Hans von Bülow

Hans Guido Freiherr von Bülow (naskiĝinta la 8-an de januaro 1830 en Dresdeno; mortinta la 12-an de februaro 1894 en Kairo) estis germana pianovirtuozo, dirigento kaj kapelmajstro de la 19-a jarcento. Li ankaŭ aperis kiel komponisto.

Hans von Bülow
Hans von buelow
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1830 (1830-01-08)
en Dresdeno
Morto 12-an de februaro 1894 (1894-02-12) (64-jara)
en Kairo
Tombo Ohlsdorf Cemetery
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Lepsiko
Familio
Patro Eduard Bülow
Edz(in)o Cosima Wagner • Marie von Buelow
Infanoj Daniela von Bülow • Blandine Gravina
Profesio
Profesio komponistopianistodirigento • muzikinstruisto
Hans von Bülow
Hans von Bülow

Vivo

Edukado kaj familio

Bülow devenis de meklenburga pranobela familio Bülow. Inter siaj 10-a kaj 15-a vivojaroj li regule pasigis pli longajn vizitojn je siaj parencoj, familio Frege, en Lepsiko. La patrino de Bülow Franziska Stoll (1806–1888) estis la pli juna fratino de la edzino de Christian Gottlob Frege (1778 ĝis 1855). Lia patro estis novelisto Eduard von Bülow (1803–1853). Krom la ĝenerala li ankaŭ spertis sian unuan pianistan edukadon en Lepsiko, kiun observis Clara Schumann kaj sia kuzino, kantistino Livia Frege. Tie ĉi li ankaŭ konatiĝis kun Felix Mendelssohn Bartholdy kaj Albert Lortzing.

Vizito de la opero Rienzi 1842 en Dresdeno faris lin pasia admiranto de Richard Wagner. Pluan pianistan edukadon li ankaŭ ricevis de Franz Liszt, kun kiu li konatiĝis en 1844 je Dresdeno. En 1846 familio Bülow transloĝiĝis al Stutgarto, kie li tenis unuajn publikajn prezentadojn.

Ekde 1848 ĝis 1849 Bülow ree loĝis ĉe familio Frege en Lepsiko, kie li kontraŭvole ekstudis juron, ĝis kiam li finfine definitive sin dediĉis al la muziko.[1] En 1850 li iris al Zuriko al Wagner kaj fariĝis lia lernanto, aparte kiel orkestrodirektisto. El la rilato instruisto-lernanto evoluis amikeco, kiu tamen finiĝis en la 1860-aj jaroj lige kun la amrilato de la edzino de Bülow kun Wagner.

En 1857 Bülow estis geedziĝinta kun la filino de Liszt, Cosima. El la geedzeco devenis tri filinoj Daniela, Blandine kaj Isolde. Ĉu Bülow ankaŭ estis la natura patro de Isolde, estas imageble, sed necerte. Post kiam Isolde je la vivotempo de Wagner estis rigardata kiel ties filino, Cosima sukcese protestis en la jaro 1917 lian patrecon en jurproceso. En 1870 la geedzeco estis eksigita pro la amrilato de Cosima kun Richard Wagner, kiu estis ekzistanta ekde 1863 kaj pro kiu ŝi estis forlasinta sian edzon Hans en 1867. Bülow estis en dua geedzeco ekde 1882 geedziĝinta kun aktorino Marie Schanzer (1857–1941).

Hans von Bülow Haus
Tabulo ĉe la nuna hotelo Bellevue en Dresdeno, kiu markas la starlokon de la naskiĝdomo de Hans von Bülow.

Ekde 1864 Bülow laboris kiel kortega kapelmajstro en Munkeno, kie li inter alie direktis la unuajn prezentadojn de la Wagner-operoj Tristan und Isolde (1865) kaj Die Meistersinger von Nürnberg (1868). Ekde 1877 li estis kortega kapelmajstro je Hanovro kaj ekde 1880 ĝis 1885 kortega muzikintendanto en Meiningen. Krom verkoj de Wagner, Liszt kaj Beethoven li favoris kiel pianisto kaj orkestrestro ankaŭ Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, Johannes Brahms, Felix Draeseke, Antonín Dvořák kaj Joachim Raff, el kiuj ĉiu omaĝis al li gravan komponaĵon.

