Eliro

Eliro (mallonge Eli) estas la dua libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la dua el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.

Hebrea biblio
Judisma portalo
Kristana portalo

Nomo

La titolo estas

  • en la hebrea: שמות ("la nomoj de") laŭ la unuaj vortoj
  • en la greka Septuaginto (LXX): ΕΞΟΔΟΣ
  • en la latina Nova Vulgato: Liber Exodus (libro de la eliro).

La libro nomiĝas Eliro, ĉar ĝi rakontas pri la eliro de la Izraelidoj el Egiptujo, gvidate de Moseo.

Aŭtoro

Longe oni pensis, ke ĝin verkis la profeto Moseo laŭ Dia revelacio, sed hodiaŭ la plejmulto de la teologoj estas konvinkitaj, ke diversaj aŭtoroj ĝin verkis dum multe da tempo.

Detalojn vidu ĉe Pentateŭko!

Enhavo kaj strukturo

Jen ebla dispozicio en tri ĉefaj partoj: [1]

  • Izrael en Egiptujo (Eli 1 - 11)
  • La eliro el Egiptujo (Eli 12 - 18)
  • Ĉe la monto Sinaj (Eli 19 - 40)

Jen kelkaj konataj perikopoj el Eliro:

Teksto en Esperanto

La (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
A Woman of Paris

A Woman of Paris (Virino el Parizo), estas usona drama filmo de 1923 de muta kino, nome tute maltipa filmo de Charlie Chaplin kun Edna Purviance. Ĝi estas konata ankaŭ kiel A Woman of Paris: A Drama of Fate.La intrigo fokusas al la historio de junulino, Marie Saint Clair, (Edna Purviance) kaj ŝia fianĉo, Jean Millet (Carl Miller), loĝantoj de franca vilaĝeto kiuj deziras translokiĝi al Parizo kaj tie gedziĝi. La tagon de la eliro, lia patro malsaniĝas kaj li ne venas al la trajnstacio; ŝi scias nenion pri la tialo de lia foresto kaj foriras al Parizo sen fianĉo. Unu jaron poste, ŝi estas amantino de riĉulo, nome Pierre Revel.

Aaron

Aaron, aŭ Esperante Aarono, estas nomo el hebrea origino.

Ĝi devenas el rolulo de la Biblio, pli aĝa frato de Moseo.

Aaron naskiĝis en Egiptio, eble en 1597 a. K. (sed laŭ aliaj teorioj li vivis en la 13-a jarcento a. K.). Laŭ la libro Eliro en Biblio, liaj gepatroj estis Amram kaj Jokebed, de la gento de Levi, la praavo de Aaron (Eliro 6:13, 16-20.) Li havis fratinon pli maljunan ol si, Mirjam, kaj fraton je tri jaroj pli junan, Moseo (Eliro 2:1-4; 7:7). Li edziĝis al Eliŝeba, filino de Aminadab, kiu naskis kvar filojn: Nadab, Abihu, Eleazar kaj Itamar (Eliro 6:23). Li mortis en 1474 a. K. 123-jaraĝa (Nombroj 33:39).

Ĉar Moseo ne parolis flue, la Eternulo nomis Aaronon la parolanto anstataŭ Moseo antaŭ Faraono.

Moseo investis Aaronon je la devoj konsekritaj kiel reprezentanto de Dio en ceremonio kiu daŭris sep tagojn (Le 8:7-9; El 28). Aaron estis sanktoleita, laŭ priskribo de la Psalmo 133:2, kaj, de tiam eblis nomiĝi מָשִׁיחַ "mesio" ("la sankteoleita" — septuaginte, Χριστός, "kristo") (Le 4:5, 16; 6:22.) Dio indikis ke el lia idaro oni devos enoficiigi ĉiujn futurajn superajn sacerdotojn.

Lia nomo eble devenas el sama radiko ol "hā'ārōn", kiu signifas "La Kesto", aŭ eble ĝi devenas el la Egipta.

