Galegio

GalegioGalegujo (hispane Galicia [galisja], galege GalizaGalicia) estas regiono de Hispanio.

La regiono havas proksimume 2.800.000 loĝantojn, kaj situas en la nordokcidenta angulo de la Ibera Duoninsulo.

Ĝi konsistas el la provincoj Korunjo, Lugo, Oŭrenso (galege Ourense), kaj Pontevedro (Pontevedra). La ĉefurbo de la regiono estas Santiago-de-Kompostelo en la provinco A Coruña. Aliaj grandaj urboj estas Vigo kaj Ferrol.

La loka lingvo estas la galega, kiu estas proksima parenco aŭ dialekto de la portugala, sed ĉiuj scipovas ankaŭ la kunoficialan hispanan.

La regiono ĝuas aŭtonomecon ene de la nuntempa administra organizado de Hispanio.

La galega ekonomio baziĝas en bieneta terkulturo, fiŝkaptado kaj akvokulturo.

Galegoj ege devis migri (kaj ankoraŭ migras) por teni sian vivon. En Hispanio, ili migris al Madrido kaj Eŭska Aŭtonoma Komunumo. Eksterlanden, ili iris ĉefe al Argentino (oni ŝerce nomas Bonaeron "la kvina galega provinco", kaj, laŭ argentina slango, ĉiuj hispanaj migrintoj estas nomataj "gallego") kaj Kubo (Fidel Castro estas galegido). En la 1950-aj jaroj, oni iris al Eŭropo: Svisio, Germanio kaj Francio (Manu Chao estas galegido). Tre ofte hispanaj enmigrintoj kie ajn en la mondo estas galegoj.

Tabakokontrabando estis tradicia ekonomia rimedo por marbordaj galegoj. En la 1980-aj jaroj, kontrabandistoj kontaktis kolombiajn kartelojn kaj komencis labori pri multe pli profita kokaino. Galegio estas unu el la enirejo por amerikaj drogoj en Eŭropo.

Comunidad Autónoma de Galicia
Comunidade Autónoma de Galicia
Aŭtonoma Komunumo Galegio
hispane Galicia
Ŝablono:Lang-gl
aŭtonoma komunumo
Flag of Galicia
  Flago
Escudo de Galicia
  Blazono
'Oficiala nomo: 'Comunidad Autónoma de Galicia
Comunidade Autónoma de Galicia
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Galegio
Najbaras kun
Kelkaj urboj
Situo Santiago-de-Kompostelo
 - alteco 260 m s. m.
Ĉefurbo Santiago-de-Kompostelo
 - koordinatoj 42°53′00″N 08°32′00″W  /  42.883333°N, 8.533333°U
Areo 29 574 km² (2 957 400 ha)
Loĝantaro 2 765 940 (2013)
Denseco 93,53 loĝ./km²
Aŭtonomeco 28-a de aprilo 1981
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
ISO 3166-2:ES ES-GA
Situo de Santiago-de-Kompostelo kadre de Hispanio
ButtonRed.svg
Situo de Santiago-de-Kompostelo kadre de Hispanio
Situo de Galegio kadre de Hispanio
Situo de Galegio kadre de Hispanio
Retpaĝo: Registaro de Galegio

Geografio

En Galegio estas du medioj nome la ĉemara kaj la montara. En la okcidenta marbordo estas specifa reliefo kiu estas unika en la tuta Iberio nome tre malrekta marbordo kun multaj enirejoj kaj neraktaj bordoj, insuletoj ktp., kiu finas (aŭ komencas laŭ vidpunkto) en elfluejo de rivero; tiuj golfetoj faritaj el riverelfluejo nomiĝas rio (en galega aŭ hispana "ria").

Tradicioj

Kvankam la galega lingvo estas latinida, galegoj memoras la praloĝantajn keltojn. El ties influo kaj la atlantikaj rilatoj, aperas multaj tradicioj: muziko per galega sakŝalmo (gaita), kredo pri sorĉistoj (meigas) kaj tropoj de fantomoj (Santa Compaña). Ankaŭ en Galegio estas Finistero (Fisterra, "Ter-fino") parenca al bretona Finistère. Santiago de Compostela estas supozate la tomburbo de sankta Jakobo la Granda kaj la fino de Jakoba Vojo.

