Efraim

Efraim estis biblia monta regiono en Israelo, kiu foje estis okupita de la Tribo de Efraim. Ĝi ampleksis de Bet-El al la ebenaĵo de Jizreel. Inter la montoj estis la urbo Timnat-Ĥeres.

21010 Kishon

21010 Kishon estas malbone konata asteroido de la asteroida zono malkovrita la 13-an de aŭgusto 1988 de la germana astronomo Freimut Börngen elde la Observatorio Karl Schwarzschild en Tautenburg (Germanio).

Ĝi estis nomita en memoro de la israela verkisto, ĵurnalisto kaj satiristo Efraim Kiŝon (1924 – 2005). Konata pro siaj satiraj rakontoj kaj stragaj dramoj, li ankaŭ verkis raditeatrajn kaj filmajnj scenarojn. Pro sia literaturo|literatura]] kaj humura verko, tradukita en multenombrajn lingvojn, li ricevis multenombrajn premiojn.

8321 Akim

8321 Akim estas malbone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 13-an de marto 1977 de la rusa astronomo Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno, en tiama Sovetunio. (Nun en Aŭtonoma Respubliko Krimeo.)

Ĝia nomo honoras Efraim Lazarevich Akim, adjunkta direktoro ĉe la Instituto Keldiŝ de Aplika Matematiko, estas elstara sciencisto pri ĉiela mekaniko aplikata al Luno kaj al la planedoj kaj pri la determino de parametroj de la sunsistemo.

Abŝalom

Abŝalom laŭ la biblia libro 2 Samuel 13-18 estas filo de David kiu komencis ribelo kontraŭ lia patro kaj pruvis preni la tronon. Abŝalom havis belan fratinon, kies nomo estis Tamar; ŝin ekamis Amnon, filo de David. Kaj Amnom suferis multe, preskaŭ malsanigis pro sia fratino Tamar. Amnon perfortis sian fratinon. Du jaroj post, Abŝalom pro venĝo mortigis perfide sian fraton Amnon. Abŝalom forkuiris al regno Ĝesur en Sirio kaj tie restis dum tri jaroj. Joab sukcesis ke David pardonis Abŝalomon kaj li revenis al Israelon. Post, Abŝalom decidis fari ribelon kaj preni la kronon al si. David devas forkuri Jerusalemon. Post grandaj bataloj, en kiuj David preskaŭ perdis la vivon, lia generaloj sukcesis venki la armeon de Abŝalom en batalo de Efraim. Abŝalom forkuris sur mulo kiu trafis sub interplektitajn braĉoj de granda kverko, lia kapo alkroĉiĝis al la kverko "kaj li ekpendis inter la ĉielo kaj la tero". Joab, kiam sciis ke Abŝalom estas ligita per hararo, mortis lin per tri lancoj. La ekzemplo de Abŝalom sekvis, poste, lia frato Adonija.

Efraim Israel

Hap Béla (Efraim Israel) (naskiĝis la 23-an de junio 1944 Budapeŝto) estas israela hungardevena bohemisto kaj tradukanto el la hungara, ĉeĥa, franca, hebrea kaj germana en la unuajn tri el la menciitaj lingvoj.

Li studis fakojn pri latino kaj la franca ĉe la budapeŝta Universitato Eötvös Loránd, kiun li finis en 1968. Samjare li komencis lerni la ĉeĥan kaj studis ĝin postdiplome ĉe la sama universitato.

Inter la jaroj 1969-1985 li aktivis kiel redaktoro en la budapeŝta fremdlingva eldonejo Corvina. En 1985 li elmigris en Israelon, kie li laboris ĝis emeritiĝo en la tiea Ministerio de Financoj.

Efraim Kiŝon

Efraim KIŜON (Ephraim Kishon) (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1924 en Budapeŝto, Hungario, mortis la 29-an de januaro 2005 en Appenzell Innerrhoden, Svislando) estis konata humura aŭtoro de la nuna epoko. Liaj libroj kaj teatraĵoj estas tradukitaj en 37 diversajn lingvojn, ankaŭ en Esperanton.

Li estis unu el la malmultaj hodiaŭaj aŭtoroj, kies verkoj tradukiĝis en Esperanton. Liaj spritaj "Elektitaj satiroj" (tradukitaj en Esperanton de Gerhard Ziegler) estis ĝuataj de multaj kaj restas ĉiam aktualaj kaj frandindaj.

Kiŝon naskiĝis kiel HOFFMANN Ferenc (Ferenc = Francisko) kaj post la Dua mondmilito ŝanĝis sian familian nomon, kiu sonas germane, al la hungareca KISHONT (=Gömör kaj Kis-Hont) [kiŝhont].

