Dinastio

Dinastio estas sinsekvo de regnestroj el sama familio, kiuj tenas regadon en lando dum kelkaj generacioj.

Jen estas kelkaj konataj dinastioj (en alfabeta ordo):

Abasidoj

Dinastio de arabaj kalifoj en 7501258, devenas de Abaso, onklo de Muhamedo. Prosperiĝis dum kalifoj Al-Mansur (754775), Al-Mahdi (775-785), Harun Ar-Raŝid (786809), Al-Mamun (813833). De la fino de 8-a jarcento Kaliflando de Abasidoj, kiu en tiuj tempoj etendiĝis tra landoj de Sud-Okcidenta Azio kaj Norda Afriko, komencis dispartigon. En 945 Bujdoj (aŭ Buvejhidoj, regis en Okcidenta Irano kaj Irako dum 9351055) okupis la ĉefurbon Bagdado kaj senigis Abasidojn de reala civila potenco. La lasta monarko el la dinastio estis kondamnita de Hulagu-Ĥano.

Aĥemenida dinastio

Dinastio de malnovaj reĝoj en 558–330 a.K. La fondinto estis Kiros la 2-a. La regno de Akemenidoj, kiu enhavis teritoriojn de Grekio ĝis Hindio, la plej altan prosperon atingis dum regado de Darius la 1-a. Ĝi ĉesis ekzistadon rezulte de la konkeroj de Aleksandro la Macedona. Gravaj reprezentantoj estis: Kiros la 2-a, Darius la 1-a, Kserkso la 1-a, Artakserkso la 3-a.

Anĵua dinastio (france: Anjou)

Reĝa dinastio en Anglio (1154–1399), Sud-Italio (1268–1442), Sicilio (1266-1302), Hungario (1308–87) kaj Pollando (1370–82; 1384–85). Originis de la franca nobela familio el Anjou.

Arpado

Arpado, hungare Árpád, hungara reĝa dinastio inter 889 kaj 1301. La tribestro Arpado kondukis la madjarojn al la Karpat-baseno. Liaj posteuloj regis ĝis 1301, kiam mortis la lasta dinastiano (virbranĉe). Vidu Árpád-dinastio.

Bagratida dinastio (kartvele: Bagrationi)

Reĝa dinastio en Kartvelio en 9-19 jc. Plej konataj reprezentantoj: Davido la 3-a, Davido la Rekonstruanto, Georgo la 3-a, Reĝino Tamar, Georgo la 5-a la Brilanta, Erekle la 2-a.

Bonapartoj (france: Bonaparte, itale: Buonaparte)

Dinastio de francaj imperiestroj (italdevena korsika familio) dum 1804–14, 1815 (Napoleono la 1-a), 1852–70 (Napoleono la 3-a). Dum regado de Napoleon la 1-a, en la landoj okupitaj de Francio, estis ekregitaj membroj de la dinastio: Jozefo Bonaparto – Napola reĝo (1806–08) kaj Hispana reĝo (1808–13); Luiso Bonaparto – reĝo de Nederlando (1806–10); Ĝeromo Bonaparto – reĝo de Vestfalio (1807–13) k.c.

Burbonoj (france: Bourbons, hispane: Borbones, itale: Borboni)

Nomo de la reĝa familio en Francio kaj aliaj eŭropaj landoj.

Ĉinaj dinastioj

Dum la historio Ĉinio ŝanĝis multajn dinastiojn.

  • Xia (ŝja) - en 21–16 jc a.K.
  • Shang (ŝang) - en 16–11 jc a.K.
  • Zhou (ĝoŭ) - en 1066–221 a.K.
  • Qin (ĉin) - en 221–207 a.K. Falis rezulte de popola ribelo.
  • Han - en 206 a.K.–220 p.K. Fondinto Liu Ban. Okazigis konkeran politikon, rezulte de kio, la limoj de la regno grave pligrandigis. Establiĝis komercaj kaj kulturaj kontaktoj kun la landoj de Mez-Azio kaj Hindio.
  • Sudaj dinastioj – en 420–589.
  • Nordaj dinastioj – en 386–581.
  • Dinastio Tang – en
  • Kvin dinastioj – laŭ kvin periodoj de malsamaj familioj: Liang, Tang, Jin, Han, Zhou; regis en la jaroj 907–960;
  • Liao – en 907–1125;
  • Jin (ĝin) – en 1115–1234;
  • Song (ĝin) –
  • Yuan (jŭan) – imperiestra dinastio en Mongolio en Ĉinio en 1279–1368; Fondis mongola ĥano Kubilaj, kiu finis konkeron de Ĉinio en 1279. Dum la regado de Yuan-dinastio, la ĉefurbo translokiĝis al Pekino.
  • Ming – en 1368–1644; Fondis Zhou Yuan Zhan, rezulte de la renverso de mongola dinastio Yuan. Falis pro la ribelantoj sub gvidado de Li Zicheng.
  • Quing (ĉing) – Manĉuria imperiestra dinastio en Ĉinio en 1644–1911. Manĉuroj prenis la potencon rezulte de la konkerado de Ĉinio. La lasta dinastio de Ĉinio, falis pro la Sinhaja revolucio en 1911–13.

Antik-egiptaj dinastioj

Ili konatas per Manetono.

Dinastio Glücksburg

Dinastio de Danaj (de 1863), Norvegaj (de 1905) kaj Grekaj (en 1863–1967) reĝoj.

Grandaj Mogoloj

Dinastio de regantoj de t.n. Mogola imperio en 1526–1858 (Hindio). Fondita de Babur. Famaj reprezentantoj: Akbar, Ĝahangir, Ŝaĥ-Ĝahan. Post la okupo de urbo Delhio, anglaj koloniistoj pagis pension al membroj de la dinastio kaj en 1858 tute aboliciis ĝin. Hindio transiris sub la rekta regado de angla korono.

Gupta Dinastio

Dinastio de la regantoj de Gupta Regno (4–6-a jc), malnovhinda imperio, kiu ekzistis en Norda Hindio. Prosperiĝis dum Ĉandragupta la 2-a (4–5-a jc). Aliaj reprezentantoj estis: Ĉandragupta la 1-a, Samudragupta.

Guridoj

Dinastio de sultanoj, kiuj en 1148 fondis la ŝtaton kun centro en montara regiono Gur kaj inkluzivis teritoriojn de Afganio kaj Norda Hindio. Ekzistis ĝis 1206, kiu falis pro la atakoj de Ĥorezmŝaĥoj.

