Edomo

Edomo (hebree אדום, do AdomEdom) estis antikva regiono en la teritorio de Palestino en okcidenta Azio, kaj la edomanoj tribaro de la malfrua ferepoko. La popolo de edomanoj kune kun la arameoj, izraelidoj, joktanidoj kaj midjanidoj kalkuliĝas al la popolaro de hebreoj.

Nomo

"Edom" signifas "ruĝa" kaj eventuale devenas de la ruĝa koloro de la sabloŝtona montaro oriente de la malaltaĵo Arava. La plej malnova skriba mencio de la nomo estis en egiptia teksto de la 8-a jarcento antaŭ Kristo.

La historio kaj kulturo de la regiono Edomo nuntempe esploriĝas fare de grupoj da arkeologoj kaj historiistoj el Francio kaj Germanio. La fakulo Pierre Bordreuil de la Centre national de la recherche scientifique (CNRS) inter alie havas la tezon, ke la facile mikseblaj hebreaj konsonantoj Dalet kaj Reŝ gvidis al fojfojaj miksoj de la mencioj pri Aram kaj arameoj unuflanke kaj Edom kaj edomanoj aliflanke en bibliaj tekstoj.

Geografio

La teritorio de Edomo situis oriente de la suda parto de la valo de la rivero Jordano ("Uedo Araba") inter la norde situanta regiono Moab kaj la suda montaro Seir. Hodiaŭ la teritorio apartenas al la ŝtato Jordanio.

Laŭ pluraj teksteroj de la Biblio la edomanoj origine devenas el la montaro Seir, kiu troviĝas sudokcidente de la Morta Maro.

La loĝoteritorio de la edomanoj parte identas kun tiu dum postaj generacioj enloĝita de la idumeanoj kaj nabateanoj. La ekzaktaj interrilatoj inter tiuj tri etnoj malklaras: Ĉu la nabateanoj eble forpuŝis la tie loĝintajn edomanojn, aŭ ĉu la nabateanoj estas la posteuloj de la pli frua edomana popolo, kaj la idumeanoj eble estas branĉiĝo de la edomanoj, kiu translokiĝis okcidenten, ĝis nun ne klarigeblis.

Historio

La edomanoj unue dum la ferepoko estis tribaro de agrikulturistoj (ĉefe en la altebenaĵo) kaj bestobredistoj (ĉefe en la sabloŝtona montaro), sed post la konkero fare de la israelida reĝo Davido iĝis ŝtato kun centra administratdo (biblia tekstero 2 Sam 14,22). La izraelidoj, kies Biblio estas la ĉefa skriba fonto pri la edomanoj, opinis la popolon parenca al sia propra (bibliaj teksteroj Gen 36,10. 19 kaj Dtn 2,4-8).

Edomo inter alie estis

  • parto de la regno de reĝo Davido,
  • memstara reĝlando ekde la jaro 850 antaŭ Kristo,
  • dependa ŝtato per tributoj ligita al Asirio dum la regotempoj de la asiriaj imperiestroj Adadniranrio la 3-a ĝis Asurbanipalo,
  • parto de la provinco Arabia de la imperio Babilono ekde la mezo de la 6-a jarcento antaŭ Kristo, verŝajne ekde la jaro 552 antaŭ Kristo,
  • provinco de Persio ekde la jaro 539 antaŭ Kristo ĝis proksimume la jaro 400 antaŭ Kristo.

La dum la romia epoko en Judio reganta dinastio de Herodo la Granda havis edoman devenon, kvankam ĝi estis tra pluraj generacioj judiĝinta. Dum la 4-a jarcento antaŭ Kristo la edomanoj ne plu pruveblas en la regiono, sed anstataŭe la arabdevenaj nabateanoj.

Arkeologiaj trovaĵoj

Ekde la 7-a jarcento antaŭ Kristo la edomanoj konstruis diversajn defendajn fortikaĵojn. Ekzemplo estis la urbo Buseira aŭ Bosra, situanta 45 kilometrojn norde de Petra, kiu estis metropolo kaj grava administra centro de la lando. Restaĵoj de plia urbo, kiu havis la nomon Elat, troviĝis norde de la hodiaŭa urbo Akabo. Pliaj arkeologie esploritaj edomaj urboj estas se-Sela kaj Tavilan.

