Iberio

Por la antikva lando en Kaŭkazio, vidu Iberio (Kaŭkazio).

Iberio (ankaŭ nomata IberujoIbera duoninsulo) estas granda duoninsulo en Eŭropo sude de la Pireneoj, norde de Afriko, inter Atlantiko kaj Mediteraneo, enhavanta la reĝlandon Hispanio kaj respublikon Portugalio, kaj la Britan kolonion Ĝibraltaro.

Ne certas, ĉu la nomo venas el rivero Ebro (latine Iberus) aŭ la praloĝantoj iberoj.

Iberia duoninsulo estas en sudokcidenta Eŭropo, disigita de la kontinento per natura landlimo, nome montoj Pireneoj. Aktuale en ĝi estas du ĉefaj ŝtatoj, nome Hispanio kaj Portugalio, krom eta ŝtato, nome Andoro kaj brita mezkolonio Ĝibraltaro. Tamen tiu disigo ne estis ĉiama historie.

Iberio
La pozicioj de la diversaj landoj/teritorioj

La pozicioj de la diversaj landoj/teritorioj
Akvejo 1 Atlantika oceano
Akvejo 2 Mediteraneo

Geografia situo

40° 18′ 0″ N, 3° 43′ 0″ U40.299999-3.716667Koordinatoj: 40° 18′ 0″ N, 3° 43′ 0″ U
Areo 583,254 km²
Topografio de la Iberio

Topografio de la Iberio

Historio

Dum prahistorio, romiana, visigota kaj araba epokoj la landlimoj estis aliaj. Vidu ekzemple por la epoko de la Romia Imperio la artikolon Hispanio (Romia Imperio). Dum la mezepoko la portugala landlimo jam ekzistis, sed same kiel aliaj landlimoj inter la diversaj hispanaj regnoj, nome Kastilio, Leono, Aragono, ktp. Poste ĉiuj ŝtatoj kuniĝis ja la fino de la 15-a jarcento, escepte Portugalio. Militoj estis oftaj inter la du ŝtatoj kaj eĉ antaŭe inter la diversaj hispanaj regnoj. Komence de la 19a jarcento la Napoleona armeo invadis ambaŭ ŝtatojn. Komence de la 20a jarcento ambaŭ regnoj iĝis respubliko, sed Hispanio post la Hispana Enlanda Milito kaj sekva kvardekjara diktaturo iĝis denove monarkio. Ambaŭ ŝtatoj eniris kune en Eŭropa Unio.

Geografio

Spite la diversan historion, la tuta duoninsulo montras saman geografian aspekton, klimaton, bestaron, vegetalaron, ktp. Tiele escepte la ununura grava valo de rivero Ebro kiu fluas al Mediteranea Maro, ĉiuj aliaj iberiaj riveroj fluas okcidenten, tio estas el Hispanio al Portugalio, nome Minjo, Duero, Tajo kaj Gvadiano. Rivero Gvadalkiviro ne atingas Portugalion.

Popoloj

Pro menciita historio multaj kontraŭstarigoj kreskis inter hispanaj kaj portugalaj popoloj, instigitaj de la respektivaj tiamaj registaroj. Tamen post restarigo de demokratio en ambaŭ ŝtatoj kaj eniro en Eŭropa Unio, oni konstatas plikajplian alproksimiĝon. Spite politikan disigon, fine de 19a jarcento kaj komence de la 20a multaj intelektuloj defendis unuiĝon de ĉiu ŝtato iberia; tiu politika sinteno estis nomita iberiismo.

Rios peninsula Iberica-es

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Al-Andalus

Al-Andalus aŭ Andaluso (arabe: الأندلس) estis la araba nomo de la parto de Iberio regata de islamanoj de 711 ĝis 1492. Oni kutime konsideras la nomon originanta el "Vandalicia"; tiu estus la nomo donita al la Baetica, romia provinco de suda Iberio, post ol la vandaloj ĝin trairis voje al Nordafriko en la 5-a jarcento. Sed aliaj teorioj ekzistas, kaj lingvistoj substrekas ĝian malcertan etimologion.

