Detmold

Detmold estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Lippe de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2017 la komunumo havis 74 353 loĝantojn.

Detmold estis ĉefurbo de la historia lando Lipo, Lippe, ĝis ĝia aliĝo al Nordrejn-Vestfalio.

Detmold
Blazono
Detmold (Germanio)
Red pog.svg
Detmold in LIP
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Detmold
Distrikto Distrikto Lippe
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 51°56′N 8°53′O  /  51.933°N, 8.883°OKoordinatoj: 51°56′N 8°53′O  /  51.933°N, 8.883°O
Alto super la marnivelo 134 m
Areo 129,39 km²
Loĝantaro 74353 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 05231/05232
Poŝtkodo 32701–32760
Aŭtomobila kodo LIP (historie ankaŭ DT)
Oficiala Municipokodo 05766020
Subdivido 26 komunumopartoj (Ortsteile)
Komunumestro Rainer Heller
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Marktplatz 5
32756 Detmold
Oficiala retejo https://www.detmold.de/

Gefiloj

Esperanto-movado

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Bierfarejo

En la urbo estas la bierfarejo Privata-Bierfarejo Strate Detmold

Detmold Schloss01
kastelo Detmold
Markt mit Rathaus
merkatoplaco kaj urbodomo
Detmold-Kupferstich-Merian
historia urbocentra panoramo deMateo Merian, 1647
Lippisches Landestheater 800x600
la "lipa landa teatro"
Detmold Donopbrunnen
merkatoplaca fontano
Herrmann-von-Vorne
monumento de Arminio, memoriga pri la Batalo de Varus
Donoperteich
fiŝlago Donop
Administra distriktaro (Germanio)

Administra distriktaro aŭ simple distriktaro estas unuo de la ŝtata administrado de Germanio, kiu ekzistas en kvar el la entute dek ses federaciaj landoj. En tiuj federaciaj landoj ĝi hierarkie troviĝas inter la nivelo de la regionaj distriktoj (germane: Kreis aŭ Landkreis) aŭ urboj sen aparteno al tia distrikto (eksterdistrikta urbo, germane: kreisfreie Stadt) unuflanke, kaj la nivelo de la federaciaj landoj aliflanke. La ideo do estas grupigi plurajn distriktojn kaj kune organizi iujn komunajn taskojn - tial la esperantlingva nomo. Germanlingve la administra unuo nomiĝas Bezirk, Regierungsbezirk aŭ Verwaltungsbezirk, depende de la federacia lando.

La distriktaro plejofte nomiĝas laŭ tiu urbo, kie estas ĝia sidejo. En Bavario la distriktaroj nomiĝas laŭ historiaj teritorioj.

En la sekvaj kvar federaciaj landoj ekzistas distriktaroj:

Baden-Virtembergo - 4 distriktaroj: Freiburg, Karlsruhe, Stuttgart, Tübingen

Bavario - 7 distriktaroj: Supra Bavario, Malsupra Bavario, Supra Frankonio, Meza Frankonio, Malsupra Frankonio, Supra Palatinato, Ŝvabio

Hesio - 3 distriktaroj: Darmstadt, Gießen, Kassel

Nordrejn-Vestfalio - 5 distriktaroj: Arnsberg, Detmold, Düsseldorf, Kolonjo, MünsterMomente oni diskutas lasi nur du el tiuj kvin administraj unuoj, Kolonjo (Rejnlando) kaj Münster (Vestfalio), kaj el la restaj tri formigi novan unuon, kiu nomiĝu "distriktaro Rurregiono" (kun sidejo en Essen).En la sekvaj kvar federaciaj landoj oni dum la lastaj jaroj malinventis la distriktarojn:

1999 Rejnland-Palatinato

2003 Saksio-Anhalto

2004 Malsupra Saksio

2012 SaksioLaŭ la nuna stato do en 12 el la 16 federaciaj landoj la nivelo "Bezirke" ne ekzistas, kaj la sola administra unuo inter "komunumo" respektive "urbo" kaj la "federacia lando" estas la "Landkreis" respektive "kreisfreie Stadt".

En tiuj federaciaj landoj, kie ili ekzistas, la distriktaroj formale estas instrumentoj de la administrado de la federacia lando, kiuj loke realigas iujn landajn politikajn decidojn, projektojn aŭ leĝojn. La distriktaroj politike do ne estas memstaraj, kaj ne ekzistas elektata parlamento. Distriktara prezidento (germane Regierungspräsident) estas nomumata de la federacia lando.

Albert Lortzing

Gustav Albert LORTZING (naskiĝis la 23-an de oktobro 1801 en Berlino; mortis la 21-an de januaro 1851 samloke) estis germana komponisto, libretisto, aktoro, kantisto kaj dirigento.

