Honkongo

HonkongoHongkongo (ĉine: 香港; kantona jutpinga: Hoeng1gong2; hanju-pinjine: Xiānggǎng; angle: Hong Kong) estas aŭtonoma teritorio, kaj kun Makao unu el la du specialaj administraj regionoj (speco de provinc-nivela divido) de la Ĉina Popola Respubliko. Kiel Makao, ĝi situas ĉe la suda marbordo de Ĉinio ĉe la Perlorivera delto kaj limas al Kantonio kaj la Sudĉina Maro.[1] Honkongo estas konata pro sia urba konturpejzaĝo kaj profunda natura haveno.[2] Ĝi havas terareon de 1104 km2 kaj kunhavas sian nordan limon kun Gŭangdonga Provinco de Kontinenta Ĉinio. Kun ĉirkaŭ 7.2 milionoj da loĝantoj de variaj ŝtatanecoj, Honkongo estas unu el la plej dense loĝataj metropoloj. La identeco de Honkonganoj povas esti de ajna nacieco, Ĉinoj, Britoj, aŭ aliaj. Persono kiu ne estas de ĉina nacieco kaj estis enirita en Honkongon kun valida veturdokumento, kaj ordinare estis loĝinta en Honkongo dum kontinua periodo dum ne malpli ol 7 jaroj kaj prenis Honkongon kiel sia loko de permanenta loĝado estas laŭleĝe agnoskita kiel Honkonganoj. [3]

Honkongo estas ekskolonio de Britio, sub kies regado ĝi estis de 1841 ĝis 1997, kiam ĝi transdoniĝis al Ĉinio. La interkonsento de la transdono kondiĉis, ke Honkongo daŭre havu aŭtonomecon pri internaj aferoj intertempe. Dum la brita periodo Honkongo fariĝis, kaj restis, unu el la plej gravaj financaj centroj en la mondo.

Honkongo
ĉine 香港, pinjine: Xiānggǎng, angle Hong Kong
Speciala Administra Regiono de Hongkongo
angle Hong Kong Special Administrative Region of the People's Republic of China
Hong Kong Skyline Restitch - Dec 2007
Vido al nokta Honkongo el Monteto Victoria
Flag of Hong Kong
  Flago
Regional Emblem of Hong Kong
Blazono
Oficiala nomo: 中華人民共和國香港特別行政區
Deveno de nomo: 香 xiāng – bonodora
港 gǎng – haveno
Lando Ĉina Popola Respubliko Ĉinio
Historiaj regionoj
Parto(j) Honkonga Insulo
Urbo Kaŭluno
Maro Sudĉina Maro
Situo Honkongo
 - koordinatoj 22°16′42″N 114°09′32″E  /  22.27833°N, 114.15889°O
Ĉefurbo Centralo
Areo 1 104,0 km² (110 400 ha)
 - akvo 50 km² (5 000 ha)
Loĝantaro 7 061 200 (2010)
Denseco 6 396,01 loĝ./km²
Estiĝo 29-a de aŭgusto 1842
 - japana okupado 25-a de decembro 194115-a de aŭgusto 1945
 - suvereneco 1-a de julio 1997
Urbestro CY Leung
Horzono GMT (UTC+8)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo +852
IHD 0.898 — tre alta
Landokodo HK
ISO 3166-2 CN-91
Interreta domajno .hk
Etnoj ĉinoj (ne specifita)– 95 %
filipinoj – 1,6 %
indonezoj – 1,3 %
eŭropanoj – 0,5 %
aliaj etnoj–1,6 %
Monunuo Honkonga dolaro
MEP US$ 325,755 miliardoj
Lingvoj kantona, angla
Situo enkadre de Ĉinio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉinio
Situo enkadre de Azio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Azio
Retpaĝo: www.gov.hk
Hong Kong
Honkongaj nubskrapuloj

Signifo de la nomo

La ĉina 香港 (Hoeng1gong2) signifas laŭvorte "bonodora haveno".