Almohadoj

La almohadoj estis movado kaj popolo kiu devenis el Maroko kaj fondis en Iberio dum la 12-a jarcento la Almohadan Imperion. Kiel kuriozaĵo oni diru, ke en la hispana lingvo "almohada" signifas kapkusenon. Tiu Imperio ekestis kiel reago al la religia malpligraviĝo de la tiamaj almoravidoj, kiuj regis Magrebon, sed malsukcesis en sia klopodo revigligi la islamajn ŝtatojn kaj ankaŭ ne sukcesis haltigi la antaŭeniron de la kristanaj ŝtatoj en Iberio. La nomo "almohado" devenas el al-Muwahhidūn (الموحدون), kio signifas «la unuigantojn», nomo kiu aludas la fundamentalistan insiston kiun ties fondinto metis sur la absoluta unueco de tio dia.

Granado (provinco)

La provinco Granado estas provinco de Andaluzio (Hispanio), borde de la Mediteraneo kaj ene de la Penibetika Montaro. Ĝia ĉefurbo estas la urbo Granada.

Limas okcidente kun la provincoj de Malago kaj Kordovo; norde kun Ĥaeno, kaj pli nordoriente kun Albaceto kaj Murcio; oriente kun Almerio kaj sude estas elirejo al Mediteraneo.

Ĝia surfaco estas 12.635 km², la populacio estas de 901.220 loĝantoj (2008), el kiuj ĉirkaŭ 30% loĝas en la ĉefurbo, kaj ĝia loĝdenso estas 71,61 loĝ./km². Ĝi troviĝas dividita en 168 municipoj kaj 10 submunicipoj.

La ĉefaj loĝlokoj estas Granada kaj ties metropolita areo (55%), la Costa Tropical (10,5%) kun la municipoj de Motril kaj Almuñécar, dua kaj tria loĝlokoj respektive post la ĉefurbo, kaj la internaj zonoj de Guadix, Baza, kaj Loja.

La plej alta monto de Iberio, la Mulhacén, kun alto de 3.482 metroj, situas en Granada. Tiu provinco kunhavas kun la provinco de Almería la Nacian Parkon Sierra Nevada.

Hispana lingvo

La hispana lingvo aŭ kastilia lingvo (hispane: Español, Castellano) estas latinida lingvo origininta en la hispana historia regiono de Kastilio, kaj nuntempe parolata ĉefe en Hispan-Ameriko kaj Hispanio.

La hispana lingvo estas oficiala en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, Ĝibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. Laŭ la oficiala usona censo de 2000, 28,1 milionoj da usonanoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 procentoj de la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estis iam vaste parolata en Filipinoj, sed nun de nur 0,01% de la loĝantaro. La hispana estas

unu el la ses oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, araba

kaj la franca), kaj ankaŭ oficiala lingvo de la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio. Ĝi estas unu el la fontoj de Interlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influis Esperanton rekte. Laŭ nombro de denaskaj parolantoj, ĝi estas la plej vaste parolata latinida lingvo, sed laŭ internacieco kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte.

La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Madrido.

Akademio nomata Real Academia Española (Reĝa Akademio Hispana) registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde.

Papiamento kaj la ĉabakana estas kreolaj lingvoj kun hispana influo.

En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan variaĵon de la loka hispana, nomatan silbo.

Iberoj

La Iberoj estis grupo de triboj respektive popoloj, kiu jam dum antikvaj tempoj loĝis en Iberio, la sudokcidenta duoninsulo de Eŭropo, dum kelka tempo ankaŭ en regionoj ekster ĝi. La Iberoj jam setlis en Iberio, antaŭ ol la hindoeŭropanoj enmigris en Eŭropon.

