Hebrea lingvo

La hebrea lingvo (hebree: עברית, ivrit [ivRIT]) estas okcidenta semida lingvo el la Afrikazia lingvaro, nome la antikva lingvo de la hebreojizraelidoj en la Biblio, kvankam la lingvo mem ne estas aludita per la nomo Hebrea en la Tanaĥo,[1] La plej fruaj ekzemploj de verkita pra-hebrea datas el la 10a jarcento a.K.[2] Ĝi estas la komuna lingvo de la judoj, kaj nuntempe oficiala lingvo en Israelo. Entute kaj nuntempe, la hebrea estas parolata de totalo de 9 milionoj da personoj tutmonde.[3]

Oni kredas ke iam inter la jaroj 200 kaj 400 de nia erao en la sekvoj de la Bar-Koĥba-ribelo, ĝi iom post iom ĉesis esti lingvo parolata, dum en la regiono la aramea kaj je malpli etendo la greka estis jam en uzado kiel internaciaj lingvoj, ĉefe inter elitoj kaj enmigrantoj.[4]. La hebrea tamen restadis, dum la tuta historio, la ĉefa skriblingvo de la judoj, ne sole por religio kaj studado, sed ankaŭ por ĉiutagaj dokumentoj, interjuda komerco, literaturo, filozofio, medicino kaj scienco. La Jud-Germana kaj poste la orienteŭropa movado de la "Haskala" ĝin modernigis kaj preparis por laika uzo. La moderna nacia movado (cionismo) ĝin revigligis kiel verkitan kaj parolatan lingvon en Otomana Palestino en la du lastaj jardekoj de la 19-a jarcento. La Brita Mandato de Palestino rekonis la hebrean kiel unu el la tri oficialaj lingvoj de la nova ŝtato (nome la angla, la araba kaj la hebrea). La hebre-parolanta komunumo en Palestino rapide kreskis kaj jam post la unua mondmilito, ekde la jaroj 1920-aj, la hebrea fariĝis la ĉefa lingvo, skribe kaj parole, de la juda komunumo. Ĝi nature fariĝis la ĉefa lingvo de la nova ŝtato Israelo en 1948. Hodiaŭ ĝi estas la ĉefa lingvo de ĉirkaŭ 5 milionoj da israelaj judoj kaj almenaŭ la dua lingvo de unu miliono da israelaj araboj. Laŭ Etnologiisto, ĉirkaŭ 1998, la hebrea estis iĝanta la lingvo de 5 milionoj da personoj tutmonde.[5] Usono estis la dua plej granda hebreparolanta loĝantaro, kun 220,000 fluaj parolantoj,[6] ĉefe el Israelo.

La moderna hebrea estas unu el la du oficialaj lingvoj de Israelo (dum la alia estas la moderna normiga araba), dum antaŭmoderna hebrea estas uzata por preĝado aŭ studado en Judaj komunumoj ĉirkaŭ la tuta mondo nuntempe. Antikva hebrea estas ankaŭ la liturgia lingvo de Samarianoj, dum la moderna hebrea aŭ la araba estas ties gepatra lingvo. Kiel fremda lingvo, ĝi estas studata ĉefe de Judoj kaj studentoj de Judismo kaj de Israelo, kaj de arkeologoj kaj de lingvistoj specializiĝantaj en Mezoriento kaj ties civilizacioj, same kiel de teologoj en kristanaj seminarioj.

Hebrea lingvo
עברית
Parolata en Israelo
Parolantoj 7 milionoj en Israelo
Skribo hebrea alfabeto
Lingvistika klasifiko
Afrikazia
Semida lingvaro
Nordokcidenta semida lingvaro
Kanaana lingvaro
Hebrea lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Flago-de-Israelo.svg Israelo
Reguligita de Akademio de la Hebrea Lingvo (‫האקדמיה ללשון העברית‬) HaAqademia LaLashon Ha‘Ivrit
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 he
  ISO 639-2 heb
  ISO 639-3 heb
  Glottolog hebr1246
Angla nomo Hebrew
Franca nomo hébreu
Vikipedio
Annava165
Hebreaj, Arabaj kaj Anglaj multlingvaj signaloj en Israela ŝoseo.
Sefer-torah-vayehi-binsoa
Hebrea skribaĵo uzata por verkado de Toraha rulaĵo. Notu ornamajn "kronojn" super la pintoj de kelkaj literoj.
Rashiscript
Raŝia skribmaniero.

Trajtoj

Aleppo Codex Joshua 1 1
Kodekso de Aleppo: 10a-jarcenta Hebrea Biblio kun Masoreta interpunkcio (Joŝua 1:1).

