Ideologio

Ideologioismo estas kombino de ideoj kaj idealoj, kiu formas mondkoncepton kaj distingas socian grupon. Laŭ Karl Marx, en socio enhavanta regantan klason, tiu klaso faras, ke sia ideologio estu disvastigata kiel neŭtrala mondkoncepto en la tutan socion, por ke aliaj klasoj ne ekklopodu ŝanĝi la politikan ordon. Ideologio estas aro da ideoj per kiuj oni klopodas klarigi la vivosencon por homo kiel membro de homgrupo. Ĝi firmigas lian apartenon en la grupo. Ideologio povas esti skribe difinita aŭ nur io transdonata de generacio al generacio. Ideologion havas ĉiu familio, ĉiu stratbuba grupo, lerneja klaso, urbo, vilaĝo, regiono, religio, filozofia skolo, movado... Sen kredo je ideologio homo ne povas vivi, sed sen dubo je la ideologio la homo fariĝas monstro, preta je la plej aĉaj agoj nome de sia ideologia konvinko.

Ideologio estas aro de konsciaj kaj senkonsciaj ideoj kiuj konsistigas oniajn celojn, atendojn, kaj agojn. Ideologio estas ampleksa vizio, maniero rigardi aĵojn (komparu mondrigardon) kiel en pluraj filozofiaj tendencoj (vidu politikajn ideologiojn), aŭ aro de ideoj proponitaj fare de la domina klaso de socio al ĉiuj membroj de tiu socio ("ricevita konscio" aŭ produkto de socianiĝo).

Ideologioj estas sistemoj de abstrakta penso aplikita al sociaj aferoj kaj tiel igas tiun koncepton centra al politiko. Implicite ĉiu politika aŭ ekonomika tendenco implicas ideologion ĉu aŭ ne ĝi estas prezentita kiel eksplicita sistemo de penso.

Marx-Engels-Forum01
Karl Marx kaj Friedrich Engels prilaboris teoriojn pri ideologio; ties monumento en Marx-Engels-Forum, Berlin-Mitte

Historio

Condorcet-NB
Markizo de Condorcet, unu el nomitaj ideologoj, kritikitaj kiel tio fare de ekzemple Napoleono Bonaparte.

La esprimo "ideologio" estis naskita en la tre kontestataj filozofiaj kaj politikaj debatoj kaj bataloj de la Franca Revolucio kaj akiris plurajn aliajn signifojn de la fruaj tagoj de la Unua Franca Imperio ĝis la nuno. La vorto estis kreita fare de Antoine Destutt de Tracy en 1796,[1][2] kunigante la partojn ideo (proksiman al la senco de Locke) kaj -logio . Li uzis ĝin por rilati al unu aspekto de lia "scienco de ideoj" (al la studo mem, ne la temo de la studo). Li apartigis tri aspektojn, nome: ideologio, ĝenerala gramatiko, kaj logiko, pripensante respektive la subjekton, la rimedojn, kaj la kialon de tiu scienco.[3] Li argumentas ke inter tiuj aspektoj ideologio estas la plej komuna nomo, ĉar la scienco de ideoj ankaŭ enhavas la studon de iliaj esprimo kaj depreno.

Laŭ la historia rekonstruo de Karl Mannheim de la ŝanĝoj en la signifo de ideologio, la moderna signifo de la vorto estis naskita kiam Napoleono Bonaparte (kiel politikisto) uzis ĝin laŭ malkvietiga maniero kontraŭ "la ideologoj" (grupo kiu inkludis pensulojn kiaj Cabanis, Condorcet, Constant, Daunou, Say, Sinjorino Staël, kaj Destutt de Tracy), por esprimi la avarecon de liaj (liberalaj respublikanaj) politikaj kontraŭuloj.

Eble la plej alirebla fonto por la preskaŭ-origina signifo de ideologio estas la laboro de Hippolyte Taine prr la Antikva Reĝimo (la unua volumo de "Originoj de Nuntempa Francio"). Li priskribas ideologion prefere kiel instrufilozofio per la sokrata metodo, sed sen etendado de la vortprovizo preter kion la ĝenerala leganto jam posedis, kaj sen la ekzemploj de observado ke praktika scienco postulus. Taine identigas ĝin ne kiel Destutt De Tracy, sed ankaŭ kun sia medio, kaj inkludas Condillac kiel unu el ĝiaj antaŭuloj. (Destutt de Tracy legis la verkojn de Locke kaj Condillac dum li estis malliberigita dum la Teroro.)

