Donald Trump

Donald John TRUMP (naskiĝis la 14-an de junio 1946 en Novjorko, Novjorkio, Usono) estas la 45-a Prezidento de Usono, grandskala posedanto de tero kaj konstruaĵoj, miliardulo, iama stelulo en televida filmserio (lia stelo estas sur la Trotuaro de famo en Holivudo, Los-Anĝeleso, Kalifornio). En la Prezidentaj Balotoj la 8-an de novembro 2016 li ricevis preskaŭ tri milionojn malpliajn da voĉdonoj ol sia oponanto de la Demokrata Partio Hillary Clinton, sed venkis per rezulto 306 kontraŭ 232 elektant-voĉoj.[1][2]

La decidan voĉdonadon por nova Prezidento de Usono faris la pli ol 500 prezident-elektantoj la 19-an de decembro 2016. Li estos la kvara usona prezidanto, kiu gajnis per la elektantaro sen gajni la plimulton da individuaj voĉdonoj. La diferenco (2 864 974 individuaj voĉdonantoj) estis la dua plej granda el la kvar fojoj, kiam tio okazis, kaj la plej granda post 1824.[2]

Li ekoficis kiel 45a Prezidento de Usono, la 20an de januaro 2017.

Donald Trump
Donald Trump

Oficanta
Funkcio akceptita:
20-a de januaro 2017
Vicprezidento Mike Pence
Antaŭulo Barack Obama

Naskiĝo la 14-an de junio 1946
en Flag of New York City.svg Novjorko
Politika partio Respublikano
Edz(in)o Melania Trump
Alma mater Universitato de Fordham
Universitato de Pensilvanio
Okupo politikisto
Religio presbiteriisto
Subskribo
Donald Trump, subskribo
Donald Trump swearing in ceremony
Donald J. Trump dum la ĵurado, la 20-an de januaro 2017, apude de li staras la Unua Damo de Usono Melania Trump
Donald Trump and Melania Trump at Liberty Ball Inauguration 2017
Donald J. Trump, la 45-a Prezidento de Usono kun la Unua Damo de Usono Melania Trump en la Balo de Libereco dum la Inaŭgura Tago

La deveno de la avoj de Donald Trump

Friedrich Trump Family (retouched B)
La foto de la antaŭuloj de Donald Trump el la jaro 1918. De la maldekstra flanko: Fred Trump (patro, la kunkreinto de la Trump-Kompanio), Frederick Trump (lia avo), Elizabeth (onklino), Elizabeth Christ Trump (avino, kunkreintino de la Trump-Kompanio) kaj John G. Trump (onklo, fizikisto kaj inventisto)
Trump-Pence 2016
Logotipo de la Prezidenta Kampanjo 2016 de Donald Trump, kun la slogano "Igu Usonon denove grandan" (Make America Great Again)
Mike Pence by Gage Skidmore 6
Mike Pence, Vicprezidento de Usono en la kabineto de Donald Trump
Rex Tillerson official Transition portrait
Rex Tillerson, en la kabineto de Prezidento de Usono Donald Trump la Usona Sekretario de Ŝtato ĝis la 13a de marto 2018, post la akcepto de la Usona senato anstataŭos lin Mike Pompeo
Mike Pompeo official Transition portrait
Mike Pompeo, en la kabineto de Prezidento de Usono Donald Trump por la Usona Sekretario de Ŝtato nomumita la 13an de marto 2018, post la alcepto de la Usona Senato li anstataŭos Rex Tillerson
Mattis Centcom 2009
Generalo James N. Mattis, la Defend-ministro en la kabineto de Donald Trump
Trump first day as President
Prezidento Donald Trump dum la subskribo de dekreto pri lia nova kabineto

Ĉiuj liaj avoj devenas de Eŭropo. Do li havas la german-skotajn kaj svedajn radikojn. Lia avo Frederick Trump naskiĝis en Germanio en la Komunumo Kallstadt la 14-an de marto 1869 kaj mortis en Novjorko la 27-an de majo 1918. Fakte lia avo elmigris el Germanio en la jaro 1885 kiel Friedrich Drumpf, tiam 16-jarulo, sed skribis sian familian nomon en la formo Trumpf (en la postaj jaroj li komencis skribi la nomon en la angliga formo Trump, li ŝanĝis ankaŭ sian antaŭnomon al Frederick; vidu la apudan foton).

Patrino de Donald Trump naskiĝis en Karlstad en Svedio kiel Mary Anne MacLeod.

Agado en politiko

Dum la jaroj 1964–1987 li estis ano de Demokrata Partio, de la jaro 1987 ĝis 1999 en la Respublikana Partio, poste en la Partio de Reformoj. En la jaro 2001 revenis al Demokrata Partio, en la jaro 2009 denove en Respublikana Partio. Dum la jaroj 2011-2012 sendependa, poste denove en Respublikana Partio[3].

En la jaro 2015 li estis sur la Listo de miliarduloj en la loko 405, laŭ la magazino „Forbes”. Lia havaĵo estas ĉirkaŭ 4 miliardoj da usonaj dolaroj([4]).

ElectoralCollege2016
Mapo kun la rezultoj de la Prezident-balotoj 2016

Prezidenta kampanjo, 2016

Ben Carson at CPAC 2015
Ben Carson, la ĉefo de la Departemento pri Urbanizado en la kabineto de Donald Trump
Rick Perry by Gage Skidmore 4
Rick Perry, la Ministro pri Energetiko en la kabineto de Donald Trump
Steven Mnuchin
Steven Mnuchin, Usona Sekretario de la Trezorejo (ekde la 20-a de januaro 2017) en la kabineto de 45-a Prezidento de Usono Donald Trump
Elaine Chao large
Elaine Chao, la ministrino pri transporto en la kabineto de 45-a Prezidento de Usono Donald Trump
Official Photo of SC Governor Nikki Haley
Nikki Haley ambasadorino de Usono ĉe UN
Keith Kellogg 2000
Joseph Keith Kellog, konsultanto de la Prezidento de Usono Donald Trump pri la nacia sekureco

Trump anoncis sian kampanjon la 16-an de junio 2015, kune kun la kampanja devizo Make America Great Again ("igu Usonon denove granda").[5] Li estis en la komencaj fazoj de la elektoprocezo la plej sukcesa el la respublikanaj kandidatoj, gajninte pli da voĉoj en Nov-Hampŝiro, Sud-Karolino, kaj Nevado ol iu ajn el la aliaj, kaj en Iovao atinginte la duan rangon (post Ted Cruz). Lian kandidatecon subtenas interalie du respublikanaj ŝtatestroj, nome Chris Christie (Nov-Ĵerzejo) kaj Paul LePage (Majno) kaj du respublikanaj kongresanoj Chris Collins (Nov-Jorkio) kaj Duncan D. Hunter (Kalifornio),[6], kaj la eks-ŝtatestrino de Alasko (kaj en 2008 vicprezidenta kandidato) Sarah Palin.[7]

Trump ricevis multe da tutmonda atento pro siaj komentoj pri sendokumentaj enmigrintoj en Usono, pro sia promeso perforte igi Meksikon porpagi muron inter la du landoj, kaj pro sia promeso bari islamanojn de la rajto enveni la landon. Diversaj aŭtoroj rimarkis, ke li profitas homojn kun dekstraj aŭtoritatemaj personecoj en sia prezidenta klopodo de 2016.[8][9] En la Prezidentaj Balotoj la 8-an de novembro 2016 li venkis per rezulto 290 ĝis 217 elektist-voĉoj kun la kontraŭ-kandidato de Demokrata Partio Hillary Clinton[10]. La decidan voĉdonadon por nova Prezidento de Usono faris la pli o 500 prezident-elektistoj la 19-an de decembro 2016.