La hebrea estas skribata per la hebrea alfabeto, kiu devenas de la internacia aramea alfabeto, kies origino estas la hebrea-fenica antikva alfabeto, uzata de ĉiuj variantoj de la hebrea-fenica lingvo kaj ankaŭ la origino de la greka, etruska kaj latina alfabetoj. Tiu malnova hebrea-fenica alfabeto tamen ne malaperis komplete ĝis la ribelo kontraŭ la romanoj en 125 kaj la Bar-Koĥba-ribelo. La nova hebrea alfabeto ankaŭ estis uzata por skribi multajn aliajn "judajn" lingvojn, kiel la jud-germanan, la jud-hispanan, la jud-araban, la jud-persan, la jud-ĉeĥan, ktp.

La hebrea alfabeto konsistas ĉefe el konsonantoj, sed eblas aldoni strekojn kaj punktojn por montri vokalojn, sed tio estas kutima nur en la vortaroj, en eldonoj de la Biblio, en libroj por infanoj kaj en poezio. Precipe en post-bibliaj verkoj, estas emo uzi kelkajn literojn ankaŭ kiel vokalojn. Hebreaj vortoj, kiel la vortoj de ĉiuj ŝemidaj lingvoj, baziĝas sur trikonsonantaj radikoj. Rilatajn ideojn eblas formi per aldono aŭ ellaso de prefiksoj kaj finaĵoj, kaj ŝanĝo de internaj vokaloj. Ekzemple, la vorto sefer signifas «libro». Ĝia radiko estas s-f-r, kaj per aldonoj al tiu radiko eblas formi sifrija («biblioteko»), sifrut («literaturo»), kaj sipur («rakonto»; la konsonantoj [f] kaj [p] estas unu sama fonemo en la hebrea). Oni legas hebreajn tekstojn de dekstro al maldekstro, kiel la arameajn kaj la arabajn.

Akademio de la Hebrea Lingvo

Academy of the Hebrew Language
Akademio de la Hebrea Lingvo.
1735 Grammar of Hebrew by Judah Monis
Anglalingva gramatiko de la hebrea fare de Judah Monis, publikigita la unuan fojon en 1735 por la lernantoj de Harvardo.

La Akademio de la Hebrea Lingvo (hebree, הַאֲקָדֶמְיָה לַלָּשׁוֹן הַעִבְרִית, Ha'academia Lalashón Ha'ivrit), kreita laŭ leĝo de la Kneset de 1953 kiel la supera institucio por la hebrea lingvo, ĝi difinas la normigon de la gramatiko, la ortografio, la reguloj de la transkribado kaj hebreaj interpunkciaj diakritoj, bazitaj sur la historia evoluo de la lingvo. La Akademio konsistas el 23 membroj, inter ili lingvistoj, profesoroj de judaj studoj kaj bibliaj, kaj ankaŭ fakuloj en aliaj kampoj, poetoj, verkistoj, tradukistoj kaj aliaj. La decidoj de la Akademio pri lingvistiko, leksiko kaj idiomaĵo estas devigaj por ĉiuj oficialaj instancoj de Israelo.

Diversaj variantoj

Biblia Hebrea (Hebree: עִבְרִית מִקְרָאִית Ivrit Miqra'it aŭ לְשׁוֹן הַמִּקְרָא Leshon ha-Miqra), nomita ankaŭ Klasika Hebrea, estas arkaika formo de Hebrea, nome kanaana semida lingvo parolata de judoj en la areo nune konata kiel Israelo, iome okcidente de la rivero Jordano kaj oriente de la Mediteranea Maro. La termino "Hebrea" ne estis uzata por la lingvo de la Biblio,[7] kiu estis referencata kiel Kanaana aŭ Judaha,[7] sed la nomo estis uzata en tekstoj en Greka kaj Miŝna Hebrea.[7]

La Miŝna Hebrea estis parolata ĝis la dua jarcento a.K.

Hebrea influo en Esperanto

Targum
Paĝo el 11a-jarcenta aramea Targum, nome manuskripto de la Hebrea Biblio.

La uzo de la hebrea lingvo kiel lingvo de la Biblio kaŭzis, ke pluraj hebreaj etimoj estis adoptataj en la fontolingvoj de Esperanto (same kiel en multaj aliaj lingvoj), kaj de tie en Esperanto. Ekzemple: Jehovo, Kabalo, Mesio, rabeno, Pasko, sabato, semidoj.

Ofta eraro estas la senpensa transpreno de la angla traskribo de la hebreaj nomoj al Esperanto. Se la angla teksto skribas sh, tie plej verŝajne devas stari en Esperanto ŝ (ekzemple angle Sharon, en Esperanto Ŝaron).

Multaj personaj nomoj de la okcidenta civilizo estas origine hebreaj : Davido, Johano, Jozefo, Lazaro, Miĥaelo, Raĥel ktp.

Pluraj vortoj venis rekte el la hebrea : aŝkenazoj, gojo, koŝera, Pesaĥo, sefardoj, ŝabato.

