Gerilo

Gerilo estas milito lanĉita de malgrandaj batalgrupoj, disigitaj tra iu regiono, sen fronta linio. La ĉefaj taktikoj de gerilo estas embusko kaj sabotado.

Soviet guerilla
Gerilanoj en Belorusio en 1943

Etimologio

La vorto devenas el la hispana guerrilla, kiu signifas "militeto". Ĝi estiĝis duma la hispana rezistado al la franca invado de Napoléon Bonaparte komence de la 19-a jarcento. La taktikoj, kompreneble, ekzistis de longe antaŭe.

Celo

La fina celo de gerilo estas skui kaj eventuale renversi establitan reĝimon. Grava faktoro por tiu sukceso estas la popola apogo, kiun la gerilanoj povas akiri, por sinkaŝado for de la oficiala armeo kaj provizado de manĝaĵoj kaj informado pri la malamikoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Armena milico

La armena milico (armenaj partizanoj aŭ neregulaj armenaj trupoj), aŭ pli bone konata de la armenoj kiel Fedaji armene: Ֆէտայի, estas la milico aŭ gerilo de armenoj kiuj volonte forlasis siajn familiojn por lukti favore de la armena loĝantaro en la Otomana Imperio, kiuj estis leĝe konsideritaj "nefidelaj" kune kun grekoj kaj asirianoj pro la kristana religio. Armenaj vilaĝoj ofte suferis la disrabon kaj murdadon de la loĝantaro fare de kurdaj aŭ turkaj trupoj. Tial, multaj armenoj kreis trupojn por defendi sin de tiuj atakoj.

En 1990 la vorto fidajo estas uzata de la armenaj gerilanoj dum lamilito en Montara Karabaĥo kontraŭ Azerbajĝano.

Che Guevara

Ernesto Guevara [erNESto geBAra] (naskiĝis la 14-an de junio 1928 en Rosario, Argentino, mortis la 9-an de oktobro 1967 en Bolivio) estis latinamerika marksista revoluciulo, gvidisto de gerilo kaj ministro de Kubo. Li estas pli konata kiel Che Guevara aŭ simple la Che., kromnomo (batalnomo), kiun li ricevis en Kubo pro sia argentina origino.

Juna medicinstudanto, Guevara vojaĝis tra Latinameriko, kaj tiel rekte konatiĝis kun la malriĉeco de granda parto de la popolo. Liaj spertoj kaj observoj igis lin al konkludo, ke abolo de sociekonomiaj neegalecoj eblas nur pere de revolucio. Li tial decidis pliprofundigi siajn konojn pri marksismo kaj vojaĝi en Gvatemalo por scii pri la reformoj de la prezidinto Jacobo Arbenz Guzmán, renversita kelkajn monatojn antaŭe per puĉo subtenita de la CIA (operaco PBSUCCESS). Iom poste Guevara aliĝis al la movado de la 26-a de julio (M-26-7), revoluciema grupo estrita de Fidel Castro. Post pli ol du jaroj de gerilo, dum kiuj Guevara iĝis komandanto, tiu grupo gajnis la povon en Kubo renversinte la diktatoron Fulgencio Batista en 1959.

En la sekvaj monatoj Guevara estis nomumita prokuroro de revolucia tribunalo, kiu juĝis kulpaj pri militkrimoj kaj ekzekutis pli ol cento da policistoj kaj militistoj de la antaŭa reĝimo. Sekve li kreis labor- kaj reedukkampojn. Li okupis plurajn gravajn postenojn en la kuba registaro, kiu sukcesis starigi en Kubo ekonomion similan al tiu de Sovetunio, kaj proksimiĝon politikan al la Orienta Bloko, sed malsukcesis pri la industriigo de la lando, kiam li estis ministro. Guevara verkis dum tiu epoko plurajn teoriajn tekstojn pri revolucio kaj gerilo.

