Egea maro

39°N 25°E  /  39°N, 25°O

Aegean Sea map bathymetry-fr
La Egea maro

La Egea maro (greke: Αιγαίον Πέλαγος /ajgaion pelagos/; turke Ege Denizi) estas parto de la Mediteraneo, kaj troviĝas inter la greka duoninsulo kaj Anatolio. Ĝi estas kunligita al la Marmora maro (kaj preter tio, al la Nigra maro) de la Dardaneloj.

Insuloj de la Egea maro

La Egea enhavas multegajn insulojn. Multe da la insularoj efektive estas subakvaj etendaĵoj de la montaroj sur la tero. Iom da la grandaj insuloj havas farmeblajn valojn kaj ebenaĵojn.

La multajn centojn da Egeaj insuloj oni povas dividi laŭ 7 ĉefaj insularoj:

  • La Cikladoj
  • La Trakia Insularo
  • La Orient-Egea Insularo
  • La Nord-Sporadoj
  • La Sud-Sporadoj
  • La Saronika Insularo
  • Kreto

Ankaŭ troviĝas Egee du iom grandaj insuloj, kiuj apartenas al Turkio:

  • Bozcaada /bozĝaada/ (greke: Ίμβρος /imvros/)
  • Tenedos (turke: Gökçeada /gjokĉeada/; greke: Τένεδος /tenedos/)

Vidu ankaŭ

Asterio (titanino)

Asterio (helene Ἀστερία, latine Asteria) estis en la helena mitologio filino de la Titano Kojo kaj lia edzino Febo.

Atingeblaj fontoj ne sciigas multe pri ŝi. Estas prezentate, ke ŝi estis edzino de la Titano Perseso, kun li ŝi naskigis Hekaton, diinon de la Tartaro. Ovidio en siaj Metamorfozoj sciigas, ke la plej alta dio Zeŭso kuinĝis ŝin en formo de aglo, sed aliloke oni asertas, ke ŝi transformiĝis en perdrikulon kaj ĵetis sin en maron por eskapi de li.

Transprenita kaj malstrikte tradukita de cs:Asteria

Athos

La sankta monto Athos aŭ Atos (greke: Άγιον Όρος, Hágion Óros, la Sankta Monto) estas ortodoksa monaĥa respubliko kun aŭtonoma statuso sub greka suvereno. Ĝi troviĝas sur la orienta parto de la duoninsulo Ĥalkidiko en la administra regiono Centra Makedonio. La teritorio estas 336 km² granda kaj havas ĉirkaŭ 2000 (monaĥajn) loĝantojn, aldone estas laŭsezone ŝanĝiĝanta nombro de civilaj laborantoj.

La monto, 2.033 metrojn alta estas la plej alta pinto de la Egea Maro.

Egea regiono de Turkio

La Egea regiono (turke Ege Bölgesi) estas unu el la 7 popolnombradaj regionoj de Turkio.

Ĝi situas en la okcidenta parto de la lando, limata de la Egea maro (Ege Denizi) okcidente, Marmora regiono norde, Mediteranea regiono sude kaj sudokcidente, Centra Anatolio oriente.

Italaj Egeaj Insuloj

La Itala Dodekaneso, formale konata kiel Italaj Egeaj Insuloj aŭ Italaj Insuloj de la Egeo (en itala Isole italiane dell'Egeo, en greka Ιταλικά νησιά του Αιγαίου), estis grupo de dekdu ĉefaj insuloj en sudorienta Egea Maro, kiu apartenis al la Itala reĝlando el 1912 al 1947.

Izmiro

Izmiro - turke İzmir - estas urbego en Turkio borde de la Golfo de Izmiro, kiu apartenas al la Egea Maro, siavice parto de la Mediteranea Maro.

Koordinatoj: 38°25′N 27°09′OLa urbo estas ankaŭ nomata "Perlo de la Egea Maro". Dum la antikva epoko la urbo havis la grekan nomon Smyrna (Smirno, novgreke Σμύρνη) kaj nun post Istanbulo estas la dua plej granda haveno de la lando. Ĝis 1922 en Izmiro loĝis ĉefe grekoj. En la otomana imperio tial la turkoj nomis la urbon "Giaour Izmir" ("malkreda Smirno"), ĉar tie loĝis preskaŭ senescepte grekaj kaj armenaj kristanoj kune kun signifa malplimulto de sefardaj judoj post 1492 venintaj el Hispanio.

