ISBN

ISBN estas internacia normigita numero de libro (angle International Standard Book Number, signife Internacia Standarda Libronumero). En Esperanto oni uzas, konservante la literojn ISBN: Internacia Sistema Bibliografia Numero.

Ĝin difinas la normo ISO 2108. ISBN unusignife identigas neperiodan publikaĵon: libron aŭ alian similan komunikilon. Por gazetoj kaj aliaj periodaĵoj validas ISSN.

Konsisto

ISBN konsistas el la vorto ISBN sekvata de kvar-parta numero kun disigaj streketoj. La numero longas 10 signojn antaŭ 1997 (ISBN-10), kaj 13 signojn ekde 2007 (ISBN-13), sen enkalkulante la streketojn. Se la kvar partoj sume malpli longas ol 10 aŭ respektive 13 signoj, oni ŝtopas la trian parton per nuloj.

  • la unua parto signas lingvan-landan areon, ekzemple 1 por anglalingvaj landoj, 7 por Ĉinio, 9954 por Maroko
  • la dua parto signas la eldonejon kun mallongaj kodoj por grandaj eldonejoj, kaj pli longaj kodoj por malgrandaj
  • la tria parto estas orda numero de la libro mem ĉe la eldonisto
  • la kvara parto estas kontrol-kodo kalkulita laŭ la antaŭaj partoj.

En la nova ISBN-13, la GS1-prefikso estas 978 kaj fariĝos 979, kiam la nunaj ISBN-oj elĉerpighos.

Kontrolcifero en la malnova sistemo ISBN-10

La lasta cifero dekstre estas kontrolcifero, kiu estas kalkulita per modulo 11 kun pezoj maldekstre-dekstren de 10 ĝis 2, uzante X anstataŭ 10 (kaj 0 anstataŭ 11). Tio signifas ke oni multiplikas la 9 unuajn ciferojn de la ISBN, per sekvenco de 10 ĝis 2 kaj ke oni dividas la sumon per 11. La reston de la divido oni subtrahas de 11 kaj jen la kontrolcifero.

Ni prenu kiel ekzemplon la ISBN 0-415-28807-? de la libro de Robert Phillipson "Ĉu nur-angla Eŭropo?" redaktita en la angla.

sumo = 0×10 + 4×9 + 1×8 + 5×7 + 2×6 + 8×5 + 8×4 + 0×3 + 7×2

 =    0 +  36 +   8 +  35 +  12 +   40 +  32 +   0 +  14
 = 177

177 / 11 = 16 restas 1

11 - 1 = 10

Tiel la kontrolcifero estas "X" kaj la tuta ISBN 0-415-28807-X

Kontrolcifero en la nova sistemo ISBN-13

La lasta cifero dekstre estas kontrolcifero, kiu estas kalkulita per multipliko de la 12 ciferoj de la ISBN, maldekstre-dekstren per alternative 1 kaj 3. Poste oni dividas la rezulton per 10 (modulo 10) kaj subtrahas la reston el 10 por obteni la kontrolciferon. Se la resto de la divido estas 10, oni anstataŭas ĝin per 0. Ekzemple, la kontrocifero (ISBN-13) de la sama libro, 978-9209-17084-? kalkuliĝas ĉi-tiele:

s = 9×1 + 7×3 + 8×1 + 9×3 + 2×1 + 0×3 + 9×1 + 1×3 + 7×1 + 0×3 + 8×1 + 4×3

 =   9 +  21 +   8 +   27 +   2 +   0 +   9 +  3 +   7 +  0 +   8 +  12
 = 106

106 / 10 = 10 restas 6

10 – 6 = 4

Tiel la kontrolcifero estas 4 kaj la tuta ISBN-13 estas ISBN 978-92-0-917084-4

Administro

Centre kunordigas la disdonon de ISBN la Internacia ISBN-agentejo. La eldonejoj petas la donon de ISBN ĉe ilia respektiva ŝtata ISBN-agentejo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

ISBN
ISBNwithEAN13
ISBNetEAN
ISBNundEAN
Agrikulturo

La termino agrikulturo estas dividebla en du ĉefajn partojn:

1. Terkultivado aŭ agrokulturo , la homa aktiveco konsistante en kultivado de teroj por produkti plantojn por nutri homojn aŭ bestojn.

2. Besttenado aŭ bestobredado, la homa aktiveco konsistante en tenado de utilaj bestoj (brutoj) por nutri homojn.

Astronomio

Astronomio (aŭ astroscienco) estas la scienco pri la Universo, studante la situon, movadon, strukturon, originon kaj evoluadon de la astroj kaj per ili formitajn sistemojn. Aldone, astronomio estas studado pri Suno kaj aliaj steloj, planedoj de sunsistemo kaj iliaj satelitoj, ekzoplanedoj, asteroidoj, kometoj, meteorŝtonoj, pulsaroj, nigraj truoj, nebulozoj, galaksioj kaj ilia aroj, kvazaroj kaj multe pli.Astronomion influas rezultoj el multaj aliaj fakoj. Precipe tiuj estas fiziko, kune kun kemio, geologio, geofiziko, mineralogio, biologio kaj matematiko.