Aŭtovojo

Aŭtovojo (aŭ aŭtoŝoseo aŭ (aŭto)strado) estas larĝa asfaltita vojego por aŭtoj, kun almenaŭ du paralelaj koridoroj por aŭtoj en ĉiu direkto, kaj plej ofte po aldona vojo rande por starigo de veturilo en kazo de paneo. La malsamdirektaj koridoroj kutime estas apartigitaj per strio de kreskaĵoj aŭ per tabulo el ŝtalo aŭ betono.

Aŭtovojoj kutime ne formas samnivelajn krucojn kun aliaj vojoj aŭ fervojoj, kaj por kurbiĝoj ekzistas minimuma radiuso (dependa de la lando). Tial ili permesas pli altajn rapidojn ol normalaj ŝoseoj.

Por aŭtovojoj validas specialaj trafikoreguloj. Ili parte dependas de la lando, sed ekzistas kelkaj sufiĉe ĝeneralaj reguloj:

Trafiko sur aŭtovojo havas ĉiam la prioritaton, escepte ĉe kuniĝo de du aŭtovojoj.

Aŭtovojon rajtas uzi nur motoraj veturiloj, kiuj kapablas atingi certan rapidecon (kutime inter 45 kaj 80 km/h).

Aŭtovojon oni rajtas eniri nur ĉe speciale markitaj enirejoj; analoge pri eliro.

Sur aŭtovojo estas malpermesite halti, escepte en okazo de paneo.

Sur aŭtovojo estas malpermesite retroiri aŭ turniĝi malantaŭen.

Sur aŭtovojo oni ne rajtas piediri nek petveturi, ankaŭ ne por transiri.En multaj landoj kelkaj aŭ ĉiuj aŭtovojoj estas uzeblaj nur je pago de kotizo. Por la pago ekzistas diversaj sistemoj:

Pagostacioj ĉe ĉiuj en- kaj elirejoj (ekzemple en Italio)

Pagenda marko, fiksata al la glaco (ĉe motorcikloj sur la benzinujo; ekz. por la aŭtovojoj de Svislando)

Aparatoj, kiuj per radio raportas la uzon kaj deprenas la kotizon de iu antaŭe instalita konto (ekz. por kamionoj en Aŭstrio kaj en Germanio)Ekzistas aŭtovojoj malpermesitaj al kamionoj, ekzemple New Jersey Turnpike en Nov-Ĵerzejo.

La plejparto de la Eŭropaj Vojoj estas aŭtovojoj.

Briteliro

Briteliro aŭ Breksiĝo, el la angla Brexit, kunmetaĵo de la anglaj vortoj “Britain” (Britujo) kaj “exit” (eliro), aludas al la eliro de Britujo el la Eŭropa Unio (EU), kio estis decidita per referendumo en junio 2016. La vorto “Grexit” (Grekeliro) formiĝis sammaniere, aludinte al la ebla eliro de Grekujo el la Eŭrozono.

La brita registaro organizis je la 23-a de junio 2016 referendumon pri eliro. 51,9 % homoj voĉdonis por forlasi la Eŭropan Union .

Genezo

Genezo (mallonge Gen) estas la unua libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la unua el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.

Junio de 2016

Jen listo de okazaĵoj en junio 2016:

3-a de junio Trovitaj pli ol cent kadavroj de dronitaj elmigrintoj sur strando de Zuŭara, Libio.4-a de junio Mortis Muhammad Ali, plej fama boksisto en la mondo, kaj famulo pro apogo al sociaj movadoj, kiaj kontraŭrasismo.7-a de junio Atenco kontraŭ buso de policanoj okazigis dekunu mortojn en Istanbulo, Turkio.

Inundoj en orienta Aŭstralio.9-a de junio Pli ol 22 mortoj pro du atencoj en Bagdado, Irako.11-a de junio Trupoj de nacia registaro de Libio konkeris la havenon de Sirto el fortoj ĝihadismaj.12-a de junio Almenaŭ 50 mortoj en la plej mortiga pafado en usona historio en klubo por samseksemuloj en Orlando, Florido, Usono.17-a de junio La iraka armeo konkeras la urbon Faluĝo el ĝihadistoj.