Judoj

Judoj estas la gento kiu tradicie parolis la hebrean kaj sekvis judismon, kvankam multaj Judoj ne komprenas la hebrean kaj/aŭ ne sekvas la judan religion. La juda religio havas fortan kredon pri la nuna teritorio de Israelo; tiu ligo estas centra al la cionismo, komence nereligia politika movado inter la Judoj dum la 20a jarcento.

Estas du ĉefaj specoj de Judoj, laŭ origino:

Sefardoj

AŝkenazojJe 2000 estis 13 milionoj da Judoj dise tra la mondo: 5800 mil en Usono (44%), 4847 mil en Israelo (37%), 600 mil en Francio (5%), 550 mil en Rusio kaj 400 mil en Ukrainio, inter aliaj. Do 81% el Judoj nun loĝas en du nacioj: Usono kaj Israelo. Novjorko mem havas 1750 mil Judojn. Sed tio estas moderna fenomeno: antaŭ 1930, Ukrainio, Germanio, Pollando kaj Litovio havis grandajn nombrojn de Judoj. Dum la Dua mondmilito, Hitlero murdis du trionojn de la Judoj de Eŭropo. Nun Germanio havas nur 100 mil Judojn (2005). En 1939 estis 16.7 milionoj da Judoj.

Kaj la kristanismo kaj la islamo havas radikojn en la juda religio.

Kvankam ili estas gento malgranda kaj ofte senlanda, la Judoj estas gento profunde influa. Tamen, oni devas konscii pri tio, ke la Judoj ne estas raso, ke tio, kion oni priskribas kiel "judaj originoj" estas tre diversaj, kaj ke multaj el la famaj figuroj, kiujn oni komune identigas kiel "Judoj", ne apartenis al la religio kaj ne vidis sin mem kiel Judoj (Spinozo, Markso, Lev Trockij) kaj ofte ne estis edukitaj en la juda religio kaj tradicioj (Markso, Trockij). Eĉ la difino de Judoj kiel gento estas kontroversa; tradicie, la reformisma judismo forte kontraŭis ĝin, kaj deklaris ke judismo estas simple religio. El la vidpunkto de la cionismo, ĉiuj Judoj estas anoj de nacio; tiu vidpunkto estas eĉ pli kontroversa. De la antikva periodo al la 18a jarcento, la Judoj estis relative izolitaj el la ĉirkaŭaj kulturoj. La grandaj kontribuoj de multaj homoj de juda origino al la universala kulturo komencis post la emancipiĝo, kaj do je la sama tempo, kiam "Judo" ĉesis havi klaran signifon kaj gravecon kiel socia priskribo, kaj ian necesan signifon pri individuo priskribita kiel tiu.

Kartvelio

Kartvelio aŭ Kartvelujo (kartvele საქართველო / Sakartvelo) estas lando en centra kaj okcidenta partoj de Kaŭkazio en la ekstrema sud-oriento de Eŭropo, ĉe la geografia limo inter Eŭropo kaj Azio, historia heredanto de antikvaj ŝtatoj Iberio (aŭ Kartli) kaj Kolĥido (Kolĥeti), kaj hejmo de kartveloj. Okcidente ĝin limas la Nigra Maro, norde Rusio, sude Turkio kaj Armenio kaj sudoriente Azerbajĝano. La ĉefurbo kaj la plej granda urbo de la lando estas Tbiliso. Kartvelio kovras areon de 69 700 km2 (26 911 sq mi2) kaj ĝia loĝantaro estas preskaŭ 3.72 miliono da homoj laŭ la pritakso de 2016. Kartvelio estas unitara, parlamenta respubliko kies registaro estas elektita tra reprezenta demokratio.