Kabineto de Donald Trump

Vic-Prezidento de Usono estas Mike Pence, Rex Tillerson (la eks-prezidanto de la konzerno ExxonMobil) unue estis Usona Sekretario de Ŝtato (la 13an de marto 2018 Donald Trump proponis Mike Pompeo kiel lian posteulon), generalo James N. Mattis la defend-ministro, la labor-ministro estas Andrew Puzder, la ĉefo de la Agentejo de Medi-protektado estas Scott Pruitt, Rick Perry estas la Ministro pri Energetiko kaj la ĉefo de la Departemento pri Urbanizado estas Ben Carson, Steven Mnuchin la Usona Sekretario de la Trezorejo ka la usona politikistino ĉindevena Elaine Chao, la ministrino pri transporto. Ĝenerala Prokuroro estis nomumita la senatano de la Ŝtato Alabamo Jeff Sessions. En la administrado de Donald Trump estos ankaŭ multaj militoficiroj, i.a. Stephen Bannon (la ĉefa konsultanto de la Prezidento de Usono), emerita generalo Joseph Keith Kellogg (la alia konsultanto de la Prezidento de Usono pri la nacia sekureco) kaj Mike Pompeo (nomumita por la ĉefo de Centra Informokapta Agenejo / CIA; la 13an de marto Prezidento Donald Trump nomumis lin por la posteno de Usona Sekretario de Ŝtato). Nova ambasadorino de Usono ĉe UN estas Nikki Haley.

Sufiĉe dum mallonga tempo li renkontiĝis kun Prezidento de Pollando Andrzej Duda. La usona politikisto dankis pro la apogvoĉoj de poloj loĝantaj en Usono, kaj ambaŭ prezidentoj interŝanĝis la invitojn al siaj landoj.

Politika ideologio

Pluraj aŭtoroj identis la subtenantojn de Trump kun la movado "alternativa dekstro" (alt-right), kiu estas ligata al blanka naciismo.[11][12] Li estas ankaŭ identigita kun prakonservismo, ideologio aperinta (malgraŭ sia nomo) dum la finaj jaroj de la malvarma milito. Laŭ politika enketisto Bruce Wilson, "Trump antaŭenigas kernajn prakonservismajn politikojn, projektitaj en 'The Next Conservatism' — rekonstruado de infrastrukturo, protektismaj komercaj tarifoj, sekurigo de la landlimoj kaj ĉesigo de enmigrado, sendanĝerigo de indikitaj internaj malamikoj, kaj izolismo."[13]

Familia vivo

La unua edzino Ivana Trump (naskita kiel Ivana Marie Zelníčková la 20-an de februaro 1949) estas ĉeĥe naskita uson-enmigrinta manekeno kaj verkisto. Ŝi estas konata ĉefe kiel la unua edzino (1977–1992) de sia dua edzo, Donald Trump kaj la patrino de tri el liaj kvin idoj (Donald Trump la juna, Ivanka Trump, kaj Eric Trump). Ŝia unua edzo estis Alfred Winklmayr (1971–1973 aŭ 1976), kaj post Trump (kies familian nomon ŝi plu tenas) sekvis Riccardo Mazzucchelli (1995–1997) kaj Rossano Rubicondi (2008–2009).

Ŝi naskiĝis en la moravia urbo Zlín. Ŝi ricevis universitatan gradon (magistran) pri Korpa trejnado de la praga Universitato de Karolo. Ŝi forlasis Ĉeĥoslovakion kaj transloĝiĝis al Montrealo, kaj poste migris al Novjorko por reklami la montrealan Olimpikon. Tie ŝi ekkonis kaj edzigis s-ron Trump. Ivana Trump estas konata ĉefe kiel la unua edzino (1977–1992) de sia dua edzo, Donald Trump kaj la patrino de tri el liaj kvin idoj (Donald la juna, Ivanka, kaj Eric).

Marla Maples estas usona aktorino kaj de 1993 ĝis 1999 ŝi estis la (dua sinsekva) edzino de Donald Trump; en 1993 antaŭ ol ili geedziĝis, ŝi naskis lian duan filinon (kvaran infanon) Tiffany.

Melania Trump (nasknomo: Melania Knavs aŭ Melania Knauss, ŝi naskiĝis la 26an de aprilo 1970 en Sevnica, Slovenio (tiam en Jugoslavio, kaj ŝi parolas kvin lingvojn flue (slovenan, serban, germanan, francan, anglan) estas juvelartistino kaj eks-manekeno kaj (ekde 2005) la tria edzino de Donald Trump kaj la patrino de lia kvina infano, Barron. Post manekena kariero en Parizo kaj Milano, ŝi transloĝiĝis al Usono, kaj en 2006 civitaniĝis. De la 20-a de januaro 2017 ŝi estas la Unua Damo de Usono.

Trump CAUCUS (24471521350)

Donald Trump kun familio.

Ivana Trump

Ivana Trump, la unua edzino de Donald Trump, foto el la jaro 2007.

Marla Maples LF crop

Marla Maples, la dua edzino de Donald Trump, foto el la jaro 2007.

Melania Trump 2006-09-27

Melania Trump, la tria edzino de Donald Trump, foto el la jaro 2006.

Melania Trump 2011

Melania Trump, la tria edzino de Donald Trump, foto el la jaro 2011.

Melania Trump official portrait

Melania Trump, la Unua Damo de Usono (la tria edzino de Donald Trump).

Trump CAUCUS (24767060615)

Ivanka Trump la unua filino de Donald Trump, Iowa, foto el la jaro 2016.

Donald Trump, Jr. (30309613870)

Donald Trump la juna, la unua filo de Donald Trump.

Eric Trump RNC July 2016 (cropped)

Eric Trump, la dua filo de Donald Trump.

Tiffany Trump RNC July 2016

Tiffany Trump, la dua filino de Donald Trump.