Akirinte mondfamon kiel direktisto de la Kortega Kapelo je Meiningen, kiun li evoluigis al eminenta orkestro kaj pri kiu li lige kunlaboris kun Johannes Brahms, Bülow estis ekde 1887 ĝis 1893 la unua ĉefdirektisto de la Berlinaj Filharmoniistoj, kiujn li rapide transformis al pinta orkestro. Distingilo, kiun la orkestro disdonas, tenas la nomon Hans-von-Bülow-Medalo.

Pianisto kaj direktistostelulo

Hans von Bülow Otto Böhler
Bülow kiel orkestrestro; silueto de Otto Böhler

Bülow estis egale fama kiel pianisto kaj orkestrestro. Je gastkoncertoj li ĉefe prezentis kiel pianisto, ekzemple je du koncertvojaĝoj en Usono. En siaj lastaj vivojaroj li suferis pli kaj pli pro korpaj malfacilaĵoj, kiuj ebligis al li laste ankoraŭ nur la orkestrodirektadon. Bülow estas rigardata kiel unua stelula orkestrestro de moderna tipo; li sukcesis akiri kaj per sia muzika povo kaj ankaŭ per sia sento por publikefika prezentado tian nimbon, kiu proksimis al la stelula virtuozeco de Niccolo PaganiniFranz Liszt. Konforme senripoze li rapidis de prezentado al prezentado. Krom sia berlina agado li gastis en multaj urboj, regule tamen en Bremeno kaj ĉefe en Hamburgo, kie aparte por li formita orkestro okazigis abonkoncertarojn, kie li tamen ankaŭ laboris kiel operdirektisto. Konsidere la vojaĝaj cirkonstancoj de la epoko estas preskaŭ ne imagebla, kiel la fizike pli malforta Bülow povus plenumi sian laborkvanton. Je unu el la lastaj abonkoncertoj en Hamburgo li suferis svenon kaj devis esti anstataŭata ĉe la direkstistopupitro, mallonge poste alia orkestrodirektisto devis esti dungata por la daŭrigo de la abonkoncertaro. Tiu ĉi estis juna Gustav Mahler, kiu mallonge antaŭe estis renomiĝinta en Hamburgo.

Al la stelula orkestrodirektisteco konvenis publika intereso pri la persono Bülow vaste transpaŝanta la malvastajn muzikajn rondojn, kiun nutris ne lasta lia komplika rilato kun Richard Wagner. Kaj la privata amtriangulo kaj ankaŭ la esprimpova direktostilo de Bülow, kiu anstataŭis la tradician, pli statuecan kapelmajstran stilon, trovis reeĥon en multaj karikaturoj (en tio denove kompareble kun Paganini kaj Liszt).

Al la pianolernantoj de Bülow apartenis Karl Heinrich Barth, pli malfrue instruisto de Arthur Rubinstein, Wilhelm Kempff kaj Bronisław von Poźniak. Nomindas ankaŭ Rudolf Niemann, patro de la pli konata Walter Niemann, same kiel Richard Strauss, kiu konatiĝis kun Bülow en Meiningen kaj estis progresigita de li.

Bülow estas nuntempe ĉefe konata kiel eldonisto de selekto da pianostudaĵoj de Jean Bapstiste Cramer kaj de pianoverkoj de Ludwig van Beethoven, Frédéric Chopin kaj aliaj majstroj. La spritaj komentoj de Bülow pri instrumenta tekniko kaj pri la enteno de la verkoj en liaj eldonoj, aparte de la pianosonatoj de Beethoven, grave influis la evoluon de la pianludo kaj la interpretadon de la gravaj majstroverkoj por piano. Al liaj propraj komponaĵoj apartenas pianoverkoj, el kiuj kelkaj nepre estas ludindaj, same kiel orkestroverkoj, inter ili la simfonia poemo Nirwana, kiu estas dedukteble de la influo de Liszt, tamen estas rigardata kiel sone rigida. La projekto de Bülow de propra opero restis nerealigita.

Postvivo

Post lia morto en Egiptujo, kien li estis vojaĝinta por pli longa tempo, por resaniĝi de diversaj malsanoj, Bülow estis entombigita en Hamburgo. La solenaĵo por li en la hamburga Mikaelo-Preĝejo donis al Gustav Mahler la inspiron por la fina movimento de lia 2-a simfonio.