Habsburgoj (germane: Habsburger)

Nomo de aŭstra princa familio, de 1282 – dukoj, de 1453 – arkidukoj, de 1804 – aŭstraj imperiestroj. Aligante Ĉeĥion kaj Hungarion en 1526 (kie ili estiĝis reĝoj) kaj aliajn teritoriojn, fariĝis regantoj de vasta multnacia regno – Aŭstrio-Hungario (1867–1918). Habsburgoj estis imperiestroj de Sankta Romia Imperio de 1438–1806 (escepte de la jaroj 1742–45), ankaŭ reĝoj de Hispanio dum 1516–1700. La dinastio estis en sia zenito dum Karolo la 5-a (1519–56), kiu dividis landojn kaj kreis branĉojn aŭstrian kaj hispanan. Ĉefaj reprezentantoj: Karolo la 5-a, Filipo la 2-a de Hispanio, Maria Teresia, Jozefo la 2-a, Francisko la 2-a.

Hanovro

Dinastio de britaj reĝoj en 1714-1901. Reprezentantoj: Georgo la 1-a, Georgo la 2-a, Georgo la 3-a, Georgo la 4-a, Vilhelmo la 4-a, Viktorino.

Haŝemidoj

La HaŝemidojHaŝimidoj (arabe بنو هاشم Banū Hāšim) estas araba reĝa dinastio, kiu nuntempe regas super Jordanio, sed en la pasinteco ankaŭ regis Irakon kaj aliajn arabajn teritoriojn. Ili devenas origine de Haŝim ibn Abd al-Manaf, kiu estis la pra-avo de la profeto Mohamedo.

Helenidaj dinastioj

Reĝaj dinastioj de t.n. Helenidaj regnoj, kiuj aperis post disfalo de la imperio de Aleksandro la Macedona.

Hohencolernoj (germane: Hohenzollern)

Germana princa familio, el kiu eliris la princoj-elektistoj de Brandenburgio (1415–1701), pluraj Prusaj reĝoj (1701-1918) kaj germanaj imperiestroj (1871–1918). La ĉefaj reprezentantoj: Frederiko-Vilhelmo, Frederiko la 2-a, Vilhelmo la 1-a, Vilhelmo la 2-a. La lasta imperiestro Vilhelmo la 2-a, estis renversita en 1918 post la malfavora finiĝo de la Unua mondmilito. La alia branĉo de Hohencolernoj (Sigmaringen) regis en Rumanio dum 1866–1947.

Hulaguidoj

Mongola dinastio, reganta de 1256 ĝis la mezo de 14-a jc en feŭda regno, kiu etendis tra la teritorioj de moderna Irano, Afganio, Turkmenio, Suda Kaŭkazio, orienta parto de Malgrand-Azio. Fondinto Hulagu-Ĥano, nepo de Ĝingis-Ĥano.

la Isauria (aŭ Siria) Dinastio

Dinastio de Bizancaj imperiestroj en 717–802. Fondinto Leo la 3-a, originis el Sirio, sed oni konsideris lin erare elirinto de Isauro, suda provinco de Malgrand-Azio. La grava reprezentanto estis Konstantino la 5-a, imperiestro en 741–775, kiu venkis arabojn kaj bulgarojn.

JagelonojJogajlidoj

La JagelonojJogajlidoj, litove Jogailaičiai, pole Jagiellonowie, estis reĝa dinastio originanta el Litovio, kiu regis en pluraj mezeŭropaj landoj inter la 14-a kaj 16-a jarcento.

Jorkoj (angle: Yorks)

Reĝa dinastio en Anglio en 1461-85, branĉo de Plantaĝenetoj. Reprezentantoj: Eduardo la 4-a, Eduardo la 5-a, Rikardo la 3-a.

Kapetidoj (france: Capétiens)

Reĝoj de Francio de 987 ĝis 1848, devenintaj de Hugo Kapeto, la unua franca reĝo ne estanta el ĝermana origino. La gravaj reprezentantoj: Filipo la 2-a Augusto, Sankta Ludoviko la 9-a , Filipo la 4-a Bela. La rektaj Kapetidoj regis super Francio de 987 ĝis 1328, kaj poste intersekvis sin 3 branĉoj de la sama familio ĝis 1848 : la Valezianoj (1328 – 1589), la Burbonoj (1589–1830), kaj la Orleanidoj (1830–1848). Vidu tiujn nomojn ĉi-sube.

Karolidoj

Reĝa (de 751) kaj imperiestra (de 800) dinastio en Franka Regno. Unua reĝo Pipino la Kurta, sed la nomo de dinastio devenas de lia filo, Karolo la Granda. Post disfalo de imperio (843) regis en la teritorio de Italio (ĝis 905), Germanio (ĝis 911) kaj Francio (ĝis 987). La lasta reprezentanto de Karolidoj estis Luiso la 5-a (966–87), post kiu la reĝo iĝis Hugo Kapeto, fondinto de dinastio de Kapetidoj.

Lankastroj (angle: Lancaster)

Reĝa dinastio en Anglio en 1399–1461, branĉo de Plantaĝenetoj. Reprezentantoj: Henriko la 4-a, Henriko la 5-a, Henriko la 6-a. Dum la rozaj militoj, ili cedis la tronon al Jorkoj.

Luksemburga dinastio

Dinastio de imperiestroj de la Sankta Romia Imperio, estis ankaŭ sur la tronoj en Ĉeĥio (1310–1437) kaj Hungario (1387–1437).

Makabeoj

La Makabeoj (166–37 a.K.) estis juda dinastio kiu regis sendependan Judion en Palestino inter –142 kaj 67 a.K.

Makedona Dinastio

Dinastio de Bizancaj imperiestroj en 867–1056, fondita de Bazilo la 1-a. Li originis el Makedonio, de tie la nomo. Ĉefaj reprezentantoj estis: Leo la 6-a, Konstantino la 7-a, Bazilo la 2-a.

Maŭrija Dinastio

Dinastio de reĝoj de Magadha en 4–2-a jc a.K. Fondinto – Ĉandragupta (Maŭrija). Grava reprezentanto de la dinastio – Aŝoka.

