Endemio

Endemio (aŭ Endemiismo) estas biologia nocio por bestoj, plantoj, kiuj loĝas, kreskas en iu areo jam longtempe (t.e. jarmilojn). Ekzemple duono de la birdoj de Papuo-Novgvineo, la duono de la mamuloj kiuj loĝas en Filipinoj kaj pli malpli 80% de la plantoj kiuj vivas en Madagaskaro, estas endemiaj. En Hispanio, elstaras la insulo de Tenerife, kiu montras la plej longan liston de floraj endemioj de la regiono nomata Makaronezio. La duono de ĉiuj vegetalaj specioj kaj tri kvaronoj de la tutmonde konataj vertebuloj koncentriĝas en kelkaj malmultaj "varmaj" lokoj de biodiverseco, kiuj okupas apenaŭ 2,3% de la planeda surfaco.

Endemiismo estas vorto uzata en biologio por indiki ke la distribuado de taksono estas limigita ene de geografia medio malampleksa. Pro tio, kiam oni diras, ke iu specio estas endemia en iu regiono, tio signifas, ke eblas trovi ĝin nur en tiu loko, en natura formo.

Tipa endemiismo estas tiu de la ĝirafoj, kiuj unike loĝas en la duondezertaj regionoj de la sudo de Saharo, aŭ la Giganta Sekvojo, kiu troviĝas nur en la Sierra Nevada de Kalifornio.

Iguanamarina
Mara igvano (Amblyrhinchus cristatus) endemismo de la Insuloj Galapagoj

Lokoj

La endemio konsidereblas ene de ampleksa gamo de geografiaj medioj: tiele iu vivestaĵo povas esti endemiisma de montolago, de montarorivero, de insulo (oftege), de lando aŭ eĉ de kontinento. Ĝenerale la koncepto aplikiĝas al specioj, sed ankaŭ eblas por aliaj taksonoj kiel subspecioj, variantoj, genroj, familioj, ktp.

Laŭ la internacie fama Monda Natur-Fonduso (WWF), la jenaj ekoregionoj havas la plej altan pocenton de endemiismaj plantoj:

Specioj

Pri animaloj tre konataj estas eĉ grandaj mamuloj kiel la lemuroj de Madagaskaro aŭ la kanguruoj kaj aliaj marsupiuloj de Aŭstralio. Sed en multaj lokoj tutmonde ekzistas diversaj specioj speciale zorgindaj pro ties karaktero de endemiismo.

Problemaro

La plej konsiderinda afero pri endemiismo estas pristudi kaj kontroli ĉu la endemiismo estas unu el la endanĝeritaj specioj, ĉar tiukaze se la teritorio konsiderata estas malampleksa aŭ la nombro de la loĝantaro estas malalta, la specio povas riski gravan danĝeron malaperi. Tio okazas foje en apartaj insuloj, kiel en multaj el la Hinda Oceano kie jam multaj specioj, ekzemple de birdoj malaperis pro homa agado ĉu vole ĉu nevole aŭ pro la agado de novaj predantoj, enmetitaj de homoj denove ĉu vole ĉu nevole, kiel ratoj, hundojkatoj. Tio okazis al la dido, kaj aliaj birdoj de la insuloj Reunio, Maŭricio, ktp.

Vidu ankaŭ

Afgana neĝopasero

La Afgana neĝopasero (Montifringilla theresae), konata ankaŭ kiel Tereza neĝopasero, estas malgranda paserina birdo de la familio de Paseredoj. Spite la scienca nomo, ĝi estas pasero kaj ne vera fringo.

Ĝi estas afgania endemio troviĝanta nur en Hindukuŝo. Tiu specio ricevis nomon de Richard Meinertzhagen laŭ sia kuzino kaj kolego, Theresa Clay, kiu estis espertulino pri birdopedikoj.

Androsace alpina

Alpa rok-jasmeno aŭ Androsace alpina estas planto-specio de la familio de Primolacoj, endemio de Alpoj.