En 1965 post denunco de la ekspluatado de la tria mondo fare de la du blokoj de la malvarma milito, Guevara malaperis de la politika vivo kaj forlasis Kubon celante disvastigi revolucion. Unue en Kongo Kinŝasa, sensukcese, poste en Bolivio, kie li estis kaptita kaj ekzekutita de la bolivia armeo trejnita kaj gvidita de la CIA.Post sia morto Che Guevara iĝis arketipo por revoluciaj movadoj en la tuta mondo, sed daŭre restas kontroverso inter historiistoj rilata al atestoj pri eblaj ekzekutoj de nekulpuloj. Portreto de Che Guevara fotita de Alberto Korda estas taksita unu el la plej famaj fotoj en la tuta mondo.

Departemento Ajakuĉo

Ajakuĉo aŭ en hispana Ayacucho estas regiono de Peruo, situanta en sud-centraj Andoj de la lando. Ties ĉefurbo estas Ajakuĉo. La regiono estis unu el plej akre frapita de terorismo kaj kontraŭterorismo dum la 1980-aj jaroj dum gerilo fare de Luma Vojo konata kiel interna konflikto en Peruo.

Oni realigis referendumon en oktobro, 2005, por decidi ĉu la region unuiĝu kun Ica kaj Huancavelica por formi novan Ica-Ayacucho-Huancavelica Regionon, kiel parto de malcentriga procezo en Peruo. La voĉdonado malsukcesis kaj Ajakuĉo restis sendependa regiono.

ELN (Bolivio)

ELN estas hispana mallongigo de Ejército de Liberación Nacional (tio estas "naciliberiga armeo") kaj en tiu artikolo oni aludas al tiu kreita de Che Guevara en Bolivio.

Ĝi nomiĝis laŭhistorie ankaŭ kiel CERRITO aŭ Gerilo de Ñancahuazú pro la nomo de la loko kie disvolviĝis tiu grupo en 1966 kaj 1967, kio finis per la morto de Che kaj de la plej parto de la membroj de la grupo. Ĝi setlis je baza kampadejo en bieno trapasata de la rivero Ñancahuazú, sezona alfluanto de la rivero Grande, je 250 km sude de la urbo de Santa Cruz.

FMLN

Frente Farabundo Martí para la Liberación Nacional aŭ en Esperanto Fronto Farabundo Martí por Nacia Liberigo (FMLN) estas politika partio de maldekstro, kaj unu el la du gravaj partioj de Salvadoro, fondita origine kiel kunordiga institucio de la organizaĵoj kaj politikaj kaj militistaj kiuj partoprenis en la enlanda milito el 1980 al 1992.

Ĝi fondiĝis en 1980 el la grupiĝo de 5 revoluciaj grupoj de la 1970-aj jaroj. Pro ekonomia krizego, koruptado kaj murdo de episkopo Romero fare de militistoj la FLMN komencas militan agadon kontraŭ la armeo kaj la ŝtato. Tiu enlanda milito dum 12 jaroj kaŭzos ĉirkaŭ 75,000 mortintojn. La FLMN enhavis ĝis 6,000 membroj en la gerilo.

Ĉirkaŭ 1989 la gerilo ne estis sukcesinta, la komunismo ekfalis en Eŭropo kaj ankaŭ la sandinisma reĝimo ekfalis en Nikaragvo, kiu ĝis tiam estis helpa reĝimo. Do komencis pacnegocado kiu alvenis al la Traktato de Ĉapultepeko, Meksiko, inter la gerilo de la FLMN kaj la registaro de Alfredo Cristiani de la dekstra partio Arena. Ekde tiam la FLMN partoprenis en la demokratia sistemo kaj malvenkis en la balotadoj de 1994, 1999 kaj 2006, sed venkis relative januare de 2009 en la parlamenta balotado kaj absolute en la prezidenta balotado de marto de 2009, kiam venkis Mauricio Funes per 51,2 % de voĉdonoj.

Fronto Polisario

La Fronto Polisario aŭ Polisario (en la araba, جبهة البوليزاريو), hispanlingva akronimo por Frente Popular de Liberación de Saguía el Hamra y Río de Oro (Wādī ad-Dahab) (Popola Fronto por la Liberigo de Saguía el Hamra kaj Río de Oro) estas ribelanta politika kaj milita movado el Okcidenta Saharo, kiu celas ĝian sendependecon de Maroko kaj la memdisponon por la sahara komunumo.