Dum la klasika periodo, en la moderna teritorio de Kartvelio formiĝis sendependaj reĝlandoj de Kolĥido kaj Iberio. Kartveloj oficiale adoptis Kristanismon komence de la 4-a jarcento kiam la reĝo de Iberio deklaris ĝin oficiala ŝtata religio. Unuiĝita Kartvela Reĝlando atingis sian pinton de politika kaj kultur-ekonomia potenco dum la regado de Davido la 4-a Konstruanto kaj Reĝino Tamara ekde la 12-a ĝis la frua 13-a jarcentoj. Post tio la reĝlando subiĝis al hegemonio de novaperintaj regionaj invadistoj, nome la mongoloj, la otomanoj kaj la persoj kaj dissolviĝis en diversaj kartvelaj reĝlandetoj kaj princlandoj. Eventuale, fine de la 18-a jarcento, la orientkartvela reĝlando de Kartl-Kaĥetio, serĉante protekton kontraŭ siaj islamaj malamikoj, formis aliancan traktaton kun Rusia Imperio ĉefe pro religiaj motivoj kiujn la kartvela reĝo konsideris avantaĝo por estontaj rilatoj, sed neglektante la kondiĉojn de la protekta traktato Rusio tute nuligis la kartvelan reĝan dinastion kaj rekte aneksis la landon en 1801; aneksado de la ceteraj okcidentkartvelaj reĝlandoj kaj princlandoj daŭris ĝis la mezo de la 19-a jarcento. Post la Rusia revolucio de 1917 Kartvelio regajnis sian sendependecon kaj establis demokratian respublikon sub socialdemokratiaj menŝevikoj en 1918. Malgraŭ la internacia agnosko de la novnaskita respubliko far la Ligo de Nacioj kaj mem Soveta Rusio, Kartvelio estis invadita de la Ruĝa Armeo en 1921 kaj aneksita al novdeklarita Sovetunio en 1922 kiel Kartvela Soveta Socialisma Respubliko ene de Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko.

Porsendependiĝa movado gvidis la landon al eventuala eliro kaj deklaro de regajno de sendependeco de Sovetunio en Aprilo 1991. Dum la sekva jardeko post la sendependiĝo, Kartvelio suferis de forta ekonomia krizo kaj intercivita milito inkluzive de militaj konfliktoj kun separatismaj etnaj minoritatoj en Abĥazio kaj Sud-Osetio kiujn sekvis severa etna purigado de kartveloj el ambaŭ provincoj. Post la paca Roza Revolucio en 2003, Kartvelio deklaris firman por-Okcidentan geopolitikan celon por ke la lando integriĝu en diversaj okcidentaj organizoj kiel NATO kaj Eŭropa Unio kaj ĝi enkondukis plurajn demokratiigajn reformojn por fortigi ŝtatajn instituciojn kaj eliri de la post-sovetia stagnado. La por-Okcidenta geopolitika orientiĝo de Kartvelio baldaŭ iĝis obstaklo por Rusio kaj rezultis je malboniĝo de rilatoj inter la du landoj kiu eventuale kulminis je rusa-kartvela milito en 2008.

Kartvelio membras en UNO, Konsilio de Eŭropo, GUAM, Unesko kaj aliaj internaciaj organizoj. Ĝi enhavas du mem-deklaritajn separatismajn regionojn - Abĥazion kaj Sud-Osetion kiuj ekhavis limigitan internacian agnoskon helpe de Rusio post la milito en 2008. Kartvelio kaj la absoluta plejmulto de la internacia komunumo konsideras la du regionojn kiel suverena parto de Kartvelio sub kontraŭleĝa milita okupado de Rusio.

Kolĉido

Kolĉido, Kolĥido, ( kartvele კოლხეთი Kolĥeti ), aŭ Colchis latine, estis antikva lando sur la orienta marbordo de la Nigra Maro kaj en la Kaŭkazia regiono. La teritorioj de antikva Kolĉido konformas al la nuntempaj Kartvelaj regionoj: Samegrelo kaj Gurio, kaj parte - Abĥazio kaj Aĝario.