Famaj galegoj

Eksteraj ligiloj

 
Aŭtonomaj Komunumoj de Hispanio
Flago de Hispanio

Flag of Andalucía.svg Andaluzio | Flag of Aragon.svg Aragono | Flag of Asturias.svg Asturio | Flag of the Balearic Islands.svg Balearoj | Flag of Extremadura.svg Ekstremaduro | Flago-de-Eŭskio.svg Eŭskio | Flag of Galicia.svg Galegio | Flag of the Canary Islands.svg Kanarioj | Flag of Cantabria.svg Kantabrio | Flag of Castile and León.svg Kastilio kaj Leono | Flag of Castile-La Mancha.svg Kastilio-Manĉo | Flago-de-Katalunio.svg Katalunio | Flag of the Community of Madrid.svg Madrido | Flag of the Region of Murcia.svg Murcio | Bandera de Navarra.svg Navaro | Bandera de La Rioja.svg Rioĥo | Flag of the Valencian Community (2x3).svg Valencia Komunumo
Aŭtonomaj urboj: Flag Ceuta.svg Ceŭto | Flag Melilla.svg Melilo  Aliaj teritorioj: Ĉafarinoj, Vélez de la Gomera, Alhucemas

Administra divido de Hispanio

De post la Konstitucio aprobita en 1978, Hispanio estas malcentralizita unueca regno.

La baza divido estas la t.n. Aŭtonoma Komunumo. La vorto estas administracia termino, grupiganta du konceptojn kies diferenco ne ĉiam estas tute klara: la regiono kaj la nacio. Ĉar la vorto nacio estas uzata ankaŭ por la tuta Ŝtato, oni kelkfoje uzas la vorton naciaĵo (hispane nacionalidad), por aludi la naciojn/regionojn kun pli aparta personeco, pro lingvaj aŭ historiaj kaŭzoj.

Krome, oni plu konservas antikvan dividon, la provincon, similan al la franca departemento, da kiuj estas 50. Plejmulto el ili havas saman nomon al sia ĉefurbo.

En kelkaj regionoj ekzistas tradicia pli malgranda divido, la comarca (distrikto). En la insulaj regionoj, ĉiu insulo havas propran administracian aŭtoritaton (cabildo).

Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio

Alfonso la 6-a de Leono (1040 – Toledo, 1-a de julio de 1109), nomata ankaŭ la Kuraĝulo (Bravo), estis reĝo de Leono (1065–1109), de Galegio (1071–1072; 1072–1109) kaj de Kastilio (1072–1109).

Aŭtonoma Komunumo de Hispanio

De post la Konstitucio aprobita en 1978, Hispanio estas malcentralizita regno.

La baza divido estas la t.n. Aŭtonoma Komunumo. La vorto estas administracia termino, grupiganta du konceptojn kies diferenco ne ĉiam estas tute klara: la regiono kaj la nacio. Ĉar la vorto nacio estas uzata ankaŭ por la tuta Ŝtato, oni kelkfoje uzas la vorton naciaĵo (hispane nacionalidad), por aludi la naciojn/regionojn kun pli aparta personeco, pro lingvaj aŭ historiaj kaŭzoj.

Oni atentu, ke la esprimo estas redono de la hispana comunidad autónoma kaj ne kongruas al la kutima uzo de "komunumo" en Esperanto.

Sub la nivelo de aŭtonoma komunumo oni plu konservas antikvan dividon, la provincon, similan al la franca departemento, da kiuj estas 50. Plejmulto el ili havas saman nomon al sia ĉefurbo, sed ne ĉiuj.

En kelkaj regionoj ekzistas tradicia pli malgranda divido, la comarca (distrikto). En la insulaj regionoj, ĉiu insulo havas propran administracian aŭtoritaton (cabildo).