La postlasaĵo de Bülow troviĝas en la berlina Ŝtata Biblioteko; lia treege ampleksa letera korespondadoj aperis en multvoluma eldono. Bülow disponis pri ampleksa klereco kaj estis lerta leterskribanto kun klara ŝato de spriteco, ironio kaj sarkasma akreco, kiu evidente ankaŭ aperis en la buŝa komunikado kaj kaŭzis al li multajn akrajn personajn konfliktojn.

La tombo de Hans von Bülow kaj de lia dua edzino Marie Schanzer troviĝas sur la tombejo de Ohlsdorf en Hamburgo. Estas akcentende, ke la tombon, kiu estis en kaduka stato, savis aparta privata agado en la jaro 1978. Laŭ iniciato de la Germana Komponisto-Ligo kaj de la Berlinaj Filharmoniistoj la plej eminentaj orkestrestroj subtenis ĉi tiun pojekton honore al Hans von Bülow. Estis i.a. Daniel Barenboim, Karl Böhm, Leonard Bernstein, Pierre Boulez, Christoph von Dohnanyi, Heinrich Hollreiser, Eugen Jochum, Herbert von Karajan, Rafael Kubelik, Ferdinand Leitner, Lorin Maazel, Eugene Ormandy, Wolfgang Sawallisch, Maksim Dmitrijeviĉ Ŝostakoviĉ kaj Georg Solti.

Elektitaj disĉiploj

Literaturo

  • Frithjof Haas: Hans von Bülow. Leben und Wirken. Noetzel, Wilhelmshaven 2002, ISBN 3-7959-0807-8.
  • Norman Lebrecht: Hans von Bülow. En: The Maestro Myth. Novjorko 1992, ISBN 1-55972-108-1, S. 12–29.
  • Theodor Pfeiffer: Studien bei Hans von Bülow. 2-a eldono. Friedr. Luckhardt, Berlino 1894.
  • José Vianna da Motta: Nachtrag zu Studien bei Hans von Bülow von Theodor Pfeiffer. Friedr. Luckhardt, Berlino 1896.
  • Theodor Pfeiffer, José Vianna da Motta, ed. Richard Zimdars: The piano master classes of Hans von Bülow: two participants’ accounts. Indiana Univ. Press, Bloomington 1993, ISBN 0-253-36869-3.
  • Wolf-Dieter Gewande: Hans von Bülow – eine biographisch-dokumentarische Würdigung aus Anlaß seines 175. Geburtstages, mit einem Geleitwort von Vicco von Bülow alias Loriot. Eres-Ed., Lilienthal 2004, ISBN 3-87204-435-4.
  • Hans-Joachim Hinrichsen (Hrsg.): Hans von Bülow. Die Briefe an Johannes Brahms. Schneider, Tutzing 1994, ISBN 3-7952-0803-3.
  • Faksimile-Edition: Hans von Bülow im Urteil berühmter Dirigenten / as famous conductors see him kun antaŭparolo de Norbert Linke: Hans Guido Freiherr von Bülow, der "erste Virtuose des Taktstocks". Musikverlag Hans Sikorski, Hamburg 1978. De ĉi tiu verko estis presita unufoja numerita eldono da 1000 ekzempleroj.
  • Alan Walker: Hans von Bülow: a life and times. Oxford Univ. Press, Oksfordo / Novjorko [k. a.] 2010, ISBN 978-0-19-536868-0
  • Kenneth Birkin: Hans von Bülow: a life for music. Cambridge Univ. Press, Kembriĝo [k. a.] 2011, ISBN 978-1-107-00586-0

Referencoj

  1. Midou Grossmann: Hans von Bülows Jugendjahre im Fregehaus. En: Gewandhausmagazin n-ro 69, 2010/11, p. 35

Eksteraj ligiloj

5-a simfonio (Dvořák)

La 5-a simfonio en F-maĵoro, Op. 76, B. 54, estas klasika kompono de la ĉeĥa komponisto Antonín Dvořák. Ĝi estis origine publikigita kiel Simfonio No. 3.

Dvořák komponis tiun sian kvinan simfonion dum la someraj monatoj en junio kaj julio 1875. La simfonio estis dediĉita al Hans von Bülow, danke pro la sistema patronado fare de la dirigento por la orkestraj verkoj de Dvořák.La simfonio enhavas kvar movimentojn:

Allegro ma non troppo (en F-maĵoro)

Andante con moto (en A-minoro)

Andante con moto, quasi l'istesso tempo — Allegro scherzando (scherzo en B♭-maĵoro, trio en D♭-maĵoro)

Finale: Allegro molto (en F-maĵoro)Tipa ludotempo de la verko havas daŭron de ĉirkaŭ 40 minutoj.