Atitlana grebo

La Atitlana grebo (Podilymbus gigas), konata aknaŭ kiel Giganta grebo, estis jam formortinta akvobirdo. Danke al naturlaboro de la usona ekologo Anne LaBastille, ties malpliiĝo estas nune komplete konata. LaBastille observis tiun specion dum periodo de ĉirkaŭ 25 jaroj. Ŝi ankaŭ verkis libron pri tiu birdospecio nome Mama Poc. La lago Atitlan situas en gvatemala montaro je 1700 m super marnivelo. Tie vivis kiel endemio la Atlitana grebo ĝis 1987.

Barba arbokoturno

La Barba arbokoturno (Dendrortyx barbatus) estas specio de birdoj de la familio de Odontoforedoj kaj ordo de Kokoformaj.

Ĝi troviĝas nur kiel endemio en montaraj moderklimataj kaj pli malvarmaj areoj de Veracruz kaj oriente de San Luis Potosí en Meksiko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj plantejoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Bermuda petrelo

La Bermuda petrelo, Pterodroma cahow, estas malgranda marbirdo de la grupo de petreloj. Komune konata en Bermudo kiel la Cahow, nomo devena el ties timegigaj krioj, tiu noktula surgrundonestumanta petrelo estas endemio kaj la nacia birdo de Bermudo, kaj simbolo de espero por konservado de la naturo. Ĝi estis supozita formortinta dum 330 jaroj. Ties spektakla malkovro kiel "lazara specio", tio estas, kiel specio trovita viva post esti konsiderata formortinta dum jarcentoj, inspiris al dokumentariaj filmofaristoj.

Chondrohierax

Chondrohierax estas genro de rabobirdoj. Ties du membroj estas ofte konsiderataj samspecifaj. Ili estas la jenaj:

Hokobeka milvo Chondrohierax uncinatus,

Kuba milvo, Chondrohierax wilsoniiDum la Hokobeka milvo estas disvastigata en plej varmaj partoj de Ameriko, la Kuba milvo estas draste endanĝerita endemio de Kubo.

Chondrohierax venas el greka kaj signifas “kartilaga aglo”.

El Hito

El Hito [el Ito] (mejloŝtono) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Filipina serpentaglo

La Filipina serpentaglo, Spilornis holospilus, estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj grupo de Serpentagloj. Ĝi estas aglo troviĝanta en la ĉefaj insuloj de Filipinoj. Ĝi estas foje traktata kiel raso de la Kresta serpentaglo (Spilornis cheela). Tiu specio troviĝas kutime en arbarklarejoj, malfermaj arbaroj kaj foje en terkultivejoj kun disaj arboj.

Ĝi estas endemio de Filipinoj. Tiu specio troviĝas en plej parto de la ĉefaj insuloj, escepte ĉe Palavano. Ili loĝas en unuarangaj kaj duarangaj arbaroj. Tiu birdo estas ofte vidata dum ŝvebo super klarejoj kaj rivervaloj. Tiu birdospecio manĝas amfibiojn, reptiliojn kaj aliajn vivintajn predojn. La Filipina serpentaglo estas distingata el aliaj specioj de serpentagloj pro la pli bone markataj punktoj de la subaj partoj kaj flugiloj.

La 18an de januaro 2008 Filipina serpentaglo estis rekuperata en arbaro de Barangay Laylaya, Besao, Monta Provinco. Ĝi suferis pro vundo de pafo en dekstra flugilo kaj damaĝon en osto (simile al birdo kaptata ĉe Lago Danum, Sagada en 2000). Alia serpentaglo rekuperata en Cordillera mortis post tri tagoj post esti alportata al zorgo de PAWB antaŭ jaroj.

