Grejso

Grejsosabloŝtono estas speco de roka ŝtono, konsistanta el silikaj grajnetoj aglomeritaj en kalkeca aŭ silikeca maso. En komunuza lingvo ĝi nomiĝas sabloŝtono. Oni ne konfuzu ĝin kun gnejso, kiu estas alia speco de ŝtono.

USDA Mineral Sandstone 93c3955
Grejso (= sabloŝtono)

Vidu ankaŭ

8899 Hughmiller

8899 Hughmiller estas malgranda tre hela asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 22-an de septembro 1995 de la aŭstralia astronomo Robert H. McNaught elde la Observatorio de Siding Spring, apud Coonabarabran en Novsudkimrio (Aŭstralio).

Ĝi estis nomita en honoro de la skota geologo Hugh Miller (1802 – 1856), kiu faris notindajn kontribuojn al la studo pri fosilioj, ĉefe en la Malnovaj Ruĝaj Grejso. Per siaj publikaĵoj, li havis tutmondan influon ĉe la pofesia scienco kaj ties kompreno far'de la publiko. Lia vasta kolekto estis donacita al la Nacia Muzeo de Skotlando.

Aleŭrolito

Aleŭrolito (de greke άλευρον — faruno kaj greke λίθος — ŝtono) estas la malmola sedimenta rokaĵo, kiu formiĝas el aleŭrito dum ŝtoniĝo.

Altaj Tatroj

Tiu ĉi artikolo temas pri montaro. Pri samnomata urbo temas artikolo Altaj Tatroj.

Altaj Tatroj (slovake Vysoké Tatry, pole Tatry Wysokie) estas la plej alta montaro en Slovakio kaj en Pollando. Ĝi estas geomorfologia subtutaĵo de Orientaj Tatroj okcidente de Kopa selo (Kopské sedlo), kiu apartiĝas ĝin de Belianaj Tatroj (Belianské Tatry). Sude ĝi limas kun Subtatra kaldronejo (Podtatranská kotlina). Ĝi havas areon 341 km² (260 km²sur Slovakio kaj 81 km² en Pollando). La longeco de Altaj Tatroj estas proksimume 26 km kaj la larĝeco 17 km.

Grava birda areo de Arnhem-Altebenaĵo

La Grava birda areo de Arnhem-Altebenaĵo ampleksas multon de la altaĵa kaj tre dispecetigita grejso-altebenaĵo kiu karakterizas centran Arnhemlandon en Supra Pinto de Norda Teritorio en Aŭstralio.

Hinterhermsdorf

La vilaĝo Hinterhermsdorf situas ĉe la orienta rando de Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro. Meze tra la vilaĝo tiriĝas la limo inter elba grejso kaj luzacia granito. Administre ĝi apartenas al la urbo Sebnitz.

Kabo Fréhel

Kabo Fréhel (france Cap Fréhel) estas pinto el rozkolora grejso kun malglatega reliefo, kiu estas la orienta limo de golfeto de Saint-Brieuc, ĉe Manika Markolo. Ĝi situas sur komunumoj Plévenon norde kaj Fréhel sude, en franca departemento Côtes-d'Armor.

Listo de petroj

Listo da petroj laŭ alfabeta ordo jenas:

agato

andezito

antracito

ardezo

argilo

baŭksito

bazalto

diorito

gabro

gipsoŝtono

gnejso

granito

grejso

jaspo

kalkoŝtono

kersantito

kreto

kvarcito

lignito

marmoro

marno

molaso

obsidiano

porfiro

pumiko

sablo

siliko

skisto

tofo

torfo

Luzacia montaro

Luzacia montaro (ĉeĥe: Lužické hory, germane: Lausitzer Gebirge) situas en la nordo de Ĉeĥio kaj en la sudoriento de Germanio, proksime al la punkto, kie renkontiĝas la limoj de Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando (respektive la historiaj regionoj Bohemio, Saksio kaj Silezio). La montaron apudas Bohemia baseno kaj la urbo Česká Lípa en sudokcidento, Ĉeĥa mezalta montaro en okcidento, Elba Grejsmontaro en nordokcidento, la urboj Zittau kaj Liberec en nordoriento. La rivero Niso, kiu trafluas Liberec kaj preterpasas Zittau, apartigas Luzacian montaron dis de la proksima Izera montaro. Sudoriente najbaras Jeŝteda montaro, ĉeĥe: Ještědské Pohoří, (nomita laŭ la monto Ještěd; 1012 m), kiun tradicie oni rigardis parton de Luzacia Montaro. Ĉiukaze ambaŭ formas parton de la sudetaj montaroj kaj konsistas grandaparte el grejso kaj parte ankaŭ el bazalto, kiuj apogas sin je granita soklo de antaŭkambria origino.

