Episkopujo

Ĉi tiu teksto priskribas ĉefe la romkatolikan eklezion. Iuj konceptoj aŭ terminoj povas malsami en aliaj eklezioj.

Episkopujodiocezo estas administra unuo en kristanaj eklezioj, gvidata de episkopo. La vorto "diocezo" (greke διοίκησις dioikesis, latine dioecesis) origine nomis administran unuon en la Romia Regno.

Ĉefepiskopujo

Vidu ankaŭ: Ĉefepiskopo, Sufragana diocezo, Eklezia provinco

Ĉefepiskopujo (aŭ arki-arĥi-, -episkopujo-diocezo) estas episkopujo kies gvidanto, la ĉefepiskopo, estas superordigita al la episkopoj en la najbaraj episkopujoj. En la romkatolika eklezio, la ĉefepiskopo ankaŭ nomiĝas metropolito, la aliaj episkop(uj)oj estas sufraganaj (submetitaj, subordigitaj) al la ĉefepiskop(uj)o, kaj la ĉefepiskopujo kun ĉiuj siaj sufraganaj episkopujoj formas eklezian provincon.

En diversaj eklezioj

Episkopoj kaj episkopujoj ekzistas en ortodoksismo, romkatolikismo, prakatolikismo, anglikanismo, kaj en kelkaj (sed ne ĉiuj) protestantaj eklezioj, ekzemple en la luteranaj eklezioj de la nordiaj landoj. Iuj protestantaj eklezioj anstataŭis episkopojn per superintendantoj aŭ forigis la titolon tute.

En landoj, kie aktivas pluraj kristanaj eklezioj, unu sama loko povas aparteni al pluraj diocezoj, ekzemple ekzistas unu "episkopujo de Stokholmo" kiu estas luterana kaj alia, kiu estas romkatolika. Kelkregione (ekzemple en Germanio) la evangelia eklezio ne plu uzas la nocion "diocezo", tiel ke ĝi nun estas uzata precipe de la katolika eklezio. Sed ekzemple la anglikana eklezio plu uzas tiun nocion. Ĝi fondis en 1980 la "diocezon de Eŭropo", kiu administras la anglikanajn komunumojn ekster Britio kaj Irlando.

En orientaj eklezioj oni uzas por episkopujo ankaŭ la vorton eparĥio.

Titularaj episkopujoj

Vidu ankaŭ: Titulara episkopujo, Titulara episkopo, Helpepiskopo

Titulara episkopujo estas iama episkopujo kiu ne plu funkcias aŭ ne plu estas uzata, eble pro teritoria reorganizado, aŭ eble ĉar la iamaj kredantoj en la teritorio estis forpelitaj, aŭ akceptis alian religion. La unuaj titularaj episkopujoj ekestis dum la islama konkero de antaŭe kristanaj regionoj en Norda Afriko kaj Okcidenta Azio. Forpelitaj episkopoj plu tenis siajn titolojn, en la komenco esperante ke ili iam reakiros siajn episkopujojn, tiam nomatajn latine in partibus infidelium = en zonoj de nefideluloj. Hodiaŭ ekzistas ĉirkaŭ 2000 titularaj episkopujoj romkatolikaj. Episkopo de tia episkopujo estas titulara episkopo, kontraste al dioceza episkopoepiskopuja episkopo, kiu gvidas fakte ekzistantan episkopujon. La plej ofta rolo de titulara episkopo hodiaŭ estas helpepiskopo, kiu helpas diocezan episkopon plenumi sian laboron.

Titularaj episkop(uj)oj ekzistas ĉefe en la romkatolika eklezio, malofte en ortodoksaj eklezioj.

Princepiskopujoj

Vidu ankaŭ: Princepiskopujo, Princepiskopo

En mezepoko, iuj episkopoj estis ankaŭ civilaj regantoj – princepiskopoj. Necesas distingi inter la diocezo (= episkopujo) de princepiskopo (= la teritorio kie li estis eklezia gvidanto = episkopo) kaj lia princepiskopujo (= la teritorio kie li estis civila reganto = princo).

Apostolaj vikariatoj

Vidu ankaŭ: Apostola vikariato

Apostola vikariato estas administra unuo en la romkatolika eklezio, ofte establita anstataŭ normala episkopujo tie kie la katolika eklezio estas malmultnombra kaj/aŭ malstabila, kaj gvidata de apostola vikario, kiu kutime estas iu titulara episkopo.