La laborisma deputitino Jo Cox, 41‑jaraĝa, estis murdita fare de individuo kiu pafis kaj ponardis ŝin, en Birstall, norde de Anglio, dum la referenduma kampanjo pri eliro de Unuiĝinta Reĝlando el Eŭropa Unio.20-a de junio Ses mortoj kaj multaj vunditoj pro kvereloj inter policanoj kaj luktantaj instruistoj en suda Meksiko.23-a de junio Reprezentantoj de la registaro de Kolombio kaj de la gerilo FARC subskribas pactraktaton en Kubo.24-a de junio Unuiĝinta Reĝlando voĉdonis por eliro el la Eŭropa Unio.26-a de junio La unuan fojon oni okazigas ripetitan ĝeneralan balotadon en Hispanio.29-a de junio Memmortiga atenco en la flughaveno en Istanbulo, Turkio. Almenaŭ 39 personoj mortis kaj 147 personoj estis vunditaj. Turkio kulpigas la Islaman Ŝtaton pro la atako.

La Dekalogo

La Dekalogo, aŭ Dek Ordonoj, de Moseo estas la baza moralo de judismo kaj kristanismo. La frazo aperas en la Biblio en Eliro 34:28 kaj Readmono 10:4 verŝajne por du malsimilaj tekstoj, sed en la populara koncepto, nur la Readmona teksto, kiel simila versio en Eliro 20 estas la vera Dekalogo. Laŭ la Biblio, la teksto estis skribita de Moseo (El. 34:28.) aŭ de la Eternulo (Rea. 10:4).

Leĝo de Moseo

La Leĝo de Moseo aŭ Torao estas la unuaj kvin libroj de la Biblio, kies tradicia aŭtoro estas Moseo laŭ juda kredo:

Genezo

Eliro

Levidoj

Nombroj

ReadmonoLa greka nomo por la Leĝo estas la Pentateŭĥos (la "kvin libringoj"). La moderna juda nomo estas la Torao (la "instruo"), kvankam inter la ortodoksaj judoj oni uzas tiun nomon ankaŭ por postbiblia sistemo da leĝoj (buŝa Torao), kiu, laŭ la tradicio, ankaŭ estis rivelitaj al Moseo, sed, laŭ modernaj historiistoj, estis fakte redaktitaj ege pli malfrue.

La tiel nomitaj 613 moralordonoj estas parte deduktitaj de la Torao, sed estas ankaŭ grandparte postbibliaj.

La libroj de la Leĝo ne nur enhavas la moralordonojn de Dio, sed ankaŭ historion de la mondo ĝis la tempo de Moseo: Adamo kaj Eva, la Edena ĝardeno, Noa kaj la Diluvo, Babelo, Abraham, Jakobo, Jozefo, ktp.

Malnova Testamento

La Malnova Testamento (MT) estas la kristana nomo por la judisma parto de la Biblio. En judismo, la nomo estas la tanaĥo, hebrea akronimo por "la leĝo, la profetoj kaj la skriboj", ĝiaj tri partoj. La vorton "testamento" (Διαθήκη) al tiu libraro donis Origeno, laŭ li (kaj la aliaj kristanoj) la "testamento" de la Malnova Testamento estas inter la Eternulo kaj la judoj, la testamento de la Nova Testamento estas inter Jesuo Kristo kaj homaro.

La Biblio estas eble la plej multe legata libro en la historio de la homaro. Nur ĉi tiu fakto, sendepende de religiaj motivoj, faras ĝin deviga legaĵo por homoj de ordinara klereco. Por esperantistoj la Malnova Testamento prezentas apartan allogon: ĝin tradukis L. L. Zamenhof, kaj prave oni konsideras ĝin modela kaj instrua. Atenta tralegado kaj relegado kondukas diligentulon al supera regado de nia lingvo, ĉar tiu kolektos amason da instruaj parolturnoj kaj frazkonstruoj.