La vorto "ideologio" estis kreita longe antaŭ ol la rusoj kreis "intelektularon", aŭ antaŭe la adjektivo "intelektulo" rilatis al speco de persono, t.e. intelektulon. Tiel tiuj vortoj ne estis ĉirkaŭe kiam Napoleono Bonaparte prenis la vorton "ideologoj" por ridindigi siajn intelektajn kontraŭulojn. Iom post iom, aliflanke, la esprimo "ideologio" perdis iujn el sia pejorativa nuancaro, kaj fariĝis neŭtrala esprimo en la analizo de malsamaj politikaj opinioj kaj vidoj de sociaj grupoj.[4] Dum Karl Marx troviĝis la esprimon ene de klasbatalo kaj dominado,[5][6] aliaj kredis ke ĝi estas necesa parto de institucia funkciado kaj socia integriĝo.[7]

Analizo

Ideologio estas la studo de la strukturo, formo, kaj manifestiĝo de ideologioj, tio estas meta-ideologio. Ideologio postulas esti kohera sistemo de ideoj, fidante sur kelkaj bazaj supozoj koncerne realecon kiu povas aŭ eble ne havas ajnan faktan bazon, sed estas subjektivaj elektoj kiuj funkcias kiel la semo ĉirkaŭ kiu plia pensaro kreskas. Laŭ tiu perspektivo, ideologioj estas nek ĝustaj nek malĝustaj, sed nur relativista intelekta strategio por klasifikado de la mondo. La plusoj kaj minusoj de ideologio intervalas de la forto kaj fervoro de fidelkredantoj ĝis ideologia neeraripovo. Troa bezono de sekureco kaŝatendas sur fundamentismaj niveloj en politiko kaj religioj.

La verkoj de George Walford kaj Harold Walsby, konstruitaj sub la titolo de sistema ideologio, estas provoj esplori la rilatojn inter ideologio kaj sociaj sistemoj. Charles Blattberg proponis raporton kiu distingas politikajn ideologiojn disde politikaj filozofioj.[8]

David W. Minar priskribas ses malsamajn manieron kiel en kiuj la vorto "ideologio" estis uzita:

  1. Kiel kolekto de iaj ideoj kun iaj specoj de enhavo, kutime normiga;
  2. Kiel la formo aŭ interna logika strukturo kiujn ideoj havas ene de serio;
  3. Per la rolo en kiu ideoj ŝajnigas esti en hom-socia interagado;
  4. Per la rolo kiun ideoj ludas en la strukturo de organizo;
  5. Kiel signifo, kies celo estas persvado; kaj
  6. Kiel la lokuso de socia interagado, eventuale.

Por Willard A. Mullins, ideologio estas kunmetita de kvar bazaj karakterizaĵoj:

  1. ĝi havendas potencon super pensado
  2. ĝi devas esti kapabla je gvidado de oniaj taksadoj;
  3. ĝi devas disponigi konsiladon direkte al ago;
  4. kaj, kiel deklarite supre, ĝi devas esti logike kohera.

La germana filozofo Christian Duncker postulis "kritikan reflektadon de la ideologia koncepto" (2006). En sia verkaro, li klopodis alporti la koncepton de ideologio en la malfonon, same kiel la proksime ligitajn koncernojn de sciteorio kaj historio. En tiu verkaro, la esprimo ideologio estas difinita laŭ sistemo de prezentoj kiuj eksplicite aŭ implicite postulas al absoluta vero.

Kvankam la vorto "ideologio" plejofte estas trovita en politika diskurso, ekzistas multaj malsamaj specoj de ideologio: politika, socia, epistemologia, etika, ktp.

