Interŝanĝejo

Interŝanĝejointerŝanĝostacio estas trajnstacio por pli ol unu itinero de fervojo en sistemo de publika transporto, kiu permesas al pasaĝeroj ŝanĝi el unu linio al alia, ofte sed neceso lasi stacion aŭ pagi aldonan alirpermeson.

Interŝanĝo povas okazi laŭ sama maniero, aŭ inter fervojaj modoj, aŭ per busoj (ekz. pri stacio de linio kun busterminaloj). Tiaj stacioj kutime havas pli da kajoj ol unuopaj stacioj. En modernaj kaj ĉefe grandaj urboj plej utilas interŝanĝejoj, kie eblus veni per trajno kaj ŝanĝi al aliaj sistemoj enurbaj ĉu de metroo, tramo aŭ busoj.

Jewellery Quarter railway station train and tram - Birmingham - 2005-10-14
Tram/trajna interŝanĝejo en Birmingamo, Unuiĝinta Reĝlando.

Vidu ankaŭ

Alcorcón Central (metroo de Madrido)

Alcorcón Central (esperante Centra Alkorkono) estas interŝanĝejo inter linio 12 de la Metroo de Madrido, linio 450 de Proksimaĵoj Madrido kaj pluraj urbaj kaj interurbaj buslinioj, situanta en Alcorcón.

La metrostacio estis malfermita la 11-an de aprilo 2003.

Alkefaf

Alkefaf, Alkifaf, Al Kifaf aŭ Al Kefaf (en araba: الكفاف) estas distrikto en okcidenta Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), nome en Bur Dubajo. Tiu estas komunumo kiu bordas norde kun Alĝafilija kaj Alkarama, sude kun Zabil kaj oriente kun Ud Meta.

Ĝi havas 35 loĝantojn.

La Komerca Centro de la strato Ŝeiĥo Zajed formas la sudan limon de Al Kefaf, dum la Alkarama Interŝanĝejo formas la sudorientan limon. La Parko Zabil kovras multon de Al Kefaf, dum kelkaj elstaraj konstruaĵoj estas laŭlonge de la ŝoseo D 88 (Trade Centre Road), kiu formas la okcidentan periferion de Al Kefaf. Ankaŭ la Turo Etisalat Dua, unu el la multaj oficejoj de Etisalat en Dubajo, estas en Al Kefaf.

Almanara

Almanara aŭ Al Manara (en araba: المنارة) estas distrikto en okcidenta Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), nome en Bur Dubajo. Tiu estas komunumo kiu bordas norde kun Um Sukejm, oriente kaj sude kun Alkoz kaj okcidente kun Um Alŝejf.

Ĝi havas 2 147 loĝantojn.

Al Manara, laŭvorte La lanterno, estas disvolviĝanta loĝeja komunumo kaj estas hejmo de multaj riĉaj vilaoj kaj urbaj loĝejaroj. Almanara limas sudoriente kun la ŝoseo E 11 (Ŝejĥo Zajed). Interŝanĝejo Numero 3a formas la plej sudorientan sekcion de la komunumo. Al Manara estas apartigita el Um Alŝejf pere de la loka ŝoseo (Al Tanija).

Alsafa

Alsafa aŭ Al Safa (en araba: الصفا) estas distrikto en okcidenta Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), nome en Bur Dubajo. Tiu estas komunumo kiu bordas norde kun Ĝumejra, sude kun Alkoz, oriente kun Alŭasl kaj okcidente kun Almanara.

Ĝi havas 6 291 loĝantojn.

Al Safa limas nordokcidente kaj sudokcidente per la ŝoseoj D 92 (Alŭasl) kaj E 11 (Ŝejĥo Zajed) respektively.

Al Safa estas loĝeja areo; Interŝanĝejo Numero 2a formas la sudorientan periferion de la loko. Al Safa finas en la Interŝanĝejo Numero 3a. Al Safa estas dividata en du subkomunumoj — nome Alsafa Unua kaj Alsafa Dua. Gravaj lokoj en Al Safa estas la lernejoj Emirates English Speaking School, Jumeirah English Speaking School, Jumeirah Primary School kaj la konsulejo de Ĉinio.

Aluche (metroo de Madrido)

Aluche (esperante Aluĉo) estas interŝanĝejo inter linio 5 de la Metroo de Madrido kaj linio 450 de Proksimaĵoj Madrido, situanta en kvartalo Aluche, de kie devenas ĝia nomo, en distrikto Latina.

La metrostacio estis malfermita la 4-an de februaro 1961.

Atocha Renfe (metroo de Madrido)

Atocha Renfe (esperante Atoĉa Proksimaĵoj) estas stacio sur linio 1 de Metroo de Madrido, kiu situas sub Avenuo Ciudad de Barcelono kaj Promenejo Infanta Isabel, inter la kvartaloj de Jerónimos (distrikto Retiro) kaj Atoĉa (distrikto Arganzuela), en la interŝanĝejo, apud la Trajnstacidomo Atocha, kun kiu ĝi estas interkonektita.

Cuatro Vientos (metroo de Madrido)

Cuatro Vientos (esperante Kvar Ventoj) estas interŝanĝejo inter linio 10 de la Metroo de Madrido kaj linio 450 de Proksimaĵoj Madrido, situanta apud kaj sub la Aŭtovojo A-5 ĉe km 9, en distrikto Latina.

La metrostacio estis malfermita la 11-an de aprilo 2003.

Fervoja stacidomo

Fervoja stacidomo aŭ simple stacidomo estas domo provizanta la necesan infrastrukturon por trajna stacio. Ankaŭ la tuto de stacio kun tia konstruaĵo estas tiel nomata.