La urbo havas 2.732.669 (stato: 2004) loĝantojn (kun najbaraj komunumoj 3.370.866 ), tiel ĝi estas la 3-a plej granda urbo de Turkio kaj ĉefurbo de samnoma provinco.

Kalipolis

La duoninsulo Kalipoliso (greke Καλλίπολις, do Kalipoliso, "bela urbo", turke Gelibolu), en pluraj lingvoj nomata Gallipoli, estas la moderna nomo de la antikva trakia duoninsulo Ĥersones Trakia (Χερσόνησoς Θράκια) en la pleja okcidento de la nuna ŝtato Turkio. Ĝi limiĝas oriente de la Marmora Maro kaj la markolo Dardaneloj, sude kaj okcidente de la Egea Maro. Norde ĝi de la eŭropa parto de Turkio, kiu dum la antikva epoko estis parto de Trakio, atingeblas nur per unusola larĝa strato el la urbo Keşan aŭ per mallarĝaj montaj stratetoj el Şarköy; el la azia parto de Turkio, la historia Malgrandazio ĝi atingeblas nur per pramoj el la urboj Lampsakos, Çanakkale kaj Eceabat.

La plej granda urbo de la duoninsulo nomiĝas laŭ ĝia turka nomo Gelibolu. Okcidente de la duoninsulo situas la turka insulo Gökçeada (greke Ἴμβρος, Imbros) en la Egea Maro.

Kreto (insulo)

Kreto estas plej granda insulo de Grekio, situante en la Egea maro. Ĝi estas administra regiono de Grekio, la 5-a plej granda insulo de la Mediteraneo; situante en ties orienta parto. Ĝi estas relative longa kaj mallarĝa: longas 245 km, larĝas 12–56 km kun areo de 8261 km². Ĝia administra centro estas Ĥania, situante ĉe la nordokcidenta marbordo. Politike, la insulo estas unu el la 13 administraj regionoj, laŭ kiuj disdividiĝas la ŝtato Grekio.

Lemnos

Lemnos aŭ Limnos estas greka insulo en la norda baseno de la Egea maro, kun ĉ. 17.000 loĝantoj kaj surfaco de 476 km2.

La insulo konsistas ĉefe el vulkana rokaĵo. La okcidenta parto de la insulo altiĝas ĝis 430 m, monteta, senarba. La valoj kaj la orientaj ebenaĵoj de la insulo estas produktemaj.

La plej granda urbo kaj haveno estas la sudokcidente situanta Mirina. La dua plej granda urbo kaj haveno estas Mudros, kiu estas la plej bona natura haveno de la Egea areo. La insulo havas eĉ flughavenon.

Malgrandazio

Malgrandazio (paŭso de la greka Μικρά Ασία kaj la latina Asia Minor) estas duoninsulo en la okcidento de Azio, kiu okupas grandan parton de la nuna teritorio de Turkio. La teritorio estas ĉirkaŭita de la maroj:

Nigra Maro (en la nordo)

Marmara Maro (en la nordokcidento)

Egea Maro (en la okcidento)

Mediteraneo (en la sudo).Ĉirkaŭ 400 mil km² estas duondezerta malgrandazia plataĵo, ĉe la bordoj ekzistas mallarĝaj ebenaĵoj kun mediteranea plantaro.

El tiu regiono devenas kultivo de sekalo (kaj eble ankaŭ de tritiko), ĉerizarbo, juglandarbo kaj vino).

Marmora Maro

La Marmora maro (greke: Θάλασσα του Μαρμαρά, turke: Marmara Denizi) estas malgranda maro, kiu troviĝas inter la Nigra maro nordorienten, la Egea maro sudokcidenten, Anatolio (la azia parto de Turkio) sudorienten, kaj Trakio (la sudorienta parto de la Balkana duoninsulo) nordokcidenten. Bosporo kunligas la Marmoran al la Nigra maro, kaj la Dardaneloj kunligas ĝin al la Egea.

