Esperanto kaj Libera Scio

Esperanto kaj Libera Scio (mallonge ELiSo, angle Esperanto and Free Knowledge) estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013[1]. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion[2].

Wikimedia ELiSo logo
Emblemo de Esperanto kaj Libera Scio
Berlín, Wikimedia Conference, esperantisté
Reprezentantoj de ELiSo (Marek Blahuš kaj Michal Matúšov) dum la Vikimedia konferenco 2014 en Berlino

Diferenco inter Vikimedio kaj Vikipedio

Kontraste al vikipediistoj, kiuj precipe kontribuas al Vikipedio, la vikimedianoj organizas movadon iom similan al la Esperanto-movado, kies celo estas disvastigi la uzadon de la vikimediaj projektoj kaj de libersciaj principoj kaj projektoj ĝenerale. Malgraŭ tio, multaj membroj de ELiSo estas samtempe aktivaj vikipediistoj.

Vidu ankaŭ

  • Vikipedio:Esperanto kaj Libera Scio (projekta vikipedia paĝo, en kiu la grupo formiĝis)

Referencoj

  1. Rekonigo de ELiSoĉe Meta-Vikio angle
  2. Podíl našeho klubu na Wikipedii ĉeĥe

Eksteraj ligiloj

Fakaj Esperanto-asocioj

Faka Esperanto-asocio estas specialigita esperantista asocio, starigita por homoj de koncerna mondkoncepto, profesio, ŝatokupo ktp.

Fondaĵo Vikimedio

La Fondaĵo Vikimedio (angle Wikimedia Foundation) estas ne-profit-dona organizaĵo kun sidejo en Usono. Ĝi estis fondita en 2003 kiel la tegmenta organizaĵo de Vikipedio.

Poste ĝi akceptis pliajn projektojn: Vikivortaro, Vikicitaro, Vikilibroj, Vikimedia Komunejo, Vikifontaro, Vikispecioj kaj Vikinovaĵoj. La baza celo estas, en la vortoj de Jimmy Wales, disponigi al ĉiu persono la sumon de homa scio.

Aktuale en 2015, en la Fondaĵo laboras pli ol 280 homojn, kun ĉiujaraj enspezoj pli ol 75 milionoj da dolaroj. Lila Tretikov gvidis la Fondaĵon ĝis marto 2016 kiel ĝia administra direktoro, kvankam la 26an de februaro 2016 ŝi sciigis sian eksiĝon efika 31 marto, kiel rezulto de la kontestata Knowledge Engine projekto de la WMF. Nuntempe, Katherine Maher estas plenuma direktoro post kiam Lila Tretikov eksiĝis, ekde la junio 2016.

Ekzistas la oficiala Esperata uzanto-grupo de Fondaĵo Vikimedio, kiu nomiĝas Esperanto kaj Libera Scio.

Projektoj de Vikimedio

La Projektoj de Vikimedio estas aro da projektoj, kiujn jure kaj teknike prizorgas la Fondaĵo Vikimedio. La plej konata projekto estas Vikipedio, la aliajn oni nomas frataj projektoj de Vikipedio.

UK 2015

La 100-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazis de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2015 en Lille, Francio. La estraro de UEA elektis la kongresurbon la 24-an de marto 2013. Temis pri la jubilea kongreso, tial ĝi okazis en granda urbo proksima al Boulogne-sur-Mer, kie okazis la unua internacia Esperanto-kongreso. La kandidatigon de Lillo oni anoncis en 2012 kaj la organizanto Espéranto-France per kampanjo kolektis por ĝi subtenon de 118 personoj el 18 landoj. La kongreson partoprenis 2698 personoj.

Vikipediisto

Vikipediisto estas persono, kiu okupiĝas pri iu Vikipedio. La termino ekestis danke al la eblo regule krei vortojn en Esperanto per la sufikso -ist-. En nacilingvaj Vikipedioj ne ekzistas artikolo pri tiaj istoj, nome Vikipediistoj, sed nur artikolo pri plurspecaj uzantoj, kio inkluzivas ankaŭ uzantojn aŭ uzulojn de aliaj retejoj aŭ sistemoj. Vikipedio kalkulas ankaŭ je la funkciado de robotoj (angle "bot"). Tio estas komputila programo, kiu laboras en Vikipedio kiel uzanto.

Vikipedio en Esperanto

Vikipedio en Esperanto estis fondita la 6-an de novembro 2001 kiel 11-a lingvoversio de la interreta enciklopedio Vikipedio kaj nuntempe enhavas 261 312 artikolojn. Ĝia fondinto estas konsiderata la usona esperantisto Chuck Smith. Esperantistoj kontribuis ankaŭ al la fondiĝo de kelkaj pliaj lingvoversioj de Vikipedio (ĉeĥa, slovaka, oseta, svahila) kaj la enkonduko de subteno de la Esperanta alfabeto en januaro de 2002 malfermis la vojon por la alfabetoj de aliaj lingvoj kaj plifruigis la transiron de la tuta Vikipedio al la normo Unikodo.En oktobro de 2012 ĝi ampleksis pli ol 170 000 artikolojn kaj aktivis en ĝi 21 administrantoj. Laŭ la nombro de artikoloj ĝi estis la 27-a plej granda lingvoversio de Vikipedio. Ekzistis pli ol 68.000 registritaj uzantoj, el kio pli ol 480 aktivaj. Laŭ deveno de la redaktantoj estas la Vikipedio en Esperanto el ĉiuj lingvoversioj la plej internacia. Vikipedio en Esperanto estas ankaŭ la entute plej granda enciklopedio verkita en artefarita lingvo.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.