Merovingoj (latine: Merovingi)

La unua reĝa dinastio en Franka Regno (fino de 5-a jc – 751). Nomita laŭ nomo de legenda fondinto de la familio – Meroveo. La ĉefa reprezentanto – Klovis la 1-a.

Orleanidoj (france: Orléans)

Lasta branĉo de la dinastio de Kapetidoj kiu regis super Francio, de 1830 ĝis 1848. Unu sola reĝo reprezentas tiun branĉon : Louis-Philippe la Unua.

Osmanidoj

Fondita de Osmano (arabe Uthmano) en jaro

Pahlavoj

Dinastio en Irano dum 1925-79. Fondinto ŝaho Reza Pahlavi. Lia heredanto Mohamed Reza Pahlavi estis renversita dum la islama popola revolucio en 1979.

Paleologoj

Dinastio de Bizancaj imperiestroj en 1261–1453, fondita de Mikelo la 8-a (Nicea imperiestro de 1259). La lasta reprezentanto estis Konstantino la 11-a, kiu pereis dum la defendo de Konstantinopolo kontraŭ turkoj.

Plantaĝenetoj (angle: Plantagenets)

Angla reĝa dinastio, reganta en 1154–1399. La familio devenas el Anĵuo, franca provinco, malsupra valo de rivero Loire. La nomo devenas de kromnomo de Gotfredo, patro de Henriko la 2-a, kiu portis sur ĉapelo la branĉeton de la herbo "Planta genisto". En 1450 Rikardo (el Anĵua dinastio), duko de York, nomis sin Plantaĝeneto, por substreki sian plia rajton sur trono, ol Rikardo la 6-a. Dinastianoj:

Flankaj branĉoj de Plantaĝenetoj estas Lankastroj kaj Jorkoj

Přemyslidoj

Přemyslidoj estis ĉeĥa princa kaj reĝa dinastio kunigita kun la komencoj de ĉeĥa ŝtato.

Romiaj Dinastioj

Dinastioj de Romana Imperio.

  • Dinastio de Julio-Klaŭdioj – en 27 a.K. – 69 p.K., inter ili: Kaligulo, Klaŭdio, Nerono;
  • 1-a dinastio de Flavioj – en 69-98 p.K., inter ili: la 5-aespaciano, Tito;
  • Dinastio de Antoninoj – en 138-192, inter ili Marko Aŭrelio;
  • Dinastio de Severoj – en 193-235, inter ili Karakalo;
  • 2-a dinastio de Flavioj – 306-363, inter ili Konstantino la 1-a;
  • Dinastio de Valentino-Teodozio – en 363–455;

Romanovoj (ruse: Romanov)

Nobela familio en Rusio, reĝa dinastio de 1613 kaj imperiestra – de 1721. La unua reĝo el la dinastio Miĥail Feodoroviĉ, la lasta – imperiestro Nikolao la 2-a, kiu estis renversita dum februara revolucio en 1917. Dum la regado de Romanovoj, Rusio fariĝis forta imperio kun absoluta monarkio. Reprezentantoj: Petro la 1-a (la Granda) (1672–1725), Elizabeta (1709–1761), Ekaterina la 2-a (la Granda) (1702–1796), Aleksandro la 1-a (1777–1825).
Listo de caroj de Rusio

Saksio-Koburgo kaj Gotao

La dinastio de Saksio-Koburgo kaj Gotao (el la iama eŭropa lando samnoma) forte partoprenis en la regado de Eŭropo. La lastaj reĝoj de Portugalio apartenis al ĝi, kiel ankaŭ la britaj reĝoj Eduardo la 7-a kaj Georgo la 5-a kaj la lasta reĝo de Bulgario, Simeono la 2-a, kaj la belga reĝo Alberto la 2-a.

Sasanidoj

Persa dinastio inter 226–652. Fondinto Ardaŝir la 1-a. La regno de Sasanidoj estis konkerita de araboj en 7-a jc. Gravaj reprezentantoj: Ardaŝir la 1-a, Ŝapur la 1-a, Shapur la 2-a, Kavadh la 1-a, Ĥosrov la 1-a Anuŝirvan, Ĥosrov la 2-a Parviz.

Savoja dinastio

La Domo de Savojo estas eŭropa dinastio, kiu titoliĝis grafo de Savojo (1033-1416]) kaj poste duko de Savojo (ekde 1416), princo de Piemonto, reĝo de Kipro kaj Jerusalemo, reĝo de Sicilio (1713-1720), reĝo de Sardio (1720-1860) kaj fine reĝo de Italio (1861-1946). Ankaŭ efemera imperiestro de Etiopio (1936-1943) post la konkero de tiu lando far la faŝistaj trupoj.

Sefevidoj

Dinastio de ŝaĥoj de Irano en 1502–1736. Fondinto - Ismail la 1-a, posteulo de la fondinto de Sefevije-ordeno, kies nomo estis donita al dinastio. Gravaj reprezentantoj: Ismail la 1-a, Abas la 1-a, Tahmasp la 1-a.

Selĝukidoj

Dinastio de turkaj sultanoj kaj ĝiaj branĉoj, kiuj regis en la landoj de okcidenta Azio en 11-14 jc. Gravaj reprezentantoj: Togrul-Bek (fondinto de la dinastio), Alp-Arslan, Melik-Shaĥ.

Stuartoj (angle: Stuart, Stewart)

Reĝa dinastio en Skotlando (1371–1714) kaj Anglio (1603–49, 1660–1714). La plej konataj reprezentantoj: Maria Stuart, Jakobo la 1-a (en Skotlando – Jakobo la 6-a, Karolo la 1-a, Jakobo la 2-a (en Skotlando – Jakobo la 7-a).

Ŝtaŭfoj (germane: StaufenHohenstaufen)

Germana familio, el kiu eliris pluraj imperiestroj de la Sankta Romia Imperio (1138–1254) kaj reĝoj de Sicilia Regno (1197-1268). Ili estis la unuaj germanaj imperiestroj, kiuj aliris sur trono laŭ Romia leĝo kaj tradicio. Ĉefaj reprezentantoj: Frederiko la 1-a Barbarosa, la unua kiu uzis titolon imperiestro, Henriko la 6-a, Frederiko la 2-a.