Polisario estas la heredanto de la Movado por la Liberiĝo de la Saharo de la 1960-aj jaroj, direktita de Bassiri, murdita de la hispana armeo dum la diktaturo de Franko.

Grupo da studantoj, gviditaj de El-Uali Mustafa Sajid, konsistigas la Polisarion la 10-a de majo de 1973 celante atingi sendependecon de la teritorio okupita de Hispanio. La 20-an ekas la unuaj perarmilaj luktoj; temas pri geril-milito, la unua organizita en dezerto.

Post la los paktoj de 1975, la gerilo daŭre luktas kontraŭ la najbaraj landoj kiuj disdonis al si la teritorion. Tiel, la 5-a de aŭgusto de 1979 ĝi sukcesis devigi al Maŭritanio forcedi sian eron el Okcidenta Saharo al la Polisario, sed ĉi tiu ne estis agnoskita de Maroko, kiu aneksis tiun landeron.

Ekde 1975, la organizaĵo restas en Tinduf, alĝeria teritorio. Tiu sama jaro, Unuiĝintaj Nacioj agnoskas la movadon. Februare de 1976 Polisario proklamas la Araban Saharan Demokratian Respublikon (ADSR) en Tifariti, en la landero ne okupita de Maroko, kaj tuj konsiderita de diversaj landoj kiel registaro en ekzilo. ASDR estas membro de OUA. Estis agnoskita kiel ŝtato de 85 landoj, plejparte afrikaj aŭ latin-amerikaj. Aliaj multaj ŝtatoj ne agnoskas ASDR-on sed tute jes la Polisario kiel legitima reprezentanto de la saharanoj.

Luktoj daŭris ĝis la 6-a de septembro de 1991, kiam oni interkonsentis pafado-ĉeson post la starigo de la marokaj muroj.

MINURSO (Misio de Unuiĝintaj Nacioj por la Referendumo de Okcidenta Saharo) estas institucio komisiita prizorgi pafado-ĉeson kaj starigi referendumon, ankoraŭ ne plenumita.

Polisario regas la okcidenta landero post la muroj (ok entute), sed parto de la teritorio estas praktike senhoma kaj la plejparto de siaj trupoj restas en Alĝerio.

En Tinduf estas organizitaj la kampoj de saharaj rifuĝintoj. De kelka tempo disponis pri preskaŭ 500 marokaj soldatoj milit-kaptite, kelkaj ekde pli ol 25 jaroj, sed ili estis liberigitaj post internaciaj premoj speciale de Usono.

La tradicia subteno de Libio malkreskis.

Greka kontraŭnazia rezistmovado

La Greka Rezistado (en greka: Εθνική Αντίσταση, translit. Ethnikí Andístasi, "Nacia Rezistado") estas la terminego por nombraj armitaj kaj nearmitaj grupoj el la tuta politika spektro kiu rezistis kontraǔ la okupacio de Grekio fare de la Akso, ĉefe de Nazia Germanio kaj Italio, kaj ankaŭ Bulgario, en la periodo 1941–1944, dum la Dua Mondmilito. Ĝi estis konsiderata unu el la plej fortaj el la rezistomovadoj (ĉefe EDES/EOEA) en la Nazi-okupita Eŭropo.

Tiu rezistado startis praktike je la malvenko de Grekio fare de Italio kaj ĉefe Germanio en aprilo 1941 pere de la operaco Marita. Ĝi daŭris ĝis la retiriĝo de la germanaj kaj bulgaraj trupoj en oktobro 1944. Tiam startis malfacila kunvivado inter la diversaj frakcioj de la rezistado kio rezultis en la Greka Enlanda Milito. La ĉefa epizodo se tiu malfacila kunvivado estis la Dekemvriana.

Hutuoj

Hutuoj estas nigrahaŭta popolo en Centra Afriko, kiu konsistigas la plejparton de la loĝantaro de Ruando kaj Burundo. La popolo almigris al sia hodiaŭa loĝloko de nordo proksimume en la 1-a jarcento. En la 15-a jarcento estis subigitaj de tucioj. La ĉefa okupo estas agrikulturo. La ĉefaj lingvoj estas la burunda, ruanda kaj franca.