Sub la Marmora maro troviĝas la Nordanatolia faŭlto, kiu kaŭzis la tertremon de Izmit en 1999, kaj multajn aliajn tertremojn.

La maro estas tiel nomata, ĉar sur Marmora insulo abundas marmoro.

Minoo

Minoo, laŭ la helena mitologio, estis reĝo de Kreto, filo de Zeŭso kaj Eŭropa, edzo de Pazifaa. Li akiris la potencon super Kreto per helpo de Pozidono, en Knoso aŭ Gortun (laŭ aliaj mitoj, li ricevis de Zeŭso sceptron).

Li disvastigis sian potencon al insuloj de la Egea Maro, sendis setliĝontojn, purigis la maron el la piratoj. Lia edzino estis Pazifaa, filino de la dio Helioso. Ili havis infanojn: Androgeo, Ariadna kaj Fedra. Ŝi naskis ankaŭ Minotaŭron.

Minoo sukcese militis kontraŭ Ateno kaj Megaro por venĝi murdon de sia filo Androgeo. En la mitoj kaj literaturo, Minoo postulis tirane fraŭlojn kaj fraŭlinojn kiel imposton, por nutri Minotaŭron. Minoon murdis en Sicilio filinojn de Kokalos, sicilia reĝo. Ili verŝis sur lin varmegan akvon dum banado. Postmorte li iĝis juĝanto en la Inferoj.

Kvankam la atena tradicio figuras lin malamike, aliaj rakontoj atestas pri tio, ke li estis grandpotenca, justa reganto. Laŭ multaj sciencistoj, Minoo estis titolo de sakrala reganto de la bronzepoka aŭ minoa Knoso.

Laŭ Palaifato , la Minotaŭro estis duonfilo de Minoo kiu sia edzino Pazifao havis el unu homo ĉirkaŭ la reĝo nomiĝis Taŭro kiam Minoo suferis testikojn. Prokiso (Helene Πρόκρις)kuraciĝis lin kontraŭ la hundeto kaj la ĵetlanco kiu ŝi donis al Kefalo (Κέφαλος). Minoo decidis ne mortigi li ĉar, malgraŭ ĉio, li estis la frato de siaj filoj, sed li sendis en montoj kie

paŝtistoj grandigis lin. Fine, Mino enfermiĝis lin kaj sendis iujn li kondamnigis aŭ siaj malamikoj kiel la atenano Tezeo, sin mortigi.

Norda Egeo

Norda Egeo (greke Βόρειο Αιγαίο - Vorio Egeo) estas unu el la 13 administraj regionoj en Grekio, kiu ampleksas la pli nordajn grekajn insulojn de la Egea Maro. La regiono havas proksimume 210.000 enloĝantojn kaj ĝiaj insuloj el geografia vidpunkto apartenas al la nord-egeaj, orient-egeaj kaj sud-sporadaj insuloj. La administra centro estas la urbo Mitilini sur la insulo Lesbo.

La regiono dividiĝas en tri provincojn ("prefektujojn", νομοί - nomí):

Lesbo

Limnos

Agios Efstratios

LesboĤio

Psara

Ĥio

InusesSamoso

Ikaria

insularo Furni

Samoso

Paros (insulo)

Paros (greke Πάρος) estas insulo en la Egea Maro. Ĝi apartenas al la greka regiono Suda Egeo. Ĝia ĉefloko estas Parikia; la sekva plej grava setlejo estas Nausa.

Paros situas dek kilometrojn okcidente de la insulo Naksos. Unu kilometron sudokcidente situas la najbara insulo Andiparos.

Paros estas ŝatata ban-sezona feriejo. Ĝi estas ligata per pramoj al Pireo, Naksos kaj Santorino, kaj ekzistas ankaŭ regiona flughaveno.