Vidu ankaŭ

Cambrai

Cambrai [kăbre] (aŭ nederlandlingve Kamerijk) estas mezgranda franca komunumo, lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento.

Cambrai estas cetere la tradicia ĉefurbo de la malnova kaj natura regiono Cambraisis, en la franca departemento Nord. La urbo havas proksimume 33 000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Cambrésiens.

Diocezo de Ostrava-Opava

La Diocezo de Ostrava-Opava (latine Dioecesis Ostraviensis-Opaviensis) estis fondita la 30-an de majo 1996 per buleo de Johano Paŭlo la 2-a kaj estas la plej juna diocezo teritorie de Ĉeĥio. Ĝi ekestis per disigo de la Ĉefdiocezo de Olomouc kaj inkludas la tutan Ĉeĥan Silezion kaj parton de la norda Moravio, proksimume apartenas al ĝi la teritorio de la nuntempa Moravia-Silezia Regiono. La episkopo rezidas en Moravia Ostrava, kie estis konstruita 1998–2000 nova episkopejo. Sur teritorio de 6 360 km² vivis 2002 preskaŭ 600 mil katolikoj en 276 paroĥoj kun 149 episkopujaj pastroj, 55 ordenaj pastroj, 16 diakonoj kaj 327 ordenulinoj. La unua kaj nuna ĝia episkopo estas Mons. František Václav Lobkowicz. La funkcion de la generala vikario faras Mons. Marcel Tesarčík.

Eichstätt

Eichstätt [ajhŝtet] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Eichstätt de la federacia lando Bavario kaj estas ties administra centro. Fine de decembro 2017 la komunumo havis 13 512 loĝantojn. Ĝi situas en Frankonia Ĵuraso apud la rivero Altmühl. La urbo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Eichstätt, sed ne mem apartenas al la komunumaro, nur transprenas administrajn servojn por tri ĉirkaŭaj, malgrandaj administraj komunumoj.

Elektoepiskopujo Kolonjo

La Elektoepiskopujo Kolonjo aŭ Elektoprinclando Kolonjo, germane Kurköln aŭ Erzstift und Kurfürstentum Köln, estis unu el la plej gravaj princlandoj de la Sankta Romia Imperio. Kolonjo kongruas kun la antikva urbo nomita Colonia Agrippina. Ĝi fariĝis libera urbo en 1288, kaj la loĝejo de la ĉefepiskopo estis movita el la katedralo de Kolonjo al Bonn. La teritorio de la elektoepiskopujo entenis parton de la maldekstra bordo de la Rejno, oriente de Jülich, sed ankaŭ la duklandon Vestfalio preter la Rejno. La ĉefepiskopo estis tradicie unu el la princoj-elektistoj de la Imperio.

Dum la 16-a jarcento, tri ĉefepiskopoj de Kolonjo konvertis al protestantismo, kaj tio kaŭzis gravan konflikton kun Bavario. La Kolonja Milito (germane: Kölnischer Krieg, Truchsessicher Krieg) estis konflikto, kiun efektivigis de 1583 ĝis 1588 ĉefe elektepiskopaj kolonjaj kaj bavaraj trupoj. La milito malsukcesigis la provon de princelektisto Gebhardo de Waldburg-Trauchburg ŝanĝi la ĉefepiskopujon Kolonjo en heredeblan, protestantan duklandon.

Post 1795, la ĉefepiskopaj teritorioj de la maldekstra bordo estis okupitaj de Francio, kaj estis oficiale aneksitaj en 1801.

Episkopo

En katolikismo, ortodoksismo, kaj en kelkaj protestantaj eklezioj, ekz-e anglikanismo, episkopo estas kleriko, kiu trapasis la plej supran ŝtupon de ordino, kion la plimulto da episkophavaj eklezioj rigardas kiel seninterrompan transmeton de apostola dono. Nur episkopo havas la rajton de ordinado.

Kutime episkopo estas dioceza episkopo (episkopuja episkopo), la religia estro (ĉefpastro) de sia episkopujo.

Ĉefepiskopo estas pli altranga episkopo, kiu havas plurajn episkopojn sub sia rego.

Helpepiskopo estas malpli altranga episkopo, kiu senŝarĝigu la episkopujan episkopon en kelkaj laboroj, ekzemple donante la sakramenton de la konfirmacio.

Episkopujo Majenco

La episkopujo Majenco estas unu el la plej malnovaj romkatolikaj episkopujoj en Germanio.