Astronomiistoj de praaj civilizacioj enkondukis metodajn observojn kiuj permesis eltrovi la unuajn astronomiajn sciojn. Malgraŭ tio, necesis la invento de la teleskopo por la evoluo de astronomio al moderna scienco.

Ekde la dudeka jarcento la kampo pri profesia astronomio estis dividita inter observada astronomio kaj teoria astrofiziko.

En observada astronomio oni kolektas datumojn, kaj krome laboras pri konstruo kaj riparo de aparatoj kaj pritrakto de la rezultoj.

En kampo de teoria astrofiziko oni enfokusigas evoluigon de komputilaj aŭ analizaj modeloj por priskribi astronomiajn objektojn kaj fenomenojn. La du kampoj komplementas unu la alian tiel, ke teoria astrofiziko strebas klarigi la observajn rezultojn. Astronomiaj observaĵoj povas esti ilo por testi la fundamentajn teoriojn en fiziko, ekzemple tiu pri ĝenerala relativeco.

Astronomion oni ne konfuzu kaj miksu kun astrologio. Kvankam la du kampoj iam estis kunligitaj, oni nuntempe ĝenerale strikte disigas ilin unu de la alia.

Bestoj

Bestoj (science: Animalia) estas organismoj kiuj konsistas el pli ol unu ĉelo (plurĉelulo), kies ĉeloj estas eŭkariotaj (kun vera nukleo), kaj kiuj malsame ol plantoj ne posedas celulozajn ĉelmurojn nek la eblon fari fotosintezon (ne havas kloroplastojn). Anstataŭ eltiri sian energion el fotosintezo, bestoj nutras sin el aliaj bestaj aŭ plantaj organismoj (tio estas, ili estas Heterotrofoj) kaj el oksigeno por la spirado. La plej multaj bestoj estas movkapablaj kaj havas sentajn organojn. Alia ĉefa trajto estas ke ili reproduktiĝas per seksa reproduktado. Tiuj trajtoj estas ĝenerale, sed estas ankaŭ kelkaj malmultaj esceptoj.

Le bestojn karakterizas disvolviĝo per embrio, kiu ĉe la plej multaj bestoj trapasas fazon de blastulo, kaj kiu determinas fiksan korpan planon (kvankam multaj specioj povas suferi poste metamorfozojn). La bestoj formas naturan grupon tre ligitan kun la fungoj. Bestoj estas unu el kvar regnoj de la domajno Eŭkariotoj, kaj al ĝi apartenas ankaŭ la homoj. La scienco pri bestoj nomiĝas bestoscienco aŭ zoologio.

Oni priskribis ĉirkaŭ 1.5 milionojn da vivantaj animalaj specioj — el kiuj ĉirkaŭ 1 miliono estas insektoj — sed oni ĉirkaŭkalkulis ankaŭ ke estas ĉirkaŭ 7 milionoj da animaloj totale. Animaloj gamas laŭ grando el 8.5 miliononoj da metro al 33.6 metroj kaj havas plej ofte kompleksan interagadon unu kun alia kaj ties medioj, formante interplektitajn manĝoretojn.

Plej vivantaj (ne formortintaj) animalaj specioj estas klasitaj en Duflankuloj, nome klado kies membroj havas duflankan simetrian korpoplanon. La Duflankuloj aŭ Bilateria inkludas la Prabuŝulojn — en kiuj troviĝas multaj grupoj de senvertebruloj, kiaj nematodoj, artropodoj, kaj moluskoj — kaj la Novbuŝuloj, al kiuj apartenas ekinodermoj kaj ĥorduloj (inter kiuj estas la vertebruloj). Vivoformoj konsideritaj kiel pra-animaloj estis jam en la Ediakara-faŭno de la fino de Antaŭkambrio. Plej modernaj animalaj filumoj iĝis klare establitaj en la fosilia registro kiel maraj specioj dum la Kambria eksplodo antaŭ ĉirkaŭ 542 milionoj da jaroj.

Aristotelo dividis bestojn en tiuj kiuj havas sangon kaj tiuj kiuj ne havas sangon. Carl Linnaeus kreis la unuan hierarkian biologian klasigon por animaloj en 1758 per sia Systema Naturae, kiun Jean-Baptiste Lamarck etendis al 14 filumoj ĉirkaŭ 1809. Fine de la 1800-aj jaroj, Ernst Haeckel dividis la animalan regnon en la multĉelaj Metazooj (nune sinonima kun Animalia) kaj la Protozooj, unu-ĉelaj organismoj ne plu konsideritaj animaloj. En moderna epoko, la biologia klasigo de animaloj fidas en antaŭenirintaj teknikoj, kiaj la molekula filogenetiko, kiu estas efika por demonstri la evolucian rilataron inter animalaj taksonoj.

