Gaza-urbo

Gaza-urboGazaGazaoGazo (aŭ ankaŭ Gazato) (fen.: zzh; arabe: غزة Ghazzatu; hebr.: Άzzā, עזה de semid. ğzz, "esti dorna") estas la plej granda urbo en la Gaza-strio, kiu staras ekde 1994 sub administrado de la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato. En Gazo troviĝas la administra sidejo de la aŭtonomec-aŭtoritato. Gazo posedas marhavenon ĉe la Mediteraneo kaj flughavenon. Ĝi havas proksimume 273.000 loĝantojn, en la aglomeraĵo vivas 1,1 milionoj da homoj.

Gaza-urbo
Gaza City
Administrado
Demografio
Loĝdenso 9 374 loĝ./km²
Geografio
Gaza-urbo (Palestina aŭtonomio)
Gaza-urbo
Situo de Gaza-urbo
Alia projekto

Geografia situo

La urbo Gazo etendiĝas sur proksimume 46 km², do ampleksas okonon de la Gaza Sektoro.

Historio

La nuntempa Gazo estas konstruita super la antikva urbo kaj estas kelkfoje nomata unu el la plej malnovaj urboj de la mondo. En la antikveco, Gazo gravis kiel havenurbo inter la kontinentoj (Afriko, Azio kaj Eŭropo). La antikva urbo-tereno etendiĝis kvadrate je 100 ha. Ĝi estis ŝirmata per sia situo sur monteto kaj per urba remparo kun entute kvar pordegoj en la kvar ĉieldirektoj.

De Thutmosis la 3-a ĝis Ramses la 4-a Gazo estis administra sidejo de la egiptoj en Sud-Palestino, ĝis kiam, en la 12-a jarcento a.n.e estis transprenita de la filistoj dum la tielnomata marpopola sturmo. Pro sia trafik-strategie favora situo – Gazo estis la finpunkto de la incenso-vojo – ĝi avancis en la 8-a jarcento a.n.e al la plej grava urbo de la Pentapolo de la filistoj.

En la 8-a kaj 7-a jarcento a.n.e la urbo plurfoje ŝanĝis sian "posedanton". En 734 a.n.e la urbo estis konkerita de la asirianoj sub Tiglat-pileser la 3-a. En 609 a.n.e ĝi refariĝis egiptia, 605/4 ĝi fariĝis parto de la Novbabilonia Regno. En 525 a.n.e. ĝi kontraŭstaris la persan avancon al Egiptio, sed fine tamen estis enigita en la Persan Regnon. Sub la Aĥemenidoj Gazao ĝuis, pro sia graveco por la komerco kun Arabio, plej grandan aŭtonomecon.

Post fino de la Aleksandro-Regno la Diadoĥaj Regnoj de la Ptolemeoj kaj Seleŭkidoj disputis inter si pri Gazo, ĝis kiam ĝi en 200 a.n.e. fine venis en seleŭkida mano. Tiutempe komencis la ekonomia disfalo de la urbo, kiu perdis sian rolon kiel monda komerc-metropolo nelaste al Aleksandrio. De Aleksandro Janneo la urbo estis en la jaro 98 a.n.e. fine komplete detruita.

La romianoj, aparte de la prokonsulo Gabinio, denove konstruis Gazon meze de la 1-a jarcento a.n.e. iomete sude de la antikva urbomonteto. Dum la romia epoko ĝi famis ĉefe pro sia retor-lernejo. Ĝi ne reakiris sian gravecon por komerco. Nur en la 7-a jarcento oni restarigis la komercon kun Mekko – laŭlonge de la incenso-vojo. Post la 1-a mondmilito ĝi estis – kiel la tuta Gaza-strio, parto de la brita mandato Palestino. 1948 ĝi estis ekokupita de Egiptio, 1956 Israelo konkeris ĝin; post tio ĝi estis sub egipta administrado, ĝis kiam, en la sestaga milito, ĝi estis denove okupata de Israelo. Hodiaŭ ĝi estas la centro de la forte priluktata Gaza-strio.

