Herodo la Granda

Herodo la Granda (73 - 4 a.K.) estis feŭdulo de Romio kaj reĝo de Judio kaj aliaj landoj de Palestino dum -37 (aŭ -36) al -4. Li estis la reĝo sub kiu Jesuo Kristo naskiĝis, sed li ne estas la Herodo kiu rolis en la mortigo de Johano la Baptisto – tiu estis Herodo Antipas, lia filo.

Herodo estis juda laŭ religio, sed ne laŭ gento laŭ la opinio de multaj samtempaj judoj: li devenis de Idumeo, lando sude de Judio. Do li estis reĝo fremda al la judoj, sed pro tio reĝo fidela al Romio. Li ankaŭ estis homo malnobela, sen unu guto da reĝa sango, sed estis starigita nur danke al la potenco de Romio.

Vivo

Herodo estis la filo de Antipatro, kiun Romio starigis kontraŭ la juda dinastio de la Makabeoj. Sub sia patro, Herodo regis Galileon (47-40 a.K.), lando norde de Judio. Sed kiam la persoj atakis Judion en -40, Herodo fuĝis al Romo. Tie, kun la helpo de sia amiko Marko Antonio, li estis deklarita reĝo de Judio kaj, post tri jaroj de milito, Herodo kaj la romia armeo venkis la persojn kaj kaptis Judion kaj Jerusalemon en -37. Antigono, la rajta reĝo de la judoj laŭ la makabea dinastio, estis renversita kaj sendita al Romo, kie Antonio mortigis lin. Kiel reĝo, Herodo mortigis la restintajn filojn de la Makabeoj, eĉ tiujn, kiuj estis en lia familio (lia dua edzino estis Makabeanino). Tio donis pacon al Palestino, sed senĉesan mizeron, ĵaluzon, timon kaj turmenton al lia familio.

Dum la milito inter Antonio kaj Cezaro Aŭgusto, Herodo subtenis sian delongan amikon, Antonion. Kleopatra ekspluatis tion por gajni iom el la pli bona teritorio de Herodo (sed tio estis kompromiso de Antonio: Kleopatra mem deziris la tutan landon Judio). En -31 Aŭgusto fine venkis Antonion ĉe la Batalo de Aktio kaj fariĝis la imperiestro. Herodo malkaŝe konfesis sian subtenon por Antonio al Aŭgusto. Sed Aŭgusto, kompreninte ke Herodo estis bona kaj fidela reganto, ne eksigis lin. Aŭgusto eĉ redonis la teritorion prenitan de Kleopatra.

La regno de Herodo estis plejparte longa, paca kaj prospera, ĉar Herodo estis tre saĝa kaj malnaiva politike. Li zorgeme konservis bonan rilaton al Romo, kio iafoje ofendis la judojn, transpasante judajn leĝon kaj morojn: ekzemple, en la konstruado de idolkultaj temploj kaj teatroj. Kaj ne nur en Judio, sed eĉ eksterlande: ekzemple, li konstruis templon de Apolonio en Rodiso.

Herodo rekonstruis la urbojn Samaria kaj Turo de Strato, kiujn li renomis Sebaste kaj Cesarea, respektive. Li ankaŭ rekonstruis la Templon de Jerusalemo. La Orienta Muro de la rekonstruita Templo ankoraŭ staras. Super la pordego de la Templo, Herodo metis oran aglon, kio estis kontraŭ la Leĝo de Moseo kaj ofendis la judojn (ĉar la aglo, kontraŭ la Dekologo, estas bildo de animalo kaj ŝajnas idola).

En la finaj jaroj de lia regado, Herodo fariĝis tre suspektema kaj fidis neniun, ne eĉ delongajn fidelajn amikojn. Li senĉese suspektis, ke liaj filoj deziris renversi lin kaj li mortigis tri el siaj filoj. Li torturis kaj mortigis (unu edzinon, unu boavon, unu bopatrinon, du bofratojn kaj la tri filojn), sed li neniam sentis sin sekura. La mensa malsano venis al Herodo post kiam li rabis la tombon de reĝo David en -10.