Situo

Honkongo konsistas el la malgranda duoninsulo Kaŭluno kaj 236 insuloj en la Sudĉina Maro; inter tiuj estas la Honkonga Insulo. Ĉi tiu insulo donis la precipan nomon al la teritorio kaj estas ĝia politika kaj ekonomia centro. Ĉar Ĉinio koncedis al Honkongo, laŭ la devizo "unu lando, du sistemoj", grandpartan administran kaj ekonomian liberon, Honkongo posedas, ekzemple, proprajn valuton kaj interretan domajnon.

Historio

Ankaŭ la britoj ekloĝis ĝin antaŭtempe; Honkonga Insulo estis cedita unue al Britio en la Traktato de Nankingo, kiu finis la opian militon en 1842. Ĉe la fino de la dua opia milito la duoninsulo de Kaŭluno ankaŭ estis cedita en konstanteco al Britio. En 1898, kongreso kunvenis en Pekino kaj interkonsentis luigi la ceteran aktualan Honkongon al Britio por 99 jaroj (sekve la transdono de la kolonio en 1997).

Ankaŭ post la transdono de Britio al Ĉinio, Honkongo restis grava financa centro. Ĝia interrilato kun Kontinenta Ĉinio estas bona, kvankam necertecoj restas pri la estonteca financa rolo de la teritorio en la nova financa dinamikeco de kapitalismiĝanta Ĉinio. En 2003, Honkongo severe suferis la efikojn de epidemio de neantaŭvidita spira malsano, Severa Akuta Spira Sindromo (Sasoso).

Ekonomio

Honkongo estas unu el la plej gravaj internaciaj centroj de financoj. Ĝi havas kapitalisman ekonomion, inter la plej liberaj en la mondo, kaj ĝia valuto, la Honkonga dolaro, estas la naŭa plej komercata valuto en la mondo. La borso kaj bankoj de Honkongo rangas alte, kaj multe okupiĝas pri la reeksportado aŭ distribuado de ĉinio-faritaj varoj tutmonde.

Klimato

Honkongo troviĝas en tropika klimato kun influo de musono. En vintro la temperaturo falas ĝis 15 °C (foje eĉ 10 °C). La someroj estas varmaj, humidaj kaj malstabilaj. Fulmotondroj kaj mallongaj pluvo-periodoj estas oftaj. Aŭgusto portas la plej altan pluvo-kvanton. Tiam oni mezuras 30 °C.

Komunikiloj

Azia Televido Limigita mallonge ATV (ĉine 亚洲 电视), estas la plej malnova televida stacio en Hongkongo. Ĝi estis fondita en 1957.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Geography and Climate, Hong Kong. Census and Statistics Department, Hong Kong Government. Alirita 10a de Januaro 2007.
  2. ASH, Russell. (2006) The Top 10 of Everything 2007. Hamlyn. ISBN 0-600-61532-4.
  3. Vidu "Right of Abode" de The Immigration Department of Hong Kong

Eksteraj ligiloj

.hk

.hk estas interreta nacia domajno de plej alta nivelo por Honkongo.

Cathay Pacific

La Cathay Pacific estas Hongkonga flugkompanio, kia sidejo lokiĝas en Honkongo. Ekde la 1-a de februaro 1999 ĝi estas membro de la flugkompania alianco "oneworld". La kompanio laŭ la stato de 2009 ĉiujare transportas proksimume 25 milionojn da pasaĝeroj kaj disponas pri 117 regulaj pasaĝeraj aviadiloj.

La flugoj de la kompanio havas la IATA-mallongigon CX; la ICAO-mallongigo por la entrepreno estas CPA.

La nomo devenas de angle Cathay, malnova alia nomo por Ĉinio, en Esperanto: Katajo.

Honkonga Esperanto-Asocio

Honkonga Esperanto-Asocio estas la nacia asocio por subteno de la Esperanto-movado en Honkongo, unu el la du specialaj administraj regionoj de la Ĉina Popola Respubliko. Ĝi estas Landa Asocio esperantista ne aliĝinta al UEA. Ĝiaj aktivuloj kunlaboras en la Azia Komisiono de UEA. Paralele al la asocio ekzistas Honkonga Junulara Esperanto-Asocio, landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).