Politiko

Vidu ankaŭ: Palestino, Palestina aŭtonomio, Listo de la urboj en la palestinaj aŭtonomec-teritorioj, Israelo

Urbopartnerecoj

Gazao havas urbopartnerecojn i.a. kun Barcelono (Katalunio, Hispanio), Turino (Italio), Dubajo (UAE) kaj Tromsø (Norvegio).

Ekonomio kaj infrastrukturo

Edukado kaj formado

En Gazao ekzistas pluraj universitatoj, ĉe kiuj estas kune enskribitaj 28.500 gestudentoj; inter ili la Universitato al-Azhar kaj la Islama Universitato.

Infrastrukturo

La urbo Gazo disponas pri malgranda flughaveno ĉe la limo de Egiptio, kiu etas tamen, pro la damaĝoj per la bombado fare de Israelo dum la dua intifado kaj pro la praktika aer-dominado de Israelo, ne funkcias.

Famaj civitanoj

  • Hilarion de Gazao

Literaturo

  • Martin A. Meyer: History of the city of Gaza, Novjorko 1907. (angle) kj

Eksteraj ligiloj

Amna Suleiman

Amna Suleiman (naskiĝinta en 1988) estas instruistino kaj aktivistino por virina biciklado en Gaza-urbo. Depost 2016 ŝi gvidas la solan virinan biciklado-klubon en Gaza-urbo.

Suleiman naskiĝis en Damasko, Sirio kaj transloĝiĝis al la urbo Gaza en 1990. Ekde 2016 ŝi loĝis en la Jabalia-Kampadejo, palestina rifuĝinta tendaro situante 3 kilometrojn (1.9 mi) norde de Ĝabalija, kie ŝi volontulas en loka orfejo, instruante la Koranon kaj biciklas kun loka grupo de virinoj.

Bruno-Kreisky-Premio

La Bruno-Kreisky-premio (oficiale: Bruno-Kreisky-premio por meritoj pri homaj rajtoj, germane: Bruno-Kreisky-Preis für Verdienste um die Menschenrechte) estas aŭstra premio por aktivuloj pri homaj rajtoj kaj paco.

Pro iniciato de la Viena urbestro Leopold Gratz kaj sindikatano Anton Benya ĝi estis fondita okaze de la 65-a datreveno de Bruno Kreisky, tiama aŭstra ĉefministro, ĉar li ne volis akcepti personajn fest-donacojn.La premio estas aljuĝata depost 1979 ĉiun duan (aŭ trian) jaron. La premio estas "dotita" per 3.500 ĝis 15.000 Euro.

Filipo la Diakono

La sankta Filipo - latine Philippus - estis unu el la unuaj sep diakonoj de la kristanismo, tutekzakte de la historie unua kristana komunumo, kunvenanta en Jerusalemo. Endas diferencigi lin de la apostolo samnoma, kvankam en la lengendoj de la kristana tradicio ambaŭ biografioj parte mise estis intermiksitaj. La diakono Filipo ofte ankaŭ referenciĝas je la nomo Filipo la Evangeliisto.

En la tempo de la unua persekuto de kristanoj en Jerusalemo, Filipo kristanisme misiis en Samario (Agoj de la Apostoloj 8, 4-13). Li predikis kaj sanigis psikajn malsanulojn. Laŭ rakontoj de la libro Agoj de la Apostoloj (8, 26-40) li per supernaturaj fortoj estis transportata al dezerta vojo proksime de Gaza-urbo. Kie li renkontiĝis kun la trezoristo de la reĝino de Etiopio, kiu revojaĝis de Jerusalemo al lia afrika hejmlando. Li petis al la diakono bapti kaj do kristanigi lin. Eksterbibliaj fontoj en tiu bapto vidas la komenciĝon de la Etiopia Ortodoksa Eklezio.