Timuridoj

Dinastio reganta en Mez-Azio dum 1370–1507. Fondinto Timur, por eŭropanoj konata laŭ nomo Tamerlano, kiu kreis fortan regnon kun ĉefurbo en Samarkando. La plej konataj reprezentantoj: Ŝaĥruk (1377–147), Ulugbek (1394–1449, fama pensisto kaj sciencisto), Babur (1483–1530). La ĉi lasta, en 1526 originis dinastion de Grandaj Mogoloj (Hindio).

Tudoroj

Dinastio de anglaj reĝoj, regantaj en 1485–1603, posteuloj de kimro Owen Tudor, la dua edzo de Katerina Valezaniano (vidvino de Henriko la 5-a la Angla).

Valezianoj

Valezianoj, france: Valois, estas reĝa familio, kiu reĝis en Francio de 1328 ĝis 1589. Ĉefaj reprezentantoj: Karolo la 5-a, Ludoviko la 11-a, Francisko la 1-a, Henriko la 2-a, Henriko la 3-a.

Vasa

VasaWasa estas reĝa familio, devenanta de Gustavo Vasa, kiu reĝis en Svedio inter 1523 kaj 1654, kaj en Pollando-Litovio inter 1588 kaj 1668.

vidu: Listo de svedaj reĝoj
vidu: Listo de regantoj de Litovio
vidu: Listo de reĝoj de Pollando

Vindsoroj (angle: Windsor)

Reĝa dinastio en Britio de 1901. Ĝis la jaro 1917 estis nomata Saksio-Koburgo kaj Gotao. Reprezentantoj: Eduardo la 7-a, Georgo la 5-a, Eduardo la 8-a, Georgo la 6-a, Elizabeto la 2-a.

Vitelsbaĥoj (germane: Wittelsbach)

Germana nobela dinastio ekde ĉ. 1000, kiu regis dum pluraj jarcentoj (kiel dukoj, princoj-elektistoj, kaj reĝoj) super Bavario kaj Palatinato.

Noto: Oni povas aldoni novajn dinastiojn, novajn reĝojn, pliĝustigi la nomojn (kromnomojn, E-nomojn) kaj se ampleksigi certan parton, krei apartan artikolon (ekz. pri Burbonoj).

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Antikva Egiptio

La civilizo de la antikva Egiptio estis longtempa civilizo en norda-orienta Afriko. Ĝi koncentriĝis laŭ la meza ĝis la malsupra fluo de rivero Nilo. La civilizo atingis sian plej grandan amplekson dum la dua jarmilo antaŭ Kristo, tiu ĉi periodo estas markita kiel periodo de Nova Imperio. Ĝi etendiĝis de la Nila delto norde ĝis Ĝebel Barkal apud la kvara nila katarakto sude. En diversaj periodoj la antikva Egiptio ensumigis regionojn de suda Levanto, la orienta dezerto kaj la bordon de la Ruĝa Maro, Sinajon kaj la okcidentan dezerton (kelkaj oazoj).

La antikva Egiptio evoluis minimume tri kaj duonon de miljaroj. Ĉio komenciĝis per komenca unuiĝo de ŝtatoj en valo de Nilo ĉirkaŭ la jaro 3150 a. K. kaj finis en la jaro 31 a. K., kiam frua Romia imperio subigis Egiption de ptolemeoj kiel ŝtaton. Tamen tio ne estis la unua periodo de fremda superregado. La romia periodo estis atestinto de iompostioma ŝanĝo en la politika kaj religia vivoj en la valo de Nilo, markanta la finigon de la sendependeco de la civilizacia evoluo.

La civilizo de antikva Egiptio estis fondita sur fajne ekvilibrigita kontrolo de naturaj kaj homaj fontoj, karakterizata en la unua vico per gvidata akvumado de la fekunda Nilo, per eluzo de mineraloj de la valo kaj la ĉirkaŭaj dezertaj regionoj, frua evoluo de sendependa sistemo de skribmaniero kaj literaturo, organizado de komunaj taskoj, per komerco kun la ĉirkaŭaj ŝtatoj en nordorienta Afriko kaj orienta Mediteraneo kaj fine per armeaj ekspedicioj, kiuj montris la imperian superregadon kaj teritorian superforton al la najbaraj kulturoj. Tiujn ĉi aktivecojn subtenis kaj organizis socie-politikaj kaj ekonomikaj elitoj, kiuj atingis socian interkonsenton helpe de prilaborita sistemo de politeisma religia kredo sub persono de (duon)dia reganto (kutime de viro, sekvanto el la reganta dinastio).

Burbonoj

La Burbonoj (france Bourbons, hispane Borbones, itale Borboni) estas/-is reĝa dinastio en Francio kaj aliaj eŭropaj landoj, branĉo de la Kapetidoj.

en Francio: dum 1589–1792, 1814–15, 1815–30.

en Hispanio: dum 1700–1800, 1814–68, 1874–1931 kaj de 1975. Hispana branĉo devenas de Filipo la 5-a, nepo de Ludoviko la 14-a;

en la Reĝlando de la du Sicilioj: en 1735–1805, 1814–60. La branĉo originas de Karolo la 4-a, filo de Filipo la 5-a.

en la duklando de Parmo: en 1748-1802 kaj 1847-1859. La branĉo originas de Filipo.

en Luksemburgo: la nuna granda duko Henriko ankaŭ estas Burbono laŭ vira linio.Antaŭ la Kapetidaj Burbonoj (france Maison capétienne de Bourbon) jam ekzistis pluraj aliaj, malpli konataj familioj kiuj ankaŭ estis nomataj "dinastio de Burbono" (france Maison de Bourbon) pro sia regado en Burbonio.

Dinastio Han

Han, ĉine: 漢朝, simpligita : 汉朝, pinyin: Hàncháo, estas ĉina dinastio, kiu daŭris de -202 ĝis 220). Ĉar ĝi daŭris ĉirkaŭ kvar jarcentojn, la Han periodo estas konsiderata Ora Epoko en la Historio de Ĉinio.Ĝi estis kaj restas grava al la ĉinoj, kiuj de tiu tempo ĝis nun nomigas sin "filoj de Han" aŭ mallonge Han. En la nuna Ĉinio oni nomas "ĉinoj" ĉiujn loĝantojn kaj "han" la laŭgente ĉinajn loĝantojn, ankaŭ se ili loĝas eksterlande. Kaj la Ĉina skribmaniero estas referencata kiel "Han karaktroj".La plej glora inter la Han imperiestroj estis Wu Di.