La hebrea MT konsistas el 39 libroj. Kelkaj el ili estas simple historiaj, aliaj profetaj, aliaj moralinstruaj kaj poeziaj. Sur iuj paĝoj oni trovas longajn, tedajn genealogiajn listojn kaj nombrojn, sur aliaj belegajn pensojn de saĝeco kaj liriko. La unuaj kvin libroj (Genezo, Eliro, Levidoj, Nombroj kaj Readmono) konsistigas la Toraon, aŭ Leĝon, ankaŭ nomatan Pentateŭko.

MT aperis ĉirkaŭ 500 jarojn a. K., en la hebrea, kun kelkaj pecoj en la aramea lingvo. La Nova Testamento estis verkita en la greka lingvo. Oni tute ne disponas pri originalaj tekstoj, sed nur pri multsinsekvaj kopioj de kopioj. Antaŭ nelonge, oni trovis en kavernoj la t.n. "Manuskriptojn de la Morta Maro", de la 3-a jarcento a.K., ŝajne tre fidele kopiitajn.

Ĉirkaŭ la jaro 250 a.K., en Aleksandrio (Egiptio), 70 (ĉu 72?) tradukistoj produktis la tekston en la greka lingvo, kio konsistigis la t.n. Septuaginton. Ĉi tiu greklingva versio enhavas fakte 7 librojn, kiuj ne estis en la hebrea originalo, kaj estas nomataj "dua-kanonaj" (de katolikistoj) "nekanonaj" aŭ "apokrifaj" (de protestantoj). La Roma kaj Ortodoksa katolikaj eklezioj akceptis ilin kiel same sanktajn. Protestantoj tamen restis kun la enhavo de la hebrea originalo, kvankam laŭ malsama divido kaj klasifiko.

En la jaro 400 p.K., Sankta Hieronimo tradukis ĝin el la hebrea en la latinan. Lutero kaj la reformistoj unuafoje tradukis ĝin en la modernajn lingvojn.

Laŭ historia vidpunkto, la MT estas grava dokumento pri la hebrea popolo, en la periodo inter 1800 a.K. ĝis 500 a.K.. Laŭ religia-mistika vidpunkto oni devas legi la MT-n per tre zorga interpretado, neniam per laŭliteraj okuloj.

La kristanan parton de la Biblio kristanoj nomas la Nova Testamento.

Metz

Metz ([mɛs], esperante Meco, Metzo aŭ Messo) estas urbo en nordorienta Francio ĉefurbo de departemento Moselle. En la jaro 2005 ĝi havis 123.914 enloĝantojn.

Moseo

Moseo (hebree משה בן עמרם [Moŝé ben Amram], greke Mωϋσῆς aŭ Μωσῆς [Mo(i)sés], latine Moyses, arabe موسى [Musa]) estis laŭ la juda Biblio unue princo en Egipto, poste estro kaj profeto de la hebreoj, religia estro kaj leĝofaranto. Al li tradicie oni atribuis la aŭtorecon de la Torao. Nomita ankaŭ Moŝe Rabbenu en hebrea (מֹשֶׁה רַבֵּנוּ, trad. "Moseo nia instruisto/Rabeno"), li estas la plej grava profeto en Judismo. Li estas ankaŭ grava profeto kaj por Kristanismo kaj por Islamo, same kiel por nombro de aliaj religioj.

La ekzisto de Moseo same kiel la vereco de la rakonto de la Eliro estas pridisputata inter arkeologoj kaj egiptologoj, kun ekspertoj en la kampo de biblia kritiko citanta logikajn faktajn konfliktojn, novajn arkeologiajn indicojn, historiajn indicojn, kaj rilatajn mitojn pri origino en kanaana kulturo. Aliaj historiistoj asertas ke la biografiaj detaloj kaj egipta fono atribuitaj al Moseo implicas la ekziston de historia politiko kaj religia gvidado kiu estis implikita en la firmiĝo de la hebreaj triboj en Kanaano direkte al la fino de la Bronzepoko.