Perseo

Perseo (greke Περσεύς, Περσέας), filo de Zeŭso kaj Danao, estas mitologia figuro kaj unu el la plej konataj herooj de la greka mitologio. Laŭ la legendo li estis la fondinto de la antikva urbo Mikeno en suda Grekio.

Laŭ la helena mitologio , Akrisio regis en Argolando, okcidente de Arkadio, en Peloponezo. Kiam lia edzino naskis filinon, li nomis ŝin Danao. Ĉar Akrisio deziris esplori la estontecon de sia filino, li vizitis orakolon. Tiu avertis, ke la filo de Danao mortigos lin. Do li decidis malliberigi ŝin en altan turon, por ke neniu vidu ŝin.

Sed Zeŭso sukcesis eniri en la turon, ŝanĝita en oran pluvon. Iom poste, naskiĝis Perseo, filo de Zeŭso kaj Danao. Akrisio koleriĝis, sed li ne volis mortigi mem siajn filinon kaj nepon. Li do enfermis ilin en kestegon, kaj ĵetis ĝin en la maron.

La kesto albordiĝis al la insulo Serifo, unu el la Cikladoj de la Egea Maro. Tie la reĝo Polidekto enamiĝis en Danaon, sed nek Danao, nek Perseo amis lin. Dezirante disigi la filon de lia patrino, se pli bone por ĉiam, Polidekto petis Perseon mortigi la Meduzon. La Meduzo estis la plej terura de la tri Gorgonoj, tiuj diinoj serpentharaj, kies rigardo ŝtonigis. Ĝi loĝis en Hiperboreo, norde, en tiu roka lando duonkaŝita de brumo. Meduzo havis ungegojn kaj dentegojn pli mortemajn ol tiuj de kruela lupo. Ĝia krinaro estis farita de venenaj serpentoj. Ĝi ŝanĝis en ŝtonon ĉiun, kiu aŭdacis rigardi ĝin. Perseo akceptis la defion. Li deklaris : "mi reportos la kapon de tiu monstro".

Zeŭso vidis ĉion de supre, de la Olimpo, kie li loĝis. Li fieris pri sia filo, sed iom timis pri lia defio. Li do petis helpon de la aliaj dioj. Hadeso donacis kaskon, kiu nevidebligis la surmetinton. Hermeso donacis flugilhavajn sandalojn. La donaco de Ateno estis la plej grava: ŝildo tiom brila, tiom glitiga, ke ĝia surfaco reflektis same kiel spegulo. Kaj ŝi avertis: «Nur tra via ŝildo rigardu Meduzon. Se vi rigardas ĝin fronten, vi ŝtoniĝos».

Perseo surmetis la sandalojn, kaj ekflugis. Alveninte en Hiperboreon, li vidis multajn ŝtonigitajn homojn laŭ la vojo. Alproksimiĝante li elingigis sian falĉileton, kaj svingis sian ŝildon. Ekde tiu momento, li retropaŝis kaj baldaŭ ekvidis la kapon de Meduzo en sia ŝildo. Rapide li frapis kaj fortranĉis ĝin. Perseo enmetis poste la kapon en tolan sakon - sen rigardi ĉar, eĉ mortinta, ĝi kapablis ŝtonigi iun ajn. Fine li iris ĝis la marbordo, portante la sakon surŝultre.

Sed unu guto de sango falis el la sako kaj liberigis Pegazon, la flughavan ĉevalon. Li do grimpis sur ĝian dorson kaj ekflugis.

Survoje de sia insulo en la Egea Maro, Perseo ekvidis etulon solan sur rifo, sube, alkroĉigita per katenoj, kaj teruran marmonstron, kiu alproksimiĝis. Li malsupreniris. Rapide, li surmetis sian kaskon, kiu nevidebligis lin, metis al la piedoj la flugilhavajn sandalojn kaj per sia falĉileto, mortigis la marmonstron, kiu pretis vori la virinon. Ŝi nomiĝis Andromedo, filino de Cefeo kaj Kasiopeo. Ambaŭ ili flugis al la insulo de Serifo. Li montris la kapon de la meduzo al Polidekto, kiu tuj ŝtoniĝis. Perseo vivis feliĉa kun la belulino Andromedo kaj Danao.