Laŭ helena legendo, ĝi estis la hejmo de Ajeto kaj Medea, la lando kie la oran ŝaffelon serĉis Jazono kaj la Argonaŭtoj. Grekaj komercaj centroj estis establitaj en Kolĉido, tamen la lando restadis sendependa ĝis konkero (ĉ.100 a.K.) kaj tenis nelonge Mitridato la 6-a de Ponto. Post la epoko de Trajano al la fino de la Romia imperio, Romio havis konsiderindan influon sur la regiono.

En la centro troviĝas la fekunda valo de la Fasis Rivero (la moderna Rioni). Post la unuiĝo de la teritorioj de antikva Kolĉido kaj Iberio estiĝis Kartvela ŝtato.

Luzitanio

Luzitanio aŭ Luzitanujo (latine Lusitania), aŭ origine Hispania Lusitania, estis provinco de la Romia Imperio.

Temis pri unu el tri provinco de la Romia Imperio sur la teritorio de la Iberia duoninsulo, do la parto de sudokcidenta Eŭropo sude de la montaro Pireneoj.

Luzitanio inkluzivis la plejparton de la hodiaŭa Portugalio, kaj la modernajn aŭtonomajn regionojn Ekstremaduro kaj Kastilio kaj Leono de Hispanio. La plej suda parto de Hispanio, la hodiaŭa regiono Andaluzio, estis la romia provinco Hispania Baetica, kaj la granda resto de Iberio, inkluzive de la plej norda parto de hodiaŭa Portugalio (la teritorio inter la riveroj Doŭro kaj Minjo), la provinco Hispania Tarraconensis.

La kelte iberia popolo de luzitanoj unue menciiĝas dum la jaro 218 antaŭ Kristo, tiam temas pri komercado kun la urbo Kartago. Dum la jaro 194 menciiĝas milito de la lusitanoj kontraŭ la Romia Imperio, kaj dum 179 antaŭ Kristo la romia armeo en milito triumfe venkas la popolon. Tamen la lusitanoj dudek jarojn pli poste, dum 155 antaŭ Kristo, armee atingas Ĝibraltaron, sed tie denove estas venkitaj de la romia armeo. La romia armeo ofertas falsan pac-kontrakton, masakrante la festantojn de pac-festo, pagas murdistojn inter la luzitanoj, kiuj mortigu iujn el siaj gvidantoj, kaj samtempe la kaŝa milito kontraŭ la romianoj iĝas pli kaj pli forta, tial ke ekde la jaro 152 antaŭ Kristo apenaŭ plu troveblas romiaj volontuloj por armea servado en la legioj militantaj en Luzitanio. Nur dum la 3-a jardeko antaŭ Kristo la romia armeo finis la konkeron de Luzitanio, kaj sub la imperiestro Aŭgusto Cezaro inter la jaroj 25 kaj 20 antaŭ Kristo povis esti kreitaj la tri romiaj provincoj de Iberio, inkluzive de Luzitanio. Origine Luzitanio inkluzivis la teritoriojn de Galegio kaj Asturio en la pleja nordokcidento de Iberio, sed ili pli poste estis transdonitaj al la provinco Tarraconensis: La norda limo de Luzitanio ekde tiam estis la rivero Doŭro, dum oriente la limo pasis la loĝlokojn Salmantica kaj Caesarobriga ĝis la rivero Anas (Guadiana).

La ĉefurbo de la romia Luzitanio estis Augusta Emerita (la moderna urbo Mérida en Hispanio). La moderna urbo Coimbra dum la romia epoko nomiĝisAeminium, kaj proksime de la moderna Condeixa-a-Nova troviĝis la romia urbo Conímbriga. Conímbriga ne estis la plej granda urbo de la provinco, sed estas arkeologie la plej bone konservita. Konstruita en loko, kie antaŭ multaj jarmiloj jam vivis homoj, ĝi estis prirabita de la popolo Suevi dum la jaro 468, kadre de la ĝermana invado de Iberio, kaj la romiaj enloĝantoj fuĝis al Aeminium, kiu sekve heredis la nomon Conímbriga kaj poste iĝis la moderna Coimbra. La urbomuroj de la antikva Conimbriga estas grandparte nedifektitaj, kaj la mozaikaj plankoj kaj fundamentoj de multaj domoj kaj publikaj domoj restis. En la banejoj, vizitantoj povas vidi la reton de ŝtonaj hejtado-tuboj sub la nun malaperinta planka marmoro. Fakuloj estimas, ke malgraŭ intensaj elfosaĵoj ekde la jaro 1898 nur 10 procentoj de la urbo jam elfosiĝis.