La simfonio estis verkita por orkestro de du flutoj, du hobojoj, du klarnetoj kaj unu basklarneto, du fagotoj, kvar kornoj, du trumpetoj, tri trombonoj, timbaloj, triangulo kaj kordinstrumentoj.

7-a simfonio (Dvořák)

La 7-a simfonio en D-minoro, Op. 70, B. 141, estas simfonio de Antonín Dvořák, komponita en 1885 (finkompletigita la 17an de marto 18859 kaj premierita la 22an de aprilo 1885 en la koncertejo St James's Hall en Londono. Ĝi estis origie publikigita kiel 2-a simfonio.

La simfonio enhavas kvar movimentojn:

Allegro maestoso

Poco adagio en F-maĵoro

Scherzo: Vivace — Poco meno mosso

Finale: AllegroLa verko daŭras proksimume 40 minutojn, kaj estas ludita de orkestro de 2 flutoj, 2 hobojoj, 2 klarnetoj, 2 fagotoj, 4 kornoj, 2 trumpetoj, 3 trombonoj, timbaloj kaj kordinstrumentoj.

Alexander Ritter

Alexander (Sascha) Ritter (naskiĝinta la 27-an de junio 1833 en Narva, Estonujo; mortinta la 12-an de aprilo 1896 en Munkeno) estis germana violonisto, orkestrestro kaj komponisto.

Cosima Wagner

Cosima WAGNER (n. 24-an de decembro 1837 en Bellagio ĉe Lago de Como; m. 1-an de aprilo 1930 en Bayreuth; nask. Cosima de Flavigny) estis filino de la komponisto Franz Liszt kaj dua edzino de Richard Wagner. Post ties morto ĝis 1906 ŝi estis estro de la festivaloj de Bayreuth.

Eine Faust-Ouvertüre

La Faust-Ouvertüre d-Moll WV 59 [eo: Faŭsto-uverturo en d-minoro verkregistro 59] estas orkestroverko de Richard Wagner. Ĝi ekestis je la jarŝanĝiĝo 1839/1840; la unua prezentado okazis la 22-an de julio 1844 direktate de la komponisto en Dresdeno. Wagner priverkis sian komponaĵon en la jaroj 1843 kaj 1855; ĉi tiu versio estis unuafoje prezentata la 23-an de januaro 1855. La movimento-nomoj estas Sehr gehalten - sehr bewegt [Tre retenata – tre vigla].

Ellen Franz

Ellen FRANZ [franc], ekde 1873 baronino de Heldburg, (naskiĝis la 30-an de majo 1839 en Naumburg (Saale), mortis la 26-an de marto 1923 en Meiningen) estis germana aktorino kaj pianistino.

Friedrich Wieck

Johann Gottlob Friedrich Wieck (n. 18-an de aŭgusto 1785 en Pretzsch (Elbo) ĉe Wittenberg; m. 6-an de oktobro 1873 en Loschwitz ĉe Dresdeno) estis germana muzikisto kaj muzikpedagogo.

Johannes Brahms

Johannes BRAHMS (naskiĝis la 7-an de majo 1833 en Hamburgo kaj mortis la 3-an de aprilo 1897 en Vieno) estis germana muzika komponisto, pianisto kaj dirigento el la periodo de romantikismo.

La muzikan talenton de Brahms malkovris lia patro, kiu mem ludis kontrabason. Johannes Brahms studis pianludon kaj li estis tre influita de muziko de Bach, Mozart kaj Beethoven. Pli poste violonisto Joseph Joachim interkonatigis lin kun Liszt, Robert Schumann kaj lia edzino Clara, kies kreado ankaŭ tre karakterize influis Brahmson.

En la jaroj 1857 ĝis 1859 li agadis kiel dirigento kaj instruisto de muziko en kortego en la germana urbo Detmold. En 1862 li transloĝiĝis Vienon, kie li poste pasigis plimulton de sia vivo. Li fariĝis mondfama komponisto kaj li estis konsiderata kiel sekvanto de Beethoven. Kritikantoj vidis lin kiel kontraŭpoluson al la muziko de Richard Wagner. En 1870 li renkontiĝis kun la dirigento Hans von Bülow, kiu pli poste la muzikon de Brahm vaste propagandis. Sian unuan simfonion Brahms komponis en 1876; von Bülow nomis tiun ĉi simfonion kiel "la dekan simfonion de Beethoven" (kiu verkis naŭ). Brahms interalie eksidis en imperiestra komitato, kiu donis ŝtatajn stipendiojn, kaj li meritis pri dono de financa subteno al Antonín Dvořák.