Bildaro

UncleSamwantsYouforarmy
Karl Marx

Vidu ankaŭ

BenjaminTucker
Benjamin Tucker, usona individuisma anarkiisto de la 19-a jarcento

Notoj

  1. jstor 2709242
  2. Hart, David M. (2002) Destutt De Tracy: Annotated Bibliography
  3. De Tracy, Destutt (1801) Les Éléments d'idéologie, 3rd ed. (1817), p. 4, citita de: Mannheim, Karl (1929) Ideologie und Utopie, 2a piednoto en la ĉapitro The problem of "false consciousness"
  4. Eagleton, Terry (1991) Ideology. An introduction, Verso, paĝo 2
  5. Tucker, Robert C (1978). The Marx-Engels Reader, W. W. Norton & Company, paĝo 3.
  6. Marx, MER, paĝo 154
  7. Susan Silbey, "Ideology" at Cambridge Dictionary of Sociology.
  8. Blattberg, Charles, "Political Philosophies and Political Ideologies," in Patriotic Elaborations: Essays in Practical Philosophy, Montreal and Kingston: McGill-Queen's University Press, 2009.[1]

Referencoj

  • Althusser, Louis (1971) 'Ideology and Ideological State Apparatuses' Lenin and Philosophy and Other Essays Monthly Review Press ISBN 1-58367-039-4
  • Duncker, Christian (Hg.) Ideologiekritik Aktuell – Ideologies Today. Bd. 1. London 2008,[2]. ISBN 978-1-84790-015-9
  • Christian Duncker: Kritische Reflexionen Des Ideologiebegriffes, 2006, ISBN 1-903343-88-7
  • Eagleton, Terry (1991) Ideology. An introduction, Verso, ISBN 0-86091-319-8
  • Ellul, Jacques. Propaganda: The Formation of Men's Attitudes. Trans. Konrad Kellen & Jean Lerner. New York: Knopf, 1965. New York: Random House/ Vintage 1973
  • Freeden, Michael. 1996. Ideologies and Political Theory: A Conceptual Approach. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-829414-6 [3]
  • Haas, Mark L. (2005) The Ideological Origins of Great Power Politics, 1789-1989. Cornell University Press, ISBN 0-8014-7407-8
  • Hawkes, David (2003) Ideology (2nd ed.), Routledge, ISBN 0-415-29012-0
  • JAMES, Paul. (2010) Globalization and Culture, Vol. 4: Ideologies of Globalism. London: Sage Publications.* Lukács, Georg (1919–23) History and Class Consciousness [4]
  • Malesevic, Sinisa kaj Iain Mackenzie (ed). Ideology after Poststructuralism. London: Pluto Press.
  • Mannheim, Karl (1936) Ideology and Utopia Routledge
  • Marx, Karl ([1845-46] 1932) The German Ideology [5]* Minogue, Kenneth (1985) Alien Powers: The Pure Theory of Ideology, Palgrave Macmillan, ISBN 0-312-01860-6
  • Minar, David M. (1961) "Ideology and Political Behavior", Midwest Journal of Political Science. Midwest Political Science Association.
  • Mullins, Willard A. (1972) "On the Concept of Ideology in Political Science." The American Political Science Review. American Political Science Association.
  • Owen, John (2011) "The Clash of Ideas in World Politics: Transnational Networks, States, and Regime Change, 1510-2010", Princeton University Press, ISBN 0-691-14239-4
  • Pinker, Steven. (2002) The Blank Slate: The Modern Denial of Human Nature New York: Penguin Group ISBN 0-670-03151-8
  • Sorce Keller, Marcello. “Why is Music so Ideological, Why Do Totalitarian States Take It So Seriously: A Personal View from History, and the Social Sciences”, Journal of Musicological Research, XXVI(2007), no. 2-3, pp. 91–122.
  • (2013) “‘Levels of Subjective Globalization: Ideologies, Imaginaries, Ontologies’”, Perspectives on Global Development and Technology vol. 12 (no. 1–2.).
  • Zizek, Slavoj (1989) The Sublime Object of Ideology Verso ISBN 0-86091-971-4 [6]

Eksteraj ligiloj

Esperanto-asocio

Esperanto-asocio (aŭ esperantista asocio) estas asocio, celanta disvastigi aŭ utiligi la lingvon Esperanto. Laŭ ĉi tiu difino, Esperanto-acocio estas unuiĝo de esperantistoj, kiu uzas Esperanton por siaj konkretaj komunaj celoj, aŭ ĝenerale disvastigadas la lingvon en iu geografia regiono aŭ tutmonde.

Esperanto-asocio povas havi diversajn celojn, uzante Esperanton kiel helplingvon: ekzemple, realigo de klasaj celoj (Sennacieca Asocio Tutmonda) aŭ atingado de lingva justeco en la mondo.