La masakro de la knabetoj de Bet-Leĥem menciita en la Biblio ne estis menciita de la juda historiisto Josephus, nia ĉefa (kaj tre detala) fonto pri Herodo. Sed pro la paranojo de liaj finaj tagoj, tia masakro ne estus eksterordinara. Ĉe sia morto, ekzemple, li ordonis la soldatojn mortigi multajn ĉefajn judojn, kiujn li enfermis en la hipodromo, tiel, ke la lando funebru, kiam li forpasis, kaj ne ridu kaj dancu. (Sed post lia morto, dankinde, la soldatoj liberigis, ne mortigis, la virojn en la hipodromo.)

Ni estas certaj, ke Herodo mortis en marto 4 a.K. ĉar Josephus diras, ke luna eklipso okazis ĵus antaŭ la morto de Herodo. Estis tia eklipso je la 13-a de marto 4 a.K. Pro tio, ni ankaŭ scias, ke Jesuo Kristo ne naskiĝis post 4 a.K. Kaj, pro la masakro de la knabetoj, kiel simptomo de la paranojo de Herodo, Jesuo verŝajne ne naskiĝis antaŭ -12.

Herodo havis dek edzinojn kaj 14 infanojn.

Kiam li mortis, laŭ sia fina testamento Herodo heredigis la kronon al Arĥelao. Sed en antaŭa testamento li promesis ĝin al Herodo Antipas. Do Aŭgusto decidis la aferon kaj dividis la reĝlandon de Herodo triparte inter tri el liaj filoj: Arĥelao, Herodo Antipas kaj Herodo Filipo. Antipas regis Galileon kaj Pereon en la nordo, Filipo Itureon (norde kaj oriente de la Galilea Maro) kaj Arĥelao Judion, Samarion kaj Idumeon en la sudo. Sed en la kelkaj jaroj post la morto de Herodo, Palestino estis plena de ribeloj kaj memdeklaritaj reĝoj, ĝis ĝi estis pacigita de tri romiaj legioj. La rego de Arĥelao estis kruela sed mallonga.

En 2007, israleaj arĥeologoj anoncis trovon de lia tombo en Herodejo, en Okcident-Jordanio.

Vidu ankaŭ

Bildaro

Guido Reni - Massacre of the Innocents - Pinacoteca Nazionale Bologna
Tempelberg zu Zeiten Herodes - Rekonstruktion
Prise de Jérusalem par Hérode le Grand
Herod coin1

Eksteraj ligiloj

[[Kategorio:Naskiĝintoj en Esprima eraro: Nekonata vorto “a”.]][[Kategorio:Mortintoj en Esprima eraro: Nekonata vorto “a”.]]

546 Herodio

546 Herodio estas mezgranda malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono, malkovrita de la germana astronomo Paul Götz elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl la 10-a de oktobro 1904.

Ĝi ricevis la nomon de la juda princino Herodio, nepino de Herodo la Granda, filino de Aristobulo la 4-a kaj patrino de Salomeo.

La orbito de 546 Herodio similas tiujn de la anoj de la Eŭnomia familio, sed ĝi estas entrudulo en ĝia tiu asteroida familio : ĝia konsistiĝo ne kongruas kun tiu de ties anoj.

Antipatrido

Antipatrido (hodiaŭ Tel Afek (arabe Kafr Saba, hebree תל אפק; antikvgreke Ἀντιπατρίς) estis urbo de Palestino, pliprecize de Judeo, hodiaŭ arkeologia telo en la centro de Israelo en kiu troviĝas trovaĵoj de la antikva urbo Afek kaj memoraĵoj de eventoj bibliaj kaj kristanaj [2]; ĝi estis restaŭrigita kaj nomŝanĝita en ‘Antipatrido’ iniciate de Herodo la Granda.

Antipatrido situis najbare de rivero Jarkon, kaj nun estas en la koro de la granda nacia parko de Yarkon (הגן הלאומי ירקון).

Antipatro la 1-a (Idumeo)

Antipatro la 1-a aŭ Antipatro la idumeano (greka lingvo: Ἀντίπατρος, Antípatros; naskiĝis ĉirkaŭ 100 a.K. — mortis 43 a.K.) estis la gubernatoro de Idumeo. Lia fama kaj fifama ido estis Herodo la Granda, tial Antipatro estas konsiderita de iuj kiel la unua ano de la heroda dinastio.

