Iĵevsko

Iĵevsko (ruse Ижевск) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Udmurtio. La urbo situas ĉe la rivero Iĵ en 40 km de ĝia enenfluo en riveron Kama. Ĝi havas 633 000 loĝantojn (2013). La urbo estas granda centro de industrio, komerco, kulturo kaj eduko en la Ĉevolga federacia regiono. Iĵevsko estas fama pro sia defenda kaj metalurgia industrio. Ĝi havas la titolon de armila ĉefurbo de Rusio.

La urbo estis fondita en jaro 1760. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1918.

La urbo antaŭe estis nomita kiel:

  • Iĵevskij Zavod (Ижевский Uzino) en 1760 ... 1918;
  • Iĵevsko (Ижевск) en 1918 ... 1985;
  • Ustinov (Устинов) en 1985 ... 1987.

En la urbo estas fervoja stacio.

En jaro 1959 la urbo havis 285 mil loĝantojn. En jaro 2002 la urbo havis 632,1 mil loĝantojn.

La 10-an de septembro 2019 la rusia sciencisto Albert Razin mortis post sinbruligo apud la konstruaĵo de la parlamento en Iĵevsko, protestante kontraŭ malfavorigo de la udmurtaj lingvo kaj kulturo.

Iĵevsko
Izhevsk 3

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Demografio
Loĝdenso 2 051 loĝ./km²
Geografio
Iĵevsko (Rusio)
Iĵevsko
Situo de Iĵevsko
Alia projekto

Esperanto

En Iĵevsko aktivas inter alie Bronislav Ĉupin, kiu en la urbo ekzemple publikigis gazetaran kurson pri Esperanto en la udmurta lingvo.

Flago de Udmurtio
LADA Granta

LADA Granta (ruse Лада Гранта) estas la rusia kompakta aŭto kun fronta transmisiilo, kiun AvtoVAZ produktas ekde la 16-a de majo 2011. Ĝi anstataŭis la familion LADA Priora en modela vico. La aŭto vendiĝas ekde fino de decembro 2011.

LADA Granta anstataŭis la antaŭajn aŭtofamiliojn kiel Ĵiguli (la "klasika"), LADA Samara kaj limuzinon LADA Kalina.

LADA Kalina

LADA Kalina (ruse Лада Калина), ankaŭ konata kiel VAZ-1117, VAZ-1118, VAZ-1119 (la 1-a generacio) kaj VAZ-2192, VAZ-2194 (la 2-a generacio), estas la rusia kompakta aŭto, kiun AvtoVAZ produktis ekde la 18-a de novembro 2004 ĝis 2018. Ĝi anstataŭis VAZ-2113 en la modela vico kaj poste estis anstataŭita de LADA Granta. Ĝi estas konstruita surbaze de la aŭtomobila platformo Gamma.

LADA Vesta

LADA Vesta (ruse Лада Веста) estas la rusia kompakta aŭto, kiun AvtoVAZ produktas ekde la 25-a de septembro 2015. Ĝi anstataŭis la familion LADA Priora en modela vico. La vendoj komenciĝis la 25-an de novembro 2015. En 2018 estis venditaj 108 364 aŭtoj, kio faris ĝin la plej vendata aŭto en Rusio.

Lada Niva

La Lada Niva aŭ VAZ-2121 (ruse Лада Нива; Niva (ruse нива) estas la rusa vorto por "rikoltejo") estas ajnagrunda aŭtomobilo produktata de AvtoVAZ ekde la 5-a de aprilo 1977. La brita esploristo Andy Thompson konsideras ĝin praulo de la miksaŭto (angle crossover SUV) kiel klaso kaj asertas, ke ĝi servis kiel orientilo por la kreintoj de Suzuki Vitara. Origine la aŭto estis vendata en Sovetunio kaj poste Rusio kiel VAZ-2121 Niva, ekde 2006 ĝi nomiĝas LADA 4x4. Ĝi estis ankaŭ markita kiel Lada Sport en Islando, Lada Taiga en Aŭstrio, Bognor Diva en Urugvajo kaj Brazilo, Lada Cossack en Britio, sed ekde 2009 ankaŭ eksterlande vendiĝas plejparte kiel LADA 4x4.

Lingva Festivalo

Lingva Festivalo estas publiko evento, dum kiu lingvaj institucioj (lernejoj, eldonejoj…) povas prezenti sin, kaj kie la publiko povas senpage (aŭ foje ne) ekkoni diversajn lingvojn dum prelegoj kaj lecionetoj. Lingvaj festivaloj volas pliforitigi la ideon ke estas de plej granda graveco lerni kaj instrui lingvojn sendepende de ilia statuso kaj ekonomia povo.Oni povas paroli pri du specoj de Lingvaj Festivaloj: foira (aŭ 'standa') kaj lingvoinstrua (aŭ 'lingvoprezenta'). Dum la 'foira' Lingva Festivalo oni instalas budojn, standojn de lingvoj kaj la deĵorantoj respondas al eventualaj demandoj de interesitoj, reklamas siajn lingvojn, disdonas flugfoliojn. Samtempe povas okazi koncertoj de folkloraj bandoj ks. Dum la 'lingvoinstrua' Lingva Festivalo la atento estas donata al mallongaj enkondukaj lecionoj de koncernaj lingvoj (lingvaj prezentoj), kiuj daŭras 20-50 minutoj kaj kelkfoje ripetiĝas por novaj vizitantoj.