Junio de 2016

Jen listo de okazaĵoj en junio 2016:

3-a de junio Trovitaj pli ol cent kadavroj de dronitaj elmigrintoj sur strando de Zuŭara, Libio.4-a de junio Mortis Muhammad Ali, plej fama boksisto en la mondo, kaj famulo pro apogo al sociaj movadoj, kiaj kontraŭrasismo.7-a de junio Atenco kontraŭ buso de policanoj okazigis dekunu mortojn en Istanbulo, Turkio.

Inundoj en orienta Aŭstralio.9-a de junio Pli ol 22 mortoj pro du atencoj en Bagdado, Irako.11-a de junio Trupoj de nacia registaro de Libio konkeris la havenon de Sirto el fortoj ĝihadismaj.12-a de junio Almenaŭ 50 mortoj en la plej mortiga pafado en usona historio en klubo por samseksemuloj en Orlando, Florido, Usono.17-a de junio La iraka armeo konkeras la urbon Faluĝo el ĝihadistoj.

La laborisma deputitino Jo Cox, 41‑jaraĝa, estis murdita fare de individuo kiu pafis kaj ponardis ŝin, en Birstall, norde de Anglio, dum la referenduma kampanjo pri eliro de Unuiĝinta Reĝlando el Eŭropa Unio.20-a de junio Ses mortoj kaj multaj vunditoj pro kvereloj inter policanoj kaj luktantaj instruistoj en suda Meksiko.23-a de junio Reprezentantoj de la registaro de Kolombio kaj de la gerilo FARC subskribas pactraktaton en Kubo.24-a de junio Unuiĝinta Reĝlando voĉdonis por eliro el la Eŭropa Unio.26-a de junio La unuan fojon oni okazigas ripetitan ĝeneralan balotadon en Hispanio.29-a de junio Memmortiga atenco en la flughaveno en Istanbulo, Turkio. Almenaŭ 39 personoj mortis kaj 147 personoj estis vunditaj. Turkio kulpigas la Islaman Ŝtaton pro la atako.

M-19

La Movado 19a de aprilo (mallongigita kiel M-19 aŭ simple el eme, la mo) estis movado gerila kolombia naskiĝinta post supozita balota fraŭdo en 1970, kie venkis Misael Pastrana Borrero kontraŭ la Generalo Rojas Pinilla.

Kelkaj el ties plej konataj agadoj estis la kapto de gravaj ostaĝoj en la ambasado de Domingo en februaro de 1980, la ŝtelo de la glavo de Simón Bolívar (januaro de 1974), kunfronto kontraŭ drogotrafikantoj kaj atako al la Justicpalaco la 6an de novembro 1985.

Post ties malmuntado, ĝi iĝis politika movado de centro-maldekstro konata kiel AD-M19 (Alianza Democrática M-19, demokratia alianco M-19), kiu atingis ioman popolan apogon kaj estis unu de la konstituciantoj de 1991; ĝi malaperis meze de la 1990-aj jaroj kaj kelkaj ties membroj aliĝis al aliaj politikaj grupones políticas.j.

Milito de Hispana Sendependiĝo

La Milito de Hispana Sendependiĝo estas la nomo kiun ricevas en Hispanio la militaj operacioj kiuj okazis inter la 2-a de majo de 1808 kaj la jaro 1814, kontraŭ francaj trupoj, senditaj de Napoleono la 1-a por aldoni Hispanion al la Franca Imperio, sub la reĝado de lia frato Joseph Bonaparte. En aliaj historiografioj oni uzas la nomon Duoninsula Milito, kvankam ekzistas la diferenco ke tiu ĉi lasta inkluzivas la batalojn en Portugalio (jam antaŭ 1808), dum la unua fokusiĝas ĉefe en la hispaniaj eventoj.

La milito dum tiuj jaroj havis duoblan karakteron: unuflanke serio de bataloj inter hispanaj kaj portugalaj, kun ĉefrolo ankaŭ de angla armeo, kontraŭ la trupoj de la Franca Imperio, kaj aliflanke kampanjoj de disa rezistado, kiu donis nomon al la taktiko konata kiel gerilo (en la hispana lingvo, militeto).