Esperanto-asocioj povas esti organizitaj:

laŭ geografia teritorio (ĉe loka, landa aŭ tutmonda nivelo);

laŭ precipa celo kaj celata parto de socio (adeptoj de konkreta mondkoncepto/ideologio/religio, unuiĝoj laŭ profesioj aŭ ŝatokupoj) — fakaj Esperanto-asocioj (kutime ili funkcias tutmonde).

Faŝismo

Faŝismo, en la strikta signifo de la vorto, estas politika ideologio lanĉita de Benito Mussolini kaj reganta en Italio dum la jaroj 1922-1943. Nome formo de radikala, aŭtoritarisma naciismo kiu iele hegemoniis en la komenco de la 20a jarcento en Eŭropo. Influita de Nacisindikatismo, faŝismo originiĝis en Italio dum la Unua Mondmilito, kombinante plej tipe dekstrajn sintenojn kun izolaj elementoj de politika maldekstro, male al liberalismo, marksismo, kaj eĉ al tradicia konservatismo.

Ofte, sed ne tute precize aŭ ĝuste, ĝi estas uzata vastasence ankaŭ pri alilandaj ideologioj pli-malpli similaj, ekzemple la germana naziismo, la hispana falangismo aŭ la movado alt-right de Usono, kvankam pli neŭtrala termino estas aŭtoritatismo.

Filozofio

Filozofio, el la antikvgreka vorto φιλοσοφία (kunmetita de φιλεῖν, filein: "ami" kaj el σοφία, sofia: "saĝo" aŭ "scio"), laŭvorte signifas "ami la saĝon", estas intelekta fako aŭ scienco, kiu strebas kritike interpreti kaj kompreni la mondon, la scion kaj la homan ekziston.

Kontraste al aliaj sciencoj, la kampo de la filozofio ne estas limigebla al difinita aro de temoj kaj metodoj. Homoj el diversaj epokoj kaj socioj tre malsame respondis kaj respondas la demandon pri la plej gravaj taskoj kaj temoj de la filozofio.

Ĝi okupiĝas interalie pri esto, moralo, logiko, scio, vivo, morto, amo, vero kaj dio. Pensante pri la plej fundamentaj temoj, la filozofoj traktas (ofte laŭ momenta bezono) ankaŭ demandojn pli specifajn; ekzemploj estas aborto kaj eŭtanazio.

En la filozofio tre gravas racieco — ĝi estas ĉefa bezono por la kritiko de la kono. Filozofiaj sistemoj devas krei raciajn argumentojn (paradokse eĉ en neracia filozofio). Laŭ multaj filozofoj la filozofio estas la ununura scienco, kiu konstituas ĉiujn sciencojn. Tial la filozofio estas ofte difinita kiel pensa esplorado. Tiu esplorado neniam kontraŭdiru la logikon, kiu estas grava parto de la filozofio.

Frankisma reĝimo

Frankismo estas la termino uzata por aludi al la ideologio kaj politika kaj socia kaj al la socia movado de nuancoj faŝismaj ĉefe dekomence, kiu utilis kiel apogo kaj subteno al la diktatura reĝimo okazinta en Hispanio dum la Enlanda Milito inter 1936 kaj 1939, kaj kiu sub estrado de la generalo Francisco Franco pluekzistis ĝis ties morto en 1975 aŭ iom plie, nome Frankisma Hispanio.

Friganismo

Friganismo (el la angla freeganism [FRIganizm], kofrovorto inter free senpaga kaj veganism veganismo) estas praktiko kaj ideologio pri limigita partoprenado en la kutima ekonomio kaj laŭeble plej malmulta konsumado de rimedoj, speciale per la reprenado de malŝparitaj varoj, kiaj manĝaĵoj. Dum veganoj evitas la aĉetadon de bestaj produktoj por kontraŭstari la ekspluatadon de bestoj, friganoj— almenaŭ teorie— evitas ĉian aĉetadon kiel ĝenerala protesto kontraŭ la moderna ekonomia sistemo.

Friganismon oni ofte prezentas kiel sinonimo de ruba rekolektado, kvankam friganoj estas distingeblaj per sia asociado kun kontraŭkonsumisma kaj kontraŭkapitalisma ideologio kaj sia engaĝiĝo en pli vasta amplekso de strategioj por alternativa vivado. Ekzemploj estas volonta nedungiteco, domokupado en abandonitaj konstruaĵoj, kaj "gerila agrikulturo" en neokupataj urbaj parkoj.

