Infraruĝa radiado

Infraruĝa radiado (aŭ transruĝa radiado) estas elektromagneta radiado, kies ondolongo estas pli granda ol 780 nm; la supran limon de la ondolongoj oni difinas iom arbitre per 1 mm, responde al frekvenco de 300 GHz.

Infrared dog
Bildo de hundeto en infraruĝa lumo

La minimuma ondolongo estas difinita per la vidkapablo de la homa okulo, kiu finiĝas ĉe lumo de la menciita ondolongo de 780 nm. Lumo iom sub tiu longo estas perceptata kiel ruĝa; tial la nomo "infraruĝa" aŭ "transruĝa".

Teknike oni jene dividas la gamon de infraruĝaj ondolongoj:

  • proksima infraruĝo: 0,78 – 1,4 μm; tia radiado estas uzata en telekomunikado per vitrofibroj.
  • mallongonda infraruĝo: 1,4 – 3 μm; tia radiado estas forte absorbata en akvo kaj ne povas profunde penetri en akvon.
  • mezonda aŭ intera infraruĝo: 3 – 8 μm
  • longonda infraruĝo: 8 – 15 μm
  • malproksima infraruĝo: 15 – 1000 μm; ĝi atingas la tre altajn radiofrekvencojn.

Infraruĝa radiado estas uzata por hejtado kaj por telekomunikado, aŭ per vitraj fibroj aŭ tra la aero. Ĉi-lasta sistemo estas uzata de hejmaj teleregiloj kaj inter komputiloj kaj iliaj flankaparatoj (vidu IrDA).

Kelkaj bestoj kapablas vidi proksiman infraruĝon, ekzemple serpentoj. Eblas fari fotojn en infraruĝa lumo; ili servas ne nur por vido dum nokto, sed ekzemple por trovi varmo-likaĵojn de domoj. Infraruĝaj vidigiloj estas uzataj en armeoj por vidi en nokto sen atentigi pri si per lumigiloj.

Atmosfaerisk spredning
Mobile-infrared.jpeg
Infrared

Eksteraj ligiloj

(55565) 2002 AW197

(55565) 2002 AW197 estas granda, ne tre hela transneptuna objekto malkovrita la 10-an de januaro 2002 elde la Observatorio de la Monto Palomar (80 km norde de San-Diego, Kalifornio, Usono) far'de teamo entenanta Michael E. Brown, Chad Trujillo, Eleanor Francis Helin, Michael Hicks, Kenneth J. Lawrence kaj Steven H. Pravdo. Ĝi estas kubevano, klasika objekto de la Kujper-zono, kiu ne estas en orbita resonanco kun Neptuno.

Observadoj en infraruĝa radiado per la kosmaj observatorioj Herschel kaj Spitzer donis diametron de 768 ± 39 km kaj albedon de 0,112 ± 0,012. Plej granda el la konataj kubevanoj, ĝi estas kandidata nanplanedo.

3552 Don Kiĥoto

3552 Don Kiĥoto estas malgranda malhela marsrenkonta amora asteroido, de la subklaso Amora IV.

Ĝi estis malkovrita la 26-an de septembro 1983 de la svisa astronomo Paul Wild elde la Observatorio Zimmerwald apud Berno. Ĝi ŝuldas sian nomo al la ĉefrolulo de la romano "La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo" de Miguel de Cervantes. Tio nomo aludas al la fakto, ke ĝia orbito similas al tiu de 944 Hidalgo.

Ĝia tre discentra kaj klinita orbito sugestas, ke ĝi estas "estingita kometo", tie estas kerno de kometo perdinte siajn vaporiĝemanj materialonj. Kometa aktiveco (hararo) estis malkovrita

per la Kosmoteleskopo Spitzer, kiu observis elsendo de infraruĝa radiado je 4.5 um de CO2.Ĝi estas rigardita kiel potence danĝeran asteroidon kvankam ĝia nuna orbito ne kondukas ĝin tre proksimen de tero.

Ĝia afelio kondukas ĝin pli malproksimen ol la orbito de Jupitero, kiun ĝi sufiĉe alproksimiĝas por esti klasifikata kiel Jupiterrenkonta asteroido. Pro tio ĝi suferas perturbojn de la gravita altiro de Jupitero, kiuj povus, en fora estonto, forpeli ĝin el la Sunsistemo .