Laŭ Jean-Baptiste Lamarck, bestoj "estas vivantaj organizitaj korpoj, provizitaj per partoj ĉiam iriteblaj, preskaŭ ĉiuj digestas la nutraĵojn, per kiuj ili sin nutras, kaj moviĝas, unuj per la sekvo de volo ĉu libera, ĉu dependa, la aliaj per tiuj de ilia ekscitita." Tiel ili diferenciĝas de la plantoj. Ekzemploj de bestoj estas hundo, hamstro, abelo, baleno, salmo, mevo ktp. Laŭ diversaj difinoj de "besto" kaj "animalo" povas homo esti aŭ ne esti konsiderata besto, vidu lingvan noton.

Homoj laŭlonge de la historio uzadis multajn aliajn bestajn speciojn por manĝo, ekzemple kaj ĉefe por akiri viandon, lakton, kaj ovojn; por materialoj, kiaj ledo kaj lano; kiel maskotoj; kaj kiel laborfortaj animaloj por atingi energion kaj transportojn. Hundoj estis uzataj por ĉasado, dum multaj surteraj kaj akvaj animaloj estas ĉasataj por sporto, distrado aŭ por akiri manĝon aŭ aliajn materialojn. Animaloj aperis en arto el la plej fruaj tempoj kaj same aperis en mitologio kaj religio.

Filmo

Filmo estas la produkto kaj suma termino por kinematografio kaj ĉiuj ties aspektoj—artaj, teknikaj, komercaj, kaj sociaj. Komune kun la presaro, radiodisaŭdigo kaj televido, ĝi apartenas inter la komunikaj rimedoj kun la plej granda agdistanco kaj influo.

Laŭ Akademia Vortaro (citanta la 8-an oficialan aldonon), «filmo» estas «bendo kovrita de fotoemulsio; tuto de la bildoj fiksitaj sur tia(j) bendo(j) kaj projekcieblaj sur ekranon». Laŭ Francisko Azorín filmo estas Impresebla membrano, el celuloido aŭ simila substanco, uzata por fotografado. Banderolo de rivelitaj sinsekvaj fotografaĵoj, kiujn oni projekcias sur ekranon en kinematografejo. Li indikas etimologion el latina filamentum (fadenaĵo), kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj filmi, por fotografi sur filmo; filmokaseto, por speciala ujo por la uzado de filmoj en fotografmaŝino; kartoĉofilmo aŭ rulfilmo, por cilindroforma volvaĵo de filmo k. nigra papero; filmoteko, por kolekto de filmoj k. ejo por konservi ĝin.Kiel en ĉiuj artaj spektakloj, kinematografa verko —aŭ filmo— destiniĝas ĝenerale al publiko, kunigita tiukaze en dediĉita loko, tiel nomata kinejo. Pro la multaj formoj de filmoj kiuj aperis kaj aperas nuntempe kaj pro la krea diverseco, la kino estas malfacile difinebla. La kreado de rakontoj kun movantaj bildoj kompreneble ne difinas la fakon, ĉar ekzistas filmoj "sen-intrigaj", ekzemple, la dokumentaj filmoj, la poeziaj filmoj kaj la abstraktaj filmoj.

Oni vidis filmojn sen ŝajna movo, kiel en La jetée de Chris Marker, komponita de filmataj fotografioj, filmoj sen filmado (arkivaj filmoj, eksperimentaj filmoj, kiel tiuj de Martin Arnold, aŭstria reĝisoro kiu majstris reĝisori filmojn kun "trovata filmobobeno"), filmoj sen muntado kiel kutimis fari la Fratoj Lumière, filmoj sen sono (mutaj filmoj, kompreneble, sed ankoraŭ eksperimentaj silentaj filmoj kaj eĉ ekzistas filmoj sen bildoj kiel atestas la nursona filmo de Walter Ruttman, nome Weekend.

Nek oni povas referenci al la fama filmobobeno por reprezenti kinon ĉar la tutnovaj bit-teknikoj revolucias tiun procedon. Ne, kino estas fako kiu neniel similas al aliaj artoj sen tamen estas multforma, multvizaĝa kaj, kiel la aliaj artoj, ĉiam evoluanta.

Katolika Eklezio

La Katolika Eklezio estas la plej granda kristana eklezio en la mondo.. Ĝi konsistas el 24 proprajuraj eklezioj, kiuj ĉiuj agnoskas la episkopon de Romo, la papon, kiel posteulon de Sankta Petro kaj ĉefon de la tuta katolika episkoparo. El tiuj proprajuraj eklezioj, unu, la plej granda, nomata la Latina Eklezio, estas okcidenta; la aliaj estas orientaj. La membraro loĝas precipe en Eŭropo, Ameriko kaj Centra Afriko.