Bildaro

Silwan-inscr
Penteteuch

Folio de la hebrea Pentateŭko (El. 20,1-5).

Hebrew vowel chart

La vokaloj (fonemoj) de moderna (israela) Hebreo.

Hebkeyboard

Dulingva Hebre-latina klavaro.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. En la Tanaĥo (Juda Biblio), la lingvo estis aludita kiel Jehudit "la lingvo de Judah" aŭ səpaṯ kəna‘an "la lingvo de Kanaano". "A History of the Hebrew Language". google.co.uk. [1] Alirita la 2an de Februaro 2016. Rick Aschmann, “Hebrew” in Genesis [2] Alirita la 2an de Februaro 2016. Postaj Helenismaj verkistoj kiaj Jozefo kaj la Evangelio de Johano uzis la terminon Hebraisti por aludi kaj al Hebreo kaj kaj al Arameo."A History of the Hebrew Language". google.co.uk. Samloke
  2. "Most ancient Hebrew biblical inscription deciphered". Physorg.com. [3] Alirita la 2an de Februaro 2016.
  3. Nachman Gur, Behadrey Haredim. "Kometz Aleph – Au• How many Hebrew speakers are there in the world?". [4] Alirita la 2an de Februaro 2016.
  4. "Se vi ne povus paroli la grekan ĉirkaŭ la tempon de la komenca kristanismo vi ne povus havi postenon. Vi ne povus havigi al vi bonan postenon, profesian laborpostenon. Vi devis koni la grekan aldone al vi propra lingvo. Kaj tiele vi venus al punkto kie Judoj... la Juda komunumo en onidiru Egipton kaj en grandaj urboj kiaj Aleksandrio vi ne konur Hebrean pli ol ili konas nur la Grekan. Kaj tiel vi bezonos Grekan version en la sinagogo." -- Josheph Blankinsopp, Professor of Biblical Studies University of Notre Dame in A&E's Who Wrote the Bible
  5. Moderna Hebrea ĉe Ethnologue (18a eld., 2015) Classical Hebrew (liturgical) at Ethnologue (18a eld., 2015), Samaria Hebrea (liturgia) ĉe Ethnologue (18a eld., 2015), Amonia (formortinta) ĉe Ethnologue (18a eld., 2015), Moabia (formortinta) ĉe Ethnologue (18a eld., 2015), Edomia (formortinta) ĉe Ethnologue (18a eld., 2015)
  6. "Table 53. Languages Spoken At Home by Language: 2009", The 2012 Statistical Abstract (U.S. Census Bureau), http://www.census.gov/compendia/statab/cats/population/ancestry_language_spoken_at_home.html, retrieved 2011-12-27
  7. 7,0 7,1 7,2 The Biblical World, John Barton, Taylor & Francis, 2004, p7 Quote: "Interestingly, the term 'Hebrew' (ibrit) is not used of the language in the biblical text"

Bibliografio

  • Hoffman, Joel M. In the Beginning: A Short History of the Hebrew Language. New York: NYU Press. ISBN 0-8147-3654-8.
  • Izre'el, Shlomo (2001). Benjamin Hary, eld. "The Corpus of Spoken Israeli Hebrew". (CoSIH): Working Papers I. [5] Alirita la 2an de Februaro 2016.
  • Klein, Reuven Chaim (2014). "Lashon HaKodesh: History, Holiness, & Hebrew". Mosaica Press. ISBN 978-1937887360. [6] Alirita la 2an de Februaro 2016.
  • Kuzar, Ron (2001). Hebrew and Zionism: A Discourse Analytic Cultural Study. Berlin & New York: Mouton de Gruyter. ISBN 3-11-016993-2.
  • Laufer, Asher (1999). Hebrew Handbook of the International Phonetic Association. Cambridge University Press. ISBN 0-521-65236-7.
  • Sáenz-Badillos, Ángel (1993). A History of the Hebrew Language. Tradukita de John Elwolde. Cambridge, England: Cambridge University Press. ISBN 0-521-55634-1.
  • Zuckermann, Ghil'ad (2003). Language Contact and Lexical Enrichment in Israeli Hebrew. Palgrave Macmillan. (ISBN 9781403917232 / ISBN 9781403938695)

en Esperanto

  • HAMMING, G. La aspigo de la hebrea lingvo. En: Scienca Revuo, vol. 2, n-ro 6 (1950), pp. 43-58 (online)

Eksteraj ligiloj

Akademio de la Hebrea Lingvo

31°46′20.34″N 35°11′54.71″E

La Akademio de la Hebrea Lingvo (hebree, הַאֲקָדֶמְיָה לַלָּשׁוֹן הַעִבְרִית, Ha'akademia Lalashón Ha'ivrit), kreita laŭ leĝo de la Kneset de 1953 kiel la supera institucio por la hebrea lingvo, ĝi difinas la normigon de la gramatiko, la ortografio, la reguloj de la transkribado kaj hebreaj interpunkciaj diakritoj, bazitaj sur la historia evoluo de la lingvo.