Aristobulo la 4-a

Aristobulo, science konata kiel Aristobulo la 4-a, (naskiĝis en la 30-aj jaroj a.K. - mortis 7 a.K.) estis membro de la heroda dinastio kaj posteulo de la makabea dinastio. Lia gepatroj estis Herodo la Granda kaj Mariamne la Hasmoneo. Iliaj aliaj infanoj estis Aleksandro, Salampsio kaj Cipro. Li fame estis mortigita laŭ ordone de Herodo, pro la instigado de Antipater la 3-a.

La infanoj de Aristobulo estis Mariamne, Herodo de Ĥalkis, Herodias, Herodo Agripo la 1-a kaj Aristobulo la juna.

Dionysius Exiguus

Dionysius Exiguus (ĉ. 500 - ĉirkaŭ 560) ("Denizo (aŭ Dionizio) la Malgranda") estis monaĥo de la 6-a jarcento el Dacio, nun en Rumanio, kiu kalkulis la kristanan eraon. Li estis klerulo kiu loĝis en Romo kaj laboris por la papo.

Je la jaro 1278 AUC, papo Sankta Johano la 1-a komisiis lin ĝuste kalkuli la daton de Pasko por la cent jaroj 1280-1379 AUC. Por ne daŭrigi la tradicion de la diokleciana erao, kiu memorigis pri la martiriga imperiestro Diokleciano, Dionysius utilis kristanan eraon. Por fari tion, Dionysius devis fiksi la daton de la naskiĝo de Jesuo Kristo, kiun li fiksis ĉe la 25-a de decembro 753 AUC. Do 754 AUC fariĝis jaro 1 ("epoko") en lia erao. Kaj en 1280 AUC, la jaro fariĝis 527 p.K. en la julia kalendaro.

Lia tabelo de Paskaj datoj fariĝis aŭtoritata, do lia kristana erao anstataŭis la romian eraon. Sed, ĝis la 8-a jarcento, kiam Beda Venerabilis popularigis la eraon en lia historio, ĝi estis plejparte afero de kleruloj.

25-a de decembro: laŭ tiama scio, la mondo estis kreita de Dio je la 25-a de marto. Do, logike, Kristo estis koncipita je la 25-a de marto. Tial li naskiĝis je la 25-a de decembro. La tago ankaŭ estis la tradicia tago de Kristnasko en Romo.

753 AUC: Tamen, Jesuo Kristo ne naskiĝis je 753 AUC: laŭ evangelioj, li naskiĝis sub la rego de Herodo la Granda, kiu mortis je 750 AUC aŭ 4 a.K. Sed Dionysius sekvis la plej bonan scion de sia tago kaj la eraro nun estas nekorektebla.

Filipo (Herodo)

Filipo (mortis en 34), iam Herodo Filipo en la faka literaturo, estis tetrarko de la nordorienta parto de la antaŭa reĝlando de Herodo la Granda, kies landon li heredis pro la denova partigo de Aŭgusto Cezaro, ekde 4 a.K. ĝis sia morto. Li estis la infano de Herodo la granda, samkiel Herodo Arĥelao kaj Herodo Antipa.

La regado de Filipo estis relative trankvila. Laŭ Jozefo li estis modera tetrarko.

Hebron

Hebron, esperante Hebrono, estas urbo situa en Cisjordanio ĉirkaŭ 30 km sude de Jerusalemo.

Heroda dinastio

La heroda dinastio (40 a.K.-92) aŭ Herodoj estis judia dinastio de idumea fonto. Plej regantoj de ĉi tiu dinastio regis en la nunaj Palestino kaj Israelo, sed iuj en Ĥalkis. La lasta heroda reĝo de Izraelio estis Herodo Agripo la 2-a.

Malkiel la Makabeoj, la Herodoj subtenis klare religiajn esprimojn de pagana kulturo, sed ili mem estis judoj.

Oni ofte uzas la termo "heroda" kiel indiko de periodo, speciale rilate al Palestino.

Herodio

Herodio (hebree: הרודיון) estas de Herodo la Granda inter -24 kaj -12 konstruita konstruaĵo komprenanta fortikaĵon kaj palacon, kiu situas 12 km sude de Jerusalemo en la nuna Cisjordanio.

Herodo Agripo la 1-a

Herodo Agripa la 1-a, dirita ankaŭ “la Granda” (latine: Marcus Iulius Agrippa), 10 a.K. – 44) estis reĝo de romia provinco de Judujo ekde 39. Li estis nepo de Herodo la Granda kaj filo de Aristobulo kaj Berenika (siavive filino de Saloma, fratino de Herodo), estis reĝo de la romia provinco de Judujo ekde 39 ĝis 44.