Post tio - laŭ la informoj de la libroj Agoj de la Apostoloj - li misiis en la regiono de la antikva urbo Cezareo en Kapadokio, la nuna turkia urbo Kayseri, kaj post tio kune kun siaj kvar filinoj en la antikva urbo Hierapolis de Frigio. Tie laŭ eksterbibliaj fontoj la kvin familianoj estis malliberigitaj, krucumitaj kaj samtempe ankaŭ ŝtonumitaj, do mortis kiel kristanaj martiroj.

GAZ

La vorto havas plurajn signifojn:

gaz estas kodo de lingvo laŭ normo ISO 639-3.

Gaza Sektoro estas regiono ĉe la bordo de Mediteraneo.

Gaza-urbo estas la plej granda urbo en Gaza Sektoro.

GAZ estas mallongigo de ruslingva nomo de Gorkija Aŭtomobila Uzino, kaj ankaŭ de la historia ekologia politika partio Grüne Aktion Zukunft de Germanio, en Esperanto Verda Agado Estonto (1978-1982)

Gaza

Gazaa Sektoro

La Gazaa Sektoro estas regiono ĉe la bordo de Mediteraneo ne jure apartenanta al iu ajn ŝtato. Ĝiaj loĝantoj estas ĉefe palestinanoj. Oficiale ĝi estas regata de la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato, sed vere de Hamas.

Centro: Gaza

Loĝantaro: 1 113 mil (1989); 1 500 mil (2008)

Senlaboreco 50 %

EMP perkapa 387 eŭroj

Areo: 363 km²

Horzono: UTC+2, UTC+3 (somere)La Gazaa Sektoro (arabe قطاع غزّة, Qitā' Ghazza, hebree רצועת עזה, Retzuat Azza) estas 360 km² granda marborda terstrio ĉe la Mediteraneo (por komparo: Bremen 326,72 km²). En la bibliaj tempoj, la nuna areo de la Gazaa Sektoro apartenis al setleja kerno de la filistoj.

Grandaj urboj de Azio

Tiu ĉi artikolo estas aparta parto de grandurbo, kie pri ĝeneralaĵoj kaj pri la aliaj kontinentoj estas informoj.

Memoru, ke grandaj urboj konsistas el milionurboj, metropoloj (inter 1 miliono kaj 500mil) kaj grandurboj (inter 500mil kaj 100mil)!

Ismail Hanija

Ismail ĤANIJA (arabe إسماعيل هنية aŭ سماعيل عبد السلام أحمد هنية, Ismail Abdassalam Aĥmad Ĥanija; naskiĝis en 1962 en rifuĝejo aŝ-Ŝati en la Gaza-strio) inter marto 2006 kaj junio 2007 estis ĉefministro de la Palestina Aŭtonomia Areo. Li apartenas al politikaj gvidantoj de la palestina Hamas.

Liaj gepatroj devis fuĝi pro la araba-israela milito de 1948 en la rifuĝejon de aŝ-Ŝati ĉe Gaza-urbo. Li plenkreskis tie kun la familio, vizitis lernejon de la Unuiĝintaj Nacioj en Gaza kaj studis ĝis 1987 en la Islama Universitato de Gaza-urbo araban literaturon kaj tie kontaktiĝis kun la radikala sendependiĝa movado. Li estis arestita en 1987 kaj 1988 pro partopreno en la unua Intifado. Oni kondamnis lin en 1989 je trijara prizono kaj li estis deportita kun aliaj gvidantoj de Hamas al suda Libano.

Post sia reveno en 1993 li iĝis dekano de filozofia fakultato de la Islama Universitato. Li estis en 1997 buroĉefo de ŝejko Aĥmed Jasin, la spirita gvidanto de Hamas, kaj kontakta persono de Hamas al Palestina Aŭtonomia Instanco. Li – kiel akompananto – travivis la atencon kontraŭ Jasin en marto de 2004. Li estis elektita ĉefministro de la novelektita palestina parlamento.

Hanija havas dek tri infanojn.