Hispana Laborista Socialista Partio

La Hispana Laborista Socialista Partio, hispane Partido Socialista Obrero Español aŭ PSOE, estas nuntempe unu el la plej gravaj politikaj partioj en Hispanio.

Islamismo

Islamismo aŭ politika Islamo estas politika filozofio aŭ ideologio kiu asertas ke Islamo estas ne nur religio sed ankaŭ politika sistemo. Islamismo estas polemika termino kaj difinoj de ĝi foje varias. Laŭ multaj el ĝiaj proponantoj, modernaj islamanoj devas reveni al la radikoj de sia religio kaj unuiĝi politike. Multaj proponas solvi la malaltan staton de la islama mondo per unuiĝo sub ŝario, prefere sub kalifo.

Por aliaj observantoj la principaro de Islamismo estas malpli strikta kaj povas esti difinita kiel formo de identeca politiko aŭ "subteno por [islama] identeco, aŭtentikeco, pli larĝa regionalismo, revivismo [kaj] revigligo de la komunumo"..

Inter la plej konataj islamistoj, kun tre diversa ideologio kaj agadmaniero, oni povas citi la nomojn de:

Sajid Kutb

Hasan al-Banna

Ajatolo Ruhollah Ĥomejni

Usama bin Laden

Raŝid Ganuŝi

Kontraŭmilitarismo

Kontraŭmilitarismo estas la ideologio kiu kontraŭas al ĉiu speco de armeo kaj militarismo, sentate ke ili estas neakceptebla maniero de la umado de la violento. Plej komuna tendenco estas simple kontraŭo al militoj, kio estas preskaŭ universale akceptita kiel principo. Pli radikala estas la movado kiu kontraŭas ĉian tipon de armeoj aŭ armeaj agadoj.

Maoismo

Maoismo (aŭ maŭismo, ĉar en PIV aperis Maŭ Zedong) estas politika ideologio, kiu baziĝas sur verkoj de ĉina komunisto Mao Zedong. La plej konata verkaro estas la t.n. Mao-biblio (ankaŭ nomata "ruĝa libr(et)o") kun citaĵoj de la "granda stiristo" Mao Zedong. Dum la kultura revolucio oni montris ĝin, aludis je ĝi kaj tiel detruegis kulturaĵojn, murdis homojn.

Militarismo

La vorto militismo aŭ militarismo havas tri signifajn nuancojn:

Laŭ la plej ofta difino temas pri ideologio, kiu defendas la opinion ke nur forta armea potenco garantias politikan sekurecon kaj pacon. En sia plej milda formo la ideologio servas por legitimigo de armado respektive vetarmado, en pli fortaj formoj signifas la pliverŝajnigon de militaj konfliktoj. Post la komenciĝo de la 21-a jarcento la koncepto ofte difiniĝas kiel la malo de pacismo aŭ pacifismo kaj do estas kontraŭaganto al la civitanaj movadoj pri paco kaj malarmado.

Kontraste al tio la brazila sociologo Willems difinas la vorton tiel, ke tuta socio orientiĝas laŭ armeaj kutimoj kaj valoroj, plej volonte jam vidas infanojn en uniformoj kaj kun ludaj armiloj ktp., sen ke ĝi nepre estu avida je realaj militaj konfliktoj. Malo de tiu koncepto estus kamparana, burĝa aŭ intelektula malŝatego de ĉio armea (iusenca "malmilitismo").

Laŭ la difino de la sciencisto Walter Benjamin fine la vorto difiniĝas kiel "devo por ĝenerala apliko de perforto kiel rimedo de ŝtata politiko".

Naciismo

Naciismo (arkaisme: nacionalismo) estas ideologio, laŭ kiu la nacio, kune kun la etneco aŭ la nacia identeco, estas fundamentaĵo de la socia vivo de homoj. Ĝi estas “unuavice principo, laŭ kiu la politika unuo kaj la nacia unuo devas esti kongruaj”. Naciismo en tiu formo estas universala ideologio; sed la termino referencas ankaŭ al la specifa ideologio de naciismaj movadoj, kiuj faras politikajn pretendojn por difinitaj nacioj.

