Genro (biologio)

Genro, aŭ speciaro, estas grado de la biologia klasado, kiu arigas similajn speciojn. Ĝi estas la unua vorto de la scienca nomo. Ekzemple, la du specioj Falco tinunculus kaj Falco peregrinus estas ambaŭ el la genro Falco.

SpecioGenroFamilioOrdoKlasoFilumoRegnoDomajnoVivo
Hierarkio de biologia klasifikado bildiganta 8 bazajn taksonomiajn rangojn.

Duvortaj nomoj

En dunoma nomsistemo de biologio, la nomo de vivuloj estas komponata de du partoj: la genra nomo (ĉiam kun grandletero) kaj la specia nomo (ĉiam un malgrandletero). Ekzemplo estas Homo sapiens, (esperante "homo saĝa"), la nomo por la homa specio kiu estas parto de la genro Homo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Biologia klasado

Biologia klasado (aŭ klasifikado) estas ordigado de la plantoj, bestoj kaj aliaj vivuloj en grupojn. La biologia klasado temas kaj pri la klasigaj metodoj, kaj pri la klasigo mem, rezulto de tiuj metodoj. La scienco de la biologia klasado estas taksonomio. La metodo klasika (aŭ tradicia) estis ĉefa ĝis la dua duono de la 20-a jarcento, kaj ekde tiam oni ekuzis la metodon kladikan. La kladika klasigo nun anstataŭas iom post iom la klasikan.

En la sciencoj de la vivaj estaĵoj, la scienca klasigado de la specioj (kio estas nomebla ankaŭ kiel «biologia klasigo») korespondas al sistematiko, kiu estas la metodo aŭ aro de metodoj por klasigi la vivajn estaĵojn, kaj al la taksonomio, kiu estas la klasigon mem, rezulta el la apliko de la metodo. La metodoj de la klasigo nomata klasika aŭ tradicia estis hegemoniaj ĝis la dua duono de la 20-a jarcento, markita per la apero, en 1950, de la filogenetika nomenklaturo aŭ kladismo.

La terminoj koncernataj de la diferencaj klasigoj ne profitas el difino unuanime akceptita, ĉar ĉiu scienca verko, ĉiu vortaro kaj, por tiel diri, ĉiu aŭtoro havanta la sian. Kiel verkis Small (1989): «La ironio estas konstati ke la fakuloj pri klasigo biologia ne atingis havigi sisteman klarigon de klara nomenklaturo en la interno de sia propra kampo de aktiveco kaj de ties komponantoj […].»

Ekoregiono

La ekoregiono (ekologia regiono) estas, post la ekozono kaj la ekoprovinco, la tria plej granda ekologie kaj geografie difinita areo. Ekoregionoj kovras relative vastajn tersupraĵajn aŭ akvajn areojn, kaj ampleksas karakterizajn, geografie malsamajn kunigaĵojn de naturaj komunumoj kaj specioj. La biodiverseco de flaŭro, faŭno kaj ekosistemoj kiu karakterizas ekoregionon emas distingiĝi de tiu de aliaj ekoregionoj.

Pluraj internaciaj organizaĵoj estas starigintaj listojn de ekoregionoj, ekzemple la Monda Natur-Fonduso (WWF). La areoj difinitaj de ĉiu el tiuj organizaĵoj ne estu konfuzitaj ĉar ili ne uzas la samajn kriteriojn de indiko.

Genro

Genro havas diversajn signifojn, inter ili:

Genro (gramatiko), la lingva disigo de substantivaroj

Genro (biologio), klasado, kiu arigas similajn speciojn

Genro (matematiko), la kvanto de truoj en surfaco

Tonala genro, en muziko, maĵoro kaj minoroSocia sekso, foje nomiĝas genro

Genro (gramatiko)

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun generi, Genro (biologio), Socia sekso, aŭ verka ĝenro.Genro aŭ gramatika sekso estas kategorio precipe de substantivoj. Ĝi estas divido de substantivoj en klasoj, parte sed ne tute laŭ semantikaj kriterioj (sekso kaj viveco en la hindeŭropaj lingvoj). La adjektivoj, artikoloj, pronomoj, okaze eĉ verboj ktp. akordas kun la genro de la modifita substantivo, t.e. ili havas malsaman formon laŭ la genro.

En la prahindeŭropa lingvo, estis gramatikaj genroj ina, vira kaj neŭtra. En la plimulto el modernaj lingvoj hindeŭropaj, la genroj aŭ kunfandiĝis al du iaj (ina kaj vira en la franca, hispana ktp; utra kaj neŭtra en la dana kaj sveda) aŭ tute malaperis (en la persa kaj angla). Sed kelkaj aliaj lingvoj konservas tri genrojn.

En multaj ne-eŭropaj lingvoj, ekzistas aliaj sistemoj de genro, pli ĝenerale nomata substantiva klaso viva/neviva.

Hibisko

Hibisko (Hibiscus) estas genro (biologio) el malvacoj. Hibiskoj estas unujaraj aŭ staŭdaj herboj, daŭrfoliaj aŭ falfoliaj arbustoj. Ili havas grandajn, okulfrape kolorajn florojn, havantaj ĉebaze kuniĝintajn kaj malhelmakulajn petalojn po 5. Multaj hibiskoj estas Ornamplantoj.

Perikarpelo

Perikarpelo estas la ujforma volvaĵo de la ovolujo, kiu konsistas el tiga histo kunkreskinta kun la ovolujo. Ĝi estas tipa por Kaktacoj. Ĝi servas por distingi la [[genro [biologio)|genron]] kaj specion rilate ĝia formo, grandeco kaj skvameco.

Stephan Ladislaus Endlicher

Stephan Ladislaus Endlicher [endliĥer], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo kaj personaj nomoj Endlicher István László estis hungarlandana-aŭstra botanikisto, profesoro. Lia oficiala botanika mallongigo estas "Endl".

Stephan Ladislaus Endlicher [1] naskiĝis la 24-an de junio 1804 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 28-an de marto 1849 en Vieno.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.