Listo de reĝaj palacoj

Albanio

Pallati i Brigadave, Tirano Aŭstrio

Hofburg, Vieno

Palaco Schönbrunn, (Vieno) Azerbajĝano

Palaco de Naĥiĉevanaj Ĥanoj, Naĥiĉevano Belgio

Reĝa Palaco de Bruselo

Reĝa Kastelo de Laken Butano

Palaco Dechencholing

Palaco Samteling Brazilo

Paço Imperial

Paço de São Cristóvão

Somera Palaco Bulgario

Reĝa Palaco, hodiaŭ tie estas la Nacia Arta Galerio Kamboĝo

Reĝa Palaco de Kamboĝo Ĉinio

Malpermesita Urbo, Pekino

Palaco Epang, Ŝiano

Palaco Mukden, Ŝenjango

Somera Palaco, Pekino

Palaco Weiyang, Chang'an Ĉeĥio

Praga burgo Danio

Palaco Amalienborg, Kopenhago

Christiansborg, Kopenhago

Palaco Fredensborg

Palaco Gråsten Estonio

Catherinethal, Talino Francio

Kastelo de Versailles

Palais du Louvre

Tuileries

Reĝa Palaco (Parizo) Germanio

Berlina Urba Palaco

Kastelo Charlottenburg, Berlino

Sanssouci, Potsdamo

Dresdena Kastelo

Zwinger, Dresdeno

Residenz, Munkeno

Palaco Nymphenburg, Munkeno

Palaco Schleissheim, Munkeno

Palaco Ludwigsburg, Stutgarto Grekio

Malnova Reĝa Palaco, historie la Reĝa Palaco de Ateno, hodiaŭ domoj de la grekia parlamento, Ateno

Nova Reĝa Palaco, historie Krona Princa Reĝa Palaco, aŭ Reĝa Palaco de la Duko de Sparto, nun la prezidenta loko, Ateno

Reĝa Kastelo de Psiĉiko, nur loĝejo de krona princa Paŭlo kaj krona princino Frederica, hodiaŭ privata propraĵo, Ateno

Palaco Tatoi, aŭ la "Reĝa Palaco de Dekeleia" estis la somera bieno de la antaŭa greka reĝa familio, Ateno

Reĝina Turo, antaŭa reĝa bieno tenita nur per reĝino Amalia, nun privata propraĵo, Ateno

Palaco de Sankta Mikaelo kaj Sankta Georgo, originale la domo de la brita Lorda Alta Komisiito de la Ioniaj insuloj, nun la sidejo de la Ĉino-Japana Muzeo, Korfuo

Mon Repos (Korfuo), somera loĝejo de la antaŭa greka reĝa familio, nun tie estas arkeologia muzeo, Korfuo

Achilleion, reĝa palaco de la imperiestrino Elizabeto de Aŭstrio-Hungario, neniam tenita per la greka reĝa familio, Korfuo

Palaco de la Granda Majstro de la Kavaliroj de Rodiso, mezepoka palaco novigita dum itala okupado por konsistigi la someran bienon de la reĝo de Italio, neniam tenita per la greka reĝa familio, Rodiso

Reĝa Palaco de Salonika (Kiverneio, Karabournaki) estas reĝa kastelo en Tesaloniko lokigita en la antaŭurbo de Kalamaria, nun estas propraĵo de la prezidanteco, Tesaloniko Hispanio