La 1-an de septembro 1922 ĝi pasis al 0,300 AU (44,882 milionoj da km) de Tero

La 28-an de aŭgusto 2080 ĝi pasos al 0,421 AU (62,927 milionoj da km) de nia planedo.

7241 Kuroda

7241 Kuroda estas malbone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 11-an de novembro 1990 de la japanaj astronomoj Kin Endate kaj Kazuro Watanabe elde la observatorio de Kitami en Abaŝiri-subgubernio, Hokajdo.

Ĝi estis nomita en honoro de la japana astronomo Takehiko Kuroda, direktoro de 1990 de la Astronomia Observatorio Nishi-Harima. Li ĉefe interesiĝas pri la disdono de la interstela polvo kaj la observo de nia galaksio en infraruĝa radiado.

Arkturo

Arkturo aŭ Arktur (latine: Arcturus), konata laŭ la nomaro de Bayer kiel Alfo Bovista (latine: Alpha Bootis, α Boo), estas ruĝa giganta stelo, fine de sia vivo, la plej brila de la konstelacio de la Bovisto.

La diametro de Arkturo estas 20-foje pli granda ol tiu de la Suno. Ĝia videbla magnitudo estas -0,04 kaj ĝia distanco al la suno egalas 37 lumjarojn.

Arkturo estas unu el la plej helaj steloj de la norda duonsfero. Sed kvankam ĝi eligas 180-foje pli da energio ol la suno, ĝi ŝajnas nur 110-foje pli hela, ĉar granda parto de ĝia lumo konsistas el infraruĝa radiado, kiun la homa okulo ne vidas.

Elektromagneta ondo

Elektromagnetaj ondoj estas radiado el elektra kampo () kaj magneta indukdenso () de fotonoj. La du kampoj estas ortaj inter si kaj havas fiksan rilaton.

La fizikisto James Clerk Maxwell en 1864 antaŭdiris elektromagnetajn ondojn surbaze de teoriaj kalkuloj kaj la ekvacioj poste nomitaj laŭ li. Li kalkulis, ke ili propagiĝas per lumrapido kaj tial jam (prave) supozis, ke videbla lumo konsistas el elektromagnetaj ondoj. En 1888 Heinrich Rudolf Hertz praktike demonstris la ekziston de elektromagnetaj ondoj.

Elektromagnetaj ondoj havas diversajn frekvencojn ( f ), ligitajn al la ondolongo (λ) per la lumrapido c ( f·λ = c ). La rapido de iliaj fotonoj ne varias laŭ la moviĝo de la mezursistemo, sed estas absoluta kaj konstanta. Tiun fakton Albert Einstein eltrovis en sia speciala teorio de relativeco.

Elektromagnetaj ondoj montras fenomenojn, kiuj klare distingas ilin kiel ondojn, ekzemple interferon. Aliflanke ili montras ankaŭ fenomenojn, kiuj pruvas ilian partiklan naturon, ekzemple la fakton (lasero), ke la joniga kapablo de lumo dependas ne de ties intenso, sed de ties frekvenco. Elektromagnetaj ondoj do klare montras duoblan naturon, kaj sin tenas kiel ondoj kaj partikloj.

Forceja efiko

Forceja efiko estas la varmiĝo de la tera surfaco kaj suba parto de la atmosfero pro pligrandiĝo de proporcio de la karbona dioksido.

Ĝi okazas, ĉar la atmosfero tralasas la mallong-ondan radiadon de la suno kaj tion akceptas la tera surfaco. Samtempe la surfaco ellasas longondan (infraruĝan) radiadon al la kosmo, sed la gastavolo el karbona dioksido kaj akvovaporo ne tralasas plimulton de la infraruĝa radiado. Tiu proceso similas al tiu de la vitro en forcejo, kie la vitro tralasas la sunlumon en la videbla radia zono, sed ĝi ne tralasas la varmon. Tamen la komparo estas falsa, ĉar forcejo precipe varmiĝas pro la evito de aerfluoj; la lumtralasa efiko estas kompare malgranda.

Pro la supre skizita estas alta la temperaturo de la tera surfaco kaj la suba atmosfero. Se ne okazus forceja efiko, la averaĝa temperaturo sur la surfaco de la Tero estus –18 °C kaj la oceanoj frostiĝus. La troa forceja efiko sur planedo Venuso donas pli ol 500 °C-an surfacan temperaturon tie.