Multaj el liaj verkoj iĝis bazo de la moderna koncerta repertorio. Senkompromise perfektisma, Brahms detruis kelkajn el siaj verkoj kaj lasis aliajn nepublikigitaj. Brahms estis konsiderita, kaj de siaj samtempuloj kaj de postaj verkistoj, kiel kaj tradiciisma kaj kiel plinovigisto. Lia muziko estas firme enradikigita en la strukturoj kaj komponaj teknikoj de klasikaj majstroj. Kvankam multaj samtempuloj trovis lian muzikon tro akademieca, lia kontribuo kaj profesieco estis admirita de postaj gravuloj tiom diversaj kiel Arnold Schoenberg kaj Edward Elgar. La prilaborita, tre bone konstruita naturo de la verkoj de Brahms estis starta punkto kaj inspiro por generacioj de komponistoj. Interplektitaj ene de liaj detale bone konstruitaj strukturoj, tamen, estas tre profundaj romantismaj motivoj.

Kastelo Elisabethenburg

La Kastelo Elisabethenburg (germane: Schloß Elisabethenburg) estas baroka palaco situanta sur la nordokcidenta rando de Meiningen.

Meiningen

Meiningen estas historia urbo en Germanio. Meiningen estas la distriktosidejo de Distrikto Schmalkalden-Meiningen. Ĝi estas situanta sur la rivero Werra kaj situas proksimume 30 kilometrojn oriente de Fulda. Fine de la jaro 2015 la komunumo havis 21 231 loĝantojn.

Meiningen estas konsiderita la kultura, jura kaj financa centro de suda Turingio; gravas ekster tio turismonkaj teknologia industrion La urbo jam situas en la lingva areo de Frankonio.

Novgermana skolo

La novgermana skolo estis tendenco en la muzika evoluo for de konservema kompreno de muziko kiel absoluta ek al la programeco de muziko.

Ĉirkaŭ Ferenc Liszt formiĝis en la dua duono de la 19-a jarcento grupo el muzikistoj kaj muziksciencistoj, kiuj stampis la moton de pri la “estonteco de la muziko“. La nocio novgermana skolo devenis de Franz Brendel, eldonisto de la "Neue Zeitschrift für Musik". Al la grupo de la novgermanoj krom Brendel kaj Liszt apartenis la komponistoj Hector Berlioz, Richard Wagner kaj la Liszt-disĉiploj Joachim Raff, Peter Cornelius kaj Felix Draeseke. Kiel historiaj modeluloj oni starigis Ludwig van Beethoven (kiel komponisto) kaj Robert Schumann (kiel kritikisto). La novgermana skolo celis la novdifinadon de la artisto en la socio, krom la komponadon de muziko oni levis la intelektan diskurson pri muziko, la muzikkritikon, al substanca taskaro de artisto, muzikisto fariĝis intelektulo. Tio metis gravan fundamenton por la muzika modernismo.

Tiel progresema tendenco ankaŭ bezonis kontraŭecon. Tiun Brendel rapide trovis en i.a. Johannes Brahms, Joseph Joachim kaj Eduard Hanslick. (Poste ankaŭ la iama novgermano Hans von Bülow direktiĝis kontraŭ la movado.) Pri tio okazis la t.n. muzikista disputo kun la novgermanoj, efektivigita en la disvastiĝintaj muzikrevuoj, precipe "Neue Zeitschrift für Musik" kaj "Rheinische Musik-Zeitung". Temoj kaj paradigmoj de la novgermana skolo stampis la debatojn muzikestetikajn ĝis komence de la 20-a jarcento. Je tio establiĝis la nocio novgermana skolo por tiu direkto en Germanio, kiu proklamis la muzikdramon kaj la programmuzikon esenco de progreso en muziko. Dum la 20-a jarcento oni enordigis la komponiston Richard Strauss samkiel la muzikscienciston Musikwissenschaftler Arthur Seidl en ĉi tiun kuntekston.