Laŭ anekdoto, kiun li publikigis, tiu nomo estis hebreigita de la israelaj aŭtoritatoj ĉe lia enmigrado en Israelo en 1949.

Liaj libroj aperis tutmonde en ĉirkaŭ 43 milionoj da ekzempleroj, el kiuj 33 milionoj en la germana lingvo. La germanaj tradukoj estis faritaj de Friedrich Torberg.

Efraim Skljanskij

Efraim Markoviĉ Skljanskij (ruse Эфраим Маркович Склянский) (12-an de aŭgusto (31-an de julio laŭ Julia Kalendaro), 1892 - 27-an de aŭgusto, 1925) estis soveta politikisto. Skljanskij laboris kun Trockij kiel deputito dum la Rusia enlanda milito (1918-1920) kaj helpis plibonigon de batalkapabloj de la Ruĝa Armeo.

Ĉar Stalino volis lin forigi el la militistaj aferoj, nomumis lin al prezidanto de Antorg, eksterkomerca organizo. Je deziro de Stalino li veturis al Usono, kie li mortis en strangaj cirkonstancoj. Li suferis akcidenton per motora ŝipo, la ŝipo renversis, li sufokis.

Efraim ido de Jozef

Efraim estis, laŭ la Genezo la dua filo de Patriarko Jozef filo de Jakobo kaj Raĥel.

Friedrich Torberg

Friedrich TORBERG (pseŭdonimo de Friedrich Ephraim KANTOR), naskita la 16-an de septembro 1908 en Vieno, mortinta tie la 10-an de novembro 1979, estis aŭstria verkisto kaj ĵurnalisto. Li kontribuis al la t.n. literaturo kafeja.

El liaj germanlingvaj verkoj konatiĝis precipe lia novelo Der Schüler Gerber hat absolviert ("lernanto Gerber sukcese ekzameniĝis"), en kiu li laboras pri spertoj el sia propra lerneja tempo, kaj lia epizodaro die Tante Jolesch ("onklino Joleŝ, aŭ la pereo de la kristana civilizo en anekdotoj").

Plej multe legataj verŝajne estas liaj tradukoj el Efraim Kiŝon.

Kiel judo li devis forlasi Aŭstrion en 1938 kaj iris al Francio kaj Usono. En 1951 li reiris al Vieno.

Sian pseŭdonimon li kunmetis el la familiaj nomoj de sia patro (kanTOR) kaj patrino (BERG).

Iam malbone informita ĵurnalisto, kiu ne sciis pri lia juda genealogio, demandis lin, ĉu li havas skandinavajn antaŭulojn (Thorr estas nordia dio). Torberg ŝerce respondis: "Tio eblas. Laŭ tradiciaĵo iu mia praulo estis ŝipa rabeno ĉe Eriko la Ruĝa".

Genezo

Genezo (mallonge Gen) estas la unua libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la unua el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.

Gömör kaj Kis-Hont

Gömör kaj Kis-Hont (kiŝ-hont), germane Gemer und Kleinthont, slovake Gemer a Malohont estis historia departemento en norda parto de la Hungara Reĝlando. Pli frue estis 2 departementoj: Gömör kaj Kis-hont, kiuj unuiĝis. Kis signifas hungare malgranda.

Departementejoj: Rimaszombat, pli frue memstara Gömör: Gömör, ekde la 18-a j.c.: Pelsőc

Areo: 4289 km²

Loĝantaro: 188 098 en 1910

Josef Karo

Josef ben Efraim Karo (hebree: יוסף קארו; konata laŭ akronimoj ha-Mechaber kaj Maran (aramee: "Nia Majstro") (naskiĝis en 1488 en Toledo, mortis la 24-an de marto 1575 en Safed) – unu el la plej grandaj rabenoj. Kabalisto vivanta en Safed, aŭtoritatulo en la historio de halaĥo (juda leĝo).

Manase

Manase aŭ Manaseo (hebree: מְנַשֶּׁה) estas la unuenaskito de Jozef kaj ties edzino egipta Asenat.

Manase estas ankaŭ la nomo de la izraela tribo kiu el tiu prenis la nomon. Kutime ĝi estas registrata kune kun tiu de Efraim kiel du elementoj de la tiu de Jozef. Li estis jam naskita kiam la filoj de Jakobo atingis Egiption el Kanaano.

Jakobo, lia avo, lin adoptis kiel sian filon. Genezo 48,12-14 rakontas kiel Jakobo elektis la pli junan filonde Jozef, Efraim, anstataŭ Manasen, por lin beni kiel unuenaskiton.

La tribo de Manase estis parto de la konfederacio de Nordo kaj estis tion nombra ke oni devis ĝin dividi en du partoj, lokiĝante en malsamaj zonoj kaj foraj el la Eretz Israel Promesita Tero).

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.