La proporcio de la karbona dioksido en la atmosfero pli kaj pli grandiĝis ekde la industria revolucio, sed la plej rapida kresko okazis ekde la 20-a jarcento, kun apero de la amasa aŭtomobiluzado.

Forcejefikaj gasoj krom la menciita karbona dioksido estas akvo, ozono, freono (oni jam malpermesis ties uzon multlande, kvankam precipe pro la malbona efiko je la ozona tavolo), metano kaj dinitrogenaj oksidoj (dinitrogena oksido).

Oni aŭguras je 5 °C pli altan averaĝan surfacan temperaturon kaj tiel degeliĝon de la polusa glaciaro, altiĝon de la marnivelo. Kelkloke sekecon, aliloke pli konvenajn temperaturojn. Oni eĉ supozas, ke la Golfa fluo ĉesas plu flui, tiel la temperaturo en norda Eŭropo iĝos pli malalta.

Fotodiodo

Fotodiodo estas duonkonduka diodo, lumelektra sensilo, kiu eluzas tiun proprecon de la duonkondukiloj, ke ili kreskas la kondukan kapablon je efiko de lumo. Oni uzas ĝin en ŝaltiloj, ĉe kiuj devas eki iu elektra proceso je ŝanĝiĝo de la lumo aŭ lumintenseco. Specife, ĝi estas uzebla por kalkulado de fotonoj. Fotodiodo entenas p-n-transiron.

Fotodiodoj konsistas el silicio- (videbla lumo ĝis ĉ. 1 µm ondolongo), germaniumo- (infraruĝa radio ĝis 1,8 µm ondolongo) aŭ aliaj eĉ organikaj duonkondukaj materialoj.

Fotometrio (astronomio)

Fotometrio en la lingvouzo de astronomio estas tekniko fokusanta je la mezurado de la intenseco de elektromagneta radiado de astronomia objekto - astronomoj nomas tian intensecon fluo (respektive latine flux). Kutime, fotometrio en astronomia senco celas la mezuradon de vasta gamo de ondolongoj da radiado. Kaze ke ne nur la kvanto de radiado, sed ankaŭ la spektra distribuo estas mezutata, uzatas la termino spektrofotometrio.

Ir

La literkombino havas plurajn signifojn:

Ir estas simbolo por iridio je kemio.

IR estas laŭ normo ISO 3166 landokodo de Irano.

IR estas mallongigo de infraruĝo (Infraruĝa radiado).

.ir estas nacia domajno de la alta nivelo de Irano.

Kim Ir Sen estis estro de Nord-Koreio.

IR aŭ IRo, mallongigo de Iberia Renkontiĝo, esperantista aranĝo

Kosmoobservado

Kosmoobservado aŭ Observada astronomio

estas fako de astronomio, kies celo estas kolekti informojn pri la astroj, ricevante ties radiadojn : lumon, radioondojn, Ikso-radiojn... sed ankaŭ kosmajn radiadojn, neŭtrinojn kaj (eble en estonteco) gravitajn ondojn.

La observado de kosmo permesas kolekti donitaĵojn, el kiuj la ĉiela mekaniko kaj la astrofiziko konstruas teoriojn pri la universo. Aliaj observadoj

permesas ĉu pravigi, ĉu malpravigi la teoriojn.

Tia astronomio baziĝas sur la uzado de instrumentoj kiuj permesas:

mezuri la angulajn poziciojn de la astroj : alidado, astrolabo, sekstanto;

plifortigi la vidkapablon, por igi videblaj malgrandajn aŭ mallumajn objektojn: lorno, teleskopo, fotilo;

percepti kaj analizi radiadojn, kiujn la homa vido ne perceptos: spektrometro, radioteleskopo, malkovriloj de Infraruĝa radiado, Ikso-radio, gama-radiado, partikla radiado aŭ aliaj formo de radiadoj.La tera atmosfero estas ĝeno kontraŭ la kosmoobservado: ĝi estas maltravidebla al radiadoj, krom de tiuj la videbla spektro, kaj ĝiaj turbuloj malklarigas la bildojn de astroj. Por tio estas oportuna sendi kosmoteleskopojn kaj kosmosondilojn eksteren de la atmosfero.

Kosmoteleskopo Hubble

La Kosmoteleskopo Hubble (angle Hubble Space Teleskope, HST) estas scienca teleskopo lanĉita je la 24-a de aprilo en 1990 por stelobservado en videbla lumo, ultraviola radiado kaj infraruĝa radiado.