La Katolika eklezio estas unu el la plej malnovaj religiaj institucioj en la mondo kaj ĝi ludis gravan rolon en la historio kaj evoluo de la okcidenta civilizo.. Scio pri la latina formo de katolikismo helpas kompreni Okcidentan Eŭropon, precipe ĝian historion, literaturon, belarton kaj kredon, ĉar tiu mondoparto ricevis fortan influon de tiu eklezio.

La baza kredo de la Katolika Eklezio estas resumita en la Kredo Nicea. La baza moralo estas la Dekologo de Moseo, komprenita laŭ la klarigoj de Jesuo Kristo en la evangelioj, kaj interpretita laŭ la tradicio de la Eklezia hierarkio. La ĉefa preĝo estas la Patro Nia, tiu kiun instruis Jesuo mem kaj kiu resumas la kristanan fidon. Unu de la plej popularaj formoj de preĝado estas la rozario.

Laŭ si mem, la Katolika Eklezio estas tiu eklezio, kiun Jesuo Kristo fondis, kiel li promesis al Sankta Petro:

Vi estas Petro [greke: roko], kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo.

(Mateo 16:18–19)Kiel posteulo de Sankta Petro, la papo havas en la episkoparo aŭtoritaton analogan al tiu de Petro en la apostolaro (la ĉefaj disĉiploj de Jesuo), kaj la eklezio, kies surtera ĉefo li estas, ekzistas sen interrompo de la tempo de Jesuo kaj konservas la veron kaj spiritan potencon de Jesuo per siaj tradicio kaj la sakramentoj.

Tradicio skribita sub la apostoloj fariĝis la Nova Testamento, la kristana parto de la Biblio. Ĉi-tiu parto de tradicio estas tre grava, sed ĝi ne estas la tuto. Ekzemple, la Biblio diras malmulte eksplicite pri rito, monogamio, abortigo, dimanĉa meso, la Triunuo, Sankta Maria, ktp. Tradicio oficiale klarigita kaj difinita kiel doktrino (kutime por batali kontraŭ herezo) fariĝas dogmo. Dogmo estas difinita de la papo aŭ de koncilio (kunveno de la papo kaj episkopoj). Kiam la papo oficialege asertas dogmon, li ne povas erari.

Komunismo

Komunismo estas politika ideologio kaj movado, kiu de 1849 baziĝas sur marksismo. Unu el la celoj de komunismo estas forigi la privatan posedadon de produktiloj, detrui la kapitalismon. Anstataŭe la produktiloj estu posedataj kolektive. Sistemo fondita sur la frazo "de ĉiu laŭ sia kapablo, al ĉiu laŭ sia bezono".

Komunismo evidente estas tre malnova nocio. Komunoj jam ekzistis antaŭ skribita historio, antaŭ apero de ŝtatoj. Marks mem priskribis tian evoluon provante ekkoni iujn firmajn evoluleĝojn en ekonomio kaj kulturo; aliaj filozofoj diras, ke tiaj firmaj leĝoj de historia kaj socia evoluo estas iluzio, tiel ke fidindaj prognozoj ne eblas. Jam ekzistis la vorto komunismo en epoko de Platono. Nuntempe Eŭropa komunumo celas la evoluon kaj egalrajtan ekonomian distribuon sur bazo de novliberala ideologio aŭ de socia merkatekonomio.

La Manifesto de la Komunista partio (el Retarkivo 2007) redaktita fare de Karl Marx en jaro 1849, en Londono, por la Ligo de la Justuloj, iĝinta "ligo de la komunistoj" kaj poste Komunista partio estas la historie baza dokumento por komunistoj. Ĝi konstatas la evoluon de la homa socio kaj prognozas la venkon de laborista klaso, kiu poste evoluigos socion sen divido en klasoj.

La unua aŭtoro (antaŭmarksisma), kiu uzis tiun terminon, por difini sian socian projekton, estis la franca frua socialisto Cabet, aŭtoro de Voyage en Icarie (Vojaĝo en Ikario). (Londono, 1839). La vorto iĝis sufiĉe populara en la postaj jaroj inter adeptoj de socialismo, kaj kondukis al kreado de la unua "Komunista partio", sub influo de Karl Marx kaj Friedrich Engels.

Multaj regantoj, kiuj nomis sin komunistoj, faris grandajn krimojn en la nomo de la estonta (teorie plej humanisma kaj liberiga) komunismo. Malsatmortis 3-5 milionoj da homoj en Ukrainio en la 1930-aj jaroj, milionoj malsatmortis en Ĉinio en la 1960-aj jaroj kaj la Ruĝaj Kmeroj en Kamboĝo murdis milionojn el sia popolo. La amasbuĉadoj dum enlandaj militoj ligitaj kun revolucio, la persekuto de kontraŭuloj aŭ luktoj inter konkuraj komunismaj rondoj (vidu Stalinismo), kies plej konata efektiviĝo estis la tiel nomata sovetia Gulago, ankaŭ kaŭzis amasojn da kruelaĵoj kaj milionojn da mortoj.