Sub la romia imperiestro Diokleciano, la provinco dum la jaro 293 tenis siajn limojn, dum la najbara Tarraconensis estis dispartigita al tri pli etaj provincoj: Gallaecia, Carthaginiensis kaj Tarraconensis.

La provinco Luzitanio, samkiel la aliaj du romiaj provincoj en Iberio, ekzistis ĝis la invadoj de ĝermanaj popoloj el la nordo dum la 5-a jarcento.

Pinto

ankaŭ peco de Kanabcigaredo

Pinto estas urbo de la Madrida Regiono en Hispanio, tre proksima al la ŝtata ĉefurbo Madrido, cirkaŭ 20 kilometrojn sude. En 2006 la urbo havis 39,432 loĝantojn.

Pinto limas kun:

Norde: Getafe.

Okcidente: Parla kaj Fuenlabrada.

Sude: Torrejon de Velasco kaj Valdemoro.

Oriente: San Martín de la Vega.

La nomo laŭ onidiroj devenas el la latina "punctum" (punkto), ĉar oni supozis, ke tie estis la geografia centro de Iberio.

En tiu urbo loĝas Alberto Contador, fama ciklisto.

Pireneoj

Pireneoj (france: Pyrénées, okcitane : Pirenèus, katalune Pirineus, hispane: Pireneos), estas montara sistemo inter Francio norde, kaj Hispanio sude (kaj iuloke, inter tiuj du kaj Andoro, kies areo tute konsistas el pirenea montaro).

Pireneoj etendiĝas de Atlantiko ĝis Mediteraneo pli ol 430 km, kiel natura limo inter Francio kaj Hispanio.

Plej altaj pintoj: Aneto: 3404 m en Hispanio, Vignemale: 3298 m en Francio.

Je la franca flanko de la montaro situas samnoma Nacia Parko.

La montaro ekestis pro kolizio inter Iberio kaj la Eŭropa kontinento dum la alpina orogenezo (montariĝo), ekde antaŭ ĉirkaŭ 50 milionoj da jaroj ĝis hodiaŭ.

Ambaŭflanke de Pireneoj ekzistas naciaj parkoj, inter kiuj la Nacia parko Ordesa y Monte Perdido kaj la Nacia parko Aigüestortes i Estany de Sant Maurici.

Portugalio

Portugalio, aŭ Portugalujo, estas eŭropa lando troviĝanta en sudokcidenta terlango de la kontinento, en la okcidenta parto de Iberio. Unusola ĝia najbaranta ŝtato estas Hispanio, okcidentajn kaj sudajn bordojn prilavas akvoj de Atlantiko. Al Portugalio plu apartenas kelke da insulaj teritorioj sur apudaj akvoj: Acoroj, Madejro kaj Sovaĝaj insuloj.

Nomo de la lando estiĝis el romia markigo Portus Cale. Cale estis markigo de origina vilaĝo en delto de rivero Doŭro. Tiun ĉi teritorion akiris ĉirkaŭ la jaro 200 antaŭ Kristo romianoj de Kartago en la paso de la dua punika milito. Visigotoj poste en mezepoko korektis nomon de la teritorio je Portucale, kiu pli malfrue donis estiĝon de nomo Portugale, do Portugalio. En la 9-a jarcento nocio Portugalio ensumigis teritorion proksimume inter riveroj Minjo kaj Doŭro. El la nomo Portugalio estis per ties mallongigo derivita ankaŭ hodiaŭa nomo de urbo troviĝanta sur la loko de la origina vilaĝo Cale, do Porto.