Dum pluraj jarcentoj ĝi estis ĉefepiskopujo kaj la ĉefepiskopo estis princo-elektisto kaj unu el la plejgravuloj de la Sankta Romia Imperio, samtempe civila reganto de la Elektoepiskopujo Majenco.

En la tempo de Napoleono, ĝi estis grave reorganizita, malaltigita al simpla episkopujo, sufragana diocezo de la ĉefepiskopujo Freiburg. La limoj estis redesegnitaj por kongrui kun tiuj de la tiama grandduklando Hesio. Tiuj limoj plu validas ĝis nun.

Episkopujo Naumburg-Zeitz

La episkopujo Naumburg-Zeitz (aŭ mallonge, sed malprecize, episkopujo Naumburg) estis historia romkatolika episkopujo en meza Germanio inter Lepsiko oriente kaj Erfurto okcidente. Origine ĝi estis nur episkopujo Zeitz. Sidejo de la episkopo estis ekde 968 ĝis 1029 la urbo Zeitz [cajc] kun la katedralo de Zeitz, kaj ekde 1029 ĝis 1615 Naumburg kun la katedralo de Naumburg. La episkopujo malaperis sekve de la Reformacio, kiam la katedrala kapitulo, kiel la tuta loĝantaro, iĝis protestanta.

Episkopujo Worms

La episkopujo Worms (germane Bistum Worms, latine Dioecesis Wormatiensis) estis katolika diocezo kun sidejo en Worms, Germanio.

La episkopujo, kiu estis fondita en la malfrua antiko, atingis dum la karolida tempo kaj dum alta mezepoko la kulminon de sia potenco kaj influo. La episkopa preĝejo estis la katedralo de Worms, unu el la tri rejnlandaj imperiestraj katedraloj. La Hochstift (= princepiskopujo) de Worms ankaŭ havis la mondan potencon pri Lobdengau, malgranda regiono ĉirkaŭ Ladenburg. Pro la reformacio la episkopujo perdis plejparton de siaj paroĥoj kaj ĉirkaŭ 1800 ĝi estis malfondata.

Episkopujo de Dol

La episkopujo de Dol (latinlingve : dioecesis Dolensis) estis malnova diocezo de la Romkatolika Eklezio en Francio.

Ĝi estis unu el la naŭ historiaj diocezoj aŭ episkopujoj de Bretonio. La teritorio de la diocezo respondis al la Lando de Dol kaj la episkopejo estis en Dol-de-Bretagne.

Episkopujo de Erfurto

La romkatolika Episkopujo de Erfurto kovras preskaŭ la tutan Turingion, krom kelkaj pecoj en la oriento de la germana federacia lando, kiuj apartenas al la Episkopujo de Dresden-Meißen kaj ĉe la regiono Rhön kiuj apartenas al la Episkopujo de Fulda. Ĉirkaŭ 154.000 katolikoj estas tie ĉi, la plejmulto en la regiono Eichsfeld. El ĉiuj turingianoj, 8% estas katolikaj kaj 25% evangeliaj.

Episkopujo de Essen

La episkopujo de Essen, ankaŭ nomata la Ruhr-episkopujo, latine dioecesis essendiensis, estas romkatolika episkopujo kore de Nordrejn-Vestfalio kaj ĝia centro estas la katedralo en la episkopa urbo Essen (en Esperanto ankaŭ Asindo).

Episkopujo de Saint-Malo

La episkopujo de Saint-Malo aŭ diocezo de Saint-Malo estis iama diocezo de la romkatolika Eklezio en Francio.

Ĝi estis unu el la naŭ diocezoj aŭ historiaj episkopujoj de Bretonio. Ĝia teritorio estis tiu de la Lando de Saint-Malo, kiu situas precipe sur la nunaj departementoj Ille-et-Vilaine, Côtes-d'Armor kaj parto de Morbihan (regiono de Ploërmel). Ĝia episkopejo estis en Saint-Malo, post esto en Aleth ĝis en la 11-a jc.

Freising

ISOFreising [frAjzing] estas urbo en Supra Bavario, iom norde de Munkeno, ĉe rivero Isar. Ĝi havas la statuson de "Granda Distrikta Urbo" kaj estas la administra sidejo de distrikto Freising.

Paroĥo

Paroĥo estas distrikto de loka (vilaĝa, plurvilaĝa, kvartala) religia komunumo. Ĝi estas eklezia distrikteto, parto de episkopujo, regata de unu pastro nomata paroĥestro, kiu respondecas pri precipaj religiaĵoj en paroĥo. Ofte li estis helpata de vikariaj pastroj, kaj por la materia zorgado de sakristiisto. En la paroĥo loĝas, laboras paroĥanoj, kiuj partoprenas en la loka religia vivo.