La nunaj aŭtonomaj komunumoj estas 17:

Andaluzio: ĉefurbo Sevilo. Provincoj:

Provinco Almerio (Almería)

Provinco Granado (Granada)

Provinco Onubo (Huelva)

Provinco Ĥaeno (Jaén)

Provinco Kadizo (Cádiz)

Provinco Kordovo (Córdoba)

Provinco Malago (Málaga)

Provinco Sevilo (Sevilla)

Aragono: ĉefurbo Zaragozo (Zaragoza). Provincoj:

Provinco Huesko (Huesca)

Provinco Teruelo (Teruel)

Provinco Zaragozo (Zaragoza)

Asturio: ĉefurbo Oviedo (unuprovinca)

Balearoj: ĉefurbo Palma de Mallorca (unuprovinca). Insuloj:

Majorko (Mallorca)

Minorko (Menorca)

Ejviso/Ibizo (Eivissa/Ibiza) kaj Formentero (Formentera)

Ekstremaduro: ĉefurbo Mérida, provincoj:

Provinco Badaĥozo (Badajoz)

Provinco Cáceres

Eŭska Aŭtonoma Komunumo: ĉefurbo Vitorio. Provincoj (nomataj ĉikaze historiaj teritorioj):

Arabo/Alavo (ĉefurbo Gasteiz/Vitorio)

Biskajo (ĉefurbo Bilbo/Bilbao)

Gipusko (ĉefurbo Donostio/Sankta Sebastiano)

Galegio: ĉefurbo Santiago de Compostela. Provincoj:

Provinco Korunjo (A Coruña)

Provinco Lugo

Provinco Oŭrenso (Ourense)

Provinco Pontevedro (Pontevedra)

Kanarioj: ĉefurbo duobla: provincoj:

Provinco La Palmoj. Insuloj:

Gran Canaria

Lanzarote

Fuerteventura

Provinco Tenerife. Insuloj:

Tenerife

La Palma

La Gomera

El Hierro

Kantabrio: ĉefurbo Santandero (Santander) -- unuprovinca

Kastilio kaj Leono ĉefurbo Valadolido (Valladolid). Provincoj:

Provinco Avilo (Ávila)

Provinco Burgoso (Burgos)

Provinco Leono (León)

Provinco Palencio (Palencia)

Provinco Salamanko (Salamanca)

Provinco Segovio (Segovia)

Provinco Sorio (Soria)

Provinco Valadolido (Valladolid)

Provinco Zamoro (Zamora)

Kastilio-Manĉo: ĉefurbo Toledo. Provincoj

Provinco Albacete

Provinco Ciudad Real

Provinco Kvenko

Provinco Gvadalaĥaro (Guadalajara)

Provinco Toledo

Katalunio: ĉefurbo Barcelono; provincoj:

Barcelono

Provinco Ĝirono

Provinco Ilerdo (Lleida)

Provinco Taragono (Tarragona)

Madrida Regiono: ĉefurbo Madrido (unuprovinca)

Murcia Regiono: ĉefurbo Murcio (unuprovinca)

Navaro: ĉefurbo Pamplono (unuprovinca)

Rioĥo: ĉefurbo Logronjo (Logroño) (unuprovinca)

Valencia Regiono aŭ Valencilando: ĉefurbo Valencio. Provincoj:

Provinco Alakanto (Alacant, hispane Alicante)

Provinco Kastelono

Provinco ValencioKrome, du aŭtonomaj urboj en la nordo de Afriko ĝuas aŭtonomian statuson:

Ceŭto

Melilo.

Camilo José Cela

Camilo José CELA [kamilo ĥoSE sela] (* 11-a de majo 1916 en Iria Flavia (Galegio), † 17-a de januaro 2002) estis hispana verkisto. Li estis filo de galega patro kaj brita patrino.