La plej altaj montoj estas Lausche (sorabe kaj ĉeĥe: Luž; 793 m, esperante: Luzo) kaj Pěnkavčí Vrch (germane: Finkenkoppe; 792 m). Pliaj konataj altaĵoj estas Jedlová (Tannenberg; 774 m), Klíč (Kleiß; 760 m) kaj der Hochwald (750 m), kiuj origine estis vulkanoj.

La germanan parton de Luzacia Montaro oni kutime diferencigas je du partoj kaj nomas ilin Lausitzer Bergland kaj Zittauer Gebirge.

Malsaturita akvo

Malsaturita akvo aŭ mola akvo estas akvo kiu entenas entenanta malpli ol 0,6 g de kalcia aŭ magneziaj jonoj en litro, karakteriza per solva povo. Malsaturita akvo ofte devenas el torfa aŭ magmaj fontoj (kiel granito, sed ĝi ankaŭ fontas el grejso, ĉar aglomeritaj rokoj ofte havas malmulte da kalcio kaj magnezio.

Akvo povas esti malsaturita artefarite per akvomoligilo.

Marmoro

Marmoro estas kristaliĝinta polurebla, kompakta kalkŝtono (malofte dolomito), ofte enhavante kolorajn vejnojn. Ĝin farbas la malpuraĵoj, ekz. klorito donas verdan (cippolino), serpentino (ofikalcit) makulan koloron. Ĝi estas plej ofte malpurita per fera aŭ mangana oksido. La plej valora estas la blanka marmoro, uzita en la antikva epoko por skulptarto, en konstruado.

Laŭ Francisko Azorín marmoro estas Malmola, polurebla kalkoŝtono, uzata por konstruado k. skulptado. Li indikas etimologion el la greka marmaros, marmairo (brila) kaj de tie la latina marmor. Kaj li aldonas la terminojn marmoristo, por persono, kiu prilaboras marmoron; karara marmoro, greka marmoro, nigra marmoro.

Nacia parko Fulufjället

La nacia parko Fulufjället (svede Fulufjällets nationalpark) estas sveda nacia parko kaj leĝe protektata konservejo, situanta laŭ la norvega landlimo. Ĝi estis inaŭgurata en 2002 fare de la reĝo Karolo la 16-a Gustavo. Kun suma areo de 385 km2, ĝi situas entute ene de la komunumo de Älvdalen en la provinco de Dalarna. La parko kovras la svedan parton de la montaro Fulufjället, la plej norda el la Skandinavaj Alpoj en Svedio, kies plej alta punkto estas Brattfjället. 53000 vizitantoj vizitis la parkon en 2003.

La supraj partoj de la altebenaĵoj estas enkovritaj de likenoj aŭ konsistas el nudflankaj montoj, dum la valoj estas kovritaj de densaj arbaroj. La erikejoj kun arbetoj, herboj kaj likenoj estas unikaj en la Skandinavaj Alpoj pro malpermeso paŝti boacojn. La regiono estas konata pro pluro de birdaj specioj, kiel la muta garolo, la simbolo de la parko.

Tie vivas ankaŭ la fama praarbego Old Tjikko.

Pavimo

Pavimo estas stabila surfaco de ŝoseo, formita el regule metitaj pecoj el solida materialo; plej ofte el fortika natura ŝtonaĵo (ekzemple grejso aŭ granito), foje ankaŭ el betono, malofte el ligno (vidu sube).

Laŭ Francisko Azorín pavimo estas Ŝtona, ligna, asfalta kovraĵo de strato, plenko, ŝoseo. Li indikas etimologion el la latina pavimentum (pavimo). Kaj li aldonas la terminojn pavimi (kovri per pavimo) kaj pavimisto. Laŭ la desegno montrita de Azorín pavimo estas tuj sur la planko.

Ravino

Ravino estas profunda kruta valeto en montaro, do speco de gorĝo. Multaj da ili ekestis dum milionoj da jaroj pro ellavado fare de (ofte malgrandaj) akvofluoj. Poroza ŝtonaĵo (ekzemple: kalkoŝtono aŭ grejso) povas plirapidigi tiun ĉi procezon.