Gravaj politikaj atingoj

Kim and Trump shaking hands at the red carpet during the DPRK–USA Singapore Summit
Prezidento de Usono Donald Trump kaj Kim Ĝong-un Ŝtatestro de Norda Koreio, Ĉefkomandanto de la Koreia Popola Armeo, kaj Ĝenerala Sekretario de la Laborista Partio de Koreio dum la renkontiĝo en Singapuro, la 12an de junio 2018
Bilateral meeting with respective delegations during the DPRK–USA Singapore Summit (2)
La renkontiĝo de la delegacioj de Usono kun Donald Trump kaj de Nord-Koreio kun Kim Ĝong-un
Trump and Kim shaking hands in the summit room
Kim Ĝong-un kaj Donald Trump dum la inter kvar-okula renkontiĝo (sen atestantoj)
President Donald J. Trump Leads a Bilateral Meeting with President Andrzej Duda, July 6, 2017
Donald Trump kaj Prezidento de Pollando Andrzej Duda kun siaj delegacioj en la Reĝa Kastelo en Varsovio, la 6an de julio 2017

La 12an de junio 2018 en Singapuro li renkontiĝis kun Kim Ĝong-un (Ŝtatestro de Norda Koreio, Ĉefkomandanto de la Koreia Popola Armeo, kaj Ĝenerala Sekretario de la Laborista Partio de Koreio), rezulte oni subskribis la enirpermesan interkonsenton kaj anoncis la sekvontan renkontiĝon, i.a. la viziton de Kim Ĝong-un en la Blanka Domo (Vaŝingtono) (Usono).

Psika sano

Malkutime en Usono, kie memtrudita etika regulo nome la Regulo Goldwater antaŭmalhelpas, ke fakuloj pri psika sano opinius kontraŭ ŝtata funkciulo sen mem ekzameni lin, diversaj psikologoj kaj psikiatroj verkis publikajn leterojn esprimante zorgon kaj petojn senpostenigi Prezidenton Trump, pro pretendita psika malkapablo plenumi la postenon.[14][15] La emerita psikiatria profesoro Allen Frances tamen denuncas tiajn leterojn kaj petojn, dirante:

Citaĵo
 

La plimulto da diletantaj diagnozistoj misetikedis Prezidenton Trump per la diagnozo narcisisma personeca perturbo. Mi verkis la kriteriojn, kiuj difinas tiun perturbon, kaj Sinjoro Trump ne plenumas ilin. Li ja estas mondklasa narcisisto, sed tio ne igas lin psike malsana, ĉar li ne suferas la angoron kaj malkapablon postulitajn por diagnozi psikan malsanon.

Sinjoro Trump kaŭzas severan angoron anstataŭ sperti ĝin kaj oni riĉe rekompencis lin, ne punis lin, pro lia grandiozeco, memabsorbiĝo kaj manko de empatio. Estas stigmata insulto grupigi psikajn malsanulojn (kiuj estas grandparte bonkondutaj kaj bonintencaj) kun Sinjoro Trump (kiu estas nek unu, nek la alia).[16]

 
— Allen Frances, emerita psikiatria profesoro

Laŭ la psikiatristo Bandy Lee kaj la ĵurnalisto Chauncey Devega, Trump gvidas "politikan sekton," kiu montras grupan narcisismon. Laŭ Lee, "sistemo, kiel despotismo, tiranio aŭ faŝismo ne vere estas politika ideologio tiom kiom grupa stato malbonsana, kiu fine kondukas al damaĝo al la grupo."[17]

La artikoloj en Esperanto pri Donald Trump

Las-Vegas-Trump-Hotel-8480
La turo en la rektangula formo de la Trump-Internacia Hotelo en Lasvegaso kun la fenestrovitroj kovritaj per 24-karata oro

La mondordo laŭ Donald Trump - La retorika spektaklo en Usono estas por Eŭropo certe (la tioma) averta pafo. Volkskrant 29 aprilo 2016

Opinio-kolumno de Arnout Brouwers

'The Donald'[i] estis tutan semajnon laborinta pri ĝi, sin provizinta per du teleprompters[ii], kaj invitinta ĉiuspecajn figurojn el la gravularo en Vaŝingtono. Sed ĉi ĉio helpis malmulte: lia unua serioze celinta alparolo pri eksterlanda politiko estis, kiel nekohera, tuj flankenŝovita fare de kaj maldekstro kaj dekstro en Usono.

Trump ŝajnas esti tedata de la ‘imperia prezidenteco’ kiu en la Malvarma Milito estiĝis – kaj kiu por la Respublikana kaj ankaŭ por la Demokrata gravularo estas super ĉiu dubo: Usono kiel ordiganta potenco en la mondo, kiu aldone akceptas la free rider -konduto[iii] de tutmondaj aliancanoj, ĉar tiu ĉi ordiga rolo havigis al la lando ekscese multan influon pri la mondordo, kio kondukis Usonon al oraj montoj.

Por la Okcident-Eŭropaj aliancanoj, la alparolo estas multe timiga. Tiuj landoj por tro longe alkutimiĝis ilian sekurecon – inkluzive de la pensado pri ĝi, la financado, kaj 80 procentoj de la realigado – transdoni al Vaŝingtono, interŝanĝe de liverado de ofte simbolaj defendo-kotizoj kaj certa grado de politika lojaleco.

Kun aŭ sen Trump, la rolo de Usono ja vere ŝanĝas en la mondo

Tamen, Donald Trump ĉi-semajne diris malmultan novan. Eĉ pli miriga, ke Usono "ne devas serĉadi eksterlandajn monstrojn por detrui" estas preskaŭ 200 jarojn aĝa klasikaĵo de John Quincy Adams. Pli proksime ĉe nia tempo, ni aŭdas en Trump la eĥon de Pat Buchanan, ĵurnalisto kaj politikisto en la naŭdekaj jaroj kaj aŭtoro de la artikolo "America First – and Second, and Third ".

Plej granda diferenco: Trump estas ja populara. Malnovaj ideoj algluiĝas pli bone en tempo en kiu la lando laŭ multaj Usonanoj ĵus havas Grandan Depresion malantaŭ si, la pozicio de la meza klaso estas malfortigita, kaj la politika elito – maldekstra kaj ankaŭ dekstra – pluparolas kvazaŭ nenio okazis.

Kompreneble Trump ne havas siajn faktojn unu apud la alia, kaj ofte li parolas sensencaĵon – kiel kiam li emfazas ke la Usona nuklea arsenalo estu urĝe modernigata, procezo kiu jam delonge estas ekirigita. Aliflanke elreliĝas ankaŭ la kritikistoj, kiam ili metas Trump-on en la saman kaserolon kiel la nazi-simpatizanton Charles Lindbergh.

Eŭropanoj prefere orientiĝu pri la struktura tendenco kiu – ne atentante tiujn retorikajn batalojn – estas perceptebla ĉe ĉi tiuj elektoj: la ŝanĝanta Usona rolo en la mondo, kaj la pli granda distanco al Eŭropo kaj Eŭropa sekureco. La intelekta varianto estis prezentata de alia outsider kiu ne fidis al la komprenoj de la eksterland-politika gravularo (establo) en Vaŝingtono: Prezidento de Usono Barack Obama.

Obama ne volis bruligi al si la fingrojn pri Sirio, lasis federacian kancelierinon Angela Merkel eltiri la maronojn el la fajro en Ukrainio, kaj sidiĝis en la malantaŭa benko dum la kampanjo pri Libio. Trump surtabligas burleskan varianton de Usona limigo de elspezoj, kaj atingos por tio ĉe voĉdonantoj eble pli da atento ol la ekspertoj en Vaŝingtono ŝatus.