Honkonga dolaro

La honkonga dolaro - ĉine 港元 - estas la valuto de Honkongo kaj (neoficiale paralele al la makaa patako ankaŭ de) Makao, la du nunaj "specialaj administraj regionoj" de Ĉinio. Ĝis la jaro 1997 temis pri la valuto en la brita kolonio Honkongo. De 1983 la kurzo inter la usona dolaro kaj la honkonga dolaro estas fiksita.

IJK 2000

La 56-a Internacia Junulara Kongreso okazis en Honkongo (Ĉinio) inter la 5-a kaj la 12-a de aŭgusto 2000. Laŭ la Jarlibro de UEA ĉeestis 200 personoj; laŭ la kongresa retpaĝaro ĉeestis pli ol 150 kongresanoj, krom tagvizitantoj, kaj entute aliĝis kaj pagis 180 partoprenantoj el 24 landoj. Ĉeforganizanto estis honkonga esperantisto Bill Mak.

Kantona lingvo

La kantona lingvo (ĉine: 粤语; pinyin yuèyǔ aŭ 廣東話; guǎngdōnghuà, jyutping gwong2dung1waa2) estas grava ĉina lingvo parolata en Honkongo, Makao kaj la provinco de Guangdong. Estas 52.000.000 homoj en Ĉinio, kiuj ĝin parolas, kaj 71.000.000 en la tuta mondo. Parolanto de Kantono devas lerni la paroladon de Pekino simile disiga lingvo por ĝin kompreni. Oni aŭdas pli la kantonan ol la normĉinan en Nordameriko, ĉar la plimulto de ĉinaj enmigrintoj venis el pli riĉaj regionoj kiel Honkongo.

La temo de ĉu Yue estas lingvo en ĝia propra rajto aŭ dialekto de ununura ĉina lingvaro dependas de konceptoj de kia lingvo estas. Kiel la aliaj branĉoj de la ĉina, kiun Yue estas konsiderita dialekto por etnaj, politikaj, kaj kulturaj kialoj, sed ĝi ankaŭ estas konsideritaj klara lingvo pro lingvaj kialoj. Parolita la Kantona estas reciproke nekomprenebla kun aliaj diversecoj de la ĉina, kvankam komprenebla certagrade en ĝia skriba formo.

La areoj de Ĉinio kun la plej alta koncentriĝo de parolantoj estas la regionoj de Gŭangdongo kaj (orienta) Guanĝi kaj la regionoj de Honkongo kaj Makao. Ekzistas ankaŭ grandaj Kantona- kaj Taishanese-parolantaj malplimultoj eksterlande en Sudorienta Azio, Kanado, Aŭstralio, kaj Usono.

La kantona havas 6 tonojn.

Kaŭluno

Kaŭluno aŭ Kaulung estas milionurbo kaj marhaveno en Ĉinio, proksimume ĝi estas duono de Honkongo (laŭ la loĝantaro).

Kulerbeka kalidro

La Kulerbeka kalidro, Eurynorhynchus pygmeus, estas eta vadbirdo. Pli precise ĝi estas kalidro, sed ties lokigo ene de tiu grupo ne estas ankoraŭ solvita. Dum ĝi estas kutime enigita en monotipa genro Eurynorhynchus, ties specifaj morfologiaj adaptiĝoj kaj konfuziga datumaro DNA (Thomas et al., 2004) sugestas pristudon de pli parencaj samfamilianoj kaj evolua historo ĝis nuntempe.

La plej karaktera eco de tiu specio estas kulerforma beko. Tiu birdo estas 14–16 cm longa. Bredanta plenkreskulo havas ruĝbrunajn kapon, kolon kaj bruston kun malhelaj brunaj strioj. Ĝi havas nigrecajn suprajn partojn kun okra kaj helruĝeca plumbordo. Nebredantaj plenkreskuloj malhavas la ruĝecan koloron, sed havas helajn grizbrunajn suprajn partojn kun blankeca plumbordo. Subaj partoj estas blankaj.