Laŭ la Eliro, Moseo estis naskita en tempo kiam liaj popoloj, la Infanoj de Israelo, pliiĝis en nombroj kaj la Egipta Faraono estis maltrankviligita ke ili eble aliancos kun la malamikoj de Egiptujo. La hebrea patrino de Moseo, Joĉebed, sekrete kaŝis lin kiam la Faraono ordonis al ĉiuj novnaskitaj hebreaj knaboj esti mortigitaj pro la cirkula profetaĵo inter egiptaj pastroj de mesiana liberiganto inter la hebreaj sklavoj. Tra la fratino reĝino de la Faraono nome Bithia, la infano estis adoptita kiel orfo de Nilo-rivero kaj kreskis kun la egipta reĝa familio. Post mortigado de egipta sklavmajstro, Moseo fuĝis trans Ruĝan Maron al Madiano, kie li renkontis la Dion de Israelo parolantan ĝis li de ene de "brula arbusto".

Dio sendis Moseo'n reen al Egiptujo por postuli la liberigon de la hebreoj for de sklaveco. Moseo diris ke li ne povos paroli kun asekuro aŭ elokventeco, tiel ke dio permesis Aaron, lia frato, por iĝi lia reprezentanto. Post la Dek Plagoj, Moseo gvidis la Eliron de la Hebreoj for el Egiptujo kaj trans Ruĝa Maro, post kiu ili bazigis sin ĉe Monto Sinajo, kie Moseo ricevis La Dekalogon. Post 40 jaroj de vagado en la dezerto, Moseo mortis ene de vido de la Promesita Tero.

Neniu scias la daton de lia naskiĝo, aŭ eĉ ĉu li vere ekzistis. Laŭ unu konservativa teorio, Moseo naskiĝis en la jaro 1513 a.K. dum la rego de Tutmozis la 2-a. Konsekvence, la Eliro okazis 80 jarojn poste, dum la nokto de la 14-a de la monato Nisan en 1433 a.K. dum la regado de la kruela faraono Amenhotep la 2-a, tio estis la nokto de la Pesaĥo, kiam la Eternulo batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando de Egipto krom la Izraelidoj, kiam Li vidis la sangon de ŝafido sur ilia pordo. Tamen sekve tio, kion diras la antikvaj fontoj, plejmute da historiistoj pensas, ke tiuj eventoj estas iel ligitaj kun la tempo de la hiksosa regado de Egipto. Do, antaŭ la 17-a dinastio.

Laŭ novaj teorioj la Eliro okazis ĉirkaŭ 1220 a.K. dum la regado de la plej glora faraono Ramseso la 2-a, nomata Ramseso la Granda.

Paleolitiko

Paleolitiko, ankaŭ nomita praŝtonepoko (el la greka: παλαιός paleos=pra kaj λίθος lithos=ŝtono; 'praa ŝtonepoko'), estas la periodo kiu komencas antaŭ pli ol 2,4 milionoj da jaroj, kiam homoj verkis unuajn ilojn el ĉizita ŝtono, ĝis la komenco de agrikulturo, ĉirkaŭ antaŭ 20 mil jaroj, kiam homoj ankaŭ komencis uzi iloj faritaj el politaj ŝtonoj.

Iloj el metalo ankoraŭ ne estis fabrikitaj dum la paleolitiko. La krudmaterialoj estis ŝtono, ligno kaj poste ostoj kaj konkoj.

La nocio "paleolitiko" estas uzebla nur en Afrika-Mediteranea kunteksto, en ne-Mediteranea Azio kaj aliaj partoj de la mondo, la evoluo de homaro okazis en malsamaj vojoj. Kompleneble, ĉar unuaj homoj estis en Afriko, oni povas paroli pri "paleolitiko" al ĉiu homaro, sed, post la eliro de unuaj modernaj homoj (Homo sapiens) el Afriko, oni ne povas uzi koncepton "paleolitiko" al ne-Mediteraneaj areoj.