Portugalio gvidas longan disputon kontraŭ Hispanio pri teritorio en orienta limo kun Hispanio nomata Olivença, hispane Olivenza. Laŭ Viena kongreso el la jaro 1815 la teritorio estis aljuĝita al Portugalio kaj devigis Hispanion redoni ĝin. Sed tio neniam okazis, pri kio Portugalio regule atentigas. Olivença estas sub hispana administrado ekde la jaro 1801.

Reconquista

La Reconquista [rekonKISta] (vorto de la hispana kaj portugala lingvoj signifanta Rekonkeron) estas termino ofte uzata en Historio por nomi la bataladon de la reĝlandoj kristanaj de la nordo de la ibera duoninsulo kontraŭ la islamaj de la sudo dum la Mezepoko. Ĝi laŭ la legendo komenciĝis en 718, kaj finiĝis je la 2-a de januaro 1492 kiam Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabela la 1-a de Kastilio, la «Katolikaj Gereĝoj», okupis la urbon de Granado, per kio, laŭ difinita kompreno de la historio de Hispanio, ankaŭ finiĝis la unuiĝo de la nuna Hispanio — escepte de Navaro kiu estis aligita en 1512.

Laŭ la hodiaŭa historiografio la termino rekonkero estas historie neĝusta, konsiderante ke la kristanaj reĝlandoj, kiuj konkeris la andalusan teritorion konstituiĝis kiel socioj post la islama okupo de la duoninsulo, malgraŭ la penoj de iuj kastiliaj monarkoj por prezenti sin kiel rektaj heredantoj de la malnova visigota reĝlando de Toledo. Krome, laŭ ĉi tiu aktuala lego, rekonkero estas partiana ideo, konsiderante ke ĝi prezentas nur la kristanan vidon de ĉi tiu kompleksa historia procezo, flankenlasante la vidpunkton de la andalusanoj. Sekve, oni sugestis kiel alternativaj nomoj kristana Konkero, feŭda Konkero de Al-Andalus, aŭ rekte feŭda Koloniigo de la Ibera Duoninsulo, inter aliaj nomoj, kiuj ne portas la ideologian ŝarĝon de la ideo de rekonkero. Fakte ĉi tiu ideo estas historiografia konstruo, kiu grupigas diversajn tre malsamajn etapojn kaj situaciojn tra la ok jarcentoj, dum kiuj laŭdire ĝi daŭris, pro tio ke la ĉefroluloj ne konsciis, plej ofte, pri ĉi tiu historia procezo. Tamen, la katolika eklezio kaj iuj mezepokaj kronikistoj jam faris ideologiajn konstruojn kun ĉi tiu ideo, kun la celo pravigi la konkerojn.

Reĝlando Leono

La Regno Leono aŭ Reĝlando Leono (Reino de León en la hispana) estis unu de la mezepokaj reĝlando de Iberio, sukcedanto de la antikva Reĝlando Asturio, kiu ludis gravan rolon en la Reconquista kaj formado de la sukcedaj kristanaj reĝlandoj de la iberia okcidento. Ĝia nomo devenas de ties ĉefurbo Leono.

Reĝlando de Iberio

Ne konfuzu ĝin kun okcidenteŭropa Iberio

Iberio (იბერია) estis antikva lando en Suda Kaŭkazio, en la orienta parto de nuntempa Kartvelio. Ĝin enloĝis en plej fruaj tempoj diversaj triboj, kolektive nomitaj Iberoj far antikvaj historiistoj, kvankam Herodoto nomis ilin Sasperam'oj (N.B.: Sasperoj > Speroj > Isperoj > Iberoj).

Inter la 6-a kaj 4-a jarcentoj a.K. la regnoj de Kolĥeti - Colchis (en okcidenta Kartvelio) kaj Iberio estis fonditaj. Tradicie, kun la nomo de la unua reĝo - Parnavazi, oni ligas enkondukon de la kartvela alfabeto. Iberio estis aliancita kun la Romianoj, la Sasanida Persio, kaj fariĝis (6-a jc p.K.) Bizanca provinco. Ĝia posta historio estas tiu de Kartvelio.