Ties reprodukta medio estas marbordo kaj proksima regiono de duoninsulo Ĉukĉi kaj suden ĝis terkolo de duoninsulo Kamĉatko.

La kulerbeka kalidro migras suden al marbordoj de la Pacifiko tra Japanio, Norda Koreio, Suda Koreio kaj Ĉinio, ĝis ties ĉefaj vintrejoj en suda kaj sudorienta Azio, kie la specio estas vidata en Barato, Bangladeŝo, Srilanko, Mjanmaro, Tajlando, Vjetnamio, la Filipinoj, Malajzio kaj Singapuro.

Tiu specio estas endanĝerita kaj havas lastatempa loĝantaro de malpli ol 2500 - probable malpli ol 1000 - plenkreskuloj [1]. Ĉefaj minacoj estas perdo de medio ĉe ties reproduktejoj kaj perdo de tajdejoj ĉe ties migrohaltejoj kaj vintrejoj. Gravaj restejoj ĉe Saemangeum, Suda Koreio, estis okupitaj kaj restantaj humidejoj parte estis okupitaj kaj parte estas sub minaco de estonta okupo.

Protektita zono en restejoj kaj vintrejoj inkludas Janĉeng en Ĉinio, marĉoj Mai Po en Honkongo kaj kapeto Kalimero kaj lago Ĉilka en Barato.

La Kolono de la Honto

La Kolono de la Honto estas eventartaĵo laŭ iniciato de la dana skulptisto Jens Galschiot. Dum la venontaj jardekoj la projekto disvastiĝos tra la mondo. Minimume dek skulptaĵoj estos starigitaj en lokoj kie okazis grava atenco kontraŭ la humaneco. La Kolono de Honto estas skulptaĵo ok metrojn alta el nigra bronzo konsistanta el torditaj agoniaj homaj korpoj.

Ĝis nun la skulptaĵo estis muntita en tri lokoj: Honkongo (1997), Meksiko (1999) kaj Brazilo (2000).

Septembro de 2019

Jen listo de okazaĵoj en septembro 2019:

14-a de septembro 2019 La usona prezidanto Donald Trump informis, ke Hamza bin Laden, la filo de Osama bin Laden, estis mortigita dum usona kontraŭterorisma operaco. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.13-a de septembro 2019 Atakoj de spavoj kontraŭ du petrolinstalaĵoj duonigis la produktadon de la Sauda Arabio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. Aperis informoj ke la rusia astronomo Gennadij Borisov malkovris novan kometon, kiu estis nomita omaĝe al li, do C/2019 Q4 (Borisov). Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.12-a de septembro 2019 Du sendependaj sciencistaj taĉmentoj el Montrealo kaj Londono malkovris eksterplanedon, nomata K2-18b, 110-lumjarojn fora, kiu estas roka, orbitas en la enloĝebla zono de sia stelo kaj kies atmosfero enhavas akvovaporon.10-a de septembro 2019 La rusia sciencisto Albert Razin mortis post sinbruligo apud la konstruaĵo de la parlamento de la Udmurta Respubliko en Iĵevsko (Rusio), protestante kontraŭ malaltigo de edukado en la udmurta lingvo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. La usona prezidanto Donald Trump anoncis per Tvitero ke li eksigis sian konsiliston pri ŝtatsekureco, John Bolton. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.9-a de septembro 2019 La Vikimedia Fondaĵo planas fermi la bulgarajn Vikinovaĵojn kaj forigi la tutan enhavon de la projekto, sekve de rekomendo de la Lingva Komitato de la Fondaĵo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. Finiĝis kalkulado de voĉdonoj dum la balotado en la Moskva urba dumao, okazinta antaŭtage. 20 el 45 lokoj ricevis opoziciuloj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. Finiĝis la interŝanĝo de detenitaj personoj inter Rusio kaj Ukrainio, dum kiu estis liberigitaj po 35 personoj de ĉiu flanko. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.4-a de septembro 2019 La ĉefadministranto de Honkongo Carrie Lam anoncis ke ŝia registaro oficiale retiros proponitan leĝoprojekton, kiu permesus al Ĉinio ekstradicii akuzatojn el Honkongo kaj juĝi ilin laŭ la ĉina juĝsistemo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.