En la Agoj de la Apostoloj (12, 1) tiu Herodo estas citita kiel Reĝo Herodo.

Herodo Antipa

Herodo Antipa (Latine: (Herodes Antipatros; 20 a.K. – post 39) estis filo de Herodo la Granda , reĝo de Judujo, kaj de lia kvara edzino, la samaria Maltaĉa.

Laŭ la Evangelioj, Tiu Herodo arestigis Johanon la Baptiston kaj renkontis Jesuon dum ties pasiono en Jerusalemo.

Herodo Arĥelao

Herodo Arĥelao naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 23 antaŭ Kristo kaj mortis dum 18 post Kristo. Li estis reganto de Judio, estante la filo de Herodo la Granda kaj Malthake. Lia frato estis Herodo Antipas.

La testamento de sia patro heredigis al Herodo Arĥelao la regadon super la regionojn Judio, Samario kaj Idumeo. Post kiam li superis ribelon de la farizeoj, li vojaĝis al Romo, la ĉefurbo de la Romia Imperio, por ricevi imperian konfirmon de sia regorajto. Ĉar lia regado en Romo konsideriĝis tre malsukcesa, dum la jaro 6 la imperiestro Aŭgusto Cezaro maltronigis kaj ekziligis lin al la urbo Vienna en Gaŭlio. Lia regoregiono iĝis romia provinco, kiu administriĝis fare de romia prefekto.

Jerusalemo

Jerusalemo (hebree ירושלים Jeruŝalajim, arabe القـُدْس Al-Quds, oficiale en Israelo أُورشَلِم القـُدْس Urŝalim al-Quds) estas urbo, kiun Israelo pretendas kiel nedividitan ĉefurbon, kaj kies orientan flankon Palestino pretendas, malgraŭ ke la plimulto de la ŝtatoj ne agnoskas unu nek la alian pretendon kaj lasas la aferon al ambaŭflankaj interkonsentoj. Neniu ŝtato rekonas la tutan Jerusalemon kiel israelan krom Israelo, sed kelkaj rekonas pretendojn de Israelo al Okcidenta Jerusalemo kaj/aŭ de Palestino al Orienta Jerusalemo. Ĉiuj tri grandaj monoteismaj religioj (judismo, kristanismo, islamo) konsideras ĝin kiel "Sanktan urbon", sed tio estas ankaŭ motivo de bataloj super tiu ĉi urbo.

Jerusalemo etendiĝas en Juda montaro sur limo de ĉemarejo de Mediteraneo kaj Morta Maro, sur rando de Judea dezerto. La somero en Jerusalemo estas varma kaj seka, la vintro malvarma kaj pluva, kaj de tempo al tempo ankaŭ neĝas.

Masada

La iama juda fortikaĵo Masada (hebrea: "Mecadá" מצדה, "fortikaĵo") troviĝas en Israelo, ĉe la sudokcidenta fino de la Morta Maro. Ĝi estis konstruita fare de reĝo Herodo la 1-a (la Granda) inter ĉ. 40 a. K. kaj 30 a. K., sur loko de kelkcent jarojn pli malnova kaj pli eta fortikaĵo. En sia tempo ĝi estis nekonkerebla. Ĝi situas sur altebenaĵo (granda 300x600 m kaj formo de lozanĝo) kun ŝtonegaj, krutaj deklivoj kaj estas alirebla nur tra mallarĝa (azen)vojeto. Dum la altodiferenco al oriente troviĝanta Morta Maro estas super 400 metroj, tiu ĉe la okcidenta deklivo estas 100 m.

La elstare bona trarigardebleco de la aliraj vojoj helpis la fortikaĵon por la defendo. Herodo la Granda eĉ plufortigis la altebenaĵon: li konstruigis kazematomuron sur la altebenaĵo kun preskaŭ 40 turoj. En la fortikaĵo estis konstruita multaj kontruaĵoj kiel rezervejoj, ĉevalstalo, ripozdomoj kaj palastoj.

Por eviti la konkeron de la dezerta fortikaĵo, oni rezervis nutraĵojn por 12 monatoj kaj oni fosis 12 cisternojn, kiuj povis akcepti, rezervi dekmil kubikmetrojn da pluvakvo.