En la baza senco de la vorto do temas nur pri la agotereno de paroĥestra pastro, do diversaj religiaj komunumoj povas dividi la saman teritorion en malsamajn paroĥojn. En iuj kazoj tamen ŝtataj instancoj historie ankaŭ transprenis la dividon laŭ paroĥoj por politika, administra divido de sia ŝtato - tiam temas pri administra unuo komparebla al komunumo aŭ municipo.

Princepiskopo

Princo-episkopo aŭ princepiskopo, germane Fürstbischof, estis episkopo, kiu kunigis al sia religia ĉefrolo la ŝtatan povon sur teritorio, kiu ne necese koincidis kun la teritoria diocezo, sur kiu li plenumis sian religian aŭtoritaton. La religia investitado estis, tamen, necesa por la praktiko de la politika kaj registara povo. Princoj-episkopoj ekzistis plejgrandaparte en la Sankta Romia Imperio, kie tiu rolo malaperis konkrete nur kun la malapero de la Imperio mem, per la regna deputacia fina akto en la jaro 1803. Malpli ofte ekzistis princoj-episkopoj ankaŭ en aliaj regnoj. Ĝi, aparte, konserviĝis ĝis la naskiĝo de la regno de Jugoslavio nur en Montenegro.

Princĉefepiskoplando Salcburgo

La princĉefepiskoplando Salcburgo, germane Fürsterzbistum Salzburg aŭ Erzstift Salzburg, estis historia teritorio de la Sankta Romia Imperio, kiu ekzistis de la 14-a jarcento ĝis la sekularigo en 1802/1803. Ĝia reganto estis la ĉefepiskopo de Salcburgo kaj "Primaso de Germanio". Ĝi apartenis al la bavara imperia cirklo. En 1803 ĝi ŝanĝiĝis al elektoprinclando Salcburgo kaj tri jarojn poste al duklando Salcburgo. La princĉefepiskoplando estas antaŭulo de la hodiaŭa federacia lando Salcburgo en Aŭstrio, kaj havis proksimume la saman teritorion, plus kelkajn partojn en hodiaŭaj Tirolo kaj Bavario.

Titulara episkopo

Titulara episkopo, en la Katolika Eklezio, estas episkopo de titulara episkopujo, tio estas, iama episkopujo kiu ne plu funkcias aŭ ne plu estas uzata. Tio kontrastas al dioceza episkopo aŭ episkopuja episkopo, kiu gvidas fakte ekzistantan episkopujon.

Titulara episkopo ofte havas rolon de helpepiskopo, kiu asistas diocezan episkopon plenumi sian laboron, aŭ havas altrangan eklezian postenon kiu postulas la episkopan ordinadon, ekzemple ŝarĝitaj de la Apostola seĝo al administraj aŭ diplomataj oficoj: tiuj prelatoj ĝenerale konservas la titularon de la aboliciita diocezo ankaŭ pro la motivo ke laŭ la kanona juro neniu povas esti ordinita episkopo sen la titulara diocezo, reala aŭ historia.

Utreĥto

Utreĥto aŭ Utrecht povas esti:

Utreĥto (urbo), urbo en Nederlando, ĉefurbo de la samnoma provinco

Utreĥto (provinco), nederlanda provinco, kies nomo venas de ĝia ĉefurbo

Utrecht (aglomeraĵo), aglomeraĵo en la provinco Utrecht

Episkopujo Utrecht. Dum malfrua mezepoko la provinco Utrecht kaj aliaj partoj (notinde Overijssel) de Nederlando regiĝis de la episkopo de Utrecht: princepiskopujo Utreĥto

Utrecht (Sud-Afriko), urbeto en Sud-Afriko

Ĉefepiskopujo de Olomouc

La ĉefepiskopujo de Olomouc, latine Archidioecesis Olomucensis, ĉeĥe Arcibiskupství olomoucké aŭ Arcidiecéze olomoucká, germane Erzbistum Olmütz estas romkatolika ĉefepiskopujo en Ĉeĥio, landoparto Moravio, kun sidejo en Olomouc [olomoŭc].

Nun la ĉefepiskopo de Oloumouc estas Jan Graubner kaj helpa episkopo estas Josef Hrdlička.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.