Simpligita ĉina skribo

Simpligita ĉina skribo (ĉine: 简体字. Vidu sube.) estas laŭleĝa skribsistemo oficialigita de Ĉina Popola Respubliko dum la dua duono de la 20a jarcento. Por establi la novan sistemon oni nuligis speciale komplikajn litererojn aŭ anstataŭigis la speciale komplikajn literojn per aliaj pli facilaj. Tio estis farita kaj regule kaj neregule.

La karakteroj estas oficiale uzataj en ĈPR kaj Singapuro, kvankam tradiciaj karakteroj estas nune uzataj en Honkongo, Makao kaj Respubliko Ĉinio (Tajvano).

Somera Olimpiko 2008

La 29-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 8-a de aŭgusto 2008 ĝis la 25-a de aŭgusto 2008 en Pekino, Ĉinio. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de HU Jintao, kaj la olimpika flamo estis flamata de LI Ning.

La somera olimpiko de 2008 (ĉine: 2008年北京夏季奥运会 aŭ 2008年北京夏季奧運會, Pinyin: 2008 Běijīng Xiàjì Àolínpǐkè Yùndònghuì) alinome la ludoj de la XXIX-a Olimpiko, estis la 29-aj ludoj organizitaj kaj okazos en Pekino (Beijing en mandarena ĉina), en Ĉinio, inter la 8 kaj la 24-a de aŭgusto.

La malferma ceremonio komenciĝis je la 8-a horo 8 minutoj kaj 8 sekundoj de la vespero, la 8-an de aŭgusto 2008 (08-08-08 08:08:08, la ok estanta simbolo de prospero kaj senfineco en la ĉina kulturo).

Kelkaj konkursoj okazis ekster Pekino, la ŝipaj ĉe Cindao, je 690 km de Pekino, piedpilka renkonto en Tjanĝino, Ŝanhajo kaj Ĉinhŭangdaŭo, kaj fine la ĉevalaj konkursoj okazis en Honkongo.

Templo de Honkongo

La templo de Honkongo estas unu el la temploj konstruitaj kaj operaciitaj por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 48 konstruita de la Eklezio.

William Kwong Yu Yeung

William Kwong Yu YEUNG (ĉine 楊光宇, naskiĝis en 1960 en Honkongo) kromnomita ankaŭ Bill YEUNG, estas kanada, ĉindevena amatora astronomo.

Li enmigiris en Kanadon en 1987 kaj observas elde observatorioj en Kanado kaj Usono : Li komencis en la Observatorio Rock Finder (UAI-kodo 652) en Kalgario (Alberto, Kanado) kaj iris en la Observatorion Desert Beaver (UAI-kodo 919) en Eloy (Arizono, Usono), poste li konstruis sian propran Observatorion Desert Eagle (UAI-kodo 333) en Benson (Arizono, Usono).

Li estas unu el plej abundaj malkovrintoj de asteroidoj : laŭ Minor Planet Center li malkovris 2009 numerotitajn asteroidojn inter 1994 kaj 2008, el kiuj 2 kunmalkovritaj kun Jim Riffle ; li malkovris ankaŭ la kometon 172P/Yeung.

Li estas konata ankaŭ kiel malkovrinto de la objekto J002E3, kiun oni kredis esti asteroideto en orbito ĉirkaŭ Tero, sed estis identigita kiel la tria etaĝo de la lanĉo-veturilo Saturn 5 de la misio Apollo 12.La asteroido 40776 Yeungkwongyu, malkovrita de Roy A. Tucker, estis nomita en lia honoro.