Dinastio Ming

La dinastio Ming (ĉine: 明朝, pinjine: míng cháo), nomita ankaŭ Imperio de la Granda Ming, estis la reganta dinastio de 1368 ĝis 1644 nome dum 276 jaroj en Ĉinujo, haltiginte la mongolan fremdregadon de la dinastio Yuan kaj finis en la 17-a jarcento per la dinastio Qing. La Ming, priskribita de kelkaj kiel "unu el plej grandaj epokoj de laŭorda regado kaj de socia stabileco en la homa historio," estis la lasta dinastio en Ĉinio regata de etnaj Hanoj. Kvankam la dekomenca ĉefurbo Pekino falis en 1644 pro ribelo kondukita de Li Ziĉeng (kiu establis la ekon de la dinastio Ŝun, tuj anstataŭigita de la Manĉu-regata dinastio Qing), reĝimoj fidelaj al la trono Ming - kolektive nomata Suda Ming - estis kio survivis ĝis 1662.

Dinastio Qing

La dinastio Qing [ĉjing] aŭ la Ĉjinga Dinastio estas la lasta ĉina dinastio, el Manĉurio; iliaj regantoj konkeris Ĉinion. Ĝi daŭris de 1644 ĝis la ĉina revolucio en 1911. Ĝi sekvis la dinastion Ming kaj estis sekvita de la Respubliko Ĉinio. Fondita de la manĉura klano Ai-xin-jue-luo en Manĉurio, la multkultura imperio daŭris preskaŭ tri jarcentojn kaj formis la teritorian bazon de la moderna Ĉinio. Ĝi estis la kvina plej granda imperio en la monda historio.

La ĉinaj nomoj estas skribitaj laŭ la literumado piĝina. Por vidi kiel prononci ilin, rigardu ĉe Hanyu Pinyin.

Por la nomoj de la Qing-regantoj la ĉinoj skribas: "Qing" + la erao-nomon + "Di" (=imperiestro), ekzemple imperiestro Kanĝi: Qing Kang Xi Di, krom pri la du unuaj, kiujn oni nomas per iliaj manĉuraj naskiĝnomoj, do: Ai-xin-jue-luo Nurgachi (Nu-er-ha-chi) kaj Ai-xin-jue-luo Abahai, honora titolo: Huang-tai-ji.

La dinastio Qing estis la lasta imperia dinastio de Ĉinio. Fine de la 16-a jarcento, Nurhaci, origine vasala Gardistaro Ming Jianzhou, komencis organizi "Bannerojn", militajn-sociajn unuojn, kiuj inkluzivis manĉuajn, Hanajn kaj mongolajn elementojn. Nurhaci formis la Manĉuajn klanojn en unuigita ento. Antaŭ 1636, lia filo Hong Taiji komencis veturigi Ming-fortojn el la Liaodong-duoninsulo kaj deklaris novan dinastion, la Qing-a.

En senrilata disvolviĝo, kamparanaj ribeluloj gviditaj de Li Zicheng konkeris la Mingan ĉefurbon, Pekino en 1644. Anstataŭ ol servi ilin, Ming-generalo Wu Sangui alianciĝis kun la Manĉuroj kaj malfermis la Ŝanhai-Pass al la Banner-Armeoj gvidata de la reganta Princo, Dorgon. Li venkis la ribelulojn kaj kaptis la ĉefurbon. Rezisto de la Suda Ming kaj la Ribelo de la Tri Feudatoroj gviditaj de Wu Sangui prokrastis la Qing-konkeron de Ĉinio mem antaŭ preskaŭ kvar jardekoj. La konkero estis finita nur en 1683 sub la regado de imperiestro Kangxi (1661-1722). La Dek Grandaj Kampanjoj de la Qianlong Imperiestro de la 1750-aj jaroj ĝis la 1790-aj jaroj etendis Qing-regadon al Ena Azio. La fruaj Qing-regantoj konservis siajn Manĉur-doganojn, kaj dum ilia titolo estis Imperiestro, ili uzis "Bogd khaan" dum traktado de la mongoloj kaj ili estis patronoj de Tibeta Budhismo. Ili regis uzante konfuceanajn stilojn kaj instituciojn de burokrata registaro kaj retenis la imperiajn ekzamenojn por rekruti Han-ĉinojn por labori sub aŭ paralele kun Manĉuroj. Ili ankaŭ adaptis la idealojn de la alfluanta sistemo por trakti apudajn teritoriojn.

Dum la regado de imperiestro Qianlong (1735-1796) la dinastio atingis sian apogeon, sed tiam komencis sian komencan malkreskon en prospero kaj imperia regado. La loĝantaro kreskis je ĉirkaŭ 400 milionoj, sed impostoj kaj registaraj enspezoj estis malaltaj, kio preskaŭ garantiis finan fiskan krizon. Koruptado komenciĝis, la ribelantoj testis la legitimecon de la registaro kaj la regantaj elitoj ne ŝanĝis sian pensmanieron antaŭ la ŝanĝoj en la monda sistemo. Post la Opia Milito, la eŭropaj potencoj trudis malegalajn traktatojn, liberan komercon, eksterterecon kaj havenojn sub fremda regado. La Taipinga ribelo (1850-1864) kaj la Dungana ribelo (1862-1877) en Centra Azio kaŭzis la morton de ĉirkaŭ 20 milionoj da homoj, plej multaj pro malsatoj kaŭzitaj de la milito. Malgraŭ ĉi tiuj katastrofoj, en la Tongzhi-Restarigo de la 1860-aj jaroj, Han-elitoj unuiĝis por defendi la konfucean ordon kaj la Qing-regantojn. Komencaj gajnoj en la Mem-povigo estis detruitaj dum la unua ĉinia japana milito de 1895, en kiu la Qing-oj perdis sian influon super Koreio kaj posedo de Tajvano. La novaj armeoj estis organizitaj, sed la ambicia Reformo de la Cent Tagoj de 1898 estis rifuzita per puĉo de imperiestrino, vidvino Ciŝji, konservativa gvidanto. Kiam la lukto por koncedoj de eksterlandaj potencoj ekigis la ribelon de Boksistoj, eksterlandaj potencoj invadis Ĉinion, Ciŝji deklaris militon kontraŭ ili, kio kondukis al la malvenko kaj fuĝo de la imperia kortego al Ŝjiano.