La konkero de la fortikaĵo okazis nur post kelkaj jarcentoj post morto de Herodo (4 a. K.), kiam okazis juda ribelo kontraŭ la romia okupo en 70 p. K. La juda-romia historiisto Flavius Josephus skribis la konkeran historion de Masada en sia verko "La juda milito". Laŭ tio, oni defendis la fortikaĵon en la jaroj 70 ĝis 73 p. K., post detruo de la templo en Jerusalemo: En Masada batalis nur 973 zelotoj kontraŭ la supereco de 15.000 romiaj legianoj sub komandanto Flavius Silva. La komandanto konstruigis 4-kilometran muron ĉirkaŭ la monto, por disigi la defendantojn disde la ĉirkaŭaĵo. Oni stacionigis tie 8 legianarajn tendarojn, kies restaĵoj estas ankoraŭ hodiaŭ videblaj. Aldone konstruis la romianoj ĉe la okcidenta – pli malalta – deklivo de fortikaĵo unu – ankoraŭ hodiaŭ videblan - okupan kajon, kiu etendiĝis al la muroj de la fortikaĵo. Tra tiu kajo oni alkondukis ramojn (murrompilojn) kaj aliajn okupajn maŝinojn por detrui la murojn. Tio finfine sukcesis.

Flavius Josephus sciigas pri tio, ke la defendantoj – vidante sian senesperan estonton – decidis morti kiel liberaj homoj ol servis la romianojn. Kiam la soldatoj sturmis la fortikaĵon, trovis ili nur du virinojn kaj kvin infanojn vivantajn. Ĉiu alia homo de la fortikaĵo elektis la liberan morton, memmortigis sin.

Post falo de Masada, ĝi restis forgesita, forlasita, escepte de efemeran setliĝon de bizancaj monaĥoj. Oni remalkovris la fortikaĵon en 1838; sed oni elfosis ĝin nur en la 1960-aj jaroj sub gvido de Yigael Yadin.

En la 1960-aj jaroj, Holivudo surigis filmon pri Masada. Katapulto, konstruita por la filmo estas ankoraŭ nun videbla. Tio inspiris Monty Python-on por sia filmo Vivo de Brian.

En 1981 produktis la American Broadcasting Company kvarpartan filman serion pri Masada, kiu estis surscenigita sur la origina loko (reĝisoro Boris Sagal); la serio estis pli poste kompilita al ludfilmo.

La agadoj ĉirkaŭ la fortikaĵo Masada havas ankoraŭ hodiaŭ gravan influon je la memkonscio de la Israel Defense Forces, la israela armeo. La finaj agadoj de la militara baza instruo okazas dum du tagoj sur la fortikaĵo. En ĵuro de la soldatoj, la fortikaĵo iĝas simbolo de la juda memkonscio: "Masada povos denove neniam renversiĝi".

Hodiaŭ Masada estas grava stacio por la turistoj, kiuj vizitas la Mortan Maron, la dezerton Negev kaj la malproksime situantan oazon En Gedi. La vidindaĵoj de Jeriĥo kaj Qumran estas en 2005 pro la streĉa sekureca situo nur tre malfacile atingeblaj.

Ekde 1971 kondukas sur Masada telfero, la Masada-fervojo. Ĝi estas la plej profunde situanta telfero de la mondo.

Samarianoj

La Samarianoj estas malgranda etno-religia komunumo de 654 membroj (popolnombrado 2003), el kiuj 346 loĝas en la Israela urbo Holon kaj 308 en Kiryat Luza (ĉe Nablus) en Palestina regiono. En la 4a jc laŭtakse estis kelkaj centmiloj da Samarianoj, sed post jarcentoj de subpremado kaj devigitaj konvertiĝoj al kristanismo aŭ islamo, en 1917 restis nur 146 Samarianoj. Intertempe ili nombre iom kreskis denove. Ili vivas sian religion sub tre malfacilaj cirkonstancoj, parte en la ŝtato Israelo, parte ekster ĝi; siajn grandajn ceremoniojn tamen ili klopodas por festi kune. Ili havas sian propran ĉefpastrecon.