Edomo kiel sinonimo

En la pli postaj judaj kronikoj la vorto Edomo, do "la ruĝa", pro la ofta uzo de la ruĝa koloro en la flagoj de la romia armeo, ofte uziĝis sinonime por la (malŝtatata) Romia Imperio - eble ankaŭ la tiuepoka sanga reĝimo de la romia armeo en Judio pro la ruĝa koloro de sango kreis tiun sinonimon. mezepokaj rabenaj tekstoj ofte uzis la vorton kiel sinonimon por la Bizanca Imperio, kiu komprenis sin en la tradicio de la romia regno, aŭ ankaŭ kiel sinonimon por la kristanismo, pense ligita al la urboj Romo kaj Konstantinopolo.

Edomo en la literaturo

Tiu sinonima uzo de la vorto Edomo ankaŭ troveblas en la historiaj romanoj de Lion Feuchtwanger. Ekzemple en la romano "La judino de Toledo" la persono Jehuda negative parolas pri la "filoj de Edomo", kaj ankaŭ en la romano Jud Süß "Edomo" uziĝas sinonime por la malamikoj de la israelanoj.

Religio

La ĉefa dio de la edomanoj havis la nomon Qaus. La nomo signifas "arko", supozeble "ĉielarko". Qaus do estis vetera dio, kiu poste ekhavis militeman trajton. Ankaŭ post la perdo de la ŝtata sendependeco la edomanoj adoris la dion, kion pruvas multaj, al la greka lingvo tradukitaj nomoj. Ankoraŭ la juda kronikisto Flavio Jozefo konas ĝin en la nomoformo Koze.

Esav

Esav estis ravulo de la Malnova testamento, filo de Isaak kaj Rebeka kaj ĝemela frato de Jakobo, kies famaj agoj estas rakontataj en la Biblio, pliprecize en la libro genezo-

Hebrelingve Esav sugnifas “harplena" aŭ "raspa, kruda".

Herodo Antipa

Herodo Antipa (Latine: (Herodes Antipatros; 20 a.K. – post 39) estis filo de Herodo la Granda , reĝo de Judujo, kaj de lia kvara edzino, la samaria Maltaĉa.

Laŭ la Evangelioj, Tiu Herodo arestigis Johanon la Baptiston kaj renkontis Jesuon dum ties pasiono en Jerusalemo.

Historia Jesuo

Vidu ankaŭ: Esploro pri la historieco de Jesuo

Jesuo historia, aŭ “Jesuo de la historio,” estas la jesua figuro rezultanta el la provoj por rekonstrui lian figuron de Jesuo per la modernaj historiaj-kritikaj metodoj, nome pere de la kritika elstudo de la antikvaj tekstoj kaj la komparo kun la historiaj kunteksto kaj kulturo de la ilia epoko.

La “historia Jesuo” estas specifa produkto de la moderneco, kaj religia kaj pure kultura, naskiĝinta kaj el la postulo pliprofundigi la historiajn sciendaĵojn kaj el la neceso adapti la eblajn legojn pri la figuro de la Nazaretano al la novaj kulturaj modeloj . La ekmarŝo de la historia esploro komenciĝis ĉe la fino de la 18-a jarcento, per publikigo de la studoj de Reimarus kaj artikoliĝis laŭ diversaj fazoj (vidu ĉe Metodo historia-kritika) [9].

Idumeo

Idumeo, greke Ἰδουμαία (Idoumaía) kaj latine Idumæa respektive Idumea, estas antikva regiono en okcidenta Azio sude de Judio, kaj la idumeanoj antikva popolo, kiu dum la lastaj jarcentoj antaŭ la naskiĝo de Kristo loĝis en tiu regiono. Iuj judaj tekstofontoj egaligis la popolon kun la enloĝantoj de la (laŭ iuj fontoj proksima, laŭ aliaj fontoj identa) regiono Edomo, kies kulturo ŝajnas pli malnova - ĉu tiu kultura identigo de idumeanoj kaj edomanoj estas kulture ĝusta, restas neklare kaj pridisputate.

La idumeanoj unuafoje pruveblas dum la 6-a jarcento okcidente de la regiono Edomo, en kiu samtempe ekloĝas la nabateanoj. Ĉu la nabateanoj forpuŝis la tie loĝintajn edomanojn, aŭ ĉu la nabateanoj estas la posteuloj de la pli frua popolo de edomanoj, kaj la idumeanoj estas branĉo de la edomanoj, kiu translokiĝis okcidenten, ĝis nun ne klarigeblis.