Eŭropaj aliancanoj povas elvoki ‘Kia honto!’ kaj esti certaj ke Hillary Clinton, tradicia eksterland-politika falko, iĝos la sekva prezidento. Sed eĉ ŝia engaĝiteco estos moderigata de la humoro kiu regas en la lando, kaj de la forŝoviĝantaj strategiaj prioritatoj en Usono. Nekonsiderante kiu sekvos post Obama, la Eŭropanoj en tiu ĉi necerta epoko, kun ĉiuj siaj problemoj kaj ĉiu sia memdubo, devos ja plie mem lerni pensi – kaj agi ([18], [19], [20]).

Donald Trump film-stelulo

Donald Trump star Hollywood Walk of Fame
La stelo de Donald Trump sur la Trotuaro de famo en Holivudo, (Los-Anĝeleso, Kalifornio)

Iama stelulo en televida filmserio (lia stelo estas sur la Trotuaro de famo en Holivudo (vidu sube foton de tiu stelo). Li estis aktoro i.a. en usona televida serio Monk, la filmo rikoltis multajn nomumojn kaj premiojn.

Fontoj

La artikolo estas bazitaj sur informoj en la i.a. angla Vikipedio: Donald Trump kaj Donald Trump presidential campaign, 2016.

Plia legaĵo

  • "Trump kaj Putin konstruas templon de la Judoj" ([21])

Galerio

Donald Trump and Mike Pence wreath laying ceremony 01-19-17

La 45-a Prezidento de Usono Donald Trump kaj Vic-Prezidento de Usono Mike Pence, Arlingtona nacia tombejo, la 19-an de januaro 2017.

Mike Pence, Donald Trump, Bradley Becker wreath laying ceremony 01-19-17

La 45-a Prezidento de Usono Donald Trump kaj Vic-Prezidento de Usono Mike Pence, Arlingtona nacia tombejo, la 19-an de januaro 2017.

Trump tower

La konglomeraĵ-kompanio de Donald Trump, la sidejo en Manhatano (Nov-Jorko).

Donald Trump NYMA

Donald Trump en uniformo de Milit-Akadamio en Novjorko, 1964.

Trump Meets Reagan

Donald Trump (dekstra) en la Blanka Domo kun Prezidento de Usono Ronald Reagan (1987).

Obama meeting with Trump 2 (cropped)

La renkontiĝo en la Blanka Domo de la aktuala Prezidento de Usono Barack Obama kun lia sekvanto, la Prezidento-elektito Donald Trump, la 10-a de novembro 2016.

Obama meeting with Trump

La renkontiĝo en la Ovala Ĉambro de la Blanka Domo de la aktuala Prezidento de Usono Barack Obama kun lia sekvanto, la Prezidento-elektito Donald Trump, la 10-a de novembro 2016.

Shinzō Abe and Donald Trump (1)

La ĉefministro de Japanio Shinzo Abe kaj Donald Trump.

Sarah Palin speaks at a rally after endorsing Republican presidential candidate Donald Trump

Sarah Palin pri Donald Trump en la Ŝtata Universitato de Iovao, 2016.

Donald Trump (29273256122) - Cropped

Donald Trump en 2016.

President Donald J. Trump Leads a Bilateral Meeting with President Andrzej Duda, July 6, 2017

Donald Trump kaj Andrzej Duda kaj ilia delegitaro dum la oficiala renkontiĝo en la Reĝa Kastelo en Varsovio kadre de la Trimara Iniciativo (Balta Maro+Nigra Maro+Adriatiko), la 6a de julio 2017

President Trump's Trip to Poland (34920988424)

De maldekstro: Melania Trump, Donald Trump, Andrzej Duda kun sia edzino Agata Kornhauser-Duda sur la Placo de Familio Krasiński en Varsovio, dum la oficiala vizito en Pollando de la Prezidento de Usono, julio 2017

Trump International Hotel and Tower (Chicago) - DSC09402

La Internacia Hotelo de Trump en Ĉikago.

Panama 08 2013 Trump Ocean Tower 7085

La Trump Hotelo en Panamo.

Trump and Rodman 2009

Donald Trump kun iama usona korbopilko-ludisto Dennis Rodman.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. http://www.spiegel.de/politik/ausland/donald-trump-gewinnt-die-us-wahl-2016-a-1120397.html
  2. 2,0 2,1 Ed Kilgore. "The Final, Final, Final Results for the Popular Vote Are In", New York Magazine.
  3. Donald Trump's resume. oregonlive.com.
  4. http://www.forbes.com/profile/donald-trump/
  5. (16-a de junio 2015) “Here's Donald Trump's Presidential Announcement Speech”, Time.
  6. Gubernatorial endorsements
  7. "Sarah Palin Endorses Donald Trump, Rallying Conservatives". The New York Times. 19an de Januaro, 2016.
  8. Taub, Amanda. The rise of American authoritarianism. Vox Media (March 1, 2016). Alirita September 22, 2016.
  9. Paul David Miller (February 29, 2016). 5 Reasons Every American Should Oppose Donald Trump. The Federalist (website). Alirita September 22, 2016.
  10. http://www.spiegel.de/politik/ausland/donald-trump-gewinnt-die-us-wahl-2016-a-1120397.html
  11. Ohlheiser, Abby, "Anti-Semitic Trump supporters made a giant list of people to target with a racist meme", June 3, 2016.
  12. Betsy Woodruff. "Rush Limbaugh's Favorite New White-Power Group".
  13. Rosenberg, Paul. Donald Trump’s weaponized platform: A project three decades in the making (July 16, 2016).
  14. "Mental Health Professionals Warn About Trump", The New York Times, 2-an de februaro 2017. Kontrolita 20-an de februaro 2017.
  15. John Gartner (18-an de februaro 2017). Mental Health Professionals Declare Trump is Mentally Ill And Must Be Removed. Alirita 20-an de februaro 2017.
  16. "An Eminent Psychiatrist Demurs on Trump’s Mental State", The New York Times, 14-an de februaro 2017. Kontrolita 20-an de februaro 2017.
  17. Psychiatrist Bandy Lee: Trump is getting worse; “I suspect he is unable to tolerate reality”
  18. http://www.artikoltraduk.nl/article/96/
  19. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=10210152216814373&set=a.1747000907301.2097362.1007150473&type=3&theater
  20. https://www.facebook.com/groups/808232839291055/permalink/1206372136143788/
  21. http://www.apg29.nu/index.php?artid=26970&hl=eo
Antaŭe:45-a Prezidento de UsonoPoste:Flago-de-Usono.svg
Barack Obama2017-nunaTitulo
Andrew Wakefield

Andrew Jeremy WAKEFIELD estas brita kuracisto kiu iam diris kelkajn asertaĵojn fraŭdajn pri aŭtismo kaj pri la vakcino kontraŭ morbilo, rubeolo kaj parotito. La brita Ĝenerala Medicina Konsilantaro konkludis en 2010 ke Wakefield agis maletike kaj erarige tra sia laboro. Li perdis la titolon kuracistan en Britujo la saman jaron.