Naciismo do estas ankaŭ ideologio kaj movado antaŭenigantaj la interesojn de specifa nacio, precipe kun la celo gajni kaj konservi la suverenecon (memregadon) super ĝia hejmlando. La naciismo asertas, ke ĉiu nacio devus regi sin mem, libera de entrudiĝoj de ekstere (memdeterminado), ke la nacio estas natura kaj ideala bazo por politika unuo, kaj ke la nacio estas la sola rajtigita fonto de politika povo (popola suvereneco). Plue, ĝi celas konstrui kaj gardi unuecan nacian identecon bazitan sur kundividataj sociaj karakterizaĵoj kiel kulturo, lingvo, religio, politiko kaj kredo je kundividata unika historio, kaj ĝi celas antaŭenigi nacian unuecon aŭ solidarecon. Naciismo do strebas konservi kaj vivigi la tradician kulturon de nacio, kaj kulturaj reviviĝoj estis ofte ligitaj kun naciismaj movadoj. Ĝi ankaŭ instigas fieri pri naciaj atingoj kaj estas proksime ligita kun patriotismo. Naciismo ofte kombiniĝas kun aliaj ideologioj kiel ekzemple konservativismo aŭ socialismo.Naciismo kiel ideologio estas moderna. Dum la tuta historio homoj kroĉis sin al siaj parencaro kaj tradicioj, al teritoriaj aŭtoritatoj kaj al sia hejmlando, sed naciismo ne fariĝis vaste agnoskata koncepto ĝis la 18-a jarcento. Estas tri paradigmoj, per kiuj kompreni la devenon kaj fundamenton de naciismo. La pratempismo eldiras, ke ĉiam ekzistis nacioj kaj ke naciismo estas natura fenomeno. La etnosimbolismo klarigas naciismon kiel dinamikan, evoluantan fenomenon kaj substrekas la gravecon de simboloj, mitoj kaj tradicioj en la evoluo de nacioj kaj naciismo. La modernismo eldiras, ke naciismo estas novdata socia fenomeno, kiu bezonas la sociajn-ekonomiajn strukturojn de moderna socio por povi ekzisti.Tamen, ekzistas malsamaj difinoj de “nacio”, kio kondukas al diversaj varioj de naciismo. Etna naciismo difinas la nacion per kundividataj etneco, heredaĵo kaj kulturo, dum la civita naciismo difinas la nacion surbaze de kundividataj civitaneco, valoroj kaj institucioj, kaj ligiĝas kun konstitucia patriotismo. Alpreno de nacia identeco dum la historia evoluo estis ofte reago de influaj grupoj malkontentaj pri siaj tradiciaj identecoj pro malagordo inter ilia establita socia ordo kaj la sperto pri tiu socia ordo ĉe ĝiaj membroj, kio rezultigas anomion, kiun naciistoj strebas forigi. Tiu anomio igas socion reinterpreti la identecon, konservante elementojn, kiujn ĝi taksas akcepteblaj, kaj forigante elementojn, kiuj ĝi taksas neakcepteblaj, por krei unuecan komunumon. Tiu evoluo povas rezulti el internaj strukturaj problemoj aŭ el rankoro de ekzistanta grupo aŭ grupoj kontraŭ aliaj komunumoj, precipe eksterlandaj potencoj, kiuj superregas ilin (aŭ pri kiuj oni kredas, ke ili faras tion). Naciistoj difinas unuopajn naciojn surbaze de difinitaj kriterioj, kiuj distingas unu nacion disde alia. La dislimado de unuopaj nacioj servas al naciistoj jen por formi la propran popolon per kontrastigo de ĝi kun aliaj, jen por sin aserti kontraŭ la kredata plipotenceco de aliaj, jen por malvalorigi ilin kaj establi la propran regadon super ili. Naciaj simboloj kaj flagoj, naciaj himnoj, naciaj lingvoj, naciaj mitoj kaj aliajj simboloj de nacia identeco estas tre gravaj en la naciismo.

En la praktiko, oni povas taksi naciismon pozitiva aŭ negativa, depende de la kunteksto kaj la individua starpunkto. Naciismo estis grava propulsanto de sendependec-movadoj kiel la Greka kaj Irlanda sendependecmilitoj, la cionisma movado, kiu kreis la nuntempan Israelon, kaj la dissolviĝo de Sovetunio. Radikala naciismo kombine kun rasa malamo estis ankaŭ ŝlosila elemento de la holokaŭsto farita de la nazia Germanio. Pli freŝdate, naciismo estis grava faktoro ĉe la pridisputata anekso de Krimeo fare de Rusio.Ĉiu, kiu identiĝas kun nacio kaj opinias naciajn ŝtatojn legitimaj, povas esti nomata “naciisto”. En tiu senco, la plimulto de plenkreskaj homoj estas “pasivaj naciistoj”. Tamen, en la moderna komunuza lingvo la vorto naciismo referencas al politika (kaj foje militista) agado subtena al naciismaj postuloj. Tiu agado povas inkluzivi separatismon, iredentismon, militarismon kaj en ekstremaj kazoj "etnan purigadon". Politikologoj (kaj la amaskomunikiloj) tendencas elstarigi ĉi tiujn pli ekstremajn formojn de naciismo.