Libro

Libro estas aro de folioj de papero, pergameno aŭ alia materio, binditaj laŭ unu rando, havanta kovrilojn. Libro ankaŭ estas literatura verko aŭ ĉefa divido de tia verko. Libro produktita per elektronika formato konatiĝas kiel bitlibro, cifereca libro aŭ, kiel neologismo, e-libro.

Laŭ la difino de Unesko por statistikaj celoj libro estas neperioda publikaĵo de almenaŭ 49 paĝoj. Malpli ampleksajn presaĵojn de 5 ĝis 48 paĝoj oni kelkfoje nomas broŝuro (kvankam tio principe rilatas al la manko de bindado).

En bibliotekscienco, libron oni nomas monografio por distingi ĝin de seriaj eldonaĵoj kiel revuoj, gazetoj, aŭ ĵurnaloj. Libroamanton aŭ libroamatoron, kiu kolektas precipe rarajn aŭ luksajn librojn, oni nomas ankaŭ bibliofilo.

Vendejo kie oni ekspozicias, aĉetas kaj vendas librojn estas librovendejo. Libroj povas ankaŭ esti pruntitaj el bibliotekoj. Google ĉirkaŭkalkulis je 2010, proksimume 130,000,000 unikajn titolojn publikigitajn ĝis tiam. En kelkaj pli riĉaj landoj, presitaj libroj estas malfermante paŝon al la uzado de ciferecaj libroj, kvankam la vendado de tiaj ciferecaj libroj malpliiĝis dum la unua duono de 2015.

Ligno

Ligno estas porenhava kaj fibreca struktura histo, nome natura materialo, el kiu konsistas plejparto de la radikoj, trunko kaj branĉoj sub la ŝelo de arboj, arbedoj kaj iomkvante de arbustoj, nome lignoplantoj. Ĝi estas organika materialo, nome natura kompozito el fibroj el celulozo (kiuj estas fortaj laŭ tensio) trempita en histarujo el lignino kiu rezistas premadon. Ligno estas foje difinita kiel la nura duaranga ksilemo en la tigoj de arboj, aŭ ĝi estis difinita pli larĝe por inkludi la saman tipon de histo ses el radikoj de arboj aŭ arbustoj. En vivanta arbo ĝi plenumas eltenan funkcion, kiu ebligas al lignaj plantoj kreski aŭ stari per si mem. Ĝi ankaŭ portas akvon kaj nutraĵojn al folioj, al aliaj aliaj kreskantaj partoj de la planto, kaj al radikoj. Ligno povas ankaŭ referenci al aliaj plantomaterialoj kun kompareblaj proprecoj, kaj al materialo inĝenierita el ligno, el ligneroj aŭ el ligna fibro. Nome ligno estas ankaŭ peco el tia substanco, uzata por homaj bezonoj de jarmiloj. Ĝi servas ĉefe kiel brulaĵo (brulligno) kaj konstrumaterialo por domoj, iloj, mebloj kaj aliaj. El ligno oni produktas ankaŭ paperon inter aliaj necesaĵoj.

La Tero enhavas ĉirkaŭ 434 mil milionoj da kubaj metroj de kreskanta arbartotalo, 47% el kiu estas komercebla. Kiel abundan, karbon-neŭtra renovigebla rimedo, lignaj materialoj estis de intensa intereso kiel fonto de renovigebla energio. En 1991, proksimume 3.5 kubaj kilometroj da ligno estis kolektitaj. Dominantaj uzoj estis por meblaro kaj por konstruado.Laŭ Francisko Azorín ligno estas Malmola substanco, el kiu konsistas la radikoj, trunko k. branĉoj de la arboj, uzata por konstruo, por mebloj. Li indikas etimologion el la latina lignum (ligno). Kaj li aldonas la rilatajn terminojn lignisto por hakisto, segisto, laboristo je ligno; lignaĵisto, por metiisto, kiu faras benkojn, meblojn diversajn el ligno, malmola ligno (kverko, kaŝtanujo, ulmo, fago, nuksujo), rezinoza ligno (pino, abio, cedro, cipreso, eŭkalipto), blanka ligno (poplo, tilio, akacio, laŭro) kaj dolĉa ligno (santalo, pirujo).

Lingvo

Lingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzata por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jura lingvaĵo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj.

Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvo aŭ skriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo.

Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komenciĝas.

La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemplojn por la ĝenerala teorio pri lingvo.

Paŭlo de Tarso

Paŭlo de Tarso (greke: Παῦλος; mortinta inter 65 kaj 67 en Romo) estis en kristanismo la "apostolo de la paganoj", kiu disvastigis kristanismon ekster la judaro. La tempo de lia naskiĝo ne estas sciata. Pluraj branĉoj de kristanismo, ankaŭ katolikismo, kultas lin kiel sanktulon.