La Akademio konsistas el 23 membroj, inter ili lingvistoj, profesoroj de judaj studoj kaj bibliaj, kaj ankaŭ fakuloj en aliaj kampoj, poetoj, verkistoj, tradukistoj kaj aliaj.

La decidoj de la Akademio pri lingvistiko, leksiko kaj idiomaĵo estas devigaj por ĉiuj oficialaj instancoj de Israelo.

Biblia Hebrea

Biblia Hebrea (Hebree: עִבְרִית מִקְרָאִית Ivrit Miqra'it aŭ לְשׁוֹן הַמִּקְרָא Leshon ha-Miqra), nomita ankaŭ Klasika Hebrea, estas arkaika formo de Hebrea, nome kanaana semida lingvo parolata de judoj en la areo nune konata kiel Israelo, iome okcidente de la rivero Jordano kaj oriente de la Mediteranea Maro. La termino "Hebrea" ne estis uzata por la lingvo de la Biblio, kiu estis referencata kiel Kanaana aŭ Judaha, sed la nomo estis uzata en tekstoj en Greka kaj Miŝna Hebrea. Biblia Hebrea estas atestita el ĉirkaŭ la 10a jarcento a.K., kaj pluis tra kaj trans la periodo de la Dua Templo, kiu finis en la sieĝo de Jerusalemo (70 p.K.).

La Biblia Hebrea eventuale disvolviĝis en la Miŝna Hebrea, kiu estis parolata ĝis la dua jarcento a.K.

Cionismo

Cionismo (laŭ Ciono) estas juda nacia movado, estiĝinte en la dua duono de la 19-a jarcento, kun la celo akiri propran judan ŝtaton en la regiono kiun la judoj tradicie nomas "la Lando Israelo", sed ankaŭ estas konata kun la nomo Palestino. La vorton elpensis en 1890 la juda viena ĵurnalisto Nathan Birnbaum. Ĉi tiu movado gvidis al la kreiĝo de la nuntempa ŝtato Israelo.

La cionismo estiĝis inter la judoj de la eŭropa diasporo. Ĝi proponis krei judan ŝtaton en Palestino, kie judoj povus trovi liberecon de persekutoj kaj diskriminacio. Oni elektis ĉar tiu estis la loko kie origine naskiĝis la koncepto de juda popolo, en la periodo inter la jaro 1300 A.K. ĝis la detruo de la Dua Templo. La plejmulto de la judoj elmigris de Palestino post la Romia konkero, antaŭ preskaŭ du mil jaroj. Tamen, ne ĉiuj judoj foriris, kaj de tiam ĝis nun preskaŭ ĉiam ekzistis judaj komunumoj en la regiono. En la judaj religio kaj kulturo travivis la ideo ke tiu lando estas sankta. Laŭ la juda religio, post la reveno de la Mesio, ĉiuj judoj retroviĝos tie. La preĝoj kiujn judoj recitas por Jom Kippur kaj Pesaĥo finiĝas kun la frazo "venontjare en Jerusalemo", kaj laŭ la juda religia leĝo, Alija (la migrado al Israelo) estas bona ago por judoj. Dum la Mezepoko, estis kazoj de famaj judoj kiuj migris al la Lando de Israelo kun siaj sekvantoj. Tamen, oni devas diri ke ĝis la alveno de la Cionisma Movado, preskaŭ ĉiuj judoj trans la mondo ne pensis efektive migri al la Lando de Israelo, sed verŝajne vidis la aferon nur en metafora maniero.

Danielo

Danielo estas vira persona nomo. Ĝi originas el la hebrea lingvo דָּנִיּאל [danijel] (=Dio estas mia juĝanto). La virina paro estas Daniela. Parenca nomo de Danielo estas Danilo.

Ghil'ad Zuckermann

Ghil'ad Zuckermann (hebree: גלעד צוקרמן ; ĉina lingvo: 诸葛漫 (simpligita); 諸葛漫 (tradicia) / Zhūgěmàn (Pinyin);japana lingvo: 佐藤幸永 Sato Yukinaga; naskiĝis 1971), D.Phil. (Oxon.), Ph.D. (Cantab.), M.A. (summa cum laude) (Tel Aviv), estas israela itala brita aŭstralia profesoro de lingvistiko en la universitato de Adelajdo, Aŭstralio.

Hebrea alfabeto

La hebrea alfabeto estas konsonanta alfabeto, per kiu la hebrea kaj jida lingvoj estas skribataj. En certaj situacioj la hebreaj literoj estas uzataj ankaŭ kiel ciferoj.