En alto de 589 km ĝi rivoluas ĉirkaŭ la tero dum 96 minutoj.

En kadro de kunlaboro de NASA kaj ESA ĝi elmetiĝis dum misio STS-31 el kosmopramo Discovery. Ĝia nomo devenas de Edwin Hubble, kiu estis astronomo.

Ĉar nia atmosfero filtras ultraviolan radiadon kaj infraruĝan radiadon, estas avantaĝo havi teleskopon en kosmo. Tie ankaŭ mankas atmosferaj perturboj (scintilado), kiujn oni devas kompensi ĉe surteraj teleskopoj.

La kvalito de la bildoj pliboniĝis, kiam en la jaro 1993 la kosmoteleskopo ricevis "okulvitrojn" por kompensi la eraron de la malĝuste polurita ĉefspegulo. La altkvalitaj bildoj ricevitaj aldonis aron da utilaj informoj pri la strukturo de nia Universo.

Kosmoteleskopo James Webb

La Kosmoteleskopo James Webb (angle James Webb Space Telescope aŭ JWST, iame nomita « Next Generation Space Telescope ») estas kosma observatorio kunlabore disvolvita de la NASA, de la Eŭropa Kosma Agentejo kaj de la Kanada Kosma Agentejo. Ĝi estas planita kiel la posteulo de la kosmoteleskopo Hubble ekde 2019 por la observoj en infraruĝa radiado sed ne permesos observojn en videbla nek ultraviola lumoj.

Ĝi estas ekipita per spegulo de diametro 6,5 metroj, ĝia distingokapablo estas 0,1 arksekundo. Ĝi estos, interalie, uzita por observi la unuajn stelojn kaj galaksiojn formitajn tuj post la Praeksplodo.

Kosmoteleskopo Spitzer

La kosmoteleskopo Spitzer (angle Spitzer Space Telescope aŭ SST) estas kosma observejo dediĉita al infraruĝa radiado. Ĝi estis lanĉita de NASA la 25-an de aŭgusto 2003 kaj orbitas ne la Teron, sed la Sunon.

La teleskopo komence havis la pli teknikan nomon Space Infrared Telescope Facility (SIRTF; = Kosma Infraruĝa Teleskop-Instalaĵo). La 18-an de decembro 2003 NASA ŝanĝis la nomon al Spitzer, laŭ la astrofizikisto Lyman Spitzer, kiu kiel unua proponis la konstruadon de kosmoteleskopoj.

La teleskopo havas spegulon kun diametro de 85 cm. Por eviti misformiĝon pro temperaturaj diferencoj kaj precipe por minimumigi infraruĝan radiadon de la spegulo mem ĝi estis malvarmigata al 5,5 K.

NASA antaŭvidis, ke SST funkciu almenaŭ kvin jarojn. Dum tiu tempo la teleskopo pli kaj pli distanciĝis de Tero. En majo 2009 finkonsumiĝis la malvarmigilo (likva heliumo), tiel ke la temperaturo de la spegulo altiĝis al 31 K kaj la plej long-onda el la tri sensiloj ne plu estas uzebla. La du aliaj sensiloj ankoraŭ funkcias.

Mikrometro

Mikrometro (simbolo µm) estas SI-unuo de la longo. Ĝi estas difinita kiel milion-ono de metro (1×10−6 m), egala al unu milono de milimetro.

la simbolo µ (unikoda signo U+00B5; HTML &mikro;) estas la "mikro-signo"; ĝi derivas el la greka litero mu (μ);. La mikrometro estas kutima mezurunuo de ondolongo de la infraruĝa radiado.

La esprimo mikrono estis oficiala inter 1879-1967.

La mikrometro estas ankaŭ nomo por mezurilo (mikromezurilo).

Radiogalaksio

Radiogalaksio estas galaksio, kie signifa parto da energio ne estas elsendata el la normalaj komponaĵoj de galaksio (stelo, interstelaj polvo kaj gaso). Tiu energio povas esti elsendata per ampleksa elektomagneta spektro: infraruĝa radiado, mikroondoj, ultraviola radiado, ikso-radioj, Gama-radiadoj.

