Geografia koordinata sistemo

Geografia koordinata sistemo ebligas ĉiujn lokigojn sur la tero per la tri sferaj koordinatoj liniigitaj laŭ la rotaciakso de la Tero.

Geographic coordinates sphere
Latitudo phi (φ) kaj Longitudo lambda (λ)
WorldMapLongLat-eq-circles-tropics-non
Mapo de la Tero montrante liniojn latitudajn (horizontale) kaj longitudajn (vertikale), laŭ projektado de Eckert VI ; granda versio (pdf, 1.8MB)

Latitudo, longitudo kaj alto

La geografia koordianto sistemo estas tri-dimensia sistemo, kiu permesas difini lokon de punkto. La latitudo estas la angula valoro de loko rilate al la ekvatoro kaj la longitudo estas la angula valoro de loko rilate al arbitra referenca meridiano laŭ la sama cirklo de latitudo de tiu loko (mezurita per gradoj). Ekde 1884, la fundamenta referenca meridiano estis konvencie establita en Grenviĉo, proksime de Londono, do sia longitudo estas 0 °. La alto estas la distanco, mezurita laŭ la vertikala de la punkto konsiderita sur la surfaco de la tero, de la marnivelo (mezurita per metroj).

Vidu ankaŭ

August Sabbe

August Sabbe (ankaŭ: August Sabe, pseŭdonomo Kuhte, Kuste; naskiĝis la 1-an de septembro 1909, mortis la 28-an de septembro 1978) – la lasta soldato de kontraŭkomunista subtera kaj sendependiga movado en Estonio (tiutempe respubliko de Sovetunio), unu el tiel nomataj anatemitaj soldatoj, partizano de la formacio Arbaraj fratoj, mortfalinta dum kaptoprovo fare de funkciuloj de KGB.

Cirklo de latitudo

Cirklo de latitudo estas fikcia geografia cirklo sur la terglobo paralela al la ekvatoro. Cirkloj de latitudo estas ofte nomitaj paraleloj, ĉar ili estas paralelaj inter si. La pozicio de loko laŭ cirklo de latitudo estas donita per sia longitudo. Ju pli cirklo de latitudo estas for de la ekvatoro, des pli sia radiuso estas malgranda. Ĉiu cirklo de latitudo orte intersekcas ĉiujnmeridianojn.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.