La hebreajn vortojn oni skribas de dekstre maldekstren. Vokal-literoj ne ekzistas, kio povas okazigi plursencecon; la kunteksto, tamen, plej ofte klarigas, kiu signifo estas celata. Por faciligi al lernantoj, ĝuste prononci la vortojn (kaj ĝuste elekti la signifon), kaj en certaj kazoj, kiam la ekzakta prononco gravas, la vokaloj estas indikitaj per punktetoj (‏ניקודות‎ niqqudot, vidu malsupre). La tiel-nomata punktita skribo uziĝas ĉefe en la malaltaj niveloj de la lernejo, en lingvokursoj, en porinfanaj libroj kaj en la tanaĥo. La ĉiutaga lingvo ne uzas ĝin.

Jam (malofte) en la malnova hebrea lingvo kaj tre ofte en la hodiaŭa lingvo, la literoj jod kaj vav estas uzataj por indiki vokalajn sonojn:

vav povas indiki, krom la sono [v], la vokalsonojn [u] kaj [o].

jod povas indiki, krom la sono [j], la vokalsonojn [i], [e], [ej] kaj [aj].

Hebrelingva Vikipedio

La hebrelingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la hebrea lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon ויקיפדיה: האנציקלופדיה החופשית; latinliterigite Vikipedja: ha-entsiklopedja ha-ḥofŝit, [wikiˈpedja ha(ʔ)entsikloˈpedja haχofˈʃit]. La projekto fondiĝis en julio 2003 kaj atingis 100 000 artikolojn en januaro 2010. La 17-an de septembro 2019 ĝi enhavas 250 305 artikolojn.

Hebreoj

La vorto hebreo en Esperanto tradicie estas samsignifa kun judo. Ekzemple L. L. Zamenhof, la iniciatinto de la lingvo, ĉiam parolis pri si kiel hebreo. La vorto estas plu uzata en tiu senco, sed nuntempe multe pli oftas judo. Eblas ankaŭ diferencigi la sencojn de judo kaj hebreo, donante al ĉi-lasta pli historian signifon. – La tradician religian lingvon de judoj kaj la nunan oficialan lingvon de Israelo oni nomas la Hebrea lingvo.

La ĉi-posta teksto temas pri la hebreoj en la genta senco. "Hebreoj" povas ankaŭ esti mallongigita nomo por la libro Epistolo al la Hebreoj en la Nova testamento.

Origine la termino "hebreoj" (en hebrea lingvo עברים, עבריים iv-RIM, iv-ri-JIM) nomas anojn de gento aŭ gentaro deveninta (almenaŭ tradicie) de la biblia patriarĥo Eber (Genezo 11:14-17). La tradicie plej grava frua hebreo, ses generaciojn post Eber, estis Abram, poste Abraham, kies tradician historion oni povas legi en la biblia libro Genezo (ĉapitroj 11-25) kaj aliaj fontoj. Laŭ Genezo, Abram ekmigris el la urbo Ur la Ĥaldea kaj post pasloĝado en Ĥaran al la lando Kanaana, laŭ voko de Dio la Eternulo, kiu promesis doni al li terenon kaj fari el lia idaro sennombran nacion.

Israelo

Israelo (hebree מדינת ישראל, Medinat Jisra'el, arabe دولة إسرائيل, Daŭlat Isrâ'îl, Ŝtato de Israelo) estas lando en Sud-Okcidenta Azio, la naskiĝejo de Judismo, la tria plej sankta loko por Islamo kaj tre grava tero al aliaj monoteismaj religioj – Kristanismo kaj la Bahaa Kredo. La financa kaj teknologia ĉefurbo de Israelo estas Telavivo kaj ĝia proklamata ĉefurbo estas Jerusalemo, kvankam ĝia suvereneco super tiu urbo estas nur rekonata de Usono.La moderna ŝtato de Israelo identigas siajn radikojn kun la malnova Tero de Izraelo (Erec Jisrael), centra koncepto de la Judismo de tri mil jaroj. Post la Unua Mondmilito, la Ligo de Nacioj aprobis la Britan mandaton Palestinon kun la intenco, krei nacian „hejmon por la juda popolo“. En 1947, la Unuiĝintaj Nacioj (UN) aprobis la dividon de Palestino en du ŝtatojn judan kaj araban. La 14-an de majo de 1948, la ŝtato de Israelo deklaris sian sendependecon, kiu estis sekvita de la Milito de Sendependeco kun la apudaj arabaj ŝtatoj, kiuj malakceptis la planon de la UN. En 1949 Israelo estiĝis membro de la UN. La pluaj venkoj en serio de postaj militoj konfirmis ĝian sendependecon kaj plivastigis la limojn de la juda ŝtato trans tio, kion intencis la Plano de Divido de la Unuiĝintaj Nacioj. De tiam, Israelo estas en konflikto kun multaj de la najbaraj arabaj landoj. De ĝia fondo, la limoj de Israelo kaj eĉ ĝia rajto ekzisti estis temo de diskutadoj, speciale inter ĝiaj arabaj najbaroj. Tamen, Israelo subskribis klopoditan pacon kun Egiptio kaj Jordanio, kaj ili faras penadojn por atingi permanentan interkonsenton kun la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato.