La nocio "novgermana" implikas politikan tendencon aŭ almenaŭ nacian apartenecon. Tion kontraŭas tamen la decidan internaciecon de la triopo Berlioz, Liszt, Wagner. Fakte frusocialismaj socialutopioj, ligitaj kun strebadoj la nacia ŝtato, kondukis la junajn Lizst kaj Wagner je iliaj traktaĵoj. Ĉi tiuj politikaj dimensioj tamen tre rapide perdiĝis en ĵurnalisma disputo, nur Brendel diras en sia eseo "Das Kunstwerk der Zukunft und die Einzelkünste" pri mondsocio, kies gvidarto estu la muzikdramo (de Wagner). La novgermana skolo kaj precipe la simfoniaj poemoj de Liszt tamen preparis por multaj eŭropaj artistoj la vojon identiĝi kun sia landoj kaj evoluigi propran 'tonlingvon': ekz. preskaŭ ĉiuj naciaj skoloj kaj stiloj (ekz. Rusio, Ĉeĥio kaj Suomio) de la malfrua 19-a jarcento rekte kaj nerekte estas dedukteblaj de la estetiko kaj muziko de Liszt, Wagner kaj Berlioz.

Otto Böhler

Otto BÖHLER (naskiĝinta la 11-an de novembro 1847 en Frankfurto ĉe Majno; mortinta la 5-an de aprilo 1913 en Vieno) estis aŭstra siluetotondisto kaj industriisto de germandevena.

Richard Strauss

Richard Georg STRAUSS [ŝtraŭs], esperante Rikardo ŜTRAŬSO (naskiĝis la 11-an de junio 1864 en Munkeno, mortis la 8-an de septembro 1949 en Garmisch-Partenkirchen) estis germana komponisto de la malfrua 19-a kaj de la 20-a jarcentoj, kiu famiĝis precipe per siaj orkestra programmuziko (simfoniaj poemoj), lidverkaro kaj operoj. Strauss estis krom tio grava orkestrestro kaj teatrestro samkiel luktanto por la muzika kampo kaj por la plibonigo de aŭtororajtoj.

Tri B-oj

La "Tri B-oj" estas sintagmo derivita el esprimo stampita de Peter Cornelius en 1854, kiu aldonis Hector Berlioz kiel la tria B por okupi la pintojn de plej famaj kaj bonkvalitaj muzik-komponistoj jam okupitaj de Johann Sebastian Bach kaj Ludwig van Beethoven. Poste en la jarcento, la fama dirigento Hans von Bülow anstataŭmetos Johannes Brahms por Berlioz. La esprimo estas ĝenerale uzata en diskutoj pri klasika muziko por referenci al la supozita hegemonio de Bach, Beethoven, kaj Brahms en tiu fako.

Vilmos Maleczky

Vilmos Maleczky [vilmoŝ malecki], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Maleczky Vilmos estis pola-hungarlandana operkantisto (baritono), instruisto. Lia edzino estis Jozefa Maleczkyné Ellinger, lia filo estis Oszkár Maleczky (ĉiuj operkantistoj).

Vilmos Maleczky [1] naskiĝis la 6-an de junio 1845 en municipo laŭ nuntempa nomo Kuźniki, li mortis la 29-an de aprilo 1924 en Budapeŝto.

Vincent Adler

Vincent Adler, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo kaj kun origina persona nomo Adler Vince estis hungardevena pianisto, komponisto, altlerneja instruisto. Lia persona nomo germane estis Vinzenz [vincenc], lia bofrato estis Ferenc Erkel.

Vincent Adler naskiĝis la 3-an de aprilo 1826 en Győr, li mortis la 4-an de januaro 1871 en Ĝenevo.

Ödön Mihalovich

Ödön Mihalovich [mihaloviĉ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mihalovich Ödön estis hungara-kroata komponisto, pianisto, altlerneja instruisto.

Mihalovich Ödön naskiĝis la 13-an de septembro 1842 en Feričanci (Slavonio, Kroatio/Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempe en Kroatio), li mortis la 22-an de aprilo 1929 en Budapeŝto.

Ödön Singer

Ödön Singer [odon zinger], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Singer Ödön estis hungara-germana violonisto, koncertmajstro, komponisto, instruisto. Lia persona nomo eksterlande estis Edmund.

Ödön Singer naskiĝis la 14-an de oktobro 1831 (laŭ alia biografio la naskiĝjaro estas 1830) en Tata (Hungario) (Hungara reĝlando Habsburga Imperio), li mortis la 23-an de januaro 1912 en Stutgarto (Germana Imperiestra Regno).

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.