Nacisocialisma Germana Laborista Partio

Nacisocialisma Germana Laborista Partio (germane Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei, NSDAP) estis naziisma politika partio en Germanio. Ĝi ekestis je la 24-a de februaro 1920 post nomŝanĝo de Deutsche Arbeiterpartei (fondita je la 5-a de januaro 1919).

Dum la 1920-aj jaroj la partio, kiu komence klopodis imiti la ekzemplon de la itala faŝismo, provis kolekti homojn malkontentajn pri la situacio en la postmilita (kaj postmonarkia), ekonomie kaj sociale kriza Germanio, sed la membronombro kaj balotrezultoj de la "nazioj" longe restis malgrandaj. Tio rapide ŝanĝiĝis ekde la monda ekonomia krizo de 1929. Post maldaŭra malpermeso post la puĉfarprovo de 1923 fondiĝis kelkaj posteulaj organizaĵoj, kiel ekz. Großdeutsche Volksgemeinschaft.

Je la 30-a de januaro 1933 NSDAP eniris la registaron kaj la nazia "gvidulo" Adolf Hitler iĝis regna kanceliero. Baldaŭ poste la partio forigis ĉiujn aliajn partiojn, demokratiajn instituciojn kaj rajtojn. Hitler preparis kaj realigis la duan mondmiliton kaj amasan murdadon de civiluloj de multaj etnoj en la germane okupataj partoj de Eŭropo. Sed la gvido ne estis en la partio mem, kiu estis nur instrumento.

Post la milito, en septembro 1945, la venkintaj landoj malpermesis NSDAP kaj la propagandon de ĝia ideologio nacisocialismo.

Nazia Germanio

Nazia Germanio aŭ La Tria Regno, La Tria Imperio (germane Das Dritte Reich) estas esprimoj uzataj por nomi Germanion dum la jaroj 1933 ĝis 1945, kiam ĝin regis la nazia diktatoreco de Adolfo Hitlero.

La nazioj nomis sian regnon ankaŭ la "miljara regno". Fakte ĝi finiĝis jam post 12 jaroj.

En la germana lingvo la vorto Nazi estas mallongigo de Nationalsozialist, nacia socialisto. Ĝi estis formita analoge al Sozi por socialdemokrato kaj havas insultan subsignifon. Tial oni ne uzas ĝin en (sciencaj) germanaj verkoj, sed ja en (ekzemple) anglalingvaj.

Naziismo

Naziismo aŭ nacisocialismo estas ideologio, kiu karakterizis la pensojn kaj agadojn de la potenculoj en Germanio en la jaroj 1933-1945. La partio de la germana naziismo nomiĝis Nacisocialisma Germana Laborista Partio.

La vorto Nacisocialismo (do nacia socialismo) en Federacia Respubliko Germanio estis preferita. Ja en la germana "Nationalsozialismus" sugestas proksimon al socialismo. Tiu lingvouzo daŭras en la (ekde 1990) unuigita Germanio. En GDR oni ĝenerale parolis pri "faŝismo" aŭ "hitler-faŝismo"; la vorto nacisocialismo estis citita kiel mempriskibo de la nazioj, ĉar la Demokratia Respubliko priskribis sin socialisma. Ĝenerale la marksismo ne distingis inter faŝismo kaj naziismo, kvankam ekzistas bonaj kialoj por tia distingo, ekzemple, faŝismo ne nepre defendas rasismon kaj eŭgenikon.

Orientalistiko

Orientalistiko estas scienca disĉiplino, kiu okupiĝas pri studado de la kulturo de Mezoriento kaj Proksimoriento.

Oni ne konfuzu ĝin kun la ideologio orientismo. Foje oni trovas la vorton orientalismo, povantan signifi iun ajn el ambaŭ nocioj.