Li estas ĉefa reprezentanto de la germana „ludopero“, antaŭanto de la opereto kaj germanlingva varianto de la franca komika opero.

Bielefeld

Bielefeld [Bilefelt] estas germana urbo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, en la landoparto Vestfalio. Fine de decembro 2017 la urbo havis 332 552 loĝantojn.

Christian Dietrich Grabbe

Christian Dietrich GRABBE (naskiĝinta la 11-an de decembro 1801 en Detmold, mortinta samloke la 12-an de septembro 1836) estis - iom ekstravaganca - germana dramisto.

Distriktaro Detmoldo

La distriktaro Detmoldo (germane Regierungsbezirk Detmold) estas unu el kvin administraj distriktaroj en Nordrejn-Vestfalio. Laŭ teritorio ĝi korespondas al la historia kaj kultura regiono Orienta Vestfalio-Lipo (Ostwestfalen-Lippe). Fine de decembro 2017 ĝi havis 2 054 343 loĝantojn.

Distrikto Gütersloh

La distrikto Gütersloh situas en la nordoriento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo ekde la jaro 1997 estas la urbo Gütersloh, antaŭe la administrejo troviĝis en Rheda-Wiedenbrück. La distrikto ekestis dum la jaro 1973 el la antaŭaj distriktoj Wiedenbrück kaj Halle kaj aldone ricevis po unu komunumon el la distriktoj Warendorf kaj Bielefeld.

Ene de Nordrejn-Vestfalio najbaras la distriktoj Herford norde, Lippe plus la eksterdistrikta urbo Bielefeld oriente, Paderborn sudoriente, Soest sude kaj Warendorf okcidente. Krome norde najbaras la distrikto Osnabrück de la apuda federacia lando Malsupra Saksio.

Ĉefa rivero de la distrikto estas la Emso, ĉefa montareto la Teŭtoburga Arbaro en la nordo de la distrikto, lime al Malsupra Saksio.

Distrikto Lippe

La distrikto Lippe situas en la nordoriento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Detmold. La distrikta teritorio grandparte korespondas al la eksa princlando Lipo, kiu, historie, formale kaj laŭ la memkompreno de siaj enloĝantoj, krom Vestfalio kaj Rejnlando estas la tria landoparto de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio (en la blazono de Nordrejn-Vestfalio, la eta rozo de la lando Lipo troveblas tute sube, dum la simbola rivero de Rejnlando maldekstre kaj la blanka ĉevalo de Vestfalio dekstre okupas multe pli da loko).

Ene de Nordrejn-Vestfalio, najbaras la distriktoj Herford kaj Minden-Lübbecke norde, Höxter kaj Paderborn sude kaj Gütersloh kaj Paderborn plus la eksterdistrikta urbo Bielefeld okcidente. Krome de la najbara federacia lando Malsupra Saksio oriente najbaras la distriktoj Schaumburg, Hameln-Pyrmont kaj Holzminden.

Federaciera Arĥivo de Nordrejn-Vestfalujo

La Federaciera Arĥivo de Nordrejn-Vestfalujo ekestis la 1-an de januaro 2004 laŭ konstrudekreto de la 14-a de novembro 2003. Komence ĝi subdividiĝis en sep sekciojn, kiuj entenas la iamajn ŝtatajn arĥivojn kiel kompletaj sekcioj aŭ partoj de sekcioj. En 2008 la Federaciera Arĥivo de Nordrejn-Vestfalujo estis denove subdividata.

Frank-Walter Steinmeier

Frank-Walter STEINMEIER [ŝtajnmajer] (naskiĝis la 5-an de januaro 1956 en Detmold, Germanio) estas germana politikisto, ano de la SPD, kaj la nuna Prezidanto de Germanio.

Steinmeier estris la germanan kancelieran oficejon de 1999 ĝis 2005. De novembro 2005 ĝis oktobro 2009 li estis ministro pri eksteraj rilatoj en la unua ministraro de Angela Merkel kaj ekde novembro 2007 ankaŭ estis vic-kanceliero.

Post la malvenkita elekto de septembro 2009, en kiu li estis ĉefkandidato de SPD, li estris la parlamentan frakcion.

Por la tria ministraro de Angela Merkel (post la elektoj de 2013) lia partio denove nomumis lin kiel ministron de eksterlandaj rilatoj.

En februaro 2017 li estis elektita kiel la 12-a federacia prezidanto de Germanio kaj prenis la oficejon la 19-an de marto 2017.

Georg Weerth

Georg Ludwig Weerth (nn. 17-an de februaro 1822 en Detmold; m. 30-an de julio 1856 en Havano, Kuba) estis germana aŭtoro, satiristo, ĵurnalisto kaj verkisto.