Jerusalemo

Jerusalemo (hebree ירושלים Jeruŝalajim, arabe القـُدْس Al-Quds, oficiale en Israelo أُورشَلِم القـُدْس Urŝalim al-Quds) estas urbo, kiun Israelo pretendas kiel nedividitan ĉefurbon, kaj kies orientan flankon Palestino pretendas, malgraŭ ke la plimulto de la ŝtatoj ne agnoskas unu nek la alian pretendon kaj lasas la aferon al ambaŭflankaj interkonsentoj. Neniu ŝtato rekonas la tutan Jerusalemon kiel israelan krom Israelo, sed kelkaj rekonas pretendojn de Israelo al Okcidenta Jerusalemo kaj/aŭ de Palestino al Orienta Jerusalemo. Ĉiuj tri grandaj monoteismaj religioj (judismo, kristanismo, islamo) konsideras ĝin kiel "Sanktan urbon", sed tio estas ankaŭ motivo de bataloj super tiu ĉi urbo.

Jerusalemo etendiĝas en Juda montaro sur limo de ĉemarejo de Mediteraneo kaj Morta Maro, sur rando de Judea dezerto. La somero en Jerusalemo estas varma kaj seka, la vintro malvarma kaj pluva, kaj de tempo al tempo ankaŭ neĝas.

Johano Reuchlin

Johannes REUCHLIN [rojhlin] (naskiĝis en Pforzheim, la 29-an de januaro 1455; mortis en Stuttgart, la 30-an de junio 1522) germana humanisto, helenisto kaj hebreisto, kiu granda parto de sia vivo fariĝis la centro de ĉiuj studoj grekaj kaj hebreaj en Germanio.

Lia verko rudimenta linguae hebraicae (rudimentoj de la hebrea lingvo, 1506) estis signifa por intensigi la studon de tiu lingvo en Eŭropo.

(Alia titolo donata por tiu verko estas De Rudimentis Hebraicis = pri hebreaj rudimentoj.)

La patro de Reuchlin, Georg, estis administranto de dominikana monaĥejo.

Reuchlin laŭ tiama kutimo tradukis sian germanan nomon (Johannes Reuchlin [rojhlin] ) al la helena formo Kapnion (= "fumeto", germane Räuchlein, prononcata tre simile al Reuchlin).

Reuchlin lernis la hebrean de Jakob ben Jeĥiel Loans kaj estis la unua germano, kiu science okupiĝis pri tiu lingvo.

Pro tio li estis konsultita de imperiestro Maksimiliano, kiam Johannes Pfefferkorn proponis la detruon de ĉiuj hebreaj libroj kiel rimedon konverti la judojn al kristanismo.

Reuchlin demonstris, ke ekzistas hebreaj libroj de alta valoro, kaj oponis la detruadon.

Kiam disvastiĝis la konvinko, ke la Talmudo ne enhavas ion kontraŭ-kristanisman,

Papo Leono la 10-a deklaris, ke tiu opinio estas herezo.

Tio efektive malpermesis al Reuchlin publike esprimi sian konvinkon.

Reuchlin estis la elstara germana reprezentanto de humanismo.

Lia naskiĝurbo Pforzheim ekde 1955 ĉiun duan jaron atribuas la premion Reuchlin por laboroj en la spirito de humanismo.

Josef Kohen-Cedek

Josef Kohen - Cedek (naskiĝis la 1904 en Vilno, Litovio; mortinta la 21-a de decembro 1991 en Jerusalemo, Israelo) estis unu el la plej elstaraj esperantistoj en Israelo.

En la aĝo de 12 jaroj li eklernis Esperanton sekve de konversacio kun d-ro L. L. Zamenhof, vizitinte lian klinikon en Varsovio.

En 1925 li ekloĝis en Israel-lando (tiama Palestino), kie li laboris kiel instruisto en gimnazioj de Tel-Avivo kaj Jerusalemo, ĝis sia emeritiĝo.

Li aktivis en la Esperanto-movado en Palestino kaj Israelo gvidante kursojn, redaktante dum multaj jaroj la landan Esperanto-revuon kaj organizante tutlandajn kaj mezorientajn Esperanto-kongresojn. Li estis honora komitatano de Esperanto-Ligo en Israelo.

Sed lia ĉefa kontribuo al la Esperanto-movado estis la literatura agado. Li verkis en Esperanto originale kaj traduke: Lia traduka laboro de la hebrea lingvo en Esperanton estis lia ĉefa gloro. En 1987 aperis, eldonita de ELI, Antologio de la hebrea poezio, kiu entenis 140 versaĵojn tradukitajn el la hebrea. Dekoj da liaj poemoj aperis en diversaj Esperanto-revuoj dum la jaroj.

