Habsburgoj

La Habsburgoj, anoj de la nobela dinastio Habsburg, dum pluraj jarcentoj (ĝis 1806, fino de la Sankta Romia Imperio) estis la dominanta nobela dinastio de Meza Eŭropo. El ĝi venis ŝtatestroj de Aŭstrio kaj Hispanio kaj imperiestroj de la Sankta Romia Imperio.

La nomo venas de Kastelo Habsburgo en la hodiaŭa komunumo Habsburgo la kantono Argovio (Svislando), kiu en la 12-a kaj 13-a jarcentoj estis la familia sidejo. Sian pralandaron la Habsburgoj definitive perdis en la jaro 1415, kiam la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion. Nepo de la konstruinto de la kastelo, Otto la 2-a, kiel unua nomis sin "grafo de Habsburg". Li mortis en 1111. De 1108 la dinastio ĝenerale uzis tiun nomon.

La kariero de la habsburgoj estis kruta: Dum la jaro 1273 Rudolfo la 1-a iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio, kiun la familio estis regonta ĝis 1291, de 1298 ĝis 1308 kaj de 1438 ĝis 1740 (tri jarcentojn). De 1745 ĝis 1806 la imperion regis la parenca dinastio Habsburgo-Loreno.

Picswiss AG-24-04
Kastelo Habsburgo, la iama familia sidejo de la Habsburgoj

Habsburgo-Loreno

En 1740 mortis imperiestro Karlo la 6-a sen viraj heredantoj. Lia filino Maria Terezia edziniĝis kun Francisko la 1-a Stefano de Loreno; ili ambaŭ fariĝis la pragepatroj de la nova dinastio Habsburgo-Loreno.

Habsburgo: Gravaj dinastianoj

Habsburg Map 1547
Habsburga reglando en 1547

Kelkaj regantoj el la dinastio:

Sankta Romia Imperio: Habsburgo

Imperiestroj.

Hispanio

Reĝoj de Hispanio dum du jarcentoj, kaj dum 1581-1640 ankaŭ de Portugalio.

Habsburgo-Loreno: Gravaj dinastianoj

Kelkaj regantoj el la dinastio:

Sankta Romia Imperio: Habsburgo-Loreno

Imperiestroj.

Aŭstra imperio, ekde 1867 Aŭstrio-Hungario

Imperiestroj.

Ne-reganto: tronheredonto Franz Ferdinand, murdita 1914 en Sarajevo

Meksiko

Imperiestro.

Aliaj dinastianoj

Nekompleta listo.

Bildaro

Flag of the Habsburg Monarchy
flago de la Habsburga monarkio (stato de 1869)
Wappen röm.kaiser
blazono de la Habsburga Imperiestro de la Sankta Romia Regno montranta ĝiajn diversajn teritoriojn
Armoiries Habsbourg
mezepoka blazono de la dinastio
Wappen Habsburg-Lothringen Schild

Blazono de la familio Habsburgo-Loreno, kunmetita el blazonoj de vilaĝo Habsburg, de Aŭstrio kaj de Loreno

Kora Kripto

En la Aŭgustena preĝejo en Vieno estas la Kapelo Loreto, sub kies planko troviĝis la Kora Kripto (Herzgruft) kie en 54 arĝentaj urnoj kuŝas koroj de la anoj de la Habsburga dinastio[1].

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Stanislavo Belov (2018-07-12)Imperiestraj temploj en Vieno — librejo kaj preĝejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-16. Alirita 2019-02-16.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.