Post konsento pri subskribo de la Protokolo Boksero, la registaro komencis senprecedencajn administrajn kaj fiskajn reformojn, kiuj inkludis elektojn, novan laŭleĝan kodon kaj la forigon de la ekzamena sistemo. Sun Jatsen kaj aliaj revoluciuloj konkurencis kun reformismaj monarkiistoj kiel Kang Youwei kaj Liang Qichao por transformi la Qing-imperion en modernan nacion. Post la morto de Ciŝji kaj imperiestro Guāngxù en 1908, la rigida linio manĉura distancigis ambaŭ reformistojn kaj lokajn elitojn malhelpante socian reformon. La ribelo de Wuchang la 11-an de oktobro 1911 kondukis al la Revolucio Xinhai. Generalo Yuan Shikai negocis la abdikon de imperiestro Xuantong la 12-an de februaro 1912. La imperio estis restaŭrita dum la manĉura restarigo la 1-an de julio 1917, antaŭ ol ĝi estis renversita denove 11 tagojn poste.

Dinastio Song

En la jaro 960 Zhao Kuangyin lanĉis ribelon ĉe Chenqiao kaj fondis la dinastion Song, kiu finis la seperatisman situacion en la tempo de Kvin Dinastioj kaj Dek Regnoj. La dinastio Song daŭris 319 jarojn, ĝis kiam ĝi estis pereigita de la dinastio Yuan. La dinastio Song dividiĝis en du periodojn, t.e., Norda Song-Dinastio kaj Suda Song-Dinastio. Samtempe kun la Norda Song-Dinastio, la nacieco Qidan fondis la regnon Liao (947 – 1125) en norda Ĉinio, la nacieco Danĝiang fondis la Okcidentan Xia-Regnon (1038 – 1227), nordokcidente de la dinastio Song; en 1115 la nacieco Nuzhen fondis la regnon Jin (1115 – 1234) en la nordo. En 1125 la regno Jin ekstermis la regnon Liao kaj en 1127 entrudiĝis en Kajfengo, la ĉefurbo de la Norda Song-Dinastio, la lasta do pereis. La imperiestro Gaozong fuĝis al la urbo Lin’an, la nuna Hangzhou, kaj tie fondis la Sudan Song-Dinastion.

Post reunuigo de nordaj regionoj fare de la dinastio Song, multe disvolviĝis la socio, ekonomio kaj kulturo, prosperis la ekstera komerco.

Dum tiu periodo, aparte elstaris la sciencteknikaj atingoj, estis plue aplikataj la tri grandaj inventoj kompaso, presarto kaj pulvo; Bi Sheng inventis tipografion, pli frue je 400 jaroj ol en Eŭropo; Su Song kreis kronometron, la unuan en la mondo; “Skizoj ĉe Sonĝa Rojo” verkita de Ŝen Kuo ĝuas altan prestiĝon en la scienc-teknika historio. En la kultura flanko, taoismo, budaismo kaj eksteraj religioj furoris; “Nova Libro pri Tang-Dinastio”, kompilita de Ouyang Xiu de la Norda Song-Dinastio, faris grandan kontribuon al konservado de la historio de la dinastio Tang; “Ĝenerala Spegulo pri Regado”, kompilita de Sima Guang, ja estas modelo por kroniko; en la literatura rondo estis grandaj literaturistoj Ouyang Xiu, Su Shi kaj aliaj; song-stila poemo estas la literatura pinto de tiu periodo; relative furoris dramoj kaj teatraĵoj; pentriaĵoj pri pejzaĝoj, floroj kaj birdoj estas eminentaj, la fama pentraĵo “Sur la Rivero je Klaro kaj Brilo” ja estas senmorta ĉinstila pentraĵo.

La Yunji Qiqian estas (ĉ. 1029) antologio de la (1016) Taoisma Kanono, kiun la oficiala akademiano Zhang Junfang kompilis por Imperiestro Ĵenzong de la dinastio Song. La Yunji Qiqian registras multajn fruajn taoismajn tekstojn perditajn de la 11-a jarcento, kaj estas grava rimedo por kompreni mezepokan taoismon.

Dinastio Tang

La dinastio Tang aŭ Tanga Dinastio (ĉine: 唐朝, pinjine: táng cháo}) fondiĝis en la jaro 618 kaj pereis en 907. Ĝi sekvis la dinastion Sui kaj anstataŭis la epokon de la kvin dinastioj kaj dek regnoj. Ĝi estis interrompita de la dinastio Zhou de Wu Zetian de 690 ĝis 705.

La dinastio Tang dividiĝas en du periodojn, la antaŭan kaj la postan, kun la An-Shi-tumulto kiel limo. La antaŭa periodo estis prospera, la posta, forvelkanta.

Dinastio Yuan

La Unuiĝinta Mongola Imperio estas giganta ŝtato sur Azio kaj Europo, fondita en la jaro 1206 de mongola Ĝingis-Ĥano (ankaŭ konata kiel Borĝigin Temuuĝin). En la jaro 1271, Kublaj-Ĥano, nepo de Ĝingis Ĥano decidis la ŝtatan titolon kiel Yuan kaj en la jaro 1279 konkerinte ĉinan Song-dinastion prenis Dadu (Pekino) kiel sian ĉefurbon. Tamen samtempe en aliaj grandaj partoj de Azio kaj Europo ankoraŭ ekzistis najbare aliaj mongolaj ŝtatoj.

Antaŭe mongoloj loĝis norde de la granda dezerto, poste venkinte diversajn tribojn Borĝigin Temuuĝin unuigis Mongolion, fondis Mongolan Imperion kaj li ricevis la titolon kiel Ĝingis-Ĥano. Antaŭ tio la mongola armeo invadis Mezazion, Orienteŭropon kaj Persion. Post nelonge tiu ĉi ĥana ŝtato troviĝanta basenaro de tri riveroj onon, Herlen, Tuul kaj transverse de Eŭropo kaj Azio disapartigis sin en kelkajn sendependajn ĥanajn regnojn, kiuj nominale respektis mongolan imperiestron kiel ĥanon.

Pro longa militado, la nordaj regionoj en mongola Yuan-dinastio serioze detruiĝis, Imperiestro Kublaj-Ĥano prononis ekspluati virgan teron kaj jungi la Flavan Riveron.