Ravinoj prezentas ankaŭ idealajn kondiĉojn por konstruo de digolago.

Sablo

Por la heraldika koloro, vidu Sablo (heraldiko).

Sablo estas nature okazanta, fajne dividita roko, konstituita de partikloj etendantaj laŭ grandeco de 0,063mm ĝis 2 mm. Individua partiklo en tiu ĉi grandeca etendo nomiĝas sabla grajno aŭ sablero. La sekva pli malgranda klaso en geologio estas ŝlimo, kiu havas partiklojn de sub 0,063 ĝis 0,004 mm grandece, kaj la sekva pli granda grandeco estas gruzo, kiu etendiĝas supren ĝis 64 mm (vidu grajna grandeco por la uzataj normoj).

Laŭ Francisko Azorín sablo estas Materialo konsistanta el tre malgrandaj ŝtonaj grajnoj ne kunigitaj unu kun la alia. Li indikas etimologion el la latina sabulum (sablego, grajnaro). Kaj li aldonas la terminon sabli, por meti sablon sur vojo, en..., kaj listigas diversajn tipojn de sablo, nome: mara, rivera, mina, duna, kvarca, granita, kalka, seka, natura, artefarita, akra kaj rondgrajna.

Templo de St. George

La Templo de St. George, Utaho, estas unu el la temploj konstruitaj kaj operaciitaj por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la tria templo konstruita de la Eklezio kaj la unua en la ŝtato, lokita en la urbo de St. George en la usona ŝtato de Utaho. Antaŭe al la templo de St. George, nur estis dediĉitaj la Templo de Nauvoo kaj la templo de Kirtland, oriente de la rivero Misisipi. La templo de St. George estas uzata kiel referenco por la kalkulo de la temploj en operacioj de la Eklezio, tiel ke ĝi oficiale konsideratas la unua templo en operacioj de la Eklezio. Kiel estas la kazo kun la resto de la temploj de la Eklezio, nur membroj konsideritaj dignaj, povas eniri al la templo de St. George.

Vivo

Vivo estas karakterizaĵo kiu karakterizas fizikajn unuojn kiuj havas biologiajn procezojn (kiaj signalado kaj memeltenaj procezoj) disde tiuj kiuj ne tion havas, ĉu tiaj funkcioj jam ĉesis (morto), aŭ ĉar al ili mankas tiaj funkcioj kaj estas klasifikitaj kiel senvivaj. Biologio estas scienco kiu okupiĝas pri la studo de vivo, kvankam ankaŭ multaj aliaj sciencoj estas koncernataj.

La plej malgranda vivunueco estas nomita organismo. Organismoj estas kunmetitaj de unu, aŭ pli da, ĉeloj, spertas metabolon, konservas homeostazon, povas kreski, reagi al stimuloj, reproduktiĝi kaj, tra evolucio, adaptiĝi al sia medio en sinsekvaj generacioj. Varia aro de vivantaj organismoj povas esti trovita en la biosfero de la Tero, kaj la trajtoj komunaj al tiuj organismoj - plantoj, bestoj, fungoj, protistoj, arĥioj, kaj bakterioj - estas formado el ĉeloj de karbono kaj akvo kun kompleksa organizo kaj heredaj genetikaj informoj.