La nomo Samarianoj devenas de la regiono, kie ili estiĝis kiel popolo; mem ili sin nomas Ŝomerim (prigardantoj, konservantoj). Depende de sia ŝtataneco kaj loĝloko, ili parolas nuntempe la modernan Hebrean aŭ la Araban. Por la liturgio ili uzas proprajn variaĵojn de la klasika Hebrea kaj Aramea.

Templo

Templo (latine templum) estas konstruaĵo, destinita al servo kaj kulto de dio kaj diino.

Laŭ Francisko Azorín templo estas Edifico dediĉita al religia kulto. Li indikas etimologion el la greka temenos, el temnein (apartaĵo), kaj de tie la latina templum. Kaj li aldonas la terminon templeto, por malgranda templo, konstruaĵo similanta tion.

Tiberiado

Tiberiado (Hebree טבריה Tverja; arabe طبرية ; france Tibériade; angle Tiberias) estas urbo en Israelo, sur la okcidenta bordo de la Galilea lago Kinneret (alinome Tiberiada lago au Galilea maro). Ĝin fondis en la jaroj 17-22 Herodo Antipas, filo de reĝo Herodo la Granda. La urbo estis nomita honore al la romia imperiestro Tiberio.

La urbo havas ĉirkaŭ 40 000 loĝantojn.

Ĉemara Cezareo

Ĉemara Cezareo (latine Caesarea Maritima, hebree קיסריה [kejsarija]), nomata plejofte Cezareo de Palestino urbo kaj ĉemara havenurbo en la nuna Israelo, estis starigita de Herodo la Granda en la jaroj -25 a.K -13 a.K kaj situas en la israela marbordo inter Tel Avivo kaj Ĥajfo. La urbo, konata per multaj nomoj (inter kiuj: Cezareo, Kolonio Unua Flavia Aŭgusta Cezara, Cezareo de Herodo, Horvat Qesari, Kaisariyeh, Kessaria, Metropolo de la Siria provinco kaj Palestino, Migdal Shorshon, Qaisariya, Qaisariyeh, Qaysariyah, Qesari, Qisri, Qisrin), sin honoras per la sama nomo de multaj aliaj urboj, inter kiuj Cezareo de Filipo sur la altaĵoj de Golan kaj Cezareo Mazaca (nun turke Kayseri) en Kapadokio. La urbo estis komerca bazo jam en la epoko de Fenicoj (4-a jarcento a.K.).

En 13 a. K. Ĝi fariĝis la politika kaj milita ĉefurbo de Judujo kaj tie rezidis la romia prokuroro kaj guberniestro.

La urbo posedis havenon tre grandan kun moleo kiu protektis la albordiĝojn de sudo kaj okcidento. Ĝi estis dotita per du akvoduktoj kiuj fluigis akvon al urbo el fontoj de la Monto Karmel. La restaĵoj de grandioza amfiteatro ankoraŭ estas videblaj. La urbo estis tredetale priskribita de Jozefo Flavio en Judaj Militoj kaj Judaj Antikvecoj.

Laŭ la kristana tradicio, Petro apostolo tie baptis la centestron Kornelion, dum Sankta Paŭlo tie ofte restadis kaj estis enprizoginita laŭlonge de du jaroj antaŭ ol esti translokigita al Romo.

Post la ribelo de Simon Bar Koĥba, Jerusalemo en 135 estis tute detruita kaj Ĉemara Cezareo fariĝis la centro de la kristanaro de Palestino.

Jam frue Cezareo estis sidejo de episkopo, kaj estas nun titulara episkopujo.

En la 3-a jarcento Origeno tie rezidis longan tempon kaj kreis priteologian altan lernejon kaj biblitekon, kies plej grava teksto estis la dekvoluma Eklezia Historio; kaj tie li redaktis sian plej faman verkon, la Heksaplan.

Eŭzebo tie estis tie episkopo en la epoko ekde proksimume 315. Per la financa subteno de Panfilo, presbitero en Ĉemara Cezareo, la biblioteko fariĝis unu el la plej famaj de tiu epoko ĉar gastigis pli ol 30.000 manuskriptoj.

Gregorio de Nazianco, Bazilo la Granda kaj Hieronimo longdaŭre vizitis Cezareon por studi siajn temojn pli profunde.

En la urba teatro estis retrovita en la jaroj sesdekaj la fama skribaĵo de Pilato kiu lin revenigis en la historion el kiu aŭdaculoj lin elirigis por facile igi fantazia la tutan originan historion de kristanismo.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.