Cela komencis sian literaturan karieron verkante poemojn kiam li ankoraŭ ne aĝis dudek jarojn. Post La familio de Pascual Duarte, romano kiu subite famigis lin en 1942, Cela publikigis en la sekvanta jaro Pabellón de reposo ("Ripoz-pavilono"), lirika kaj elegia serio da viv-impresoj de ftizulo en sanatorio. Lia tria romano titoliĝas Nuevas aventuras de Lazarillo de Tormes ("Novaj aventuroj de Lazarillo de Tormes") speco de modernigo de la prototipoj de la kruda mondo pikareska. Sekvis poste Viaje a La Alcarria ("Vojaĝo al La Alcarria") aŭ rakonto pri vagado tra mizeraj kampoj kaj vilaĝoj de stepeca regiono en la centra Hispanio; La Colmena ("La Abelujo") unu el liaj plej ŝatataj libroj, realisma priskribo de la individuaj vivoj de homoj sencelaj, frustritaj aŭ morale kriplaj loĝantaj en la Madrido post-milita; La Catira ("La Blondulino"), vasta, impona panoramo de la Venezuelo kaj de ties temperamenta gento. Inter aliaj verkoj, menciindas ankaŭ: Mrs. Caldwell habla con su hija ("S-ino Caldwell parolas kun sia filino"), San Camilo, 1936 ("Sankta Camilo, 1936") kaj laste Mazurca para dos muertos ("Mazurko por du mortintoj"), kiu recivis en 1984 la Nacian Premion Literaturan. En la jaro 1989 li gajnis la Premion Nobel de Literaturo.

Karakteriza trajto de Camilo José cela estas, ke li montras nenian simpation al siaj propraj herooj, eĉ se ilin taŭzas ĉiaj afliktoj kaj mizeroj. Li tenas sin aparte, por ke la komuniko inter la fikcio kaj la leganto fluu sen la baroj, aŭ la devioj, kiujn povus provoki personaj sentoj aŭ interpretoj. Tio donas al liaj verkoj ian sekan atmosferon de kruda cinikeco; sed kio finfine valoras estas tio, ke la leganto povu travivi kun siaj propraj memgeneritaj indigno aŭ kompato la peripetiojn de la roluloj.

Ferreira

Ferreira estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio.

La areo de la municipo estas 43 km2 kie loĝas 339 geloĝantoj, do loĝdenso estas 7.9 loĝ./km2.

Ferreira situas je 76 km de la provinca ĉefurbo Granada.

Galega lingvo

La galega lingvo (ISO-kodo ISO 639-2: glg, ISO 639-1:gl) estas latinida lingvo tre simila al la portugala aŭ, kiel tradicie defendas lingvistiko, dialekto de la portugala.

Ĝi estas parolata precipe en nordokcidenta Hispanio en Galegio. Entute 3 milionoj da homoj parolas ĝin. Ĝi ankaŭ estas ofte parolata en la tre abunda elmigrinta galega diasporo.

Galicio

Galicio estas historia landareo en okcidenta Ukrainio kaj suda Pollando, kiu kongruas grandparte kun la samnoma aŭstra-hungara reĝlando Galicio kaj Lodomerio. Dum la frua mezepoko la princlando Galicio-Volinio estis parto de la slava Kieva Regno, poste de la Grandduklando Litovio. Ĉefurbo de la princlando estis la nuna ukraina urbo Lvivo.

Distrikto Galicio - germane Distrikt Galizien, pole Dystrykt Galicja, ukraine Дистрикт Галичина - inter la jaroj 1941 kaj 1944 estis la nomo de teritorio de la historia regiono Galicio en tiu periodo kadre de la Dua Mondmilito okupita fare de nazia Germanio, sed ne integrita en la teritorion de la tiel nomata "Grandgermana Regno". La teritorio ĝis la jaro 1939 estis parto de la Dua Pola Respubliko, kaj post la 17-a de septembro 1939 pro la Pakto Ribbentrop-Molotov estis konkerata fare de Sovetunio.

Kantabra Montaro

La Kantabra Montaro aŭ Kantabra Montoĉeno estas montara sistemo en Hispanio etendiĝanta paralele al la bordo de la Kantabra Maro, laŭlonge de 480 kilometroj, de la okcidentaj Pireneoj ĝis la limoj de orienta Galegio, ĉe la rivero Minjo. Ĝi konsistigas la geografian regionon Kantabra Kornico.