Judoj

Judoj estas la gento kiu tradicie parolis la hebrean kaj sekvis judismon, kvankam multaj Judoj ne komprenas la hebrean kaj/aŭ ne sekvas la judan religion. La juda religio havas fortan kredon pri la nuna teritorio de Israelo; tiu ligo estas centra al la cionismo, komence nereligia politika movado inter la Judoj dum la 20a jarcento.

Estas du ĉefaj specoj de Judoj, laŭ origino:

Sefardoj

AŝkenazojJe 2000 estis 13 milionoj da Judoj dise tra la mondo: 5800 mil en Usono (44%), 4847 mil en Israelo (37%), 600 mil en Francio (5%), 550 mil en Rusio kaj 400 mil en Ukrainio, inter aliaj. Do 81% el Judoj nun loĝas en du nacioj: Usono kaj Israelo. Novjorko mem havas 1750 mil Judojn. Sed tio estas moderna fenomeno: antaŭ 1930, Ukrainio, Germanio, Pollando kaj Litovio havis grandajn nombrojn de Judoj. Dum la Dua mondmilito, Hitlero murdis du trionojn de la Judoj de Eŭropo. Nun Germanio havas nur 100 mil Judojn (2005). En 1939 estis 16.7 milionoj da Judoj.

Kaj la kristanismo kaj la islamo havas radikojn en la juda religio.

Kvankam ili estas gento malgranda kaj ofte senlanda, la Judoj estas gento profunde influa. Tamen, oni devas konscii pri tio, ke la Judoj ne estas raso, ke tio, kion oni priskribas kiel "judaj originoj" estas tre diversaj, kaj ke multaj el la famaj figuroj, kiujn oni komune identigas kiel "Judoj", ne apartenis al la religio kaj ne vidis sin mem kiel Judoj (Spinozo, Markso, Lev Trockij) kaj ofte ne estis edukitaj en la juda religio kaj tradicioj (Markso, Trockij). Eĉ la difino de Judoj kiel gento estas kontroversa; tradicie, la reformisma judismo forte kontraŭis ĝin, kaj deklaris ke judismo estas simple religio. El la vidpunkto de la cionismo, ĉiuj Judoj estas anoj de nacio; tiu vidpunkto estas eĉ pli kontroversa. De la antikva periodo al la 18a jarcento, la Judoj estis relative izolitaj el la ĉirkaŭaj kulturoj. La grandaj kontribuoj de multaj homoj de juda origino al la universala kulturo komencis post la emancipiĝo, kaj do je la sama tempo, kiam "Judo" ĉesis havi klaran signifon kaj gravecon kiel socia priskribo, kaj ian necesan signifon pri individuo priskribita kiel tiu.

Karaimoj

La karaimoj (laŭ la krimee karaima lingvo: singularo къарай - karaj, pluralo къарайлар - karajlar; laŭ la karaima lingvo de Trakai: singularo karaj, pluralo karajlar, laŭ la hebrea lingvo: קָרָאִים - karajim, "legantoj"), estas gento kaj kultura komunumo de etne turkaj anoj de judismo de karaimoj en Orienta Eŭropo.

Origine la karaimoj vivis precipe sur la Krimea duoninsulo, norde de la Nigra Maro, sed dum la mezepoko la litova grandduko Vytautas ([Vitaŭtas], Esperante: Vitaŭto) donis al ili vivolokojn en la nordo de sia regno, la hodiaŭa Litovio, kaj aparte en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Trakai proksime de Vilno, kie estis la centro de la litova mezepoka regno.

Ofte la gento nomitas "krimeaj karaimoj", kio estas misgvida nomo, ĉar multaj branĉoj de la kultura komunumo trovis vivlokojn en diversaj partoj de orienta Eŭropo kaj okcidenta Azio. Tamen necesas diferencigi inter la turkeca gento "karaimoj", kiu origine vivis sur la krimea duoninsulo kaj de tie disiris al diversaj lokoj de orienta Eŭropo kaj okcidenta Azio, kaj la religia grupo "judismo de karaimoj", kiu inkluzivis ankaŭ anojn parolantajn aramee, hebree kaj arabe kaj vivantaj historie en Levanto, Anatolio kaj la regiono de hodiaŭa Sirio, Libano, Israelo kaj Jordanio.

Libro de Jeremia

La Libro de Jeremia aŭ simple Jeremia (hebree יִרְמְיָהוּ, Jirməjāhū) estas libro de la Tanaĥo (laŭ judisma teologio) aŭ de la Malnova Testamento (laŭ kristanisma teologio) en la Biblio.

Ĝi estas verkita de Jeremia (laŭ literumo de L. L. Zamenhof kun finaĵo "-a", sed ankaŭ skribebla Jeremio), unu el la profetoj en la historio de judismo.