Partio

La gloso Partio havas plurajn signifojn, inter aliaj:

Politika partio, organizo kiu aliĝas al certa ideologio

Partio, lando de Partoj

Partio (juro)

Politika ideologio

Jen listo de la politikaj ideologioj de partioj. Multaj politikaj partioj bazas sian politikan agadon sur programo aŭ sur ideologio. En sociaj studoj, politika ideologio estas iu aro da idealoj, principoj, doktrinoj, mitoj, aŭ simboloj de socia movado, institucia, klaso, aŭ granda grupo, kiu eksplikas kiel socio funkciu, kaj donas iun politikan aŭ kulturan planon por iu socia ordo. Politika ideologio grande zorgas pri kiel disdoni potencon, kaj por kiu celo ĝi estu uzata. Iuj partioj sekvas specifan ideologion tre proksime, dum aliaj eble amplekse inspiriĝas de grupo de parencaj ideologioj sen specife sekvi unu nuran. La populareco de ideologio estas, parte, pro la influo de moralaj entreprenistoj, kiuj foje agas pro siaj propraj interesoj.

Politikaj ideologioj havas du dimensiojn:

Celoj: kiel socio funkciu (aŭ estu aranĝita).

Metodoj: La plej taŭga maniero por atingi la idealan aranĝostaton.Ideologio estas kolekto de ideoj. Kutime, ĉiu ideologio enhavas specifajn ideojn pri tio, kion ĝi konsideras la plej bona registarformo (ekz. demokratio, teokratio, ktp.), kaj la plej bona ekonomika sistemo (ekz. kapitalismo, socialismo, ktp.). Foje la sama vorto estas uzata por identigi ambaŭ ideologion kaj unu el siaj ĉefaj ideoj. Ekzemple, "socialismo" povas referenci ekonomikan sistemon, aŭ ĝi povas referenci ideologion, kiu subtenas tiun ekonomikan sistemon.

(Ideologioj ankaŭ sinidentigas per sia situo en la politika spektro (kiel la maldekstro, la centro, aŭ la dekstro), tamen ĉi tio ofte estas polemika. Finfine, ideologioj povas ekzisti aparte de politikaj strategioj (ekz. popolismo) kaj de unuopaj aferoj, sur kiu oni povas konstrui partion (ekz. kontraŭo al eŭropa unuiĝo aŭ la malkontraŭleĝigo de kanabo).

Socialdemokratio

Socialdemokratio aŭ socialdemokratiismo estas politika, socia, kaj ekonomia ideologio, kiu subtenas ekonomia kaj socia interveno pere de la ŝtato ene de la kadro de liberalisma demokratio kaj kapitalisma miksa ekonomio. La ĉefaj iloj de socialdemokratoj estas:

Dediĉo al reprezenta kaj partoprena demokratio

Redistribuo de socia riĉeco

Regulado de la kapitalisma ekonomio je la nomo de komuna bono

Pli forta socialema ŝtato

Ĝuĉe-ideologio

Ĉuĉeo (koree 주체, ifa-e [tɕutɕʰe], ĉinsigne 主體) estas la oficiala gvida ideologio en Nord-Koreio, kiu diras, ke alfrontante problemojn, oni kalkulu plej unue je la propraj fortoj.Norda Koreio ne nur proklamis tiujn ĉi ideojn, sed ankaŭ sekvis ilin delonge: en la 1950-aj jaroj okazis malvarmiĝo de la rilatoj kun Sovetio, en la 1960-aj kun Ĉinio. Ambaŭokaze la kialo estis, ke Norda Koreio ne volis iĝi satelita ŝtato superregebla de ekstere.

Post la disfalo de la socialisma ŝtataro ĉuĉeo perdis multon el sia iama marksisma enhavo. Post la morto de prezidento Kim Il Sen la ideologio ekhavis elementojn preskaŭ religiajn (ekzemple oni ne diras, ke Kim Il Sen mortis, sed ke li "estas en aspekto de senmorteco"). Ĉuĉea ideologio estas studata kelkloke en la mondo, ankaŭ ekster Koreio, en neregistaraj societoj.

Ekde la 8-a de julio 1997 Norda Koreio uzas sian apartan "ĉuĉean" jarkalkulon, kies starta jaro estas 1912 (kiam Kim Il Sen naskiĝis). Tiel la jaro 2010 estas la 99-a jaro laŭ la ĝuĉea jarkalkulo.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.