Fossa fossana

La Madagaskara aŭ Stria cibetkato (Fossa fossana), ankaŭ konata kiel la fanaloko aŭ fanaluko), estas eŭplerida endemio de Madagaskaro.Antaŭe, la Madagaskara cibetkato estis metita en la subfamilion Hemigalenoj kune kun la Hemigalus derbyanus (Benda palm-civeto) kaj poste en sian propran subfamilion, Fosenoj, sed ĝi nun estas klasifikita kiel membro de la subfamilio Eŭplerenoj. Ĝi ankaŭ estis klasigita Fossa fossa. Ĝi ne devus esti konfuzita kun la komunnoma foso (angle: fossa), simila besto ankaŭ endemia al Madagaskaro, kiu havas la sciencan nomon Cryptoprocta ferox. Nek ĝi estas la sama kiel la rilata - kaj simile nomita - madagaskara karnomanĝulo fanaluko, kio ankaŭ estas eŭplerena. En esperanto, la nomo de la besto estas konfuzebla kun Afrika civeto (Civettictis civetta), zibeto (azia civeto, Civettictis zibetha), Azia palm-civeto (Luwak, Paradoxurus hermaphroditus) kaj vivero (Viverra zibetha), kaj la lingva situacio krome komplikas pro la fakto, ke 'cibeto' kaj 'civeto' estas uzataj sinonimaj kaj inter si kaj por signifi la moskon de la zibeto, por ne forgesi civetkafon por kies produktado uziĝas la Azia palm-civeto.

Ĝi estas malgranda mamulo: proksimume 47 cm sen enkalkuli la voston (kiu estas nur proksimume 20 cm) kaj 2.5 kg. Ĝi havas la aspekton kaj movmanierojn de malgranda vulpo. Ĝi havas mallongan felon flavgrizan, kun malhele nigraj horizontalaj strioj de kapo ĝis vosto, kie la strioj estas vertikalaj, volviĝante ĉirkaŭ la pli tufa vosto. La strioj metamorfozas en punktojn proksime de la ventro. Ĝiaj kruroj estas mallongaj kaj tre maldikaj. La fontoj malkonsentas pri ĉu ĝiaj ungegoj estas retrakteblaj. Ĝi havas neniujn anusajn glandojn, male al aliaj cibetkatoj. Ĝi estas endemia al la tropikaj arbaroj de Madagaskaro.

Ĝi estas nokta, kvankam fontoj malkonsentas pri ĉu ĝi estas izola aŭ, nekutime inter eŭpleredoj, vivas en paroj. Ĝi ne estas bona grimpulo kaj preferas interkrutejojn. Ĝi manĝas malgrandajn vertebrulojn (mamuloj, reptilioj, kaj amfibioj), insektojn, kaj ovojn ŝtelitajn de la nestoj de birdoj.

La reprodukta sezono de la madagaskara cibetkato estas aŭgusto ĝis septembro kaj la gravedperiodo estas tri monatojn, finiĝante kun la naskiĝo de unu ido. La idoj estas sufiĉe bonevoluintaj, kun malfermitaj okuloj, kaj ili estas dekutimigitaj ene de 10 semajnoj.

Kvankam minacite fare de senarbarigo, ĉasado kaj konkurado de enkondukitaj specioj, la madagaskara cibetkato estas loke ofta.

Imita akcipitro

La Imita akcipitro (Accipiter imitator) estas taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.

Temas pri tre bruneca kaj strieca birdo pli malhela supre kun horizontalaj nigrecaj strioj en dorso kaj flankoj kaj fajna strioj en longa vosto. La subaj partoj estas helaj kaj la gorĝo blankeca. La hokoforma beko estas griza (nigra pinte) kun flava vaksaĵo. Ankaŭ la irisoj kaj kruroj estas flavecaj; la ungoj nigrecaj.

Ĝi troviĝas kiel endemio en Bougainville, Papuo-Novgvineo kaj en Choiseul kaj Santa Isabel, Salomonoj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj kaj arbarbordoj de malaltaj teroj (400 m) kaj montararbaroj (eble ĝis 1,000 m).