La pli komune konsentita modelo proponas, ke la energio naskiĝas el la kolapso de la materio en masivega nigra truo, inter 106 kaj 108 sunaj masoj

Vidu ankaŭ:

Galaksio de Seyfert

Kvazaro

Aktiva galaksio

Steloobservatorio

La Steloobservatorio povas helpi klarigi la naskiĝon de la Universo.

La 14-a Majo 2009 oni sendis la duan ESA-Satelitojn "Herŝel" (Herschel) kaj "Plank" (Planck) per una Ariane-5 raketo en spacon.

La datenoj de la dua steloobservatorioj povas pli bone klarigi la naskiĝon de la Universo.

La sensoroj ricevas tre longondan lumon, la "Herŝel" ricevas la IR (infragruĝan radidadon, Infraruĝa radiado) ĝis sub-milimetroradiadon.

Vidu: artan bildon de spacoobservatorio Herschel de ESA en germana vikipedio.

Teleregilo

Teleregilo estas aparato, plej ofte mane tenebla, per kiu oni regas elektronikajn rimedojn, sen drato aŭ alia fizika kontakto kun la regata aparato. En hejmoj, oni uzas teleregilon ekzemple kun televido, radioaparato, DVD-legilo, videoaparato aŭ infanaj ludiloj.

Teleregiloj estas uzataj ankaŭ por malfermi pordon (ekz. de garaĝo), ŝlosi kaj malŝlosi aŭton kaj eĉ komandi komputilon aŭ ĝenerale por hejma aŭtomatigo. Ŝlosaj-malŝlosaj teleregiloj ofte estas enkonstruitaj en ŝlosiloj, ekz. tiuj de aŭtoj.

Hejma teleregilo povas esti destinita por funkciigi nur la aparaton, kun kiu ĝi estas liverata, sed ekzistas ankaŭ regiloj por multaj kaj diversspecaj aparatoj.

Teleregiloj estas uzataj ankaŭ en industrio kaj en batalilaj sistemoj de armeoj.

Titanjo (luno)

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Titano (luno) aŭ Titano.Titanjo, foje nomita Titanio, estas la plej granda natura satelito de la planedo Urano, kaj la oka de la tuta sunsistemo laŭ grandeco. Ĝi estis malkovrita la 11-an de januaro 1787 de la germana-angla astronomo William Herschel.

Ĝia nomo devenas el tiu de rolulino Titania (la reĝino de la feinoj) en la komedio Somermeznokta sonĝo, de William Shakespeare.

Titanjo enhavas egalparte glacion kaj rokon; ĝin verŝajne konsistigas roka kerno kaj glacia mantelo, apartigitaj de tavolo da likva akvo.

La titanja surfaco, sufiĉe malhela kaj ruĝeta, ŝajnas esti travivinta kaj meteorfalojn kaj enan geologian aktivon. Ĝin trakovras krateroj maksimume 326-kilometrojn grandaj, sed la kraterdenso malplias tiun de la plej ekstera urana luno, Oberono. Titanjo verŝajne spertis rekreadon de sia surfaco pro geologiaj fenomenoj, kio malaperigis la plej antikvajn kraterojn.

La titanjan surfacon traboras aro da grandegaj kanjonoj, estigitaj de la pligrandiĝo de ĝia kerno dum la lasta parto de la evoluo de la luno.

Spektroskopiaj esploroj per infraruĝa radiado malkovrigis la ekziston de karbona dioksido sur la surfaco de Titanjo, kio opiniigas, ke la luno povus posedi maldensan karbondioksidan atmosferon. Mezuroj kondukitaj dum la kaŝado de stelo fare de Titanjo kalkulebligis, ke la eventuala atmosfera premo devas esti malpli alta ol 10-20 nanobaroj.

La sistemo de Urano estis ĝis nun vizitita nur de la usona kosmoesplorilo Voyager 2, dum januaro 1986; Titanjo estis multfoje fotita, kaj ni hodiaŭ posedas mapon de 40% el ĝia surfaco.

William Herschel

Friedrich Wilhelm HERSCHEL [herŝl], poste Frederick William HERSCHEL (naskiĝis la 15-an de novembro 1738 en Hanovro, mortis la 25-an de aŭgusto 1822 en Slough) estis germana-angla sciencisto, astronomo, komponisto. Lia plej granda ago estis en 1781 la malkovro de la Urano, la sepa planedo de la Sunsistemo. Li ankaŭ malkovris infraruĝan radiadon.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.