Sankta Paŭlo transformis kristanismon, tiam sekton de judismo fonditan de Jesuo Kristo, en mondan religion. Antaŭ Paŭlo, la nova kredo estis predikata ĉefe al judoj, sed Paŭlo, kun aliaj, disvastigis ĝin al Anatolio, Grekio, Ilirio, Italio kaj Hispanio. Li reinterpretis la kredon, farante ĝin aplikebla kaj pli akceptebla al ne-judoj. Li estas la precipa interpretisto de Jesuo: li kaj liaj sekvintoj verkis 56% da la Nova Testamento de la Biblio. (La Nova Testamento estas je 56 % paŭla, je 20 % johana, je 13 % matea, je 11 % petra kaj je malpli ol 1 % ali-origina).

Laŭ judismo kaj antaŭ-paŭla kristanismo (kiu estis nura sekto de judismo), oni devas obei la Leĝon de Moseo – la ŝabaton, cirkumcidon, koŝeron, ktp. Sed Paŭlo diras, ke savo ne venas de la Leĝo, kiu estis nur lernejo por la judoj, sed per kredo je Kristo, kies morto sur la kruco estis ofero por niaj pekoj.

Papo Benedikto la 16-a proklamis la periodon de la 28-a de junio 2008 ĝis la 29-a de junio 2009 „jaro de Sankta Paŭlo".

Pentrado

Pentrado aŭ pentro-arto estas la arto de la aplikado de koloroj al surfaco kiel muroj, papero, kanvaso, ligno, vitro, lako, argilo, betono, folio, kupro aŭ alia medio. Pentrita verko inkluzivas elementojn de arto por esprimi la konceptan intencon de la artisto. Pentraĵoj povas esti natura kaj figurema, kiel en senmova vivaĵo aŭ pejzaĝo, abstrakta, didaktika, simbola, aŭ politika.

Laŭ Francisko Azorín pentri estas Reprodukti kolore objekton, pejzaĝon, estaĵon, sur papero, tuko, ligno, metalo, stuko, k.c. Kolorigi. Li indikas etimologion el la latina pingere, pictum (pentri). Kaj li aldonas terminojn pentrado, pentrarto, pentristo kaj pentrilo, krom tipojn de pentrado, nome oleo, akvarelo, tuĉo, fresko, detrempo, enkaŭsto, guaŝo, paŝtelo.

Plantoscienco

Plantoscienco aŭ botaniko (greke, βοτάνη: herbo), neoficiale ankaŭ plantologio (laŭ NPIV per greka postafikso, λόγος: traktado) aŭ fitologio (greke, φυτόν: planto), estas la studado de plantoj kaj ĝenerale de la plantoregno. Ĝi estas branĉo de la biologio.

Botanikisto aŭ plantosciencisto estas sciencisto kiu specializas en tiu studfako.

Tradicie, en botaniko estis inkludita ankaŭ la studo de fungoj kaj algoj fare de fungosciencistoj kaj algosciencistoj respektive, kun la studo de tiuj tri grupoj de organismoj restantaj ene de la sfero de intereso de la Internacia Botanika Kongreso. Nuntempe, botanikistoj studas proksimume 400,000 speciojn de vivantaj organismoj el kiuj ĉirkaŭ 260,000 specioj estas vaskulaj plantoj kaj ĉirkaŭ 248,000 estas florplantoj.Botaniko originis ekde prahistorio kiel Herbokuracado kun la klopodoj de fruaj homoj por identigi - kaj poste kultivi - manĝeblajn, medikamentajn kaj venenajn plantojn, igante ĝin unu el la plej aĝaj branĉoj de scienco. Mezepokaj kurac-ĝardenoj, ofte ligitaj al monaĥejoj, enhavis plantojn de medicina graveco. Ili estis pioniroj de la unuaj botanikaj ĝardenoj ligitaj jam al universitatoj, fonditaj de la 1540-aj jaroj pluen. Unu el plej fruaj estis la Botanika Ĝardeno de Padovo. Tiuj ĝardenoj faciligis la akademian studon de plantoj. Laboroj por katalogi kaj priskribi ties kolektojn estis la komencoj de planta taksonomio, kaj kondukis en 1753 al la dunoma nomsistemo de Linnaeus kiu restas en uzo ĝis nun.

En la 19-a kaj 20-a jarcentoj, novaj teknikoj estis evoluigitaj por la studo de plantoj, inkluzive de metodoj de optika mikroskopo kaj bildigo de vivantaj ĉeloj, elektrona mikroskopo, analizo de kromosomnombro, plantkemio kaj la strukturo kaj funkcio de enzimoj kaj aliaj proteinoj. En la lastaj du jardekoj de la 20-a jarcento, botanikistoj ekspluatis la teknikojn de molekula genetika analizo, inkluzive de genomiko kaj proteomiko kaj analizo de DNA-sekvencoj por klasifiki plantojn pli precize.