Francisko Azorín registras la terminon paleolito por Epoko de la prahomo; oni sciis prilabori sed ne ankoraŭ poluri la ŝtonilojn; tiam aperis la unuaj signoj de arto sur ŝtonoj, kornoj, osto, eburo, k. tipaj bildoj en grotoj, kiel tiuj de Altamiro (Hisp.). Subepokoj: strepa (el Strepo), ĉelesa (el Cheleso), aĉenla (el Acheles), mustiera (el Moustiero), aŭrinaka (al Aurignac) solutra (el Solutreo), magdalena (el Madeleine), acila (el Mas d'Acila). Li indikas etimologion el la greka palaios + lithos (antikva ŝtono).

Pesaĥo

Pesaĥo (alinome juda Pasko aŭ hebrea Pasko) estas juda festo. Ĝi okazas dum nordhemisfera printempo. Aliaj nomoj estas "la festo de la printempo", "la festo de la libero", kaj "la festo de la macoj". Ĝi estas festo de la eliro de la izraelidoj el antikva Egiptio, rakontita en la libro de la Biblio Eliro. Ĝi komenciĝas la 15-an de la juda monato Nisano (sed kiel ĉiuj judaj festoj, ĝi komenciĝas en la vespero de la antaŭa tago), kaj daŭras sep tagojn (ok tagojn ekster Israelo). Dum la unua nokto (kaj dum la dua ekster Israelo), judoj faras ritan festenon nomata Seder (ordo en la hebrea), en kiu ili rakontas la eliron per fiksita ritordo kaj multe da simbolismo. Dum la tuta festo, judoj ne manĝas panon kaj aliajn fermentaĵojn, kaj forigas tiujn de sia posedo. Maco estas biskvit-simila manĝaĵo farita el faruno kaj akvo kaj bakita je alta temperaturo antaŭ ol ĝi povas fermenti. Ĝi anstataŭas panon dum Pesaĥo. Laŭ la tradicio, kiam la izraelidoj eliris el Egiptio, ili eliris haste, kaj ne havis tempon lasi al sia pano fermenti, kaj tiel rezultis maco, kaj tial oni manĝas macon dum Pesaĥo, kaj evitas fermentaĵojn.

Iuj nomas Pesaĥon esperante ankaŭ Pasko, sed ĉar tio estas nomo de alia kristana festo, por eviti ambiguon estas rekomendinde uzi la nomon Pesaĥo.

Readmono

Readmono (mallonge Rea) estas la kvina libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la lasta el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko. Samtempe ĝi estas la unua libro de la Readmona Historia Verkaro.

Sen Eliro

Sen Eliro (france : Huis Clos) estas franca, ekzistadisma teatraĵo de Jean-Paul Sartre, verkita en 1944.

La teatraĵo estas esperantigita de Roger Bernard kaj, kune kun la teatraĵo La Respektema Prostituitino, kaj eldonita de la Esperantaj Francaj Eldonoj el Marmande (Francujo) en 1964.

Septuaginto

Septuaginto estas greka traduko de la hebrea Biblio, la laboro de 70 aŭ 72 helenigitaj judoj en Aleksandrio sub la Ptolemeoj ĉirkaŭ 280 a.K. Septuaginto estis la ĉefa greka traduko inter helenigitaj judoj ĝis la 1-a jarcento. Ĝi estas la versio de la Biblio citita en la Nova Testamento kaj la Grekaj Patroj. Eĉ hodiaŭ, ĝi estas la preferata versio de ortodoksismo.

La nomo devenas de la latina vorto septuaginta ("sepdek"). La mallongigo estas LXX.

Laŭ Josephus, la 70 tradukistoj laboris sendepende sed mirakle produktis la saman tradukon. La traduko estis por la Biblioteko de Aleksandrio.

La hebrea teksto, de kiu Septuaginto estas traduko, ne estis la Masora Biblio, sed alia, pli antikva hebrea teksto, kiu nun estas perdita.

Sankta Hieronimo, en sia latina traduko (la Vulgato), uzis Septuaginton sed kontrolis ĝin per la Masora teksto.

Tiu Septuaginto, kiun ni havas, estis redaktita de Origeno en la 3-a jarcento.

La plej antikvaj manuskriptoj de la Septuaginto estas la Codex Vaticanus el la 4-a jarcento kaj la Codex Alexandrinus el la 5-a jarcento.