Johannes Brahms

Johannes BRAHMS (naskiĝis la 7-an de majo 1833 en Hamburgo kaj mortis la 3-an de aprilo 1897 en Vieno) estis germana muzika komponisto, pianisto kaj dirigento el la periodo de romantikismo.

La muzikan talenton de Brahms malkovris lia patro, kiu mem ludis kontrabason. Johannes Brahms studis pianludon kaj li estis tre influita de muziko de Bach, Mozart kaj Beethoven. Pli poste violonisto Joseph Joachim interkonatigis lin kun Liszt, Robert Schumann kaj lia edzino Clara, kies kreado ankaŭ tre karakterize influis Brahmson.

En la jaroj 1857 ĝis 1859 li agadis kiel dirigento kaj instruisto de muziko en kortego en la germana urbo Detmold. En 1862 li transloĝiĝis Vienon, kie li poste pasigis plimulton de sia vivo. Li fariĝis mondfama komponisto kaj li estis konsiderata kiel sekvanto de Beethoven. Kritikantoj vidis lin kiel kontraŭpoluson al la muziko de Richard Wagner. En 1870 li renkontiĝis kun la dirigento Hans von Bülow, kiu pli poste la muzikon de Brahm vaste propagandis. Sian unuan simfonion Brahms komponis en 1876; von Bülow nomis tiun ĉi simfonion kiel "la dekan simfonion de Beethoven" (kiu verkis naŭ). Brahms interalie eksidis en imperiestra komitato, kiu donis ŝtatajn stipendiojn, kaj li meritis pri dono de financa subteno al Antonín Dvořák.

Multaj el liaj verkoj iĝis bazo de la moderna koncerta repertorio. Senkompromise perfektisma, Brahms detruis kelkajn el siaj verkoj kaj lasis aliajn nepublikigitaj. Brahms estis konsiderita, kaj de siaj samtempuloj kaj de postaj verkistoj, kiel kaj tradiciisma kaj kiel plinovigisto. Lia muziko estas firme enradikigita en la strukturoj kaj komponaj teknikoj de klasikaj majstroj. Kvankam multaj samtempuloj trovis lian muzikon tro akademieca, lia kontribuo kaj profesieco estis admirita de postaj gravuloj tiom diversaj kiel Arnold Schoenberg kaj Edward Elgar. La prilaborita, tre bone konstruita naturo de la verkoj de Brahms estis starta punkto kaj inspiro por generacioj de komponistoj. Interplektitaj ene de liaj detale bone konstruitaj strukturoj, tamen, estas tre profundaj romantismaj motivoj.

Konservatorio

Konservatorio (latine conservatorium kaj itale conservatorio, el la latina vorto conservare - konservi) estas institucio por la edukado de muzikistoj kaj muzikpedagogoj.

Konservatorioj de universitata nivelo en Germanio kaj Aŭstrio ofte nomiĝas muzika altlernejo, en Svisio konservatorio aŭ muzikaltlernejo aŭ -akademio. Ĉe konservatorioj oni povas atingi ŝtatajn diplomojn. Laŭ Francisko Azorín Konservatorio estas simple Supera, muzika lernejo. Li indikas etimologion el la latina conservatorius, el conservare, cum + servare (kun gardi).

Lipo (lando)

Lipo, germane Lippe aŭ Lippe-Detmold, estis germana ŝtato. Ĉefurbo estis laste Detmold. La regado de la Lipa dinastio estas dokumentita ekde la 12-a jarcento. En 1528 la nobela teritorio Lipo estis rangaltigita al graflando en la Sankta Romia Imperio, en 1789 la graflando estis rangaltigita al princlando. Ĝis 1806 Lipo estis membroteritorio de la Sankta Romia Imperio, de 1806 ĝis 1813 membro de la Rejna Federacio, de 1816 ĝis 1866 de la Germana Federacio, ekde 1866 de la Nordgermana Federacio kaj ekde 1871 de la Germana Regno; post 1919 demokratia "libera ŝtato" (= respubliko) kiel lando de la Vajmara Respubliko. En 1947/1948 la lando Lipo devis, pro premo de la britaj okupaciantoj, forlasi sian plurjarcentan memstarecon kaj aliĝi al najbara federacia lando. Lipo decidis do aliĝi al la ĵus nove fondita lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia teritorio proksimume samas kun tiu de la hodiaŭa distrikto Lippe.

Paderborn

Paderborn (en Esperanto ankaŭ Paderborno) estas urbo en la nord-oriento de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio en Germanio. Ĝi estas la administra centro de samnoma distrikto Paderborn. Fine de decembro 2017 la komunumo havis 149 075 loĝantojn. Paderborn situas sud-okcidente de la montaro Teutoburger Wald kaj estas tradicia universitata urbo.

Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.

Plezurĝardeno

La plezurĝardeno estas – hodiaŭ ofte publika – parko, kiu servas al ripozo.

Plezurĝardenoj ekzistas jam de multaj jarcentoj. En la antikva Romo la historiisto Kajo Salustio Krispo havis la ĝardenon de Salustio (Horti Sallustiani). Tiun ĝardenon akiris la romia imperiestro Tiberius. Enestas multaj pavilonoj, skulptaĵoj kaj templo. Dum jarcentoj ĝi estas publika.

En la Londono de la 18a kaj 19a jarcento ekzistis multaj publikaj plezurĝardenoj. En ili estas grandaj koncertsalonoj kaj subĉielaj scenejoj. Malgranda versio de angla plezurĝardeno estas la t.n. teĝardeno, en kiu la vizitantoj povas trinki teon kaj promenadi. La plezurĝardeno estas unu el ses formoj de „perfektaj ĝardenoj“ de la 18a jarcento. La aliaj estas legomĝardeno, fruktĝardeno, parko, oranĝerio aŭ plantdomo kaj menaĝerio.

Plezurparkoj, kiel Tivoli en Kopenhago estas modernaj variantoj de plezurĝardeno.

Famaj plezurĝaredenoj estas inter alie:

en Germanujo:

Lustgarten (Berlino),

plezurĝardeno (Bagno Burgsteinfurt),

plezurĝardeno (Detmold),

la ĝardeno de la Kastelo de Heidelberg,

Prinzessingarten (Jesberg),

Malnova Botanika Ĝardeno (Marburg),

plezurĝardeno (Munkeno) en Angla Ĝardeno,

plezuĝardeno (Potsdam),

parto de la kastela ĝardeno (Stuttgart)

plezurĝardeno (Wernigerode),en Ĉeĥujo:

Ahníkov en la distrikto Okres Chomutov

Privata-Bierfarejo Strate Detmold

La Privat-Brauerei Strate Detmold GmbH & Co. KG estas bierfarejo en Detmold en la distrikto Lippe.

Ĉiu bierbotelo el la bierfarejo havas krampfermilon.

En 2006 la bierfarejo produktis 160 000 hektolitrojn da biero.

Teutoburger Wald

51°53′N 8°48′O

La Teŭtoburga Arbaro - germane Teutoburger Wald - estas mezalta montaro en norda Germanio. La plej alta pinto estas la monto Barnacken (446 m) apud Horn-Bad Meinberg. Ĝin unue menciis Publius Cornelius Tacitus, kiel lokon de la batalo inter Varus kaj Arminio (Batalo de Varus). La latina esprimo estis Teutoburgiensi saltus.

Kiam post la 16-a jarcento historiistoj interesiĝis pri tiu historio, ili serĉis la lokon de la batalo kaj pensis, ke ĝi estis proksime de Detmold en la montaro Osning. Tie oni starigis monumenton de Arminio, germane Hermannsdenkmal. La montaron Osning oni renomis Teutoburger Wald.

En 1997 oni eltrovis, ke la batalo okazis plej verŝajne en la pli norda montaro Wiehengebirge, norde de Osnabrück ĉe la vilaĝo Kalkriese. La renomado de la Osning estis do eraro. Oni devintus renomi la Wiehengebirge en Teutoburger Wald. Ŝercemuloj proponas, transporti la monumenton de Arminius norden al la vera loko de la batalo.

Konataj urbetoj estas Tecklenburg, Melle kaj Bad Rothenfelde.

La Beutling estas 220 metroj alta monteto en la Distrikto Osnabrück (Malsupra Saksio) en densarbara areo de 42,8 hektaroj ekde 1937 protektita naturareo. La Beutling estas parto de la Teŭtoburga arbaro.

Vestfalio

Vestfalio aŭ Vestfalujo estas la nomo de historia germana regiono, de historia reĝolando, de prusa provinco kaj nun parto de la moderna federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Federacia Respubliko Germanio.

La historia regiono dividiĝas inter la nunaj federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio kaj Malsupra Saksio, temas do pri nordokcidenta Germanio. Kelkaj gravaj urboj estis Münster, Dortmund kaj Osnabrück.

Vydūnas

Vydūnas (origine germane Wilhelm Storost, litove Vilius Storosta; naskiĝis la 22-an de marto 1868 en la orientprusia vilaĝo Jonaten (litove Jonaičiai) en la tiam germanlingve nomata distrikto Heydekrug (litove Šilutė); mortis la 20-an de februaro 1953 en Detmold, Germanio) estis orientprusia litovlingva instruisto, poeto, filozofo, humanisto kaj teozofo. Lia portreto bildiĝas je la nuntempa monbileto de 200 litovaj lidoj.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.