Ĉinio estis la plej disvolviĝinta lando en la mondo, dum periodoj de dinastioj ĉinaj Tang, Song kaj mongola Yuan, ĝiaj ekonomio kaj kulturo altiris intereson de najbaraj landoj. En tiuj periodoj, diverslandaj senditoj, komercistoj kaj instruituloj ofte kontaktiĝis, kontaktado kun eksterlandoj fare de Ĉinio estis senprecedence aktiva. En periodo de mongola Yuan-dinastio kontaktoj de senditoj kaj komercistoj inter la oriento kaj la okcidento estis plej multaj kompare kun tiu en ia ajn periodo de la pasinteco. Inter Yuan-dinastio, Japanio kaj aliaj sudorient-aziaj landoj estis multaj kontaktoj, sur la maro inter Ĉinio kaj Hindio navigis multaj ĉinaj ŝipoj. En tiu periodo, tri ĉinaj inventaĵoj, tipografio, pulvo kaj kompaso tra arabaj landoj enkondukiĝis en Eŭropon. Astronomio, medicino kaj aritmetiko sinsekve enkondukiĝis en Ĉinion kaj ankaŭ islamo vaste diskoniĝis. Krom marvojo, trafiko inter Ĉinio kaj la Araba Duoninsulo, estis ankaŭ tervojo tra Yunnan-provinco. Ĉinaj porcelanaĵoj transportitaj al la orienta Afriko, vendiĝis eĉ en Maroko. En la jaro 1275, filo de venecia komercisto, Marco Polo kune kun sia patro venis al mongola imperio Yuan (nuna Ĉinio), kie li loĝis 17 jarojn kaj restigis sian verkon “Vojaĝo”, dum pluraj jarcentoj ĝi estis rigardita de la okcidentaj homoj kiel grava dokumento por koni Mongolion, Ĉinion kaj Azion.

La mongola Yuan-dinastio havis grandan atingon sur la kampo de teatro, kies reprezentantoj estas Guan Hanqing, Wang Shifu, Bai Pu kaj Ma Zhiyuan, famaj verkoj ĉefe estas “Miskulpigiĝo de Dou E”, “Rakonto de la Okcidenta Ĉambro” kaj aliaj.

Seriozaj ekspluatado kaj premado al ĥanoj fare de la mongola regpotenco kaŭzis intensan rezistadon de ĥanoj. En la jaro 1333, kamparanaj ribeloj ligitaj kun religioj kaj sekretaj societoj okazis en diversaj lokoj de la tuta lando. En la jaro 1351 kamparanoj, kiuj konstruis digojn de la Flava Rivero okazigis grandan ribelon kun marko de ruĝa tuko. En la jaro 1368, gvidanto de la ruĝtuka armeo de Haozhou, Zhu Yuanzhang preninte sloganon “forigo de barbaroj, restarigo de Ĉinio” kiel alvokon atakis Dadu, renversis mongolan Yuan-dinastion kaj fondis ĉinan Ming-dinastion.

Dinastio de Valois

La dinastio de Valois [valŭa], en Esperanto ankaŭ Valezianoj, estas reĝa familio, branĉo de la Kapetidoj, kiu reĝis en Francio de 1328 ĝis 1589 kaj en Burgonjo de 1364 ĝis 1477. Ili ricevis sian nomon laŭ la regiono Valezio, france Valois [valŭa], (3°E, 49°15N) situanta norde de Parizo.

Habsburgoj

La Habsburgoj, anoj de la nobela dinastio Habsburg, dum pluraj jarcentoj (ĝis 1806, fino de la Sankta Romia Imperio) estis la dominanta nobela dinastio de Meza Eŭropo.

El ĝi venis ŝtatestroj de Aŭstrio kaj Hispanio kaj imperiestroj de la Sankta Romia Imperio.

La nomo venas de Kastelo Habsburgo en la hodiaŭa komunumo Habsburgo la kantono Argovio (Svislando), kiu en la 12-a kaj 13-a jarcentoj estis la familia sidejo. Sian pralandaron la Habsburgoj definitive perdis en la jaro 1415, kiam la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion. Nepo de la konstruinto de la kastelo, Otto la 2-a, kiel unua nomis sin "grafo de Habsburg". Li mortis en 1111. De 1108 la dinastio ĝenerale uzis tiun nomon.

La kariero de la habsburgoj estis kruta: Dum la jaro 1273 Rudolfo la 1-a iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio, kiun la familio estis regonta ĝis 1291, de 1298 ĝis 1308 kaj de 1438 ĝis 1740 (tri jarcentojn). De 1745 ĝis 1806 la imperion regis la parenca dinastio Habsburgo-Loreno.

Imperiestroj de la Bizanca Imperio

Orient - romiaj imperiestroj (de la tiel nomata Bizanca imperio)

Kapetidoj

La Kapetidoj (france Capétiens), aŭ oficiale dinastio de Francio, estas familio kaj dinastio devena de la bordoj de la Rejno, sude de Majenco. Ilia genealogio datiĝas de iu Roberto, kiu mortis antaŭ 764 kaj estis la grafo de Oberrheingau kaj Wormsgau. La Kapetidoj fariĝis la tria dinastio de francaj reĝoj, post la Merovidoj kaj la Karolidoj.

La nomo Capétiens, plejofte uzita sed neoficiala, devenas de la unua kapetida reĝo de Francio, Hugo Kapeto (Hugues Capet).

Pliposte, la Kapetidoj ankaŭ regis multajn aliajn landojn aŭ ŝtatojn, inter alie Portugalion, parton de la Bizanca imperio, Sicilion, Navaron, Hungarion, Pollandon, Andoron, Hispanion, Parman, Brazilon, Luksemburgon ktp.

La kapetida dinastio havis multnombrajn durangajn branĉojn, kiuj progrese malaperis ĝis 1768, kiam la sola postvivinta branĉo estis tiu de la Burbonoj. Hodiaŭ, du kapetidoj ankoraŭ reĝas en Eŭropo: La reĝo de Hispanio (el la plejaĝa branĉo de la Kapetidoj) kaj la grand-duko de Luksemburgo (el la branĉo de la dukoj de Parmo).

Karolidoj

La Karolidoj estis reganta dinastio de la frankoj en la frua mezepoko. La unuaj karolidaj regantoj estis ne reĝoj, sed nur maiordomus (lat. pli granda domo). La nomo de la dinastio devenas de la maiordomus Karolo Martelo, kies filo Pipino la Mallonga estis la unua karolida filo. La filo de Pipino estis la bone-konata Karolo la Granda.