Wakefield rendevuis kun Donald Trump en 2016.

Chris Christie

Chris CHRISTIE (elparolu "KRIS KRIsti"; plenanome Christopher James CHRISTIE, naskita la 6-an de septembro 1962 estas usona advokato kaj respublikana politikisto, kiu servas kiel la estro de la usona subŝtato Novĵerzejo. Li elektiĝis en 2009, ekservis la 19-an de januaro 2010, kaj reelektiĝis en 2013. Li estas kandidato por la respublikana nomumo por la usona prezidenteco en la voĉdonado de 2016. En 2012 oni menciis lin kiel ebla kandidato sed li ne kandidatigis sin. Li tamen prezentis ĉefparoladon ĉe la tiujara respublikana partia landkongreso. Post malfavora rezulto en Iovao, la 10-an de februaro 2016 Christie ĉesigis sian kampanjon. La 26-an de februaro, li anoncis sian subtenon por la kandidato Donald Trump.

Februaro de 2017

Jen listo de okazaĵoj en februaro 2017:

5-a de februaro La futbala teamo de Kameruno venkis en la finalo kontraŭ tiu de Egipto por la Afrika Pokalo de Nacioj de 2017.

Protestoj pluas en Rumanio, kvankam la registaro estis devigita retiri la dekreton por pardoni koruptadon.7-a de februaro 150 mortoj pro neĝoŝtormoj en Afganio en la lastaj tagoj.8-a de februaro Tumultoj en Parizo kaj aliaj francaj urboj post fiago de policanoj al afrikdevena junulo.9-a de februaro Tertremo en la insulo Mindanao de Filipinoj okazigas 6 mortojn.

Eksplodo en atomcentralo de Flamanville, en norda Francio.

Tribunalo konfirmas la suspendon de la dekreto de Donald Trump kontraŭ la eniron en Usonon de ŝtatanoj de sep islamaj landoj.10-a de februaro Almenaŭ 17 mortoj pro homa lavango en futbala stadiono de Uige, Angolo.

Pro fortaj pluvoj 12 mortoj en Balio, Indonezio.11-a de februaro Centoj da enmigrintoj estis arestitaj en Usono kiel aplikado de la politiko de Donald Trump kontraŭ enmigrintoj.

Post unu semajno de polica striko oni kalkulis ĉirkaŭ 120 da mortoj en la ŝtato Espirito Santo, Brazilo.13-a de februaro Kim Ĝong-nam, la plej aĝa filo de Kim Ĝong-il, antaŭa estro de Nord-Koreio, estis murdita de pikoj en Internacia Flughaveno de Kuala-Lumpuro, Malajzio.16-a de februaro Almenaŭ 80 mortoj pro atenco kontraŭ sufiisma templo en suda Pakistano, inter kiuj multaj infanoj.17-a de februaro La bofrato de la reĝo de Hispanio, nome Iñaki Urdangarín, estis kondamnita pro korupto al ses jaroj de malliberejo dum, lia edzino, nome Cristina de Borbón, fratino de la reĝo, estis "senkulpigita".19-a de februaro Atako kontraŭ ĝihadistoj de okcidenta Mosulo, Irako.

Prezidentaj balotoj en Ekvadoro por anstaŭigi Rafael Correa.

Almenaŭ 19 mortoj en bus-akcidento en la provinco Mendoza, Argentino.

Almenaŭ 39 mortoj pro atenco pere de bombo-kamiono en merkato de Mogadiŝo, Somalio.23-a de februaro La bofrato de la reĝo de Hispanio, nome Iñaki Urdangarín, evitis sian enprizonigon, spite sian kondamnon pro korupto al ses jaroj de malliberejo kaj li eĉ rajtas eksterlandiĝi.

La atako de irakanoj kontraŭ ĝihadistoj de okcidenta Mosulo, Irako, sukcesas konkeri ties flughavenon.28-a de februaro Komencas juĝado kontraŭ 330 militistoj inter pli ol 1 500 akuzitoj je partopreno en supozita puĉo de julio 2016 en Turkio.

La heredanto de la imperio Samsung nome Lee Jae-Yong kaj kvar aliaj stabanoj estis oficiale akuzitaj pro korupto kadre de forta skandalo en Sud-Koreio.

Fraŭlino Universo

Fraŭlino Universo aŭ Miss Universo (oficiale en la angla Miss Universe) estas titolo de virina belo, nome Beleco-konkurso. Supozeble gravas ankaŭ eleganto, inteligento, sinteno, pozmaniero kaj certiĝo. La kandidatinoj devenas el diversaj mondopartoj.

La kandidatinoj reprezentas unike sian landon kaj la venkintino havas tiun titolon dum unu jaro.

Miss Universo estas populara konkurenco en multaj aziaj landoj kaj ĉefe ankaŭ en latinamerikaj. En plej parto de Karibio, Eŭropo kaj Afriko estas konata sed malmulte sekvata.

La aktualaj posedantoj de la konkurenco estas la usona televidkanalo NBC kaj la usona milionulo Donald Trump. Ili kune kunformas la Miss Universe Organization L.P., LLLP kie prezidantino estas Paula Shuggart.

Islama Ŝtato

Islama Ŝtato de Irako kaj Levantenio (arabe: الدولة الاسلامية في العراق والشام aŭ ad-dawla al-islāmiyya fi-l-ʿirāq wa-š-šā, ankaŭ konata kiel Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio, aŭ Islama Ŝtato), kaj simplnomas IŜIL, IŜIS, kaj Daiŝo (en arabe داعش, Dāʿiš [ˈdaːʕiʃ]) kiel insulta nomo de kontraŭuloj estas ĝihada grupo, kiu okupas regionojn en Irako kaj Sirio. Ĝin oni fondis en aprilo 2013. Eksa estro de Al-Kaida en Irako, Abu Bakr al-Baghdadi, gvidas la organizacion.

Ĉirkaŭ la 11-a de junio 2014 tiuj ĝihadistoj konkeris areojn de la nordo de Irako, inter kiuj la urbon Tikrit kaj grava naftorafinejo Bajĝi, survoje al Bagdado. La ŝijaistoj kontraŭreagis kaj rekrutis volontulojn kaj sendis la irakan armeon por haltigi la avancojn de la NIIS, kiu siavice ekkontrolis landlimajn areojn kun Sirio kaj aliaj landoj.

La Islama Ŝtato de Irako estis la respondeculo de la morto de miloj da irakaj civitanoj, samkiel de anoj de la iraka registaro kaj ĝiaj internaciaj aliancitoj. Danke al la militista subteno de Usono, la registaro de Nuri al-Maliki, la grupo suferis plurajn retroirojn, inkluzive de la forpaso de Raŝid al Baghdadi, sed la organizo renoviĝis dum la Siria enlanda milito, eknomiĝante Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio. La sekva kaj nuna gvidanto, Abu Bakr al-Baghdadi, rompis la rilatojn kun Al-Kaida kaj deklaris, en 2014, la sendependiĝon de sia grupo kaj sian suverenecon super Irako kaj Sirio.