La teritorio de Idumeo etendiĝis de Betlehemo norde ĝis Berŝeba sude, kaj de la Morta Maro oriente ĝis la marborda ebenaĵo okcidente, tamen ne ĝis la bordo de la Mediteranea Maro. La ĉefurbo nomiĝis Marisa.

Israelo

Israelo (hebree מדינת ישראל, Medinat Jisra'el, arabe دولة إسرائيل, Daŭlat Isrâ'îl, Ŝtato de Israelo) estas lando en Sud-Okcidenta Azio, la naskiĝejo de Judismo, la tria plej sankta loko por Islamo kaj tre grava tero al aliaj monoteismaj religioj – Kristanismo kaj la Bahaa Kredo. La financa kaj teknologia ĉefurbo de Israelo estas Telavivo kaj ĝia proklamata ĉefurbo estas Jerusalemo, kvankam ĝia suvereneco super tiu urbo estas nur rekonata de Usono.La moderna ŝtato de Israelo identigas siajn radikojn kun la malnova Tero de Izraelo (Erec Jisrael), centra koncepto de la Judismo de tri mil jaroj. Post la Unua Mondmilito, la Ligo de Nacioj aprobis la Britan mandaton Palestinon kun la intenco, krei nacian „hejmon por la juda popolo“. En 1947, la Unuiĝintaj Nacioj (UN) aprobis la dividon de Palestino en du ŝtatojn judan kaj araban. La 14-an de majo de 1948, la ŝtato de Israelo deklaris sian sendependecon, kiu estis sekvita de la Milito de Sendependeco kun la apudaj arabaj ŝtatoj, kiuj malakceptis la planon de la UN. En 1949 Israelo estiĝis membro de la UN. La pluaj venkoj en serio de postaj militoj konfirmis ĝian sendependecon kaj plivastigis la limojn de la juda ŝtato trans tio, kion intencis la Plano de Divido de la Unuiĝintaj Nacioj. De tiam, Israelo estas en konflikto kun multaj de la najbaraj arabaj landoj. De ĝia fondo, la limoj de Israelo kaj eĉ ĝia rajto ekzisti estis temo de diskutadoj, speciale inter ĝiaj arabaj najbaroj. Tamen, Israelo subskribis klopoditan pacon kun Egiptio kaj Jordanio, kaj ili faras penadojn por atingi permanentan interkonsenton kun la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato.

Krak de Montréal

Krak de Montréal (france Crac de Montréal, arabe Ŝobak) estas krucista burgo troviĝanta en regiono "Idumaea" (la hodiaŭa Edomo), en la hodiaŭa Jordanio, sur la orienta bordo de Jordano.

Obadja (profeto)

Obadja, (en hebrea ‛Obadyāh; en antikva greka Ἀβδίας kaj Ὀβδιού; en latina Abdīas) (... – 6-a jarcento a.K.), estis laŭ la Biblio juda profeto.

Transjordanio

Transjordanio estas termino por teritorio oriente de rivero Jordano. Ĝi etendiĝas sudoriente trans Negevo ĝis Golfo de Akabo. Norde kaj oriente estas neniaj naturaj limoj, krom Morta Maro. Oriente kondukis kvanto de karavanaj vojoj, tra kie la varo vojaĝis el Egiptio kaj Arabio ĝis Sirio kaj muslimaj pilgrimoj ĝis Mekko.

En antikvaj tempoj tiu ĉi teritorio nomiĝis Edomo kaj Moabo. En tempoj antaŭ la unua krucmilito la regionon de Transjordanio priregis fatima kaliflando kun centrejo en Egiptio, sed la egipta ĉeesto ĉi tie estis prefere simbola, se ia estis. Kiam krucistoj konkeris Palestinon kaj fondis Jerusaleman reĝlandon, nelonge post tio reĝo Baldueno la 1-a Jerusalema, kie li konstruis burgon Krak de Montréal, Krak de Moab en Kerako kaj establis vasalan Senjorlandon de Transjordanio. La krucistoj ankaŭ priregis regionon ĉirkaŭ Petra, kie ili establis ĉefepiskoplandon subigita al latina patriarklando en Jerusalemo.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.