Listo de Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio

Titolo estis Romia Imperiestro aŭ pli malfrue Imperiestro de la Sankta Romia Imperio aŭ Sankta Romia Imperiestro. Originale ekde la kronado de Karolo la Granda por esti imperiestro, kronado de la papo en Romo estis antaŭkondiĉo. Pro tio multaj fruaj regantoj neniam iĝis "Imperiestro", ĉar por la kronado reganto devis iri al Romo, kio povis esti longa kaj malfacila vojaĝo. Ĝenerale oni rigardas la regadon de Oto la 1-a kiel propran komencon de la Sankta Romia imperio, sed tiu nur estis klasifikado de historiistoj, ĉar ne estis klara entranĉo. Ekde la 12-a jarcento kronado de la papo ne estis kondiĉo por esti "Imperiestro".

Merovidoj

La Merovidoj estis la unua reĝa dinastio kiu sukcesis regi la plej vastan parton de estontaj Francio kaj Belgio, ekde la 5-a jarcento ĝis la 8-a jarcento, iomete post la falo de la romia imperio. La Merovidoj devenis de franka tribo kiu enloĝiĝis apud Cambrai (kun Klodio) kaj Tournai (kun Childéric). La vorto Merovido devenas de la reĝo Meroveo, mita antaŭulo de Kloviso

La unua merovida reĝo estis Kloviso la 1-a, kiu sukcese pligrandigis la frankan reĝlandon (latinlingve regnum francorum) per militaj venkoj, ĝis la konkero de la tuta Gaŭlio. Li krome ricevis oficialan subtenon de la gaŭla-romia aristokrataro kaj de la katolika Eklezio post sia bapto (ĉirkaŭ 496). La reĝado de Kloviso kaj de liaj posteuloj estas rigardata kiel plena aŭtonoma periodo de la historio de Francio, la « merovida epoko ».

La Merovidoj malaperis je la 8-a jarcento, kiam la Karolidoj kaj Karlo la Granda fondis vastan Karolidan Imperion

Persa Imperio

La Persa Imperio estas la antikva granda imperio de la persoj. Ĝi etendiĝis kelktempe de hodiaŭa Turkio ĝis nordokcidenta Hindio kaj Egiptio. La centro de la imperio ĉiam estis en hodiaŭa Irano. La imperio ekzistis de ĉirkaŭ 550 a.K. ĝis 330 a.K. (Aĥemenida dinastio) kaj de ĉirkaŭ 224 ĝis 651 p.K. (Novpersa Imperio de la Sasanidoj).

Pasargado (perse: پاسارگاد ) estis la unua ĉefurbo de la Persa Imperio (regata de la aĥemenidoj), situanta en la sudo de la nuna Irano, en la provinco Fars, sur orienta sprono de la Zagros-montaro, je 100 km nordoriente de la provinĉa ĉefurbo Ŝirazo, je 87 km nordoriente de la posta aĥemenida ĉefurbo Persepolo.

Tajvano

Tajvano (ĉine: Táiwān, 臺灣 aŭ 台灣), antaŭe konata kiel Formozo (nomo donita de la portugaloj), oficiale Respubliko Ĉinio (ĉine: 中華民國; pinjine: Zhōnghuá Mínguó; esperante: Ĉongĥua Minkuo) estas insulo situanta sud-oriente de la kontinenta Ĉinio. En la angla: Republic of China Taiwan, aŭ ROC Taiwan.

Tajvanaj najbaroj inkludas Ĉinion, Filipinojn, kaj Japanion. Ĝi, kun kelkaj aliaj insuloj, konsistigas Respublikon Ĉinion (Zhōnghuá mínguó, 中華民國), kiu fondiĝis en 1911.

Tajvano estas la plej popolriĉa ŝtato ne membranta en Unuiĝintaj Nacioj kaj la plej granda ekonomio ekstere de Unuiĝintaj Nacioj.

En la insulo Tajvano loĝis ĉefe tajvanaj praloĝantoj, indiĝenaj popoloj, antaŭ ol ĉinoj komencis enmigri al la insulo en la deksepa jarcento. Eŭropaj kolonioj kaj la Reĝlando de Tungningo establiĝis mallonge antaŭ ol la Dinastio Qing, la lasta dinastio de Ĉinio, aneksis la insulon.

Umajadoj

La Umajadoj, ankaŭ Umajidoj aŭ Omajadoj (arabe بنو أمية Banū Umajja aŭ الأمويون al-Umaŭijjūn; perse امویان Omaviyân; turke Emevi) estis reĝa familio de la araba popolo kiu regis unue en la Umajida Kaliflando, en Oriento, kun ĉefurbo en Damasko, kaj poste en la kaliflando de Kordovo, en Al-Andalus, kun ĉefurbo en Kordovo.

La Umajadoj estis klano de la tribo Kurajŝo, de Mekko, al kiu apartenis Mahometo. La prapatro kiu nomigas la familion, Umajja ibn Abd Ŝams, estis nevo de Haŝimo, praavo de Mahometo.

Ĉina sesdekjara ciklo

La ĉina sesdekjara ciklo (ĉine: 六十花甲; pinjino: liùshí huājiǎ), ankaŭ konata kiel tigoj‑kaj‑filioj (ĉine: 干支; pinjino: gānzhī), estas ciklo de sesdek terminoj uzitaj por numeri kaj kalkuli tagojn aŭ jarojn. Ĝi aperas, kiel metodo por registri tagojn, en la unuaj ĉinaj skribitaj tekstoj sur la orakola osto de la Shang‑dinastio dum la 2‑a jarmilo a.K..

Ĝia uzo por numeri jarojn komencis ĉirkaŭ la mezo de la 3‑a jarcento a.K. La ciklo, kaj variantoj de ĝi, estis grava parto de historiaj kalendaraj sistemoj en aliaj, ĉin‑influitaj landoj, precipe tiuj de Japanujo, Koreujo, kaj Vjetnamujo.

Tiu tradicia metodo kalkuli tagojn kaj jarojn ne plu havas signifan rolon en nuna ĉina tempomezurado nek en la oficiala kalendaro. Tamen, la sesdekjara ciklo restas trovata en nomoj de historiaj okazaĵoj, kiel la japana Boŝin‑milito kaj la ĉina Xinhai‑revolucio, nomita laŭ la monanto Xinhai.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.