La 29-an de junio 2014, la grupo memproklamis esti tutmonda kaliflando sub la nomo “Islama Ŝtato”, kaj Abu Bakr al-Baghdadi estis nomita sia kalifo. Kiel kaliflando, ĝi pretendas religian, politikan kaj militan aŭtoritaton sur ĉiuj islamanoj tra la mondo kaj, ke la legaleco de ĉiuj emirlandoj, grupoj, ŝtatoj kaj organizoj devenas senvalora pro la etendiĝo de la aŭtoritato de la kalifo kaj la alveno de siaj tropoj en liaj areoj".

La organizon karaktetizas la kruda kaj akra interpreto de Islamo kaj ĝia bruta perforto kontraŭ la ŝijaanoj, ĉar ĝiaj membroj estas sunaanoj. Ĝia celo deklarita estas etendiĝi al Jordanio, Israelo, Palestino, Libano, Kuvajto, Turkio kaj Kipro.

Prezidanto de Usono Donald Trump diris, ke Hilary Clinton fondis ISIS kaj Al-Qaeda kaj alian Videon, kiun ŝi agnoskas, ke ili estas fonditaj de ili

Ivana Trump

Ivana Marie TRUMP (naskita Ivana Marie Zelníčková la 20-an de februaro 1949) estas ĉeĥe naskita uson-enmigrinta manekeno kaj verkisto. Ŝi estas konata ĉefe kiel la unua edzino (1977–1992) de sia dua edzo, Donald Trump kaj la patrino de tri el liaj kvin idoj (Donald la juna, Ivanka, kaj Eric). Ŝia unua edzo estis Alfred Winklmayr (1971–1973 aŭ 1976), kaj post Trump (kies familian nomon ŝi plu tenas) sekvis Riccardo Mazzucchelli (1995–1997) kaj Rossano Rubicondi (2008–2009).

Ŝi naskiĝis en la moravia urbo Zlín. Ŝi ricevis universitatan gradon (magistran) pri Korpa trejnado de la praga Universitato de Karolo. Ŝi forlasis Ĉeĥoslovakion kaj transloĝiĝis al Montrealo, kaj poste migris al Novjorko por reklami la montrealan Olimpikon. Tie ŝi ekkonis kaj edzigis s-ron Trump.

Ŝi verkis plurajn romanojn kaj aliajn librojn.

Januaro de 2017

Jen listo de okazaĵoj en januaro 2017:

1-a de januaro Ribelo kaj lukto inter malliberigitoj okazigis almenaŭ 60 mortojn en prizono de Manaus, Brazilo.

23 mortoj pro incendio en pasaĝer-ŝipo en Indonezio.

António Guterres iĝas Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj.

Atako kontraŭ dancejo en Istanbulo, Turkio, dum la celebroj de la Novjaro okazigis almenaŭ 39 mortojn kaj multajn vunditojn.2-a de januaro Atenco per aŭto-bombo okazigis 30 mortojn en ŝijaisma kvartalo de Bagdado, Irako.6-a de januaro Nova lukto inter malliberigitoj okazigis almenaŭ 30 mortojn en prizono de la subŝtato Roraima, Brazilo.

Kvin mortoj kaj granda tumulto pro protestoj kontraŭ plialtigo de la prezo de benzino en Meksiko.7-a de januaro Mortis Mário Soares, eks-prezidanto de Portugalio.

Atenco per kamion-bombo okazigis almenaŭ 50 mortojn en Azazo, Sirio.8-a de januaro Mortis Akbar Haŝemi Rafsanĝani, 82-jara, Irana politikisto, Prezidanto (1989–1997).

Du atencoj kontraŭ merkatoj okazigas 20 mortojn en Bagdado, Irako.

Tajdo de malvarmo okazigas pli ol 25 mortojn en Eŭropo.10-a de januaro Pli ol 25 mortoj en suda Tajlando pro inundoj.

Tajdo de malvarmo okazigas en unu semajno pli ol 80 mortojn en Eŭropo.

Pli ol 20 mortoj pro atenco proksime al la Afgana Parlamento en Kabulo, Afganio.15-a de januaro Nova ribelo de malliberigitoj okazigis almenaŭ 27 mortojn en prizono de la subŝtato Natal, Brazilo.16-a de januaro 37 mortoj pro falo de aviadilo sur loĝejoj ĉe la flughaveno de Biŝkeko en Kirgizio.17-a de januaro La niĝeria armeo erare bombardis kampadejon de rifuĝintoj kaj okazigis 70 mortojn de civiluloj.18-a de januaro Lavango kovris kaj detruis hotelon en Abruco, Italio, kun pli ol 30 personoj ene, el kiuj dek estos savitaj.

Atenco kontraŭ militista bazo en Gao, Malio, okazigis 77 mortojn.19-a de januaro Almenaŭ 30 fajroestingistoj kaj aliaj 20 personoj mortis pro faldetruo de konstruaĵo dum incendio en Teherano.

La nova prezidanto de Gambio, nome Adama Barrow, faras enpoviĝan ceremonion en Senegalo dum kelkaj landoj pretas interveni en Gambion ĉar la elpostenigita prezidento, nome Yahya Jammeh, malakceptas balotperdon.20-a de januaro Almenaŭ 16 personoj, ĉefe hungaraj junuloj, mortis pro bus-akcidento kaj incendio proksime de Verono, norda Italio.

Ceremonio de enpoviĝo de Donald Trump kiel prezidento de Usono. Cent arestitoj en la protestoj okazantaj en Vaŝingtono.21-a de januaro Almenaŭ 36 mortoj pro trajnakcidento ĉe Kuneru, Barato.

La eksa prezidanto de Gambio, nome Yahya Jammeh, finfine abandonas Gambion post la premo de najbaraj landoj, kiuj apogis ties elpostenigon.24-a de januaro Falo de sav-helikoptero okazigis ses mortojn en Abruco, Italio.25-a de januaro Atenco de ĝihadistoj de Al Ŝabab kontraŭ hotelo en Mogadiŝo, Somalio, okazigis 28 mortojn.27-a de januaro Prezidanto Donald Trump subskribas administran ordonon kiu malpermesas al civitanoj de sep landoj kun islama plimulto eniri en Usonon.28-a de januaro Dum unu semajno tajdo de centoj de incendioj, ĉefe homintencaj, okazigis teruran detruon kaj almenaŭ dekon da mortoj, ĉefe fajrestingistoj, en Ĉilio.29-a de januaro Atenco kontraŭ moskeo en Kebeko, Kanado, okazigas 6 mortojn.

Pli ol 47 personoj mortiĝis kiam kamiono kiu transportis invititojn el nupto sinkis en riveron proksime al Anjozorobe, Madagaskaro.30-a de januaro Post duonjaro en la povo de prezidento Rodrigo Duterte de Filipinoj, ĉirkaŭ 7 000 personoj mortiĝis pro supozata kampanjo kontraŭ drogo kaj korupto de policanoj.

Iris Mittenaere, Miss Francio 2016 estis elektita Miss Universo 2016 en Mall of Asia Arena, Filipinoj.

Maroko estas reakceptita en la Afrikan Union.