En la unua Lingva Festivalo de Francio en 1995, partoprenis 32 lingvoj. En la dua festivalo en 1996 estis jam 65. En la tria, 85. La plej grandaj festivaloj ĝis nun okazis en Ĉinio kaj Anglio kun pli ol 100 lingvoj en ambaŭ aranĝoj.

Lingvaj rajtoj

Lingvaj rajtoj (aŭ lingvaj homaj rajtoj) estas la homaj kaj civilaj rajtoj kiuj temas pri la individua kaj kolektiva rajtoj elekti la lingvon aŭ lingvojn por komuniki aŭ en la privata aŭ en la publika sfero, sendistinge de etno, nacieco, aŭ la nombro da parolantoj de lingvo en iu teritorio.

Lingvaj rajtoj inkluzivas la leĝajn, administrajn, kaj juĝistajn agojn, edukadon, samkiel la amaskomunikilojn en lingvo komprenata kaj libere elektita fare de tiuj koncernataj.

Estas manieroj de rezistado kontraŭ devigata kultura asimilado kaj lingva imperiismo, precipe en la kunteksto de protektado de minoritatoj kaj indiĝenaj popoloj.

Lingvaj rajtoj en internacia juro estas kutime alpaŝitaj en la pli vasta trabaro de kulturo kaj edukaj rajtoj.

Gravaj dokumentoj por lingvaj rajtoj inkluzivas je la Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj, la Protokolo de Donostio , la Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj, kaj la Kadra konvencio por la protekto de naciaj malplimultoj.

Septembro de 2019

Jen listo de okazaĵoj en septembro 2019:

14-a de septembro 2019 La usona prezidanto Donald Trump informis, ke Hamza bin Laden, la filo de Osama bin Laden, estis mortigita dum usona kontraŭterorisma operaco. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.13-a de septembro 2019 Atakoj de spavoj kontraŭ du petrolinstalaĵoj duonigis la produktadon de la Sauda Arabio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. Aperis informoj ke la rusia astronomo Gennadij Borisov malkovris novan kometon, kiu estis nomita omaĝe al li, do C/2019 Q4 (Borisov). Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.12-a de septembro 2019 Du sendependaj sciencistaj taĉmentoj el Montrealo kaj Londono malkovris eksterplanedon, nomata K2-18b, 110-lumjarojn fora, kiu estas roka, orbitas en la enloĝebla zono de sia stelo kaj kies atmosfero enhavas akvovaporon.10-a de septembro 2019 La rusia sciencisto Albert Razin mortis post sinbruligo apud la konstruaĵo de la parlamento de la Udmurta Respubliko en Iĵevsko (Rusio), protestante kontraŭ malaltigo de edukado en la udmurta lingvo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. La usona prezidanto Donald Trump anoncis per Tvitero ke li eksigis sian konsiliston pri ŝtatsekureco, John Bolton. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.9-a de septembro 2019 La Vikimedia Fondaĵo planas fermi la bulgarajn Vikinovaĵojn kaj forigi la tutan enhavon de la projekto, sekve de rekomendo de la Lingva Komitato de la Fondaĵo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. Finiĝis kalkulado de voĉdonoj dum la balotado en la Moskva urba dumao, okazinta antaŭtage. 20 el 45 lokoj ricevis opoziciuloj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. Finiĝis la interŝanĝo de detenitaj personoj inter Rusio kaj Ukrainio, dum kiu estis liberigitaj po 35 personoj de ĉiu flanko. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.4-a de septembro 2019 La ĉefadministranto de Honkongo Carrie Lam anoncis ke ŝia registaro oficiale retiros proponitan leĝoprojekton, kiu permesus al Ĉinio ekstradicii akuzatojn el Honkongo kaj juĝi ilin laŭ la ĉina juĝsistemo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.

Udmurta lingvo

La udmurta lingvo (udmurte удмурт кыл - udmurt kyl) estas ano de la Urala lingvaro, Finn-ugra lingvaro. Ĝia plej proksima parenco estas la komia lingvo.

La udmurtoj nombras ĉirkaŭ 670 mil, sed la lingvon parolas nur 72,8 %. Ili vivas en la Rusa Federacio, en la Udmurta Respubliko kaj en la ĉirkaŭaĵo. Ili disiĝis de la plej proksimaj parencoj (komioj kaj zurjenoj) en la 12-a ĝis 15-a jarcento. Komia lingvo estas la plej proksima lingvo de la udmurta.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.