Ĝi estas minacata pro habitatoperdo (lignoproduktado) kaj degradado (ĉefe en konkurenco kun la Blankagorĝa akcipitro, A. albogularis). Ĝi estas rara specio, sed eble estis neatentita pro kaŝemaj arbaraj kutimoj kaj eble manko de distinga alvoko. Ĝi estas konata nur el unu specimeno el Bougainville kaj kelkaj vidaĵoj el kaj Choiseul kaj Santa Isabel. Dum multaj semajnoj de kampolaboro en ĉiuj tri insuloj en la 1980-aj kaj en la 1990-aj jaroj, ĝi estis vidata nur unufoje en Bougainville kaj kelkfoje en la vilaĝo de Tirotonga en Santa Isabel. La similo de tiu specio kun la polimorfa simpatria Blankagorĝa akcipitro, A. albogularis, kondukis al nombro de necertaj vidaĵoj, inklude birdojn el la malproksima insulo de Makira.

Oni ne konas multe pri ties ekologio kaj la niĉoseparo rilate al la Blankagorĝa akcipitro, sed la mallongaj flugiloj kaj pli longaj kruroj sugestas, ke ĝi estas pli bone adaptata al interna arbaro.

Indiĝena (ekologio)

Tiu artikolo temas pri ekologio, biologio kaj ĝenerale vivaj estaĵoj ĉu animaloj ĉu plantoj. Por homoj vidu la artikolon Indiĝenaj popoloj.En biogeografio, specio estas difinita kiel indiĝena (aŭ propra) en difinita regiono aŭ ekosistemo se ties esto en tiu regiono estas rezulto de nur natura procezo, sen homa interveno. Ĉiu natura organismo (male al aldomiga organismo) havas sian propran naturan teritorion de distribuado kie ĝi estas konsiderata indiĝena. For de tiu indiĝena teritorio, iu specio povas estis enmetita fare de homa agado; ĝi estas tiam aludita kiel enmetita specio ene de la regionoj kie ĝi estis antropogenie (fare de homoj) enmetita.

Indiĝena specio ne estas nepre endemia. En biologio kaj ekologio, endemio signifas indiĝena nur de la bioto de specifa loko. Indiĝena specio povas loĝi en aliaj areoj krom tiu laŭ konsidero.

La terminoj endemia kaj indiĝena ne implicas, ke tia organismo necese originiĝis aŭ evoluigixs kie ĝi estis trovita.

Indiĝena planto

Listo de endemibirdaj areoj

Endemibirda areo, en la angla endemic bird area (EBA), estas monda regiono kiu enhavas du aŭ pliajn teritorie limigitajn speciojn, dum duaranga areo, angle "secondary area", enhavas unu aŭ pliajn teritorie limigitajn speciojn. Ambaŭ terminoj estas signitaj kaj agnoskitaj fare de Birdlife International.

Rilate al birdoj la termino "endemia" aludas al ĉiu ajn specio troviĝanta nur en specifa geografia areo. Ne estas supra limo por la aregrando; ne estus pro tio malĝuste diri ke ĉiuj birdospecioj estas endemiaj de la Tero. Sed fakte la plej grandaj areoj konsiderataj estas komune landoj (ekz. novzelandaj endemioj), spite diferencoj inter tre grandaj landoj kiaj Rusio, Ĉinio aŭ Brazilo kaj malgrandaj kiaj Liĥtenŝtejno aŭ Singapuro, aŭ zoogeografiaj regionoj kaj subregionoj (karibiaj endemioj).

Birdlife International difinis la terminon "teritorie limigita endemia specio" kiel ĉiu ajn specio kies historia teritorio estas malpli da 50,000 km².

Maria nesilo

La Maria nesilo (Nesillas mariae) estas specio de birdoj de la familio de Akrocefaledoj kaj genro de Nesillas aŭ Nesiloj kiuj loĝas en la afrikaj insuloj de la Hinda Oceano. Tiu specio loĝas nur kiel endemio en Komoroj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

Temas pri bruneca birdo pli hela sube sed ankaŭ kun brunecaj nuancoj escepte ĉe la blankeca gorĝo.