Sefardoj

Sefardoj (hebree: Sefaradim (ספרדים)) estas branĉo el judoj, idoj de tiuj, kiuj ĝis 16-a jarcento loĝis en Iberio. Multaj estis elpelitaj. Aliaj akceptis kristanan bapton kaj daŭris kiel converso-oj. Tamen, la persekuto de Hispana kaj Portugala Inkvizicioj kaŭzis, ke multaj ekzilis. La rifuĝolandoj de la sefardoj estis Portugalio (1492-1498), Nordafriko, Otomana Imperio (Istanbulo, Izmir, Saloniko), la Malaltaj Landoj (proksimume la nunaj Nederlando kaj Belgio).

Multaj sefardaj komunumoj konservis dialekton de la kastilia lingvo, la judhispana lingvo.

Taĵo

Taĵo (hispane Tajo [taĥo], portugale Tejo [teĵu], aliaj esperantigoj Taĥo, Tago, Taguso) estas rivero en Iberio, trairanta Hispanion kaj Portugalion.

La nomon Taĵo, kompromisan inter la portugala kaj la hispana, ekuzis en esperanto unue Leopoldo Knoedt en sia traduko La Luzidoj, poste diversaj membroj de la Ibera Skolo.La formo Taĥo, uzita de Zamenhof, nuntempe apenaŭ estas uzata en Iberio.

Taĵo estas la plej longa rivero de la Ibera duoninsulo: 1008 km (el kiuj 910 km en Hispanio kaj la cetero en Portugalio).

Ĝi fontas en Fuente de García, en la montaro Sierra de Albarracín (provinco Teruelo), je alteco de 1600 m. Ĝi enmariĝas en Atlantiko en Lisbono, kie ĝi formas estuaron.

Vandala lingvo

La vandala lingvo estas formortinta orientĝermana lingvo, kiun parolis la vandaloj en Iberio kaj Norda Afriko ĝis la 6-a jarcento.

La vandaloj dum la eŭropa popolmigrado de la 4-a kaj 5-a jarcento setlis en norda Portugalio plus Galegio kaj en suda Hispanio, sekvante aliajn ĝermanajn kaj neĝermanajn popolojn (visigotojn, alanojn kaj suebojn), antaŭ ol plumoviĝi al norda Afriko dum la jaro 429.

Oni scias tre malmulte pri la lingvo krom ke ĝi apartenis al la orientĝermana lingvaro kaj estis proksime parenca al la gota lingvo. Malgranda nombro de personaj nomoj el vandala origino transiris al la hispana lingvo.

Frazo en vandala lingvo estas Froia arme, kiu signifas « Sinjoro, kompatu » kiel la malnova greka « Κύριε ἐλέησον » (Kýrie e̍léêson).

Ĝibraltaro

Ĝibraltaro (angle Gibraltar [ĝibrelta]) estas Dependa teritorio de Britio en Suda Eŭropo, kaj flug- kaj marbazo ĉe la suda fino de Hispanio, ĉe la Ĝibraltara Markolo.

Strategie grava lokiĝo kiel ponto inter Eŭropo kaj Afriko kaj kiel "ŝlosilejo" en Ĝibraltara markolo inter Atlantiko kaj Mediteraneo.

Ĝi estas esence granda fortikejo-roko, traborita de facile defendeblaj tuneloj.

La loĝantaro estas idoj de britoj, hispanoj, maltanoj, ĝenovanoj, marokaj sefardoj, hindianoj kaj aliaj.

La oficiala lingvo estas la angla, sed ĝenerale oni ankaŭ parolas hispane andaluzece.

Aliaj enloĝantoj estas la ĝibraltaraj makakoj, la ununuraj nature sovaĝaj simioj de Eŭropo.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.