Ronnie Brunswijk

Ronnie Brunswijk [Roni Brensŭejk] naskiĝis en la vilaĝo Moengo Tapoe, en la distrikto Marowijne, Surinamo, la 7-a de marto de 1961. Estis gerila estro opozicianta al la reĝimo de Desi Bouterse. Li estas entreprenisto kaj politikisto. Li estis fondinto de la Populara Partio de la Progreso (PPP).

Ruando

Ruando estas lando en Centra Afriko.

Ruĝaj Kmeroj

La Ruĝaj Kmeroj aŭ Ruĝaj Ĥmeroj (kmere ខ្មែរក្រហម, Khmêr Khrôm; prononco [kʰmaːe̯ kʰɽom]; france Khmers rouges) estis maoisma-naciisma gerila movado, kiu en 1975 akiris la ŝtatan potencon en Kamboĝo. La nomo devenas de la kamboĝa ŝtata popolo, la kmeroj, kaj de la simbola uzo de la ruĝa koloro por komunismo, kvankam la ekstreme brutala regado de la reĝimo kaŭzis ke la nomo nun aparte elvokas penson pri la koloro de sango. La Ruĝaj Kmeroj perforte volis ŝanĝi sian landon al ideologio de agrikultura komunismo. Kadre de tio la loĝantaro de la ĉefurbo Pnom-Peno estis preskaŭ komplete forpelita al la landa kamparo, kaj fine rezultiĝis escepte kruela genocido de la propra popolo, kiu konatiĝis tutmonde. Ĝis la fino de la movada regado en 1978, laŭ internaciaj taksoj inter 1,7 kaj 2,2 milionoj da kamboĝanoj estis murditaj. Post la forpelo de la Ruĝaj Kmeroj fare de invada armeo el Vjetnamio en 1978, la Ruĝaj Kmeroj ree iĝis gerila organizaĵo, kiu kadre de la Malvarma Milito parte ricevis subtenon de nekomunismaj, okcidentaj ŝtatoj kiel Usono. La jura prilaboro de la genocidaj krimoj komenciĝis malfrue kaj laŭ la stato komence de la 2010-aj jaroj ankoraŭ neniel estas finita.

Salvacañete

Salvacañete [salbakaNJEte] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Salvadoro

Por aliaj uzoj de Salvadoro aŭ Salvador, vidu: SalvadorSalvadoro (en la hispana lingvo El Salvador) estas lando kun tropika klimato en Centra Ameriko. Ĝi havas 5.744.113 loĝantojn. Pro ĝia teritoria areo (21.041 km² nur iom malpli ol la Provinco de Badajoz en Hispanio) ĝi havas la plej altan loĝdenson de la kontinenta Ameriko.

La teritorio, kiun plejparte okupis Salvadoro, atingis sian sendependecon de Hispanio en 1821 kune kun la "Capitanía General de Guatemala", kaj ne plu apartenis al la Centramerika Federacia Respubliko ekde 1839. Antaŭe, dum la antaŭkolumba epoko, granda parto de la regiono okcidente de la rivero Lempa estis konata per la nomo Cuscatlán [kuskaTLAN], kio signifas "Mirindaĵejo", en la pipila lingvo.

Dekdujara interfrata milito, kies homa kosto atingis proksimume al 75.000 forpasintoj, finiĝis la 16-a de januaro 1992, kiam la registaro kaj la gerilo susbkribis pacajn interkonsentojn, kiuj alportis militistajn, sociajn kaj politikajn reformojn.

Septembro de 2017

Jen ekestos listo de okazaĵoj en septembro 2017:

1-a de septembro La Supera Kortumo de Kenjo nuligis la lastajn balotojn al prezidenteco pro konstatitaj neregulaĵoj.

Jam estas 50 mortoj pro la inundoj en Teksaso kaj Luiziano, okazigitaj de la Uragano Harvey.3-a de septembro Pliiĝas la krizo de islamaj rohingoj en orienta ŝtato Raĥine, Birmo, el kiu fuĝis jam ĉirkaŭ 500,000 rifuĝintoj (el kiuj 60,000 en la lastaj semajnoj), kaj okazis ribelo de insurekciantaj militantoj, en kiu milito okazis en la lastaj semajnoj ĝis 400 mortoj.4-a de septembro La uragano Irma alproksimiĝas al la Grandaj Antiloj de Karibio.