Abiogenezo estas la natura procezo de vivo elirante el ne-vivanta materialo kiel simplaj organikaj kombinaĵoj. La Tero estis formita antaŭ proksimume 4.54 miliardoj da jaroj. La plej frua vivo sur la Tero ekzistis antaŭ almenaŭ 3.5 miliardoj da jaroj, dum la Eoarĥea Epoko kiam sufiĉa krusto solidiĝis sekve de la fandado de la Hadea Eono. La plej frua fizika indico por vivo sur la Tero estas biogena grafito en 3.7 miliard-jaraĝaj metasedimentaj ŝtonoj malkovritaj en Okcidenta Gronlando kaj fosilioj de mikroba mato trovitaj en 3.48 miliard-jaraĝa grejso malkovritaj en Okcidenta Aŭstralio. Tamen, pluraj studoj indikas ke vivo sur la Tero eble komenciĝis eĉ pli frue, jam antaŭ 4.25 miliardoj da jaroj laŭ unu studo, kaj eĉ pli frue ankoraŭ, antaŭ 4.4 miliardoj da jaroj, laŭ alia studo. La mekanismo per kiu vivo komenciĝis sur la Tero estas nekonata, kvankam multaj hipotezoj estis formulitaj. Ekde emerĝanta, vivo evoluis en gamo da formoj, kiujn biologoj klasifikis en hierarkion de taksonoj. Vivo povas pluvivi kaj prosperi en larĝa gamo de kondiĉoj. Kvankam pli ol 99 % el ĉiuj specioj iam vivintaj estas ĉirkaŭkalkulitaj kiel formortintaj, estas nuntempe ĉirkaŭ 10–14 milionoj da specioj de vivantaj organismoj surtere.Kvankam vivo estas konfirmita nur sur la Tero, multaj opinias ke ekstertera vivo estas ne nur kredinda, sed verŝajna aŭ neevitebla. Aliaj planedoj kaj lunoj en la Sunsistemo estis ekzamenitaj por signoj kiuj apogus la ekziston de simpla vivo, kaj projektoj kiel ekzemple SETI provis detekti radiodisaŭdigojn de eblaj eksterteraj civilizoj. Laŭ la panspermia hipotezo, mikroskopa vivo ekzistas ĉie en la Universo, kaj estas distribuita tra meteoroidoj, asteroidoj kaj planedoidoj.La signifo de vivo - sia signifo, origino, celo, kaj finfina sorto - estas centra koncepto kaj demando en filozofio kaj religio. Kaj filozofio kaj religio proponis interpretojn kial al kiel vivo rilatigas al ekzisto kaj konscio, kaj en rilataj temoj kiel ekzemple vivsinteno, celo, koncepto de dio aŭ dioj, animo aŭ postvivo. Malsamaj kulturoj dum historio havis vaste ŝanĝiĝantajn alirojn al tiuj temoj.

Vogezoj

Por la franca departemento, vidu la paĝon Vosges.

Vogezoj estas mezalta montaro en orienta nordfrancio. Ĝia ĉefmonto estas "le grand ballon" (la granda pilko), antaŭe nomita "Ballon de Guebwiller". Ĝi altas 1424 metrojn.

La montĉeno situas de la okcidenta flanko de la Rejnovalo nordorienten, kaj etendiĝas de Bazelo ĝis Mainz, trans distanco de 250 km.

Tiu montaro donis ĝian nomon al la franca departemento Vosges.

De 1871 ĝis 1918 tra la suda parto situis la limon inter Francio kaj Germanio. Estas diversaj geologiaj similaĵoj inter la Vogezoj kaj la Nigra Arbaro. La Vogezoj plejparte konsistas el granito kaj ruĝa grejso aŭ sabloŝtono.

La ĉeno estas dividita en tri partoj: Grandaj Vogezoj, de Belfort ĝis Bruche; Centraj Vogezoj, inter Bruche kaj Col de Saverne; Malaltaj Vogezoj, inter Col de Saverne kaj fonto de Lauter; kaj la Hardt. La rondaj pintoj de Grandaj Vogezoj estas nomataj ballons (pilkoj en la franca).

Departementoj Vosges kaj Haute-Saône estas separitaj de Alzaco kaj Belfort per la Ballon d'Alsace, aŭ la St Maurice. La plej alta pinto, Grand Ballon atingas alton de 1424 m.

La fervojo de Parizo al Strasburgo iras trans Col de Saverne. Neniu fervojo transpasas Vogezojn inter Saverne kaj Belfort, sed estas diversaj vojoj trans la montpasejoj, ekzemple Col du Bonhomme; Col de la Schlucht kaj Col du Bussang.

Estas diversaj meteorologiaj diferencoj inter la orientaj kaj okcidentaj regionoj de la montĉeno. La jara pluvado estas multe pli granda kaj la averaĝa temperaturo multe pli malalta en la oriento ol en la okcidento.

Wachberg

Wachberg estas 496 metrojn alta monto ĉe la rando de Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro. Ĝi situas nordoriente de Saupsdorf kaj tre proksime al la ĉeĥa-germana limo. La montosupro ofertas panoraman vidon, kiu ampleksas partojn de la Ĉeĥa Mezalta Montaro kaj Ercmontaro plus la tutan Saksan Svislandon. Prezentiĝas pejzaĝo kiun kreis renkontiĝo de la luzacia granito, la apudelba grejso kaj vulkana bazalto

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.