Por la judoj ĝi apartenas al la "profetaj libroj" (nomata Nevi'im, (hebree נְבִיאִים, la profetoj"), la dua parto de la Tanaĥo. Ene de tio, ĝi estas en la subgrupo "postaj profetoj" aŭ Nevi'im Aharonim [נביאים אחרונים], kune kun la libro de Jesaja kaj libro de Jeĥezkel.

En la kristanaj biblioj la verkaĵo estas envicigita post la Libro de Jesaja, kaj estas la dua el kvin verkoj de la grupo "grandaj profetoj" (Jesaja, Jeremia, Plorkanto, Jeĥezkel kaj Daniel).

La libro, verkita en kompleksa kaj poeta hebrea lingvaĵo, konservis la diraĵojn kaj eventojn ĉirkaŭ la vivo de la juda profeto Jeremia, kiu vivis en la tempo de la detruo de la templo de Jerusalemo (587 antaŭ nia erao) post konkero de la Reĝlando Judio kaj ties ĉefurbo Jerusalemo fare de la babilonia armeo de Nebukadnecaro la 2-a.

La traduko de la hebrea lingvo al Esperanto, kiel la tuta Tanaĥo, estas verkaĵo de L. L. Zamenhof kaj apartenas al la klasika literaturo de la internacia lingvo.

Libro de la Saĝo

Libro de la Saĝo, aŭ la Saĝo de Salomono aŭ simple Saĝo (greke: Σοφία Σολομώντος = Saĝo de Salamono; latine: Sapientia = Saĝo) estas teksto de la kristana Biblio (Septuaginto kaj Vulgato kaj Nova Vulgato) sed ne akceptita en la Tanaĥo (hebrea biblio) eble pro tio, ke la libro ne estis verkita en la hebrea lingvo. La protestantaj eklezioj sekvas la hebrean kanonon kaj tial por ili tiu libro estas nur apokrifaĵo, kvankam hodiaŭ multaj iliaj presitaj biblioj ĝin entenas.

Tiu libro estis origine skribita en la antikva greka kaj ĝia redakto hipoteze okazis en Aleksandrio ĉirkaŭ la jaro 50 antaŭ Kristo, fare de nekonata aŭtoro. Sinsekva tradicio aldonis la Saĝo «de Salomono», eble cele ĝin nobligi kiel jam okazis por diversaj bibliaj libroj konvencie asignitaj al la fama reĝo.

Ĝi etendiĝas laŭ 19 ĉapitroj kun diversaj eldiroj tipaj de la saĝo, kun aparta ekzaltado de la Teologia Saĝo priskribita kiel personulo ĉe Dio kun Dio en Dio. Tiu penso estas aludata ankaŭ en aliaj bibliaj prisaĝaj libroj kiel en en la Alta Kanto kaj Kohelet.

Mesianismo

Mesianismo aŭ Mesiismo estas kredo en la alveno—aŭ reveno—de dia liberiganto, Mesio [mashiah en la hebrea lingvo, christós en la greka ], kun povo forigi la maljustaĵojn suferitajn de difinita grupo. Ĝi ĝenerale havas konektojn kun ideoj pri utopioj, alportitaj de eksteraj instancoj, ne ĉiam kun apogo de la propra grupo.

La pli konata mesianismo havas judan originan, kaj estis grava en la naskiĝo de kristanismo. Aliaj religioj havas mesiecajn karakterojn, adaptitaj al propraj trajtoj.

Tanaĥo

La Tanaĥo (hebree תנ״ך) estas aro da hebree skribitaj libroj, kune formantaj la skriban fundamenton de la juda religio. Ĝi siavice estas bazo de la kristana Malnova Testamento de la Biblio, kiu konsistas plejparte el la samaj, sed parte alimaniere ordigitaj libroj; ankaŭ la traduko kaj interpreto kutime ege malsamas inter la du religioj.

En la hebrea lingvo, la nomo estas akronimo por la tri partoj, el kiuj ĝi konsistas: «la leĝo» – ‎‏תורה‎ Tora –, «la profetoj» – ‎‏נביאים‎ Nevi`im – kaj «la skriboj» – ‎‏כתובים‎ Ketubim aŭ Ketuvim (la litero kaf prononciĝas [ĥ] en vortfina pozicio).

Theodor Herzl

Theodor HERZL [tEodor hErcl] (naskiĝis 2-an de majo 1860 en Pest (urbo) en Aŭstrio-Hungario, mortis la 3-an de julio 1903 en Edlach en Malsupra Aŭstrio) estis aŭstra ĵurnalisto kaj verkisto.

Li estas konsiderata unu el la decidaj personoj kiuj kreis cionismo, do rezulte de la ŝtato Israelo.

En la hebrea lingvo oni nomas lin "Benjamin Ze'ev" (בנימין זאב).

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.