Oreopsaro

La Oreopsaro aŭ Bolivia oreopsaro (Oreopsar bolivianus) estas specio de birdo de la fmailio de Ikteredoj. Ĝi estas monotipa en la genro Oreopsar. Ĝi estas endemio de Bolivio. Ĝi estas ĉefe nigra birdo.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj arbustaroj de altaj teroj kaj paŝtejoj. Ĝi havas ampleksan distribuadon, kun totala etendo ĉirkaŭkalkulita je 78.000 km². La populacio ne estis ĉirkaŭkalkulita, sed oni supozas ke ĝi havas pli da 10.000 maturaj individuoj kaj ke ebla malpliiĝo ne ankoraŭ gravas, kvankam la specio estis priskribita kiel “rara”, almenaŭ ie en ties distribuado (Stotz et al. 1996). Pro tio la specio estas konsiderata kiel Malplej Zorgiga (LC laŭ angla mallongigo) (BirdLife International 2008).

Kelkaj fakuloj klasigas tiun specion en la genro Agelaioides, kun la Agelajoido, Molothrus badius.En Bolivio ĝi okupas la habitatojn de dezerta monta arbustar kaj paŝtejoj kaj agrikulturo, en la sekaj valoj interandaj. Krome, ĝi estas endemia zoogeografie de la Centraj Andoj (CAN ĉe Hennessey et al. 2003) kaj ĉeestas en unu de la areoj de Endemio de Birdoj (EBA-056 laŭ angla mallongigo) nomita kiel altaj Andoj de Bolivio kaj Argentino, kies konserva prioritato estas zorgiga (Hennessey et al 2003). Ĝi troviĝas en la departementoj de Cochabamba, Chuquisaca kaj Potosí en altitudoj ekde la 2.400 al 3.400 msm (Hennessey et al 2003).

Papalao

Papalao ( Charpentiera obovata ), estas specio de angiosperma arbedo aŭ eta arbo el la familio de amarantacoj. Ĝi estas endemio en Havajo en la Pacifika ekozono. Ĝi estas elemento de la havajaj Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj kaj Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj je altitudoj inter 190–1750 m, por ĉiuj la ĉefaj insuloj. Papalao atingas altecon de 4,6–9,1m kaj trunkan diametron de 0,1 – 0,6 m .

Srilanka blua pigo

La Srilanka blua pigo, Srilanka pigo aŭ Cejlona pigo (Urocissa ornata) estas specio de birdo de la familio de korvoj kaj pigoj aŭ Korvedoj. Ĝi estas ĉirkaŭ samgranda kiel la Eŭropa pigo kaj loĝas en arbaraj montetoj de Srilanko, kie ĝi estas endemio.

Tamnorno

La Tamnorno (Thamnornis chloropetoides) estas specio de la grupo de Bernieredoj kiu estis iam lokata en la familio de Silviedoj. Ĝi troviĝas nur kiel endemio en Madagaskaro.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj arbustaroj.

Temas pri specio kun supraj grizbrunaj partoj kaj blankecaj subaj partoj, pli blankaj ĉe gorĝo.

Tuamotua kanbirdo

La Tuamotua kanbirdo (Acrocephalus atyphus) estas birdo de la genro Acrocephalus aŭ kanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj.

Ĝi troviĝas kiel endemio nur en Franca Polinezio.

Ĝi estas birdo bruneca supre kaj blankeca sube escepte en subvosto. En vizaĝo videblas malhela traokula strio kaj hela superokula strio.

Ili manĝas ĉefe insektojn.

Visneo

La visneo (Visnea) estas palearktisa plantogenro en la familio de pentafilakacoj. Estas monotipa taksono, ĉar ekzistas nur unu specio , mokano. Temas pri endemio de Madejro (Portugalujo) kaj Kanarioj (Hispanujo). Visneo estas laŭrisilva elemento el la ekoregiono Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj. La arbo estas minacata pro habitatodetruo.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.