Komarko

Komarko aŭ Comarca (hispana kaj portugala pluralo comarcas, kataluna pluralo comarques) estas eta tradicia regiono aŭ loka administra divido kiu troviĝas en partoj de Hispanio, Portugalio, Panamio, Nikaragvo, kaj Brazilo.

La komarko ankaŭ estas konata en la aragona kiel redolada, kaj kiel bisbarra en la galega.

En Esperanto la plej proksima termino estus distrikto aŭ subregiono kiu tamen havas pli oficialan administran signifon. Foje interuzeblas tiu termino por la iberia koncepto komarko.

Korunjo

Korunjo aŭ Koruno (galeglingve kaj oficiale A Coruña), estas urbo en la ekstrema nordokcidento de Hispanio kaj estas parto de la Aŭtonoma Komunumo Galegio. Ĝi estas ĉeatlantika urbo kun milda klimato.

Ĝi okupas areon de 36,8 km2, kaj atingas 243.785 loĝantojn, densanta 6.624 loĝantojn je km2.

Ĝi estas administracia ĉefurbo de granda areo, kun aktivecoj agrara, fiŝista, industria kaj serva. En la lastaj jardekoj ĝia strukturo ŝanĝis multmaniere: ĝi dispartigas diversajn funkciojn administrajn kaj reduktis aliajn militajn. Ankoraŭ tre gravas la havena aktivado, ĉu komerca, ĉu fiŝista.

En la lastaj jaroj la urbo tre disvolviĝis, per la plibonigo de la komunikado kaj la ampleksigo de la infrastrukturoj kultura, sporta (ĝi estas la sidejo de la futbala klubo Real Club Deportivo de La Coruña) kaj distra.

Lugo

Lugo havas plurajn signifojn:

Lugo (Hispanio) estas urbo en la aŭtonoma regiono Galegio, Hispanio.

Lugo estas provinco en Galegio.

Lugo (Italio) estas komunumo en la itala provinco Raveno.

Lugo di Vicenza estas komunumo en la itala provinco Viĉenco.

Lugo-di-Nazza estas komunumo en Francio.Fernando Lugo estas paragvaja politikisto.

Michoacán

Michoacán [miĉŭaKAN] (Esperantigite : Miĉoakano) estas unu el la 32 federaciaj subŝtatoj de Meksiko, ĉe Pacifiko. Ĝia plena nomo estas Estado Libre y Soberano de Michoacán de Ocampo (libera kaj suverena ŝtato de Miĉoakano de Okampo). Ĝi estas apud ŝtatoj de Colima kaj Jalisco al nordoesto, al nordo limigas kun Guanajuato kaj Queretaro, al oriento kun ŝtato de Mexico kaj al sudo kun Guerrero.

Ĝi havas areon de 59,928 km² kaj loĝantaron de 4 351 037. Ĝi dividiĝas en 113 komunumojn (municipojn). Vidu la Liston de komunumoj de Michoacan. Ĝia ĉefurbo nomiĝas Morelia. La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-MIC".

En la kolonia tempo la provinco estis parto de Nueva Galicia (Nov-Galegio). Ĝia nuna nomo devenas el la purepeĉa lingvo; "Miĉamakŭan" (fiŝkaptista ejo) estis unu el la kvar provincoj de la purepeĉa (aŭ taraska) regno. Plej konata restaĵo de tiu regno estas la ruinoj de Tzintzuntzan, la tiama ĉefurbo. Naturaj vidindaĵoj de la regiono estas vulkano Paricutin kaj lago Pátzcuaro.

La provinco estas dominata de agrokulturo kaj estas signifa produktanto de avokadoj, sed ankaŭ de kikeroj kaj aliaj fruktoj kaj legomoj. Krome ekzistas bestobredado kaj minado.

Ordeno de Santiago

La ordeno de Santiago (hispanlingve Orden de Santiago), aŭ la ordeno de Santiago-de-Kompostelo, estis militista ordeno fondita en la 12-a jarcento. Ĝi havas la nomon de la nacia sankto de Hispanio, Sankta Jakobo, kies nomo uzadis la kristanoj de Galegio kaj Asturio ekde la 9-a jarcento por batali kontraŭ la hispanaj islamanoj kaj forpuŝi ilin.