Reĝa Palaco de Madrido

Palaco de Zarzuelo, Madrido

Monaĥejo de El Escorial, Madrido

Reĝa Palaco Aranjuez, Madrido

Palacio Real de la Granja de Sankta Ildefonso, Segovio

Palacio Real de Riofrío

Valadolida Reĝa Palaco Hungario

Reĝa Palaco (Budapeŝto) Italio

Palazzo dei Normanni, Palermo

Palazzina Cinese, Palermo

Palazzo Reale della Ficuzza, proksime de Palermo

Reĝa Palaco de Torino

Castello del Valentino, Torino

Palazzo Madama, Torino

Palazzo Carignano, Torino

Vilao della Regina, Torino

Palaco de Venaria, proksime de Torino

Castello della Mandria, proksime de Torino

Palazzina di caccia de Stupinigi, proksime de Torino

Kastelo de Rivoli, proksime de Torino

Kastelo de Moncalieri, proksime de Torino

Kastelo de Agliè, proksime de Torino

Kastelo de Racconigi, proksime de Torino

Reĝa Palaco de Napolo

Reggia di Capodimonte

Reĝa Palaco de Kaserto

Reĝa Palaco de Carditello, Kaserto

Belvedere di San Leucio, Kaserto

Reggia di Quisisana, Napolo

Palaco de Portici, Napolo

Castel Nuovo, Napolo

Castel Capuano, Napolo

Castel Sant'Elmo, Napolo

Castel dell'Ovo, Napolo

Casina Vanvitelliana, proksime de Napolo

Reĝa Palaco de Ischia, proksime de Napolo

Vilao Favorita, Napolo

Vilao Floridiana, Napolo

Vilao Rosebery, Napolo

Palaco Quirinal, Romo

Castello Ursino, Katanio

Kazino Reale di Persano, proksime de Salerno Barato

Palaco Chowmahalla, Hajderabado

Urba Palaco, Ĝajpuro

Urba Palaco, Udaipur

Palaco Kowdiar, Trivandrum

Laga Palaco, Udaipur

Palaco de Majsur, Majsur

Palaco Rambagh, Ĝajpuro

Palaco Padmanabhapuram, Kanyakumari Distrikto

Monteta Palaco, Cochin

Palaco Falaknuma, Hyderabad

Palaco Umaid Bhawan, Ĝodhpur

Palaco Ujjayanta, Agartala

Jai Vilas Mahal, Gwalior

Amar Mahal, Jammu Irano

Ali Qapu, Esfahano

Palaco Behistun, Kermanŝaho

Palaco Golestan, Teherano

Hasht Behesht, Esfahano

Kakh-e Morvarid, Mehrshahr

Palaca komplekso Niavaran, Tehrano

Palaco Saadabad, Tehrano Irlando

Dublina Kastelo, Dublino

Kastelo Hillsborough, Departemento Down Israelo

Reĝa Palaco, Tell el-Ful Japanio

Tokia Imperia Palaco

Kiota Imperia Palaco

Palaco Akasaka Jordanio

Palaco Raghadan, Amano

Palaco Zahran, Amano Laoso

Reĝa Palaco (Luang Prabang), Luang Prabang Lesoto

Reĝa Palaco (Lesoto) Litovio

Reĝa Palaco de Litovio, Vilno Monako

Palaco de la Princo de Monako Montenegro

Palaco de reĝo Nikola

Reĝa palaco de Podgorica

Blua Palaco

Reĝa Palaco Nikšić

Bari Reĝa Palaco

Biljarda Maroko

Bahia Palaco, Marakeŝo

Dar el Makzhen, Tanĝero

Palaco El Badi, Marakeŝo Nepalo

Reĝa Palaco Narayanhity, Katmandu Nederlando

Reĝa Palaco (Amsterdamo)

