Years After, Chicago, The Doors, Lighthouse, The Who, Emerson, Lake & Palmer, The Moody Blues, Joan Baez, Free, Joni Mitchell, Leonard Cohen, Kris Kristofferson, Donovan, inter aliaj.

La evento estis revivita en 2002. En tiu revivigo stelulis The Rolling Stones, Amy Winehouse, Paolo Nutini, Paul McCartney, Muse, Boy George, Stereophonics, Donovan, Robert Plant, Queen, David Bowie, Manic Street Preachers, The Who, The High Kings, R.E.M., Travis, Coldplay, Bryan Adams, The Police, The Killers, Fleetwood Mac, inter aliaj. Ĝi estis sponsorita de Nokia el 2004 al 2006.

Ine (Wessex)

Ine estis reĝo de Wessex, Anglio, de 688 al sia abdiko en 726. Li plej famas pro sia leĝaro.

Jeremy Irons

Jeremy John Irons (19-an de septembro 1948) estas angla aktoro. Post ricevi klasikan trejnadon ĉe la Teatrolernejo de Bristol Old Vic, Irons ekis sian aktoran karieron en 1969, kaj ekde tiam li aperis en multaj londonaj teatroproduktaĵoj kiaj The Winter's Tale, Macbeth, Much Ado About Nothing, The Taming of the Shrew, Godspell, Richard II kaj Embers. En 1984, li premieris ĉe Broadway per la teatraĵo de Tom Stoppard The Real Thing kaj ricevis premion Tony por plej Bona Aktoro.

La unua ĉefa kinrolo por Irons venis en la romantisma dramo de 1981 The French Lieutenant's Woman, pro kio li ricevis nomumon por Premio de la Brita Akademio por plej Bonkvalita Aktoro. Post protagonisti en filmoj kiaj Moonlighting (1982), Betrayal (1983) kaj The Mission (1986), li akiris kritikajn laŭdojn pro portreto de ĝemelaj ginekologoj en la psikologia filmo de David Cronenberg nome Dead Ringers (1988). En 1990, Irons ludis rolon de akuzito je murdo Claus von Bülow en Reversal of Fortune, kaj ricevis multajn premiojn kiaj Oskar-premio al plej Bonkvalita Aktoro. Aliaj rimarkindaj filmoj liaj estis Kafka (1991), The House of the Spirits (1993), M. Butterfly (1993), The Lion King (1994), Die Hard with a Vengeance (1995), Lolita (1997), The Man in the Iron Mask (1998), The Merchant of Venice (2004), Being Julia (2004), Kingdom of Heaven (2005), Eragon (2006), Appaloosa (2008), kaj Margin Call (2011).

En Oktobro 2011, li estis nomumita Bonvola Ambasadoro de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj.

Jimi Hendrix

Jimi HENDRIX [ĝimi hendriks], plennome: James Marshall HENDRIX (naskiĝis la 27-an de novembro, 1942, mortis la 18-an de septembro, 1970) estis usona rok-muzikisto, konata ĉefe kiel fama gitaristo.

Jutoj

La jutoj estis anoj de antikva popolo kiu verŝajne devenis de Jutlando.

Kune kun la engloj kaj la saksoj la jutoj disrabis Anglion ekde la malfrua 3-a jarcento, kaj poste invadis la landon. La tri popoloj estis konataj kiel la anglosaksoj. La jutoj okupis Kent, Hampshire kaj Isle of Wight. Dum la malfrua 7-a jarcento, laŭ la anglosaksa historiisto Bede, la jutaj nobeloj de Hampshire kaj Isle of Wight estis mortigataj de batalistoj de Wessex: eble la nenobeloj asimiliĝis de la loĝantoj de Wessex.

William Darwin Fox

William Darwin Fox (23a de aprilo 1805 – 8a de aprilo 1880) estis angla pastro, naturalisto, kaj duonkuzo de Charles Darwin. Tiun li altiris al moda ṧatokupo kolekti skarabojn.

La leteroj kiujn Charles Darwin sendis al Fox estis rekonataj kiel frava unuaranga fonto de informaro pri la vivo de Charles Darwin fare de lia filo Francis Darwin, kaj de multaj biografoj ekde tiam. Kelkaj estas publikigitaj en "Life and Letters of Charles Darwin" (Eldonita de F. Darwin, 1887). Plej el tiuj leteroj estas en Christ's College, Kembriĝo. Kelkaj el la leteroj de Fox al Darwin estis konservitaj. Darwin uzis multo de la informaro donita de Fox en siaj libroj. Fox ankaŭ faris taglibron el la aĝo de 18 al 1878. Nur unu jaro perdiĝis: nome 1828, kiam li loĝis en Christ's College, Kembriĝo, kun Charles Darwin. Slipeta kopio de la taglibroj estas en la Universitata Biblioteko, Kembriĝo. Fox neniam akceptis tute la klarigojn de Darvino pri evoluismo.

Fox en sia propra ne-scienca sed racia vojo li kontribuis al la kompreno de la geologio de la markolo Solent kaj de kiel la insulo Isle of Wight apartiĝis el la ĉeftero kiam li donis tre informan opinion pri tiu afero en reago al korespondanto en la gazeto Geologist (Fox 1862).

Wulfhere

Wulfhere (m. 675) estis reĝo de Mercia, Anglio, de 658 al sia morto. Dum lia regado Mercia ekdominis sudan Anglion.

Yarmouth

Yarmouth povas esti diversaj lokoj:

Yarmouth (Nov-Skotio) estas grava fiŝkapta kaj havena urbeto ĉe la Majna Gulfo en sudokcidenta regiono de Nov-Skotio (Kanado).

Yarmouth (Britio) estas urbo en Isle of Wight, Anglio

Great Yarmouth estas urbo en Norfolk, Anglio

Yarmouth (Britio)

Por aliaj uzoj, vidu Yarmouth

Yarmouth estas havenurbo en la okcidenta parto de Isle of Wight, apud la suda marbordo de Anglio, sur la estuaro de la rivero Yar (rivero). La unua raporto pri loĝejo en la loko estis en 991, de la impostoj de Danegeld de Ethelred la 2-a. En jaro 1547 Henriko la 8-a konstruigis kastelon, kiu ankoraŭ ekzistas, por defendi la regionon.

La piero en Yarmouth, konstruita en 1876 estas la plej longa ligna piero en Anglio.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.