Perseo estis tre sportema kaj ŝatis ĵeti diskon. Ĉiujare okazis atletikaj ludoj en Argo. Perseo partoprenis kun sia teamo. Akrisio estris la ludojn. Kiam Perseo ĵetis sian diskon, lia piedo glitis, kaj la disko atingis la kapon de la reĝo, kiu mortis. Tiel plenumiĝis la antaŭdiro de la oraklo...

Provinco Manisa

Manisa estas provinco de Turkio. Ĝi situas en la Egea regiono de la lando, do en la sudokcidenta parto proksime de la Egea Maro. Administra centro de la provinco estas la samnoma urbo Manisa, aliaj menciindaj loĝlokoj la urboj Akhisar, Alaşehir, Salihli kaj Turgutlu. La provinco Manisa mem tamen ne havas rektan aliron al la maro, sed dividiĝas de ĝi pere de la pli okcidenta Provinco İzmir.

Salamino

Salamino (helene Σαλαμίς, latine Salamis) estas greka insulo, fermanta istmon de Eleŭsina boko en norda parto de Sarona golfo de Egea maro, proksimume 20 kilometrojn okcidente de la Ateno en videbla distanco de la haveno Pireo. Per etendaĵo de 93 km² ĝi estas la plej granda el la insuloj de Sarona golfo. La plej alta punkto de la kalkŝtona masivo kreanta Salaminon atingas altitudon 365 metrojn super la marnivelo.

La insulo havas ĉirkaŭ 35 mil loĝantojn, apartenas en regionalan uniton "Insuloj" en la regiono Atiko, kaj tuta ĝia areo apartenas al la urbo Salamino. La insulo Salamino estes preferata celo por loĝantoj de atena aglomeraĵo. Ankaŭ estas ĉi tie lokita la ĉefa bazo de la greka milita ŝiparo.

Laŭ la mita sciigo estis en tempo de la Troja milito reganto de Salamino la reĝo Telamono, kies filo Ajakso apartenis antaŭ Trojo al la plej bravaj grekaj batalantoj.

En turnopunkto de la 7-a kaj la 6-a jarcento a.K. rivalis pri la insulo, situanta inter ili, urboj Megaro kaj Ateno. Fine ĝi fariĝis parto de la atena latifundio.

En mara malvastejo ĉe orienta bordo de la insulo okazis fine de septembro de la jaro 480-a a.K. mara Batalo de Salamino, en kiu kunigita greka ŝipanaro sub gvido de Temistoklo akiris decidan venkon super nombre pli forta persa floto.

El Salamino devenis helena dramisto Eŭripido .

Santorino

Santorino aŭ Thera estas insulareto vulkana situanta en la Egea Maro, je ĉirkaŭ 75 km sudoriente de la kontinenta Grekio. Oni konas Santorino ankaŭ sub la nomo de sia ĉefa insulo, Thera.

Ĝi estas la plej suda ano de la cikladoj insuloj kun surfaco de 76 km² kaj loĝantaro de ĉirkaŭ 10.700 homoj en 2001. La loĝantoj de Santorino estas grekaj kaj parolas la grekan.

Santorino estas la vulkana centro la plej aktiva de la arko egea. La nomo estis donita de la venecianoj en la 13-a jarcento laŭ sankta Irene. Antaŭe oni nomis ĝin Kalisti aŭ Thera.

Trakio

Trakio (greke Θρᾴκη, bulgare Тракия, turke Trakya) estas geografia kaj historia regiono en sudorienta Eŭropo, ampleksante sudan Bulgarion, nordorientan Grekion, kaj la Eŭropan parton de Turkio. Trakio troviĝas apud tri maroj: la Nigra maro, la Egea maro, kaj la Marmora maro.

Ĥio (insulo)

Ĥio (greke Χίος) estas insulo de Grekio. Ĝi kovras areon de 842 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 53.400 enloĝantojn. Ĥio krome estas unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Ĥio. La insulo situas en la norda Egea Maro.

Atlantiko
Maroj Mapo de Atlantika Oceano
Golfoj
Markoloj
Marfluoj

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.