La libroj kaj ordo en Septuaginto:

Genezo

Eliro

Levidoj

Nombroj

Readmono

Joŝuo

Juĝistoj

Rut

Reĝoj (kvar libroj: 1 & 2 Samuel, 1 & 2 Reĝoj)

Kroniko (du libroj) 1-a libro de la Kroniko 2-a libro de la Kroniko

Ezra (du libroj: la dua libro estas la Ezra de la protestanta Biblio)

Neĥemja

Ester

Judit

Tobit

Makabeoj (kvar libroj)

Psalmaro

Manase

Sentencoj

Predikanto

Alta Kanto

Ijob

Saĝeco

Siraĥido

Hoŝea

Joel

Amos

Obadja

Jona

Miĥa

Nahum

Ĥabakuk

Cefanja

Ĥagaj

Zeĥarja

Malaĥi

Jesaja

Baruĥ

Plorkanto

Jeremia

Jeĥezkel

Daniel

Kanto de Tri Junuloj

Susana (= Daniel 13 en la katolika Biblio)

Bel kaj la Drako (= Daniel 14 en la katolika Biblio)

Tiĉino (rivero)

Tiĉino estas rivero en suda Svislando kaj norda Italio. Ĝi longas 248 km kaj fontas ĉe la Nufenenpasejo, ĉe la limo de la svisaj kantonoj Valezo kaj Tiĉino, nomita laŭ ĝi. Ĝi trairas la valojn Bedretan, Leventinan kaj Rivieran kaj la ebenaĵon de Magadino kaj enfluas en la Majoran Lagon. Post eliro el la lago ĝi trairas la Padan Ebenaĵon kaj la urbon Pavia kaj enfluas en Padon.

Vulkanismo

Vulkanismo estas la geologiaj fenomenoj, kiuj rilatas al la eliro de magmo el la termantelo al la tersurfaco, aŭ analogaj fenomenoj sur aliaj planedoj ol la tero.

Tanaĥo
Leĝo de Moseo
• Libro de Genezo
• Libro de Eliro
• Libro de Levidoj
• Libro de Nombroj
• Libro de readmono
Profetaj libroj
Unuaj profetoj
• Josuo
• Juĝistoj
• 1-a libro de Samuel
• 2-a libro de Samuel
• 1 Reĝoj
• 2 Reĝoj
Postaj profetoj
• Jesaja
• Jeremia
• Jeĥezkel
Malgrandaj profetoj
• Hoŝea
• Joel
• Amos
• Obadja
• Jona
• Miĥa
• Naĥum
• Ĥabakuk
• Cefanja
• Ĥagaj
• Zeĥarja
• Malaĥi
Ketuvim
Poetaj libroj
• Psalmoj
• Proverboj
• Ijob
Kvin solenaj volvolibroj
• Alta kanto de Salomono
• Rut
• Plorkanto
• Predikanto (Kohelet)
• Ester
Historiaj libroj
• Daniel
• Ezra
• Neĥemja
• 1-a Kroniko
• 2-a Kroniko
Malnova Testamento
Pentateŭko
• Libro de Genezo
• Libro de Eliro
• Libro de Levidoj
• Libro de Nombroj
• Libro de Readmono
Historiaj libroj
• Josuo
• Juĝistoj
• Rut
• 1-a de Samuel
• 2-a de Samuel
• 1 Reĝoj
• 2 Reĝoj
• 1-a Kroniko
• 2-a Kroniko
• Ezra
• Neĥemja
• Ester
Saĝeco & Poetaro
• Ijob
• Psalmoj
• Proverboj
• Predikanto
• Alta Kanto de Salomono
Profetaj libroj
Grandaj profetoj
• Jesaja
• Jeremia
• Plorkanto
• Jeĥezkel
• Daniel
Malgrandaj profetoj
• Hoŝea
• Joel
• Amos
• Obadja
• Jona
• Miĥa
• Naĥum
• Ĥabakuk
• Cefanja
• Ĥagaj
• Zeĥarja
• Malaĥi
Malnova Testamento

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.