Ĉina lingvaro

La ĉinaj lingvoj (中文 Pinyin: Zhōngwén, 汉语 (simpligita) /漢語 (tradicia) Hànyǔ, 华语/華語 Huáyǔ) estas unu el du ĉefaj subgrupoj de la ĉinotibeta lingvaro, kies alia ĉefa subgrupo estas la tibetobirma lingvaro. Se oni konsideras la ĉinajn lingvojn kiel unu lingvon, ĝi estas sendube la plej parolata lingvo: proksimume 1,2 miliardoj da homoj parolas ĉinan lingvon, do unu kvinono de la homaro.

La debato, ĉu oni devas paroli pri unu nura lingvo aŭ pri aro da malsimilaj lingvoj, havas politikan signifon kaj estas foje afero de forta debato. La plej parolata ĉina lingvo, la norma ĉina (nome mandarena) lingvo, estas ankaŭ la oficiala lingvo de Ĉinio. La centra registaro donas specialan eminentecon al la norma ĉina en ĉiuj niveloj de registarado kaj en la pedagogia sistemo, kaj eĉ patronas la eksterlandan instruadon de la norma ĉina. Pli ol duoble da ĉinoj parolas ĉi tiun ĉinan varianton ol ĉiujn aliajn lingvon, lingvaĵojn aŭ dialektojn kombinite. Tial, iuj ofte nomas la norman ĉinan simple "ĉina lingvo". Tamen, 360 milionoj de ĉinoj parolas almenaŭ naŭ aliajn precipajn variantojn de la ĉinaj lingvoj ‐ el kiuj ĉiuj uzas la saman skriblingvon sed kies parolmanieroj estas preskaŭ reciproke nekompreneblaj, kio indikus diversajn lingvojn.

La parolantoj loĝas ĉefe en la kontinenta Ĉinio kaj la regionoj Tajvano, Hongkongo kaj Makao. Ankaŭ pli ol 70% de singapuranoj uzas la simpligitan ĉinan lingvon. Krome, ĉinaj fortaj minoritatoj ekzistas en kelkaj sud-orient-aziaj landoj kiel ne tiom fortaj dise en la tuta mondo.

Ekzistas du manieroj skribi la ĉinan lingvon: La simpligita skribo kaj la tradicia skribo. Kvankam la simpligita skribo simpligis la signojn (do ofte malgrandigis la nombron de uzendaj strekoj), ĝi al kelkaj ne estas pli facila, ĉar ĝi ofte malebligas kompreni kompleksajn signojn kiuj naskis el kunigo de pluraj aliaj signoj.

Ĉinlingva Vikipedio

La ĉinalingva Vikipedio (ĉine simpligite 中文維基百科 respektive tradicie 中文维基百科) estas ĉinlingva aŭtonomeca eldono de Vikipedio. Komencita en oktobro 2002, la ĉinlingva vikipedio havis pli ol 270 000 artikolojn en septembro 2009 kaj pasis la limon de 400 000 komence de februaro 2012. Ĝi havas 72 administrantojn, inkluzive de 29 el ĉeftera Ĉinio, 18 el Tajvano kaj 15 el Honkongo.

La ĉinlingva vikipedio estas la tria plej larĝa reta ĉinlingva enciklopedio post Hudong kaj Baidu Baike.

Ŝenĵeno

Ŝenĵeno (ĉine 深圳 [ĉenĝen] aŭskulti) estas eksterdistrikta urbo en la provinco Guangdong de la Popola Respubliko Ĉinio. Ŝenĵeno situas en la sudo de la provinco, kaj nur rivero dividas ĝin de la eksa brita kolonio Honkongo. La urbo konsideriĝas unu el la plej gravaj ĉinaj urboj laŭ ekonomia kresko kaj investoj de eksterĉiniaj entreprenoj. Dum la jaro 1979 en la urbo vivis ne pli ol 30 000 loĝantoj - hodiaŭ estas 11 milionoj da loĝantoj. Post Honkongo, la urbo havas la duan rangon en Ĉinio rilate al enspezoj po persono. La plej grava branĉo de la loka ekonomio estas la elektronika kaj telekomunika industrio.

Unuanivelaj dividoj de la Ĉina Popola Respubliko
Provincoj Flago-de-Ĉinio
Aŭtonomaj regionoj
Municipoj
Specialaj administraj regionoj

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.