Palaco Noordeinde, Hago

Palaco Het Loo, ApeldoornNiĝerio

Palaco de Olowo, Owo Norvegio

Reĝa Palaco, Oslo Palestino

Qasr al-Basha, Gaza-urbo Pollando

Reĝa Kastelo, Varsovio

Wilanów Palaco, Varsovio Portugalio

Nacia palaco Ajuda, Lisbono

Nacia palaco Queluz

Nacia palaco Sintra

Palaco Mateus Rumanio

Reĝa Palaco de Bukareŝto Rusio

Granda Kremla Palaco, Moskvo

Palaco Terem, Moskvo

Peterhofo (palaco), proksime de Sankt-Peterburgo

Palaco Stroganov, Sankt-Peterburgo

Somera Palaco, Sankt-Peterburgo

Carskoje Selo, Puŝkin

Palaco de Vorontsov, Sankt-Peterburgo

Vintra Palaco, Sankt-Peterburgo Serbio

Malnova Palaco, Beogrado

Nova Palaco, Beogrado

Reĝa Palaco, Beogrado

Blanka Palaco, Beogrado Svedio

Stokholma Palaco, Stokholmo

Palaco Drottningholm Sirio

Reĝa Palaco de Mari

Reĝa Palaco de Ugarito Tongo

Reĝa Palaco, Tongo Tajlando

Granda Palaco, Bankoko

Palaco Derm, Thonburi

Reĝa Palaco de Ayutthaya, Ayutthaya Turkio

Palaco Topkapi, Istanbulo

Palaco Dolmabahce, Istanbulo

Palaco Beylerbeyi, Istanbulo

Palaco Yildiz, Istanbulo

Palaco Ciragan, Istanbulo Ukrainio

Reĝa Palaco (Lvivo) Britio

Palaco Buckingham

Kastelo Windsor

Palaco Holyrood

Palaco Falkland Usono

Palaco ʻIolani

Mongolaj invadoj al Palestino

Mongolaj invadoj al Palestino okazis fine de la krucmilitoj, sekve al portempe sukcesaj mongolaj invadoj al Sirio, unue en 1260 kaj 1300. Post ĉiuj ĉi invadoj ekzistis periodo de kelkaj monatoj dum kiuj la mongolaj atakis en la sudo lokojn en Palestino, ĝis Gaza-urbo.

Tiuj atakoj estis faritaj de malgrandaj partoj de la mongola armeo. Tamen, la mongoloj ŝajne ne volis inkludi Palestionon en la mongolan administracion, kaj kelkajn monatojn poste, la armeoj foriris de Egiptujo.

Naeim Giladi

Naeim Giladi (נעים גלעדי; arabe نعيم جلعدي) (naskiĝis la 18-an de marto 1926 en Irako kiel Naeim Ĥalasĉi, arabe نعيم خلاصجي, hebree נעים חלסצ'י‎, mortis 2010) estis kontraŭcionionisma iraka judo kaj aŭtoro de aŭtobiografia eseo kaj historia analizo nome "La judoj de Irako". La artikolo poste formis la bazon de lia originale mem-eldonita libro La skandaloj de Ben Gurion: Kiel Haganah kaj Mossad eliminis judojn.

Symeon Połocki

Symeon POLOCKI, (Samuel Piotrowski-Sitnianowicz; beloruslingve Сімяон Полацкі, ruslingve Симеон Полоцкий) (n. en 1629 – m. la 25-an de aŭgusto 1680) estis belorusa verkisto, tradukisto, pedagogo, religia kaj politika aganto.

Timna

Timna (arabe تمنة) estas antikva urbo en la suda Araba Duoninsulo. Temis pri la la ĉefurbo de la regno Kataban en la teritorio de nuntempa Jemeno. La historia urbo kaj nuna arkeologia loko situas 240 kilometrojn sudoriente de Sanao, 100 kilometrojn sude de Marib kaj 320 kilometrojn nordoriente de Adeno.

Dum antikvaj tempoj, Timna estis grava nabo en la fama komerca olibana vojo, kiu provizis la incensojn olibano kaj mirho el Arabio kaj Hindio per kamelaj karavanoj al havenoj borde de la Mediteranea Maro, precipe Gaza-urbo kaj Petra.

Ĝabalija

Ĝabalija, arabe جباليا, angle Jabalia estas palestina urbego en la Gaza Sektoro. Apartenaĵo de la urbego estas la rifuĝejo en la nordo. La proksima urbo Nazla estas parto de la Ĝabalija municipo.

Ĥan Junis

Ĥan Junis [ĥa:n JU:nis] (arabe خان يونس) estas post Gaza-urbo la dua plej granda urbo en Gaza Sektoro. La urbo situas ĉ. 4 km oriente de la Mediteraneo kaj 8 km norde de egiptia limo.

Koordinatoj: 31°21′N 34°19′OKoordinatoj: 31°21′N 34°19′O

Loĝantaro: 175 500 (2005)Antaŭ la urbo troviĝas granda rifuĝejo, en kiu la israelaj trupoj ofte revenĝas la palestinajn teroratakojn.

Ĥan Junis estas ĝemelita kun la franca urbo Évry .

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.