Moderna botaniko estas larĝa, multidisciplina temo kun enigaĵoj de la plej multaj aliaj areoj de scienco kaj teknologio. Esplorobjektoj inkludas la studon de plantostrukturo, kresko kaj diferencigo, reproduktado, biokemio kaj primara metabolo, kemiaj produktoj, evoluo, malsanoj, evoluaj rilatoj, sistematiko, kaj planta taksonomio. Dominaj temoj en 21-a- jarcenta scienco estas molekula genetiko kaj epigenetiko, kiuj estas la studo de la mekanismoj kaj kontrolo de genesimo dum diferencigo de planta ĉeloj kaj histoj. Botanika esplorado havas diversspecajn aplikojn en disponigado de bazmanĝaĵoj kaj tekstiloj, en moderna hortikulturo, agrikulturo kaj forstado, plantodisvastigo, plantbredado kaj genetika modifo, en la sintezo de kemiaĵoj kaj krudaĵoj por konstruo kaj energiproduktado, en media administrado, kaj la prizorgado de biodiverseco.

Rok-muziko

Rok-muziko aŭ simple roko (angle rock music) estas muzika ĝenro evoluinta ĉirkaŭ post la dua mondmilito en Usono kaj disvastiĝinta tra la tuta mondo. Roko multege influis la evoluon al moderneco kaj la liberiĝo de la junularo el tradiciaj dogmoj.

Rutenoj

Rutenoj (rusine: Русини) estas etno de homoj en la regiono de la Karpatoj; la anoj de la popolo loĝas en Ukrainio, Pollando kaj Slovakio. La tradicia nomo de la popolo en Esperanto estas ruteno; tiel ĝi troveblas en la Esperanto-vortaroj. En la ĉi-sekva artikolo unu aŭtoro enkondukis la esprimon rusino; vidu pri tio la diskuton.La popolo konsistigas la plej okcidentan branĉon de orientaj slavoj; ĝi estas juna nacio kun maljunaj radikoj. Oni povas konsideri la popolon transiro inter slovakoj kaj ukrainoj kun iuj polaj konturoj. (Slovakoj povas konsideri ilin kiel ukrainoj, poloj kiel slovakoj aŭ ukrainoj k.s.). Ili neniam havis sian propran ŝtaton. Origine la antaŭuloj de nuntempaj popolanoj vivas nur en parto de Okcidentaj kaj Orientaj Karpatoj, sur la nordaj kaj sudaj deklivoj kaj iam en apudaj lokoj de Slovakio, Pollando, Ukrainio, Rumanio kaj Hungario. De ĉi loko ili migradis al Serbio (Vojvodino), kaj ĉefe dum fino de 19-a jarcento kaj komenco de 20-a jarcento multe da popolanoj precipe pro la ekonomiaj kaŭzoj elmigradis al Usono kaj Kanado. Iuj diasporoj vivas en Ĉeĥio kaj Kroatio.

Teatro

Teatro (de la greka θέατρον, theatrón aŭ «kontemplejo» kaj tio siavice el θεάομαι theáomai, "vidi", "rigardi", "observi") estas belarto pri verkado kaj aranĝado de rakontoj (ĉu fikciaj ĉu bazitaj sur realaj eventoj) prezentotaj al spektantoj fare de aktoroj, kantistoj, dancistoj aŭ per marionetoj. Ĝi konsistas je kombino de parolado, gestoj, scenaro, muziko, sono kaj spektaklo. Ĝi estas ankaŭ la literatura ĝenro kiu enhavas la verkojn pripensitajn por ludado sur scenejo, antaŭ publiko. La Monda Tago pri Teatro celebriĝas en la dato de 27-a de marto.

Konstruaĵo en kiu oni prezentas teatraĵojn nomiĝas teatrejo, sed foje ankaŭ la vorto "teatro" estas uzata en la senco de "teatrejo". Ekzemple laŭ Francisko Azorín teatro estas Loko adaptita por ludi scenojn, komedion, dramon, pere de aktoroj aŭ marionetoj. Li indikas etimologion el la greka theatron, el thedomai (rigardi), kaj de tie la latina theatrum.

Ĉina lingvaro

La ĉinaj lingvoj (中文 Pinyin: Zhōngwén, 汉语 (simpligita) /漢語 (tradicia) Hànyǔ, 华语/華語 Huáyǔ) estas unu el du ĉefaj subgrupoj de la ĉinotibeta lingvaro, kies alia ĉefa subgrupo estas la tibetobirma lingvaro. Se oni konsideras la ĉinajn lingvojn kiel unu lingvon, ĝi estas sendube la plej parolata lingvo: proksimume 1,2 miliardoj da homoj parolas ĉinan lingvon, do unu kvinono de la homaro.