Jared Kushner

Jared Corey KUSHNER (naskiĝis 10-an de januaro 1981) estas usona investanto kaj konstruisto de nemoveblaĵoj, eldonisto, kaj altranga konsilisto al Donald Trump. Li estas edzo de Ivanka Trump, tio estas bofilo de Donald Trump.

Kun estro de kabineto nome Reince Preibus kaj ĉefa stratego nome Steve Bannon, li estas ĉefa kunlaborantaro de Trump. Kushner estas plej fidinda konsilisto de Donald Trump, montras lojalecon al sia bopatro.

Kim Ĝong-un

KIM Ĝong Un (Jong‑un aŭ Jong woon; 김정은; naskiĝis la 8-an de januaro 1984 aŭ 1983 aŭ 1982) estas la estro de Nord‑Koreio.

Li estas la tria kaj plej juna filo de la eksa nordkorea estro Kim Ĝong‑il, kiu mortis la 17-an de decembro 2011. Kiel nova ŝtatestro transprenas de sia patro ankaŭ la postenojn de ĉefo de la Nacia Defendo-Komisio, Ĉefkomandanto de la Koreia Popola Armeo, kaj Ĝenerala Sekretario de la Laborista Partio de Koreio.

La 12an de junio 2018 en Singapuro li renkontiĝis kun Prezidento de Usono Donald Trump, rezulte oni subskribis la enirpermesan interkonsenton kaj anoncis la sekvontan renkontiĝon, i.a. la viziton de Kim Ĝong Un en la Blanka Domo (Vaŝingtono) (Usono).

Marla Maples

Marla MAPLES (naskiĝinta la 27-an de oktobro 1963 estas usona aktorino. De 1993 ĝis 1999 ŝi estis la (dua sinsekva) edzino de Donald Trump. En 1993 antaŭ ol ili geedziĝis, ŝi naskis lian duan filinon (kvaran infanon) Tiffany. Inter 1986 kaj 2011 ŝi rolis en diversaj kinaj, televidaj kaj scenejaj dramoj, i.a. en stela rolo en Tony-premiita prezentado de The Will Rogers Follies.

Ŝi aperis ekzemple en Dallas.

Melania Trump

Melania TRUMP (naskita la 26-an de aprilo 1970, naskanome Melania KNAVS; poste germane Melania KNAUSS) estas la Unua Damo de Usono, kaj ankaŭ juvelartistino kaj eks-manekeno. Ŝi naskiĝis en Sevnica, Slovenio (tiam en Jugoslavio). Ŝi parolas kvin lingvojn flue (slovenan, serban, germanan, francan, anglan). Ŝi komencis labori kiel manekeno 16-jaraĝe. Post manekena kariero en Parizo kaj Milano, ŝi transloĝiĝis al Usono, kaj en 2006 civitaniĝis. Ŝi estas (ekde 2005) la tria edzino de Donald Trump kaj la patrino de lia kvina infano, Barron.

Mike Pence

Michael Richard "Mike" PENCE (naskiĝis la 7-an de junio 1959 en Columbus (Indianao) estas usona advokato kaj politikisto. Li estas la ŝtatestro de Indianao ekde 2013. De 2001 ĝis 2013 li estis membro de la usona parlamento. En julio 2016 li fariĝis, nomumite de Donald Trump, la respublikana kandidato por la ofico de vicprezidento de Usono. Post la voĉdonado je la 8-a de novembro 2016, Trump kaj Pence elektiĝis al siaj respektivaj celpostenoj per la balotado de la elektantaro en la 19-a de decembro 2016. Ili fakte enposteniĝis, la 20-an de januaro 2017.

Novembro de 2016

Jen listo de okazaĵoj en novembro 2016:

1-a de novembro Tajlando preparas surtronigon de la princo Maha Vajiralongkorn, okazontan la 1-an de decembro 2016, kiel sciigas armeoficistoj.2-a de novembro Usona senatano Ben Cardin blokis vendadon de armiloj al Filipinoj pro zorgo pri malobservo de homaj rajtoj.3-a de novembro Laŭ la pritakso de UN almenaŭ 239 migrintoj dronis pro ŝipopereo apud la marbordo de Libio.4-a de novembro Tri usonaj armeanoj pereis okaze de pafinterŝanĝo kun jordaniaj armeanoj apud la flughaveno de Reĝo Faisal, proksime al Al-Jafr, Jordanio. Unu jordania armeano estas vundita.5-a de novembro Pli ol dek mil homoj protestas en Seulo. Ili postulas la rezignon de prezidentino Park Geun-hye, pro ŝiaj ligoj al Choi-soon Sil, arestita la 3an de novembro kaj akuzita pri fraŭdo kaj misuzo de la potenco.6-a de novembro Brita ĉefministro Theresa May asertis, ke la House of Commons devos akcepti la Briteliron7-a de novembro Mortis Leonard Cohen, fama kantisto el Kanado.

Fina kalkulo konfirmas la venkon de Daniel Ortega en la prezidentaj balotoj de Nikaragvo.

La estroj de la Norda Kipro kaj Suda Kipro kunvenas en Svislando por rekomenci diskutadon pri reunuiĝo de la insulo.8-a de novembro En Barato dumnokte malvalidiĝis ĉiuj monbiletoj valoraj pli ol 100 rupioj (1,35 €, respektive 1,47 US$), presitaj antaŭ 2005. La sekvan tagon multaj bankoj restis fermitaj: la registaro volas instigi la landan ekonomion al kontroleblaj bankaj ĝiroj.9-a de novembro Fina kalkulo konfirmas la venkon de Donald Trump en la prezidentaj balotoj de Usono, dum la Respublikana Partio plu tenas la plimulton en la Domo de Reprezentantoj kaj la Senato.

Paneis la kanada retejo pri enmigrado, kio koincidis kun la rezulto de la prezidentaj balotoj de Usono.10-a de novembro Multaj protestoj kontraŭ-Trump daŭras en Usono kaj aliaj landoj tra la mondo.11-a de novembro Almenaŭ 13 homoj pereis pro incendio en vestaĵo-manufakturo en Nov-Delhio, Barato.12-a de novembro Almenaŭ 52 homoj, inter ili virinoj kaj infanoj, pereis pro atenco de la organizo Islama Ŝtato kontraŭ sufiisma templo en Beluĉistano, Pakistano.13-a de novembro Novzelandon trafis je 11:02 UTC tertremo kun forteco de 7,8 gradoj laŭ la skalo de Richter.14-a de novembro Superluno videblas ĉie en la mondo.15-a de novembroLa mondaj vendoj de obligacioj daŭras meze de necerteco pri Donald Trump, dum la akcimerkato plu kreskas.17-a de novembro Almenaŭ 73 mortoj en Caphiridzange, Mozambiko, pro la eksplodo de naftuja kamiono.20-a de novembro Ĉirkaŭ 140 mortoj pro trajnakcidento ĉe Kanpur, Utar-Pradeŝo, norda Barato.22-a de novembro En Ĉeĥio, parto de Slovakio kaj en kelkaj ĉirkaŭaj landoj vespere (laŭ Mezeŭropa tempo) por pli ol unu horo ne funkciis servoj de kompanio Google.24-a de novembro Pli ol 70 mortoj pro katastrofo en konstruata elektrocentralo en Fengĉengo, provinco Ĝjangŝio, Ĉinio.25-a de novembro Mortis Fidel Castro, 90-jara.