La registaro de Kolombio kaj la gerilo ELN (Ejército de Liberación Nacional) interkonsentis duflankan batalpaŭzon.8-a de septembro Forta tertremo de 8,2 skuas la sudon de Meksiko kaj kaŭzis almenaŭ 90 mortojn.

La uragano Irma kaŭzis 19 mortojn en Antiloj kaj alproksimiĝas al Florido, Usono.10-a de septembro La hispana tenisisto Rafael Nadal venkis en la Usona Malferma 2017.

La brita biciklisto Chris Froome venkis en Madrido en la Vuelta Ciclista a España la unuan fojon en sia kariero.

Inundoj el pluvego okazigis 6 mortojn en Toskanio, Italio.

Sumapaz (Bogoto)

Sumapaz estas la localidad [lokaliDAD] (suburbo) numero 20a de la Ĉefurba Distrikto Bogoto, Kolombio. Ĝi troviĝas situa ĉe la suda pinto de la urba kerno de la ĉefurbo, kaj ĝi estas tute de rura karaktero. Pro siaj 780 km² ĝi estas la plej granda localidad kaj la malpli loĝdensa de Bogoto havante nur 5 667 loĝantojn.​

La localidad Sumapaz estis kreita pere de la interkonsento Acuerdo 9 de 1986, fare de la urba konsilantaro Concejo de Bogotá, kongrue kun la politikaj kaj administracia reĝimo de la urbo Bogoto, establita en la kvara ĉapitro, de la parto título XI de la Konstitucio de Kolombio de 1991.

Ekonomie plej tradicia historia enspezo venis de kinkono, poste el kafo, terpomoj, lignoproduktado kaj brutobredado. Ĝis la 1940-aj jaroj, kamparanoj sukcesis akiri posedrajtojn pri la kultivitaj teroj, sed tiu procezo bremsiĝis pro la Bogotazo. Sekve okazis gerilo kaj fakte enlanda milito inter kamparanoj kaj registaraj fortoj ĝis la 1990-aj jaroj.

Việt Minh

Việt Minh (vjetname mallongigo de Việt Nam Ðộc Lập Ðồng Minh Hội, Hán Nôm: 越南獨立同盟會; elparolata kiel [vjetminj]) aŭ Ligo por la Sendependeco de Vjetnamio estis fondita en Pác Bó la 19-an de majo, 1941, el diversaj grupoj por atingi la sendependecon de Vjetnamio. Ĝi konsistis el naciistaj kaj komunistaj grupoj. La politikestro kaj fondinto de la Viet Minh estis Hồ Chí Minh, la militestro sub Võ Nguyên Giáp la ĉefo de la naciista movado. Aliaj fondintoj estis Lê Duan kaj Phạm Văn Đồng.

La Viet Minh komence formiĝis por serĉi sendependecon por Vjetnamio de la Franca Hindoĉinio. Tiel kiel lukto kontraŭ la francoj, la Viet Minh (5 000 al 7 000 rezistaj batalantoj) komencis kampanjon kontraŭ la japanoj. Pro ilia opozicio al la japanoj, la Viet Minh ricevis financadon de Usono, Sovetunio kaj la Respubliko de Ĉinio.

Post la Dua Mondmilito, la japanoj transdonis la kontrolon de kelkaj publikaj konstruaĵoj kaj armiloj rekviziciitaj de la franca armeo al la Viet Minh, gvidata de Ho Chi Minh. La francoj rezignis kelkajn rajtojn en Ĉinio, kaj Viet Minh konsentis al la reveno de la francoj kontraŭ promesoj de sendependeco ene de la Franca Unio. Ankaŭ Ĉinio konsentis eliri. Tamen, intertraktadoj detruis rapide kaj Unua Hindoĉina Milito eksplodis. Pli ol 400 studentoj de Viet Minh estis trejnitaj de japanaj soldatoj en milita lernejo en Provinco Quảng Ngãi, poste, batalis kontraŭ Sud-Vjetnamion kaj Usonon en la Vjetnama milito.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.