Santiago-de-Kompostelo, en Galegio, estas la centro de la kulto de tiu apostolo, sed fakte estis nek la naskiĝejo nek la ĉefa sidejo de la ordeno. La ordeno ricevis sian unuan regulon en 1171 el la kardinalo Jacinto (estonta papo Celesteno la 3-a). Male de la samepokaj ordenoj de Calatrava kaj Alcantara, kiu obeis al la striktaj reguloj de la cistercianoj, Santiago akceptis nur la pli mildajn regulojn de la aŭgustenanoj. Tio favoris la rapidan disvolviĝon de la ordeno, kiu signife kontribuis al la Reconquista de la hispana teritorio.

La simbolo de la ordeno estis la kruco de Sankta Jakobo, tio estas ruĝa kruco finiĝante per spado.

Pontevedro

Pontevedro (galege kaj oficiale Pontevedra [pon̪teˈβ̞eð̞ɾa]) estas urbo kaj ĉefurbo de la samnoma provinco en la aŭtonoma komunumo Galegio en Hispanio.

Koordinatoj: 42°26′N 8°38′U

Provinco Pontevedro

Pontevedro aŭ Pontevedra estas unu provinco de la nordokcidento de Hispanio, situa en la sudorienta parto de la regiono de Galegio, kies ĉefurbo estas la urbo de Pontevedra. Limas kun la provincoj de Korunjo, Lugo, kaj Ourense, kaj kun Portugalio kaj la Atlantika Oceano.

En 2009 la loĝantaro estis de 959.764 loĝantoj, el kiuj 81.576 loĝis en la ĉefurbo, Pontevedra. Vigo estas la plej loĝata urbo de la provinco kaj de Galegio kun 297.332 loĝantoj. En la provinco de Pontevedra estas 62 municipoj. Aliaj elstaraj municipoj laŭ loĝantaro estas Vilagarcía de Arousa, Redondela, Nigrán, Porriño kaj Marín.

Santiago-de-Kompostelo

Santiago-de-Kompostelo, mallonge Santiago (galege Santiago de Compostela [s̪an'tjaɰo ð̞e kompos̪'tɛla]), estas la ĉefurbo de la aŭtonoma komunumo Galegio, en la nordokcidento de Hispanio. Ĝi situas en la provinco Koruno.

Santiago estas konata ekde la mezepoko, ĉar la urbo estas la celo de la Jakoba Vojo. Laŭ la tradicio, en la urbo estis trovita la tombo de la apostolo Jakobo la Granda.

La malnova kvartalo estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO, kaj en ĝi elstaras la gotika katedralo.

Gravan historian tradicion posedas la universitato.

Suso Moinhos

Jesus MOINHOS PARDAVILA, karesnome Suso Moinhos [suso muinjos] (naskiĝis en 1970 en Vigo, Galegio), estas filologo kaj Esperanto-verkisto.

Vandala lingvo

La vandala lingvo estas formortinta orientĝermana lingvo, kiun parolis la vandaloj en Iberio kaj Norda Afriko ĝis la 6-a jarcento.

La vandaloj dum la eŭropa popolmigrado de la 4-a kaj 5-a jarcento setlis en norda Portugalio plus Galegio kaj en suda Hispanio, sekvante aliajn ĝermanajn kaj neĝermanajn popolojn (visigotojn, alanojn kaj suebojn), antaŭ ol plumoviĝi al norda Afriko dum la jaro 429.

Oni scias tre malmulte pri la lingvo krom ke ĝi apartenis al la orientĝermana lingvaro kaj estis proksime parenca al la gota lingvo. Malgranda nombro de personaj nomoj el vandala origino transiris al la hispana lingvo.

Frazo en vandala lingvo estas Froia arme, kiu signifas « Sinjoro, kompatu » kiel la malnova greka « Κύριε ἐλέησον » (Kýrie e̍léêson).

Keltaj nacioj
Triskelo

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.