Fuente de la Mora (metroo de Madrido)

Fuente de la Mora (esperante Fonto de la Maŭrino) estas interŝanĝejo inter linio ML-1 de la Malpeza Metroo de Madrido, kaj linioj 410 kaj 500 de Proksimaĵoj Madrido. La stacio situas sub Vojo Fuente de la Mora, la Cueva kaj la Strato Dulce Chacón, en areo konata kiel Isla de Chamartín, en kvartalo Valdefuentes, distrikto Hortaleza.

La metrostacio estis malfermita la 24-an de majo 2007.

Getafe Central (metroo de Madrido)

Getafe Central estas interŝanĝejo inter linio 12 de la Metroo de Madrido, linio 440 de Proksimaĵoj Madrido kaj multnombraj urbaj kaj interurbaj linioj de aŭtobusoj, situanta en Getafe (Madrida Regiono, Hispanio).

La metrostacio estis malfermita la 11-an de aprilo 2003.

Laguna (metroo de Madrido)

Laguna (esperante Laguno) estas interŝanĝejo inter linio 6 de la Metroo de Madrido kaj linio 450 de Proksimaĵoj Madrido, situanta sub la interkruciĝejo de Stratoj Alhambra kaj Cuart de Poblet, en kvartalo Laguna, disktrikto Latina.

La metrostacio estis malfermita la 1-an de junio 1983.

Listo de naziaj koncentrejoj

Naziaj koncentrejoj estis prizonbarakaroj (ekstermejoj) uzitaj en Tria Regno kontraŭ la plejparte politikaj malamikoj kaj militkaptitoj (ĉefe judoj; ankaŭ ciganoj, samseksemuloj, eĉ esperantistoj).

Moncloa (metroo de Madrido)

Moncloa (esperante Monkloo) estas interŝanĝa interŝanĝejo en Madrido, stacio de la linioj 3 kaj 6 de la Metroo de Madrido sub la strato Princesa, apud kiu estas subtera busstacio, kiu formas transportan interŝanĝejon. Ĝi prenas ĉi tiun nomon pro la situo sub la placo de la Moncloa.

Ĝi estas stacio kiu gastigas grandan parton de la interurba transportado de la nordokcidenta regiono de Madrido, kaj ankaŭ renkontiĝejo por universitataj studentoj pro la proksimeco de la Komplutensa Universitato de Madrido, fakultatoj kaj studaj centroj. Ĉe la eliro de la stacio oni povas vidi la imponan konstruaĵon de la Hispana Aerarmeo kaj la Arkon de Triumfo.

Méndez Álvaro (metroo de Madrido)

La stacio Méndez Álvaro estas interŝanĝejo de transportoj situanta en la suda zono de Madrido, sub kaj ĉe la strato samnoma. En ĝi kunfluas la linioj 410, 450, 470 kaj 500 de Proksimaĵoj Madrido kaj la linio 6 de Metroo de Madrido. Estas tie ekde la 1990-aj jaroj la Estación Sur de Autobuses de Madrid nome Suda Busstacio de Madrido.

Ties pagokvanto korespondas al la zono A laŭ la Regiona Konsorcio de Transportoj de Madrido [1], sed ĝi apartenas al la zono 0 laŭ la zonigo fare de Proksimaĵoj Madrido.

Paco de Lucía (metroo de Madrido)

Paco de Lucía [PAko] estas interŝanĝejo inter linio 9 de la Metroo de Madrido kaj linioj 431, 470 kaj 480 de Proksimaĵoj Madrido, situanta en distrikto Fuencarral-El Pardo de Madrido.

La metrostacio estis malfermita la 25-an de marto 2015. Ĝia nomo estas omaĝo al komponisto Paco de Lucía.

Pirámides (metroo de Madrido)

Pirámides (esperante Piramidoj) estas interŝanĝejo inter la linio 5 de la Metroo de Madrido kaj la linioj 410 kaj 500 de Proksimaĵoj Madrido, situanta sub Promenejo de las Acacias, apud la rondaĵo de Pirámides kaj la Stadiono Vicente Calderón, en distrikto Arganzuela.

La metrostacio estis malfermita la 5-an de junio 1968.

Pitis (metroo de Madrido)

Pitis (esperante Pitiso) estas interŝanĝejo inter linio 7 de la Metroo de Madrido kaj 431, 470 kaj 480 de Proksimaĵoj Madrido situanta en la interkruciĝo de Stratoj María Casares kaj Gloria Fuertes, en kvartalo Mirasierra, distrikto Fuencarral-El Pardo.

La metrostacio estis malfermita la 29-an de marto 1999.

Reĝa Borso de Londono

La Reĝa Borso de Londono – angle Royal Exchange ("reĝa interŝanĝejo") – estas konstruaĵo en la urbocentro de Londono, inter la stratoj Cornhill kaj Threadneedle. En tiu loko la unua borso de la urbo estis fondita. Ekde la jaro 2001 en la historia konstruaĵo troveblas vendeja centro kun ekskluzivaj butikoj de multekostaj varoj, ekzemple de la markoj Hermès aŭ Tiffany.

Westerbork

Koncentrejo Westerbork (oficiale: Polizeiliches Durchgangslager Westerbork) situis en la provinco Drenthe apud Hooghalen, Nederlando, kaj estis nomita laŭ la tiama municipo Westerbork. Koncentrejo Westerbork konatiĝis kiel nazia interŝanĝejo al la ekstermejoj el kiu 107.000 en Nederlando loĝantaj Judoj, 245 Sintioj kaj Romaoj kaj kelkdekoj da rezistuloj estis deportitaj al koncentrejoj kaj ekstermejoj en Germanio, Pollando kaj Ĉeĥio.

Inter la malliberuloj estis Anne Frank kaj ties familio, Edith Stein kaj Etty Hillesum.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.