Ĉirkaŭ 44 mortoj pro trajnakcidento en Provinco Semnano, Irano.29-a de novembro Aviadilo de la kompanio LaMia, flugo 2933 falis en Kolombio. Mortis 71 personoj ĉefe el la brazila futbalteamo "Associação Chapecoense de Futebol".

Prezidanto de Usono

La Prezidanto de Usono, ankaŭ Prezidanto, (angle President of the United States of America) estas la regnestro de Usono. La ofico de la Prezidanto establiĝis kiam la usonan konstitucion oni ratifis en la jaro 1788. La unua prezidanto, George Washington, fariĝis prezidanto en la jaro 1789. La nuna prezidanto de Usono estas Donald Trump, ekde la 20-a de januaro 2017.

Laŭ la usona konstitucio li estas ankaŭ la estro de la ekzekutiva alo de la usona registaro. La 2-a artikolo de la usona konstitucio establas, ke la Prezidanto estu la Ĉefa Komandanto (Commander-in-Chief) de la usona armeo. La Prezidanto posedas ankaŭ potencojn specife donatajn al la Prezidanto, inkluzive la potencojn:

leĝigi per lia subskribo proponleĝojn, kiujn kaj la Domo de Reprezentantoj kaj la Senato aprobis;

krei Kabineton de konsilistoj;

doni pardonojn; kaj

konsenti al traktatoj kaj elekti federalajn oficistojn, ambasadorojn, kaj federalajn juĝistojn (inkluzive la juĝistojn de la Supera Kortumo de Usono).La oficiala loĝejo kaj administrejo de la Prezidanto estas la Blanka Domo.

La Unua Damo de Usono estas neoficiala titolo kaj pozicio tradicie tenita de la edzino de la prezidanto, samtempa kun lia fino de ofictempo.

Respublikana Partio (Usono)

La Respublikana Partio estas unu el la du ĉefaj usonaj politikaj partioj.

La Respublikana Partio estas konata ankaŭ kiel la "Grand Old Party" (la "Granda Malnova Partio") kaj per ties sigloj (GOP). La maskotbesto de la Respublikana Partio estas elefanto. En Indianao ĝi ankoraŭ uzas sian malnovan emblemon, aglon. Oni konvencie ankaŭ uzas la koloron ruĝan kiel simbolon de la partio.

Rick Perry

James Richard "Rick" PERRY (elp. "rik PEri", n. la 4-an de marto, 1950) estas la 47-a subŝtatestro de Teksaso. Respublikano, li elektiĝis kiel vicsubŝtatestro en 1998, kaj fariĝis subŝtatestro en 2000, kiam la ĝistiama subŝtatestro George W. Bush demisiis por prezidentiĝi de Usono. Li eksiĝis en januaro, 2015, kaj estas la plej longe senrompe deĵorinta subŝtatestro en la historio de Usono.

En aŭgusto 2011 li anoncis sin kandidato por la respublikana prezidenta nomumo por 2012. Post malimponaj rezultoj en la kaŭkusoj en Iovao kaj la partia antaŭbalotado en Novhampŝiro, li malaktivigis la kampanjon la 19-an de januaro, 2012, kaj donis subtenon al la kandidateco de Newt Gingrich. La 4-an de junio 2015 li kandidatigis sin por la usona prezidenteco en la balotado de 2016, sed post malmulte da sukceso en la sondoj, li malaktivigis la kampanjon je la 11-a de septembro.

De la 20a de januaro 2017 li estas ministro pri energetiko en la kabineto de Prezidento de Usono Donald Trump.

Septembro de 2019

Jen listo de okazaĵoj en septembro 2019:

14-a de septembro 2019 La usona prezidanto Donald Trump informis, ke Hamza bin Laden, la filo de Osama bin Laden, estis mortigita dum usona kontraŭterorisma operaco. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.13-a de septembro 2019 Atakoj de spavoj kontraŭ du petrolinstalaĵoj duonigis la produktadon de la Sauda Arabio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. Aperis informoj ke la rusia astronomo Gennadij Borisov malkovris novan kometon, kiu estis nomita omaĝe al li, do C/2019 Q4 (Borisov). Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.12-a de septembro 2019 Du sendependaj sciencistaj taĉmentoj el Montrealo kaj Londono malkovris eksterplanedon, nomata K2-18b, 110-lumjarojn fora, kiu estas roka, orbitas en la enloĝebla zono de sia stelo kaj kies atmosfero enhavas akvovaporon.10-a de septembro 2019 La rusia sciencisto Albert Razin mortis post sinbruligo apud la konstruaĵo de la parlamento de la Udmurta Respubliko en Iĵevsko (Rusio), protestante kontraŭ malaltigo de edukado en la udmurta lingvo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. La usona prezidanto Donald Trump anoncis per Tvitero ke li eksigis sian konsiliston pri ŝtatsekureco, John Bolton. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.9-a de septembro 2019 La Vikimedia Fondaĵo planas fermi la bulgarajn Vikinovaĵojn kaj forigi la tutan enhavon de la projekto, sekve de rekomendo de la Lingva Komitato de la Fondaĵo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. Finiĝis kalkulado de voĉdonoj dum la balotado en la Moskva urba dumao, okazinta antaŭtage. 20 el 45 lokoj ricevis opoziciuloj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. Finiĝis la interŝanĝo de detenitaj personoj inter Rusio kaj Ukrainio, dum kiu estis liberigitaj po 35 personoj de ĉiu flanko. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.4-a de septembro 2019 La ĉefadministranto de Honkongo Carrie Lam anoncis ke ŝia registaro oficiale retiros proponitan leĝoprojekton, kiu permesus al Ĉinio ekstradicii akuzatojn el Honkongo kaj juĝi ilin laŭ la ĉina juĝsistemo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.

Ted Cruz

Ted CRUZ, oficiale Rafael Edward CRUZ, naskiĝinta la 22-an de decembro 1970 en Kanado al civitane usona patrino kaj kuba patro, estas usona senatano el Teksaso. Li estas membro de la Respublikana Partio. Li anoncis sian kandidatecon por la partia nomumo por la usona prezidenta balotado de 2016 je la 23-a de marto 2015. Iom post iom aliaj kandidatoj malaktiviĝis, kaj en aprilo 2016 restis nur tri konataj konkurencantoj en la partio, Donald Trump, John Kasich, kaj Ted Cruz. La 27-an de aprilo 2016 Cruz anoncis, ke se li fariĝos la partia elektito kiel prezidenta kandidato, li nomumos Carly Fiorina kiel sian vicprezidentan kandidaton. La 3-an de majo 2016, venkite de Trump en la indianaa primara balotado, li malaktivigis sian kandidatadon.

Seal of the President of the United States.svg   Prezidentoj de Usono    Flag of the United States.svg

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.