La debato, ĉu oni devas paroli pri unu nura lingvo aŭ pri aro da malsimilaj lingvoj, havas politikan signifon kaj estas foje afero de forta debato. La plej parolata ĉina lingvo, la norma ĉina (nome mandarena) lingvo, estas ankaŭ la oficiala lingvo de Ĉinio. La centra registaro donas specialan eminentecon al la norma ĉina en ĉiuj niveloj de registarado kaj en la pedagogia sistemo, kaj eĉ patronas la eksterlandan instruadon de la norma ĉina. Pli ol duoble da ĉinoj parolas ĉi tiun ĉinan varianton ol ĉiujn aliajn lingvon, lingvaĵojn aŭ dialektojn kombinite. Tial, iuj ofte nomas la norman ĉinan simple "ĉina lingvo". Tamen, 360 milionoj de ĉinoj parolas almenaŭ naŭ aliajn precipajn variantojn de la ĉinaj lingvoj ‐ el kiuj ĉiuj uzas la saman skriblingvon sed kies parolmanieroj estas preskaŭ reciproke nekompreneblaj, kio indikus diversajn lingvojn.

La parolantoj loĝas ĉefe en la kontinenta Ĉinio kaj la regionoj Tajvano, Hongkongo kaj Makao. Ankaŭ pli ol 70% de singapuranoj uzas la simpligitan ĉinan lingvon. Krome, ĉinaj fortaj minoritatoj ekzistas en kelkaj sud-orient-aziaj landoj kiel ne tiom fortaj dise en la tuta mondo.

Ekzistas du manieroj skribi la ĉinan lingvon: La simpligita skribo kaj la tradicia skribo. Kvankam la simpligita skribo simpligis la signojn (do ofte malgrandigis la nombron de uzendaj strekoj), ĝi al kelkaj ne estas pli facila, ĉar ĝi ofte malebligas kompreni kompleksajn signojn kiuj naskis el kunigo de pluraj aliaj signoj.

Ĵazo

Ĵazo estas muzikĝenro ekestinta proks. 1900 en la sudaj ŝtatoj de Usono, kiun komence generis ĉefe nigruloj kaj kiu multmaniere evoluis – ofte per kunfando kun aliaj muzikaj tradicioj kaj ĝenroj. Intertempe al ĵazo ankaŭ apartenas muzikformoj, kiuj ofte nur malfikse aŭ preskaŭ ne ligiĝas al nigrula tradicio.

Ĵazo ofte estas rigardata rilate sian artan gravecon kiel usona paralelaĵo al „klasika“ eŭropa muziko. Krom tio ĝi malfermis en preskaŭ ĉiuj fakoj de muziko, ekde popularmuziko ĝis popolmuziko, novajn eblecojn.

Ŝtato

Ŝtato estas, laŭ PIV, "politika formo de organizita socio en limdifinita teritorio, kies registaro havas super la tiea loĝantaro regantan, leĝodonan, jurisdikcian kaj administracian povon". La nocio "ŝtato" povas do inkluzivi en la praktika uzo la organizadon de la povo en tiu teritorio, kaj la teritorio mem. En tiu ĉi lasta kazo iuj Esperanto-parolantoj uzas anstataŭe vortojn kiel "lando" aŭ "regno". Koncerne la koncepton de la povo, oni uzas foje (ne tre ĝuste) kiel sinonimojn la terminojn ŝtato kaj registaro. La tria elemento de la tuto estas la loĝantaro kiel subjekto kaj objekto de tiu koncepto.

Ŝtato estas malsimpla temo. Laŭ Max Weber estas nacio, kiu havas teritorion kaj suverenecon. Laŭ Lenin, ŝtato estas organo kreita de reganta klaso por perforto al la aliaj. Al Antonio Gramsci estas loko, kie okazas la klasbatalado. Se iu ne volas pripenson, la nocio de Weber estas taŭga, sed se oni demandas, kio estas "suvereneco", do la nocio necese malsimpliĝos.

Ŝtato estas tiele organizita politika komunumo kiu funkcias sub unu sistemo de regado. La problemo ĉe tiu difino estas ke ĝi povas iĝi cirkla se oni konsideras oftan difinon de "registaro", ĉar ŝtatoj estas foje difinitaj kiel registaroj kaj reciproke registaroj kiel ŝtatoj. Tio evidentiĝas kiam ambaŭ konceptoj aperas sinonime en sprimoj kiaj "la ŝtato" kaj "la registaro" ambaŭ reference al organizita politika grupo kiu plenumas aŭtoritaton super partikulara teritorio.Multaj homaj socioj estis regataj de ŝtatoj dum jarmiloj, sed ankaŭ multaj estis senŝtataj socioj. La unuaj ŝtatoj aperis antaŭ ĉiekaŭ 5,500 jaroj en konekto kun rapida kresko de urboj, inventado de la skribado, kaj kodigo de novaj formoj de religio. Laŭlonge de la tempo, vario de diversaj formoj disvolviĝis, uzante variojn de aljustigoj por sia ekzistado (kiaj tiuj pri didevena rajto, la teorio de la socia kontrakto ktp.). Nuntempe, tamen, la moderna nacio-ŝtato estas la hegemonia formo de ŝtato al kiuj la popoloj estas submetitaj.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.